― Tie ĉi estas io ― montris la mastro malpene per mano la malkovritan leteron, kuŝantan sur la tablo, ― kia strangulo, li persekutas min eĉ nun kun sia lingvo internacia, al kiu mi sentas nenian simpation… Mi eĉ ne legis ĝin… mi ne volas.
La gasto per grandaj okuloj ekrigardis la interparolanton; li ne supozis eĉ, ke la propagando de Siksten povis doni tiajn plorindajn rezultatojn.
― Tiel, vi eĉ ne legis ĝin? Oni povus ekpensi, ke vin tre malmulte interesas la sorto de via amiko… Se vi al mi permesos, mi rigardos tiun ĉi leteron: povas esti, ke en ĝi ni trovos kion ajn atentindan.
― Ho, mi konsentas… Esperanto ― tio ĉi estas via specialeco.
Ĉielson profundiĝis en la legadon de la letero, dum la mastro per grandaj paŝoj mezuradis la ĉambron.
― Ba! tie ĉi la afero tuŝas persone vin, se vi volas, ― ekkriis gaje la esperantisto, interrompante la legadon ― tie ĉi estas parolo pri ia bela juna virino, videble via konata!..
Kiel do vi povis preterlasi tian leteron?
― Pri kia virino? ― haltis mirigite Monblero.
― Jen vi vidas. Aŭskultu: mi tradukos al vi tiun ĉi leteron; ĝi estas tre interesa kaj mi eĉ ne atendis tian talenton ĉe nia komuna amiko… ― kaj Ĉielson komencis traduki la leteron, kies enhavo montriĝis sekvanta:
"Kara amiko!
Pri mia vivo en N. mi nenion al vi komunikos, ĉar mi jam duan semajnon pasigas en somerloĝo en interspaco de ĉirkaŭ dek kilometroj de tiu ĉi urbo. Alveturinte en N., mi antaŭ ĉio faris vizitojn al la tieaj ĉi esperantistoj, en la nombro de kiuj mi renkontis certan sinjoron Marei, malnovan amikon de juneco de mia mortinta patro, kaj nun bonhavan tiean ĉi bienhavanton, alveturintan en N. por kelka tempo kun tuta sia familio. Malfacile estas priskribi al vi, kian bonkoran akcepton mi renkontis en lia domo. Mi estis treege karesita de la mastro kaj prezentita tuj al ĉiuj membroj de lia familio, invitita en tiu sama tago al tagmanĝo, poste al balo, donita de sinjoro Marei al liaj amikoj N ― aj, poste mi devis doni la vorton ĉiutage vizitadi ilin, al tag ―, aŭ vespermanĝo, kaj fine sinjoro Marei, elveturante sian bienon, proponis al mi veturi kune kun li je kelkaj semajnoj kaj ripozi en lia domo, ĉar miaj universitataj okupoj estos komencitaj ankoraŭ ne baldaŭ. Kompreneble, mi ne povis rifuzi al la bonkora mastro, kaj jen ― mi spiradas nun per belega aero, saturita de bonodoro de rozoj; rajdadas aŭ naĝadas per ŝipeto, dorlotadas min en malvarmeta ombro de kaŝtanoj kaj cipresoj, ĉasadas, ĝuadas la vivon kaj ĉirkaŭflirtadas… Jes, mi ĉirkaŭflirtas, ĉar estas kiun ĉirkaŭflirti, estas por kiu perdi la kapon… Vi devas scii, ke la familio de sinjoro Marei, krom li mem kaj lia edzino, tre respektinda kaj simpatia sinjorino, estas ankoraŭ kunmetita el du filinoj, dekdu ― jara filo, alveturinta domen al libertempo, kaj malproksima parencino de s ― rino Marei, ia fraŭlino Izabelo Kartuŝ, bonega legistino kaj ne simpla muzikistino. Ambaŭ filinoj de s-ro Marei estas jam grandaĝaj fraŭlinoj kaj ambaŭ tiel belegaj, ke malofte prosperas renkonti ion similan. La pli maljuna de ili, Karolino, alta, bontalia nigraharulino, kun riĉega velura harligo, kun mirindaj seriozaj, plenaj de profunda esprimo okuloj, ŝajnas al mi diino de la beleco, per ia miro transportita al ni el la mondo de la klasika antikveco. Ŝi estas ĉiam kvieta, majesta kaj kvazaŭ enpensa; ŝi ridas malofte, sed se sur ŝiaj mirindaj lipoj aperas rideto, tiam vi vidas en ĝi tiom da sorĉanta ĉarmo, ke la nova paradizo malkovriĝas antaŭ vi… La pli