Capitro 8
Kiel la Granda Galiputo Aliancighis kun la Knomoj
Foririnte de la Kapricloj, Guf daurigis sian veturon kaj penetris profunde en la Nordokcidenton. Li volis atingi la Landon de la Grumblemloj, kaj por fari tion li devis transiri la Krispetan Landon, kio estis malfacila ago. Car la Krispeta Lando estis sinsekva aro da montetoj kaj valoj, ciuj estis tre krutaj kaj rokoplenaj, kaj ili intersangis lokojn konstante per ondado. Dum Guf grimpis monteton gi subigis sub li kaj igis valo, kaj dum li malsupreniris en valon gi altigis kaj portis lin al la supro de monteto. Tio multe perpleksigis la veturanton, kaj fremdulo eble supozus ke neniam li sukcesos transiri la Krispetan Landon. Sed Guf sciis ke se li senhalte daurigos li atingos ?ne la ?non; do li ne atentis la sangigantajn montetojn kaj valojn kaj plupromenadis trankvile kvazau marsante sur ebena tero.
La rezulto de tiu saga persisto estis ke la Generalo ?ne atingis pli ?rman teron kaj, penetrinte en densan arbaron, atingis la Regnon de la Grumblemloj.
Tuj kiam li transiris la limon de tiu regno du gardistoj kaptis lin kaj portis lin antau la Grandan Galiputon de la Grumblemloj, kiu sulkis la frunton feroce je li kaj demandis al li kial li audacis trudi sin sur lian terenon.
“Mi estas la Mosto Alta Generalo de la Nevenkebla Armeo de la Knomoj, kaj mi nomigas Guf, ”estis la respondo. “La tuta mondo tremas kiam menciigas tiu nomo. ”
La Grumblemloj laute mokkriis pro tio, kaj unu el ili kaptis la Knomon per siaj fortaj brakoj kaj jetis lin alten en la aeron. Gufo multe skuigis per sia falo sur la malmolan teron, sed lauaspekte li tute ne rimarkis la impertinentecon kaj trankviligis sin por denove paroli al la Granda Galiputo.
“Mia mastro, Rego Rokato la Ruga, sendis min ci tien por konsiligi kun vi. Li volas vian helpon por konkeri la Landon Oz. ”
Tiam la Generalo pauzis, kaj la Granda Galiputo sulkis la frunton je li ec pli terure ol antaue kaj diris:
“Daurigu! ”
La voco de la Granda Galiputo estis parte mugo kaj parte grumblo. Li murmuris siajn vortojn forte kaj Guf devis zorge auskulti por kompreni lin.
Tiuj Grumblemloj certe estis rimarkindaj uloj. Ili estis gigantaj, tamen estis nur ostoj kaj hauto kaj muskoloj, estis tute nenia viando au graso sur iliaj korpoj. Iliaj fortaj muskoloj kusis tuj sub iliaj hautoj, kiel aroj da fortikaj snuregoj, kaj la plej malforta Grumblemlo estis tiom forta ke li povis preni elefanton kaj jeti gin dek kilometrojn foren.
Sajnas misfortune ke fortuloj kutime estas tiel malagrablaj kaj arogantaj ke neniu amas ilin. Efektive, ciam estas misfortune esti malsimila al la kunuloj. La Grumblemloj sciis ke ciu malamas kaj evitas ilin, tiel ke ili farigis malafablaj kaj malamikemaj ec inter si. Guf sciis ke ili malamas ciun ulon, inkluzive de la Knomoj; sed li tamen esperis amikigi ilin, kaj li sciis ke se li sukcesos ili estos tre granda helpo al li.
“La Landon Oz regas afektaca knabino kiu estas ?e afabla kaj komplezema, ”li pludiris. “Sia tuta popolo estas felica kaj kontenta kaj tute ne sentas genojn au zorgojn. ”
“Daurigu! ”muggrumblis la Granda Galiputo.
