Lyman Frank Baum
Noto de la Autoro
Dedicita al "La Subtenantoj" de Los Angeles, Kalifornio, kiel dankema esprimo de la plezuro kiun mi spertis pro mia konatigo kun ili, kaj rekone al ilia sincere strebo subteni la homaron per afableco, helpemo kaj bonvolo. Ili ciuj estas granduloj, kaj ili ciuj havas la donemajn korojn de malgrandaj infanoj.
L. Frank Baum
Capitro 1
La Granda Kirlakvo
"Sajnas al mi," diris Kap'tano Vilcjo, dum li sidis apud Trot sub la granda akacia arbo, rigardante la bluan oceanon, "sajnas al mi, Trot, ke ju pli ni scias, des pli ni trovas ke ni ne scias."
"Mi ne plene komprenas tion, Kap'tano Vilcjo," respondis la knabineto per serioza voco, post momento da pensado, dum kiu siaj okuloj sekvis tiujn de la maljuna velisto trans la vitrecan surfacon de la maro. "Sajnas al mi ke ju pli ni lernis des pli ni gajnis."
"Mi scias; unuavide sajnas tiel," diris la velisto, kapjesante; "sed kiuj malplej scias emas supozi ke ili scias cion scieblan, dum kiuj plejmulte scias agnoskas kiom grandega estas ci tiu mondo. Tiuj sciantoj komprenas ke unu vivdauro ne'stas sufice longa por pli ol nur kelkfoje enpusi la scioremilojn."
Trot ne respondis. Si estis tre malgranda knabino, kun grandaj solenaj okuloj kaj serioza simpla mieno. Kap'tano Vilcjo jam de multaj jaroj estas sia fidela kompano kaj instruis al si preskau cion kion si scias.
Li estis mirinda persono, tiu Kap'tano Vilcjo. Ane vere tre maljuna, kvankam lia hararo estis griza — kaj estis malmulte da gi. La plejparto de lia kapo estis kalva kiel ovo kaj brila kiel lakita tuko, kaj tio kauzis liajn orelojn komike elstari. Liaj okuloj aspektis mildaj kaj estis palbluaj, kaj lia ronda vizago estis malglata kaj bronzkolora. La maldekstra kruro de Kap'tano Vilcjo mankis, sube de la genuo, kaj tial la velisto ne plu velis sur la maroj. La ligna kruro kiun li uzis estis sufice bona por promenado sur la tero, au ec por remi au veli boateton en kiu estis Trot, sur la oceano, sed kiam temis pri "kuri supren" au plenumi aktivajn taskojn sur sipo, la maljuna velisto ne sufice kapablis. La perdo de lia kruro ruinigis lian karieron kaj la maljuna velisto komfortigis sin per sindedico al la edukado kaj akompanado de la knabineto.
La akcidento okazinta al la kruro de Kap'tano Vilcjo farigis cirkau la tempo kiam naskigis Trot, kaj ekde tiam li logas kun la patrino de Trot kiel "plejelstara pensionano", car li sparis sufican monon por pagi siajn ciusemajnajn kostojn. Li amis la bebon kaj ofte tenis sin sur siaj genuoj; sia unua veturo estis sur la sultroj de Kap'tano Vilcjo, car si ne havis bebocaron; kaj kiam si komencis surpiede stumble promenadi la infano kaj la velisto farigis intimaj kamaradoj kaj kune guis multajn strangajn aventurojn. Oni diras ke la feinoj ceestis la naskigon de Trot kaj markis sian frunton per siaj nevideblaj mistikaj signoj, tiel ke si povis vidi kaj fari multajn mirindajn agojn.
La akacia arbo estis supre de alta klifo, sed pado kondukis malsupren lau la bordo zigzage al la rando de la akvo, kie la boato de Kap'tano Vilcjo estis ligita al roko per dika snurego. La posttagmezo estis varmega kaj humida, apenau estis bloveto de la aero, do Kap'tano Vilcjo kaj Trot sidadis kviete en la ombro de la arbo, atendante gis la suno sufice malaltigos por ke ili povu remvetureti.
