Parto 1
Tra nebulo de forgeso, teganta la konscion, traŝiriĝis la muziko. «Ne dormu! Apati' estas venko de la Entropio!..» La vortoj de la fama ario vekis kutimajn asociaĵojn de la memoro kaj ekkondukis, ektrenis post si ĝian senfinan ĉenon.
La vivo estis revenanta. La giganta ŝipo plu tremeradis, sed aŭtomataj meĥanismoj sencede daŭrigis sian aferon. Kirloj de energio ĉirkaŭ ĉiu el tri defendaj kloŝoj haltigis sian nevideblan turniĝon. Dum kelkaj sekundoj la kloŝoj, similaj al grandaj abelujoj el senbrila verda metalo, restis en la antaŭa pozicio, poste ili subite kaj samtempe desaltis supren kaj malaperis en ĉeloj de la plafono, inter komplika plektaĵo de tuboj, traboj kaj dratoj.
Du homoj restis senmovaj en profundaj foteloj, ĉirkaŭitaj de ringoj — la bazoj de la malaperintaj kloŝoj. La tria singarde levis la peziĝintan kapon kaj subite facile skuis la malhelajn harojn. Li levis sin el profundo de la molega izolo, eksidis kaj klinis sin antaŭen, por legi indikojn de aparatoj. Ili multope kovris klinitan helan tabulon de granda regpanelo, etendiĝinta transverse de la tuta ejo je duonmetro for de la foteloj.
— Ni eliris el la pulsado! — aŭdiĝis certa voĉo. — Ĉu vi denove rekonsciiĝis plej frue, Kari? Ideala sano por astronaŭto!
Kari Ram, elektronika meĥanikisto kaj astronavigaciisto de la stelŝipo «Teluro», momente turniĝis, renkontinte ankoraŭ nebulan rigardon de la estro.
Mut Ang, kun peno moviĝante, faciligite suspiris kaj ekstaris antaŭ la regpanelo.
— Dudek kvar parsekoj… Ni pasis la stelon. Novaj aparatoj ĉiam estas neprecizaj… pli ĝuste, ni malbone regas ilin… Eblas malŝalti la muzikon. Tej vekiĝis!
Kari Ram ekaŭdis en la veninta silento nur malglatan spiradon de la rekonsciiĝinta kamarado.
La centra stirejo de la stelŝipo similis al sufiĉe granda ronda halo, fidinde kaŝita en profundo de la giganta ŝipo. Super la aparataj regpaneloj kaj hermetikaj pordoj la ejon ĉirkaŭis blueta ekrano, kreante plenan ringon. Antaŭe, laŭ la centra akso de la ŝipo, en la ekrano estis eltranĉaĵo, en kiu troviĝis diafana, kiel kristalo, disko de lokalizilo kun diametro preskaŭ je du homaj altoj. La grandega disko kvazaŭ fandiĝis kun la kosma spaco kaj, rebriletante en lumetoj de aparatoj, similis al nigra diamanto.
Mut Ang faris nekapteblan movon, kaj tuj ĉiuj tri homoj, troviĝantaj en la stirejo, per preskaŭ sama gesto ŝirmis la okulojn. Kolosa oranĝkolora suno ekbrilis en la maldekstra flanko de la ekrano. Ĝia lumo, malfortigita per potencaj filtriloj, estis apenaŭ eltenebla.
Mut Ang balancis la kapon.
— Ankoraŭ nemulte, kaj ni traflugus la kronon de la stelo. Mi ne plu metu tiom precizan kurson. Estas multe pli sekure pasi flanke.
— Ĝuste per tio danĝeras la novaj pulsaj stelŝipoj, — respondis el profundo de la fotelo Tej Eron, la asistanto de la ŝipestro kaj la ĉefa astrofizikisto. — Ni faras kalkulon, kaj poste la ŝipo kuras blinde, kiel pafo en mallumon. Kaj ni estas same senvivaj kaj blindaj interne de la defendaj kirlaj kampoj. Al mi ne plaĉas tiu maniero de flugo en la kosmon, kvankam ĝi estas pli rapida, ol ĉio, kion povis elpensi la homaro.