“Foje la Rego de la Knomoj sklavigis la Regan Familion de Ev —alian afektacan grupon kiun ni malamegas, ”diris la Generalo. “Sed Ozma enmiksis sin, kvankam tute ne estis sia afero, kaj marsigis sian armeon kontrau nin. Kun si estis knabino el Kansas nomita Doroteo, kaj Flava Kokino, kaj ili marsis rekte en la kavernon de la Rego de la Knomoj. Tie ili liberigis niajn sklavojn el Ev kaj stelis la Magian Zonon de Rego Rokato, kaj forportis gin kun si. Do nun nia Rego konstruas tunelon sub la mortiga dezerto, por ke ni povu marsi tra gi al la Smeralda Urbo. Kiam ni atingos tien ni intencas konkeri kaj detrui la tutan landon kaj rekapti la Magian Zonon. ”
Denove li pauzis, kaj denove la Granda Galiputo muggrumblis:
“Daurigu! ”
Guf penis pensi kion diri sekve, kaj felica ideo baldau tra ?s lin.
“Ni volas ke vi helpu nin fari tiun konkeron, ”li anoncis, “car ni bezonas la potencan helpon de la Grumblemloj por certigi ke ni ne venkigos. Vi estas la plej forta popolo en la tuta mondo, kaj vi malamas bonajn felicajn ulojn tiom kiom ni la Knomoj mem. Mi estas certa ke vere plezurigos vin malkonstrui la belan
Smeraldan Urbon, kaj kompense pro via valorega helpo ni permesos ke vi reportu al via lando dek mil Ozanojn kiel sklavojn viajn. ”
“Dudek mil! ”muggrumblis la Granda Galiputo.
“Bone, ni promesas al vi dudek mil, ”konsentis la Generalo.
La Galiputo signalis kaj tuj liaj helpistoj prenis Generalon Guf kaj forportis lin al karcero, kie la karceristo amuzis sin pusante pinglojn en la rondan dikan korpon de la maljuna Knomo, por vidi lin salti kaj audi lin krii.
Sed dum cio tio dauris la Granda Galiputo paroladis kun siaj konsilistoj, kiuj estis la plej gravaj o ?cialuloj de la Grumblemloj. Kiam li ?nis deklari al ili la proponon de la Rego de la Knomoj li diris:
“Mi konsilas proponi helpi ilin. Poste, konkerinte la Landon Oz, ni prenos ne nur niajn dudek mil kaptitojn sed tiom da oro kaj juveloj kiom ni volos. ”
“Ni ankau prenu la Magian Zonon, ”sugestis unu konsilisto.
“Kaj rabu la Regon de la Knomo kaj sklavigu lin, ” diris alia.
“Bona ideo, ”deklaris la Granda Galiputo. “Mi volas Regon Rokaton kiel mian propran sklavon. Li povos nigrigi miajn botojn kaj porti al mi mian kacon ciumatene dum mi estos en la lito. ”
“Ekzistas fama Birdotimigilo en Oz. Mi prenos lin kiel mian sklavon, ”diris konsilisto.
“Mi prenos Tiktokon, la masinulon, ”diris alia.
“Donu al mi la Stanan Lignohakiston, ”diris tria.
Ili daurigis tiel dum longa tempo, interdividante la ulojn kaj la trezoron de Oz antau la konkero. Car ili tute ne dubis ke ili povos detrui la regnon de Ozma. Cu ili ne estis la plej forta popolo en la tuta mondo?
“La mortiga dezerto fortenis nin de Oz gis nun, ” komentis la Granda Galiputo, “sed nun la Rego de la Knomoj konstruas tunelon tiel ke ni eniros la Smeraldan Urbon tre facile. Do ni resendu la malgrandan dikan Generalon al lia Rego kun nia promeso helpi lin. Ni ne diros ke ni intencas konkeri la Knomojn konkerinte Ozon, tamen ni faros tion malgraue. ”
Ili interkonsentis pri tiu plano, kaj ciuj foriris mangi, lasante Generalon Guf ankorau en la karcero. La Knomo ankorau ne sciis ke li sukcesis pri sia tasko, car trovante sin en karcero li timis ke la Grumblemloj intencas mortigi lin.
