Capitro 28
Kiel Ili Trinkis che la Malpermesita Fonto
La Birdotimigilo ne bezonis dormon; nek la Stana Lignohakisto nek Tiktoko nek Jocjo Kukurbokapo. Do ili ciuj vagis en la palacajn gardenojn kaj ekstaris apud la scintilanta akvo de la Malpermesita Fonto gis la tagigo.
Dum tiu tempo ili indulgis sin per sporada konversaciado.
“Nenio forgesigus al mi kion mi scias, ”komentis la Birdotimigilo, gapante la fonton, “car mi ne povas trinki la Akvon de Forgeso nek ian ajn akvon. Kaj min gojigas tiu fakto, car mi opinias mian sagecon nesuperebla. ”
“Vi cer-te es-tas tre sa-ga, ”konsentis Tiktoto. “Ri-la-te al mi, mi nu-re ka-pab-las pen-si per me-ka-nis-mo, do mi ne pre-ten-das sci-i ti-o-m ki-om vi. ”
“Mia stana cerbo estas tre brila, sed nenion pli mi pretendas pri gi, ”diris Nocjo Hakisto modeste. “Tamen mi ne sopiras esti tre saga, car mi rimarkis ke la plej felicaj homoj estas tiuj kiuj ne lasas ke iliaj cerboj subpremu ilin. ”
“Mia neniam genas min, ”Jocjo Kukurbokapo agnoskis.
“Estas multaj semoj de pensado en mia kapo, sed ili ne facile sosas. Mi gojas pro tio, car se mi okupus miajn tagojn per pensado mi havus neniom da tempo por io alia. ”
Havante tian gajan humoron ili pasigis la horojn gis la unuaj oraj streketoj de krespusko ekaperis en la cielo.
Tiam Ozma venis al ili, fresa kaj bela kiel ciam kaj surhavanta unu el siaj plej belaj roboj.
“Niaj malamikoj ankorau ne alvenis, ”diris la Birdotimigilo, salutinte ame la dolcan knabinecan Reganton.
“Ili baldau estos ci tie, ”si diris, “car mi jus rigardetis mian Magian Bildon, kaj mi vidis ilin tusadi kaj sufokigi pro la polvo en la tunelo. ”
“Ho, cu estas polvo en la tunelo? ”demandis la Stana Lignohakisto.
“Jes; Ozma metis gin tien per la Magia Zono, ”klarigis la Birdotimigilo, havante unu el siaj largaj ridetoj.
Post tio Doroteo venis al ili, kaj Onklo Henriko kaj Onklino Em tuj sekvis sin. La okuloj de la knabino estis pezaj car si spertis sendorman maltrankvilan nokton. Toto pasadis apud si, sed la humoro de la hundeto estis multe nealta. Vilcinjo, kiu ciam levigis je la tagigo, ne prokrastis veni en la grupon apud la fonto.
La Sorcisto kaj la Vilulo alvenis post tio, kaj baldau poste aperis Ombi Ambi, vestita per sia plej bona uniformo.
“Tie kusas la tunelo, ”diris Ozma, indikante parton de la tero tuj antau la Malpermesita Fonto, “kaj post kelkaj momentoj la ?invadantoj trarompos la teron kaj eksvarmos en la lando. Ni ciuj staru ali ?anke de la Fonto kaj rigardu kio okazos. ”
Tuj ili obeis sian proponon kaj movis sin cirkau la fonton de la Forgesiga Akvo. Tie ili staris silente kaj anticipante gis la pretera tero ekcedis per subita bruo kaj elsaltis la potenca formo de la Unua kaj Plejantaua, sekvate de ciuj siaj teruraj batalistoj.
Dum la estro antauensaltis liaj brilantaj okuloj ekvidis la fonton kaj li kuris al gi kaj trinkis fervore la scintilantan akvon. Ankau multaj el la aliaj Fanfasmoj trinkis, por klarigi siajn sekajn polvoplenajn gorgojn. Post tio ili cirkaustaris kaj rigardis unu la alian per simplaj mirantaj ridetoj.