— Dudek kvar parsekoj! — ekkriis Mut Ang. — Kaj por ni pasis kvazaŭ momento…
— Momento da dormo, simila al morto, — morne kontraŭis Tej Eron, — kaj entute sur la Tero…
— Ni prefere ne pensu, — rektiĝis Kari Ram, — ke sur la Tero pasis pli ol sepdek ok jaroj. Multaj el la amikoj kaj la proksimuloj mortis, multo ŝanĝiĝis… Kio do estos, kiam…
— Tio estas neevitebla en malproksima vojo kun ajna sistemo de stelŝipo, — trankvile diris la estro. — Sur «Teluro» la tempo por ni iras speciale rapide. Kaj, kvankam ni foriras plej malproksime en la kosmon, ni revenos preskaŭ samaj…
Tej Eron aliris la komputilon.
— Ĉio estas senriproĉa, — diris li post kelkaj minutoj. — Tio estas Cor Serpentis , aŭ, kiel ĝin nomis antikvaj arabaj astronomoj, Unuk al Haj — la Koro de la Serpento. Ĉar tiu stelo estas en la mezo de la longa stelfiguro.
— Kaj kie do estas ĝia proksima najbaro? — demandis Kari Ram.
— Ĝin ŝirmas disde ni la ĉefa stelo. Vidu, la spektro estas K-nul. Niaflanke estas eklipso, — respondis Tej.
— Disŝovu ŝildojn de ĉiuj riceviloj! — ordonis la estro.
Ilin ĉirkaŭis senfunda nigro de la kosmo. Ĝi ŝajnis pli profunda, ĉar maldekstre kaj malantaŭe brilis per oranĝ-ora fajro la Koro de la Serpento, superinte ĉiujn stelojn kaj la Laktan Vojon. Nur malsupre, disputante kun ĝi, flame brilis blanka stelo.
— La Epsilono de la Serpento estas tute proksime, — laŭte diris Kari Ram.
La juna astronavigaciisto deziris meriti aprobon de la estro. Sed Mut Ang silente rigardis dekstren, kie kontrastis per pura blanka lumo malproksima kaj hela stelo.
— Tien foriris mia antaŭa stelŝipo «Suno», — malrapide eldiris la estro, eksentinte malantaŭ sia dorso atendan silenton, — al novaj planedoj…
— Do, ĉu tio estas Alfekka en la Norda Krono?
— Jes, Ram, aŭ, se vi deziras la eŭropan nomon, — la Gemo… Sed ek al la laboro!
— Ĉu mi veku la ceterajn? — kun preteco demandis Tej Eron.
— Por kio? Ni faros unu aŭ du pulsadojn, se konvinkiĝos, ke antaŭe estas malplene, — respondis Mut Ang. — Ŝaltu optikajn kaj radi-teleskopojn, kontrolu agordon de la memormaŝinoj. Tej, ŝaltu la nukleajn motorojn. Dume ni moviĝu per ili. Donu akcelon!
— Ĉu ĝis ses seponoj de la luma?
Kaj responde al silenta kapjeso de la estro Tej Eron rapide faris necesajn manipulojn. La stelŝipo eĉ ne tremeris, kvankam blindiga ĉielarka flamo ekbrilis laŭ la tuta vido de la ekranoj kaj tute ŝirmis malfortajn stelojn sub la brilanta Lakta Vojo. Inter tiuj steloj estis ankaŭ la tera Suno.
— Ni havas kelkajn horojn, dum la aparatoj finos observojn kaj plenumos kvarfojan kontrolon de la programo, — diris Mut Ang. — Necesas manĝi, poste ĉiu el ni povos izoliĝi kaj iom ripozi. Mi anstataŭos Kari-n.
