La aventuro de la dancantoj - Doyle Arthur Conan


de kavaliro Arthur Conan Doyle

[ORIGINALA TITOLO: THE ADVENTURE OF THE DANCING MEN]

desegnaĵoj de Sidney Pagetel la angla tradukis Darold Booton

Holmso silente sidiĝis iom da tempo kun sia longa svelta dorso kurbigita super ĥemia ujo en kiu li faris aparte odoraĉan produkton. Lia kapo sinkiĝis surbruste, kaj laŭ mi li aspektis kiel stranga magra birdo kun malhela griza plumaro kaj nigra hupo.

“Do, Vatsono,” diris li subite, “ĉu vi ne proponas investi en Sud-Afrikaj obligacioj?”

Mi eksaltis pro mirego. Mi alkutimiĝis al la kurioza lerteco de Holmso, sed ĉi tiu subita entrudo en miaj plej intimaj pensoj estis tute ne klarigeble.

“Kiel diable vi scias tion?” mi demandis.

Li turnis sin sur sia skabelo kun vaporiĝa provtubo en la mano kaj petolema glimbrilo en la okuloj.

“Nu, Vatsono, konfesu, ke vi estas tute konsternata,” diris li.

“Mi tiele konfesas.”

“Mi devus igi vin subskribi al tio.”

“Kial?”

“Ĉar post kvin minutoj vi diros ke tio estas absurde simpla.”

“Mi certas ke tian mi ne diros.”

“Vi vidu, mia kara Vatsono” — li enrakigis la provtubon kaj komencis lekcii per mieno de profesoro antaŭ klasanoj — “ne estas tre malfacile rekonstrui serion de induktoj, ĉiu el ili dependa de la ĉi-antaŭa kaj ĉiu en si mem simpla. Se, tiel farante, oni kaŝas la mezserion de induktoj kaj prezentas nur la komencopunkton kaj konkludon, oni produktu konsternantan, kvankam eble meretricecan efikon. Nu, ne estas malfacile per inspektado de la foldo inter viaj maldekstra montrofingro kaj dikfingro por esti certe ke vi ne proponas investi vian malgrandan kapitalon en la orominoj.”

“Mi ne komprenas la rilaton.”

“Eble ne; sed mi povas rapide montri la rilaton. Jen la mankantaj eroj de tre simple ĉeno: 1. Kretopolvo estis inter la maldekstra montrofingro kaj dikfingro kiam vi revenis de la klubo lastan vesperon. 2. Vi metas kreton tie kiam vi bilardas por stabiligi la bastonon. 3. Vi bilardas nur kun Turstono.[1]4. Antaŭ kvar semajnoj vi diris al mi, ke Turstono havas opcion pri Sud-Afrika propraĵo, kiu eksvalidiĝos post monato, kaj en kiu li deziras ke vi kunhavos kun li. 5. Vian ĉeklibron oni forŝlosis en mia tirkesto, kaj vi ne jam petas la ŝlosilon. 6. Vi ne proponas tiele investi vian monon.”

“Kiel absurde simpla!” mi kriis.

“Ĝuste!” diris li iomete ĉagrenata. “Ĉiu problemo iĝas tre infaneca kiam fine oni klarigas. Jen estas alia ne jam klarigita. Kion vi komprenas pri tio, amiko Vatsono?” li ĵetis paperon surtablen, kaj returnis sin al sia ĥemia analizo.

Mi mirege rigardis la absurdajn hieroglifojn sur la papero.

“Nu, Holmso, estas infana desegnaĵo,” mi kriis.

“Ho, tiele vi opinias!”

“Kiu alia ĝi povas esti?”

“Tion s-ro Hiltono Kubito de Rajdingtorpa Domego,[2]Norfolko anksie deziras scii. Ĉi tiu eta enigmo venis per la unua poŝto, kaj li estis venonta per sekvanta vagonaro. Jen la sonorilo, Vatsono. Mi ne estas surprizata se estas li.”

