La Smeralda Urbo de Oz - Baum Lyman Frank 10 стр.


“Ni faros tion, ”diris la Sorcisto; “kaj grandan dankon, kuiristo, pro la sugesto. ”

Onklino Em la unua trovis pecon de la Lordo Alta Ciglevic.

“Sajnas al mi malsaga tempoperdo, tiu kunmetado de homoj, ”si komentis; “sed car nenio estos farebla antau ol ?npretigos la mango ni bone faros netigante la lokon. Jen, Henriko, okupu vin per serco je la kalva kapo de Larry.

Mi havas lian palrugan veston tute certe. ”

Ili laboris fervore interesite, kaj Vilcinjo montrigis granda helpo por ili. La Flava Kokino havis akrevidajn okulojn kaj povis proksimigi sian kapon al la diversaj disfalintaj pecoj. Si ekzamenadis la Lordon Altan Ciglevic por vidi kia peco de li nun bezonigas, kaj poste sercadis gis trovi gin. Do antau la forpaso de unu horo olda Larry staris kompleta antau ili.

“Mi gratulas vin, amikoj miaj, ”li diris, parolante per felica voco. “Vi certe estas la plej lertaj vizitintoj niaj. Mi neniam kompletigis tiel rapide dum mia tuta vivo. Oni kutime opinias min profunda enigmo. ”

“Nu, ”diris Doroteo, “iam estis bildenigma furoro en Kansas, do mi havas iom da sperto pri enigmosolvado.

Sed la bildoj estis plataj, dum vi estas rondaj, kaj tio pli malfaciligas la solvojn. ”

“Dankon, karulino, ”respondis olda Larry, vere placite.

“Mi sentas tion kiel grandan komplimenton. Se mi ne estus vere bona enigmo ne utilus mia disigado. ”

“Kial vi disigas vin? ”demandis Onklino Em, severe.

“Kial vi ne dece kondutas kaj restas kunmetita? ”

La Lordo Alta Ciglevic aspektis cagrenita de tiu parolo; sed li respondis gentile:

“Sinjorino, eble vi rimarkis ke ciu persono estas iel kurioza. Kuriozas pri mi ke mi disigas min. Kia estas via propra kuriozeco mi ne audacos diri; sed mi neniam riprocos vin, negrave kion vi faros. ”

“Nun vi ricevis vian diplomon, Em, ”diris Onklo Henriko, ridante, “kaj tio placas al mi. Jen kurioza lando, kaj ni plej bone agos akceptante la ulojn kiaj ili estas. ”

“Se ni farus tion, ni lasus ci tiujn ulojn disigitaj, ”si respondis, kaj tiu respondo bonhumore ridigis ciujn.

Guste tiam Ombi Ambi trovis manon en kiu estis trikilo, do ili decidis kunmeti Avinjon Tariki. Si montrigis pli facila enigmo ol olda Larry, kaj kiam si estis kompletigita ili trovis sin agrabla maljunulino kiu elkore bonvenigis ilin. Doroteo informis sin ke la kanguruo perdis siajn mufojn, kaj Avinjo Tariki promesis tuj eklabori kaj fari por la povra besto novan paron.

Tuj post tio la kuiristo venis voki ilin al la mango, kaj ili trovis allogan mangon pretigitan por ili. La Lordo

Alta Ciglevic sidis ce la kapo de la tablo kaj Avinjo

Tariki ce la piedo, kaj la gastoj bone sin distris kaj plene guis.

Post la mango ili eliris en la korton kaj kunmetis plurajn aliajn homojn, kaj tiu laboro tiom interesis ke ili eble uzus la tugan tagon ce Peckunpuzlio se la Sorcisto ne proponintus ke ili rekomencu sian veturon.

“Sed al mi ne placas lasi ci ciujn povrulojn disigitaj, ” diris Doroteo, perpleksa pri kion fari.

“Ho, ne genu vin ni, ”respondis olda Larry. “Preskau ciutage venas kelkaj Gilikuloj au Mangtuloj au Palpbrumoj ci tien por distri sin kunmetante nin, do ne damagos se provizore vi lasos tiujn pecojn kie ili estas.

Sed mi ja esperas ke vi denove vizitos nin, kaj se vi faros tion ciam vi estos bonvenaj, mi certigas vin. ”

“Cu neniam vi kunmetas unu la alian? ”si demandis.

