“Unue, mi mencios kelkajn punktojn, kiuj ŝajnas al mi sugestaj. Ni komencu per rimarko farita al mi de S-ro Bouc en ĉi tiu loko je la okazo de nia unua tagmanĝo en la trajno. Li atentigis al mi, ke ni estis ĉirkaŭataj de personoj el ĉiuj klasoj, el ĉiuj aĝoj, el ĉiuj nacioj. Tio estas fakto iom malofta en la nuna jartempo. Ekzemple, la Ateno-Pariza kaj la Bukaresto-Pariza vagonoj estas preskaŭ malplenaj. Memoru ankaŭ pri unu pasaĝero kiu ne alvenis. Tio estas, miaopinie, signifa. Krome, estas kelkaj malgravaj punktoj kiuj ŝajnas al mi sugestaj – ekzemple, la loko en kiu estis la spongo-saketo de S-ino Hubbard, la nomo de la patrino de S-ino Armstrong, la detektivaj metodoj de S-ro Hardman, la sugesto farita de S-ro MacQueen, ke Ratchett mem detruis la partebruligitan noton, kiun ni trovis, la antaŭnomo de Princino Dragomiroff, kaj gras-makulo sur hungara pasporto.”
La du viroj fikse rigardis lin.
“Ĉu tiuj punktoj sugestas ion al vi?” demandis Poirot.
“Nenion,” malkaŝe diris S-ro Bouc.
“Kaj al vi, doktoro?”
“Mi tute ne komprenas pri kio vi parolas.”
Intertempe S-ro Bouc trarigardis la pasportojn. Li prenis tiun de Grafo kaj Grafino Andrenyi kaj malfermis ĝin.
“Ĉu vi parolas pri ĉi tiu malpura makulo?”
“Jes. Ĝi estas iom nova gras-makulo. Ĉu vi rimarkas, kie ĝi estas?”
“Ĉe la komenco de la priskribo pri la edzino de la grafo – por esti preciza, ĉe ŝia antaŭnomo. Sed mi konfesas, ke mi ankoraŭ ne vidas la signifon.”
“Mi intencas elmontri ĝin de alia vidpunkto. Ni konsideru la poŝtukon trovitan en loko de la krimo. Kiel ni diris antaŭ nelonge, la ĉeflitero H havas rilaton al tri personoj, S-ino Hubbard, F-ino Debenham, kaj la servistino Hildegarde Schmidt. Ni denove pripensu ĝin. Ĝi estas, miaj amikoj, tre multekosta poŝtuko – objet de luxe …manfabrikita, brodita en Parizo. Se oni ne konsiderus la ĉefliteron, al kiu el la pasaĝeroj ĝi plej verŝajne apartenus? Ne S-ino Hubbard, bona virino, kiu certe ne aĉetas tre multekostajn vestaĵojn. Ne F-ino Debenham; tia anglino posedus delikatan linan poŝtukon, sed ne multekostan peceton de batisto, kiu eble kostis du cent frankojn. Kaj tute certe, ne la servistino. Sed estas en la trajno du virinoj, al kiuj kredeble tia poŝtuko povus aparteni. Ni vidu ĉu iamaniere ni povas rilatigi ilin al la litero H. La du virinoj pri kiuj mi parolas estas Princino Dragomiroff…”
“Kies antaŭnomo estas Natalia,” interrompis S-ro Bouc ironie.
“Precize. Kaj ŝia antaŭnomo, kiel mi diris, estas signifoplena. La alia virino estas Grafino Andrenyi. Kaj io tuj frapas nian atenton…”
“Vian !”
“Do, mian . Ŝia antaŭnomo sur la pasporto estas makulita per grasaĵo. Akcidente, kiel ĉiu dirus. Sed pripensu tiun antaŭnomon. Elena. Supozu, ke anstataŭ Elena, ĝi estu Helena . Tiu ĉeflitero H estus facile aliigebla en ĉeflitero E kaj la malgranda e surskribebla – kaj poste guto da graso faligita sur ĝin por kovri la aliigon.”