Jam la Karceristo enuis pro pusado de pingloj en la Generalon, kaj distris sin zorge eltirante de la radikoj la barbharojn de la Knomo, unuope. Tiun amuzon interrompis la Granda Galiputo alvokante la kaptiton.
“Atendu kelkajn horojn, ”petis la karceristo. “Ankorau mi ne eltiris ec kvaronon de lia barbo. ”
“Se vi atendigos la Grandan Galiputon li rompos vian dorson, ”deklaris la mesagisto.
“Eble vi pravas, ”gemis la karceristo. “Forprenu la kaptiton se vi volas, sed mi konsilas ke vi piedbatu lin je ciu paso. Estos tre amuze, car li estas mola kiel matura persiko. ”
Do Guf forkondukigis al la rega kastelo, kie la Granda Galiputo informis lin ke la Grumblemloj decidis helpi la Knomojn konkeri la Landon Oz.
“Kiam vi estos preta, ”li pludiris, “sendu al mi mesagon kaj mi marsos kun dek ok mil el miaj plej potencaj batalistoj por helpi vin. ”
Guf tiom gojis ke li tute forgesis la doloron kauzitan de la pingloj kaj la tirado de liaj barbharoj. Li ec ne plendis pro kiel oni traktis lin, sed dankis la Grandan Galiputon kaj forrapidis por daurigi sian veturon.
Li nun jam akiris la helpon de la Kapricloj kaj de la Grumblemloj; sed lia sukceso sopirigis lin akiri ec pli da alianculoj. Lia propra vivo dependas de la konkerigo de Oz, kaj li diris al si:
“Mi ne permesos riskojn. Mi certigos pri sukceso.
Poste, kiam Oz estos detruita, eble mi estos pli granda ol maljuna Rokato, kaj mi povos forjeti lin kaj mem esti Rego de la Knomoj. Kial ne? La Kapricloj estas pli fortaj ol la Knomoj, kaj ili estas miaj amikoj. La Grumblemloj estas pli fortaj ol la Kapricloj, kaj ankau ili estas miaj amikoj. Ekzistas popolo ec pli forta ol la Grumblemloj, kaj se mi povos instigi ilin helpi min mi neniom pli devos timi. ”
Capitro 9
Kiel la Shancelinsekto Instruis Atletikon
Doroteo ne bezonis multan tempon por establi sin en sia nova hejmo, car si konis la popolon kaj la morojn kaj kutimojn de la Smeralda Urbo same bone kiel la malnovan kultivejon de Kansas.
Sed Onklo Henriko kaj Onklino Em iom malfacile kutimigis al la beleco kaj pompo kaj protokoloj de la palaco de Ozma, kaj sentis sin maltrankvilaj car ili devis “luksigi sin”konstante. Tamen ciu estis tre gentila kaj afabla al ili kaj penis felicigi ilin. Precipe Ozma multe zorgis pri la parencoj de Doroteo, por favori sian amikineton, kaj si bone sciis ke la mallerteco kaj strangeco de ilia nova vivmaniero fados dum la paso de tempo.
La maljunulojn cefe genis ke ne estas laboro kiun ili faru.
“Nun ciu tago estas kvazau dimanco, ”deklaris Onklino Em, solene, “kaj mi devas diri ke tio malplacas al mi. Se oni nur permesus ke mi lavu la telerojn post la mangoj, au ec ke mi balau kaj senpolvigu miajn proprajn
cambrojn, mi estus multe pli felica. Ankau Henriko ne scias kiel okupi sin, kaj foje kiam li kase eliris kaj mangigis la kokidojn Vilcinjo riprocis lin car li permesis ke ili mangu malgustatempe. Mi gis nun neniam sciis kiel malfacile estas esti rica kaj havi cion deziratan. ”
Tiuj plendoj komencis maltrankviligi Doroteon; do si longe konversaciis kun Ozma pri tiu temo.
