La vagonaro haltis ?e eta apudvoja stacio, kaj ni ?iuj eliris. Ekstere, trans la malalta blanka barilo, kale?o kun paro da fortaj ?evaletoj atendis. Nia alveno estis evidente grava evento, ?ar la staciestro kaj portistoj amasi?is ?irka? ni por elporti niajn valizojn. Tio estis agrabla simpla kampara loko, sed mi surprizi?is vidante, ke apud la elirejo staris du soldatecaj viroj en malhelaj uniformoj, kiuj apogis sin per siaj mallongaj pafiloj kaj rigardis nin atente dum ni pasis. La ko?ero, malmoltrajta tordita vireto, salutis kavaliron Henriko Baskervilo, kaj post kelkaj minutoj ni rapidis la? la lar?a blanka vojo. Ondantaj pa?tejoj kurbi?is supren amba?flanke, kaj malnovaj gablitaj domoj elgvatis el inter la densaj folia?oj, sed malanta? la trankvila kaj sunumata pejza?o ?iam levi?is, malhela kontra? la vespera ?ielo, la longa morna kurbi?o de la erikejo, interrompita per la zigzagaj kaj minacaj montetoj.
La kale?o svinge turni?is sur flankvojon, kaj ni kurbiris supren tra profundaj vojetoj eluzataj per jarcentoj da radoj, altaj teramasoj amba?flanke, pezaj je gutanta musko kaj viandecaj cervolangaj filikoj. Bronzkoloraj filikaroj kaj makulitaj rubusoj ekbrilis en la lumo de la subiranta suno. Plu grade levi?ante, ni trapasis mallar?an granitan ponton, kaj flankumis bruan rivereton, kiu inundis rapide suben, ?a?mante kaj mu?ante inter grizaj ?tonegoj. Vojo kaj rivereto amba? serpentumis tra valo densa je vepra?o kaj abioj. Je ?iu vojturno Baskervilo eligis ekkrion de ?ojo, ?irka?rigardante entuziasme kaj starigante sennombrajn demandojn. Al liaj okuloj ?io ?ajnis bela, sed la? mi tu?eto da melankolio sterni?is sur la pejza?o, kiu tiel klare anta?signis malkreskon de la jaro. Flavaj folioj tapi?is la vojetojn kaj flirte surfalis nin dum la pasado. La klako de niaj radoj formortis kiam ni traveturis driva?ojn da putra vegeta?o — tristaj donacoj, la? mia opinio, ?etataj de la naturo anta? la ?aron de la revenanta heredulo de la Baskerviloj.
— Hola! — ekkriis doktoro Mortimero, — kio estas tio?
Apika kurbi?o de erikokovrita tero, periferia fragmento de la erikejo, etendi?is anta? ni. Sur la supra?o, malmola kaj klara kiel ?evalista statuo sur ties piedestalo, estis sur?evala soldato, malhela kaj severa, kun pafilo prete apogita al la anta?brako. Li estis va?anta la vojon la? kiu ni veturis.
— Kio estas tio, Perkinso? — demandis doktoro Mortimero.
Nia ko?ero duonturni?is sur sia sidloko.
— Bagnulo eskapis el la malliberejo, sinjoro. Li jam de tri tagoj forestas, kaj la provosoj va?as ?iun vojon kaj ?iun stacion, sed ili ankora? ne ekvidis lin. Al la farmantoj en la ?irka?a?o tio ne pla?as, efektive.
— Nu, la? mia kompreno, ili ricevos po kvin pundoj, se ili povos doni informojn.
— Jes, sinjoro, sed kvin eventualaj pundoj ne bone kompensas la eblecon de tran?ita gor?o. Vidu, tiu ne estas ordinara bagnulo. Tiu estas viro, kiu hezitos pri nenio.
— Kiu do li estas?
— Seldeno, la murdinto en Monteto Notingo.