“Neniam; car ni ne estas enigmoj por ni mem, do tute ne amuzus nin tio. ”

Ili nun adiauis la kuriozajn Peclojn kaj eniris sian caregon por daurigi sian veturon.

“Certe ili estas stranga popolo, ”komentis Onklino Em penseme, dum ili forveturis de Peckunpuzlio, “sed vere mi ne komprenas kiel ili efektive utilas. ”

“Nu, ili distris nin ciujn dum pluraj horoj, ”respondis la Sorcisto. “Por ni tio utilas, mi certas. ”

“Mi opinias ke ili pli amuzas ol sola kartludo au kejloludo, ”deklaris Onklo Henriko, serioze. “Miaopinie, mi gojas pro nia vizito al la Pecloj. ”

Capitro 13

Kiel la Generalo Parolis al la Regho

Kiam Generalo Guf reiris al la kaverno de la Rego de la Knomoj lia Mosto demandis:

“Nu, kia sukceso? Cu la Kapricloj partoprenos kun ni? ”

“Ili partoprenos, ”respondis la Generalo. “Ili batalos por ni plenforte kaj plenruze. ”

“Bone! ”kriis la Rego. “Kian rekompencon vi promesis al ili? ”

“Via Mosto uzu la Magian Zonon por doni al ciu Kapriclo grandan bonan kapon, por anstataui la malgrandan kiun li nun devas surhavi. ”

“Mi konsentas pri tio, ”diris la Rego. “Bona informo, Guf, kaj mi nun sentas pli da certeco ke eblos konkeri Ozon. ”

“Sed mi havas aliajn informojn por vi, ”anoncis la Generalo.

“Bonajn au malbonajn? ”

“Bonajn, Mosto. ”

“Do mi auskultos, ”diris la Rego, interesate.

“La Grumblemloj partoprenos kun ni. ”

“Cu? ”kriis la ege surprizita Rego.

“Jes ja, ”diris la Generalo. “Ili promesis al mi. ”

“Sed kian rekompencon ili postulas? ”demandis la Rego suspekteme, car li sciis kiom avidaj estas la Grumblemloj.

“Ili prenos kelkajn Ozulojn kiel sklavojn, ”respondis Guf. Li ne opiniis ke necesas informi Rokaton ke la Grumblemloj postulis dudek mil sklavojn. Estos su ?ca tempo por diri tion post la konkerigo de Oz.

“Tre modera peto, sendube, ”komentis la Rego. “Mi devas gratuli vin, Guf, pro la bonega sukceso de via veturo. ”

“Sed restas pli da informo, ”diris la Generalo ?ere.

La Rego aspektis vere miroplena.

“Parolu, sinjoro! ”li ordonis.

“Mi intervjuis la Unuan kaj Plejantauan Fanfasmon de la Monto de Fanfasmio, kaj li gvidos sian popolon helpante nin. ”

“Kio? ”kriis la Rego. “La Fanfasmoj! Cu vi seriozas, Guf? ”

“Mi diras la veron, ”deklaris la Generalo ?ere.

La Rego farigis pensoplena, kaj liaj brovoj faldetigis.

“Mi timas, Guf, ”li diris iom maltrankvile, “ke la Unua kaj Plejantaua montrigos egale dangera por ni kiel por la popolo de Oz. Se li kaj lia terura aro venos de la monto ili eble ekdecidos konkeri la Knomojn! ”

“Pa! Malsaga nocio, ”respondis Guf cagrenite, sed en sia koro li sciis ke la Rego pravas. “La Unua kaj Plejantaua estas intima amiko mia, kaj ne damagos nin.

Ho, kiam mi estis tie, li ec invitis min en sian domon. ”

La Generalo neglektis informi la Regon pri kiel li estis tirita en la kabanon de la Unua kaj Plejantaua per la latuna ringo. Do Rokato la Ruga rigardis sian Generalon admire kaj diris:

“Vi estas miriga Knomo, Guf. Mi bedauras ke mi ne jam antaue faris el vi mian Generalon. Sed kian rekompencon postulis la Unua kaj Plejantaua? ”

“Tute nenian, ”respondis Guf. “Ec la Magia Zono mem ne povus aldoni al lia sorcopovo. La Fanfasmoj volas nur detrui la popolon de Oz, kiuj estas bonaj kaj felicaj homoj. Tiu plezuro pli ol su ?ce repagos ilin pro ilia helpo al ni. ”

“Kiam ili venos? ”demandis Rokato, duone time.

