La infanoj che la strato Brufarantoj - Линдгрен Астрид 4 стр.


Kaj Anna-Klara kaj Jonas decidis, ke ni savu Lot-tan tra la fenestro, kiu estas en malantau­a flanko de la luddometo. Ni iris kaj alportis tabulon de balancilo, car Anna-Klara diris, ke la tabulo estu ponto super abismo, kiu estis antau­ la prizono. Ni metis la tabulon al la fenestro, kaj Anna-Klara kaj Jonas kaj mi engrimpis por savi la negrosklavon. Sed ne Totte. Li nur rigardis kaj ploris.

Kiam ni envenis la luddometon, tiam Lotta ne es-tis tie. Anna-Klara tre ekkoleris.

? Kien malaperis ci infano? si kriis.

? Mi eskapis, diris Lotta, kiam ni kaptis sin. Si si-dis en ribarbedoj kaj mangis ribojn.

? Ni ja devis savi vin, diris Anna-Klara.

? Mi mem savigis, diris Lotta.

? Oni neniam povas ludi kun vi, diris Jonas.

? Ha ha, diris Lotta.

Tiam panjo venis kaj ekvidis, ke Lotta ne plu estis en la luddometo.

? Cu vi estas obeema nun, Lotta? diris panjo.

? Jees… kvankam nigra, diris Lotta.

Ankau­ panjo, evidente, ektimis la negrosklavon, car si kunfrapis la manojn kaj diris:

? Dio kompatema, kiel vi aspektas! Kaj Lotta devis iri en la bandomon kaj lavi sin dum tuta duonhoro.

Sed posttagmeze ni kunprenis la viandobulkorbon kaj plukis fragojn en gin. Estas tre multe da fragoj en herbejoj ce avino kaj avo. Sed ho, ni tre ektimis, kiam ni plukis fragojn, car ni ekvidis serpenton. Nura Totte ne ektimis.

? Vidu, jen vosto, kiu ne havas hundeton, diris Totte. Li ne komprenis, ke gi estis serpento.

Ni hejmeniris, kaj Anna-Klara dividis ciujn fragojn, tiel ke ni ciuj ricevis precize same multe. Kvankam Anna-Klara ricevis la plej grandajn kaj la plej rugajn. Totte kaj Lotta sidigis sur verando por formangi siajn fragojn. Tiam ni au­dis Totten plori. Kaj onklino Kajsa elsovis la kapon kaj demandis:

? Kial Totte ploras?

? Li ploras, car li ne povas gustumi miajn fragojn, diris Lotta.

? Cu liaj propraj fragoj finigis? demandis onklino Kajsa.

? Jes, diris Lotta, ili tute finigis. Kaj li ploris, kiam mi formangis ankau­ ilin.

Tiam panjo venis kaj prenis la fragojn de Lotta kaj donis ilin al Totte, kaj Lotta diris:

? Tralala, mi kredas, ke mi iros kaj enlitigos.

? Tiel ja estas plej bone, diris panjo. Vi ja lacigis nun, Lotta.

? Tia mi, certe, ne estas, diris Lotta. Mi havas tre multe da kuro en la gamboj. Sed mi tamen iros kaj enlitigos.

Kvankam ci-vespere Lotta estis tre gentila rilate al Totte. Totte estis dormonta tute sola en eta gastocambro. Tiam li tre timis mallumon kaj ploris kaj volis, ke la pordo restu malfermita. Onklino Kajsa diris:

? Jes, sed Tocjo, vi ja neniam timas dormi en mal

lumo, kiam vi estas hejme. Tiam Lotta diris:

? Estas lia propra mallumo hejme, komprenu, onklino Kajsa. Li ne kutimas al la mallumo de avino, komprenu.

Kaj tiam Totte rajtis kusi en la sama cambro, kie estis mi kaj Jonas kaj Lotta. Kaj Lotta kisis lin kaj volvis lin kaj diris:

? Nun mi kantos por vi, tiam vi ne timos. Kaj poste Lotta kantis, kiel panjo kutimas fari por ni:

? Kaj ankau­ Lotta, diris Lotta. Kaj neniu nigra negrosklavo!

10. Ni havas tre agrablan tempon, kiam venas Kristnasko

Foje Jonas diris al mi:

? Kion vi satas plej multe, la sunon au­ la lunon au­ la stelojn?

Mi diris, ke mi satas same multe cion. Sed, eble, iom-iom pli la stelojn, car ili lumas tre bele, kiam ni iras al la

Kiam ni enlitigis foje vespere tuj antau­ la Kristnasko, tiam Lotta diris:

? Mi estis petinta pacjon pri sledo, nun mi devas nur peti Dion, ke negu, alie mi ne povos sledi. Si diris jene:

? Kara bona Dio, faru tiel, ke negu tuj. Pensu pri povraj floroj, ili bezonas varman kovrilon, kiam ili kusas en la tero kaj dormas kaj tre frostas.

