Magiisto de Smeralda Urbo - Volkov Aleksandr 16 стр.


Fino

Kiam Elli rekonsciigis, si ekvidis proksime novan dometon, kiun konstruis sia patro anstatau la furgono forportita de la uragano.

La patrino mire rigardis sin de-sur la peroneto, kaj de la bruta korto kuris la patro, fervore svinganta la manojn.

Elli jetis sin al ili kaj rimarkis, ke sur siaj piedoj estas nur strumpoj: la magiaj suetoj malaperis dum la lasta, tria paso de la knabino. Sed Elli ne bedauris pri ili: ja en Kansaso ne estas loko por mirakloj. Si trafis sur la manojn de la patrino, kiu kisis kaj aspergis per la larmojn la mildan vizagon de Elli.

- Cu vi falis de la cielo al ni, mia etulino?

— Ho, mi estis en Magia Lando de Gudvin, — simple respondis la knabino.- Sed mi konstante memoris pri vi… kaj… cu vi vizitis, pacjo, la foiron?

— Do kion vi parolas, Elli, — respondis li kun rido kaj ploro.- Pri kia foiro ni povis pensi, kiam ni opiniis, ke vi estas morta, kaj ege malgojis pri vi!

Kelkaj tagoj pasis dum sencesaj rakontoj de Elli pri la mirakla regno de Gudvin kaj pri la fidelaj amikoj — Saga Timigulo, Bonkora Hakisto, Kuraga Leono.

Totocjo ceestis dum ci tiuj rakontoj. Li ne povis konfirmi per vortoj ilian veron, car post la reveno en Kansason li perdis la parolkapablon, sed lia vosteto elokvente parolis anstatau la lango.

Estas superflue mencii, ke la batalo kontrau la najbara Hektoro okazis vespere tuj post la reveno de Totocjo el Magia Lando. La batalo finigis nule, kaj la rivaloj tiel ekestimis unu la alian, ke farigis nedisigeblaj amikoj, kaj poste atakis la cirkauajn hundojn nur kune.

La farmisto Gon veturis en apudan urbon al foiro kaj kondukis la knabinon en cirkon. Tie Elli subite renkontis Gejms Gudvin kaj la reciproka gojo estis senlima.

Postparolo

Miaj karaj legantoj, knabinoj kaj knaboj!

La fabela novelo "Magiisto de Smeralda Urbo", kiun vi tralegis, havas sufice longan historion. Unue gi estis publikigita en 1939, preskau antau kvardek jaroj. Sekve ankorau antau la milito gin legis viaj gepatroj kaj ec geavoj.

Gi estas verkita lau motivoj de fabelo de usona verkisto Frank Baum(?) "Sagulo el lando Oz", sed mi multe sangis gin, verkis novajn capitrojn. En mia novelo mi strebis montri, ke la plej bona, la plej valora en la mondo estas amikeco kaj interhelpo. Ili helpis al Elli kaj siaj amikoj eviti la dangerojn en Magia Lando kaj atingi la plenumon de iliaj la plej intimaj deziroj.

La fabelo "Magiisto de Smeralda Urbo" havas felican sorton: gin legis milionoj da geknaboj en diversaj landoj de la terglobo. Gi estis tradukita en 13 lingvojn.

Sed poste rezultis, ke Elli, Timigulo kaj la aliaj herooj de «Magiisto» brave pasis el ci fabelo en aliajn, renkonten al novaj vojagoj kaj aventuroj.

Kiel okazis tio?

Tio okazis tiel. Leginte «Magiiston», geknaboj komencis skribi al mi leterojn, en kiuj petis rakonti pri tio, kion faris giaj herooj post kiam Elli revenis hejmen, kaj siaj tri amikoj farigis la regantoj de la tri landoj.

Estis multe da tiaj leteroj.

"Ja ne povas esti, — skribis al mi junaj legantoj, — ke Elli ne revizitis Magian Landon, ke si kaj siaj amikoj ne trafis en novajn aventurojn. Rakontu al ni pri ili!"

La autora koro ne eltenis, kaj mi prenis la plumon.

La dua fabelo estas "Urfin Gus kaj liaj lignaj soldatoj". En gi estas skribite pri tio kiel malbona kaj malica Urfin Gus hazarde akiris vivigan pulvoron, faris grandajn kaj fortajn lignajn soldatojn Stipkapulojn, vivigis ilin kaj konkeris Magian Landon. Sed lia potenco dauris nelonge: por helpi al la malgrandaj logantoj de Magia Lando venis Elli kaj sia onklo, unupieda maristo Carli Black.

La nova fabelo placis al la infanoj.

Estas tro longe rakonti pri la aliaj fabeloj de Magia Ciklo, mi skribu nur iliajn nomojn. Tio estas "

, "

Mi volus, ke vi konservu bonajn impresojn pri ci tiu libro.

Aleksandr Volkov .

Назад