Reveno en Smeraldan Urbon
Viola Urbo de la Palpebrumuloj restis malantaue. La vojagantoj iris okcidenten. Elli estis en Ora Capo. La knabino hazarde trovis Capon en la cambro de Bastinda. Si ne sciis gian magian forton, sed Capo placis al la knabino, kaj Elli surmetis gin.
Ili iris gaje kaj esperis post du-tri tagoj atingi Smeraldan Urbon. Sed en la montaro, kie ili batalis kontrau la Flugantaj Simioj, la vojagantoj misvagis: ili perdis la vojon kaj iris en alian flankon.
Tagoj pasis post tagoj, sed la turoj de Smeralda Urbo ne aperis ce la horizonto.
La provianto jam finigas, kaj Elli maltrankvile pensis pri la estonto.
Foje, kiam la vojagantoj ripozis, la knabino subite ekmemoris pri la fajfilo, donacita al si de la musa regino.
— Kio okazos, se mi fajfos?
Elli trifoje blovis en la fajfilon. En la herbaro audigis susuro, kaj sur la herbejeton elkuris la regino de la kampaj musoj.
— Bonvenon! — goje kriis la vojagantoj kaj Hakisto kaptis maltrankvilan Totocjon je la koljungo.
— Kion vi volas, miaj amikoj? — demandis regino Ramina per sia maldika voceto.
— Ni revenas en Smeraldan Urbon el la lando de la Palpebrumuloj kaj misvagis, — diris Elli.- Helpu al ni trovi la vojon!
— Vi iras inversflanken, — diris la musino, — baldau antau vi aperos montara ceno, kiu cirkauas la regnon de Gudvin. De ci tie gis Smeralda Urbo estas multe-multe da vojagtagoj.
Elli cagrenigis.
— Sed ni opiniis, ke baldau vidos Smeraldan Urbon.
— Pri kio povas cagrenigi la homo, kiu havas sur la kapo Oran Capon? — mire demandis la musa regino. Kvankam si estis malalta, tamen si apartenis al la familio de la feinoj kaj sciis kiel uzi diversajn magiajn ajojn. - Voku la Flugantajn Simiojn, kaj ili portos vin, kien vi volas.
Audinte pri la Flugantaj Simioj, Fera Hakisto ektremis, kaj Timigulo srumpis pro teruro. Timema Leono svingis la vilan kolhararon:
— Denove la Flugantaj Simioj? Mi ege dankas vin! Mi sufice bone konas ilin, kaj por mi tiuj bestacoj estas pli malbonaj ol la sabrodentaj tigroj!
Ramina diris:
— La Simioj obeeme servas al la posedanto de Ora Capo. Vi rigardu la substofon: tie estas skribite, kion necesas fari.
Elli rigardis internen.
— Ni estas savitaj, miaj amikoj! — gaje diris si.
— Mi foriras, — digne diris la musa regino.- Nia gento ne konkordas kun la gento de la Flugantaj Simioj. Gis revido!
- Gis revido! Dankon! — kriis la vojagantoj, kaj Ramina malaperis.
Elli komencis paroli la magiajn vortojn, skribitajn sur la substofo:
— Bambara, cufara, loriki, eriki…
— Bambara, cufara? — mire demandis Timigulo.
— Ah, bonvolu ne malhelpi, — petis Elli kaj daurigis: — Pikapu, trikapu, skoriki, moriki…
— Skoriki, moriki… — flustris Timigulo.
— Aperu antau mi la Flugantaj Simioj! — laute finis Elli, kaj en aero ekbruis la aro de la Flugantaj Simioj.
La vojagantoj nevole klinis sin al la tero, rememorinte la lastan renkonton kun la Simioj. Sed la aro kviete mallevigis, kaj la tribestro Uorra respekte riverencis al Elli.
— Kion ordonos la posedantino de Ora Capo?
— Transportu nin en Smeraldan Urbon!
— Estos plenumite!
Post unu momento la vojagantoj estis alte en aero. La tribestro kaj lia edzino portis Elli; Timigulo kaj Fera Hakisto sidis rajde; Leonon prenis kelkaj fortaj simioj; juna simieto tiris Totocjon, sed la hundeto bojis al gi kaj penis mordi. Komence la vojagantoj timis, sed baldau ili trankviligis, vidante, kiel libere fartas la Simioj en aero.
— Kial vi obeas al la posedanto de Ora Capo? — demandis Elli.
