Finfine «Tantro» egaligis sian orbitan rapidon kun rapido de la interna planedo de la fera stelo kaj komencis rivolui ĉirkaŭĝi. Malklara, griz-bruna, kun rebrilo de la grandega sang-bruna stelo, la supraĵo de la planedo — pli ĝuste, ĝia atmosfero — estis videbla nur per elektronika konvertilo. Senescepte ĉiuj ekspedicianoj estis okupitaj ĉe aparatoj.
— Temperaturo de supraj tavoloj sur prilumita flanko: tricent dudek kelvinoj!
— Rotacio: proksimume dudek diurnoj!
— La lokaliziloj indikas ekziston de akvo kaj sekaĵo.
— Diko de la atmosfero: mil sepcent kilometroj.
— La precizigita maso estas kvardek tri kaj du dekonoj de la tera.
Mesaĝoj venadis seninterrompe, kaj karaktero de la planedo iĝadis ĉiam pli klara.
Erg Noor estis kuniganta la ricevatajn datumojn, kolektante materialon por kalkulado de la orbita reĝimo. Kvardek tri kaj du dekonoj de la tera maso — la planedo estis granda. Ĝia gravitforto alpremos la ŝipon al la grundo. En senhelpajn insektojn sur gluo transformiĝos la homoj…
La ekspediciestro rememoris terurajn rakontojn — duonlegendojn, duonveraĵojn — pri malnovaj stelŝipoj, pro diversaj kaŭzoj trafintaj sur grandegajn planedojn. Tiam ŝipoj kun malgrandaj rapidoj, kun malforta brulaĵo ofte pereadis. Muĝo de motoroj kaj konvulsia tremo de ŝipo, kiu, ne kapabla elŝiriĝi, kvazaŭ algluiĝis al supraĵo de planedo. La stelŝipo restis nedamaĝita, sed krakadis rompiĝantaj ostoj de homoj — nepriskribebla teruro, sendita en fragmentaj krioj de lastaj adiaŭaj mesaĝoj…
Al la ŝipanaro de «Tantro» ne minacis tia sorto, dum ili rivoluos ĉirkaŭ la planedo. Sed se necesos alteriĝi sur ĝian supraĵon, do tiam nur tre fortaj homoj povos treni sian pezon en tiu ilia estonta restadejo. La restadejo, destinita al ili por jardekoj da vivo… Ĉu povos ili plu vivi en tiaj kondiĉoj? Sub ŝarĝo de premanta pezo, en eterna mallumo de la infraruĝa nigra suno, en densa atmosfero? Sed ĉiel ajn — tio estas ne pereo, tio estas espero al saviĝo, kaj elekto ne ekzistas!
«Tantro» estis ĉirkaŭskribanta sian orbiton proksime al la limo de la atmosfero. La anoj de la ekspedicio ne povis preterlasi la okazon por esploro de la antaŭe nekonita planedo, situanta relative nemalproksime de la Tero. La prilumita — pli ĝuste, privarmita — flanko de la planedo diferencis de la ombra ne nur per multe pli alta temperaturo, sed ankaŭ per grandegaj amasiĝoj de elektro, kiuj malhelpadis eĉ al potencaj lokaliziloj, kies indikoj estis distordataj nerekoneble. Erg Noor decidis fari esploron de la planedo helpe de bombaj stacioj. Oni deĵetis fizikan stacion,[17] kaj la aŭtomato raportis pri mirinda ĉeesto de libera oksigeno en la neon-nitrogena atmosfero, pri ĉeesto de akvaj vaporoj kaj pri temperaturo plus dek du celsiaj gradoj. Tiuj kondiĉoj estis, ĝenerale, similaj al la teraj. Nur la premo de la dika atmosfero superis la normalan atmosferan premon de la Tero je unu kaj kvar dekonoj, kaj la gravitforto pli ol du-kaj-duon-oble superis la teran.
— Ĉi tie eblas vivi! — malforte ridetis la biologo, transdonante al la estro la mesaĝon de la stacio.
— Se ni povas vivi sur tia malhela kaj peza planedo, do, verŝajne, ĉi tie jam iu vivas — malgranda kaj malutila!
