Magiisto de Smeralda Urbo - Volkov Aleksandr


Uragano

Meze de la vasta Kansasa stepo logis knabino Elli. Sia patro, farmisto Gon, la tutajn tagojn laboris sur kampo, la patrino Anna klopodis hejme.

Ili logis en malgranda senrada furgono.

La hejma meblaro estis malrica: fera forno, sranko, tablo, tri segoj kaj du litoj. Apud la domo, guste ce la pordo estis elfosita "uragana kelo". En la kelo la familio sidis dum stormoj.

La stepaj uraganoj jam ne unuan fojon renversis la malpezan logejon de farmisto Gon. Tamen Gon ne malgajis: kiam vento trankviligis, li tuj returnis la domon, la forno kaj litoj starigis sur siajn lokojn. Elli kolektis stanajn telerojn kaj krucojn de-sur la planko — kaj cio estis en ordo gis la sekva uragano.

Cirkaue gis la horizonto sternigis stepo glata kiel tablo. Ie videblis malricaj dometoj similaj al la domo de Gon. Cirkau ili estis plugkampoj kie la farmistoj semis tritikon kaj maizon.

Elli bone konis ciujn najbarojn je tri mejloj cirkaue. Okcidente logis onklo Robert kun la filoj Bob kaj Dik. En la dometo norde logis la maljuna Rolf, kiu faris por la infanoj mirindajn ventmuelejojn.

La vasta stepo ne sajnis al Elli enua: ja gi estis sia patrujo. Elli ne sciis aliajn lokojn. Montojn kaj arbarojn si vidis nur en bildoj kaj ili ne allogis sin, eble car ke en la etprezaj libretoj de Elli ili estis malbone pentritaj.

Kiam Elli enuis, si vokis gajan hundeton Totocjon kaj vizitis Dik kaj Bob au iris al la avo Rolf, de kiu neniam revenis sen memfarita ludilo.

Totocjo bojante saltis sur la stepo, pelis la kornikojn kaj estis senlime kontenta pri si mem kaj pri sia eta mastrino. Totocjo havis nigran felon, akrajn orelojn kaj malgrandajn, amuze brilantajn okuletojn. Totocjo neniam enuis kaj povis ludi kun la knabino tutan tagon.

Elli havis multe da klopodoj. Si helpis al la patrino mastrumi, kaj la patro instruis sin legi, skribi kaj kalkuli, car la lernejo estis malproksime kaj la knabino estis tro malgranda por viziti gin ciutage.

Foje dum somera vespero Elli sidis sur peroneto kaj lautlegis fabelon. Anna lavis tolajojn.

— "Kaj tiam forta, herkula atleto Arnaulf ekvidis sorciston staturan kiel turo, — Elli kantsimile legis akompanante per fingro la liniojn, — la buso kaj nazotruoj de la sorcisto eligis fajron…" — Panjo, — demandis Elli, interrompinte la legadon, — cu nun la sorcistoj ekzistas?

— Ne, mia kara. La sorcistoj vivis antaue, kaj poste malaperis. Kaj por kio ili estu? Ec sen ili ni havas multe da klopodoj…

Elli komike faltis la nazon:

— Tamen sen la sorcistoj estas enue. Se mi subite farigus regino, mi nepre ordonus, ke ciu urbo kaj vilago havu sorciston. Kaj li faru por la infanoj diversajn miraklojn.

— Kiujn, ekzemple? — ridete demandis la patrino.

— Do, kiujn… Jen, ke ciu knabino kaj knabo vekiginte matene, trovu sub sia kuseno grandan dolcan kukon… Au… - Elli kun riproco rigardis siajn krudajn eluzitajn suojn. - Au ke ciuj infanoj havu bonajn malpezajn sandalojn…

— La sandalojn vi sen sorcisto ricevos, — kontraudiris Anna.- vi veturos kun la pacjo en foiron kaj li acetos ilin…

Dum la knabino parolis kun sia patrino, la vetero komencis malbonigi.

* * *

Samtempe en malproksima lando, trans altaj montoj, sorcis en malluma profunda kaverno la malica sorcistino Gingema.

Timige estis en la kaverno de Gingema. Tie sub la plafono pendis pajlostopita grandega krokodilo. Sur altaj stangoj sidis grandaj gufoj, de la plafono pendis faskoj da sekigitaj musoj, ligitaj al snuroj per vostetoj kvazau bulbetoj. Longa dika serpento sin volvis cirkau kolono kaj ritme balancis sian buntan platan kapon. Kaj ankorau multe da strangaj kaj teruraj ajoj estis en la vasta kaverno de Gingema.