La Unua kaj Plejantaua vidis Ozman kaj siajn kunulojn preter la fonto, sed anstatau peni kapti sin li nur gapis sin per placita admirado je sia beleco —car li forgesis kie li estas kaj kial li venis tien.
Jam la Granda Galiputo alvenis, kurante el la tunelo kun rauka krio de kunmiksitaj kolero kaj soifo. Ankau li vidis la fonton kaj rapidis trinki gian malpermesitan akvon. La aliaj Grumblemloj ne malrapidis imiti lin, kaj ec antau ol ili ?nis sian trinkadon la Cefo de la Kapricloj kaj lia sekvantaro venis forpusi ilin, dum ili ciuj senescepte dejetis siajn falskapojn por nuligi sian soifon per la fonto.
Kiam la Rego de la Knomoj kaj Generalo Guf alvenis ambau ekkuris trinki, sed la Generalo estis tiom freneza pro soifo ke li fraprenversis sian Regon, kaj dum Rokato kusis sternite sur la tero la Generalo trinkegis la Forgesigan Akvon.
Tiu malgentila ago de lia Generalo tiom kolerigis la Regon de la Knomoj ke dummomente li forgesis sian soifon kaj starigis por ?gapi la grupon de teruraj batalistoj kiujn li kunvenigis por helpi lin. Li vidis ankau Ozman kaj siajn kunulojn kaj elkriis:
“Kial vi ne kaptas ilin? Kial vi ne konkeras Ozon, idiotoj? Kial vi staras tie kvazau stultularo? ”
Sed la grandaj batalistoj jam farigis kvazau infanoj. Ili jam forgesis sian malamikecon kontrau Ozma kaj kontrau Oz. Ili ec forgesis kiuj ili mem estas, kaj kial ili estas en ci tiu nekonata bela lando. Rilate al la Rego de la Knomoj, ili ne rekonis lin, kaj demandis al si kiu li estas.
La suno levigis kaj sendis sian inundon da argentaj radioj por lumigi la vizagojn de la invadantoj. La fruntosulkoj kaj ?rigardoj jam mankis. Ec la plej monstraj uloj starantaj tie ridetis senkulpe kaj aspektis legerkoraj kaj kontentaj esti simple vivaj.
Ne tia estis Rokato, la Rego de la Knomoj. Li ne trinkis akvon el la Malpermesita Fonto kaj lia tuta antaua kolerego kontrau Ozma kaj Doroteo nun ardigis lin feroce kiel antaue. La vido de Generalo Guf babilanta kvazau felica infano kaj ludanta per siaj manoj en la fridetaj akvoj de la fonto mirigis kaj furiozigis Rugan Rokaton.
Vidante ke liaj teruraj aliancanoj kaj lia propra Generalo rifuzas agi, la Rego de la Knomoj turnis sin por ordoni sian grandan armeon de Knomoj antaueniri el la tunelo kaj kapti la senhelpajn Ozanojn.
Sed la Birdotimigilo suspektis ke tio estas en la menso de la Rego kaj li parolis al la Stana Lignohakisto. Kune ili kuris kontrau Rokaton kaj ekkaptis lin kaj jetis lin en la grandan basenon de la fonto.
La korpo de la Rego de la Knomoj estis ronda kiel pilko, kaj gi balancetis en la Forgesiga Akvo dum li elsprucis akvon kaj kriegis pro timo ke li dronos. Kaj dum li elkriis lia buso plenigis per akvo, kiu ?uis en lian gorgon, tiel ke tuj li forgesis cion kion li antaue sciis samkomplete kiel ciuj aliaj invadintoj.