Al la dekkvina rivoluo de la stelŝipo oni preparis bomban stacion kun potenca televida sendilo. Tamen la dua fizika stacio, ĵetita en la ombron, kiam la planedo turniĝis je cent dudek gradoj, malaperis, ne sendinte signalojn.
— Trafis en oceanon, — mordinte la lipon pro domaĝo, konstatis geologino Bina Led.
— Necesos palpi per la ĉefa lokalizilo, antaŭ ol deĵeti televidan roboton! Ni havas nur du da ili!
«Tantro», eligante faskon de direktitaj elektromagnetaj radioj, estis rivoluanta super la planedo, palpante malklarajn pro distordoj konturojn de kontinentoj kaj maroj. Desegniĝis formoj de grandega ebenaĵo, elŝoviĝinta en oceanon aŭ disiganta du oceanojn preskaŭ sur la ekvatoro de la planedo. La stelŝipo zigzagis per la radio, kovrante strion larĝan je ducent kilometroj. Subite la ekrano de la lokalizilo ekbrilis per hela punkto. Fajfo, vipinta la streĉitajn nervojn, konfirmis, ke tio ne estas halucino.
— Metalo! — ekkriis la geologino. — Malfermita mino.
Erg Noor balancis la kapon.
— Malgraŭ momenteco de la lumbrilo, mi sukcesis rimarki difinitecon de ĝiaj konturoj. Tio estas aŭ granda peco de metalo — meteorŝtono, aŭ…
— Ŝipo! — samtempe emiksiĝis Niza kaj la biologo.
— Fantazio! — kontestis Pur Hiss.
— Eble, realo, — replikis Erg Noor.
— Tutegale la disputo estas senutila, — ne cedis Pur Hiss. — Per nenio eblas kontroli. Ja ni ne alteriĝos.
— Ni kontrolos post tri horoj, kiam venos ree al tiu ebenaĵo. Atentu — metala aĵo troviĝas sur la ebenaĵo, kiun ankaŭ mi elektus por alteriĝo… Ni deĵetos la televidan stacion ĝuste tien. Agordu radion de la lokalizilo al ses-sekunda anticipo!
La plano de la ekspediciestro sukcesis, kaj «Tantro» duan fojon foriris por duhora ĉirkaŭflugo de la malhela planedo. Nun ĉe aliro al la kontinenta ebenaĵo la ŝipon renkontis raporto de la televida roboto. La homoj alkroĉiĝis al la ekbrilinta ekrano. Klakis, ŝaltiĝinte, kaj nerimarkeble ekĵetiĝis la vida radio, simile al homa okulo desegninta konturojn de objektoj tie, malproksime malsupre, en la milkilometra malhela abismo. Kej Ber klare imagis, kiel turniĝas simila al lumturo kapeto de la stacio, elŝoviĝinta el la malmola karapaco. En la zono, prilumita de radio de la aŭtomato, kuris laŭ la ekrano tuj fotataj malaltaj deklivoj, montetoj, nigraj sinuoj de akvospuroj. Subite tra la ekrano fulmis vizio de brilanta fiŝsimila konturo, kaj ree dissterniĝis deĵetita per la radio mallumo kun elŝiritaj el ĝi ŝtupegoj de la altebenaĵo.
— Stelŝipo! — elspiris samtempe kelkaj buŝoj. Kun malkaŝa triumfo Niza rigardis al Pur Hiss. La ekrano estingiĝis, «Tantro» ree malproksimiĝis for de la televida sendilo, sed biologo Eon Tal jam fiksis rubandon de elektronika fotaĵo. Per la fingroj, tremantaj pro malpacienco, li ŝovis la rubandon en projekciilon de duonsfera ekrano.[18] La internaj vandoj de la malplena duonsfero spegulis la pligrandigitan bildon.
Konataj cigarsimilaj konturoj de pruo, ŝvela poŭpo, alta kresto de ekvilibra ricevilo… Kiel ajn malprobabla estis tiu spektaĵo, kiel ajn nepensebla, nekredebla estis renkontiĝo sur la planedo de mallumo — tio efektive estis tera stelŝipo! Ĝi staris horizontale, en la pozicio de normala alteriĝo, apogita per potencaj piedoj, sendifekta, kvazaŭĵus malleviĝis sur la planedon de la fera stelo.