“Helena,” ekkriis S-ro Bouc. “Tio estas ideo.”
“Certe ĝi estas ideo! Mi ĉirkaŭrigardas por trovi ian konfirmon, eĉ etan, de mia ideo – kaj mi trovas ĝin. Unu el la etikedoj sur la pakaĵoj de la grafino estas iom malseka. Ĝi estas unu, kiu kovras la unuan ĉefliteron sur la kofro. Tiun etikedon oni deprenis kaj metis ĝin en alian lokon.”
“Vi komencas konvinki min,” diris S-ro Bouc. “Sed la Grafino Andrenyi…”
“Nun, mon vieux , vi devas turniĝi kaj pripensi tute alian flankon de la afero. Kiel oni intencis, ke la murdo aspektu al la mondo? Ne forgesu, ke la neĝo malhelpis la originalan planon de la murdinto. Ni imagu, dum momento, ke ne estas neĝo, ke la trajno iris laŭ ĝia kutima vojo. Kio estus okazinta?
“Kredeble la murdo estus eltrovita frue en la nuna mateno ĉe la itala landlimo. Multe de tiu atesto estus donita al la itala polico. La timigaj leteroj estus montritaj de S-ro MacQueen, S-ro Hardman tre volonte dirus sian rakonton, S-ino Hubbard tre volonte dirus kiamaniere viro iris tra ŝia kupeo, la butono estus trovita. Mi imagas, ke nur du aferoj estus malsamaj. La viro estus trairinta la kupeon de S-ino Hubbard tuj antaŭ la unua, kaj la Wagon Lit uniformo estus trovita en unu el la tualetejoj.”
“Kion vi volas diri?”
“Mi volas diri, ke oni planis la murdon tiel, ke ĝi aspektu kvazaŭ farita de eksterulo . Oni supozus, ke la murdinto forlasis la trajnon en Brod, kie ĝi devus alveni je 0.58. Kredeble iu estus vidinta nekonatan konduktoron en la koridoro. La uniformo estus lasita en elstara loko por montri klare kiel oni faris ĝin. Neniu suspektus la pasaĝerojn. Tiel, miaj amikoj, oni intencis ke la afero aspektu al la ekstera mondo.
“Sed la akcidento al la trajno ŝanĝis ĉion. Sendube jen kial la viro restis tiel longe en la kupeo kun sia viktimo. Li atendis, ke la trajno antaŭeniru. Fine, li konstatis, ke la trajno ne antaŭeniros . Oni devus ŝanĝi la planon, ĉar estus sciate ke la murdinto estas ankoraŭ en la trajno.”
“Jes, jes,” senpacience diris S-ro Bouc. “Tion mi vidas. Sed kiel tio rilatas al la poŝtuko?”
“Mi revenas al ĝi per iom ĉirkaŭa vojo. Vi devas ekkompreni, ke la timigaj leteroj estis por ŝajnigi la aferon alie ol ĝi estis. Ili estas kvazaŭ elprenitaj el usona krim-romano. Ili ne estas realaj. Ili estas, efektive, nur verkitaj por la polico. Ni devas demandi al ni ‘Ĉu ili trompis Ratchett?’ Ŝajne la respondo estas ‘Ne.’ Liaj instrukcioj al Hardman ŝajne indikas ‘privatan’ malamikon, kies identecon li bone konis. Tio estas, se ni akceptus la rakonton de Hardman kiel veran. Sed Ratchett certe ricevis unu leteron de tute alia karaktero – tiu, kiu enhavis la aludon al la infaneto Armstrong, kaj de kiu ni trovis fragmenton en lia kupeo. Tiu estis por certigi ke li komprenu la kaŭzon por la minacoj kontraŭ sia vivo. Kiel mi ĉiam diris, oni ne intencis, ke tiu letero estu trovita. La unua zorgo de la murdinto estis detrui ĝin. Jen, do, la dua malhelpo al liaj planoj. La unua estis la neĝo, la dua estis nia rekonstruado de tiu fragmento.