Mi bone memoris tiun kazon, ?ar Holmso aparte interesi?is pri ?i pro la aparta krueleco de la krimo kaj la dibo?a bruteco kiu signis ?iujn agojn de la murdinto. La rezigno pri lia mortkondamno rezultis de kelkaj duboj pri lia mensa sano, tiel abomeninda estis lia konduto. Nia kale?o atingis la supron de iu vojlevi?o, kaj anta? ni etendi?is la ega vasto de la erikejo, makulita je torditaj kaj rokozaj ?tonmasoj kaj pintmontetoj. Malvarma vento blovis el ?i kaj tremigis nin. Ie tie, sur tiu ebena?o dezerteca, sin ka?is tiu demono, ka?i?ante en truo kiel sova?a besto, kun koro plena je malico kontra? la tuta homraso, kiu el?etis lin. Nur tio mankis por kompletigi la malafablan sugestion de la malfekunda dezertejo, la fridiga vento, kaj la malhelumanta ?ielo. E? Baskervilo silenti?is kaj kuntiris pli proksime sian surtuton.
Ni jam lasis la fekundan teron malanta?e kaj sube. Ni nur rerigardis al ?i: la deklivaj radioj de malalta suno ?an?is la rojojn al fadenoj da oro kaj ardis sur la ru?a tero nove plugita kaj la lar?a implika?o de la arbaretoj. La vojo anta? ni i?is pli morna kaj pli sova?a sur grandaj ru?etaj kaj olivaj deklivoj, aspergitaj je gigantaj ?tonoj. De tempo al tempo ni preterpasis erikejan dometon, ?tonmuran kaj ?tontegmentan, kun neniu ampelopso por variigi ?ian severan konturon. Subite ni rigardis suben en tassimilan kava?on, en kiu dise staris kverkaroj nanaj kaj abiaroj torditaj kaj kurbigitaj pro la furiozo de jaroj da ?tormoj. Du altaj mallar?aj turoj elstaris super la arboj. La ko?ero indikis per sia vipo.
— Baskervila Halo, — li diris.
Ties mastro stari?is kaj algapis ru?vange kaj brilokule. Post kelkaj minutoj ni atingis la ?efenirejan pordegon, labirinton el fantasta reto gisfera, kun veterumitaj pilastroj amba?flanke, makulitaj je likenoj kaj apogantaj la aprokapojn de la Baskerviloj. La pordistejo estis ruino el nigra granito kaj nudigitaj ripoj de ?evronoj, sed kontra? ?i estis nova konstrua?o, duone kompleta, la unua frukto el la sud-afrika oro de kavaliro Karlo.
Tra la pordo ni suriris la aleon, kie la radojn denove sordinis la foliaro, kaj la malnovaj arboj elpu?is siajn brakojn je sombra tunelo super niaj kapoj. Baskervilo ektremegis rigardante tra la longa malluma aleo ?is kie la domo ekbrilis fantomece je la fora ekstremo.
— ?u ?i tie okazis? — li malla?te demandis.
— Ne, ne, la taksusa aleo trovi?as aliflanke.
La juna heredinto ?irka?rigardis mornesprime.
— Ne estas mirinde, ke mia onklo sentis kvaza? malfeli?o minacus lin en tia loko, — li diris. — ?i sufi?as por timigi iun ajn. Mi aran?os vicon de elektraj lampoj ?i tie en malpli ol ses monatoj, kaj vi ne rekonos la lokon kun la milkandelpova generatoro de Swan kaj Edison ?uste ?i tie anta? la dompordo.
La aleo malfermi?is al lar?a razeno, kaj anta? ni trovi?is la domo. Per la velkanta taglumo mi povis vidi, ke la centro estas peza konstrubloko, el kiu etendi?is portalo. La tutan frunton drapiris hedero, kun ie-tie loko tonde nudigita, kie fenestro a? blazono trarompis la malhelan vualon. Super tiu centra dombloko levi?is du ?emelaj turoj, antikvaj, krenelitaj kaj trapikitaj de multaj embrazuroj. Dekstre kaj maldekstre de la turoj estis pli modernaj nigragranitaj aloj. Malhela lumo brilis tra la peze fositaj fenestroj, kaj el la altaj fumtuboj, kiuj levi?is de la apika altangula tegmento, elsaltis unuopa kolono da fumo.
