Transriverigo
La nokto pasis trankvile. Matene Fera Hakisto finis fari la floson, preparis stangojn por si mem kaj por Timigulo kaj proponis al la kunuloj surflosigi. Elli kun Totocjo surmane lokis sin meze de la floso. Timema Leono jus pasis sur la randon, la floso klinigis kaj Elli kriis time. Tamen Fera Hakisto kaj Timigulo hastis salti al la alia rando, kaj ekvilibro reaperis. Fera Hakisto kaj Timigulo movis la floson trans la riveron, malantau kiu komencigis mirakla valo, ie kovrita de verdaj arbaretoj kaj plenlumigita de la suno.
Cio pasis bone gis la floso trafis la mezon de la rivero.
Ci tie rapida torento kaptis gin kaj portis tra la rivero, kaj la stangoj ne atingis la fundon. La vojagantoj embarasite rigardis unu alian.
— Estas tre malbone! — ekkriis Fera Hakisto. - La rivero forportos nin en Violan landon kaj ni trafos en sklavecon de la malica sorcistino.
— Kaj mi neniam havos cerbon! — diris Timigulo.
— Kaj mi — bravecon! — diris Leono.
— Kaj mi — koron! — aldonis Fera Hakisto.
— Kaj ni neniam revenos en Kansason! — finis Elli kaj Totocjo.
— Ne, ni devas atingi Smeraldan Urbon! — ekkriis Timigulo kaj strecis la stangon.
Malfelice ci-loke okazis slima rifo kaj la stango profunde enpikis gin. Timigulo ne sukcesis lasi la stangon, sed la floso rapide movigis lau la fluo, kaj post momento Timigulo jam pendis sur la stango meze de la rivero sen apogo sub la piedoj.
— Saluton! — nur sukcesis krii Timigulo al la amikoj kaj la floso jam estis malproksime.
La stato de Timigulo estis senespera. "Ci tie al mi estas pli malbone ol antau la renkonto kun Elli, — pensis la malfeliculo. - Tie mi almenau provis peli la kornikojn, sed kiu instalas timigilojn meze de rivero? Ve, versajne, mi neniam ricevos cerbon!"
Dume la floso rapidis lau la fluo. La malfelica Timigulo restis malproksime kaj malaperis post riverkurbigo.
— Mi devas enakvigi, — diris Timema Leono, kaj ektremis per la tuta korpo. - Uf, kiel mi timas akvon! Se mi ricevus de Gudvin bravecon, por mi enakvigo estus bagatelo… Tamen kion fari, ni devas atingi la bordon. Mi nagos, sed vi tenu mian voston!
Leono nagis, spiregante de la streco, kaj Fera Hakisto firme tenis la pinton de lia vosto. Malfacila estis la laboro — tiri la floson, tamen iom post iom Leono proksimigis al la alia bordo de la rivero. Baldau Elli konvinkigis, ke la stango atingas la fundon kaj komencis helpi al Leono. Post grandaj penoj la tute turmentitaj kunuloj atingis la bordon — tre malproksime de tiu loko, kie ili komencis la transigon.
Leono tuj sternis sin sur herbo piedsupren por sekigi la ventron.
— Do kien ni nun iros? — demandis li duonferminte la okulojn pro sunbrilo.
— Reen, kie restis nia amiko, — respondis Elli. - Ja ni ne povas foriri de ci tie, ne helpinte al nia kara Timigulo!
La vojagantoj iris lauborde kontrau la riverfluo. Ili longe sin trenis, klininte la kapojn kaj ofte stumblante, kaj malgaje pensis pri la restinta sur la rivero amiko. Subite Fera Hakisto kriis tre laute:
— Rigardu!
Kaj ili ekvidis Timigulon, kiu kurage pendis sur la stango meze de la larga kaj rapida rivero. Timigulo fore aspektis tiel sola, malgranda kaj malgaja, ke la okuloj de la vojagantoj eklarmis. Fera Hakisto maltrankviligis pli ol la aliaj. Li sencele kuradis lau la bordo, ec riskis sovi sin en la akvon, tamen tuj retirigis. Poste li prenis la funelon, metis gin al la buso kvazau megafonon kaj surdige kriegis:
— Timigulo! Kara amiko! Tenu vin firme! Bonvolu ne fali en la akvon!
Fera Hakisto povis peti tre gentile.
Al la vojagantoj gisflugis la respondo:
— …in!…..am…as…
Kio signifis: "Mi tenas min! Mi neniam lacigas!"