“La zorga detruo de tiu noto povas signifi nur unu aferon. Devas esti en la trajno iu tiel intime kunligata kun la familio Armstrong, ke la trovo de tiu noto tuj direktus suspekton kontraŭ tiu persono .
“Nun ni venas al la du aliaj trovitaj postsignoj. Mi nenion diros pri la pip-purigilo, ĉar ni iam multe parolis pri ĝi. Ni parolu pri la poŝtuko. Ĝi estas postsigno, kiu rekte kulpigas iun kies ĉeflitero estas H, kaj ĝi estas akcidente faligita tie de tiu persono.”
“Precize,” diris D-ro Constantine. “Ŝi eltrovas ke ŝi faligis sian poŝtukon, kaj tuj ŝi procedas kaŝi sian antaŭnomon.”
“Kiel rapide vi decidas. Vi faras konkludojn multe pli rapide ol mi permesas al mi tion fari.”
“Ĉu estas alia alternativo?”
“Certe. Supozu, ekzemple, ke vi faris krimon, kaj volas ke oni suspektu iun alian. Nu, estas en la trajno persono intime kunligata kun la familio Armstrong – virino. Supozu, ke vi lasus tie poŝtukon, kiu apartenas al ŝi… Oni faros demandojn al ŝi, oni eltrovos ŝian rilaton kun la familio Armstrong – et voila . Motivo – kaj kulpiga atestaĵo.”
“Sed tiuokaze,” kontraŭdiris la kuracisto, “ĉar la persono indikita estus senkulpa, ŝi ne provus kaŝi sian identecon.”
“Vere? Tion vi opinias? Jen la opinio de la juĝejo. Sed mi scias la homan naturon, mia amiko, kaj mi diras al vi, ke subite starigita kontraŭ ebla murdo-proceso, la plej senkulpa persono perdos la racion kaj faros plej stultajn agojn. Ne, ne, la gras-makulo kaj la movita etikedo ne pruvas kulpecon – ili pruvas nur ke Grafino Andrenyi deziras pro ia kialo kaŝi sian identecon.”
“Kio, viaopinie, povas esti ŝia kunligo kun la familio Armstrong? Ŝi diris, ke ŝi neniam estis en Usono.”
“Precize, kaj ŝi malperfekte parolas angle, kai ŝi havas fremdan aspekton, kiun ŝi troigas. Sed devus ne esti malfacile diveni kiu ŝi estas. Mi menciis antaŭ nelonge la nomon de la patrino de S-ino Armstrong. Ĝi estis Linda Arden, kaj ŝi estis fama aktorino. Linda Arden, la nomo laŭ kiu ŝi estis ĉie konata, ne estis ŝia vera nomo. Tio povus esti Goldenberg – ŝi kredeble havis en la vejnoj iom da centra-eŭropa sango. Diversaj nacianoj transloĝiĝas al Usono. Mi sugestas al vi, sinjoroj, ke tiu juna fratino de S-ino Armstrong, preskaŭ nur infano je la tempo de la tragedio, estis Helena Goldenberg, la pli juna filino de Linda Arden, kaj ke ŝi edziniĝis kun Grafo Andrenyi, kiam li estis ataŝeo en Washington.”
“Sed Princino Dragomiroff diras, ke ŝi edziniĝis kun anglo.”
“Kies nomon ŝi ne povas memori! Nu, ĉu tio estas verŝajna? Princino Dragomiroff vere amis Linda Arden. Ŝi estis bapto-patrino por unu el ŝiaj filinoj. Ĉu ŝi povus tiel rapide forgesi la edzinan nomon de la alia filino? Certe ne. Mi opinias, ke ni povas certe diri, ke Princino Dragomiroff mensogis. Ŝi scias, ke Helena estas en la trajno, ĉar si vidis ŝin. Tuj kiam ŝi aŭdis la veran nomon de Ratchett, ŝi ekkomprenis ke oni suspektus Helena. Do, kiam ni demandis al ŝi pri la fratino, ŝi mensogas – estas necerta, ne povas memori, sed ‘opinias ke Helena edziniĝis unu anglo’ – sugesto kiel eble plej malproksima al la vero.”