La astronaŭtoj eliris el la centra stirejo. Kari Ram eksidis en la turniĝantan fotelon centre de la regpanelo. La astronavigaciisto fermis la poŭpajn ekranojn, kaj la flamo de la raketaj motoroj malaperis.
La fajra Cor Serpentis plu flagris per defiaj rebriloj sur la senpasia polurita supraĵo de la aparataro. La disko de la antaŭa lokalizilo restis nigra, senfunda puto, tamen tio ne konfuzis, sed ĝojigis la astronavigaciiston. La kalkuloj, okupintaj ses jarojn da laboro de potencaj mensoj kaj esploraj maŝinoj de la Tero, evidentiĝis seneraraj.
Ĉi tien, en larĝan koridoron de la spaco, libera de stelamasoj kaj malhelaj nuboj, estis sendita «Teluro» — la unua pulsa stelŝipo de la Tero. Tiu tipo de stelŝipoj, moviĝantaj en la nul-spaco, devis atingi multe pli forajn profundaĵojn de la Galaksio, ol la antaŭaj nukle-raketaj, anamezonaj stelŝipoj, flugintaj kun rapido je kvin sesonoj kaj ses seponoj de la lumrapido. La pulsaj ŝipoj agis laŭ la principo de kunpremo de la tempo kaj estis miloble pli rapidaj. Sed ilia danĝera flanko estis tio, ke la stelŝipo en la momento de pulsado ne povis esti regata. Homoj same povis elteni pulsadon nur en senkonscia stato, kaŝitaj ene de potenca magneta kampo. «Teluro» moviĝis kvazaŭ per saltoj, ĉiufoje zorgeme esplorante, ĉu estas libera la vojo por sekva pulsado.
Preter la Serpento, en preskaŭ senstela spaco de la altaj latitudoj de la Galaksio, «Teluro» devis trairi en la konstelacion Herkulo, al karbona stelo.
«Teluron» oni sendis en la nekredeble foran flugon, por ke ĝia ŝipanaro esploru enigmajn procezojn de transformiĝo de materio rekte sur la karbona stelo, tre gravajn por la tera energi-produktado. Oni konjektis, ke la stelo estis ligita kun malhela nubo en formo de rotacianta elektromagneta disko, turnita per la eĝo al la Tero. Sciencistoj atendis, ke ili vidos ripeton de historio de la kreiĝo de nia planeda sistemo relative nemalproksime de la Suno.
«Nemalproksime» — tio estas cent dek parsekoj, aŭ tricent kvindek jaroj da iro de luma radio…
Kari Ram kontrolis la defendajn aparatojn. Ili montris, ke ĉiuj ligoj de la aŭtomatoj de la ŝipo estas sendifektaj. La juna astronaŭto ekmeditis.
Tre fore, en distanco je sepdek ok lumjaroj, restis la Tero — bela, aranĝita de la homaro por hela vivo kaj inspira krea laboro. En tiu socio sen klasoj ĉiu homo bone konis la tutan planedon. Ne nur ĝiajn fabrikojn, minejojn, kampojn kaj marajn plantejojn, sciencajn kaj esplorajn centrojn, muzeojn kaj rezervejojn, sed ankaŭ plaĉajn al koro anguletojn de ripozo, soleco aŭ izoliĝo kun amato.