Uorra rakontis al Elli historion pri tio, kiel antau multaj jarcentoj la tribo de la Flugantaj Simioj ofendis potencan feinon. Por puni ilin la feino faris la magian Capon. La Flugantaj Simioj devas plenumi tri dezirojn de la posedanto de Capo, kaj poste tiu ne rajtas regi ilin.
Sed se Capo transiras al iu alia, tiu povas denove ordoni al la simia tribo. La unua posedantino de Ora Capo estis la feino, kiu faris gin. Poste Capo multfoje transiris el manoj al manoj, gis trafis al la malica Bastinda, kaj poste al Elli.
Post unu horo aperis la turoj de Smeralda Urbo, kaj la Simioj karese mallevis Elli kaj siajn kunulojn guste ce la pordego, sur la vojon, pavimitan per flavaj brikoj.
La aro levigis aeren kaj brue malaperis.
Elli sonorigis. Eliris Faramant kaj ege ekmiris:
- Cu vi revenis?
— Kiel vi vidas! — digne diris Timigulo.
— Sed ja vi vojagis al la malica sorcistino de Viola Lando.
— Ni estis tie, — respondis Timigulo kaj grave frapis teron per la bastoneto. - Vere, mi ne asertus, ke ni bone pasigis tempon tie.
— Kaj vi foriris el Viola Lando sen permeso de Bastinda? — pridemandis ilin la mirigita Pordega Gardisto.
— Sed ni ne petis sian permeson! — daurigis Timigulo. - Cu vi scias, ja si degelis!
- Cu? Degelis?! Tio estas bonega, carma novajo! Sed kiu fandis sin?
— Elli, certe! — grave diris Leono.
Pordega Gardisto malalte riverencis al Elli, kondukis la vojagantojn en sian cambron kaj denove metis sur ilin la jam konatajn al ili okulvitrojn. Kaj denove cio magie transformigis cirkaue, cio ekbrilis per mola verda lumo.
Devualigo de la Grandega kaj Terura
La vojagantoj direktis sin lau la konataj stratoj al la palaco de Gudvin. Dumvoje Faramant ne detenis sin kaj informis iujn el la logantoj pri la pereo de la terura Bastinda. La novajo rapide disvastigis tra la urbo, kaj baldau post Elli kaj siaj amikoj gis la palaco mem iris granda amaso da respektemaj gapuloj.
La verdbarba Soldato estis sur la gardloko, kaj, kiel ciam, rigardis sin en la spegulo kaj kombis sian luksan barbon. Ci-foje la amaso kolektigis tiom granda kaj kriis tiom laute, ke allogis la atenton de Soldato post ne pli ol dek minutoj. Din Gior tre ekgojis al la reveno de la vojagantoj el la dangera ekspedicio, li vokis la junulinon Flita, kaj si kondukis ilin en la konatajn cambrojn.
— Bonvolu raporti al Grandega Gudvin pri nia reveno, — diris Elli al Soldato, — kaj diru, ke ni petas akcepti nin…
Post kelkaj minutoj Din Gior revenis kaj diris:
— Mi laute raportis vian peton ce la pordo de la trona salono, sed ricevis de Grandega Gudvin nenian respondon…
Soldato ciutage venis al la pordo de la trona salono kaj raportis pri la deziro de la vojagantoj vidi Gudvin, kaj ciufoje anstatau respondo estis tomba silento.
Pasis unu semajno. La atendo farigis netolereble turmenta. La vojagantoj esperis trovi en la palaco de Gudvin varman akcepton. La indiferenteco de Magiisto timigis kaj incitis ilin.
- Cu ne mortis li? — mediteme diris Elli.
— Ne! Ne! Li simple ne volas plenumi siajn promesojn kaj kasas sin de ni! — indignis Timigulo. - Certe, li domagas cerbon, koron kaj bravecon — ja tio estas valoraj ajoj. Sed ne necesis sendi nin al la malica sorcistino Bastinda, kiun ni ekstermis.
La kolera Timigulo deklaris al Soldato:
— Diru al Gudvin: se li ne akceptos nin, ni alvokos la Flugantajn Simiojn. Diru al Gudvin, ke ni estas iliaj mastroj, ni posedas Oran Capon — pikapu, trikapu, — kaj kiam ci tie aperos la Flugantaj Simioj, tiam ni parolos kun li.
Din Gior foriris kaj tre baldau revenis.
— Gudvin la Terura akceptos vin ciujn morgau guste je la deka horo matene en la trona salono. Bonvolu ne malfruigi. Kaj sciu, — mallaute flustris Din Gior en la orelon de Elli, — sajnas, ke li ektimis. Ja li renkontis la Flugantajn Simiojn, kaj scias, kiaj estas tiuj bestoj.