Ekmemorinte, ke Timigulo vere neniam lacigas, la amikoj tre vigligis kaj Fera Hakisto denove kriegis tra sia funelo — megafono.
— Vi ne perdu la kuragon! Ni ne foriros de ci tie gis ni helpos al vi!
Kaj la vento alportis la respondon:
— …as!…e…gu.ri..i…
Kaj tio signifis: "Mi atendas! Ne maltrankviligu pri mi!"
Fera Hakisto proponis plekti longan snuron el arba selo. Poste li, Hakisto, enakvigos kaj deprenos Timigulon, kaj Leono eltiros ilin per la snuro.
Tamen Leono moke balancis la kapon:
— Ja vi nagas ne pli bone ol toporo!
Fera Hakisto konfuzite eksilentis.
— Versajne mi denove devas nagi, — diris Leono. - Tamen estas tre malfacile tiel fari, ke la fluo portu min guste al Timigulo…
— Mi sidigos sur vian dorson kaj direktos vin! — proponis Totocjo.
Dum la vojagantoj diskutis kaj disputis, demalproksime ilin observis scivolema longpieda grava Cikonio. Poste li poimete proksimigis kaj haltis je sendangera distanco, levinte la dekstran piedon kaj duonferminte la maldekstran okulon.
— Kiuj vi estas? — demandis li.
— Mi estas Elli, kaj ili estas miaj amikoj — Fera Hakisto, Timema Leono kaj Totocjo. Ni iras en Smeraldan Urbon.
— La vojo en Smeraldan Urbon estas ne ci tie, — rimarkis Cikonio.
— Ni scias tion. Sed nin forportis la rivero, kaj poste ni perdis la amikon.
— Sed kie li estas nun?
— Jen li estas, vidu, — Elli montris, — li pendas sur la stango.
— Por kio li grimpis tien?
Cikonio estis detalema birdo kaj volis scii cion tre detale. Elli rakontis, kiel Timigulo trafis sur la mezon de la rivero.
— Ho, se vi savus lin! — ekkriis Elli kaj petante kunmetis la manojn. - Kiel ni estus dankaj al vi!
— Mi pripensos, — grave diris Cikonio kaj fermis la dekstran okulon, car kiam la cikonioj pensas, ili nepre fermas la dekstran okulon. Sed la maldekstran okulon li fermis antaue. Kaj jen li staris kun la fermitaj okuloj sur la maldekstra gambo kaj balancigis, sed Timigulo pendis sur la stango meze de la rivero kaj ankau balancigis pro la vento. Al la vojagantoj tedis atendi.
— Mi auskultu pri kio li pensas, — diris Fera Hakisto kaj kase aliris al Cikonio.
Sed li ekaudis la regulan kun fajfeto spiradon de Cikonio kaj mire ekkriis:
— Do li dormas!
Cikonio vere ekdormis dum la pensado.
Leono terure ekkoleris kaj ekkriegis:
— Mi lin formangos!
Cikonio dormis malprofunde kaj tuj malfermis la okulojn:
- Cu vi opinias, ke mi dormas? — ruzis li. - Ne, mi simple enpensigis. Tio estas malfacila tasko… Tamen mi transportus vian amikon borden, se li ne estus tiel granda kaj peza.
- Cu li estas peza? — diris Elli. - Sed Timigulo ja estas pajlostopita kaj malpeza kvazau plumeto! Ec mi povas lin levi.
- Ci-okaze mi provos! — diris Cikonio. - Tamen, se li estos tro peza, mi jetos lin akven. Estus pli bone dekomence pesi vian amikon per pesiloj, sed car tio ne eblas, sekve mi flugu!
Kiel vi vidas, Cikonio estis tre singardema kaj detalema birdo.
Cikonio svingis per la largaj flugiloj kaj flugis al Timigulo. Li alkrocis liajn sultrojn per la firmaj ungoj, facile levis kaj transportis lin sur la bordon, kie sidis Elli kun la amikoj.
Kiam Timigulo denove trafis borden li fervore cirkaubrakis la amikojn, poste turnis sin al Cikonio:
— Mi opiniis, ke devas eterne elstari sur la stango meze de la rivero kaj timigi la fisojn! Nun mi ne povas dece danki vin, car en mia kapo estas pajlo. Sed post la vizito al Gudvin, mi trovos vin kaj vi ekscios kia estas la danko de la homo kun cerbo.