Oni aŭdis pezajn surŝtuparajn paŝojn kaj tuj eniris altstatura ruĝhaŭta razita sinjoro, kies klaraj okuloj kaj ruĝaj vangoj atestis al vivo malproksima al la nebuloj ĉe Bakerstrato. Li ŝajnis venigi bloveton de la forta, freŝa aero de la orienta marbordo kiam li eniris. Manpremante nin li estis eksidonta sin, kiam liaj okuloj trovis la paperon kun la kuriozaj figuroj, kiun mi ĵus ekzamenis kaj surtable lasis.

“Nu, s-ro Holmso, kion vi opinias pri tio?” li kriis. “Oni diras ke vi ŝatas strangajn enigmojn kaj mi ne opinias ke vi povas trovi pli strangajn ol tio. Mi sendis la paperon antaŭ mi por ke vi havu tempon por ekzameni ĝin antaŭ ol mi venas.”

“Ĝi certe estas kurioza afero,” diris Holmso. “Unuavide ŝajnis ia infana petolaĵo. Ĝi konsistas el kelkaj absurdaj malgrandaj figuroj dancantaj trans la papero. Kial vi grave taksas tiom groteskan aferon?”

“Mi ne, s-ro Holmso, sed mia edzino. Ŝi ĝismorte teruras. Ŝi diras nenion, sed mi povas vidi la teruron en ŝiaj okuloj. Do mi deziras eltrovi la kialon.”

Holmso levis la paperon por ke la sunlumo plene brilu sur ĝi. Ĝi estis paĝo elŝirita el kajero. La markojn oni perkrajone faris, kaj ĝi tekstis:[3]

Holmso ekzamenis iom da tempo, kaj tiam faldante la paperon metis en sian poŝlibron.

“Tio ŝajnas interesiga kaj nekutima kazo,” diris li. “Vi donis kelkajn detalojn en via letero, s-ro Hiltono Kubito, sed mi estas tre dankema se vi denove rakontu al mia amiko d-ro Vatsono.”

“Mi estas mallerta rakontulo,” diris nia vizitanto, nervoze kunpremante la grandajn fortajn manojn. “Vi devas demandi al mi pri iu ajn neklara. Mi komencas je la tempo de mia edziĝo lastan jaron, sed unue mi volas sciigi vin, ke kvankam mi ne estas riĉulo, mia familio estas ĉe Rajdingtorpo dum kvin jarcentoj, kaj estas ne pli bone konata familio en graflando Norfolko. Lastan jaron mi venis al Londono por la Jubileo[4]kaj mi gastis ĉe pensiono en Placo Ruselo,[5] ĉar Parkero, la pastro en nia paroĥo, ankaŭ tie gastis. Estis juna usonanino tie — Patriko estas la nomo — Elsa Patriko. Iel ni amikiĝis ĝis antaŭ ol la monato finiĝis mi estis tiel enamiĝinta kiel eble. Ni geedziĝis kviete ĉe registrejo, kaj ni revenis al Norfolko kiel geedzparo. Vi devu taksi min freneze, s-ro Holmso, ke viro de bona malnova familio edzinigu virinon tiamaniere, ne sciante pri ŝia antaŭa vivo aŭ pri ŝia familio, sed se vi vidus ŝin kaj konus ŝin, vi devus kompreni.

“Ŝi estis tre honesta pri tio, estis Elsa. Ŝi donis al mi ĉiun oportunon por malfianĉiĝi se mi tiele deziris. ‘En mia vivo mi havis iom da malagrablaj asocioj,’ ŝi diris. ‘Mi deziras forgesi ĉion. Mi preferas neniam aludi la pasintecon, ĉar ĝi estas tre doloriga al mi. Se vi edzinigas min, vi edzinigas virinon kiu ne devas persone honti; sed vi devas esti kontenta per mia promeso, kaj lasu min silenti pri mia pasinteco. Se ĉi tiu kondiĉo estas malfacile, revenu al Norfolko, kaj lasu min en la soleca vivo en kiu vi trovis min.’ Estis nur la tago antaŭ la geedziĝo, kiam ŝi diris tiujn vortojn. Mi diris al ŝi ke mi kontentiĝas edzinigi ŝin sub tiu kondiĉo.