En granda fulgokovrita kaldrono Gingema kuiris sorcan infuzajon. Si metis en la kaldronon musojn desirante ilin unu post alia de la fasko.

— Kie estas la serpentaj kapoj? — kolere grumblis Gingema. - ja ne ciujn mi formangis matene!.. Ho, jen ili estas, en la verda poto! Do, la infuzajo estos bonega!.. Damagos mi al la malbenitaj homoj! Malamas mi ilin! Ili eklogis en la tuta mondo! Ili drenas la marcojn! Forhakas la densejojn!.. Ciujn ranojn ili ekstermis!.. La serpentojn oni pereigas! Nenio bongusta sur la tero restis! Nur se frandi vermeton au araneeton!..

Gingema minacis en spacon per sia osteca srumpinta pugno kaj komencis meti en la kaldronon la serpentajn kapojn.

— Uh, malamataj homoj! Jen pretas mia sorca infuzajo por via pereo! Mi aspergos la arbarojn kaj kampojn, kaj komencigos stormo, kia ankorau ne ekzistis!

Gingema kun peno prenis la kaldronon kaj fortiris gin el la kaverno. Si trempis en la kaldronon grandan balailon kaj komencis plaudi sian infuzajon cirkauen.

— Naskigu, uragano! Flugu tra la mondo kiel furioza besto! Siru, rompu, ruinigu! Renversu la domojn, levu ilin en aeron! Susaka, masaka, lema, rema, gema!.. Burido, furido, sema, pema, fema!..

Si elkriis sorcajn vortojn kaj sprucigis cirkauen per la tauzita balailo, kaj la cielo mallumigis, amasigis nuboj, vento komencis fajfi. Fore ekbrilis fulmoj…

— Ruinigu, siru, rompu! — sovage kriegis la sorcistino.- Susaka, masaka, burido, furido! Pereigu, uragano, la homojn, bestojn, birdojn! Nur la ranojn, musojn, serpentojn, araneojn ne tusu, ho uragano! Multigu ili en la tuta mondo por mia gojo, gojo de la ciopova sorcistino Gingema! Burido, furido, susaka, masaka!

Kaj la vento mugas pli kaj pli forte, brilas fulmoj, surdige bruas tondro.

Gingema en sovaga ekstazo turnigis samloke kaj la vento disblovis la baskojn de sia longa mantelo…

* * *

La uragano sorcfarita de Gingema atingis Kansason kaj ciuminute proksimigis al la domo de Gon. Fore ce la horizonto densigis nuboj, inter ili briletis fulmoj.

Totocjo maltrankvile kuris, suprenlevinte la kapon, kaj bataleme bojis al la nuboj, kiuj rapide flugis en la cielo.

— Ha! Totocjo, kia vi estas komika, — diris Elli.- Vi timigas la nubojn, sed vi mem timas!

La hundeto vere tre timis la fulmotondrojn, kiujn jam multfoje vidis dum sia nelonga vivo.

Anna maltrankviligis.

— Mi babilas kun vi, filinjo, sed ja, rigardu, komencigas reala uragano…

Jen klare audigis minaca venta bruo. La tritiko sur la kampo klinigis al la tero, kaj lau gi, kvazau lau rivero, ruligis ondoj. Alkuris de la kampo la ekscitita farmisto Gon.

- Stormo, venas terura stormego! — ekkriis li.- Rapide kasu vin en la kelon, kaj mi kuros enigi la brutojn en la stalon!

Anna sin jetis al la kelo, levis la kovrilon.

— Elli, Elli! Rapidu ci tien! — kriis si.

Sed Totocjo, timigita de la stormbruego kaj sencesa tondrado, forkuris en la dometon kaj kasis sin sub liton, en la plej malproksiman angulon. Elli ne volis lasi sian favoraton sola kaj saltis post li en la furgonon.

Kaj tiutempe okazis stranga afero.

La domo turnigis du — au trifoje kiel karuselo. Gi trafis en la centron de la uragano. La ciklono turnis gin, levis supren kaj ekportis en aero.