— Bonvenon, kavaliro Henriko! Bonvenon al Baskervila Halo!
Alta viro elpa?is el la ombro de la portalo por malfermi la pordon de la kale?o. Virina figuro silueti?is anta? la flava lumo de la vestiblo. ?i elvenis kaj helpis la viron elkale?igi niajn valizojn.
— Ne ?enos vin, ?u, se mi veturos senprokraste hejmen, kavaliro Henriko? — diris doktoro Mortimero. — Mia edzino atendas min.
— Certe vi restos por iom vesperman?i, ?u?
— Ne, mi devas iri. Probable mi trovos, ke iom da laboro atendas min. Mi restus por montri al vi la domon, sed Barimoro estos pli bona gvidanto ol mi. ?is revido, kaj neniam hezitu alvoki min nokte a? tage, se mi povos servi.
Bruo de la radoj formortis tra la elirvojo, dum kavaliro Henriko kaj mi turnis nin en la vestiblon, kaj la pordo peze batfermi?is post ni. Ni trovis nin en bela ?ambro, granda, alta, kaj peze ?evronita per enormaj trabegoj el kverka?o tempe nigri?inta. En la granda malnovmoda kameno malanta? la altaj feraj bariletoj krakis kaj klakis fajro el ?tipoj. Kavaliro Henriko kaj mi etendis al ?i niajn manojn, ?ar ni frostis post la longa veturo. Poste ni ?irka?rigardis al la alta mallar?a vitralo, la kverkaj paneloj, la cervaj kapoj, la blazonoj sur la muroj, ?iuj malhelaj kaj sombraj en la sordinita lumo de la centra lampo.
— ?i estas ?uste tia, kia mi imagis ?in, — diris kavaliro Henriko. — ?u ?i ne estas precize bildo de malnova familia hejmo? Nur pensu, ke ?i estas tiu sama halo, en kiu lo?is miaj parencoj dum kvincent jaroj! Solenigas min la pripenso.
Mi vidis lian malhelan viza?on prilumita de knabeca entuziasmo, dum li ?irka?rigardis. La lamplumo trafis lin, kie li staris, sed longaj ombroj suben sterni?is sur la muroj kaj pendis kvaza? nigra baldakeno super li. Barimoro revenis, portinte niajn valizojn al niaj ?ambroj. Li staris anta? ni nun kun la diskreta mieno de bone edukita servisto. Li estis viro impona, alta, bela, kun kvadrata nigra barbo kaj palaj distingindaj trajtoj.
— ?u vi deziras, ke la vesperman?o estu servata tuj, sinjoro?
— ?u ?i estas preta?
— Post nur kelkaj minutoj, sinjoro. Vi trovos varman akvon en viaj ?ambroj. Mia edzino kaj mi kun plezuro, kavaliro Henriko, restos kun vi ?is vi faros viajn novajn aran?ojn, sed vi komprenas, ?u ne, ke la nova situacio en tiu ?i domo postulos konsiderindan stabon.
— Kiu nova situacio?
— Mi volis diri nur, sinjoro, ke kavaliro Karlo vivis tre retiri?eme, kaj ni povis kontentigi liajn bezonojn. Vi nature volos havi pli da societo, kaj tial vi bezonos novajn ?an?i?ojn de via domanaro.
— ?u vi celas diri, ke via edzino kaj vi deziras foriri?
— Nur kiam tute konvenos al vi, sinjoro.
— Sed via familio estis ?e ni dum pluraj generacioj, ?u ne vere? Mi beda?rus komenci mian vivon ?i tie, rompante la malnovan familian ligon.
Al mi ?ajnis, ke mi rimarkis signetojn de emocio sur la blanka viza?o de la domservisto.
— Anka? mi sentas tion, sinjoro, kaj anka? mia edzino. Sed verdire, sinjoro, ni amba? tre ?atis kavaliron Karlo, kaj lia morto ?okis nin kaj igis tre doloriga tiun ?i ?irka?a?on. Mi timas, ke neniam plu ni estos mense trankvilaj en Baskervila Halo.
— Sed kion vi intencas fari?