“Nu, ni geedziĝas unu jaron, kaj ni estas tre feliĉe. Sed antaŭ ĉirkaŭ monato, je fino de junio, mi vidis la unuan signon pri agitito. Iun tagon mia edzino ricevis leteron el Usono. Ŝi ĝismorte paliĝis, legis la leteron kaj ĵetis ĝin en la fajron. Poste ŝi faris neniun aludon, kaj mi ankaŭ ne aludis, ĉar mi faris promeson, sed de tiam ŝi estis maltrankvila. Ŝi aspektas timema kvazaŭ ŝi atendas ion. Pli bone se ŝi fidas al mi. Ŝi trovos ke mi estas ŝia plej bona amiko. Sed ĝis ŝi parolos, mi povos diri nenion. Memoru, ke ŝi estas verema, s-ro Holmso, kian ajn malfeliĉon ŝi spertis antaŭe ŝi ne estas respondeca. Mi estas simpla Norfolka bienulo, sed neniu en Anglio taksas sian familian honoron pli altvalore ol mi. Tion ŝi bone scias, kaj tion ŝi sciis antaŭ ol ni geedziĝis. Ŝi neniam nocas tion — pri tio mi certas.

“Nu, jen la stranga parto de la rakonto. Antaŭ ĉirkaŭ semajno — estis mardo lastan semajnon — mi trovis ion sur fenestra sojlo — plurajn absurdajn etajn dancantojn kiel tiujn surpaperajn. Ilin oni perkrete skribaĉis. Mi opiniis ke la stabloknabo desegnis ilin, sed li ĵuras ke li scias nenion pri ili. Iel ajn, ili aperis dum nokto. Mi forpurigis ilin, kaj mi nur menciis la aferon al mia edzino poste. Al mia surprizo, ŝi taksis tion tre grave, kaj petegas ke mi sciigu ŝin se aliaj aperos. Nenio aperis dum la venonta semajno kaj tiam hieraŭan matenon mi trovis ĉi tiun paperon sur la ĝardena sunhorloĝo. Mi montris ĝin al Elsa, kaj ŝi svenis. De tiam ŝi aspektas kiel sonĝulino, duone stupora kaj kun teruro ĉiam kaŭranta en la okuloj. Do mi skribis al vi kaj sendis la paperon, s-ro Holmso. Ne estas afero por la polico, pro tio ke oni nur ridas, sed vi diros al mi kion mi devas fari. Mi ne estas riĉulo, sed se iu ajn danĝero minacas mian karulinon, mi pagus mian lastan pencon por ŝirmi ŝin.”

Li estis nobla estaĵo, ĉi tiu viro de malnova Anglio, honesta, kaj milda kun grandaj seriozaj bluaj okuloj kaj larĝa belaspekta vizaĝo. Li mienas sian amon por sia edzino kaj sian konfidencon al ŝi. Holmso aŭskultis lian rakonton plej atente, kaj nun li silente sidis iom da tempo.

“Ĉu vi ne opinias, s-ro Kubito,” diris li fine, “ke via plej bona plano estas rekta petego al via edzino, ke ŝi rivelu sian sekreton al vi?”

Hiltono Kubito vigle kapneis.

“Mi jam faras promeson, s-ro Holmso. Se Elsa deziras diri al mi, ŝi jam diris. Se ne, mi ne igas ŝin konfidenci al mi. Sed eble mi povas fari ion alian.”

“Do plej certe mi helpas al vi. Unue, ĉu vi aŭdis pri fremduloj en via najbarejo?”

“Ne.”

“Mi supozas ke estas kvieta loko. Iu freŝa vizaĝo igus komenton, ĉu ne?”

