— Vi ne tute pravas, kvankam parte komprenis nian antikvan psikologion. Sed ĉe mi estas tiel — ju pli bela kaj amata estas mia planedo, des pli mi deziras servi al ĝi. Planti ĝardenojn, mini metalojn, akiri energion, nutraĵon, krei muzikon — tiel, ke mi pasu kaj lasu post mi realan pecon de io, farita per miaj manoj, per mia kapo. Mi scias nur la kosmon, la arton de stelnavigado kaj per tio mi povas servi al mia homaro. Sed la celo estas ne flugo mem, sed akiro de nova scio, malkovro de novaj mondoj, el kiuj ni iam faros samajn belajn planedojn, kiel nia Tero. Kaj vi, Niza, al kio servas? Kial ankaŭ vin tiel altiras la mistero de la diska stelŝipo? Ĉu nur pro sola scivolo?
La junulino per impeta streĉo superis pezon de la lacaj manoj kaj etendis ilin al la estro. Tiu prenis ilin en siajn grandajn manplatojn kaj karese glatigis. La vangoj de Niza ruĝiĝis, la laca korpo pleniĝis per nova forto. Kiel tiam, antaŭ la danĝerega alteriĝo, ŝi alpremiĝis per la vango al la mano de Erg Noor, pardoninte ankaŭ al la biologo lian ŝajnan perfidon al la Tero. Por definitive pruvi sian konsenton kun ambaŭ, Niza proponis nur ĵus venintan en ŝian kapon ideon. Faru sur unu el akvaj cisternoj memfermiĝantan kovrilon. Metu tien kiel logaĵon vazon kun freŝa sango, sed ne kun konservita el la kuracista rezervo. Sangon donos iu ajn el la astronaŭtoj. Se nigra «io» penetros tien kaj la kovrilo fermiĝos, do tra anticipe preparitaj kranoj endas trablovi la ujon per inerta tera gaso kaj hermetike veldi randojn de la kovrilo.
Eon-on ravis la inventemo de la «rufhara knabino».
Erg Noor estis umanta kun agordo de homsimila roboto kaj preparanta potencan elektrohidraŭlikan tranĉilegon, helpe de kiu li intencis penetri internen de la spirala disko el fora stelo.
En la jam kutima mallumo kvietiĝis tempestoj, la froston anstataŭis varmo — venis naŭdiurna «tago». Da laboro restis por kvar teraj tagoj — ŝarĝado de jonaj ŝargoj, de kelkaj rezervoj kaj de valoraj instrumentoj. Krome, Erg Noor opiniis necese preni iujn personajn aĵojn de la pereinta ŝipanaro, por post skrupula desinfekto transporti ilin sur la Teron kiel memoraĵon por parencoj. En la epoko de la Ringo homoj ne troŝarĝadis sin per aĵoj, tial transportado de ili al «Tantro» ne faris ĝenon.
En la kvina tago oni malŝaltis kurenton, kaj la biologo kune kun du volontuloj — Kej Ber kaj Ingrid — fermiĝis en la observa tureto apud «Velo». La nigraj estaĵoj aperis preskaŭ tuj. La biologo adaptis infraruĝan ekranon kaj povis observi la murdajn meduzojn. Jen al la cisterno-kaptilo aliris unu el ili; kunmetinte la tentaklojn kaj kunpremiĝinte en rondan bulon, ĝi komencis rampi internen. Subite ankoraŭ unu nigra rombo aperis ĉe la malfermita aperturo de la cisterno. La unua monstro dismetis la tentaklojn — eklumoj de stelformaj fajretoj ekpulsis kun nekaptebla rapido, iĝante strioj de vibranta malhel-ruĝa lumo, kiuj sur la ekrano de nevideblaj radioj ekbrilis kiel verdaj fulmoj. La unua deŝoviĝis, tiam la dua momente kunvolviĝis en bulon kaj falis sur la fundon de la cisterno. La biologo etendis la manon al butono, sed Kej Ber haltigis ĝin. La unua monstro same kunvolviĝis kaj sekvis la duan. Nun en la cisterno troviĝis du teruraj meduzoj. Eblis nur miri, kiel ili povis ĝis tia grado malpligrandigi sian vidatan amplekson. Premo de la butono — la kovrilo frapfermiĝis, kaj tuj kvin aŭ ses nigraj monstroj ĉirkaŭgluiĝis ĉiuflanke al la grandega ujo, tegita per zirkonio. La biologo ŝaltis lumon, sendis al «Tantro» peton ŝalti la defendon. La nigraj fantomoj dissolviĝis laŭ sia kutimo momente, sed du el ili restis kaptitaj sub la hermetika kovrilo de la cisterno.