Kaj for de tiu mirakla mondo la homo, starigante al si mem altajn postulojn, profundiĝadis ĉiam pli malproksime en kosmajn glaciajn abismojn, ĉasante novajn sciojn, divenojn de enigmoj de la naturo, kiu ne konkereblis sen kruela rezisto. Ĉiam pli malproksime iris la homo for de la Luno, priverŝita per mortiga rentgena kaj ultraviola radiado de la Suno, for de la varmega kaj senviva Venuso kun ĝiaj naftaj oceanoj, glueca peĉa grundo kaj eterna nebulo, for de la malvarma, surŝutita per sabloj Marso kun apenaŭ vegetanta subtera vivo. Tuj kiam komenciĝis la esploro de Jupitero, novaj ŝipoj atingis jam la plej proksimajn stelojn. Teraj stelŝipoj vizitis la Alfa-n kaj la Proksiman de la Centaŭro, la stelon de Barnard, Siriuson, la Eta-n de Eridano kaj eĉ la Taŭ-on de la Baleno. Certe, ne la stelojn mem, sed iliajn planedojn aŭ proksimajn ĉirkaŭaĵojn, se tio estis duopaj steloj, kiel Siriuso, sen planedaj sistemoj.
Sed la interstelaj ŝipoj de la Tero ankoraŭ ne estis sur planedoj, kie la vivo jam atingis sian superan formon, kie loĝas pensantaj estaĵoj — homoj.
El foraj abismoj de la kosmo ultramallongaj radiondoj portadis informojn de loĝataj mondoj; iufoje ili venadis sur la Teron jarmilojn post la sendo. La homaro estis nur lernanta legi tiujn elsendojn kaj komencis koncepti, kia oceano da scioj, teĥniko kaj arto turniĝas inter loĝataj mondoj de nia Galaksio. Mondoj, ankoraŭ ne atingeblaj. Kion do diri pri aliaj stelaj insuloj — galaksioj, disigitaj per distancoj je milionoj da lumjaroj!.. Sed pro tio nur pligrandiĝadis la strebo atingi planedojn, loĝatajn de homoj, eĉ ne similaj al la teraj, sed same konstruintaj saĝan, ĝuste evoluantan socion, kie ĉiu havas sian parton de feliĉo, plej eble grandan ĉe ilia nivelo de potenco super la naturo. Tamen, estis sciate, ke ekzistas tute similaj al ni homoj, kaj da tiaj, probable, estas pli multe. La leĝoj de evoluo de planedaj sistemoj kaj de vivo sur ili estas homogenaj ne nur en nia Galaksio, sed ankaŭ en la tuta konata de ni parto de la kosmo.
La pulsa stelŝipo — la lasta invento de genio de la Tero — ebligas veni al vokoj de foraj mondoj. Se la flugo de «Teluro» iĝos sukcesa, tiam… Tamen, kiel ĉio en la vivo, la nova invento havas du flankojn.
— Kaj jen la dua flanko… — Enpensiĝinte, Kari Ram ne rimarkis, ke diris la lastajn vortojn laŭte.
Subite malantaŭe aŭdiĝis la agrabla kaj forta voĉo de Mut Ang:
Kari Ram tremeris.
— Mi ne sciis, ke ankaŭ vi interesiĝas pri antikva muziko, — ridetis la ŝipestro. — Tiu romanco aĝas ne malpli ol kvin jarcentojn!
— Mi tute nenion scias! — ekkriis la astronavigaciisto. — Mi pensis pri nia stelŝipo. Pri tio, kiam ni revenos…
La ŝipestro iĝis serioza.
— Ni faris nur la unuan pulsadon, kaj vi pensas pri reveno?
— Ho ne! Por kio do mi penis trafi en la nombron de elektitoj por la flugo? Al mi ŝajnis… ja ni revenos sur la Teron, kiam tie pasos sepcent jaroj kaj, malgraŭ la duobliĝinta vivdaŭro de la homo, eĉ pranepoj de niaj gefratoj jam estos mortintaj…
— Ĉu vi tion ne sciis?
— Sciis, certe, — obstine daŭrigis Ram. — Sed en mian kapon venis alia penso.
— Mi komprenis. Ĉu ŝajna senutileco de nia flugo?