“Mi komprenas ke mi devos trovi ian laboron por ili, ” diris la knabina Reganto de Oz serioze. “Mi observadis viajn onklon kaj onklinon, kaj mi kredas ke ili estos pli kontentaj se ili okupos sin per kelkaj legeraj taskoj. Dum mi konsideros la aferon, Doroteo, eble vi deziros veturi kun ili tra la Lando Oz, vizitante kelkajn el la nekutimaj lokoj kaj konigante viajn parencojn al kelkaj el niaj kuriozaj popoloj. ”
“Ho, estus bonege! ”kriis Doroteo, fervore.
“Mi donos al vi eskorton taugan por via rango kiel Princino, ”pludiris Ozma; “kaj vi povos iri al kelkaj lokoj kiujn vi mem ankorau ne vizitis, kiel ankau aliajn kiujn vi ja konas. Mi faros planon de la veturo por vi kaj pretigos cion por vi tiel ke vi povos ekveturi morgau matene. Ne rapidu, kara, forestu lauvole longatempe.
Kiam vi revenos mi estos trovinta por Onklo Henriko kaj Onklino Em ian okupon kiu savos ilin el malkvieto kaj malkontento. ”
Doroteo dankis sian bonan amikinon kaj kisis la belan Reganton dankeme. Post tio si kuris informi goje siajn onklon kaj onklinon.
La sekvan matenon, post la matenmango, ili trovis cion preta por la forveturo.
La eskorto inkluzivis Ombin Ambin, la Kapitana Generalo de la armeo de Oz, kiu konsistis nur el dudek sep o ?ciroj krom la Kapitana Generalo. Iam Ombi Ambi estis ordinara soldato —la sola en la armeo —sed car neniam okazis batalo Ozma opiniis ke ordinara soldato ne estas bezonata, do si promociis Ombin Ambin al la plej alta o ?cirrango. Li estis tre alta kaj svelta kaj surhavis gajan uniformon kaj ferocajn lipharojn. Sed la lipharoj estis la sola ferocajo de Ombi Ambi, kies naturo estis milda kiel de infano.
La mirinda Sorcisto petigis partopreni en la grupo, kaj kun li venis lia amiko la Vilulo, kiu estis vila sed ne cifona, car li estis vestita per fajnaj silkajoj kun satenaj vilajoj kaj pritondita jako. La Vilulo havis vilajn barbon kaj hararon, sed dolcan temperamenton kaj molan, placan vocon.
Estis malferma carego, kun tri sidlokoj por la pasageroj, kaj la caregon tiris la fama ligna Segcevalo kiun foje vivigis Ozma per magia pulvoro. La Segcevalo havis orajn suojn por protekti siajn lignajn krurojn kontrau trivigo, kaj li estis forta kaj rapida. Car tiu kurioza besto estis la plej amata rajdbesto de Ozma, kaj tre populara inter la tuta popolo de la Smeralda Urbo, Doroteo sciis ke al si farigis granda favoro per la permeso uzi la Segcevalon por sia veturo.
En la antaua sidejo de la carego sidis Doroteo kaj la Sorcisto. Onklo Henriko kaj Onklino Em sidis en la dua sidejo kaj la Vilulo kaj Ombi Ambi en la tria.
Kompreneble Toto estis kun la grupo, volvinta sin ce la piedoj de Doroteo, kaj guste kiam ili estis ekveturontaj Vilcinjo venis ?ugetante lau la vojo kaj si petegis kuniri.
Doroteo volonte konsentis, do la Flava Kokino supren ?ugis kaj starigis sur la panelo. Si surportis sian perlan kolcenon kaj tri braceletojn sur ciu kruro, honore al la evento.