En la pordo de la furgono aperis timigita Elli kun Totocjo surmane. Kion fari? Cu elsalti? Tamen jam estis malfrue: la domo flugis alte super la tero…

Vento tauzis la harojn de Anna, kiu staris apud la kelo kun levitaj manoj kaj senespere kriis. Alkuris de la stalo farmisto Gon kaj en malespero jetis sin al tiu loko kie staris la furgono. La orfigitaj patro kaj patrino longe rigardis en la malluman cielon, ciuminute lumigatan per fulmobriloj…

La uragano furiozis, kaj la dometo balancigante flugis kaj flugis. Totocjo malkontenta pri tio kio okazis cirkaue, kuradis en la malluma cambro kun tima bojo. Elli, konfuzita, sidis sur la planko tenante la kapon en la manoj! Si sentis sin tre sola. La vento bruis tiel, ke surdigis sin. Si opiniis, ke la dometo tuj falos kaj disrompigos. Sed tempo pasis, tamen la dometo flugis kaj flugis. Elli kusigis sur la liton premante Totocjon al si. Lau la bruo de la stormo, kiu flue balancis la dometon, Elli firme ekdormis.

La vojo pavimita per flavaj brikoj

Elli en la mirakla lando de la Maculoj

Elli vekigis car la hundeto lekis sian vizagon per sia humida varma langeto kaj ululetis. Komence si opiniis, ke si vidis miraklan songon, kaj Elli jam intencis rakonti pri gi al la patrino. Sed kiam si ekvidis la renversitajn segojn kaj faligitan fornon, Elli komprenis, ke cio estis reala.

La knabino saltis de la lito. La dometo ne movigis. La suno brile lumis tra la fenestro. Elli kuris al la pordo, malfermis gin kaj eligis krion pro miro.

La uragano forportis la dometon en landon de nekutima beleco. Cirkaue etendigis verda herbejeto, sur la randoj vegetis arboj kun maturaj sukoplenaj fruktoj; sur arbarkampetoj videblis florbedoj kun belaj rozkoloraj, blankaj kaj helbluaj floroj. En aero flirtis etaj birdoj kun brilanta plumaro. Sur brancoj de la arboj sidis oroverdaj kaj rugobrustaj papagoj kaj kriis per altaj strangaj vocoj. Proksime murmuris diafana fonto, en la akvo petolis argentaj fisoj.

Dum la knabino nekurage staris sur la sojlo, inter la arboj aperis plej amuzaj kaj carmaj hometoj, kiaj estas imageblaj. La viroj vestitaj en helbluajn velurajn kaftanojn kaj stretajn pantalonojn estis ne pli altaj ol Elli; sur iliaj piedoj briletis helbluaj vadbotoj kun refaldoj. Tamen pleje placis al Elli la capeloj: iliaj pintoj estis ornamitaj per kristalaj globetoj, kaj sub la largaj cirkaurandoj mole sonoris etaj tintiloj.

Maljuna virino en blanka mantelo grave elpasis antau tri viroj; sur siaj pinta capelo kaj mantelo scintilis etaj steletoj. Grizaj haroj de la maljunulino kusis sur la sultroj.

Malproksime malantau la fruktarboj videblis tuta amaso da malgrandaj viroj kaj virinoj; ili staris flustrante kaj interrigardante tamen ne kuragis alveni pli proksime.

Kiam alvenis tiuj nekuragaj malgrandaj homoj, ili salute kaj iomete timeme ridetis al Elli, sed la maljunulino rigardis al si kun nekasita miro. La triopo de la viroj kune ekmovigis antauen kaj samtempe deprenis la capelojn. «Dzin-dzin-dzin» — sonoris la tintiloj. Elli rimarkis, ke la makzeloj de la malgrandaj homoj sencese movigas, kvazau ili macus ion.

La maljunulino turnis sin al Elli:

— Diru al mi, kiel vi trafis en la landon de la Maculoj, kara infano?

— Min portis ci tien la uragano en tiu ci dometo, — timeme respondis Elli.

— Strange, tre strange estas! — balancis sian kapon la maljunulino. - Vi tuj komprenos mian miron. La afero jenas. Mi eksciis, ke la malica sorcistino Gingema tute perdis la sagon kaj decidis pereigi la homaron kaj logatigi la teron per ratoj kaj serpentoj. Mi estis devigita uzi tutan mian magian sperton…

— Ho, sinjorino? — kun timego ekkriis Elli. - Cu vi estas sorcistino? Sed la panjo parolis, ke nun ne ekzistas la gesorcistoj!

— Kie logas via panjo?

— En Kansaso.