«Tantro», ĉirkaŭskribante siajn rondojn, tre rapidajn pro proksimeco al la planedo, sendadis signalojn, kiuj restis sen respondo. Pasis kelkaj horoj. En la centra stirejo denove kolektiĝis ĉiuj dek kvar homoj de la ekspedicio. Tiam Erg Noor, sidinta en profunda meditado, ekstaris.
— Mi proponas alterigi «Tantron». Eble, niaj fratoj bezonas helpon; eble, ilia ŝipo estas damaĝita kaj ne povas iri al la Tero. Tiam ni prenos ilin, prenos anamezonon kaj saviĝos mem. Alterigi savan raketon ne havas sencon. Ĝi nenion povos fari por provizi nin per brulaĵo, kaj malŝparos tiom da energio, ke ni ne havos, per kio sendi signalon al la Tero.
— Kaj se ili mem trafis ĉi tien pro manko de anamezono? — singarde demandis Pel Lin.
— Tiam ĉe ili devis resti jonaj planedaj ŝargoj — ili ne povis eluzi ĉiujn plene. Vidu, la stelŝipo sidas ĝuste — do, ili alteriĝis per planedaj motoroj. Ni prenos jonan brulaĵon, ekflugos ree kaj, leviĝinte sur orbiton, atendos kaj vokos helpon de la Tero. Okaze de sukceso pasos nur ok jaroj. Kaj se ni sukcesos akiri anamezonon — tiam ni venkis.
— Eble, ilia planeda brulaĵo estas ne jonaj ŝargoj, sed fotonaj? — ekdubis iu el inĝenieroj.
— Ni povas uzi ĝin en la ĉefaj motoroj, se remetos el la akcesoraj la kalikajn reflektilojn.
— Restas risko de alteriĝo sur pezan planedon kaj risko de estado sur ĝi, — grumblis Pur Hiss. — Estas terure pensi pri tiu mondo de obskuro!
— Risko, certe, restas, sed ĝi ekzistas en la bazo mem de nia stato, kaj ni apenaŭ pligrandigas ĝin. Kaj la planedo, sur kiun alteriĝos nia stelŝipo, estas ne tiom malbona. Ni nur konservu la ŝipon!
Erg Noor ĵetis rigardon al ciferplato de egaligilo de rapidoj kaj rapide aliris la regpanelon. Dum minuto la ekspediciestro staris antaŭ la regaj stangetoj kaj vernieroj. La fingroj de liaj grandaj manoj moviĝetis, kvazaŭ farante akordojn sur muzikilo, la dorso ĝibiĝis kaj la vizaĝo ŝtoniĝis.
Niza Krit aliris la estron, kuraĝe prenis lian dekstran manon kaj almetis per la manplato al sia glata vango, varmega pro emocio. Erg Noor danke balancis la kapon, karesis la pufajn harojn de la junulino kaj rektigis sin.
— Ni iras en la malsuprajn tavolojn de la atmosfero kaj alteriĝas! — laŭte diris li, ŝaltante signalon.
Hurlo trais la ŝipon, kaj la homoj haste diskuris al siaj lokoj, ŝlosinte sin en hidraŭlikaj naĝantaj seĝoj.
Erg Noor mallevis sin en molajn brakumojn de la alteriga seĝo, leviĝinta el luko antaŭ la regpanelo. Ektondris frapoj de la planedaj motoroj, kaj la stelŝipo kun muĝo ĵetiĝis malsupren, renkonten al rokoj kaj oceanoj de la nekonata planedo. Lokaliziloj kaj infraruĝaj reflektiloj estis palpantaj la praan obskuron malsupre, sur la skalo de alto ruĝaj lumoj brilis ĉe la difinita nombro — dek kvin mil metroj. Montoj, pli altaj ol dek kilometroj, ne estis atendindaj sur la planedo, kie akvo kaj varmo de la nigra suno laboris por glatigi la supraĵon, same, kiel sur la Tero.