— Jes! Jam antaŭ la invento kaj la konstruo de «Teluro» forflugis ordinaraj raketaj stelŝipoj al Fomalhaŭto, Kapelo kaj Arkturo. La fomalhaŭta ekspedicio estas atendata post du jaroj — jam pasis kvindek. Sed el Arkturo kaj Kapelo la ŝipoj venos ankoraŭ post kvardek-kvindek jaroj: ĝis tiuj steloj ja estas dek du kaj dek kvar parsekoj. Kaj nun oni jam konstruas pulsajn ŝipojn, kiuj povos trafi al Arkturo dum unu pulsado. Dum tiu tempo, dum kiu ni faros nian flugon, la homoj definitive venkos la tempon, aŭ la spacon, se vi deziras. Tiam niaj teraj ŝipoj trafos multe pli malproksimen, ol ni, kaj ni revenos kun ŝarĝo da malnoviĝintaj kaj senutilaj scioj…
— Ni foriris de sur la Tero, kiel foriras el la vivo mortintoj, — malrapide diris Mut Ang, — kaj revenos malfruiĝintaj en evoluo, kun restaĵoj de la pasinteco.
— Ĝuste pri tio mi pensis!
— Vi pravas kaj profunde malpravas. Evoluo de scioj, akumulo de sperto devas esti seninterrompaj. Alie rompiĝos leĝoj de evoluo, kiuj ĉiam estas malglataj kaj kontraŭdiraj. Imagu, ke antikvaj naturesploristoj, ŝajnantaj al ni naivaj, komencus atendi, nu, ni diru, inventon de modernaj kvantumaj mikroskopoj. Aŭ terkulturistoj kaj konstruistoj de fora pasinteco, abunde priverŝintaj nian planedon per sia ŝvito, komencus atendi aŭtomatajn maŝinojn kaj… tute ne elirus el humidaj terkabanoj, nutrante sin per mizeraj pecoj, donataj de la naturo!
Kari Ram sonore ekridis. Mut Ang daŭrigis sen rideto:
— Ni estas same vokitaj plenumi nian devon, kiel ĉiu ano de la socio. Pro tio, ke ni unuaj tuŝos ankoraŭ neviditajn profundaĵojn de la kosmo, ni mortis por sepcent jaroj. Tiuj, kiuj restis sur la Tero, por ĝui la tutan ĝojon de la tera vivo, neniam spertos grandajn sentojn de homo, rigardinta en sekretojn de evoluo de la Universo. Kaj tiel estas en ĉio. Sed la reveno… Vi vane timas la estontecon. En ĉiu etapo de sia historio la homaro en io revenadis malantaŭen, malgraŭ la ĝenerala leviĝo laŭ la leĝo de spirala evoluo. Ĉiu jarcento havis proprajn neripeteblajn specialaĵojn kaj samtempe trajtojn, ĝeneralajn al ĉiuj… Kiu povas diri, eble, tiu ero de scio, kiun ni liveros sur nian planedon, servos al nova ekflugo de scienco, al plibonigo de vivo de la homaro. Kaj ankaŭ ni mem revenos el profundo de la pasinteco, sed alportos al novaj homoj niajn vivojn kaj korojn, fordonitajn al la estonteco. Ĉu ni venos fremdaj? Ĉu povas iĝi fremda tiu, kiu servas per plenaj fortoj? Ja homo estas ne nur sumo de scioj, sed ankaŭ komplikega arkitekturo de sentoj, kaj en tio ni, spertintaj tutan malfacilecon de longa vojo tra la kosmo, ne iĝos malpli bonaj ol tiuj, la estontaj… — Mut Ang silentis iom kaj per tute alia, moka tono finis: — Mi ne scias, kiel por vi, sed por mi estas tiel interese vidi la estontecon, ke nur pro sola tiu afero… — …eblas provizore morti por la Tero! — ekkriis la astronavigaciisto.
La estro de «Teluro» kapjesis.
— Iru lavi vin, manĝu, la sekva pulsado estas jam baldaŭ! Tej, por kio vi revenis?
La asistanto de la estro kuntiris la ŝultrojn.
— Mi deziras pli rapide ekscii la vojon, metitan de la aparatoj. Mi pretas anstataŭi vin.