Ili decidis viziti iun el la grandaj kavoj kiujn la ondoj cizis el la rokoplena bordo dum multaj jaroj da senpauza strebado. La kavoj estis fonto de konstanta plezuro por kaj la knabino kaj la velisto, kiuj amis esplori iliajn mirigajn fonojn.
"Mi kredas, Kap'tano," komentis Trot, fine, "ke venis la horo kiam ni komencu."
La maljunulo sagace rigardis la cielon, la maron kaj la senmovan boaton. Apost tio li kapneis.
"Eble venis la horo, Trot," li respondis, "sed al mi tute ne placas la aspekto de la posttagmezo cifoje."
"Kio malgustasf" si demandis surprizite.
"Mi ne scias diri. Simple estas ke tro kvietas lau mia opinio. Anenia vento, ec ne movigeto de la akvo, nenia mevo fluganta ie ajn, kaj la fino de la plej varmega tago de 1 jaro. Ami ne'stas veterprognozisto, Trot, sed ciu velisto scius ke la signoj estas minacaj."
"Mi povas vidi nenion malgustan," diris Trot. "Se estus nubo en la cielo, ec nur grandeta kiel mia dikfingro, eble tio rajtus maltrankviligi nin; sed — rigardu, Kap'tano! — la cielo ne povus esti pli klara."
Li rerigardis kaj kapjesis.
"Eble ni povos bone atingi la kavon," li konsentis, ne volante senplezurigi sin. "Estas nur mallonga distanco, kaj ni zorge atentos; do venu, Trot."
Kune ili malsuprenis lau la zigzaganta pado al la marbordo. Tute ne estis malfacile por la knabino pasi lau la kruta vojo, sed Kap'tano Vilcjo, pro sia ligna kruro, devis teni rokojn kaj radikojn fojfoje por eviti falon. Sur sendekliva pado li estis vigla kiel ciu ajn, sed grimpi supren au malsupren lau montetoflanko necesigis zorgojn.
Ili sekure atingis la boaton kaj dum Trot malligis la snuron Kap'tano Vilcjo etendis manon en fendon de la roko kaj eltiris plurajn sebajn kandelojn kaj skatolon da vaksalumetoj, kiujn li jetis en la ampleksajn posojn de sia "sudokc'a". Tiu sudokc'a estis nelonga mantelo el oleita ledo kiun la maljuna velisto surportis ciam — kiam li ja surportis mantelon — kaj la posoj ciam enhavis aron da objektoj, utilaj kaj ornamaj, kiuj scivoligis ec Troton pri el kie ili venis kaj kial Kap'tano Vilcjo opinias ilin valoraj. La postranciloj — unu granda kaj unu malgranda — la pecoj de snuro, la fishokoj, la najloj: ili povus esti utilaj diversokaze. Sed seleroj, kaj ladstakoletoj kun nekonata enhavo, butonoj, pinciloj, boteloj da kuriozaj stonoj k.s., sajnis tute nenecesaj, certe ne kunprenindaj. Tio estis afero de Kap'tano Vilcjo, tamen, kaj nun kiam li aldonis la kandelojn kaj la alumetojn al sia kolekto Trot ne komentis, car si sciis ke ci tiuj estas por lumigi la vojon tra la kavoj.
La velisto ciam remis la boaton, car li manipulis la remilojn forte kaj lerte. Trot sidis en la malantauo kaj stiris. La loko kie ili enboatigis estis malgranda golfeto, kaj la boato transiris multe pli grandan golfon celante foran promontoron kie situas la kavoj, tuj ce la bordo de la akvo. Ili estis preskau du kilometrojn for de la bordo kaj eble duonvoje transiris la golfon kiam Trot subite eksidis rekte kaj kriis: "Kio estas tio, Kap'tanof"
Li cesis remi kaj parte turnis sin por rigardi.
