Mi eĉ per la dentoj ekknaris. «Mallaŭtete», «senhelpe» — kio do okazas! Kompatinda, kompatinda homo!
Kiel diris Iraklo? «Trovu ilin kaj mortigu». Jen, mi trovis.
— OMON, — malrapide ripetis mi nekonatan vorton.
— Kion signifas tiu vorto, mi ne scias, — tuj diris Kruus. Diablo pikis min je la flanko.
— Kaj kion signifas la sekvanta post ĝi, ĉu vi scias?
Kruus digne premis la lipojn.
— Pf! Ĉu mi ne estas rusiano, Aleksandro Lvoviĉ? — demandis li kun penema volga akcentado je «o».[40]
— Nu bone, bone, Voldemaro Olgerdoviĉ, pardonu. Ĉu vi estas certa, ke vi ĝuste aŭdis?
— Kislenko tre klare akcentas vokalon «o», pli forte, ol mi ĵus montris. Ne povas esti iaj duboj. Du «o» kaj akcento sur la lasta silabo.
— Eble, io en kriminala slango? Necesos konsulti krimfolkloristojn… Kvankam de kie teĥnikisto Kislenko scius?..
— Eble, tio estas nomo? — supozis siavice Kruus. — Tio estus tre sukcese… Kvankam… — samkiel mi, interrompis li sin, — tiuokaze kial poste staras pluralo: «kun bastonegoj»?
— Kion vi opinias pri fumpaŭzo, Voldemaro Olgerdoviĉ? — demandis mi.
— Volonte. Al mi tiu ĉambro jam iom… — li ne trovis vortojn, kaj eĉ ne penis fini la frazon, — eĉ sen tio ĉio estis komprenebla.
— Mi sidos ĉi tie, — diris Bolsoĥojev. En la ĉambro lokiĝis sep litoj, kaj ĉiuj ili estis liberaj, krom tiu, sur kiu suferis en sia nekomprenebla senkonscia stato Kislenko. La kolonelo, kunkroĉinte la fingrojn kaj ĝibetiĝinte, sidis sur apuda lito orfe kaj malgaje. — Eble li ankoraŭ ion diros.
Ni eliris en la koridoron. Ni iris preter kulpe rigardantaj kuracistoj — unu el ili tuj eniris en la pordon malantaŭ niaj dorsoj, por anstataŭi Kruus-on; iris preter ploranta edzino de Kislenko, iam, verŝajne, bela, sed jam forte dikiĝinta taĝikino — Kruus, tubforme kunpreminte la lipojn, negative balancetis la kapon responde al ŝia senespera rigardo.
La narkologia helpejo estis kaŝita profunde de malgranda, sed densa kaj pompa ĝardeneto, kaj rufa lumo de stratlanternoj ĉi tien ne penetris. Ni deiris malantaŭ angulon, por ne frapu la okulojn lumo de forta lampo super la enirejo, kaj eksidis sur benketon en mallumo, sub grandegaj steloj, tralumantaj de la velura ĉielo tra truoj en arabeskaj linioj de platanoj.
La manoj de Kruus tremis, mi donis al li fajron. Ekflagris oranĝkoloraj fajretoj.
Estis silento.
— Ĉu hipnota programado? — demandis mi.
— Mi komprenas, — nehaste ekparolis Kruus, — ke vin, kiel nefakulon, ĉio pensigas pri tio. Vere, ni konas kelkajn okazojn, kiam krimuloj, por fari iujn agojn per aliulaj manoj, per manoj de hazardaj homoj, kiujn eĉ ne eblas suspekti, uzis tiun teruran trukon, — li nervoze enspiris la fumon, kaj tiu movo montris klaran kontraston al afektita trankvileco de la parolo. — Kiel tio okazas? Unue homon oni akcelite sugestias, kutime anticipe enmetinte en la organismon drogojn, plifaciligantajn tiun operacion. Kun manĝaĵo, trinkaĵo, aŭ — per aerosolo… Ekzemple, heksametildekstraliserginbromidojn, aŭ ion similan, ne gravas. Gravas tio, ke iliajn spurojn eblas detekti en la organismo eĉ post du aŭ tri semajnoj post la enmeto — sed mi ilin ne trovas. Kaj nur antaŭ semajno neniu — tion vi mem al mi diris — sciis, ke la grandprinco ekveturos al Peterburgo. Plu. Pri la ricevita sugestio la homo ne memoras kaj vivas senzorge. Sed en certa momento, sub influo de iu anticipe enkondukita en la programon prajmo — koda vorto, poŝtkarto kun certa bildo, apero de homo kun certa aspekto, finfine, post specifa batado de horloĝo, estis tia okazo — por kelka tempa intervalo la homo iĝas roboto kaj faras vicon de kelkaj, strikte difinitaj agoj. Lia kapablo varii ilin depende de konkreta situacio estas minimuma.
