Magiisto de Smeralda Urbo - Volkov Aleksandr 4 стр.


Elli en kaptiteco de Hommangulo

La arbaro plidensigis. Brancoj de la arboj plektigis supre kaj ne tralasis la sunradiojn. Sur la vojo, pavimita per flavaj brikoj, estis duonmallumo.

Ili iris gis malfrua vespero. Elli tre lacigis, kaj Fera Hakisto prenis sin sur la manojn. Timigulo sin trenis malantaue, klinigante de la topora pezo.

Finfine ili haltis por tranokto. Fera Hakisto faris por Elli komfortan kabanon el brancoj. Li kaj Timigulo sidis la tutan nokton ce la eniro, fiksauskultante la spiradon de la knabino kaj gardante sian dormon.

La novaj amikoj mallaute konversaciis. La konversacio estis tre utila por Timigulo. Malgrau la manko de cerbo li bone memoris novajn vortojn kaj malpli ofte eraris en parolado.

Matene denove ili ekvojagis. La vojo igis pli gaja: la arboj denove delokigis flanken kaj la suno brile lumigis la flavajn brikojn.

Evidente iu zorgis pri la vojo ci tie: la branceroj kaj brancoj, faligitaj de vento, estis kunigitaj kaj akurate metitaj sur la vojrandojn.

Subite Elli rimarkis antaue foston kun tabulo, sur kiu estis skribite:

VOJAGANTO, RAPIDU!

POST LA VOJTURNO

PLENUMIGOS CIUJ VIAJ DEZIROJ!

Elli legis la skribajon kaj ekmiris:

— Kio tio estas? Cu mi tuj de ci tie trafos en Kansason, al la pacjo kaj panjo?

— Kaj cu mi, — alparolis Totocjo, — batos la najbaran hundeton Hektoro, tiun fanfaronulon, kiu asertis, ke li estas pli forta ol mi?

Elli ekgojis, forgesis cion en la mondo kaj jetis sin antauen. Totocjo postsekvis sin kun gaja bojo.

Fera Hakisto kaj Timigulo, malatentaj pro la sama disputo: kio estas pli utila cu koro au cerbo — ne rimarkis, ke Elli forkuris, kaj trankvile iris lau la vojo. Subite ili ekaudis krion de la knabino kaj koleran bojon de Totocjo. La amikoj impetis al la loko de la akcidento kaj sukcesis rimarki kiel inter la arboj preterkuris iu vila kaj malhela kaj kasis sin en la arbardensejo. Ce arbo kusis sensenta Totocjo kaj el liaj nazotruoj fluetis la sango.

— Kio okazis? — kun cagreno demandis Timigulo. - Versajne, sovaga besto forportis Elli…

Fera Hakisto nenion diris: li akrevide rigardis antauen kaj minace svingis per sia granda toporo.

— Kvirr… kvirr… — subite audigis moka kvivito de Sciuro de-sur la pinto de alta arbo. - Kio okazis? Du grandaj fortaj viroj lasis malgrandan knabinon, kaj sin forportis Hommangulo!

— Hommangulo? — demandis Fera Hakisto. - Mi ne audis, ke en ci tiu arbaro logas Hommangulo.

— Kvirr… kvirr… ciu formiko en la arbaro scias pri li. Ve, figardistoj vi estas! Vi ne povis prizorgi la malgrandan knabinon! Nur la nigra besteto kurage defendis sin kaj mordis Hommangulon, sed tiu frapis lin per sia grandega piedo kaj li, versajne, mortos…

Sciuro sutis al la amikoj tiajn mokojn, ke ili ekhontis.

— Necesas savi Elli! — ekkriis Timigulo.

— Jes, jes! — fervore diris Fera Hakisto.- Elli savis nin, kaj ni devas forpreni sin de Hommangulo. Alie mi mortos de cagreno… — Kaj larmoj glitis sur la vangoj de Fera Hakisto.