— Mi tre gojas, — solide respondis Cikonio, — Mi satas helpi al la aliaj trafintaj en malfacilon, precipe, kiam mi ne devas tre peni… Tamen dum mi babilas kun vi, min atendas la edzino kaj infanoj. Mi deziras al vi sukcese atingi Smeraldan Urbon kaj ricevi tion kion vi deziras!
Kaj li gentile donis al ciu vojaganto sian rugan faltoplenan piedon kaj ciu vojaganto amike premis gin, kaj Timigulo tiel skuis gin, ke apenau ne desiris.
Cikonio forflugis, kaj la kunuloj iris lau la bordo. La felica Timigulo iris dancetante kaj kantis:
— Ej-gej-gej-go! Mi estas denove kun Elli!
Post tri pasoj:
— Ej-gej-gej-go! Mi estas denove kun Fera Hakisto!
Kaj same li kantis pri ciuj, inkluzive Totocjon, kaj poste denove komencis sian senritman tamen gajan kaj bonaniman kanton.
Malica papava kampo
La vojagantoj iris sur herbejo kovrita de belegaj blankaj kaj helbluaj floroj. Ofte renkontigis rugaj papavoj nekutime grandaj kun tre akra aromo. Ciuj gojis: car Timigulo estis savita kaj nek Hommangulo, nek la sabrodentaj tigroj, nek la rapida rivero haltigis la amikojn en la vojo al Smeralda Urbo, kaj ili opiniis, ke ciuj dangeroj restis malantaue.
— Kiaj belaj floroj! — diris Elli.
— Ili estas bonaj! — sopirgemis Timigulo. - Certe, se mi havus cerbon, mi admirus la florojn pli multe ol nun.
— Ankau mi satus ilin, se mi havus koron, — veis Fera Hakisto.
— Mi ciam amikis kun la floroj, — diris Timema Leono. - Ili estas carmaj kaj nedangeraj estajoj kaj neniam saltas sur vin el embuskejo kiel la sabrodentaj tigroj. Sed mia arbaro ne havas tiajn grandajn kaj brilajn florojn.
Ju pli antauen la vojagantoj iris des pli ofte aperis sur la kampo la papavoj. Ciuj aliaj floroj malaperis sufokitaj de la papava densejo, kaj baldau la vojagantoj trafis mezen de vasta papava kampo. La papava odoro dormigas, sed Elli tion ne sciis kaj iris pluen, senzorge enspirante la dolcetan dormigan aromon, kaj admiris la grandegajn rugajn florojn. Siaj palpebroj plipezigis kaj si ege ekvolis dormi. Tamen Fera Hakisto ne permesis al si kusigi.
— Necesas hasti por atingi la vojon, pavimitan per flavaj brikoj, antau la nokto, — diris li, kaj Timigulo subtenis lin.
Ili faris ankorau kelkajn pasojn, sed Elli ne plu povis lukti kontrau dormo, — stumblante si kusigis inter la papavoj, kun ekspiro fermis la okulojn kaj firme ekdormis.
— Kion fari pri si? — demandis embarasite Hakisto.
— Se Elli restos ci tie, si dormos gis la morto, — diris Leono kaj large oscedis. - La aromo de ci tiuj floretoj estas mortiga. Ankau miaj palpebroj kunigas, sed la hundeto jam dormas.
Totocjo vere kusis sur la papava tapiso apud sia eta mastrino. Nur Timigulon kaj Feran Hakiston ne efikis la pereiga odoro de la floroj kaj ili estis viglaj kiel ciam.
— Kuru! — diris Timigulo al Timema Leono. - Savu vin el tiu ci dangera loko. Ni portos la knabinon, sed se vi ekdormos, ni ne povos vin porti, ja vi estas tro peza.
Leono saltis antauen kaj baldau malaperis. Fera Hakisto kaj Timigulo krucis siajn brakojn kaj sidigis tien Elli. Ili sovis Totocjon en la manojn de la dormanta Elli kaj si senkonscie alkrocigis al lia mola felo. Timigulo kaj Fera Hakisto iris inter la papava kampo lau la larga spuro de cifitaj floroj kiun lasis Leono, kaj al ili sajnis, ke tiu kampo estas senlima.
Sed jen fore aperis arboj kaj verda herbo. La amikoj trankviliginte ekspiris: ili timis, ke longa ceesto en venena aero mortigos Elli. Sur rando de la papava kampo ili ekvidis Leonon. La flora aromo venkis la fortan beston, kaj li dormis, large sterninte siajn piedojn dum la lasta peno atingi la savan herbejon.