— Ĉu vi volas diri, ke por tio, ke Kislenko konstruu oksigenan minon, ĝuste tiun tipon de mino devus enmeti en lian konscion la krimulo?
— Tute prave, — kapjesis Kruus.
— Do, la krimulo devis anticipe scii, ke antaŭ la forflugo de «Carido» Kislenko ricevos en la staplo la oksigenon?
— Sendispute.
— Sed la decido pri lanĉo de la pilotata sondilo «Ozono» okazis kelkajn tagojn antaŭ ol iĝis sciate pri la forflugo de «Carido».
— Jen, vidu, denove malkonformo. Sed la plej grava sekvos. Plenuminte la programon — transdoninte, ekzemple, pakaĵon al iu, aŭ instalinte minon — jes, minon, okazis precedencoj — la «peono» nenion memoras pri siaj agoj kaj plu vivas senzorge. Kaj eĉ se oni lin pridemandas, li negas ĉion kun maksimuma natureco. Mi neniam eĉ aŭdis, ke la programo estis konstruita alie, por krimuloj tio estas la plej alloga varianto. Post malblokado de memoro, se ĝi estas sukcesa — ĉe mi ĝi kutime estas sukcesa, — modeste enŝovis Kruus, — la «peono» rememoras pri tio, kion li faris en senkonscia stato kaj eĉ foje rememoras la sugestian operacion mem. Kvankam tio okazas malpli ofte, ja tie staras la plej fortaj blokoj… Kaj en ĉi tiu okazo, mi petas rimarki, ĉio estas mala. Kislenko preskaŭ tagnokton antaŭ la krimo aspektas, kvazaŭ li rekonsciiĝis en nekonata mondo. Sed aspektas li tute inteligente, nur perpleksite — sed «peono» aspektas, male, stultete, aŭtomatece, sed pri nenio miras. Poste Kislenko rapide adaptiĝas, lia tuta memoro estas je lia dispono, kaj li kondutas ne nur inteligente, sed, pardonu, inĝenie — el evidente hazarde trovitaj materialoj produktas eksplodan aparaton.
— Eble, tamen, Sapgir, aŭ iu el superaj estroj de la administracio de la aerodromo? — tute perdante firmaĵon sub la piedoj, senhelpe supozis mi. — Ili ja sciis pri la planata flugo de «Ozono»…
Sed ne pri baldaŭa flugo de «Carido», — tuj interrompis mi min mem. Pri tio neniu sciis. La grandprinco decidis flugi subite — komprenis, ke povas permesi al si du tagojn.
— Plue, — ne aŭdante min, prelegis Kruus. — Farinte la agon, li, anstataŭ forgesi ĝin kaj iĝi normala, iĝas eĉ pli malnormala. Fakte, li estas en ŝoko kaj, plej probable, ĝuste pro la farito. Kiam mi penas malbloki lian memoron, anstataŭ rememori sin krimanta, li, juĝante laŭ lia sovaĝa krio «Mi ne volas! Li estas viva!», iĝas antaŭa, kutima si, bona kaj kompatema homo, kiu nun ne plu povas vivi kun tia pezo sur la konscienco. Kiam mi lasas lin, li daŭras lukti kontraŭ nekompreneble kiu, troviĝante en iu iluzia mondo. Kio estas tiu mondo, laŭ kelkaj fragmentaj frazoj ne eblas diri, sed mi kredigas vin, ke en la korpo de Kislenko ekloĝis nun iu alia. Kaj kontraŭ antaŭa Kislenko li luktas ĝismorte.