Unu el la servistoj en la manĝ-vagono venis tra la pordo kaj alproksimiĝis. Li parolis al S-ro Bouc.
“Ĉu mi servu la manĝon, sinjoro? Ĝi estas preta jam dum iom da tempo.”
S-ro Bouc rigardis Poirot. Ĉi lasta kapjesis.
“Certe, servu la manĝon.”
La servisto malaperis tra la pordoj. Oni povis aŭdi la sonorilon kaj la laŭtan voĉon:
“Premier service. Le diner est servi. Premier diner – First Service.”
ĈAPITRO 4 – LA GRAS-MAKULO SUR LA HUNGARA PASPORTO
Poirot ĉetabliĝis kun S-ro Bouc kaj la kuracisto, La ĉeestantaro en la manĝ-vagono estis tre kvieta. Oni parolis malmulte. Eĉ la parolema S-ino Hubbard estis nenature kvieta. Ŝi murmuris:
“Mi sentas, kvazaŭ mi ne povas manĝi ion,” kaj tiam manĝis ĉion proponitan al ŝi, instigate de la svedino, kiu prizorgis ŝin.
Antaŭ la servado de la manĝo, Poirot flustris ion al la ĉefservisto. Constantine divenis la instrukciojn donitajn, ĉar li rimarkis ke oni ĉiam laste servis la pladojn al Grafo kaj Grafino Andrenyi, kaj ke je la fino de la manĝo estis prokasto pri ilia kalkulo. Tiel okazis, ke la grafo kaj grafino estis la lastaj personoj en la manĝ-vagono.
Kiam ili fine leviĝis kaj iris al la pordo, Poirot eklevis sin kaj sekvis ilin.
“Pardonu, sinjorino, vi faligis vian poŝtukon.” Li proponis al ŝi etan literitan kvadrataĵon.
Ŝi prenis ĝin, ekrigardis ĝin, kaj redonis ĝin al li.
“Vi eraras, sinjoro, tio ne estas mia poŝtuko.”
“Ne via poŝtuko? Ĉu vi estas certa?”
“Tute certa, sinjoro.”
“Kaj tamen, sinjorino, ĝi surhavas vian ĉefliteron – la litero H.”
La grafo faris ekmovon. Poirot ignoris lin. Liaj okuloj fikse rigardis la vizaĝon de la grafino.
Firme rigardante lin, ŝi respondis: “Mi ne komprenas, sinjoro. Miaj ĉefliteroj estas E. A.”
“Mi pensas, ke ne. Via nomo estas Helena – ne Elena. Helena Goldenberg, la pli juna filino de Linda Arden – Helena Goldenberg, la fratino de S-ino Armstrong.”
Estis morta silento dum minuto. Kaj la grafo kaj la grafino paliĝis. Poirot diris per pli dolĉa voĉtono: “Ne valoras nei ĝin. Tio estas la vero, ĉu ne?”
La grafo ekfurioziĝis: “Sinjoro, per kia rajto vi…”
Ŝi interrompis lin, metante malgrandan manon kontraŭ lia buŝo.
“Ne, Rudolph. Mi parolu. Estas senutile nei, kion la sinjoro diras. Estus pli bone, ke ni sidiĝu kaj priparolu la aferon.”
Ŝia voĉo ŝanĝiĝis. Ĝi ankoraŭ enhavis la sudan tonriĉecon, sed ĝi subite plidecidiĝis. Ĝi estis, por la unua fojo, vere usona voĉo.
La grafo silentiĝis. Li obeis la geston de ŝia mano, kaj ili ambaŭ sidiĝis kontraŭ Poirot.
“Via aserto, sinjoro, estas tute vera,” diris la grafino. “Mi estas Helena Goldenberg, la pli juna fratino de S-ino Armstrong.”