— Ni ne povas helpi lin! — malgaje diris Fera Hakisto.- Li estas tro peza por ni. Nun li dormas por ciam, kaj povas esti, ke al li songas, ke li, finfine, ricevis bravecon…
— Mi tre bedauras, — diris Timigulo. - Malgrau sia timemo, Leono estis bona amiko, kaj por mi estas amare lasi lin ci tie, inter la malbenitaj papavoj. Sed ni iru por savi Elli.
Ili portis la dormantan knabinon sur verdan herbejeton ce rivero, malproksimen de la mortiga papava kampo, metis sin sur la herbon kaj sidigis apude, atendante kiam fresa aero vekos Elli.
Dum la amikoj sidis kaj rigardis cirkauen, apude sanceligis herbo, kaj sur la herbejeton saltis flava sovaga kato. Montrinte la dentojn kaj preminte la orelojn al la kapo, li persekutis casajon. Fera Hakisto ekstaris kaj ekvidis grizan kampan muson. La kato levis multungegan piedon super gi, kaj la muso plendpepis kaj fermis la okulojn, sed Fera Hakisto ekkompatis gin kaj dishakis la kapon al la sovaga kato. La muso malfermis la okulojn kaj ekvidis, ke la malamiko mortis. Gi diris al Fera Hakisto:
— Mi dankas vin! Vi savis mian vivon.
— Ho, ne gravas, — kontraudiris Fera Hakisto, al kiu ne estis agrable murdi la katon. - Vidu, ke mi ne havas koron, sed mi ciam penas helpi al la pli malforta, ec se tiu estas simpla muso!
- Cu simpla muso? — kolere pepis la muso. - Kion vi volas diri, sinjoro? Cu vi scias, ke mi estas Ramina, la regino de la kampaj musoj?
— Ho, cu vere? — ekkriis konsternita Hakisto. - Mil pardonpetojn, Via Majesteco!
- Ciuokaze, savante mian vivon vi plenumis vian devon, — diris la regino moligante.
Ci-momente kelkaj musoj, spiregante elsaltis sur la herbejeton kaj per ciuj fortoj alkuris la reginon.
— Ho, Via Majesteco! — interrompante unu alian pepis ili. - Ni opiniis, ke vi pereis kaj intencis priplori vin! Sed kiu murdis la malbonan katon? — Kaj ili tiel malsupre riverencis al la malgranda regino, ke starigis sur la kapojn kaj iliaj piedoj balancigis en aero.
- Gin hakmortigis tiu ci stranga fera homo. Vi devas servi al li kaj plenumi liajn dezirojn, — grave diris Ramina.
— Ordonu li! — hore kriis la musoj. Sed ci momente ili kuris diversflanken kun la regino mem antaue. La afero jenis, ke Totocjo, kiam malfermis la okulojn kaj ekvidis tiom multe da musoj cirkaue, eligis admiran krion kaj jetis sin mezen de la musaro. Li ankorau en Kansaso famigis kiel granda muscasanto, kaj neniu kato povis egaligi al li je lerteco. Sed Fera Hakisto kaptis la hundeton kaj kriis al la musoj:
- Ci tien! Ci tien! Reen! Mi tenas lin!
La musregino sovis la kapon el la densa herbaro kaj time demandis:
- Cu vi certas, ke li ne formangos min kaj miajn korteganojn?
— Trankviligu, Via Majesteco! Mi lin ne liberigos!
La musoj kolektigis denove, kaj Totocjo, post senutilaj provoj liberigi el la feraj manoj de Hakisto, trankviligis. Por ke la musoj ne plu timu la hundeton, li estis ligita al paliseto enbatita teren.
La cefa musa korteganino ekparolis:
— Ho nobla nekonato! Kion vi ordonos por ke ni povu danki vin pro la savo de la regino?
— Mi ec ne povas imagi, — komencis Fera Hakisto, sed la konjektema Timigulo rapide interrompis lin:
— Savu nian amikon — Leonon! Li kusas sur la papava kampo!
- Cu Leono? — ekkriis la regino. - Li formangos nin ciujn.
— Ho, ne! — respondis Timigulo. - Li estas Timema Leono, li estas tre kvieta, kaj krome ja li dormas.
— Do ni provu. Sed kiel ni povas fari tion?
- Cu multe da musoj estas en via regejo?
— Ho multaj miloj!