— Skizofrenio… — balbutis mi. Kruus kuntiris la ŝultrojn. — Kaj la legitimiloj? — rememoris mi. — Kial li bruligis la legitimilojn?
— Kion mi povas diri? — denove kuntiris la ŝultrojn la psiĥologo. — Necesas transporti lin al Peterburgo — tie, kun tuta aparataro, ni provos kompreni. Kaj necesas hasti. Li laŭlitere forbrulas antaŭ niaj okuloj.
El la silento aŭdiĝis rapide proksimiĝanta bruo de aŭto. Hastema, malsupra lumo de aŭtolanternoj lekis delikatan haŭton de arboj — verdetaj dum tago trunkoj elsaltis el la mallumo kiel morte-blankaj fantomoj kaj ree kaŝiĝis. Deĵetinte la cigaredstumpon, mi ekstaris por rigardi, kiu alveturis.
Ĝuste kiel mi atendis, tio estis Grigoroviĉ. Forveturante de la aerodromo ĉi tien, mi sendis lin konversacii pri Kislenko kun prioro de ĉi-tiea stelo de komunistoj. La konversacio donis neniajn rezultojn. Bonega homo, honesta, skrupule digna, ĉiam strebanta helpi kaj defendi. Ne kapablas ofendi eĉ muŝon. Post la morto de Altanses Erkinbekova li estis unu el kandidatoj al Tjuratama prioro. Apenaŭ ne elektiĝis.
— Jes, — diris mi kun malfacila suspiro, — ĉi tie por ni ne plu estas aferoj. Certe, ni esploru la version pri la estro, sed… Doktoro, ĉu transportado ne malutilos al nia suferanto?
Kruus longe serĉis sian tukon. Finfine trovis. Viŝis la lipojn. Poste la frunton.
— Mi absolute ne scias, — poste respondis li.
Denove Peterburgo
1
Ŝin mi amis tute alie. Ŝi estis, kiel knabino: verŝajne tia ŝi restos ĉiam. Kaj komence, longe, mi kvazaŭ estis trankviliganta kaj karesanta infanon, kaj ŝi estis fidanta min kaj alpremiĝanta; sed en iu momento, kiel ĉiam, tiu senlima vira potenco super la delikata, elasta, ĝoja, subite rompis kluzojn, kaj mi ekbolis; kaj ŝi jam ne simple estis obeanta — ŝi avide submetadis sin, kaptadis kun jubila krio, kaj mi estis malfermanta translimajn profundojn kaj reversiĝanta, penante fordoni al tiu di-benita abismo la tutan animon kaj esencon; kaj vere por momento estis mortanta…
Per speciala avio ni ekflugis nokte kaj, iomete atinginte la sunon, venis al Pulkovo en malfrua vespero. Rekte el la flughavena domo mi telefonis al Stanjo — neniu respondis. Kaj nun, kvankam, antaŭ ol revenis spiro, revenis ankaŭ ronĝanta maltrankvilo pri ŝi — ĉu ŝi ne ekmalsanis, kie ŝi povas esti en tia malfrua horo, ĉu funkcias la telefono — mi estis feliĉa, ke mi venis al Vasiljevskij.
— Karulo mia…
— Ĉu?
— Bela mia…
— Jes, tia mi estas.
— Vi sopiris pri mi, mi sentas.
— Tre.
— Kiel tio plaĉas al mi.
— Kaj al mi.
— Kiel al mi plaĉas ĉio, kion vi faras kun mi!
— Kiel al mi plaĉas fari tion kun vi!
— Eble, vi ankoraŭ manĝi deziras? Vi ja ne manĝis bone dum la tuta tago!
— Mi amas vin, Liza.
— Ho Dio! Kiom longe vi ne diris tion al mi!
— Ĉu?
— Tutajn dek du tagojn!
— Kaj ĉu vi…
— Mi tre-tre forte vin amas. Ĉiam pli kaj pli forte. Se tio daŭros, en kvindekjara aĝo mi iĝos simple blanka veruko ie sub via akselo. Ĉar mi ne povas deŝiriĝi de vi.