Ozma kaj Doroteo ne povis ne ridi vidante siajn timegatajn malamikojn farigi sendangeraj kiel beboj. Nun ne estis dangero ke Oz detruigos. La sola restanta demando estis kiel forigi la aregon da invadintoj.
La Vilulo afable eltiris la Regon de la Knomoj el la fonto kaj metis lin sur liajn maldikajn krurojn. Rokato gutadis akvon, sed li babilis kaj ridis kaj volis pli trinki la akvon. Nenia penso pri damagado estis nun en lia menso.
Antau ol foriri el la tunelo li ordonis al siaj kvindek mil Knomoj resti tie gis li ordonos ke ili antaueniru, car li volis ke liaj aliancanoj havu oportunon konkeri Ozon antau ol li aperos kun sia propra armeo. Ozma ne volis ke ciuj tiuj Knomoj superkuru sian landon, do si antaueniris al Rego Rokato kaj preninte lian manon per sia mano si diris mildamaniere:
“Kiu vi estas? Kiel vi nomigas? ”
“Mi ne scias, ”li respondis, ridetante al si. “Kiu vi estas, mia kara? ”
“Mi nomigas Ozma, ”si diris; “kaj vi nomigas Rokato. ”
“Ho, cu? ”li respondis, aspektante placita.
“Jes; vi estas Rego de la Knomoj, ”si diris.
“Ha; kaj kio estas la Knomoj? ”respondis la Rego, kvazau perpleksa.
“Ili estas subteraj koboldoj, kaj tiu tunelo tie estas plena de ili, ”si respondis. “Vi posedas belan kavernon ce la alia ekstremo de la tunelo, do vi devos iri al viaj Knomoj kaj diri ‘Marsu hejmen! ’Poste sekvu ilin kaj post iom da tempo vi atingos la belan kavernon kie vi logas. ”
La Rego de la Knomoj multe gojis audante tion, car li ja forgesis ke li posedas kavernon. Do li iris al la tunelo kaj diris al sia armeo:“Marsu hejmen! ”Tuj la Knomoj turnis sin kaj remarsis tra la tunelo, kaj la Rego sekvis ilin, goje ridante pro sia trovo ke ili tiel volonte obeas liajn ordonojn.
La Sorcisto iris al Generalo Guf, kiu penis kalkuli siajn ?ngrojn, kaj ordonis ke li sekvu la Regon de la Knomoj, kiu estas lia mastro. Guf humile obeis, kaj tiel
ciuj Knomoj forlasis la Landon Oz por ciam.
Sed restis ankorau la Fanfasmoj kaj Kapricloj kaj Grumblemloj cirkaustarantaj en grupoj, kaj tiom multaj ili estis ke ili plenigis la gardenojn kaj tretis la ?orojn car ili ne sciis ke la malfortikaj plantoj estos damagataj de iliaj mallertaj piedoj. Sed ciualirilate ili estis plene sendangeraj kaj kune ludis kvazau infanoj au rigardadis plezuroplene la belajn vidajojn de la regaj gardenoj.
Konsultinte la Birdotimigilon Ozma sendis Ombin Ambin al la palaco por alporti la Magian Zonon, kaj kiam la Kapitana Generalo revenis kun gi la Reganto de Oz tuj ligis la valoregan Zonon cirkau sian talion.
“Mi deziras ke ciuj tiuj stranguloj —la Kapricloj kaj la Grumblemloj kaj la Fanfasmoj —denove estu sekuraj en siaj propraj hejmoj! ”si diris.
Cio okazos dum momenteto, car kompreneble la deziro dirita tuj plenumigis.
La tuta arego de invadintoj nun forestis, kaj nur la tretita herbo indikis ke iam ili estis en la Lando Oz.
Capitro 29
Kiel Glinda Faris Magian Sorchon
“Tio estis pli bona ol batalado, ”diris Ozma, kiam ciuj niaj amikoj kunestis en la palaco post la ekscitaj eventoj de la mateno; kaj ciu el ili akordis kun si.