— Kion vi faras! — maltrankvile kriis Timigulo, visante liajn larmojn per naztuko. - La lubrikilo estas ce Elli!

— Se vi volas savi la malgrandan knabinon, mi montros al vi, kie logas Hommangulo, kvankam mi tre timas lin, — diris Sciuro.

Fera Hakisto karese metis Totocjon sur molan muskon kaj diris:

— Se ni sukcesos reveni, ni zorgos pri li… — kaj li turnis sin al Sciuro. - Konduku nin!

Sciuro saltadis tra la arboj, la amikoj hastis post gi. Kiam ili atingis la arbarinternon, aperis griza murego.

La kastelo de Hommangulo situis sur monteto. Gin cirkauis alta murego, sur kiun ne povus grimpi ec kato. Antau la murego estis plenakva foskavo. Forstelinte Elli Hommangulo levis moveblan ponton kaj fermis feran pordegon per du rigliloj.

Hommangulo logis sola. Antaue li havis safojn, bovojn kaj cevalojn, kaj krom tio multe da servistoj. Tiam preter la kastelo en Smeraldan Urbon ofte iris vojagantoj, Hommangulo atakis ilin kaj formangis. Poste la Maculoj eksciis pri Hommangulo kaj la trafiko lau la vojo malaperis.

Hommangulo komencis dezertigi la kastelon: komence li formangis la safojn, bovojn kaj cevalojn, poste li turnis sin al la servistoj kaj formangis ilin unu post alia. Dum la lastaj jaroj Hommangulo kasis sin en la arbaro, kaptis nesingardemajn leporojn kaj mangis ilin kun la hauto kaj ostoj.

Hommangulo ege gojis, ke kaptis Elli, kaj decidis arangi por si veran festenon. Li portis la knabinon en la kuirejon, snuris sin kaj metis sur la kuirtablon, kaj poste komencis akrigi grandan trancilon.

"Klink… klink…" — sonoris la trancilo.

Kaj Hommangulo murmuris:

— Ba-ga-ra! Bonega estas la kaptajo! Do tuj mi frandos gissate, ba-gar-ra! — Hommangulo estis tiel kontenta, ke ec parolis kun Elli: — Ba-ga-ra! Sed kiel sage mi elpensis pendigi la tabulon kun la skribajo! Cu vi opiniis, ke mi vere plenumos viajn dezirojn? Atendu plu! Mi speciale tion faris por allogi tiajn naivulojn, kiel vi! Ba-gar-ra!

Elli ploris kaj petis Hommangulon indulgi sin, sed li ne auskultis kaj daurigis akrigi la trancilon.

"Klink… klink… klink…"

Kaj jen Hommangulo levis la trancilon super la knabino. Si en teruro fermis la okulojn. Tamen Hommangulo mallevis manon kaj oscedis.

— Ba-ga-ra! Mi lacigis akrigi ci tiun grandan trancilon! Do venu mi ripozi por unu au kelkaj horoj. Mango post dormo estas pli agrabla.

Hommangulo venis en la dormejon kaj baldau lia ronko tondris tra la tuta kastelo kaj ec audeblis en la arbaro.

Fera Hakisto kaj Timigulo staris embarasitaj antau la foskavo, plena de akvo.

— Mi povas tranagi, — diris Timigulo, sed la akvo forlavos miajn okulojn, orelojn kaj buson, kaj mi igos blinda, surda kaj muta.

— Sed mi dronos, — elparolis Fera Hakisto, — ja mi estas tre peza. Ec se mi eliros el la akvo mi tuj rustigos, sed la lubrikilo mankas.

Tiel ili staris, pensante, sed subite ekaudis la ronkadon de Hommangulo.

— Necesas savi Elli dum li dormas, — diris Fera Hakisto.- Atendu, mi ion elpensis! Ni tuj transiros la foskavon.

Li forhakis altan arbon kun brancforko en la pinto, kaj gi falis sur la kastelan muregon kaj firme kusigis sur gin.