Kaj sen pluaj vortoj la astrofizikisto premis butonon meze de la regpanelo. Konkava polurita kovrilo sensone deŝoviĝis, kaj el la profundo de la aparato leviĝis spirale tordita rubando de arĝenteca metalo. Ĝin trais maldika nigra trunko, signifanta la kurson de la ŝipo. Kiel juvelŝtonoj, brilis sur la spiralo malgrandegaj lumetoj — steloj de diversaj spektraj klasoj, preter kiuj iris la vojo de «Teluro». Montriloj de sennombraj ciferplatoj komencis dancon de preskaŭ konsciaj movoj. La komputiloj estis ekvilibrigantaj la rekton de la sekva pulsado tiel, ke ĝi kuŝu plej eble malproksime de steloj, malhelaj nuboj kaj nebulozoj de lumanta gaso, kiuj povis kaŝi ankoraŭ ne konatajn astrojn.
Enprofundiĝinte en la laboron, Tej Eron ne rimarkis, kiel pasis kelkaj silentaj horoj. La grandega stelŝipo daŭrigis sian kuradon en nigran malplenon de la spaco. La kamaradoj de la astrofizikisto kviete sidis en profundo de duonronda divano, apud masiva triobla pordo, izolanta la stirejon disde ceteraj ejoj de la ŝipo.
Gaja sonoro de etaj sonoriloj signalis la finon de la kalkuloj. La estro de la stelŝipo malrapide aliris la regpanelojn.
— Sukcese! La dua pulsado povas esti preskaŭ trioble pli longa, ol la unua…
— Ne, ĉi tie estas tridek-procenta nedifiniteco! — Tej almontris la finan pecon de la nigra trunko, apenaŭ videble vibrantan samtakte kun montriloj, ligitaj kun ĝi.
— Jes, plenda difiniteco konsistigas kvindek sep parsekojn. Ni forĵetu kvin por eblo de kaŝitaj eraroj — estu kvindek du. Preparu la pulsadon.
Denove oni kontrolis ĉiujn sennombrajn meĥanismojn kaj ligojn de la ŝipo. Mut Ang konektiĝis kun la kajutoj, kie troviĝis la endormigitaj ceteraj kvin anoj de «Teluro».
La aŭtomatoj de fiziologia observo notis, ke la organismoj de la dormantoj estas en normala stato. Tiam la estro ŝaltis defendan kampon ĉirkaŭ la loĝaj ejoj de la ŝipo. Sur malbrilaj paneloj de la maldekstra muro ekkuris ruĝaj strekoj — strioj de gaso en tuboj, kaŝitaj malantaŭ ili.
— Ĉu tempas? — iomete kuntirante la brovojn, demandis Tej Eron la estron.
Tiu kapjesis. La tri deĵorantoj senvorte malleviĝis en la profundajn fotelojn, fiksante sin en ili per aeraj kusenoj. Kiam estis fiksita la lasta agrafo, ĉiu prenis el kesteto en la maldekstra brakapogilo aparaton por injekto, pretan por uzo.
— Do, ankoraŭ por cent kvindek jaroj da tera vivo! — diris Kari Ram, almetinte la aparaton al la nudigita brako.
Mut Ang atente rigardis lin. La okuloj de la junulo lumis per facila moko, karaktera por sana kaj tute ekvilibra homo. La estro atendis, kiam liaj kamaradoj malstreĉiĝis en la foteloj kaj fermis la okulojn, senkonsciiĝis. Tiam li ŝaltis stangetojn sur skatoleto ĉe sia genuo. Sensone kaj sencede, kiel la sorto mem, malleviĝis de la plafono masivaj kloŝoj. Je minuto antaŭ tio Mut Ang ŝaltis meĥanikajn robotojn, regantajn la pulsadon kaj la defendan kampon. Sub la kloŝo en malforta lumo de blueta nokta lampo la estro legis la indikojn de la kontrolaj aparatoj kaj nur post tio dormigis sin…
La stelŝipo eliris el la kvara pulsado. Nun la enigma suno — la celo de la flugo — elkreskis sur ekranoj de la dekstra, «norda» flanko ĝis amplekso de la Suno, videbla el Merkuro.