“Neniu suferis, ”diris la Sorcisto gaje.
“Kaj neniu damagis nin, ”aldonis Onklino Em.
“Sed, plej bone estas, ”diris Doroteo, “ke la ?uloj ciuj forgesis sian ?econ, kaj neniam denove volos damagi iun ajn. ”
“Estas vere, Princino, ”deklaris la Vilulo. “Sajnas al mi ke la reformo de ciuj tiuj ?uloj estas pli grava ol la savigo de Oz. ”
“Tamen, ”komentis la Birdotimigilo, “mi gojas pro la savigo de Oz. Nun mi povos reiri al mia nova domego kaj vivi gojoplene. ”
“Kaj min gojigas kaj dankemigas ke mia kukurbokultivejo estas sekura, ”diris Jocjo.
“Rilate al mi, ”pludiris la Stana Lignohakisto, “mi ne povas esprimi su ?ce mian gojon ke mia bela stana kastelo ne estas detruota de ?malamikoj. ”
“Ta-men, ”diris Tiktoko, “a-li-aj mal-ami-koj eb-le ve- nos al Oz i-u-n ta-go-n. ”
“Kial vi permesas ke via mekanisma cerbo interrompu nian gojon? ”demandis Ombi Ambi, sulkante la frunton kontrau la mekanismulo.
“Mi di-ras ti-o-n por ki-o es-tas stre-ci-ta mi-aj ri-sor- toj, ”respondis Tiktoko.
“Kaj vi pravas, ”deklaris Ozma. “Mi pripensadis tiun ideon mem, kaj sajnas al mi ke estas vere tro multaj metodoj uzataj de homoj por atingi la Landon Oz. Iam ni supozis ke la mortiga dezerto kiu cirkauas nin su ?ce protektas; sed ne plu estas tiel. La Sorcisto kaj Doroteo ambau venis ci tien tra la aero, kaj oni diris al mi ke la teruloj inventis aersipojn kapablajn ?ugi kien ajn ili volas. ”
“Nu, kelkfoje sukcese kaj kelkfoje ne, ”asertis Doroteo.
“Sed povas esti ke iam la aersipoj farigos problemoj por ni, ”pludiris Ozma, “car se la teruloj lernos manipuli ilin, sur nin sutigos vizitantoj kiuj ruinigos nian belan foran felandon. ”
“Estas tute vere, ”akordis la Sorcisto.
“Kaj la dezerto ankau malsukcesas protekti nin alimaniere, ”Ozma daurigis pensoplene. “Jocjo Faru foje faris sabloboaton kiu velis trans gin, kaj la Rego de la Knomoj faris tunelon sub gi. Do mi opinias ke io estas farenda por detranci nin plene de la cetera mondo, tiel ke neniu estonte povos trudi sin al ni. ”
“Kiel vi faros tion? ”demandis la Birdotimigilo.
“Mi ne scias; sed mi estas certa ke iel eblos. Morgau mi veturos al la kastelo de Glinda la Bona por peti sian konsilon. ”
“Cu mi rajtos kuniri? ”demandis Doroteo fervore.
“Kompreneble, mia kara Princino; kaj ankau mi invitas ciun el niaj amikoj ci tie kiu volos entrepreni la veturon. ”
Ili ciuj deklaris ke ili volas akompani sian knabinan Reganton, car ci tiu vere estos grava misio, car la estonteco de la Lando Oz multrilate dependos de gi. Do
Ozma ordonis al siaj servistoj ke ili preparu la veturon morgauan.
Tiun tagon si rigardis sian Magian Bildon, kaj kiam gi montris al si ke ciuj Knomoj jam revenis al siaj subteraj kavernoj, Ozma uzis la Magian Zonon por plenigi la tunelon, tiel ke la tero sub la dezertosablo farigis solida kiel antau ol la Knomoj komencis fosi.