— Grimpu! — diris li al Timigulo.- Vi estas malpli peza ol mi.

Timigulo venis al la ponto, sed ektimis kaj retirigis.

Sciuro ne eltenis kaj unumomente trakuris lau la arbo sur la muregon.

— Kvirr… kvirr… Eh, vi estas timulo! — kriis gi.- Rigardu, kiel mi tion faris! — Sed rigardante tra fenestron de la kastelo, gi ec hokriis de ekscitigo.- La knabino kusas snurita sur la kuirtablo… Apud si estas granda trancilo… La knabino ploras… Mi vidas, ke el siaj okuloj glitas larmoj…

Ekaudinte tiun informon, Timigulo forgesis pri la dangero kaj apenau ne pli rapide ol Sciuro surgrimpis la muregon.

— Ho! — nure diris li, kiam ekvidis la palan vizagon de Elli, kaj kvazau sako falis en la korton.

Antau ol li levigis, Sciuro saltis sur lian dorson, trakuris la korton, trapenetris la kradon de la fenestro kaj komencis rongi la snuron, per kiu estis ligita Elli.

Timigulo malfermis la pezajn riglilojn de la pordego kaj mallevis la moveblan ponton, kaj Fera Hakisto venis en la korton, kruele turnante siajn okulojn kaj bataleme svingante la grandan toporon.

Li cion ci faris por timigi Hommangulon, se tiu vekigos kaj eliros en la korton.

- Ci tien! Ci tien! — kvikis Sciuro el la kuirejo kaj la amikoj jetis sin al gia voko.

Fera Hakisto enmetis la pinton de la toporo en la fendon inter la pordo kaj fosto, premis gin kaj — trah! — la pordo forrompigis de la carniroj. Elli saltis de-sur la tablo, kaj la tuta kvaropo — Fera Hakisto, Timigulo, Elli kaj Sciuro — kuris el la kastelo en la arbaron.

Fera Hakisto haste tiel piedfrapis sur la stonaj platoj de la korto, ke vekis Hommangulon. Hommangulo saltis el la dormejo, ekvidis, ke la knabino malaperis kaj jetis sin en persekuton.

Hommangulo estis ne alta, sed tre dika. Lia kapo similis kaldronon, kaj la korpo — barelon. Li havis longajn kvazau gorilajn brakojn, kaj liaj piedoj estis vestitaj en altajn botojn kun dikaj plandumoj. Li vestis sin en vilan mantelon el bestaj feloj. Sur la kapon anstatau kaskon Hommangulo metis grandan kupran kaserolon kun anso malantaue kaj armis sin per grandega klabo, sur kies pinto estis tubero kovrita per akraj najloj.

Li kolere mugegis kaj liaj botegoj tondris: "Top-top-top…" kaj akraj dentoj frapis: "Klac-klac-klac…"

— Ba-gar-ra! Vi ne eskapos, trompuloj!..

Hommangulo estis rapide atinganta la fugintojn. Vidante, ke ili ne povas forkuri, Fera Hakisto lasis timigitan Elli ce arbo kaj preparis sin al batalo. Timigulo malantauigis: liaj piedoj krocigis al arbaj radikoj kaj per la brusto li tusis la brancojn. Hommangulo atingis Timigulon, sed tiu subite jetis sin sub liajn gambojn. Ne atendinte tion Hommangulo kapreole falis trans Timigulon.

— Ba-gar-ra! Kio estas tiu ci timigilo!

Hommangulo ankorau ne ekposedis sin, sed malantau lin alsaltis Fera Hakisto, levis la grandan akran toporon kaj dishakis Hommangulon poduone kune kun la kaserolo.

— Kvirr… kvirr… Bonege vi tion faris! — admiris Sciuro kaj saltadis tra la arboj rakontante tra la tuta arbaro pri la pereo de la kruela Hommangulo.

— Tre lerte! — laudis Fera Hakisto Timigulon.- Vi ne povus pli bone faligi Hommangulon ec se vi havus cerbon.