"Tio, Trot," li malrapide respondis, "al mi aspektas ege simila al kirlakvo."
"Kio kauzas gin, Kap'tanof"
"Kirlo en la aero estigas kirlon en la akvo. Ami timis ke ni trovos dangerojn, Trot. Amalguste aspektis. La aero estis tro kvieta."
"Gi proksimigas," diris la knabino. La maljunulo ekkaptis la remilojn kaj komencis remi kiel eble plejforte.
"Gi ne proksimigas al ni, Trot," li spiregis; "ni proksimigas al la kirlakvo. Gi tiras nin al si kvazau magneto!"
La sunbronzita vizago de Trot estis iom pli pala dum si firme tenis la stirilon kaj penis forstiri la boaton; sed si diris nenian vorton indikantan timon.
La kirlado de la akvo dum ili proksimigis faris mugan sonon kiu estis timiga. Tiom feroca kaj forta estis la kirlakvo ke gi tiris la surfacon de la maro en la formon de granda pelvo, deklivanta malsupren cele la centron, kie granda truo estis farita en la oceano — truo kun muroj el akvo tenata en sia loko de la rapida kirlado de la aero.
La boato en kiu veturis Trot kaj Kap'tano Vilcjo estis guste ce la ekstera bordo de tiu pelvsimila deklivo, kaj la maljuna velisto tute bone sciis ke krom se li povos rapide forpusi la malgrandan boaton de la rapidanta akvofluo ili baldau estos tiritaj en la grandan nigran truon kiu oscedas en la mezo. Do li uzis sian tutan forton kaj tiris kiel neniam antaue li tiris. Li tiel forte tiris ke la maldekstra remilo ekrompigis kaj sternis Kap'tanon Vilcjon sur la plankon de la boato.
Li sufice rapide restarigis sin kaj rigardetis trans la flankon. Apost tio li rigardis Troton, kiu sidis tute senmove, kun serioza forvidanta rigardo en siaj dolcaj okuloj. La boato nun rapidis propraage, sekvante la linion de la cirkla pelvo cirkauen kaj cirkauen pli proksimen al la granda truo en la centro. Aplia peno eskapi de la kirlakvo estus senutila, kaj komprenante tiun fakton Kap'tano Vilcjo turnis sin al Trot kaj metis brakon cirkau sin, kvazau por sildi sin kontrau la terura sorto venonta al ili. Li ne provis paroli, car la mugo de la akvo dronigus la sonon de lia voco.
Tiuj du fidelaj kamaradoj frontis dangerojn jam antau nun, sed nenion egalan al tiu kiu nun frontas ilin. Tamen Kap'tano Vilcjo, rimarkante la rigardon en la okuloj de Trot kaj memorante kiel ofte sin protektis nevideblaj fortoj, ne plene perdis esperon.
La granda truo en la obskura akvo — nun pli kaj pli proksimiganta — aspektis vere terura; sed ili ambau sufice kuragis fronti gin kaj atendi la rezulton de la aventuro.
Capitro 2
La Kaverno sub la Maro
La cirkloj estis tiom pli malgrandaj ce la fundo de la pelvo, kaj la boato movigis tiel multe pli rapide, ke Trot komencis senti kapturnigon pro la movado; subite la boato eksaltis kaj plongis kapantauen en la obskurajn profundojn de la truo. Kirligante kiel ludiloj, tamen ankorau krocitaj unu al la alia, la velisto kaj la knabino apartigis de sia boato kaj plongis malsupren — malsupren — malsupren — en la plej distancajn fundojn de la granda oceano.