Poste si rigardis super la litrandon kaj diris al mi:

? Ci-foje mi estis ruza, mi ne diris, ke nego estu por mia sledo.

Kaj imagu, sekvan tagon, kiam ni vekigis, tiam eknegis. Kaj Jonas kaj Lotta kaj mi staris apud la fenestro en nuraj pijamoj kaj spektis fali pli kaj pli da flokoj sur la gardenon, kaj sur nian gardenon, kaj sur tiun de onklino Berg. Kaj ni vestis nin tiom rapide, kiom ni povis, kaj elkuris kaj jetis negobulojn kaj faris belegan negocjon, sur kiun pacjo metis sian capelon, kiam li hejmenvenis.

Ni tre amuzigis la tutan tagon, kaj panjo trovis, ke estis tre bone, ke ni estis ekstere, car sinjorino Fransson estis ce ni kaj helpis panjon beligi la domon por Kristnasko. Lotta satas babili kun sinjorino Fransson kaj diras "ci" al si, kvankam panjo diras, ke si ne rajtas. Lotta devas diri "sinjorino Fransson", diras panjo. Sinjorino Fransson satas babili kun Lotta, sed panjo estis dirinta al si, ke si ne devas respondi, kiam Lotta diras "ci" al si.

Tiutage, kiam ni faris la negocjon, tiam Lotta diris al sinjorino Fransson, kiam ni estis endome kaj matenmangis:

? Hej ci, vidu, kiom miaj gantoj estas malsekaj!

Tiam sinjorino Fransson ne respondis, kaj Lotta diris:

? Cu ci vidis nian negocjon?

Sed sinjorino Fransson tamen ne respondis. Tiam Lotta silentigis por longa tempo, sed poste si diris:

? Pro kia diablo ci koleras, sinjorino Fransson? Tiam panjo diris:

? Lotta, vi scias, ke vi ne devas diri "diablo" kaj "ci" al sinjorino Fransson.

? Do mi entute ne povas paroli kun si, diris Lotta.

Sinjorino Fransson diris, ke si volis por la tuta mondo, ke Lotta parolu kun si kaj petis panjon, ke Lotta tamen rajtu diri "ci" al si. Kaj tiam panjo ekridis kaj diris, ke Lotta rajtas diri "ci".

? Kaj ankau­ "diablo", diris Lotta.

? Ne, ne "diablo", diris panjo. Poste panjo eliris, kaj tiam Lotta diris:

? Mi scias, kion mi faru. Kiam mi celos "diablo", tiam mi diros "Fransson". Car panjo satas, kiam mi diras "Fransson".

Kaj poste si diris:

? Fi, Fransson, kiom amuze estas, kiam estas Kristansko.

Kaj tiel vere estas, amuze, mi celas. Jonas kaj mi kaj Lotta, ni helpis panjon pri la Kristanska festeno kaj rastis negon en la gardeno kaj elmetis Kristnaskajn faskojn[5] por birdoj. Panjo trovis, ke ni estis tre diligentaj.

? Mi ne scias, kion mi farus, se mi ne havus vin, si diris.

Lotta visis trancilojn ciutage tre fervore, kaj si diris:

? Mi ne scias, kion mi farus, se mi ne havus min. Kvankam, fi, Fransson, kiom mi devas labori.

Ni tre amuzigis ankau­ kiam ni acetis Kristnaskajn donacojn. Ni prenis monon, kiun ni sparis dum la tuta jaro, el niaj sparporkoj, kaj poste ni eliris ciuj tri al la strato kaj acetis Kristnaskajn donacojn, dum negas, kaj cie sur la placo plenplenas je Kristanskaj abioj kaj homoj en– kaj elkuras la butikojn. Jonas kaj mi estis acetontaj banpupeton por Lotta, do ni diris al si, ke si devas resti stari surstrate kaj atendi, dum ni eniros la ludilbutikon.

? Sed vi ne povas rigardi, diris Jonas.

? Ne, vi povas rigardi en fenestron de la kukejo de Karlman anstatau­e, mi diris.

Tion Lotta volonte faris, car estis tre multe da marcipanaj porketoj kaj aliaj belaj ajoj en la fenestro ce Karlman.

Kiam Jonas kaj mi acetis banpupeton kaj elvenis surstraten, tiam Lotta estis malaperinta. Sed subite si elvenis tra la pordo de Karlman.

? Kion vi faris? diris Jonas.

? Mi acetis Kristnaskan donacon por vi, diris Lotta.

? Kion do vi acestis? diris Jonas.

? Kremkukon, diris Lotta.

? Ho, vi stultulino, gi ne konservigos gis la Kristnaska vespero, diris Jonas.

? Jes, jen guste tio, pri kion mi ekpensis, diris Lotta. Tial mi formangis gin.

Imagu, guste tiam nia pacjo venis surstraten. Li ne sciis, ke ni eliris solaj kaj acetadis Kristnaskajn donacojn.