— Ordonu kolekti ciujn, kaj ciu kunprenu longan fadenon.
La regino Ramina ordonis al la servantoj kaj ili tiel penege jetis sin diversflanken, ke tuj malaperis.
— Sed vi, amiko, — Timigulo turnis sin al Fera Hakisto, — faru firman caron por transporti Leonon for de la papavoj.
Fera Hakisto komencis labori kaj agis tiel fervore, ke kiam aperis la unuaj musoj kun longaj fadenoj inter la dentoj, la firma careto kun radoj el integraj lignaj stumpoj estis preparita.
La musoj kuris de cie; ili estis multmilnombraj, ciuampleksaj kaj ciuagaj: ci tie kolektigis malgrandaj musoj, kaj mezaj musoj, kaj grandaj maljunaj musoj. Unu kaduka musa maljunulino trenis sin sur la herbejeton post grandaj penoj kaj post la riverenco al la regino tuj falis piedsupren. Du nepinoj metis la avinon sur bardenan folion kaj fervore svingis per herbetoj super si, por ke la venteto rekonsciigu sin.
Estis malfacile jungi tian amason da musoj: necesis ligi al la antaua akso milojn da fadenoj. Krom tio Hakisto kaj Timigulo hastis, Car timis, ke Leono mortos en la papava kampo kaj la fadenoj interplektigis en iliaj manoj. Kaj krome iuj junaj petolemaj musoj kuradis de unu loko al alia kaj malordigis la jungajon. Fine, ciu fadeno estis ligita per unu fino al la caro kaj per la alia — al musa vosto kaj aperis ordo.
Ci tempe vekigis Elli kaj mire rigardis tiun strangan vidajon. Timigulo kelkvorte rakontis pri la pasintaj eventoj, kaj turnis sin al la musa regino:
— Via Majesteco! Permesu min prezenti al vi Elli, la feinon de Murdanta Dometo.
La du altrangaj personoj gentile riverencis kaj komencis amikan paroladon…
La preparado estis finita.
Ne estis facile al la du amikoj surmeti la pezan Leonon sur la caron. Tamen ili sukcesis levi lin, kaj la musoj kun helpo de Timigulo kaj Fera Hakisto rapide tiris la caron for de la papava kampo.
Leono estis transportita sur la herbejeton, kie sidis Elli sub gardo de Totocjo. La knabino kore dankis la musojn pro la savo de la fidela amiko, kiun si sukcesis firme ekami.
La musoj disrongis la fadenojn ligitajn al iliaj vostetoj kaj ekrapidis hejmen. La musa regino donis al la knabino etan argentan fajfileton.
— Se vi bezonos min denove, — diris si, — fajfu en gin kaj mi aperos por helpi al vi. Gis revido!
- Gis revido! — respondis Elli. Sed ci-momente Totocjo liberigis de la ligsnuro kaj Ramina devis kasi sin en la densa herbaro kun hasto tute ne deca por la regino.
* * *
La vojagantoj pacience atendis gis vekigos Timema Leono; li tro longe spiris per la venena aero de la papava kampo. Sed Leono estis fortika kaj forta, kaj la malicaj papavoj ne sukcesis murdi lin. Li malfermis la okulojn, kelkfoje large oscedis kaj provis sin etendi sed la traboj de la caro malhelpis.
— Kie mi estas? Cu mi ankorau estas viva?
Ekvidinte la amikojn, Leono ege ekgojis kaj ruligis de-sur la caro.
— Rakontu, kio okazis? Mi per ciuj fortoj kuris tra la papava kampo, sed post ciu paso la piedoj farigis pli kaj pli pezaj, la laco faligis min kaj mi nenion plu memoras.
Timigulo rakontis kiel la musoj transportis Leonon for de la papava kampo. Leono balancis la kapon:
— Kiel estas mirinde! Mi ciam opiniis min granda kaj forta. Sed jen la floroj, tiel sensignifaj kompare kun mi, apenau ne murdis min, sed kompatindaj malgrandaj estajoj, la musoj, kiujn mi ciam rigardis malestime, savis min! Kaj tio eblis, car ili estis multenombraj, agis akorde kaj farigis pli fortaj ol mi, Leono, la rego de la bestoj! Sed kion ni faros tuj, miaj amikoj?
— Ni daurigos la vojagon al Smeralda Urbo, — respondis Elli. - La tri intimaj deziroj devas esti plenumitaj, kaj tio malfermos al mi la vojon en la patrujon!