“En la apuda najbarejo, jes. Sed estas kelkaj malgrandaj drinkejoj ne tre malproksime, kaj tieuloj gastigas.”

“Ĉi tiuj hieroglifoj evidente signifas ion. Se estas nur arbitra signifo, ni eble ne povas solvi. Se, aliflanke, estas sistemo, mi ne dubas ke ni atingos la solvon. Sed tiu ĉi aparta specimeno estas tiel mallonge ke mi povas fari nenion, kaj la faktoj, kiujn vi rilatas, estas tiel nedefinitivaj ke ni havas neniun bazon por enketo. Mi sugestus ke vi revenu Norfolkon, ke vi vigle gvatu, kaj ke vi faru ekzaktajn kopiojn de iuj ajn freŝaj dancantoj, kiuj aperu. Mi milfoje bedaŭras ke vi ne havas ekzemplon de tiuj, kiujn oni perkrete skribis sur fenestra sojlo. Enketu diskrete ankaŭ pri iuj ajn fremduloj en la najbarejo. Kiam vi kolektos freŝajn indikaĵojn, venu denove. Jen mia plej bona konsilo, s-ro Hiltono Kubito. Se estos iu ajn urĝa rivelado, mi ĉiam pretos veni al vi en via Norfolka hejmo. La intervjuo igis Ŝerlokon Holmson tre pensema, kaj kelkfoje dum la sekvantaj tagoj li eltiris la paperon el sia notlibro kaj vigle esploris la kuriozajn figurojn. Li ne aludis la aferon, tamen, ĝis post ĉirkaŭ semajnduo. Mi estis elironta kiam li petis min reveni.

“Prefere vi restu, Vatsono.”

“Kial?”

“Ĉar mi ricevis telegramon de Hiltono Kubito ĉi-matenon. Vi memoru Hiltonon Kubiton de la dancantoj, ĉu ne? Li estis atingonta Liverpola straton je 1:20. Li alvenu tre baldaŭ. Mi komprenas pro lia telegramo ke estas iuj novaj kaj gravaj incidentoj.”

Ni ne devis longe atendi, ĉar nia Norfolka bienulo venis rekte de la stacidomo tiom rapide kiom kabrioleta kabo povas venigi lin. Li aspektis maltrankvila kaj deprimata kun lacaj okuloj kaj falta frunto.

“Tiu ĉi afero agacas min, s-ro Holmso,” diris li, dum li sinkis, kiel laciĝulo sur brakseĝon. “Estas sufiĉe malbona senti ke vi estas ĉirkaŭita de nevidataj kaj nekonataj homoj, kiuj konspiras kontraŭ vi, sed kiam, aldone, vi scias ke oni laŭgrade mortigas vian edzinon, tiam igas pli ol oni povas suferi. Ŝi forvelkadas antaŭ miaj okuloj.”

“Ĉu ŝi jam diras ion?”

“Ne, s-ro Holmso, ŝi diris nenion. Kaj, tamen, kelkfoje kiam la kompatindulino volis paroli, ŝi povas ne tute igi sin. Mi penis helpi ŝin, sed mi devas diri ke mi estis malgracie, kaj fortimigis ŝin. Ŝi parolis pri mia malnova familio kaj nia reputacio en la graflando kaj pri nia fiero pri nia nedifektita honoro, kaj mi sentis ke ŝi kondukos min al la celo, sed iel ŝi forturnis antaŭ ol ni alvenis.”

“Sed vi trovis ion por si mem, ĉu ne?”

“Iom multe, s-ro Holmso. Mi havas kelkajn freŝajn bildojn pri dancantoj, kaj pli grave, mi ekvidis la ulon.”

“Kiu — ĉu la desegnanto?”

“Jes, mi vidis lin skribi. Sed mi rakontos ĉion laŭorde. Kiam mi revenis post mia vizito al vi, la sekvantan matenon mi vidis freŝan aron da dancantoj. Ilin oni perkrete skribis sur la nigran lignan pordon de la ŝedo, apud la ĝardeno plene videbla de la fronta fenestro. Mi kopiis precize, jen.” Li malfaldis paperon kaj metis surtablen. Jen kopio de la hieroglifoj:

“Bonege!” diris Holmso. “Bonege! Daŭrigu mi petas.”