? Ci tiujn infanojn, mi kredas, mi estis vidinta foje, mi ne memoras, kie, diris pacjo. Sed ili aspektas carme, do mi kredas, ke mi invitos ilin en kukejon.

Ho, kiom ni ekgojis! Ni povis trinki cokoladon kaj mangi kukojn precize tiom, kiom ni volis, kaj ni sidis sur verda sofo ce Karlman, kaj estis multe da homoj cirkau­ ni, kiuj zumis kaj babilis, kaj ciuj ha-vis paketon kun Kristnaska donaco, kiun ili estis acetintaj, kaj esktere surstrate negis, kaj la kukoj plenplenis je kremo, jen kia amuza tago estis. Alvenis onklino, kiu nomigas sinjorino Friberg, kaj komencis paroli kun pacjo. Jonas kaj mi sidis silentaj, sed Lotta, si parolis multe pli ol sinjorino Friberg. Tiam pacjo diris:

? Lotta, vi ne devas paroli, kiam interparolas granduloj; vi devas atendi, gis kiam ili finos.

? Hoho, diris Lotta, tion ja mi jam provis, sed tio fiaskas. Car ili neniam finas. Tiam sinjorino Friberg ekridis kaj diris, ke nun si devis hejmeniri kaj baki Kristanskajn spickukojn.

Ankau­ ni bakis spickukojn, kvankam nur la sekvan tagon. Oj, ni bakis tre multe, tiam Jonas kaj Lotta kaj mi ? ciu el ni havis sian skatolon plena, ni bakis ilin tute solaj. Ciujn skatolojn ni metis en la infancambro, kaj ni diris, ke ni sparu la spickukojn por la Kristnaska vespero. Sed Lotta formangis la siajn jam en la sama tago kaj ne mangis betkacon por tagmango.

? Ili, eble, ne konservigus gis la Kristnaska vespero, diris Lotta.

Sed poste si venadis ciutage kaj almozpetis la spickukojn de Jonas kaj mi kaj diris:

? Mizera homoj donu al mi iom en mian manon.

Sed poste venis la Kristnaska vespero, kaj gi estas la plej amuza tago en la tuta jaro. Jen kion ni faris en la Kristnaska vespero.

Tuj post kiam ni vekigis, ni kuris suben en la kuirejon, kaj tie estis panjo, preparanta kafon. Kaj poste ni ciuj sidis antau­ la fajrujo en la gastocambro kaj trinkis kafon, kvankam ni neniam ricevis kafon antau­e. Kaj ni ricevis safranbulkojn kaj spickukojn kaj

? Estas tre bele en nia domo, diris Jonas, do mi kredas, ke gi estas la plej fajna domo en la tuta urbo.

? Kaj kiu odoras plej bone, diris Lotta.

Panjo plantis plenan mason da blankaj hiacintoj, kiuj odoris tre carme, kaj tial cio plenis je lumo, kaj ili aspektis tute malsame ol aliaj, kaj odoris malsame. Mi satas, kiam odoras malsame dum Kristnasko.

Ni mangis multe dum la tuta tago, kaj ni mangis en la kuirejo kaj trempis panon en marmiton[7] sur la fornelo. Kaj posttagmeze ni vizitis kun panjo onklinon Berg kaj donis al si Kristnaskan donacon kaj ricevis

? Nun mi preskau­ povas esti jultomte[9], diris Lotta.

Sed si ne estis. Car vespere venis vera jultomte. Li stamfis sur la perono kaj frapegis al la pordo kaj envenis kaj havis sakon surdorse, kiu plenplenis je Kristnaskaj donacoj.

? Mi ne bezonas demandi, cu estas iuj obeemaj infanoj ci tie, diris jultomte, car tion mi vidas en la sildeto.

Kaj poste li diris al Lotta:

? Gardu vin, tiel ke viaj okuloj ni forruligu el via kapo. Car Lotta staris kaj gapis al li, kaj siaj okuloj estis tute grandaj kaj rondaj.

Poste jultomte eliris kaj revenis kun granda paketo, en kiu estis miaj skioj, kaj granda paketo, en kiu estis sledo por Lotta. Sed Lotta nur staris silente kaj senmove, gis kiam la gnomo estis foririnta.

? Kiam vi estas tiom silenta, Lotta? diris panjo.

? Mi havas tikladon en la stomako, kiam mi vidas jultomten, diris Lotta. Fi, Fransson, kiom tiklas en mia stomako!

Ni bezonus iri kaj enlitigi en Kristnaska vespero nur kiam ni mem volus. Ni mangis nuksojn kaj orangojn antau­ la fajrujo, kaj ni dancis cirkau­ la abio, kaj cio estis tre mirakla. Kaj sekvan tagon, en Kristnaska tago, ni iris al

julottan

? Ili ja estas Kristnaskaj steloj, diris Lotta.

Назад