Unue ilia falo estis rapida kiel de sago, sed baldau ili sajnis fali malpli rapide kaj Trot estis preskau certa ke nevidataj brakoj cirkauas sin, subtenante sin kaj protektante sin. Si povis vidi nenion, car la akvo plenigis siajn okulojn kaj malklarigis sian vidon, sed si firme krocis sin al la sudokc'a de Kap'tano Vilcjo, dum aliaj brakoj firme krocis sin al si, kaj tiel ili iom post iom sinkis malsupren kaj plu malsupren gis ili fine ekhaltis, kaj komencis resupreniri.
Sed sajnis al Trot ke ili ne levigas rekte al la surfaco de kiu ili venis. La akvo ne plu kirlis ilin kaj ili sajnis tirataj oblikve tra trankvilajn fridetajn oceanajn profundojn. Kaj subite — multe pli rapide ol mi povis rakonti — ili ektrafis la surfacon kaj estis sternitaj plate sur sablan plagon, kie ili kusis sufoke kaj penante spiri kaj ne sciante kio okazis al ili.
Trot la unua rekonsciigis. Liberiginte sin de la malseka kroco de Kap'tano Vilcjo, si frotis la akvon el siaj okuloj kaj poste cirkaurigardis. Amilda bluverda brilo lumigis la lokon, kiu aspektis ia kaverno, car supre kaj ambauflanke de si estis malglataj rokoj. Ili estis jetitaj sur plagon de klara sablo, kiu deklivetis supren de la lageto da akvo ce iliaj piedoj — lageto kiu sendube kondukis en la grandan oceanon kiu nutras gin. Apreter la atingo de la ondoj de la lageto estis pli da rokoj, kaj ankorau pli kaj pli, malaperantaj en la obskurajn zigzagojn kaj fonojn kiujn la brilanta lumo el la akvo ne penetris.
La loko aspektis maluzata kaj soleca, sed Trot estis dankema ke si plu vivas kaj nenian gravan damagon suferis dum sia malplezuriga aventuro subakva. Apud si Kap'tano Vilcjo blovetadis kaj tusadis, pensante elpeli la akvon kiun li glutis. Ambau estis tramalsekigitaj, tamen la kaverno estis varma kaj komforta kaj malsekigo tute ne cagrenis la knabineton.
Si rampis supren lau la sabla dekliveto kaj kolektis per sia mano aron da sekvaj marherboj, per kiuj si visis la vizagon de Kap'tano Vilcjo kaj forsorbis la akvon el liaj okuloj kaj oreloj. Baldau la maljunulo sidigis kaj intense rigardis sin. Apost tio li gestis per sia kalva kapo trifoje kaj diris per glugla voco:
"Vere bone Trot; vere bone! Ni ne atingis la srankon de 1 marviro cifoje, cu nef Kvankam la kialon, kaj kial ni estas ci tie, estas pli ol mi povas kompreni."
"Trankvilu, Kap'tano," si respondis. "Ni estas sufice sekuraj, mi supozas, almenau provizore."
Li premis la akvon el la malsupro de sia malstrikta pantalono kaj palpis siajn lignan kruron kaj brakojn kaj kapon, kaj trovinte ke li kunhavas ciujn siajn partojn li kuragis zorge ekzameni iliajn cirkauajojn.
"Kie lau via supozo ni estas, Trotf" li baldau demandis.
"Ne scias, Kap'tano. Eble en iu el niaj kavoj."
Li kapneis. "Ne," diris li, "mi tute ne opinias tion. La distanco lau kiu ni levigis ne sajnis ec duono de la distanco lau kiu ni sinkis; kaj rimarku ke tute ne'stas ekstera enirejo de ci tiu kaverno. Estas ia kupolo super ci tiu lageto da akvo, kaj krom se ekzistas trairejo en la fono, pretere, ni estas plene kaptitaj."
Trot rigardis pensoplene trans sian sultron.
"Post iom da ripozo," si diris, "ni rampu tien kaj trovu cu estas elirejo."