La biologo aliris al la cisterno, tuŝis la kovrilon — kaj ricevis tian penetran nervan pikon, ke ne retenis sin kaj ekkriis pro furioza doloro. Lia maldekstra brako ekpendis paralizita.
Meĥanikisto Taron surmetis defendan alttemperaturan skafandron. Nur tiam oni sukcesis trablovi la cisternon per pura tera nitrogeno kaj veldi la kovrilon. La kranojn oni same lutis, ĉirkaŭigis la cisternon per peco de rezerva ŝipa izolilo kaj metis en la kolektan ejon. La venko estis atingita je granda prezo — la paralizo de la brako de la biologo ne ĉesis, malgraŭ penoj de la kuracisto. Eon Tal tre suferis, sed eĉ ne pensis rezigni pri vojaĝo al la spirala disko. Erg Noor, estimante lian nesatigeblan strebon al esploroj, ne povis lasi lin sur «Tantro».
La spirala disko — la gasto el foraj mondoj — situis pli malproksime for de «Velo», ol tio ŝajnis al la vojaĝantoj unue. En malklariĝinta en malproksimo lumo de lumĵetiloj ili malĝuste taksis amplekson de la ŝipo. Tio estis vere kolosa konstruaĵo, ne malpli ol kvarcent metrojn diametre. Oni devis demeti kablojn de «Velo», por etendi la defendan sistemon al la disko. La mistera stelŝipo ekpendis super la homoj kiel kruta muro, foriranta malproksime supren kaj perdiĝanta en makula mallumo de la ĉielo. Karbe nigraj nuboj pufis, kovrante la supran trionon de la giganta disko. Malakite-verda maso estis kovranta la ŝipkorpon. Ĝia forte disfendiĝinta tavolo havis dikon ĉirkaŭ metro. En oscedoj de fendoj el sub ĝi montriĝis lazura metalo, lumanta blue en la lokoj, kie defrotiĝis la malakita tavolo. La turnita al «Velo» flanko de la disko havis spirale volvitan remparosimilan elstaraĵon, kun dudek-metra diametro kaj alto ĉirkaŭ dek metroj. La alia flanko de la stelŝipo, dronanta en netravidebla mallumo, ŝajnis pli konveksa, prezentante kvazaŭ tranĉon de globo, aligitan al disko de tridekmetra diko. Laŭ tiu flanko same fleksiĝis spirale alta elstaraĵo, kvazaŭ sur la supraĵon eliris ekstera flanko de enprofundigita en la ŝipkorpon spirala tubo.
La kolosa disko profunde dronis per sia rando en la grundo. Ĉe la bazo de la kruta metala muro la homoj ekvidis fanditan ŝtonon, disfluintan, kiel densa peĉo.
Multajn horojn malŝparis la esploristoj por serĉado de ia luko. Sed ĝi aŭ estis kaŝita sub la malakita krusto, aŭ entute estis ŝlosita tiel lerte, ke ne lasis spurojn sur la supraĵo de la ŝipo. Ne trovis ili ankaŭ aperturojn de optikaj aparatoj, nek kranojn de trablova sistemo. La metala roko ŝajnis kontinua. Antaŭvidinta tion Erg Noor decidis malfermi la korpon de la ŝipo per la elektrohidraŭlika tranĉilego, venkanta la plej malmolajn kaj viskozajn kovraĵojn de teraj stelŝipoj. Post mallonga konsiliĝo ĉiuj konsentis distranĉi pinton de la spirala elstaraĵo. Ĝuste tie devis pasi ia malpleno, tubo aŭ ringa pasejo laŭ la ŝipo, tra kiu oni eble povus atingi internajn ejojn de la stelŝipo sen risko trafi al vico da sekvantaj vandoj.