Miaj karaj amikoj, dankon al vi pro via sindonemo! — kun larmoj diris Elli.

— Sin-don-em-o… — admire ripetis Timigulo lau la silaboj. - Uh, kia bona longa vorto, mi ankorau ne audis similajn. Cu tio estas en cerbo?

— Ne, en cerbo estas intelekto, — klarigis la knabino.

— Sekve mi ankorau ne havas intelekton, sed nur sindonemon. Kia domago! — cagrenigis Timigulo.

— Ne bedauru, — diris Hakisto.- Sindonemo estas ankau bona, tio estas kiam homo ne sparas sin por la aliaj. Cu doloras via vundo?

— Do ne, tio estas bagatelo. Cu povas senti doloron pajlo? Mi nur timas, ke mia interno elsovigas el mi.

Elli prenis kudrilon kun fadeno kaj komencis kudri. Dum si laboris el la arbaro audigis mallauta jelpo. Fera Hakisto jetis sin en la densejon kaj post minuto alportis Totocjon. La brava malgranda hundeto rekonsciigis kaj rampis lau la spuroj de Hommangulo…

Si prenis senfortan Totocjon sur la manojn kaj la vojagantoj ekiris tra la arbaro. Baldau ili atingis la vojon, pavimitan per flavaj brikoj kaj vigle movis sin al Smeralda Urbo.

Renkonto kun Timema Leono

Ci-nokte Elli dormis en arbkavo en mola lito el musko kaj folioj. Sia dormo estis maltrankvila: al si songis, ke si kusas snurita kaj Hommangulo levis sian manon kun granda trancilo. La knabino eligis krion kaj vekigis.

Matene ili startis. La arbaro estis malgaja. Malantau la arboj audigis bestaj mugoj. Elli ektremis ciufoje de timo kaj Totocjo subpreminte la voston premis sin al la piedoj de Fera Hakisto: li tre estimis lin post la venko super Hommangulo. La vojagantoj iris, kviete parolante pri la hierauaj eventoj, kaj gojis pri la savo de Elli. Hakisto ne cesigis laudi la konjektemon de Timigulo.

— Kiel vi lerte jetis vin sub la piedojn de Hommangulo, amiko Timigulo! — parolis li.- Cu ne aperis en via kapo cerbo?

— Ne, tie estas pajlo… — respondis Timigulo, tusinte sian kapon.

La trankvila parolado estis cesigita per tondra mugo. Sur la vojon elsaltis grandega Leono. Unubate li jetis Timigulon aeren; tiu flugis kapreole kaj falis sur randon de la vojo sternigante kvazau cifono. Leono frapis Feran Hakiston per piedo, kaj la ungegojn knaris sur la fero, kaj Hakisto de la puso eksidis kaj la funelo falis de-sur lia kapo.

La eta Totocjo brave sin jetis al la malamiko.

La grandega besto malfermis la faukon por engluti la hundeton, sed Elli kurage elkuris antauen kaj baris per si Totocjon.

— Haltu! Ne tusu Totocjon! — kolere kriis si.

Leono mire ekstaris.

— Pardonu min, — pravigis sin Leono, — sed mi ne formangis lin.

— Tamen vi intencis fari tion. Kial vi ne hontas ofendi la malfortajn! Vi estas reala poltrono!

— Sed… Kiel vi eksciis, ke mi estas poltrono? — demandis la konsternita Leono.- Cu iu diris al vi?..

— Mi mem vidas tion lau viaj agoj!

— Mirinde… — konfuzite elparolis Leono.- Mi penas kasi mian timemon, sed la afero tutegale evidentigas. Mi ciam estis poltrono, tamen nenion povis sangi!

— Komprenu nur: vi frapis la malfelican pajlostopitan Timigulon!

- Cu li estas stopita per pajlo? — demandis Leono, mire rigardinte al Timigulo.

— Certe, — respondis Elli, ankorau kolera kontrau Leono.