Jam post la unua ĉirkaŭflugo oni trovis sur la plej granda parto de la planedo anstataŭ montojn nur negrandajn altaĵojn, iomete pli grandajn, ol sur Marso. Evidente, agado de internaj fortoj, kreantaj montajn leviĝojn, preskaŭ tute ĉesis aŭ provizore haltis.
Erg Noor movis limigilon de alto de flugo al du mil metroj kaj ŝaltis potencajn lumĵetilojn. Sub la stelŝipo etendiĝis grandega oceano — vera maro de teruro. Seninterrompe nigraj ondoj leviĝadis kaj faladis super nekonataj profundaĵoj.
La biologo, viŝante ŝviton, aperintan pro streĉoj, penis kapti reflektitan de la ondoj lumbrilon en aparaton, determinantan eĉ etegajn oscilojn de reflekta kapablo — albedo, por determini salecon aŭ entenon de mineraloj de tiu ĉi obskura maro.
La brilantan nigron de la akvo anstataŭis senbrila nigro — komenciĝis sekaĵo. Krucigitaj radioj de la lumĵetiloj estis malfermantaj mallarĝan vojon inter muroj de mallumo. Sur ĝi riveliĝadis neatenditaj koloroj — jen flavaj makuloj de sablo, jen griz-verda supraĵo de rokaj nekrutaj vicoj.
«Tantro», obeanta al la lerta mano, ekflugis super la kontinento.
Finfine Erg Noor trovis tiun ebenaĵon. Pro negranda alto ĝin ne eblis nomi altebenaĵo. Sed estis evidente, ke eblaj tajdoj kaj tempestoj de la malhela maro ne povas atingi tiun ebenaĵon, leviĝintan super malaltaj sekaĵoj je alto ĉirkaŭ cent metroj.
La antaŭa lokalizilo de la maldekstra flanko fajfis. «Tantro» celis la lumĵetilojn. Nun tute klare iĝis videbla stelŝipo de unua klaso. Kovraĵo de ĝia pruo el kristale rekonstruita anizotropa iridio brilis en radioj de la lumĵetiloj kiel nova. Apud la ŝipo ne estis videblaj provizoraj konstruaĵoj, brilis neniaj lumoj — malhela kaj senviva staris la stelŝipo, neniel reagante al proksimiĝo de la frato. Radioj de la lumĵetiloj ekkuris pluen, brileris, reflektiĝinte, kiel de blua spegulo, de kolosa disko kun spiralaj elstaraĵoj. La disko staris oblikve, sur la eĝo, parte enprofundigita en la nigran grundon. Por momento al la observantoj ŝajnis, ke malantaŭ la disko elstaras iaj rokoj, kaj poste densiĝas nigra mallumo. Tie, verŝajne, estis deklivo aŭ malleviĝo ien sur malaltaĵon…
Surdiga hurlo de «Tantro» tremigis ĝian korpon. Erg Noor deziris alteriĝi pli proksime al la trovita stelŝipo kaj avertis homojn, kiuj povis troviĝi en la mortiga zono, kun radiuso ĉirkaŭ mil metroj de la loko de alteriĝo. Aŭdebla eĉ interne de la ŝipo, traruliĝis monstra tondro de la planedaj motoroj, en la ekranoj aperis nubo de ardigitaj eroj de la grundo. La planko komencis krute leviĝi supren kaj fali malantaŭen. Sensone kaj glate hidraŭlikaj ĉarniroj turnis la seĝojn perpendikulare al la vandoj, iĝintaj vertikalaj.
Gigantaj artikaj apogiloj desaltis de la ŝipkorpo kaj, dismetiĝinte, prenis sur sin la unuan tuŝon al la grundo de la fremda mondo. Puŝo, frapo, puŝo — «Tantro» ŝanceliĝis per la prua parto kaj rigidiĝis samtempe kun plena halto de la motoroj. Erg Noor levis la manon al la regpanelo, kiu iĝis super la kapo, turnis la stangeton de malŝalto de la apogiloj. Malrapide, per mallongaj puŝoj la stelŝipo komencis malleviĝi per la pruo, ĝis ricevis la antaŭan horizontalan pozicion. La alteriĝo finiĝis. Kiel ĉiam, ĝi donis tiom fortan skuon al homa organismo, ke la astronaŭtoj devis dum ioma tempo rekonsciiĝi, duonkuŝante en siaj seĝoj.