— Neniam mi audis tiun landnomon, — diris la sorcistino, kunpreminte la lipojn. - Tamen, malgrau la vortoj de via panjo, en

ci tieaj landoj logas sorcistoj kaj saguloj. Ci tie estis kvar sorcistinoj. Du el ni — la feino de Flava Lando (tiu estas mi, Villina!) kaj la feino de Roza Lando Stella estas bonaj. Sed la sorcistino de Helblua Lando Gingema kaj la sorcistino de Viola Lando Bastinda estas tre malicaj. Via dometo dispremis Gingema kaj nun restas nur unu malica sorcistino en nia landaro.

Elli estis mirigita. Kiel povis ekstermi malican sorcistinon si, malgranda knabino, ne murdinta dum sia vivo ec paseron?!

Elli diris:

— Vi, certe, eraras: mi neniun murdis.

— Mi vin ne akuzas, — trankvile oponis la sorcistino Villina. - Ja mi, por savi la homojn de la plago, senigis la uraganon de la detrua forto kaj permesis al gi kunpreni nur unu dometon por faligi gin sur la kapon de la malica Gingema, car mi legis en mia magia libro, ke tiu dometo ciam vakas dum la stormoj…

Elli konfuzite respondis:

— Vere, sinjorino, dum la uraganoj ni kasas nin en kelon, tamen mi kuris en la dometon por kunpreni mian hundeton…

— Tiun ci senracian agon mia magia libro ne povis antauvidi! — cagrenigis sorcistino Villina. - Sekve, pri cio kulpas tiu besteto…

— Totocjo, hav-hav, se vi permesas, sinjorino! — subite enmiksigis en la konversacion la hundeto. - Jes, mi kun malgojo konfesas mian kulpon…

- Cu vi ekparolis, Totocjo?! — mire ekkriis Elli.

— Mi ne scias kiel mi faras tion, Elli, sed, hav-hav, el mia buso elflugas la homaj vortoj…

— Vidu, Elli, — klarigis Villina, — en ci mirakla lando parolas ne nur la homoj, sed ankau ciuj bestoj kaj ec birdoj. Rigardu cirkaue, cu placas al vi nia lando?

- Gi ne estas malbona, sinjorino, — respondis Elli, — sed hejme estas pli bone. Se vi nur rigardus nian bestkorton! Se vi vidus nian bovinon Buntulinon, sinjorino! Ne, mi volas reveni en la patrujon, al la panjo kaj pacjo…

— Apenau tio eblas, — diris la sorcistino. - Nia lando estas disigita disde la tuta mondo per dezerto kaj grandegaj montoj, kiujn ankorau neniu trairis. Mi timas, mia etulino, ke vi estas devigita resti kun ni.

La okuloj de Elli plenigis de larmoj. La bonaj Maculoj tre cagrenigis kaj ekploris kune, visante la larmojn per helbluaj naztukoj. La Maculoj deprenis la capelojn kaj metis ilin surteren por ke la tintiloj per sia sonoro ne malhelpu ploregi.

- Cu vi tute ne helpos al mi? — malgoje demandis Elli.

— Ah, jes, — subite rememoris Villina, — mi tute forgesis, ke mia magia libro estas ce mi. Necesas enrigardi gin: eble mi ellegos ion utilan por vi…

Villina eligis el la faldoj de la vesto malgrandan libreton ampleksan kiel fingringo. La sorcistino blovis al gi kaj tuj, antau mirigita kaj iomete timigita Elli, la libro komencis kreski, kreski kaj transformigis en grandegan volumon. Gi estis tiel peza, ke la maljunulino metis gin sur grandan stonon.

Villina rigardis la foliojn de la libro kaj ili mem turnigis unu post alia sub sia rigardo.

— Mi trovis, trovis! — diris subite la sorcistino kaj komencis malrapide legi: — "Bambara, cufara, skoriki, moriki, turabo, furabo, loriki, joriki… Grandega Magiisto Gudvin revenigos hejmen malgrandan knabinon, kiu estas portita de uragano en lian landon, se si estos helpinta al tri uloj plenumi iliajn la plej intimajn dezirojn, pikapu, trikapu, botalo, motalo…"

— Pikapu, trikapu, botalo, motalo… — en sankta teruro ripetis la Maculoj.

— Sed kio estas Gudvin? — demandis Elli.

— Ho, li estas la plej granda sagulo de nia landaro, — flustris la maljunulino. - Li estas la plej potenca kaj logas en Smeralda Urbo.

- Cu li estas bona au ne?

— Tion neniu scias. Tamen vi ne timu, trovu tri ulojn, plenumu iliajn aspirojn kaj Magiisto de Smeralda Urbo helpos al vi reveni en vian landon!

— Kie situas Smeralda Urbo? — demandis Elli.