“Vi ne sciigis min pri tiu fakto hodiaŭ matene, sinjorino grafino.”
“Ne.”
“Efektive, ĉio dirita al mi de via edzo kaj vi estis mensogo.”
“Sinjoro,” kolere ekkriis la grafo.
“Ne koleriĝu, Rudolph. S-ro Poirot diris ĝin iom krude, sed kion li diris ne estas kontraŭstarebla.”
“Mi estas kontenta, ke vi tiel facile konsentas pri la fakto, sinjorino. Ĉu vi nun diros al mi kial vi tion faris, kaj kial vi aliigis vian antaŭnomon en via pasporto?”
“Tion mi faris”, interrompis la grafo.
Helena diris: “S-ro Poirot, ĉu vi ne povas diveni la kialon? La viro, kiu estas murdita estas la viro kiu murdis mian nevinon, kiu mortigis mian fratinon, kiu rompis la koron de mia bofrato. Tri el la personoj, kiujn mi plej amis, kaj el kiu konsistis mia hejmo – mia mondo!”
Ŝia voĉo sonoris pasie. Ŝi estis vera filino de tiu patrino, kies emocia aktado metis larmojn en la okulojn de grandaj aŭdantaroj.
Ŝi daŭrigis pli kviete: “El ĉiuj personoj en la trajno, kredeble mi havis la plej bonan motivon mortigi lin.”
“Kaj vi ne mortigis lin, sinjorino?”
“Mi ĵuras al vi, S-ro Poirot, kaj mia edzo scias kaj ankaŭ ĵuros – ke, eĉ se mi estus tentita fari tion, mi ne levis manon kontraŭ lin.”
La grafo aldonis: “Mi donas al vi mian honorvorton, ke hieraŭ nokte Helena neniam eliris el sia kupeo. Ŝi trinkis dormigaĵon, kiel mi jam diris. Ŝi estas absolute senkulpa.”
Poirot rigardis de unu al la alia.
“Je mia honorvorto,” ripetis la grafo.
Poirot iomete kapneis. “Kvankam vi decidis aliigi la nomon en la pasporto?”
“S-ro Poirot,” la grafo parolis serioze kaj pasie. “Konsideru mian situacion. Ĉu vi opinias, ke mi ŝatus la penson, ke mia edzino estu implikata en malnobla polica afero. Ŝi estis senkulpa, mi sciis tion, sed kion ŝi diris estis vera – pro ŝiaj rilatoj kun la Armstrong familio oni tuj suspektus ŝin. Oni farus al ŝi demandojn – eble arestus ŝin. Ĉar, pro ia malbonŝanco, ni estis en la sama trajno kiel tiu Ratchett, estis nur unu elirvojo. Mi allasas, sinjoro, ke mi mensogis al vi pri ĉio, kun unu escepto. Mia edzino neniam eliris el sia kupeo hieraŭ nokte.”
Li parolis tiel serioze, ke oni preskaŭ ne povis ne kredi lin.
“Mi ne diris, ke mi ne kredas vin, sinjoro,” diris Poirot malrapide. “Mi scias, ke la via estas familio fiera kaj malnova. Certe estus malbone por vi, se via edzino devus aperi en krima afero. Pri tio mi povas kunsenti kun vi. Sed kiel, do, vi povas klarigi la fakton, ke la poŝtuko de via edzino estis en la kupeo de la murdito?”
“Tiu poŝtuko ne estas mia, sinjoro,” diris la grafino.
“Povas esti, ke iu metis ĝin tien por kulpigi vin?”
Ŝi iomete ridetis. “Vi provas instigi min konsenti, ke ĝi apartenas al mi, sed, vere, S-ro Poirot, ĝi ne estas mia.”