Terura pezo ekpremis ĉiun. Kiel post grava malsano, la homoj apenaŭ povis leviĝi. Tamen la malpacienca biologo sukcesis preni provaĵon de aero.
— Taŭgas por spirado, — sciigis li. — Mi tuj faros mikroskopan esploron!
— Ne necesas, — respondis Erg Noor, malbutonumante kovrilon de la alteriga seĝo. — Sen skafandroj ne eblas forlasi la ŝipon. Ĉi tie povas esti tre danĝeraj sporoj kaj virusoj.
En kluza kamero ĉe la elirejo estis anticipe preparitaj biologiaj skafandroj kaj «saltantaj skeletoj» — ŝtalaj, kovritaj per ledo skeletoj kun elektromotoroj, risortoj kaj amortiziloj por individua moviĝo ĉe granda gravito, kiujn oni surmetadis super skafandroj.
Ĉiuj malpaciencis eksenti sub la piedoj grundon, eĉ fremdan, post ses jaroj da vagado en interstelaj abismoj. Kej Ber, Pur Hiss, Ingrid, kuracistino Luma kaj du meĥanikistoj-inĝenieroj devis resti en la stelŝipo, por deĵori ĉe radistacio, lumĵetiloj kaj aparatoj. Niza staris flanke kun helmo en la manoj.
— De kie la nedecidemo, Niza? — vokis Niza-n la estro, kontrolanta sian radistacion en la pinto de la helmo. — Ni iru al la stelŝipo!
— Mi… — La junulino konfuziĝis. — Al mi ŝajnas, ĝi estas mortinta, staras ĉi tie jam delonge. Ankoraŭ unu katastrofo, ankoraŭ unu viktimo de la senkompata kosmo — mi komprenas, tio estas neevitebla, sed ĉiam malfacila… speciale post Zirda, post «Algrab»…
— Eble, morto de tiu stelŝipo donos al ni vivon, — respondis Pur Hiss, turnante panoraman mallongfokusan teleskopon al la ŝipo, plu restanta neprilumita.
Ok vojaĝantoj eliris en la transiran kameron kaj haltis en atendo.
— Ŝaltu aeron! — komandis Erg Noor al la restintoj sur la ŝipo, kiujn jam debaris la nepenetrebla muro.
Nur post kiam aerpremo en la kamero atingis kvin atmosferojn, hidraŭlikaj krikoj elpremis la dense algluiĝintan pordon. Premo de aero preskaŭ elĵetis la homojn el la kamero, permesante al nenio malutila el la fremda mondo penetri internen de la peco de la Tero. La pordo rapidege fermiĝis. Radio de lumĵetilo sternis helan vojon, laŭ kiu la esploristoj eklamis sur siaj risortaj kruroj, apenaŭ trenante siajn pezajn korpojn. En la fino de la luma vojo altis la grandega ŝipo. Kilometro kaj duono ŝajnis nekredeble longa kaj pro malpacienco kaj pro kruela skuado de mallertaj saltoj laŭ la malglata, prisemita per ŝtonetoj grundo, tre varmigita de la nigra suno.
Tra la dika atmosfero, riĉa je humido, la steloj videblis kiel palaj, malklaraj makuloj. Anstataŭ lukse brilanta kosmo la ĉielo de la planedo montris nur aludojn al stelfiguroj. Iliaj ruĝetaj malhelaj lanternetoj ne povis lukti kontraŭ mallumo sur la grundo de la planedo.
En ĉirkaŭanta profundega mallumo la ŝipo kontrastis speciale reliefe. Dika tavolo de borazon-zirkonia lako iuloke forfrotiĝis sur la ŝelo. Verŝajne, la stelŝipo longe vagis en la kosmo.