“Post kiam mi kopiis, mi forfrotis la markojn, sed post du matenoj nova surskribo jam aperis. Jen kopio”:

Holmso kunfrotis la manojn kaj ĝoje ridklukis.

“Nia materialo rapide kreskas.” li diris.

“Post tri tagoj oni postlasis mesaĝon skribaĉitan surpapere, kaj metitan sub gruzero sur la horloĝo. Jen ĝi. La figuroj, kiel vi vidas, estas precize same kiel la antaŭaj. Post tio mi decidis gvati, do mi prenis mian revolveron kaj sidis en mia studejo, kiu regis vidaĵon de la gazono kaj ĝardeno. Ĉirkaŭ la dua matene, mi sidis apud la fenestro, ĉio estis malluma krom la lunlumo ekstere, kiam mi aŭdis paŝojn malantaŭ mi, kaj jen mia edzino en ŝia tualeta robo. Ŝi petegis min reveni dormĉambren. Mi diris al ŝi sincere ke mi deziras vidi tiun, kiu priŝercas nin. Ŝi respondis ke estas ia trompŝerco, kaj mi devas ne rimarki.

“‘Se vi estas vere ĉagrenata, Hiltono, ni povus vojaĝi — vi kaj mi — kaj tiele evitu ĉi tiun ĝenaĵon.’

“‘Kio. Ni forpeliĝus for de nia propra hejmo per trompŝerco?’ mi diris. ‘Nu, la tuta graflando priridus nin.’

“‘Nu, ree enlitiĝu.’ diris ŝi, ‘kaj ni povos diskuti tion ĉi-matenon.’

“Subite, dum ŝi parolis, mi vidis ke ŝia pala vizaĝo plipaliĝis en la lunlumo kaj ŝia mano premis mian ŝultron. Io movis en la ombro de la ŝedo. Mi vidis malhelan figuron, kiu rampis ĉirkaŭ la angulo kaj kaŭris antaŭ la pordo. Ekkaptante mian pistolon mi estis elhastonta, kiam mia edzino ĵetis la brakojn ĉirkaŭ mi kaj tenis min per konvulsia forto. Mi penis forĵeti ŝin, sed ŝi alkroĉis al mi tre urĝe. Fine mi sukcesis sed kiam mi malfermis la pordon kaj atingis la ŝedon la kreitaĵo estis jam for. Li postlasis spuron, tamen, ĉar sur la pordo estis la sama aro da dancantoj, kiu jam dufoje aperis, kaj kiun mi jam kopiis sur tiu papero. Estis neniu alia spuro pri la ulo ie, kvankam mi esploris la bienon. Sed li devis kaŝe kaŭri tie la tutan tempon ĉar kiam mi ekzamenis la pordon denove tiun matenon, li jam skribaĉis plu da bildoj sub tio kion mi jam vidis.”

“Ĉu vi havas tiujn freŝajn dancantojn?”

“Jes, estas tre mallonge, sed mi kopiis — jen.”

Denove li eligis paperon. Jen la formo de la novaj dancantoj:

“Diru al mi,” diris Holmso — kaj mi sciis pro liaj okuloj ke li estis tre ekscitita — “ĉu tio estas nura aldono al la unua mesaĝo aŭ ĉu tio ŝajnis tute aparta?”

“Estis sur malsama panelo de la pordo.”

“Bonege! Tio estas multe pli grave por nia intenco. Tio esperigas min. Nu, s-ro Hiltono Kubito, bonvolu daŭrigi vian tre interesan rakonton.”