juna, Elizo, estas ankaŭ belega ekzistaĵo, sed iom de alia speco ― kaj mi diros al vi sub la plej granda sekreto ― ŝi tre al mi plaĉas. Tiu ĉi estas de la plej pura sango francino, mallumhara, mallumokula, petola kiel diableto, ĉiam gaja, sprita kiel Hejne, viviganta tutan nian societon, kies ĉiuj membroj vice estadas celo al ŝiaj ŝercoj. Kompreneble ricevas ankaŭ mi, kaj, se vi volas, pli multe ol aliaj, sed je tiu ĉi belulineto ne estas eble koleri… Kio do tuŝas la fraŭlinon Kartuŝ, ŝi ludas en nia rondeto duagradan rolon. Ŝi estas ne tre bela, vespere okupadas nin per deklamado aŭ muziko, akompanadas nin en promenadoj kaj ne pli… Mi treege disskribiĝis kaj mi sentas, ke jam longe estus tempo fini la leteron, sed mi ne povas silenti pri unu cirkonstanco, tuŝanta persone vin. Antaŭ nelonge vespere, kiam ni, t.e. mi kaj fr ― ino Karolino, sidis en laŭbo kaj rigardis sur plateto gajan kuradon de la juna gimnaziisto kaj du aliaj fraŭlinoj, Karolino komencis demandadi min pri mia antaŭa vivo kaj miaj konatoj. Ĉe elnomo de miaj amikoj venis la vico ankaŭ al vi kaj, apenaŭ mi komencis priskribadi vian eksteraĵon, ŝi fariĝis tre serioza kaj atenta kaj eĉ, interrompinte mian rakonton, postulis de mi la pli precizajn montrojn pri via figuro. De tio ĉi mi konkludis, ke vi estas kvazaŭ al ŝi konata, kaj, interesita pri tio ĉi, mi eĉ decidis demandi ŝin, de kie ŝi povas vin koni. Karolino iom balbutis, sed fine diris, ke antaŭ du jaroj ŝi, estinte kun la patrino por maraj banoj en Nicco, renkontis tie junan komencantan kuraciston, kiu turnis sur sin ŝian atenton kaj kiu laŭ sia eksteraĵo estis tre simila al tiu, kian mi priskribis al ŝi vin. Pli mi nenion de ŝi sciiĝis, sed ankaŭ tio ĉi, mi pensas, al vi estos sufiĉe interesa.
Jen, amiko, kiel neatendite la sorto ridetis al mi kaj kiel agrable mi pasigas la tempon. Respondu al mi, mi petas, pli rapide, kion oni aŭdas ĉe vi bonan, kiel vi vivas kaj kiel iras viaj okupoj. Mi ĉirkaŭprenas vin, ― amanta via amiko A. Siksten."
Tiu ĉi letero faris efektive ian impreson sur Monbleron. Kiam Ĉielson finis sian tradukon, Leono sidis ankoraŭ iom da tempo en profunda enpenseco, direktinte la okulojn en nedifinitan malproksimaĵon. Fine li ekkonsciiĝis kaj, rimarkinte sur si akran rigardon de sia gasto, tre konfuziĝis kaj ruĝiĝis.
La gasto leviĝis kaj komencis diri adiaŭ.
― Nu kiel, ĉu vi ne volas doni al mi tiun ĉi leteron, se ĝi estas al vi ne bezona? ― demandis li kvazaŭ okaze, premante la manon de la kuracisto.
― N-n-e, ĝi restu… povas esti, ke mi ankaŭ trarigardos ĝin en libera tempo ― ekmurmuris tiu ree konfuziĝante.
Facila rideto trakuris sur la anguloj de lipoj de Ĉielson, sed la mastro ĝin ne rimarkis kaj la junaj homoj disiĝis.
Ankoraŭ longe post la eliro de l' gasto la kuracisto ne povis liberiĝi de ĉirkaŭkaptinta lin revo. Rememoriĝis al li la tempo, pasigita antaŭ du jaroj en Nicco kaj rememoriĝis efektive vidita tie juna fraŭlineto, frapinta lin per sia klasika beleco. Tiun ĉi fraŭlineton li vidis iom da fojoj, akompanatan de maljuna kaj severa sinjorino; iom da fojoj liaj okuloj renkontadis la okulojn de la juna fraŭlino kaj en la direktita sur lin ŝia rigardo li legis ion simpatiantan kaj en tiu sama tempo kuraĝigantan kaj serĉis jam oportunan okazon, por esti prezentita al la juna virino, sed tia okazo longe ne aperis, kaj jen subite ambaŭ virinoj malaperis. Laŭ la faritaj informiĝoj ili elveturis sudon de Italujo kaj de tiu tempo jam ne renkontiĝis sur lia vojo de vivo.