Eon Tal eligis ekkrion, reeĥintan en ĉiuj telefonoj. Li almontris per la mano al malfermita pordo, oscedanta kiel nigra makulo, kaj al mallevita malsupren malgranda lifto. Sur la grundo apud la lifto kaj sub la ŝipo elstaris, sendube, kreskaĵoj. Dikaj tigoj levis sur preskaŭ metran alton nigrajn, parabolajn kalikojn, dentigitajn ĉe rando, kiel dentoradoj, — ĉu foliojn, ĉu florojn. La aro da nigraj senmovaj dentoradoj aspektis malbonaŭgure. Ankoraŭ pli multe timigis la muta oscedo de la pordo. La netuŝitaj kreskaĵoj kaj la malfermita pordo — sekve, jam delonge homoj ne uzas tiun vojon, ne gardas sian malgrandan teran mondeton kontraŭ la fremda.
Erg Noor, Eon kaj Niza eniris en la lifton. La estro turnis startan stangon. Kun facila knaro la meĥanismo ekfunkciis kaj obeeme levis la tri esploristojn en larĝe malfermitan transiran kameron. Poste leviĝis ankaŭ la ceteraj. Erg Noor sendis al «Tantro» peton estingi la lumĵetilon. Momente la grupeto de homoj perdiĝis en abismo de mallumo. La mondo de la fera suno alŝoviĝis proksimege, kvazaŭ dezirante solvi en si la malfortan neston de tera vivo, alpremiĝintan al la grundo de la grandega malhela planedo.
Oni lumigis lanternetojn, turniĝantajn sur pintoj de la helmoj. La pordo el la transira kamero internen de la ŝipo estis fermita, sed ne ŝlosita kaj facile cedis. La esploristoj eniris en la mezan koridoron, libere orientiĝante en mallumo de pasejoj. La konstruo de la stelŝipo diferencis disde «Tantro» nur en negravaj detaloj.
— La ŝipo estas konstruita antaŭ kelkdek jaroj, — diris Erg Noor, alproksimiĝante al Niza.
La junulino retrorigardis. Tra silikolo[19] de la helmo la duone prilumita vizaĝo de la estro ŝajnis mistera.
— Jen neebla penso, — daŭrigis Erg Noor, — ĉu tio estas…
— «Velo»! — ekkriis Niza, forgesinte pri la mikrofono, kaj ekvidis, ke ĉiuj turniĝis al ŝi.
La skolta grupo penetris en la ĉefan ejon de la ŝipo — la bibliotekon-laboratorion kaj poste pli proksimen al la pruo, en la centran stirejon. Lamante en sia skeleto, ŝanceliĝante kaj frapiĝante je muroj, la ekspediciestro atingis la ĉefan energidistribuan panelon. La prilumo de la stelŝipo estis ŝaltita, sed la kurento malestis. En mallumo de la ejoj plu lumis nur fosforeskantaj montriloj kaj signoj. Erg Noor trovis porakcidentan klemon, kaj tiam, por ĉies miro, ekbrilis malhela, ŝajninta blindiga lumo. Verŝajne, ĝi ekbrilis ankaŭĉe la lifto, ĉar en la telefonoj de la helmoj eksonis voĉo de Pur Hiss, demandinta pri stato de la esploro. Al li respondis Bina, la geologino. La estro rigidiĝis sur sojlo de la centra stirejo. Sekvinte lian rigardon, Niza ekvidis supre, inter antaŭaj ekranoj, duoblan skribaĵon — en la tera lingvo kaj per la kodo de la Granda Ringo — «Velo». Malsupre sub streko estis la galaksia kodo de la Tero kaj la koordinatoj de la suna sistemo.
La malaperinta antaŭ okdek jaroj stelŝipo troviĝis en la antaŭe nekonata sistemo de nigra suno, kiun oni tiel longe opiniis nur malhela nubo.
Pririgardo de ejoj de la stelŝipo ne helpis kompreni, kien malaperis la homoj. Oksigenaj rezervoj ne estis elĉerpitaj, rezervoj de akvo kaj nutraĵo povis sufiĉi ankoraŭ por kelkaj jaroj, sed nenie estis spuroj, nek restaĵoj de la ŝipanaro de «Velo».