“Do, se la poŝtuko ne estas via, kial vi aliigis la nomon en la pasporto? “
La grafo respondis. “Ĉar ni aŭdis, ke poŝtuko kun la ĉeflitero H estis trovita. Ni priparolis la aferon antaŭ ol ni venis por la intervjuo. Mi elmontris al Helena, ke se oni vidus, ke ŝia antaŭnomo komenciĝas per H, oni pli detale farus demandojn al ŝi. Kaj la ago estis tiel facila – aliigi Helena al Elena estis facila.”
“S-ro Grafo, vi povus esti tre lerta krimulo,” diris Poirot seke. “Vi havas naturan kapablecon, kaj ŝajne senĉesan intencon erarigi la justecon.”
“Ne, ne,” la sinjorino antaŭenklinis sin. “S-ro Poirot, li klarigis al vi kiel ĝi okazis.” Ŝi komencis paroli angle anstataŭ france. “Mi estis timigita – terure timigita, vi komprenas. En tiu tempo la afero estis tiel terura – kaj mi ne deziris, ke oni reparolu pri ĝi. Kaj esti suspektata kaj eble malliberigita! Mi estis tute timigita, S-ro Poirot. Ĉu vi tute ne povas kompreni ĝin?”
Ŝia voĉo estis bela – malalta – petema – la voĉo de la filino de Linda Arden, la aktorino.
Poirot serioze rigardis ŝin. “Se vi volas, ke mi kredu al vi – kaj mi ne diras, ke mi ne kredos vin – vi devas helpi min.”
“Helpi vin?”
“Jes. La kialo de la murdo estas en la pasinteco – en tiu tragedio, kiu disrompis vian hejmon, kaj malfeliĉigis vian junan vivon. Konduku min en tiun pasintecon, sinjorino, tiel ke mi trovu tie la ĉeneron, kiu klarigos la tutan aferon.”
“Kio estas direbla al vi? Ili estas ĉiuj mortaj.” Ŝi rediris malĝoje, “Ĉiuj mortaj – ĉiuj mortaj – Robert, Sonia, kara, kara Daisy. Ŝi estis tiel dolĉa – tiel feliĉa – ŝi havis belajn buklojn. Ni ĉiuj tiom amis ŝin.”
“Estis alia viktimo, sinjorino. Nerekta viktimo, oni povas diri.”
“Kompatinda Susanne? Jes, mi forgesis pri ŝi. La polico faris demandojn al ŝi. Ili opiniis, ke ŝi iel rilatas al la afero. Eble tiel estis – sed se jes, nur senkulpe. Mi kredas, ke ŝi babiladis kun iu, kaj donis informon pri la eliroj de Daisy. La kompatindulino tre ekscitiĝis – ŝi opiniis, ke oni pensis ŝin respondeca.” Ŝi ektremis. “Ŝi ĵetis sin de la fenestro. Ho! estis terure.” Ŝi metis la vizaĝon inter la manojn.
“Kian naciecon ŝi havis, sinjorino?”
“Ŝi estis francino.”
“Kio estis ŝia familia nomo?”
“Sonas absurde, sed mi ne povas memori ĝin – ni ĉiuj nomis ŝin Susanne. Ŝi estis beleta, ridetema fraŭlino, kaj ŝi amegis Daisy.”
“Ŝi estis la infanistino, ĉu ne?”
“Jes.”
“Kiu estis la vartistino?”
“Ŝi estis edukita kiel flegistino. Laŭnome Stengelberg. Ŝi ankaŭ amegis Daisy – kaj mian fratinon.”
“Nu, sinjorino, mi deziras, ke vi zorge pensu antaŭ ol respondi al la nuna demando. Ĉu vi vidis en la trajno iun, kiun vi rekonis?”
Ŝi rigardis lin. “Mi? Ne, neniu.”
“Kio pri Princino Dragomiroff?”
“Ŝi? Kompreneble mi konas ŝin. Mi pensis, ke vi volis indiki iun – el tiu tempo.”
“Tion mi intencis, sinjorino. Zorge pensu. Memoru, ke kelkaj jaroj forpasis. La persono povus aliigi sian aspekton.”
Helena pensis. Tiam ŝi diris: “Ne – mi estas certa – estas neniu.”