Kap'tano Vilcjo metis manon en la poson de sia, oleleda mantelo kaj elprenis sian pipon. Gi ankorau estis seka, car li gardis gin en oleleda ujo kun sia tabako. Liaj alumetoj estis en strikta ladskatoleto, do post kelkaj momentoj la maljuna velisto fumadis kontente. Trot sciis ke tio helpas lin pensi kiam li renkontas ian ajn cagrenon. Ankau, la pipo multe helpis trankviligi la maljunan veliston, post lia longa enakvado kaj lia terurigo — teruro pli pro maltrankvilo pri Trot ol pri li mem.
La sablo estis seka kie ili sidas, kaj sorbis la akvon kiu gutis de iliaj vestoj. Kiam Trot premis la akvon el sia hararo si komencis resenti sin normala. Apost kelka tempo ili surpiedigis kaj rampis lau la deklivo supren al la disaj rokoj. Kelkaj el ili estis gigantaj, sed per trairado inter kelkaj kaj cirkau aliaj ili sukcesis atingi la ekstreman fonon de la kaverno.
"Jes," diris Trot, interesate, "jen ronda truo."
"Kaj estas nigre kiel la nokto interne de gi," komentis Kap'tano Vilcjo.
"Malgraue," respondis la knabino, "ni esploru gin por trovi kien gi iras, car gi estas la solebla vojo el ci tiu loko."
Kap'tano Vilcjo okulumis la truon duboplene.
"Eble gi estas vojo el ci tie, Trot," li diris, "sed eble gi estas vojo en multe malpli agrablan lokon ol ci tiu.
Mi emas opinii ke plej bona plano estas resti jam ci tie.
Anaku Trot ne estis certa, kiam si tiel pripensis la planon. Apost kelka tempo si rerampis al la sablo, kaj Kap'tano Vilcjo sekvis sin. Dum ili sidigis la infano rigardis penseme la plenegajn posojn de la velisto.
"Kiom da mangajoj ni havas, Kap'tanof" si demandis.
"Ses sipbiskvitojn kaj pecon da fromago," li respondis. "Cu vi volas iom nun, Trotf"
Si kapneis dirante:
"Versajne ni povos vivi per tio eble tri tagojn, se ni estos tre zorgoplenaj."
"Pli longe, Trot," diris Kap'tano Vilcjo, sed lia voco estis iom maltrankvila kaj trema.
"Sed se ni restos ci tie neeviteble ni mortmalsatos fine," pludiris la knabino, "tamen se ni eniros la obskuran truon —»
"Estas malpli facile fronti kelkajn fatojn ol mortmalsaton," diris la velisto tre serioze. "Ni ne scias kio estas en tiu obskura truo, Trot, nek kien gi kondukus nin."
"Ni povas eltrovi tion," si obstinis.
Anstatau respondi Kap'tano Vilcjo komencis serci en siaj posoj. Li baldau eltiris malgrandan pakajon da fishokoj kaj longan snuron. Trot rigardis lin kunligi ilin. Apost tio li rampis iomete supren lau la deklivo kaj renversis grandan rokon. Du au tri malgrandaj kraboj komencis forkuri sur la sablo kaj la maljuna velisto kaptis ilin kaj metis unu sur sian hokon kaj la aliajn en sian poson. Areveninte al la lageto li svingis la hokon super sian sultron kaj cirkau sian kapon kaj jetis gin en preskau la centron de la akvo, kie li lasis gin sinki iom post iom, plene etendante la snuron. Kiam li atingis gian finon li komencis retiri gin, gis la kraba logajo flosis sur la surfaco.
Trot rigardis lin jeti la snuron duan fojon, kaj tria.
Si decidis ke au ne estas fisoj en la lageto au ili ne volas mordi la krablogajon. Sed Kap'tano Vilcjo estis sperta fiskaptisto kaj ne facile perdis esperon. Kiam la krabo eskapis li metis alian sur la hokon. Kiam la kraboj plene mankis li rampis sur la rokoj kaj trovis pli.