“Kiam la tunelo estos kompleta, ”diris la Generalo.

“Ni jam nun estas preskau duonvoje sub la dezerto, ” anoncis la Rego, “kaj tio indikas rapidan laboron, car necesas bori tra solida roko. Sed trapasinte la dezerton ni ne bezonos multan tempon por etendi la tunelon al la muroj de la Smeralda Urbo. ”

“Nu, kiam ajn vi estos preta, nin ekakompanos la Kapricloj, la Grumblemloj kaj la Fanfasmoj, ”diris Guf; “do la konkerigo de Oz estas certigita tute sen dubo. ”

Denove la Rego aspektis pensoplena.

“Mi preskau bedauras ke ni ne entreprenis la konkeron tute solaj, ”diris li. “Ciuj tiuj aliancanoj estas dangeruloj, kaj ili eble postulos pli ol vi promesis al ili. Eble estus pli bone konkeri Ozon tute sen helpo elekstera. ”

“Ni ne povus, ”diris la Generalo plen ?de.

“Kial, Guf? ”

“Vi tute bone scias. Vi jam unufoje spertis la popolon de Oz, kaj ili venkis vin. ”

“Car ili rulis ovojn kontrau nin, ”respondis la Rego tremante. “Miaj Knomoj ne povas toleri ovojn, nek mi mem. Ili venenas ciujn subterlogantojn. ”

“Tute vere, ”akordis Guf.

“Sed eble ni surprizus la popolon de Oz kaj konkerus ilin antau ol ili trovus oportunon akiri ovojn. Nia antaua malvenko okazis car la knabino Doroteo kunhavis Flavan Kokinon. Mi ne scias kio poste okazis al tiu kokino, sed mi kredas ke tute mankas kokinoj en la Lando Oz, do ne povas esti ovoj tie. ”

“Male, ”diris Guf, “estas nun centoj da kokidoj en Oz, kaj ili demetas amasojn da tiuj dangeraj ovoj. Mi renkontis akcipitron dum mi revenis hejmen, kaj la birdo informis min ke li lastatempe iris al Oz por kapti kaj vori kelkajn junajn kokidojn. Sed ilin protektas magio, tiel ke la birdo ne kaptis ec unu el ili. ”

“Jen tre malplaca raporto, ”diris la Rego nervoze. “Vere tre malplaca. Miaj Knomoj akceptas batali, sed ili plene rifuzas renkonti kokinovojn —kaj pri tio mi ne riprocas ilin. ”

“Ili ne bezonos renkonti ilin, ”respondis Guf. “Mi mem timas ovojn, kaj mi ne proponas eblecon venenigi per ili. Mia plano estas sendi la Kapriclojn tra la tunelon la unuaj, sekvu ilin la Grumblemloj kaj la Fanfasmoj.

Kiam ni la Knomoj iros tien, la ovoj jam estos elcerpitaj, kaj ni povos tiam casi kaj kapti la logantojn sengene. ”

“Eble vi pravas, ”respondis la Rego, melankolie gemante. “Sed estu klare komprenite ke mi postulas Ozman kaj Doroteon kiel miajn proprajn kaptitojn. Ili estas iom placaj knabinoj, kaj mi ne intencas ke iu el tiuj aculoj damagu au sklavigu ilin. Kaptinte ilin mi portos ilin ci tien kaj transformos ilin en porcelanajn ornamajojn starontajn sur mia kamenobreto. Ili aspektos tre belaj — Doroteo unu ?ne de la breto kaj Ozma ali ?ne —kaj mi atente zorgos ke ili ne rompigu kiam la servistinoj senpolvigos ilin. ”

“Tute bone, Mosto. Agu lauplace pri la knabinoj, ili ne gravas al mi. Nun niaj planoj estas arangitaj kaj ni havas kiel helpantojn la tri plej potencajn grupojn de ?spiritoj en la mondo, do ni rapidu ?ni la tunelon kiel eble plej frue. ”

“Gi estos preta post tri tagoj, ”promesis la Rego, kaj li forrapidis por kontroli la laboron kaj certigi ke la Knomoj senpauze laboradas.

Назад Дальше