“Vi estis juna knabino tiutempe. Ĉu vi ne havis iun, kiu instruis vin aŭ prizorgis vin?”
“Jes, mi havis iun – ŝi estis mia guvernistino kaj samtempe sekretariino por Sofia. Ŝi estis anglino – pli bone skotino – granda virino kun ruĝaj haroj.”
“Kio estis ŝia nomo?”
“F-ino Freebody.”
“Juna aŭ maljuna?”
“Ŝi ŝajnis al mi tre maljuna. Supozeble, tamen, ŝi ne havis pli ol kvardek jarojn. Susanne prizorgis miajn vestaĵojn.”
“Kaj ne estis aliaj loĝantoj en la domo?”
“Nur servistoj.”
“Vi estas certa – tute certa, sinjorino – ke vi ne rekonis iun en la trajno?”
Ŝi respondis tre serioze: “Neniun, sinjoro. Eĉ ne unu personon.”
ĈAPITRO 5 – LA ANTAŬNOMO DE PRINCINO DRAGOMIROFF
Kiam la grafo kaj grafino estis foririntaj, Poirot rigardis la du aliajn. “Vi vidas,” li diris, “ke ni progresas.”
“Bonega laboro,” diris S-ro Bouc. “Mi neniam eĉ pensus suspekti Grafon kaj Grafinon Andrenyi. Mi konsentas, ke mi opiniis ilin tute ekster la afero. Mi supozas, ke estas nenia dubo, ke ŝi faris la krimon? Tio estas iom malĝojiga. Tamen, oni ne gilotinos ŝin. Estas malpligravigaj cirkonstancoj. Kelkajn jarojn en malliberejo – nur tio.”
“Efektive, vi estas tute certa pri ŝia kulpeco.”
“Mia amiko, ĉu povas esti ia dubo pri gxi? Mi opiniis, ke via afabla maniero estis nur por trankviligi ilin ĝis oni liberigos nin el la neĝo, kaj la polico prizorgos la aferon.”
“Vi ne kredas al la aserto la grafo – je lia honoro – ke lia edzino estas senkulpa?”
“Mon cher – nature – kion alian li povis diri? Li amegas sian edzinon. Li deziras savi ŝin. Li diris la mensogon tre bone – laŭ ĝentlemana maniero, sed kio alia ol mensogo gxi povus esti?”
“Nu, vi scias, mi havis la absurdan ideon, ke ĝi povus esti la vero.”
“Ne, ne. Memoru la poŝtukon. La poŝtuko decidigas la aferon.”
“Mi ne estas tiel certa pri la poŝtuko. Vi memoros, ke mi ĉiam diris al vi, ke estis du eblecoj pri la posedeco de la poŝtuko.”
“Tamen…”
S-ro Bouc ĉesis paroli. La pordo ĉe la fino malfermiĝis, kaj Princino Dragomiroff eniris la manĝ- vagonon. Ŝi venis rekte al ili, kaj la tri viroj ekstaris.
Ŝi parolis al Poirot sen rigardo al la aliaj. “Mi kredas, sinjoro,” ŝi diris, “ke vi havas poŝtukon, kiu apartenas al mi.”
Poirot faris triumfan ekrigardon je la aliaj du.
“Ĉu ĉi tiu, sinjorino?” Li montris la etan kvadrataĵon el batisto.
“Tio estas ĝi. Ĝi havas mian ĉefliteron en la angulo.”
“Sed, sinjorino princino, tio estas la litero H,” diris S-ro Bouc. “Via antaŭnomo – pardonu al mi – estas Natalia.”
Ŝi malvarme rigardis lin. “Tio estas vera, sinjoro. Miaj poŝtukoj ĉiam portas la ĉef-literojn laŭ la rusa alfabeto. H estas N en tiu lingvo.”
S-ro Bouc estis iom repuŝita. Estis io pri tiu nevenkebla maljunulino, kio konsternis kaj malkomfortigis lin.