La vojagantoj pasigis maltrankvilan nokton kaj matene, je la fiksita tempo, kolektigis antau la pordo de la trona salono.
La pordo malfermigis, kaj ili enpasis en la salonon. Ciu atendis renkonti Gudvin en tiu aspekto, en kiu li aperis la unuan fojon. Sed ili ekmiris, vidinte, ke en la salono neniu estis. Tie regis solena kaj timiga silento, kaj la vojagantojn kaptis timo: kio preparas al ili Gudvin?
Ili ektremis, kiel pro subita frapo de tondro, kiam en la malplena cambro ekparolis voco:
— Mi estas Gudvin, la Grandega kaj Terura! Por kio vi maltrankviligas min?
Elli kaj siaj amikoj rigardis cirkauen — neniu estis videbla.
— Kie vi estas? — per tremanta voco demandis Elli.
— Mi cie estas! — solene respondis la voco. - Mi povas akcepti ciujn aspektojn kaj farigas nevidebla, kiam volas. Venu al la trono, mi parolos kun vi!
La vojagantoj faris kelkajn pasojn antauen. Ciuj ege timis, krom Fera Hakisto kaj Totocjo. Fera Hakisto ne havis koron, sed Totocjo ne komprenis, kial oni devas timi vocojn.
— Parolu! — audigis la voco.
— Grandega Gudvin, ni venis por peti vin plenumi viajn promesojn!
— Kiujn promesojn? — demandis la voco.
— Vi promesis venigi min en Kansason, al la pacjo kaj panjo, kiam la Palpebrumuloj estos liberigitaj el la potenco de Bastinda.
— Kaj al mi vi promesis doni cerbon!
— Kaj al mi — koron!
— Kaj al mi — bravecon!
— Sed cu la Palpebrumuloj efektive farigis liberaj? — demandis la voco, kaj al Elli sajnis, ke gi ektremis.
— Jes! — respondis la knabino. - Mi elversis akvon sur la malican Bastinda, kaj si degelis!
— Pruvu, pruvu! — insiste diris la voco.
— Pikapu, trikapu! — eksklamaciis Timigulo. - Cu vi, kiu estas cirkaue, ne vidas sur la kapo de Elli Oran Capon? Au vi volas, ke ni por pruvi elvoku la Flugantajn Simiojn, bambara, cufara?!
— Ne, ne, ne, mi kredas vin! — haste interrompis la voco. - Sed tio estas tiel neatendita!.. Bone, venu morgau, mi pripensos viajn petojn.
— Vi jam havis tempon por pripensi, skoriki, moriki! — ekkriegis la furioza Timigulo. - Ni atendis la akcepton dum la tuta semajno!
— Ni ne plu volas atendi ec unu tagon! — energie subtenis la amikon Fera Hakisto, kaj Leono tiel ekmugis, ke la grandegan salonon plenigis bruego, en kiu dronis ies tima krio.
Kiam finigis la eho de la leona mugo, komencigis silento. Elli kaj siaj amikoj atendis, kion respondos Gudvin post ilia kuraga defio. Ci-tempe Totocjo fervore flaris la aeron kaj subite jetis sin en malproksiman parton de la cambro. Post momento li jam ne estis videbla. Al la mirigita Elli sajnis, ke la hundeto trakuris la muron. Sed tuj depost la muro, ne, depost verda kurteneto, similanta muron, kun krio elsaltis malalta hometo:
— Forpenu la hundon! Li mordos min! Kiu permesis konduki hundojn en mian palacon?
La vojagantoj kun nekompreno rigardis al la hometo. Stature li estis ne pli alta ol Elli, sed jam maljuna, kun granda kapo kaj sulkoplena vizago. Li havis buntan veston, strian pantalonon kaj longan surtuton. En mano li havis longan sontubon, kaj li time svingis gin kontrau Totocjo, kiu elsaltis depost la kurteneto kaj penis mordi lian piedon.
Fera Hakisto kun la toporo sursultre rapide pasis renkonten al la nekonato.
— Kiu vi estas? — severe demandis li.
— Mi estas Gudvin, la Grandega kaj Terura, — per tremanta voco respondis la hometo. - Sed, bonvolu, bonvolu, ne tusu min! Mi faros cion, kion vi postulos de mi!
La vojagantoj interrigardadis kun neordinara miro kaj seniluziigo.
— Tamen mi opiniis, ke Gudvin estas Viva Kapo, — diris Elli.
— Sed mi opiniis, ke Gudvin estas Mara Virino, — diris Timigulo.