— Mi ne dubas, sinjoro, ke ni sukcesos firmigi nin en iu komerco. La malavaro de kavaliro Karlo havigis al ni la rimedojn por tion fari. Kaj nun, sinjoro, eble plej bone mi montru al vi viajn ?ambrojn.
Kvadrata balustrada galerio ?irka?is la supron de la malnova halo, al kiu kondukis duobla ?tuparo. De tiu ?i centra punkto du longaj koridoroj etendi?is tra la tuta longo de la konstrua?o, al kiuj malfermi?is ?iuj dormo?ambroj. La mia trovi?is en la sama alo kiel tiu de Baskervilo, kaj preska? najbaris ?in. Tiuj ?ambroj aspektis multe pli modernaj ol la centra domparto, kaj la helaj tapetoj kaj multnombraj kandeloj iom forigis la sombran impreson postlasitan en mia menso de nia alveno.
Sed la man?o?ambro malfermi?anta el la halo estis loko ombra kaj sombra. ?i estis ?ambro longa kun ?tupo disiganta la podion, kie sidis la familio, disde la pli malalta parto rezervita por ties dependantoj. ?e unu ekstremo alrigardis ?in menestrela galerio. Nigraj traboj transsaltis super niaj kapoj, kun fumnigrigita plafono super ili. Kiam vicoj da flamaj tor?oj lumigus ?in, kaj la koloroj kaj kruda gajo de malnovmoda bankedo, ?i eble malseveri?us; sed nun, kiam du nigre vestitaj sinjoroj sidis en la eta cirklo de lumo provizita de klo?ita lampo, la vo?o sordini?is kaj la spirito senentuziasmi?is. Malhela linio de anta?uloj, en ?iuspecaj vesta?oj, ekde Elizabeta kavaliro ?is bravulo el la tempo de la Regenteco, gapis suben al ni kaj silentigis nin per sia silenta societo. Ni malmulte parolis, kaj minimume mi ?ojis, kiam la man?ado fini?is kaj ni povis retiri?i en la modernan bilardejon kaj fumi cigaredon.
— Je mia vorto, ?i ne estas loko tre gaja, — diris kavaliro Henriko. — Mi supozas, ke oni povas agordi?i al ?i, sed aktuale mi sentas min iom mankanta. Mi ne miras, ke mia onklo i?is iomete malkvieta, ?ar li vivis tutsola en tia domo. Tamen, se konvenas al vi, ni frue enliti?u hodia? vespere, kaj eble la aferoj ?ajnos pli gajaj en la mateno.
Mi flanken?ovis miajn kurtenojn anta? ol enliti?i kaj elrigardis tra mia fenestro. ?i malfermi?is al la razeno kiu trovi?is anta? la dompordo. Pretere, du boskoj da arboj ululis kaj svingi?is pro forti?anta vento. Duonluno pu?i?is tra la fendoj de rapidantaj nuboj. Per ties malvarma lumo mi vidis post la arboj sporadan rokfran?on kaj la longan malaltan kurbi?on de la melankolia erikejo. Mi fermis la kurtenojn, sentante ke mia lasta impreso konformi?as al la cetero.
Kaj tamen ne precize la lasta. Mi trovis min laca kaj tamen vigla, turni?ante senripoze de flanko al flanko, ser?ante la dormon, kiu ne volis veni. En malproksimo sonoranta horlo?o signis la kvaronhorojn, sed escepte de tio morteca silento regis la malnovan domon. Kaj tiam subite, en la mezo mem de la nokto, atingis miajn orelojn sono klara, sonoreca kaj ne miskomprenebla. Temis pri plorsingulto de virino, la sordinita strangola ?emspiro de iu kiun ?iras mal?ojo neregebla. Mi sidi?is sur la lito kaj atente a?skultis. La sono ne povis esti malproksima, kaj certe estis en la domo. Dum duonhoro mi atendis kun ?iu nervo vigla, sed a?di?is neniu alia sono ol la sonoranta horlo?o kaj la siblado de hedero sur la muro.