“Mi jam diras ĉion, s-ro Holmso, krom ke mi koleris kontraŭ mia edzino tiun nokton pro tio ke ŝi malebligis min kapti la kaŭrantan friponon. Ŝi diris ke ŝi timegas pro mia sekureco. Por momento venis en mian kapon ke eble tio, pro kio ŝi vere timegis, estas lia sekureco, ĉar mi ne povas dubi ke ŝi konas tiun, kiu estis tie, kaj tion, kion li intencas per tiuj strangaj signoj. Sed estis tono en ŝia voĉo, s-ro Holmso, kaj aspekto en ŝiaj okuloj kiuj malpermesis dubi, kaj mi certas ke estas ja mia propra sekureco kiun zorgis ŝi. Jen la tuta kazo, kaj nun mi deziras vian konsilon rilate al tio, kion mi devas fari. Mi deziras kaŝigi ses-sep el miaj dungatoj en la arbedo, kaj kiam ĉi tiu ulo venos denove, ni donos al li tian batadon ke li neniam revenos.”

“Mi timas ke estas tro grava kazo por tia rimedo,” diris Holmso. “Kiom longe vi restos en Londono?”

“Mi devas reveni hodiaŭ. Mi nepre ne lasu mian edzinon sole dum la nokto. Ŝi estas tre nervoza, kaj petegis ke mi revenu.”

“Mi devas diri ke vi pravas. Sed se vi povus resti, eble mi povus reveni kun vi post unu-du tagoj. Dume vi postlasu ĉi tiujn paperojn, kaj mi opinias ke plej probable mi povos viziti vin baldaŭ kaj ĵeti iom da lumo sur vian kazon.”

Ŝerloko Holmso retenis sian profesian mienon ĝis forlasis nia vizitanto, kvankam mi facile sciis, pro tio ke mi tiel bone konas lin, ke li estis profunde ekscitita. Tiun momenton kiam la larĝa dorso de Hiltono Kubito malaperis tra la pordo mia kunulo hastis tablen, kaj disternis la paperojn enhavantajn la dancantoj antaŭ si, kaj komencis komplikan kalkuladon. Dum du horoj mi observis lin dum li plenigis paperon post papero per figuroj kaj literoj, tiel tute absorbita en sia laboro, ke li jam evidente forgesis mian ĉeeston. Kelkfoje li progresis kaj fajfis kaj kantis pro sia laboro; kelkfoje li estis mistifikita, kaj sidis longtempe kun sulkita brovo kaj vakaj okuloj. Fine li saltis de sia seĝo kun krio pro kontentiĝo, kaj iris jen kaj jen en la ĉambro kunfrotante la manojn. Tiam li verkis longan telegramon sur mesaĝilo. “Se la respondo estas tio, kion mi esperas, vi havos bonegan kazon por via kolekto, Vatsono.” diris li. “Mi atendas ke ni povos veturi Norfolkon morgaŭ, kaj venigi iom da tre difinita informo pri la sekreto, kiu ĝenas lin.”

Mi devas diri ke mi estas scivolemega, sed mi sciis ke Holmso preferas riveli kiam li mem pretas, do mi atendis ĝis li opiniis taŭge por sciigi min.

Sed la respondo de la telegramo prokrastis. Ni malpacience atendis dum du tagoj, dume Holmso atendante respondis ĉiun sonoriladon. Je la vespero de la dua tago alvenis letero de Hiltono Kubito. Ĉe li ĉio estas en ordo, krom tio ke surskribon oni aperigis tiun matenon sur la piedestalo de la sunhorloĝo. Li kunsendis kopion, kiu estas sube reproduktita:

Holmso studis la groteksan frison kelke da tempo, kaj tiam subite surpiediĝis ekkriante pro surprizo kaj konsterno. Li estis tre anksia.

“Ni tro prokrastas ĉi tiun aferon,” li diris. “Ĉu estas vagonaro al Nord-Valsamo ĉi-vesperon?”

Mi serĉis en la horaro. La fina ĵus foriris.