Frue la sekvan matenon gaja kavalkado ekiris viziti la faman Sorcistinon Glinda la Bona. Ozma kaj Doroteo veturis en carego tirata de la Malkuraga Leono kaj la Malsata Tigro, dum la Segcevalo tiris la rugan caregon en kiu veturis la ceteraj grupanoj.
Kun legeraj koroj kaj sen zorgoj ili veturis gaje tra la bela kaj fascina Lando Oz, kaj bontempe ili atingis la imponan kastelon en kiu logas la Sorcistino.
Glinda sciis ke ili venas.
“Mi legis pri vi en mia Magia Libro, ”si diris, salutante ilin gracie.
“Kia estas via Magia Libro? ”demandis Onklino Em scivole.
“Gi estas kroniko pri cio okazanta, ”respondis la Sorcistino. “Tuj kiam okazas evento, ie ajn en la mondo, gi tuj trovigas presita en mia Magia Libro. Do kiam mi legas giajn pagojn mi bone informigas. ”
“Cu gi informis vin ke niaj malamikoj trinkis la Forges’gan Akvon? ”demandis Doroteo.
“Jes, mia kara; gi plene rakontis pri tio. Ankau gi diris al mi ke vi ciuj venas al mia kastelo, kaj la kialon. ”
“Do, ”diris Ozma, “mi supozas ke vi scias kio estas en mia menso, kaj ke mi sercas rimedon por neebligi ke iu en la estonteco trovos la Landon Oz. ”
“Jes; mi scias tion. Kaj dum vi veturis mi elpensis metodon plenumi vian deziron. Car sajnas al mi esti nesage permesi ke tro da eksteruloj venu ci tien. Doroteo, kun siaj onklo kaj onklino, nun revenis por logi en Oz por ciam, kaj ne ekzistas kialo por ke ni lasu malferman vojon por ke aliaj uzu gin por veturi neinvitite al nia felando. Ni neebligu ke iu ajn iam komunikos iumaniere kun ni, ekde nun. Tiel ni povos vivi pace kaj kontente. ”
“Via konsilo estas saga, ”respondis Ozma. “Mi dankas vin, Glinda, pro via promeso helpi min. ”
“Sed kiel vi faros tion? ”demandis Doroteo. “Kiel vi malebligos ke iu iam trovos Ozon? ”
“Kauzante ke nia lando estu nevidebla por ciuj okuloj escepte de niaj, ”respondis la Sorcistino ridetante. “Mi scias sorcon su ?ce potencan por plenumi tiu mirindan agon, kaj nun, avertite pri nia dangero fare de la invadinta Rego de la Knomoj, mi opinias ke ni nepre ne hezitu apartigi nin por ciam de la tuta cetera mondo. ”
“Mi akordas kun vi, ”diris la Reganto de Oz.
“Cu ni ne spertos diferencon? ”demandis Doroteo dubeme.
“Ne, mia kara, ”Glinda respondis kuragige. “Ni ankorau povos vidi unu la alian kaj cion en la Lando Oz.
Tute ne e ?kos al ni; sed homoj ?ugantaj tra la aero super nia lando malsupren rigardos kaj tute nenion vidos.
Homoj venintaj al la rando de la dezerto, au penantaj transiri gin, tute ne ekvidos Ozon, nek scios kiudirekte gi estas. Neniu denove provos tuneli al ni car ni ne estos videblaj do ne troveblaj. Alivorte, la Lando Oz plene malaperos el la scio de la cetera mondo. ”
“Estos bone, ”diris Doroteo felice. “Nevidebligu Ozon tuj kiam vi volos, lau mi. ”
“Gi jam estas nevidebla, ”Glinda deklaris. “Mi sciis la volon de Ozma, kaj faris la Magian Sorcon antau ol vi alvenis. ”
Ozma ekprenis manon de la Sorcistino kaj premis gin danke.
“Dankon! ”si diris.