Ĉio tio ĉi estis antaŭ longe kaj pasis senrevenonte, sed Monblero sentis, ke tiu ĉi renkonto ne restis, kiel centoj da aliaj, por li senpostesigna. La figuro de la belega nekonatulino ial tre obstine restadis viva en lia memoro kaj reviviĝadis ne unu fojon antaŭ li en la horoj de lia malgaja humoro, kiam li pli akre, ol ordinare, sentadis ian sopiron de la soleco.
Kaj jen tiu ĉi simpatia figuro nun ree aperas antaŭ li kaj reaperas lumigita per neatendita lumo: tiu ĉi virino, montriĝas, rimarkis lin, komencantan kuraciston; kaj ankaŭ, kiel li mem, konservis lian figuron en sia memoro… Ke tiu ĉi Karolino estas tiu sama juna banulino, kiun li renkontis en Nicco, ne povis esti ia dubo. Ĉiuj ŝiaj ecoj, prezentitaj en la letero de Siksten, jesigis tiun ĉi konvinkon. Sed se tio ĉi estas tiel ― lia unua renkonto kun ŝi, povas esti, ne estis por li la lasta en la vivo… La sorto ankoraŭ povas ilin kunpuŝi kaj proksimigi…
Tiaj pli malpli estis post la eliro de Ĉielson la revoj de la juna kuracisto, kies animo malgraŭ la fortiro per sciencoj, konservis multon da juna virga kaj poezia fajro. Malgraŭ tamen ĉio tio ĉi, li al Siksten ne respondis. En la komenco detenis lin fiereco ofendita per la esperanta teksto de la letero, kaj poste la tempo kaj la laboroj iom post iom reglatigis la impreson de la ricevitaj komunikoj ― kaj la vivo ree ekfluis en la antaŭa ordo.
Pasis ankoraŭ unu semajno kaj Monblero ree trovis sur la tablo ampleksan leteron, adresitan per konata al li mano de Aŭgusto. En tiu ĉi fojo la scivoleco estis tiel forta, ke li, ne atendante la tradukinton, mem kun "Universala Vortaro" en la manoj komencis vorto post vorto konatiĝi kun la enhavo de la letero.
En la dua letero la amiko sciigis al li inter cetera la sekvanton: Hieraŭ ni en granda societo da rajdantoj faris vetureton en arbareton, kuŝantan je kvar kilometroj de la bieno de s-ro Marei. La vetero estis belega. La profunda blua ĉielo estis semita de graciaj amasumaj nuboj, la alaŭdoj pepadis super la kampoj, alte en aero naĝadis longaflugilaj cikonioj, maldekstre de la vojo sin tiris profunda kavo, sur kies fundo kuras rapida rivereto, faranta kelkajn artajn lagetojn kun verdaj digoj kaj eterne murmurantaj muelejoj. Apud la turno la vojo fariĝis pli malvasta kaj dank' al tio ĉi nia societo, kiu rajdis la tutan tempon per rapida troto, distiriĝis; mi montriĝis en la nombro de la lastaj rajdintoj kaj ekaperis apud Karolino, kiu rajdis sur tre maltrankvila ĉevalo kaj devis konstante ĝin detenadi. Iom da tempo ni rajdis silente, sed, alveturante al la arbareto, mia akompanantino ekrigardis min subite. (Ho, kiel bela ŝi estis en tiu ĉi tempo: la veturado sur la obstina ĉevalo ŝin tre ekvarmigis; la delikataj ŝiaj truoj de l' nazo ektremadis kaj disbloviĝadis, sur la vangojn elpaŝis hela purpuro, kaj la okuloj bruladis de tia fajro, kian mi ĝis nun ĉe ŝi ne vidis.)
― Kio do, s-ro Siksten ― turnis ŝi sin subite al mi kun demando ― ĉu respondis al vi ion via amiko?
(Mi devas tie ĉi konfesi al vi, amikego, ke mi trababilis al ŝi pri ĉio, kion mi komunikis al vi en la estinta letero. Karolino estas, kvazaŭ, pli malkaŝema por mi, ol por ĉiuj siaj parencoj, kaj mi ĝuas ial ian apartan favorecon; povas esti, ke mi eraras, sed vi komprenas, ke mensogi al ŝi estas al mi tre nefacile kaj nelerte.)