- Gi estas en la centro de la landaro. La Grandega Sagulo kaj Magiisto Gudvin mem konstruigis gin kaj regas en gi. Tamen li cirkaubaris sin per nekutima mistero kaj neniu vidis lin post la konstruado de la urbo, sed gi estis finita antau multaj — multaj jaroj.

— Kiel mi trafos en Smeraldan Urbon?

— La vojo estas longa. Ne cie la lando estas bona same kiel ci tie. Estas obskuraj arbaroj kun teruraj bestoj, estas rapidaj riveroj — kies transiro estas dangera.

- Cu vi ne iros kun mi? — demandis la knabino.

— Ne, mia infano, — respondis Villina. - Mi ne povas porlonge lasi Flavan Landon. Vi devas iri sola. La vojo en Smeraldan Urbon estas pavimita per flavaj brikoj kaj vi ne misvagos. Kiam vi venos al Gudvin petu lian helpon…

— Sed cu longe mi devas esti ci tie, sinjorino? — demandis Elli, mallevinte la kapon.

— Mi ne scias, — respondis Villina. - Pri tio nenio estas skribita en mia magia libro. Iru, trovu, batalu! Mi de tempo al tempo rigardos en la magian libron por scii kiaj estas viaj aferoj… Adiau, mia kara!

Villina sin klinis al la grandega libro kaj gi tuj srumpis gis amplekso de fingringo kaj malaperis en faldoj de la mantelo. Alflugis ciklono, farigis mallume, kaj kiam la obskuro disigis, Villina jam ne estis: la sorcistino malaperis. Elli kaj la Maculoj ektremis pro teruro kaj tintiloj sur la capeloj de la malgrandaj homoj eksonoris.

Kiam ciuj trankviligis iomete, la plej kuraga el la Maculoj, ilia cefo, turnis sin al Elli:

— Potenca feino! Ni salutas vin en Helblua Lando! Vi murdis la malican Gingema kaj liberigis la Maculojn!

Elli diris:

— Vi estas tre afablaj, sed ci tie estas eraro: mi ne estas feino. Ja vi audis, ke mia dometo falis sur Gingema lau la ordono de sorcistino Villina…

— Ni ne kredas tion, — obstine oponis la cefo de la Maculoj. - Ni audis vian interparolon kun la bona sorcistino, botalo, motalo, sed ni opinias, ke vi estas potenca feino. Ja nur la feinoj povas

— 18 — veturi en aero en siaj dometoj kaj nur feino povis liberigi nin de Gingema, de la malica sorcistino de Helblua Lando. Gingema dum multaj jaroj regis nin kaj devigis nin labori tage kaj nokte…

- Si devigis nin labori tage kaj nokte! — hore diris la Maculoj.

- Si ordonis al ni kapti araneojn kaj vespertojn, kolekti ranojn kaj hirudojn en kanaletoj. Tio estis sia la plej satata mangajo…

— Sed ni, — ekploris la Maculoj, — ni tre timas araneojn kaj hirudojn!

— Pri kio do vi ploras? — demandis Elli. Ja tio pasis!

— Vere, vere! — la Maculoj kune ekridis kaj la capelaj tintiloj sonoris.

— Potenca sinjorino Elli! — ekparolis la cefo. - Cu volas vi esti nia regino anstatau Gingema? Ni certas, ke vi estas tre bona kaj ne tro ofte punos nin!..

— Ne, — oponis Elli, — mi estas nur malgranda knabino kaj ne taugas por regi landon. Se vi volas helpi al mi, donu al mi kapablon plenumi viajn intimajn dezirojn!

— Ni havis solan deziron — liberigi de la malica Gingema, pikapu, trikapu! Sed via dometo — krak! krak! — dispremis sin kaj ni ne plu havas dezirojn!.. - diris la cefo.

— Sekve mi nenion faros ci tie. Mi iros por trovi tiujn, kiuj havas dezirojn. Sed miaj suacoj estas tre malnovaj kaj eluzitaj — ili ne eltenos longan vojon. Cu vere, Totocjo? — sin turnis Elli al la hundeto.

— Certe, ne eltenos, — konsentis Totocjo. - Sed vi ne cagrenigu, Elli, ci tie apude mi vidis ion kaj helpos al vi!

- Cu vi? — miris la knabino.

— Jes, mi! — fiere respondis Totocjo kaj malaperis trans la arboj. Post minuto li revenis kun bela argenta sueto inter la dentoj kaj solene metis gin al la piedoj de Elli. Sur la sueto brilis ora buko.

Дальше