Strangaj malhelaj likvospuroj videblis ie en koridoroj, en la centra stirejo kaj en la biblioteko. Sur la planko en la biblioteko same estis makulo — ĝi ŝvelis per plurtavola filmo, kvazaŭĉi tie sekiĝus io verŝita. En la poŭpa maŝinejo antaŭ malfermita pordo de malantaŭa vando pendis ŝiritaj kabloj, kaj masivaj apogiloj de malvarmigiloj el fosfora bronzo estis forte fleksitaj. Ĉar cetere la ŝipo estis tute nedamaĝita, do tiuj damaĝoj, postulantaj potencan baton, restis nekomprenitaj. La esploristoj penegis, sed ne trovis ion, kio povus klarigi malaperon kaj senduban pereon de la ŝipanaro de «Velo».
Krome venis alia, gravega malkovro — rezervoj de anamezono kaj de planedaj jonaj ŝargoj, konserviĝintaj sur la ŝipo, garantiis starton de «Tantro» de sur la peza planedo kaj vojon al la Tero.
Tuj sendita al «Tantro» mesaĝo forigis la konscion de kondamniteco, regintan la homojn post la kapto de ilia ŝipo fare de la fera stelo. Malaperis neceso de longa laboro por sendo de mesaĝo al la Tero. Anstataŭe iĝis necesa grandega laboro pri transŝarĝo de konteneroj kun anamezono. La malfacila per si mem tasko ĉi tie, sur la planedo kun preskaŭ triobla tera gravito, transformiĝis en aferon, postulantan grandan inĝenieran inventemon. Sed homoj de la epoko de la Ringo ne timis malfacilajn mensajn taskojn, sed ĝojis pri ili.
La biologo elprenis el magnetofono en la centra stirejo nefinitan bobenon de fluga taglibro. Erg Noor kun la geologino malfermis hermetike ŝlositan ĉefan gardoŝrankon, konservintan rezultojn de la ekspedicio de «Velo». La homoj ektrenis sur si grandan pezon — multajn volvaĵojn de foton-magnetaj filmoj, taglibrojn, astronomiajn observaĵojn kaj kalkulojn. Mem estante esploristoj, la ekspedicianoj ne povis eĉ por mallonga tempo lasi tiom valoregan trovaĵon.
Apenaŭ vivaj pro laco, la skoltoj renkontiĝis en la biblioteko de «Tantro» kun la kamaradoj, ardaj pro malpacienco. Ĉi tie, en la kutima medio, ĉe oportuna tablo sub hela lumo, la tomba mallumo de ĉirkaŭanta obskuro kaj la senviva, forlasita stelŝipo iĝis vizio de nokta koŝmaro. Nur ĉiun premis eĉ por sekundo ne ĉesanta gravito de la terura planedo, kaj ĉe ĉiu movo jen unu, jen alia esploristo sulkiĝadis pro doloro. Sen granda praktiko estis tre malfacile kunordigi propran korpon kun moviĝoj de stangoj de ŝtala «skeleto». Pro tio paŝadon akompanis puŝoj kaj kruela skuado. Eĉ post mallonga vojo la homoj revenis kiel forte batitaj. Geologino Bina Led, probable, ricevis facilan cerboskuon, sed ankaŭŝi, peze alpremiĝinte al la tablo kaj kunpremante la tempiojn, rifuzis foriri, ne aŭdinte la lastan bobenon de la ŝipa taglibro. Niza atendis de tiu registraĵo, dum okdek jaroj konservita en la mortinta ŝipo sur la terura planedo, ion nekredeblan. Ŝi imagis raŭkajn vokojn pri helpo, kriojn de sufero, tragikajn adiaŭajn vortojn. La junulino tremeris, kiam el la aparato aŭdiĝis laŭta kaj malvarma voĉo. Eĉ Erg Noor, la granda konanto de ĉio, kio koncernis interstelajn flugojn, konis neniun el la ŝipanaro de «Velo». Kompletigita ekskluzive per junularo, tiu ĉi stelŝipo komencis sian senfine kuraĝan vojaĝon al Vego, ne transdoninte al la Konsilio de Stelnavigado ordinaran filmon pri homoj de la ŝipo.