― Ne ― mi respondis ― ĝis tiu ĉi tempo mi ne ricevis de li unu vorton.
― Nebona do estas via amiko ― rimarkis ŝi, malaltigante la voĉon. ― (Vi efektive povus, skribi al mi kvankam iom da linioj!) ― Li tro rapide forgesas siajn konatojn ― aldonis ŝi kaj en ŝia voĉo eksonis malgaja noteto. ― Al kiu rilatis tiu ĉi vorto ― siajn ― al mi, aŭ al ŝi mem ― certe mi ne povas al vi diri"…
Kiam post kelkaj tagoj al Monblero alvenis Ĉielson, li eksciis, ke la dua letero de Siksten estas jam longe tradukita, tralegita kaj eĉ estas alsendita respondo al Aŭgusto.
Je l' kaŭzo de tiu ĉi respondo Monblero ricevis ree sekvantajn iom ekscitintajn lin liniojn. ― "Mi kore dankas vin, amikego, por via letero, kiu vivigis en mi la memoron pri niaj amikaj interligoj kaj la jaroj, travivitaj sub unu tegmento, sed… tiu ĉi letero perdiĝas vane ― ne por mi, kompreneble, ho ne, ne! sed por ŝi… vi scias, pri kiu mi parolas… Ŝi ― sed ne ŝi sola, sed ankaŭ tuta la domo de s-ro Marei ― estas varmegaj esperantistoj. Tie ĉi neniu parolas alie, krom nur en esperanto, kaj la tuta korespondado, kun kiu nur oni povas, iradas en nia lingvo. Karolino estas, se vi volas, pli pedanta rilate tion ĉi, ol ĉiuj tieuloj; ŝi ofte paroladis, ke ĝis tiu tempo, ĝis nia lingvo ricevos en la civilizita mondo forton de ekzistado, ĝiaj predikistoj devas ne ellasi plej malgrandan okazon, por pruvi al la publiko ĝian utilecon kaj belecon kaj, kie oni devas, ili oferu eĉ por ĝia utilo sian hejman lingvon, ĉar tiu ĉi ofero estos tempa kaj ĝiaj fruktoj ― eternaj. Kompreneble, ke mi, priskribante al ŝi vin, ― kaj ŝi demandas min tre ofte kaj interesiĝas pri ĉia bagatelo pri vi ― hipokritis kaj priskribis vin, kiel varmegan esperantiston. Post tio ĉi kompreneble mi ne povis montri al ŝi vian leteron, nek eĉ konfesi pri ĝia ricevo ― alie mi tute malaltigus vin en ŝiaj okuloj"…
En fino de la letero staris la sekvanto: ― "Ĉe ni tre ofte estadas gastoj ― najbaraj bienhavantoj kun la familioj kaj junaj homoj el la urbo. En la nombro de la lastaj komencis vizitadi nin tre ofte juna Pariza artisto Ĵan Ĵoli, homo tre klera, bela, salona kaj pursanga esperantisto. Li tre malkaŝite ĉirkaŭflirtas Karolinon kaj malfacile estas diri ― ĉu kun sukceso, aŭ sen ĝi. Se ĝis nun li ne atingis ankoraŭ la plenan sukceson, kiu scias, kio povas okazi en estonteco!.. Ĉar el via letero mi vidas, ke Karolino estas al vi, kiel mi ankaŭ esperis, ne tute seninteresa, mi konsilus kvankam per kio ajn sciigi pri si (plej bone, kompreneble, per letero.)… Preskaŭ ĉiutage, kiam ni renkontas nin kun ŝi en la gastoĉambro en antaŭtagmanĝa tempo, ŝi salutas min per tia ekzamenanta rigardo, en kia mi klare legadas unu kaj tiun saman demandon: Ĉu skribis ion via amiko? ― Kaj jen ĝis nun mi devas delasi la okulojn, kvazaŭ mi per io ekkulpiĝis antaŭ ŝi"…
Ĉiun vesperon komencante de tiu tago, en kiu estis ricevita tiu ĉi letero, Monblero pasigis en forta ekscito, preskaŭ en maltrankvilo. Ĝis la profunda nokto en lia kabineto sonadis surda egalmezura frapado de liaj paŝoj. Kiu vidus lin en tiuj minutoj, venus al la neevitebla konkludo, ke en la fiera kaj obstina koro de la juna kuracisto fariĝas surda batalo de sentoj, decidiĝas serioza demando ― ĉu humiliĝi al la cirkonstancoj, aŭ defendi siajn konvinkojn, kaj kun ili sian nedependecon. Sed videble fine la unua duono de tiu ĉi problemo venkis, ĉar en la sekvanta mateno Ĉielson estis tre agrable mirigita per la vizito de Leono kaj lia propono aliĝi al la Ligo Esperanta.