— Mi ne deziras verukon. Mi deziras knabinon.
— Kaj kiel vin Paŭlinjo amas! Ĉu vi scias, al mi ŝajnas, ke jam iomete kiel viron. Al ŝi estos malfacile, mi timas, forgesi pri via bildo, kiam venos ŝia tempo.
— Kiam gepatroj amas unu la alian, la infanoj amas la gepatrojn.
— Prave. Ŝi rigardas min, kaj vin amas; rigardas vin, kaj min amas…
— Ĉu al vi ne estas malfacile kun mi, Liza?
— Mi estas tre feliĉa kun vi. Tre-tre-tre.
Folioj sur vento.
Sed ĉu kulpas ili, ke ne scipovas flugi mem? Kiu aŭdacos kapti ilin el vento kaj ĵeti en koton kun krio: «Via flugo estas mensogo, vin tiras la vento! Tio, ke vi flugas nun, tute ne signifas, ke vi povos flugi ĉiam…»?
Tra la kurtenoj el la fenestroj likis avara griza lumo. En la manĝoĉambro, malantaŭ ne tute fermita pordo, egalmezure tiktakis la horloĝo. Senfunde malhelis malsupre la tapiŝo, kiel fumaj fantomoj staris la speguloj. La hejmo.
Ŝia spiro tiklis miajn harojn sub la akselo — tie, kie ŝi intencis alkreski. Preskaŭ metinte ŝin sur min, mi brakumis ŝin per ambaŭ brakoj, forte-forte, preskaŭ spasme — kaj tutegale mi deziris fari tion eĉ pli forte, eĉ pli proksime.
Kaj, kiel ĉiam post amoro, mi por ioma tempo iĝis malkutime babilema. Mi deziris ĉiujn pensojn rakonti al ŝi, ĉiujn nuancojn… almenaŭ tiujn, kiujn eblas.
— Vi neniam rakontis tiel detale pri viaj aferoj.
— Ĉar tiu afero estas ne tia, kiel la aliaj. Ĉu vi komprenas, mi ĉiam pensas — verŝajne, ne hazarde tio estis ĝuste li. Tia justa, tia honesta, tia preta helpi al ĉiu humiligita. Ja li eĉ en la deliro plu defendis iun, plu batalis por iu nur al li sola komprenebla idealo. Jen en kio estas la afero. Simple tiu idealo iĝis monstre perversa.
— Mi ne povas imagi tion.
— Ankaŭ mi. Sed li, mi sentas, imagis. Tio estis por li natura. Kvazaŭ iu iomete ŝanĝis iujn akcentojn en lia animo — kaj tuj tiuj kvalitoj, kiujn ni kutimis, kaj prave kutimis, taksi plej supere, iĝis monstraĵoj. Sciu, mi antaŭe pensis, ke homo ne havas kvalitojn tute malbonajn aŭ tute bonajn, ke tre multo dependas de situacio. En unu situacio mildeco estas utila, sed en alia ĝi montriĝos sia malo kaj iĝos salivemo kaj senhelpa humileco, kaj tiuj situacioj havas egalajn rajtojn okazi. En unu situacio severeco egalas al krueleco, sed en alia ĝuste ĝi estos vera bonkoreco. Pardonu, mi ne povas dume formuli pli bone, la penso drivas… Nun mi ekpensis, ke ĉio estas tute alie. Situacioj, kie bonkoreco estas pereiga, kaj savas krueleco, ne havas ekzistorajtojn. Se la mondo faras el fiereco malmildecon, el fidelo altrudemon, el fidemo stultecon, el helpo perforton — tio estas malbenita mondo.
Ŝi suspiris.
— Certe, Saĉjo. Vi rompas malfermitan pordon. Bonkoreco sen Dio estas salivemo, fiereco sen Dio — malmildeco, helpo sen Dio — perforto…
Mi ridetis kaj karesis ŝian kapon.
— Saĉjo, ĉu ve ne sentas, ke mi pravas?
— Kislenko ankaŭ antaŭe ne kredis je dio — kaj estis bonega homo. Kaj poste plu ne kredis tute same — kaj iĝis rabia hundo.
— Se li kredus je Dio, lin ne ricevus diabloj.