— Sed mi opiniis, ke Gudvin estas Monstra Besto, — diris Hakisto.
— Sed mi opiniis, ke Gudvin estas Fajra Globo, — diris Leono.
— Tio estas vero, sed vi eraris, — mole diris la nekonato. - Tio estas nur maskoj.
— Kiel maskoj?! — ekkriis Elli. Cu vi ne estas Grandega Magiisto?
— Parolu malpli laute, mia infano! — diris Gudvin.- Oni opinias, ke mi estas Grandega Magiisto.
— Sed kio vi estas reale?
— Reale… ve, reale mi estas ordinara homo, mia infano!
La larmoj ekfluis el la okuloj de Elli pro la seniluziigo kaj ofendigo.
Ankau Fera Hakisto pretis ekploregi, sed gustatempe ekmemoris, ke li ne kunhavas lubrikilon.
La furioza Timigulo ekkriis:
— Mi diros, kio vi estas, se vi tion ne scias! Vi estas trompulo, pikapu, trikapu!
— Absoluta vero, — respondis la hometo, karese ridante kaj frotante la manojn. - Mi estas Grandega kaj Terura Trompulo.
— Sed kion ni faru nun? — diris Fera Hakisto.- Kie mi ricevos koron?
— Kaj mi — cerbon? — demandis Timigulo.
— Kaj mi — bravecon? — demandis Leono.
— Miaj amikoj! — diris Gudvin.- Ne parolu pri bagateloj. Vi imagu kiel mi vivacas en tiu ci palaco!
- Cu vi vivacas? — miris Elli.
— Jes, mia infano! — suspiris Gudvin. - Rimarku, neniu, neniu en la tuta mondo scias, ke mi estas Grandega Trompulo, kaj mi devis dum multaj jaroj ruzi, kasi min kaj ciel mistifiki la homojn. Sed cu vi scias, ke tio estas malfacila okupo — stultigi la homojn. Kaj, bedaurinde, tio ciam malkasigas. Jen vi devualigis min, kaj verdire, — li suspiris, — mi gojas pro tio! Certe, mi eraris, enlasinte vin ciujn kune, kaj ankorau kun ci malbenita hundeto…
— Hot-hot-hot, estu pli singardema! — diris Totocjo montrante la dentojn.
— Mi petas pardonon, — riverencis Gudvin, — mi ne volis ofendi vin… Do, pri kio mi rakontis? Aha, mi ekmemoris… Mi enlasis vin ciujn, car tre ektimis la Flugantajn Simiojn.
— Sed mi nenion komprenas! — diris Elli. - Do kiel mi vidis vin en la aspekto de Viva Kapo?
— Tio estas tre facila! — respondis Gudvin. - Sekvu min, kaj vi komprenos.
Li kondukis ilin tra sekreta pordo en staplon malantau la trona salono. Tie ili ekvidis Vivan Kapon, Maran Virinon, Monstran Beston, fantaziajn birdojn kaj fisojn. Cio estis farita el papero, kartono, papermacajo kaj lerte farbita.
— Jen estas la formoj, kiujn povas akcepti Gudvin, la Grandega kaj Terura, — ridante diris la devualigita Magiisto. - Kiel vi vidas, la rekvizito estas sufice bona kaj farus famon al ciu ajn cirko.
Leono venis al Kapo kaj kolere frapis gin per piedo. Kapo ruligis sur la planko, kapriolante kaj kruele turnante la okulojn. La timigita Leono desaltis kun mugo.
— Plej malfacile estas, — suspirante diris Gudvin, — movi la okulojn. Mi movis ilin depost la kurteno per fadenoj, sed la okuloj konstante rigardis ne tien, kien estis necese. Eble vi rimarkis tion, mia infano?
— Tio konsternis min, — respondis Elli. - Sed mi estis tiel timigita, ke ne komprenis, kio okazas.
— Mi metis fidon sur timon, — konfesis Gudvin. - Kvankam miaj prezentoj ne ciam estis sukcesaj, sed timo de la vizitantoj ne permesis al ili rimarki la difektojn.
— Sed kio estis Fajra Globo? — demandis Leono.
— Do, mi timis vin pli ol la aliajn, kaj tial faris globon el vato, saturis gin per alkoholo kaj bruligis. Bone gi brulis, cu?
Leono malestime deturnis sin de Grandega Trompulo.
— Kiel vi ne hontas mistifiki la homojn? — demandis Timigulo.
— Komence mi hontis, sed poste alkutimigis, — respondis Gudvin. - Ni iru en la tronan salonon, kaj mi rakontos al vi mian historion.