Serioza esploro de la spirala disko povis esti plenumita nur fare de speciala ekspedicio. Por sendo de ĝi sur tiun danĝeran planedon oni devis pruvi, ke ene de la gasto el foraj mondoj konserviĝis netuŝitaj aparatoj kaj materialoj, ke restis aĵoj de tiuj, kiuj kondukis la ŝipon tra tiaj abismoj de la spaco, antaŭ kiuj vojoj de teraj stelŝipoj estis nur unua malkuraĝa prova eliro al vastaĵoj de la kosmo.
La spirala elstaraĵo sur la alia flanko de la disko estis aliranta rekte al la grundo. Tien oni altrenis lumĵetilon kaj alttensiajn kablojn. Blueta lumo, reflektita de la disko, kiel malhela nebulo difuziĝis laŭ la ebenaĵo kaj atingis malhelajn altajn objektojn kun neklaraj konturoj, probable rokojn, tratranĉitaj per pordego de senfunda nigro. Nek brilo de nebulaj stelaj makuletoj, nek radioj de la lumĵetilo donis senton de grundo en tiu pordego de obskuro. Probable, ĝuste tie estis malleviĝo al la malalta ebenaĵo, rimarkita dum la alteriĝo de «Tantro».
Base kaj mallaŭte muĝante, alrampis aŭtomata ĉareto, elŝarĝinta la solan sur la ŝipo universalan roboton. Nesentiva al la triobla pezo, ĝi rapide moviĝis al la disko kaj ekstaris ĉe la metala muro, simila al dika homo kun mallongaj kruroj, longa korpo kaj grandega, minace klinita antaŭen kapo.
Obeante al regado de Erg Noor, la roboto levis per siaj kvar supraj ekstremaĵoj la pezan tranĉilegon kaj rigidiĝis, larĝe dismetinte la krurojn, preta al plenumo de la danĝera entrepreno.
— Regos la roboton nur Kej Ber kaj mi en skafandroj de supera defendo, — ordonis telefone la ekspediciestro. — La ceteraj, en malpezaj biologiaj skafandroj, deiru pli malproksime…
La estro stumblis. Io pasis tra lia konscio, vokis frakasan triston en la koro, devigis fleksi la genuojn. La fiera volo de la homo svenis, anstataŭiĝinte per malsprita obeemo. Tuta en glueca ŝvito, Erg Noor senvole paŝis al la nigra pordego. Krio de Niza, resoninta en lia telefono, rekonsciigis lin. Li haltis, sed la malhela forto, aperinta en lia psiko, ree ekpelis lin antaŭen.
Kune kun la estro same malrapide, haltadante kaj, evidente, luktante kun si mem, ekiris Kej Ber kaj Eon Tal — tiuj, kiuj staris ĉe limo de la luma rondo. Tie, en la pordego de obskuro, en nebulo aperis moviĝo de formo, neesprimebla por homa imago kaj des pli teruranta. Tio ne estis jam konata meduzosimila kreaĵo; en griza duonombro estis moviĝanta nigra kruco kun larĝaj aloj kaj konveksa elipso centre. Sur tri ekstremaĵoj de la kruco videblis lensoj, rebriletantaj en lumo de la lumĵetilo, kun peno trabatanta nebulon de humidaj vaporoj. La bazo de la kruco dronis en mallumo de neprilumita profundaĵo de la grundo.