Doroteo adiaukisis Ozman, kaj la tuta popolo cirkaustaris gestante per siaj postukoj kaj la bando en alta balkono ekludis militistan marsmuzikon. La Sorcisto langosonigis al la Segcevalo kaj diris “Ek! ”kaj la ligna besto fortrotis tirante la grandan rugan caregon kaj ciujn pasagerojn tute senstrebe. Servisto malfermis pordegon de la barilo cirkau la palaca tereno, por ke ili eliru; kaj tiel, kun muziko kaj krioj sekvantaj, la veturo komencigis.
“Estas preskau kiel cirko, ”diris Onklino Em ?ere. “Mi ne povas ne senti min pompa kaj aroganta en ci tia situacio. ”
Efektive, dum ili trapasis la straton, la tuta popolo hurais ilin fervorege, kaj la Vilulo kaj la Sorcisto kaj la Kapitana Generalo ciuj deprenis siajn capelojn kaj riverencis gentile por respondi.
Kiam ili atingis la grandan muron de la Smeralda Urbo la pordegojn malfermis la Gardisto kiu ciam tie dejoris. Super la pordejo pendis nebrila magneto metala kun la formo de cevalsuo, ?ksita al plako el polurita oro.
“Tio, ”diris la Vilulo, impone, “estas la miriga Amo- Magneto. Mi mem portis gin al la Smeralda Urbo, kaj ciu iranto sub ci tiu pordejo estas kaj amanta kaj amata. ”
“Estas bonege, ”deklaris Onklino Em, admire. “Se ni havus gin en Kansas mi supozas ke la viro kiu posedis la hipotekon je la kultivejo ne forpelus nin. ”
“Do min gojigas ke ni ne havis gin, ”respondis Onklo Henriko. “Al mi pli placas Oz ol ec Kansas; kaj ci malgranda ligna Segcevalo estas la plej miriga besto kiun iam mi vidis. Li ne estas brosenda, nek mangigenda nek trinkigenda, kaj li estas forta kiel bovo. Ci li scias paroli, Doroteo? ”
“Jes, Onklo, ”respondis la infano. “Sed la Segcevalo neniam multe parolas. Li diris al mi foje ke li ne povas samtempe paroli kaj pensi, do li preferas pensi. ”
“Tre sage, ”deklaris la Sorcisto, kapjesante aprobe.
“Kiudirekten ni iru, Doroteo? ”
“Rekte antauen en la Kvelulan Landon, ”si respondis.
“Mi havas konigan leteron adresitan al Fraulino Tranctond. ”
“Ho! ”krietis la Sorcisto, multe interesite. “Cu ni iros tien? Min do plezurigas ke mi kuniras, car de ciam mi volas viziti la Tranctondojn. ”
“Kiuj estas? ”demandis Onklino Em.
“Atendu nian alvenon, ”respondis Doroteo, ridante; “tiam vi mem povos vidi. Mi neniam vidis la Tranctondojn, sciu, do mi ne povas ’cize klarigi ilin al vi. ”
Liberaj de la Smeralda Urbo, la Segcevalo kuradis rapidege. Efektive, li tiom rapidis ke Onklino Em tre malfacile spiris, kaj Onklo Henriko ?rme tenis la randon de la sego de la ruga carego.
“Milde —milde, karulo! ”vokis la Sorcisto, kaj je tio la Segcevalo malgrandigis sian rapidon.
“Kio malgustas? ”demandis la besto, iomete turnante sian lignan kapon por rigardi la grupon per unu okulo, kiu konsistis el ligna tubero.
“Nu, ni nur volas admiri la pejzagon, jen cio, ” respondis la Sorcisto.
“Kelkaj el viaj pasageroj, ”pludiris la Vilulo, “neniam antaue estis ekster la Smeralda Urbo, kaj la lando estas tute nova por ili. ”
“Se vi tro rapidos nia plezuro nuligos, ”diris Doroteo.