Ĉielson kompreneble akceptis lin kun eletenditaj brakoj.
― Vi devas, kara amiko, ― klarigadis li al la kuracisto, doni vian «promeson» kaj deprenadi ĝin de aliaj, kie nur prezentos sin la ebleco. Por eniri la Ligon, vi devas aboni nian gazeton "Lingvo Internacia" kaj la «Bibliotekon»; kiel ekstera signo servu al vi stelo sur la brusto kaj malkaŝita parolado en esperanto kun ĉiuj kvankam kiom ajn sciantaj nian lingvon. Nun jam estas la tempo, kiam por esperantisto estas bezona ne sole teoria konatiĝo kun nia lingvo, sed ankaŭ plej plena praktika scio de ĝi. En nia do lingvo vi komencu tuj la plej vastan komunikiĝadon kun esperantistoj de ĉiuj landoj kaj popoloj, kvankam eĉ sciataj al vi nur el nomaroj de esperantistoj; krom tio ĉi mi konsilus al vi komunikiĝadi per nekovritaj leteroj kun noto en la lingvo de la adresato, ke la letero estas skribita en la lingvo internacia. La pli gravajn de ricevataj de vi leteroj vi povos lokadi en kiajn ajn de eŭropaj gazetoj ankaŭ kun notoj, ke viaj korespondoj estas prenitaj el la interkomunikiĝado de du esperantistoj. Al ĉiuj esperantistoj, de kia ajn stato ili estus, ĉe ni estas akceptite montri apartan gastamon kaj favoron, ĉar nia afero ne limiĝas nur per la akceptado de unu simbola lingvo, sed ĉefamaniere dekondukiĝas al frata proksimiĝo de homoj, disunuigataj per la spaco, lingvo, religio, nacieco k.c.
Jen estas en ĉefaj strekoj viaj plej unuaj estontaj ŝuldoj; kio do tuŝas la esencon de la afero ― ĉar ĉio dirita antaŭe rilatas pli al la eksteraj aperoj de nia afero ― mi konsilus aranĝiĝi tiel, ke laŭ ebleco ĉia apero de via vivo konsentu kun la spirito de Esperanto, laŭ ebleco ĉiam kaj ĉie faradu subtenon al nia afero, subtenon moralan kaj laŭ mezuro da fortoj ankaŭ materialan. Mi diras ― laŭ ebleco ― ĉar mi scias la malfortan flankon de la homa animo. Ne ĉiuj povas, kiel mi, forgesi, ke ili estas homoj, infanoj de ia lando, epoko, de ia sistemo da moroj, tradicioj, religiaj konvinkoj k.c., kaj memori nur, ke ili estas esperantistoj. Tia fortiriteco per la ideo kaj dediĉo de si tuta al la servado al ĝi estas atingebla ne al ĉiuj kaj tial mi kutimis postuladi de homoj nur la eblan al ili… Tiamaniere, se la montritaj kondiĉoj ne estos al vi tro ŝarĝaj, tiam mi en la nomo de la tuta Ligo Esperanta varme premas vian manon kaj, alprenante vin en niajn fratajn ĉirkaŭprenojn, rapidos sciigi pri tio ĉi nian ĉefon."
Forta premo de la mano estis elokventa respondo de la flanko de Monblero. Ne pasis ankoraŭ de tiu tempo du semajnoj, kaj nian kuraciston oni povus jam nomi finita esperantisto. La subtenata de li komunikiĝado kun Siksten ekflamigadis en li ian neklaran sed fortan senton, similan je amo, ĵaluzo kaj malespero kune. Lia tuta esenco rapidis en la familion de s-ro Marei, al Karolino, kiu, kiel idealo, kreita per sola lia fantazio, ŝajnis al li eĉ multe pli bona, ol en la priskriboj de Aŭgusto; sed la nefidado je siaj fortoj rilate Esperanton (li ĝis nun estis malkontenta je siaj progresoj) kaj la timo esti konfuzita per tia forta konkuranto kian li imagadis al si la belan esperantiston Ĵoli, konstante haltigadis liajn atencojn kaj devigadis lin kun duobla energio perfektigadi en si la lingvon kaj la sentojn de Esperanto.