Erg Noor iris pli rapide ol la aliaj, alproksimiĝis al la nekonata objekto je cent paŝoj kaj falis. Antaŭ ol la rigidiĝintaj homoj povis kompreni, ke temas pri vivo kaj morto de la estro, la nigra kruco ekstaris pli alte ol la rondo de etenditaj dratoj. Ĝi kliniĝis antaŭen, kvazaŭ tigo de vegetaĵo, evidente intencante fleksiĝi trans la defendan kampon kaj atingi Erg Noor-on.
Niza kun frenezo, doninta al ŝi forton de atleto, alsaltis al la roboto kaj ekturnis regfustojn sur ĝia nuko. Malrapide kaj kvazaŭ malcerte la roboto komencis levi la tranĉilegon. Tiam la junulino, malesperiĝinte pri sia scipovo regi la komplikan maŝinon, saltis antaŭen, ŝirmante per si la estron. El la tri ekstremaĵoj de la kruco elflugis iaj serpentumantaj helaj strioj aŭ fulmoj. La junulino falis sur Erg Noor-on, larĝe dismetinte la brakojn. Sed, feliĉe, la roboto jam turnis funelon de la tranĉilego kun kaŝita interne akraĵo al la centro de la nigra kruco. Tiu konvulsie fleksiĝis, kvazaŭ falegante, kaj malaperis en netravidebla mallumo apud rokoj. Erg Noor kaj ambaŭ liaj kamaradoj tuj rekonsciiĝis, levis la junulinon kaj retiriĝis malantaŭ la randon de la spirala disko. La rekonsciiĝintaj kamaradoj jam estis alrulantaj la improvizitan kanonon el la planeda motoro. Kun nespertita antaŭe sento de feroca furiozo Erg Noor direktis la detruan strion de radiado al la roka pordego, speciale zorge balaante la ebenaĵon kaj penante ne preterlasi eĉ unu kvadratan metron da grundo. Eon Tal ekstaris sur la genuojn antaŭ senmova Niza, nelaŭte demandante telefone kaj penante ekvidi detalojn de ŝia vizaĝo sub silikolo de la helmo. La junulino kuŝis senmove, kun fermitaj okuloj. Signojn de spirado la biologo sukcesis nek aŭdi telefone, nek senti tra la skafandro.
— La monstro murdis Niza-n! — amare ekkriis Eon Tal, ĵus rimarkinte venintan Erg Noor-on.
Tra la mallarĝa vidfendo de la helmo ne eblis vidi la okulojn de la estro.
— Tuj transportu ŝin sur «Tantron», al Luma! — En la voĉo de Erg Noor pli ol ĉiam sonis metalaj notoj. — Helpu ankaŭ vi kompreni karakteron de la lezo… Ni restos sesope kaj finos la esploron. La geologo iru kun vi kaj kolektu ĉiajn ŝtonajn ekzemplerojn laŭ vojo de la disko al «Tantro» — ni ne povas plu resti sur tiu ĉi planedo. Ĉi tie necesas fari esploron en tankoj de supera defendo, kaj ni nur pereigos la ekspedicion. Prenu la trian ĉareton kaj hastu!
Erg Noor turniĝis kaj, ne retrorigardante, direktis sin al la diska stelŝipo. La «kanonon» oni elmetis antaŭen. Ekstarinta ĉe ĝi inĝeniero-meĥanikisto ŝaltadis riveron de fajro dum ĉiuj dek minutoj, ĉirkaŭirante tutan duonrondon ĝis la rando mem de la disko. La roboto alportis la tranĉilegon al eĝo de dua ekstera spiralero de la spirala elstaraĵo, kiu ĉi tie, ĉe la enprofundigita en la grundon rando de la disko, troviĝis sur nivelo de la brusto de la aŭtomato.