“Ne necesas hasti. ”
“Konsentite; malhasto ne genas min, ”komentis la Segcevalo; kaj post tio li pli modere kuris.
Onklo Henriko miregis.
“Kiel lignajo povas esti tiel inteligenta? ”li demandis.
“Ho, mi donis al li lignerajn cerbajojn kiam lastafoje mi ?ksis novajn orelojn al lia kapo, ”klarigis la Sorcisto.
“La ligneroj estis el tubera nodligno, kaj nun la Segcevalo povas trapensi cian enigmon kiun li renkontas. ”
“Mi komprenas, ”diris Onklo Henriko.
“Mi ne, ”komentis Onklino Em, sed neniu atentis sian deklaron.
Post nelonge ili atingis imponan konstruajon starantan sur verda ebenajo kun belaj ombrumantaj arboj en grupoj tie kaj tie.
“Kio estas? ”demandis Onklo Henriko.
“Tio, ”respondis la Sorcisto, “estas la Rega Atlektika Kolegio de Oz, kiun estras Profesoro M. P. Sancelinsekto, P. E. ”
“Ni haltu kaj vizitu, ”proponis Doroteo.
Do la Segcevalo haltis antau la granda konstruajo kaj ilin renkontis ce la pordo la klera Sancelinsekto mem. Li aspektis plene samalta kiel la Sorcisto, kaj estis vestita per ruga-kaj-blanka kvadratetkovrita vesto kaj blua formala jako, kaj ?ava gisgenua pantalono kaj purpuraj silkaj strumpoj sur liaj maldikaj kruroj. Alta capelo gaje sidis sur lia kapo kaj liajn grandajn brilantajn okulojn kovris okulvitroj.
“Bonvenon, Doroteo, ”diris la Sancelinsekto; “kaj bonvenon al ciuj viaj amikoj. Ni vere multe gojas povi akcepti vin ce ci tiu granda Templo de Lernado. ”
“Mi kredis gin Atlektika Kolegio, ”diris la Vilulo.
“Tiel estas, kara sinjoro, ”respondis la Sancelinsekto, ?ere. “Ci tie ni instruas al la junularo de nia grava lando sciencan Kolegian Atletikon —plene puran. ”
“Cu nenion alian vi instruas al ili? ”demandis Doroteo. “Cu ili ne lernas legi, skribi, kaj kalkuli? ”
“Ho, tute certe ili lernas cion tian kaj multon pli, ” respondis la Profesoro. “Sed tiaj temoj okupas nur malgrandan parton de ilia tempo. Bonvolu sekvi min kaj mi montros al vi kiel kutime okupas sin miaj studentoj.
Nun estas klashoro kaj ili ciuj estas tre okupataj. ”
Ili sekvis lin al granda kampo malantau la kolegia konstruajo, kie plurcent junaj Ozanoj estis en siaj klasoj.
En unu loko ili ludis futbalon, en alia basbalon. Kelkaj ludis tenison, kelkaj golfon; kelkaj nagis en granda lageto.
Sur rivero kiu serpentumis tra la tereno pluraj konkurboataj teamoj remadis tre entuziasme. Aliaj grupoj da studentoj ludis korbopilkon kaj kriketon, kaj unuloke
snuroj di ?nis lokon por boksado kaj luktado de la energiplenaj junuloj. Ciuj kolegianoj aspektis okupataj kaj estis multaj ridado kaj kriado.
“Ci tiu kolegio, ”diris Profesoro Sancelinsekto memkontente, “estas granda sukceso. Gia eduka valoro estas nedisputebla, kaj ni pretigas ciujare multajn grandajn kaj valorajn civitanojn. ”
“Sed kiam ili studas? ”demandis Doroteo.
“Studas? ”demandis la Sancelinstekto, aspektante perpleksa pro la demando.
“Jes; kiam ili havas siajn ’ritmetikon kaj g’ogra ?on kaj tiajojn? ”