La kolosa stelo el rara klaso de «malhelaj» karbonaj steloj estis detale esplorata. «Teluro» iris kun subluma rapido en distanco je malpli ol kvar parsekoj disde la giganta malhela stelo KNT-8008, apenaŭ videbla el la Tero eĉ per potencaj teleskopoj. Tiaj steloj (ilia diametro egalis al cent kvindek — cent sepdek diametroj de nia Suno) diferencis per abundo da karbono en siaj atmosferoj. Ĉe temperaturo je du-tri mil gradoj atomoj de karbono estis kuniĝantaj en specialajn ĉenajn molekulojn, ĉiu el ili konsistis el tri atomoj. Atmosfero de stelo kun tiaj molekuloj kaptadis radiadon de la viola parto de la spektro, kaj la lumo de tia giganto estis tre malforta kompare kun ĝia amplekso.
Sed la centroj de karbonaj gigantoj, varmigitaj ĝis cent milionoj da gradoj, estis potencaj generiloj de neŭtronoj kaj transformadis malpezajn elementojn en pezajn kaj eĉ en transuraniajn, ĝis kaliforniumo kaj rusiumo, kiel estis nomita la plej peza el elementoj kun atoma pezo 401, kreita jam antaŭ kvar jarcentoj. Sciencistoj opiniis, ke fabrikoj de pezaj elementoj de la Universo estis la karbonaj steloj. Ili dissemadis tiujn elementojn en la spaco post periodaj eksplodoj. Riĉigo de la ĝenerala ĥemia konsisto de nia Galaksio okazas ĝuste pro efiko de la malhelaj karbonaj gigantoj.
La pulsa stelŝipo finfine donis al la homaro eblon esplori karbonan stelon el proksima distanco, kompreni esencon de okazantaj en ĝi procezoj de transformo de materio. Por ilia klarigo fizikistoj de la Tero ankoraŭ ne trovis ĉiujn ŝlosilojn.
La ŝipanaro de la stelŝipo vekiĝis, kaj ĉiu ekokupiĝis pri tiuj esploroj, por kiuj li mortis por la Tero por sepcent jaroj. La moviĝo de la ŝipo ŝajnis nun tre malrapida, sed pli rapida kuro ja ne necesis.
«Teluro» iris, iomete deflankiĝante suden for de la karbona stelo, por teni la ekranon de la lokalizilo ekster ĝia radiado. Kaj ĝia nigra spegulo dum semajnoj, monatoj kaj jaroj plu restis senbrile malhela. «Teluro», aŭ, kiel ĝi estis indikita en la registro de la kosma floto de la Tero, «KK-1 (T-685)», la unua stelŝipo de konvertita kampo, aŭ la sescent okdek kvina en la ĝenerala listo de kosmaj ŝipoj, ne estis tiom granda, kiel malproksimaj sublumaj stelŝipoj. Oni rezignis ilian konstruadon nur antaŭnelonge — post la invento de la pulsaj ŝipoj.
Tiuj kolosaj ŝipoj portadis ŝipanaron ĝis ducent homoj, kaj ŝanĝo de generacioj permesis penetri sufiĉe profunde en la interstelan spacon.
Kun ĉiu reveno de malproksima stelŝipo sur la Tero aperadis kelkaj dekoj da venintoj el alia tempo — reprezentantoj de fora pasinteco. Kaj kvankam nivelo de evoluo de tiuj antikvuloj estis tre alta, tamen novaj tempoj ŝajnis por ili fremdaj, kaj ofte profunda melankolio aŭ ermiteco iĝadis sorto de la kosmaj vagantoj.