Laŭta zumado penetris eĉ tra la skafandroj de supera defendo. Laŭ la elektita zono de la malakita tavolo eksinuis etaj fendoj. Pecoj de tiu malmola maso estis deflugantaj, sonore batiĝante je la metala korpo de la roboto. Flankaj movoj de la tranĉilego disigis tutan platon de la tavolo, nudiginte grajnecan supraĵon de lazura koloro, agrabla eĉ en lumo de la lumĵetilo. Skizinte kvadraton, sufiĉan, por tralasi homon en skafandro, Kej Ber devigis la roboton per energia premo fari en la lazura metalo profundan tranĉon, kiu ne trabatis tutan ĝian dikon. La roboto strekis duan linion sub angulo al la unua kaj komencis movi la akraĵon de la tranĉilego tien kaj reen, pligrandigante premon. La tranĉo en la metalo profundiĝis je pli ol metro. Kiam la meĥanika asistanto strekis la trian flankon de kvadrato, tiam la tranĉoj komencis disiri, fleksiĝante eksteren.
— Gardu vin! Ĉiuj malantaŭen! Falu! — ekkriegis en la mikrofonon Erg Noor, malŝaltante la roboton kaj forŝanceliĝinte.
La dikega peco de metalo subite forturniĝis, kiel kovrilo de konservujo. Strio de neimageble hela plurkolora flamo batis el la truo tanĝe laŭ la spirala elstaraĵo. Nur tio savis la malsukcesajn esploristojn, kaj ankoraŭ tio, ke la blua metalo tuj fandiĝis kaj refermis la tratranĉitan truon. De la potenca roboto restis bulo da fandita metalo, el kiu kompatinde elstaris mallongaj metalaj kruroj. Erg Noor kaj Kej Ber restis nevunditaj nur danke al la antaŭvideme surmetitaj skafandroj. La eksplodo deĵetis ilin malproksime de la stranga stelŝipo, disĵetis la ceterajn, renversis la «kanonon» kaj ŝiris la alttensiajn kablojn.
Rekonsciiĝinte de la ŝoko, la homoj komprenis, ke ili restis sendefendaj. Feliĉe, ili kuŝis en lumo de la restinta lumĵetilo. Neniu estis vundita, sed Erg Noor decidis, ke por ili estas sufiĉe. Lasinte nenecesajn instrumentojn, kablojn kaj la lumĵetilon, la esploristoj ŝarĝiĝis sur la nedifektitan ĉareton kaj haste retiriĝis al sia stelŝipo.
La sukcesa koincido de cirkonstancoj dum la nesingarda malfermo de la fremda stelŝipo tute ne dependis de antaŭvidemo de la estro. Dua provo fari tion devus finiĝi multe pli plorinde… Kaj Niza, kara astronavigaciisto, kiel ŝi?.. Erg Noor esperis, ke la skafandro devis malfortigi la mortigan forton de la nigra kruco. Ja la biologon ne murdis la tuŝo al nigra meduzo. Sed ĉi tie, malproksime de potencaj teraj kuracistaj institutoj, ĉu povos ili venki la efikon de nekonata armilo?..
En la transira kamero Kej Ber alproksimiĝis al la estro kaj almontris la malantaŭan flankon de la maldekstra surŝultraĵo. Erg Noor turniĝis al speguloj, kiuj ĉiam troviĝis en transiraj kameroj por nepra pririgardo de si mem dum reveno el fremda planedo. Maldika folio de la zirkoni-titana surŝultraĵo estis distranĉita. El la ŝirita truo elstaris peco da ĉielblua metalo, enpikiĝinta en la izolan tavolon, sed ne trapikinta la internan tavolon de la skafandro. Li kun peno sukcesis elŝiri la metalan pecon. Je prezo de granda danĝero, kaj finfine hazarde, specimeno de la mistera metalo de la spiraldiska stelŝipo nun estos liverita sur la Teron.
Finfine Erg Noor, liberigita de la skafandro, sukcesis eniri — pli ĝuste, engrimpi sub premanta gravito de la terura planedo — en sian ŝipon.
La tuta ekspedicio atendis lin kun grandega malpacienco. La katastrofon ĉe la disko oni observis per stereovideofonoj, kaj ne necesis demandi pri rezultoj de la provo.