— Kiomajn kredantojn ili ricevas, Liza! Kaj kiomajn ateistojn — ne ricevas!
En la manĝoĉambro, interrompinte pacan tiktakadon, eksonoris la telefono.
— Kiu tio povus esti? — timigite demandis Liza. — Estas preskaŭ la tria horo…
Kaj mia koro stumblis. Kvankam Stanjo neniam telefonis al mi hejmen, kaj des pli neniam telefonus nokte, la unua freneza penso estis — kun ŝi io okazis.
Ne, ne kun ŝi. Telefonis Kruus.
— Pardonu, ke mi ĝenas, — diris li per senkolora pro laco voĉo, — sed vi, kiel mi scias, matene raportos en la ministrejo, kaj mi volis, ke vi sciu. Kislenko mortis.
— Ĉu li ankoraŭ ion diris? — post paŭzo demandis mi.
— Eĉ ne vorton. Bonan nokton.
— Bonan nokton, Voldemaro Olgerdoviĉ. Mi dankas vin. Iru ripozi.
Mi surmetis la parolilon.
— Ĉu io okazis? — tre trankvile demandis el la dormoĉambro Liza.
— Ankoraŭ unu korpo ne eltenis disduiĝon inter justo homa kaj justo diabla, — diris mi.
— Kio?
— Liza… Pardonu. Ĉu vi permesos, kiel escepton… mi rekte ĉi tie fumu, ĉu?
— Certe, Saĉjo, — momente respondis ŝi. Kaj post paŭzo: — Sed pli bone vi tion ne faru, vere.
Mi eĉ ridetis kontraŭvole. En tio estis ŝi tuta. Amata mia.
— Jes, vi pravas. Mi ne fumos.
— Pli bone venu al mi. Mi vin facilete ĉirkaŭkisos.
Mi ekiris al ŝi. Ŝi sidis en la lito, etendiĝinte renkonte al mi; sur la delikata brusto, jaspe brilanta en mallumo, mallerte malhelis anguloza ligna kruceto.
— Ĉu Liza estas tiu, kiu lispas? — demandis mi.
— Ĝuste tiu.
Mi sidiĝis sur randon de la lito, kaj ŝi tuj brakumis min per ambaŭ brakoj. Mallaŭte demandis:
— Li mortis, ĉu?
— Jes.
— Ĉu vi lin tre bedaŭras?
Plaŭd'-plaŭd'-plaŭd'.
— Tre.
— Ja li estas murdinto, Saĉjo.
— Li trafis iun teruran muelilon. Mi fordonos la vivon, por ekscii, kio lin tiel kripligis.
— La vivon ne fordonu, — petis ŝi. — Vi ja min mortigos.
2
— …Do, por mi estas senduba, ke ni renkontis treege rapidan, tute novan, aŭ, almenaŭ nenie antaŭe registritan manieron de krimcela influo al homa psiĥo. Mi ne ekskludas tion, ke kun similaj okazoj nia, kaj eĉ la monda praktiko jam renkontiĝis, sed ne sukcesis ilin identigi, ĉar, kiel vi vidas, identigado ĉi tie estas treege malfacila. La influita objekto ne robotiĝas. Li plene konscias sin, li konservas bazajn trajtojn de sia karaktero — sed konduta reago de tiuj trajtoj terure misformiĝas. Kaj, aldone, se juĝi laŭ la okazo kun mortinta Kislenko, baldaŭ post plenumo de krima ago la influita objekto mortas pro io simila al cerba inflamo, kaŭzita de psiĥa ŝoko. La ŝokon, siavice, kaŭzas, kiom eblas juĝi, kreskantaj spasmaj osciloj de la psiĥo inter du ĝeneralaj variantoj de konduto. Esence, ekde momento de apero de tiuj osciloj la homo estas destinita al morto — ambaŭ variantoj estas kondiĉitaj de la plej esencaj karakterizaĵoj de lia egoo, kaj samtempe ili ne nur estas reciproke ekskludaj, sed eĉ pli, el pozicio de ĉiu el ili la alternativa varianto estas abomena, humiliga, atestas pri plena morala degenero de egoo, pri plena socia degradiĝo.