?apitro 7
LA STEPELTONOJ DE MERIPITA DOMO
La fre?a belo de la sekvinta mateno iomete forvi?is de niaj mensoj la mornan kaj grizan impreson postlasitan al ni amba? pro nia unua sperto ?e Baskervila Halo. Dum kavaliro Henriko kaj mi sidis matenman?ante, la sunlumo enver?i?is tra la altaj fostitaj fenestroj, direktante akvecajn kolormakulojn el la blazonoj kovrantaj ilin. La malhelaj paneloj ardis bronzece sub la oraj radioj, kaj estis malfacile konstati, ke tiu ?i fakte estas la ?ambro, kiu tiom mornigis niajn animojn en la anta?a vespero.
— Ver?ajne nin mem kaj ne la domon ni devas kulpigi! — diris la kavaliro. — Ni estis lacaj pro la voja?o kaj frostigitaj pro la veturo, sekve ni grize kontemplis la lokon. Jam ni estas fre?aj kaj bonstataj, do ?i estas denove tute agrabla.
— Kaj tamen ne estis afero komplete fantazia, — mi respondis. — ?u ekzemple vi hazarde a?dis iun, mi opinias virinon, ?emplorantan dum la nokto?
— Kurioze, ?ar mi duondorme ja supozis, ke mi a?das ion tian. Mi atendis dum kelka tempo, sed ?i ne ripeti?is, do mi konkludis, ke tio estis nur son?a.
— Mi a?dis ?in klare, kaj mi estas certa, ke ?i vere estis virina ?emploro.
— Ni devas tuj enketi pri tio.
Li sonorigis kaj demandis al Barimoro, ?u tiu povas klarigi nian sperton. ?ajnis al mi, ke la palaj trajtoj de la domservisto e? pli pali?is, dum li a?skultis la demandon de sia mastro.
— En la domo estas nur du virinoj, kavaliro Henriko, — li respondis. — Unu estas la kuireja servistino, kiu dormas en la alia alo. La alia estas mia edzino, kaj mi povas certigi, ke tiu sono ne originis ?e ?i.
Kaj tamen li mensogis tion dirante, ?ar hazarde post la matenman?o mi renkontis sinjorinon Barimoro en la longa koridoro kun plena sunlumo sur ?ia viza?o. ?i estis senemocia, peztrajta, granda virino kun severa fiksita bu?esprimo. Sed ?iaj perfidaj okuloj estis ru?aj kaj rigardis min el sub ?velintaj palpebroj. Do estis ?i, kiu ploris nokte, kaj se ?i tion faris, ?ia edzo nepre scias pri tio. Tamen li elektis la evidentan riskon esti malkovrita, deklarinte, ke ne estas tiel. Kial li faris tion? Kaj kial ?i ploris tiel amare? Jam ?irka? tiu palviza?a, bela, nigrabarba viro amasi?is atmosfero de mistero kaj de morno. ?uste li la unua trovis la kadavron de kavaliro Karlo, kaj nur liajn vortojn ni havis pri la cirkonstancoj anta? la morto de tiu maljunulo. ?u estis eble, ke estis Barimoro, finfine, kiun ni vidis en la fiakro sur Regentostrato? La barbo tre povus esti la sama. La fiakristo priskribis viron iom malpli altan, sed tia impreso povus esti erara. Kiel mi povus decidi?i pri tiu punkto definitive? Evidente, la unua faro estu konsulti la Grimpenan po?tiston kaj konstati, ?u la esplora telegramo vere estis metita en la proprajn manojn de Barimoro. Kia ajn estu la respondo, mi almena? havus ion raportindan por ?erloko Holmso.
Kavaliro Henriko devis ekzameni multajn paperojn post la matenman?o, tiel ke la tempo estis oportuna por mia promeno. Tio estis agrabla kvarmejla promeno la?longe de la erikeja rando, kiu venigis min fine al griza vila?eto, en kiu du pli grandaj konstrua?oj, kiuj konfirmi?is kiel la hotelo kaj la domo de doktoro Mortimero, staris alte super la ceteraj. La po?tisto, kiu estis anka? la vila?a spicisto, klare memoris la telegramon.