“Do ni matenmanĝos frue kaj veturos per la plej frua morgaŭ matenon.” diris Holmso. “Oni urĝe bezonas nin tie. Ha! jen la atendata kablogramo. Atendu momenton, mi petas, s-ino Hudsono eble estos respondo. Ne, ĝuste kiel mi atendis. Laŭ tiu ĉi mesaĝo estas eĉ pli urĝa ke ni tuj sciigas Hiltonon Kubiton pri aferoj, ĉar nian simplan Norfolkan bienulon oni implikas en tre danĝera reto.”

Do, ja tiele montriĝis, kaj mi venas al la malhela konkludo de rakonto kiu antaŭe ŝajnis al mi nur infaneca kaj bizara. Mi spertis denove ke mi estas plenigita per konsterno kaj teruro. Mi deziras ke mi havu iun pliplaĉan por miaj legantoj, sed mi kronikas faktojn, kaj mi devas sekvi la strangan eventoĉenon ĝis la malhela krizo, kiu iom da tempo igis Rajdingtorpan Domegon konata laŭlonge kaj laŭlarĝe en Anglio.

Ni ĵus eltrajniĝis ĉe Nord-Valsamo, kaj menciis la nomon de nia celo kiam la staciestro hastis al ni. “Ĉu mi supozu ke vi estas la detektivoj el Londono?” diris li.

Ĝenata esprimo superpasis la vizaĝon de Holmso.

“Kial vi tiel opinias?”

“Ĉar inspektoro Marteno de Noriko ĵus alvenis. Sed eble vi estas ĥirurgoj. Ŝi ne estas morta — aŭ ne estas laŭ la plej freŝa novaĵo. Eble vi ĝustatempe alvenis por savi ŝin — eĉ se por la pendumilo.”

Holmso aspektis malhele pro anksieco.

“Ni iras Rajdingtorpan Domegon,” diris li, “sed ni scias nenion pri tio, kio tie okazis.”

“Estas terura afero,” diris la staciestro. “Ambaŭ pafitaj — kaj s-ro Hiltono Kubito kaj lia edzino. Ŝi pafis lin kaj tiam sin mem, tiel diras la geservistoj. Li estas morta kaj oni malesperas por ŝi. Nu, unu el la plej malnovaj familioj en graflando Norfolko, kaj unu el la plej honoritaj.

Senvorte Holmso iris al kaleŝo, kaj dum la dekdu-kilometra veturo li diris nenion. Malofte mi vidis lin tiel tute senespera. Li jam estis maltrankvila dum nia vagonara veturo, kaj mi jam observis ke li tralegis la matenajn ĵurnalojn per anksia atento, sed nun ĉi tiu subita konsciiĝo pri lia plej malbona timo igis lin profunde melankolia. Li malantaŭen klinis sur sia seĝo, absorbita en malĝoja spekulado. Tamen ĉirkaŭe estis multe por interesigi nin, ĉar ni pasis tra tiel unika kamparo[6]kiel ie ajn en Anglio, kie kelkaj dometoj jen kaj jen reprezentis la hodiaŭan popolanaron dum ĉie preĝejoj kun enormaj kvadrataj turoj hirtiĝas el la ebena verda pejzaĝo kaj atestas al la gloro kaj prospero de malnova Englujo.[7]Fine la viola rubando de la Oceano Germana[8]aperis preter la verda rubando de la Norfolka bordo, kaj la koĉero montris per sia vipilo du malnovajn brikajn kaj trabajn gablojn starigitajn el bosko. “Jen Rajdingtorpa Domego,” diris li.

Dum ni atingis la portikan ĉefpordon, mi observis, apud la tenisa gazono, la nigran ŝedon kaj la piedestalan sunhorloĝo kiuj havis por ni tiom strangajn asociojn. Eleganta malgranda viro kun vigla maniero kaj vaksitaj lipharoj ĵus malsupreniris de alta ĉaro. Li prezentis sin kiel inspektoro Marteno de la Norfolka konstablaro kaj li estis tre mirigita kiam li aŭdis la nomon de mia kunulo.

Дальше