— Nun mi komprenas, kial li estas tiel mola kaj malpeza, — diris Leono.- Sed cu tiu, la dua, — ankau estas stopita?

— Ne, li estas fera.

— Aha! Estas klare kial mi apenau ne rompis miajn ungegojn. Sed kio estas tiu malgranda besteto, kiun vi tiel amas?

— Li estas mia hundeto, Totocjo.

- Cu li estas fera au pajlostopita?

— Nek tia, nek alia. Li estas reala hundeto, el viando kaj ostoj.

— Vi nur imagu, tiel malgranda, sed ja estas tiel kuraga! — miregis Leono.

— En Kansaso ciuj hundoj estas tiaj! — fiere eldiris Totocjo.

— La komika besto! — diris Leono. - Nur tia poltrono, kiel mi, povis ataki tiun etulon…

— Kial vi estas tia poltrono? — demandis Elli, mire rigardante la grandegan Leonon.

— Mi naskigis tia. Certe, ciuj opinias, ke mi estas kuraga: ja Leono estas la rego de la bestoj. Kiam mi mugas, — kaj mi mugas tre laute, vi audis tion, — la bestoj kaj homoj forkuras de mia vojo. Sed se elefanto au tigro atakus min, mi tre ektimus, honestan vorton! Estas bone, ke neniu scias, kia mi estas poltrono, — diris Leono, visante la larmojn per la lanuga pinto de la vosto. - Mi tre hontas, tamen ne povas refari min.

— Povas esti, ke vi havas kormalsanon? — demandis Hakisto.

— Eblas, — konsentis Timema Leono.

— La felica! Mi ec ne povas kormalsani: mi ne havas koron.

— Se mi ne havus koron, — mediteme diris Leono, — eble mi ne estus poltrono.

— Bonvolu diri, cu vi iam batalis kontrau aliaj Leonoj? — ekinteresigis Totocjo.

— Apenau mi povas fari tion… Mi forkuras de ili kvazau de la pesto, — konfesis Leono.

— Fi! — moke snufis la hundeto. - Do por kio vi taugas?

- Cu vi havas cerbon? — demandis Leonon Timigulo.

— Havas, versajne. Tamen mi neniam gin vidis.

— Mia kapo estas pajlostopita kaj mi iras al Grandega Gudvin por peti iomete da cerbo, — diris Timigulo.

— Sed mi iras al li por ricevi koron, — diris Fera Hakisto.

— Sed mi iras por peti lin, ke li revenigu min kun Totocjo en Kansason…

— Kie mi kvitigos kun najbara hundido, la fanfarona Hektoro, — aldiris la hundeto.

- Cu Gudvin estas tiel potenca? — miris Leono.

— Por li tio estas tre facila, — respondis Elli.

- Cu li ne donos al mi ci-okaze iomete da braveco?

— Por li tio estas same facila kiel doni al mi cerbon, — certigis Timigulo.

— Au doni al mi koron, — aldonis Fera Hakisto.

— Au revenigi min en Kansason, — finis Elli.

— Do prenu min en vian kompanion, — diris Timema Leono. - Ah, se mi povus ricevi iomete da braveco… Ja tio estas mia la plej intima deziro!

— Mi tre gojas! — diris Elli. - Tio estas la tria deziro, kaj se ciuj tri plenumigos, Gudvin revenigos min en la patrujon. Ni iru kune…

— Kaj estu nia bona amiko, — diris Fera Hakisto. - Vi forpelos de Elli la aliajn bestojn. Versajne ili estas pli malkuragaj ol vi, car forkuras nur pro via mugo.

— Ili estas malbravuloj, — murmuris Leono, — sed mi ne farigas pli kuraga pro tio.

La vojagantoj movis sin pluen, kaj Leono iris gravpase apud Elli. Al Totocjo komence ne placis tiu kunulo. Li memoris kiel Leono volis lin engluti. Tamen baldau li kutimigis al Leono kaj ili farigis bonaj amikoj.

Назад Дальше