La Eksterordinara Lando Oz - Baum Lyman Frank 4 стр.


CAPITRO VI

Jocjo Kukurbokapo Rajdas al la Smeralda Urbo

Kiam matenigis, la Kukurbokapo vekis Tipon. Liforfrotis la dormemon el siaj okuloj, banis sin enrivereto, kaj poste mangis iom da kunportitaj pano kajfromago. Tiel preparinte sin por nova tago, la knabodiris:

“Ni tuj komencu. Nau mejloj estas longa distanco, sed ni versajne atingos la Smeraldan Urbon antau latagmezo, se ne okazos akcidentoj. ”

Do la Kukurbokapo denove estis sidigita sur ladorson de la Seg-Cevalo kaj la marsado rekomencigis.

Tip rimarkis ke la purpura koloro de la herbarokaj arboj nun multe paligis kaj post nelonge lapalpurpuro komencis akiri verdan karakteron kiu iompost iom heligis dum ili proksimigis al la grandaUrbo kie regas la Birdotimigilo. La grupeto jam marsis nur apenau du mejlojn kajsubite la ?ave pavimita strato estis dividita per largarapida rivero. Tip cerbumis pri kiel transiri; sed postkelka tempo li trovis viron en pramo venanta de laalia ?anko de la akvu ?uo. Kiam la viro atingis la bordon, Tip demandis:

“Cu vi transportos nin al la alia ?anko? ”

“Jes, se vi pagos, ”respondis la pramisto, kiesvizago havis koleretan, malagrablan aspekton.

“Sed mi ne havas monon, ”diris Tip.

“Neniom? ”demandis la viro.

“Neniom, ”respondis la knabo.

“Do mi ne rompos mian dorson remante por vi, ”diris la pramisto, decideme.

“Vere afabla viro! ”komentis la Kukurbokapo, ridetante. La pramisto kolere rigardis lin, sed ne respondis. Tip strebis pensi, car multe cagrenis lin trovi sianvojagplanon subite ?nita.

“Mi nepre devas atingi la Smeraldan Urbon, ”lidiris al la pramisto; “sed kiel mi transiros la riveronse vi ne transportos min? ”La viro ridis, kaj la rido ne estis afabla.

“Tiu ligna cevalo ?osos, ”diris li; “kaj vi povosrajdi lin trans la riveron. Kaj tiu Kukurbokapaculoakompananta vin, nu li sinkos au nagos, ja negravos. ”

“Ne genu vin pri mi, ”diris Jocjo, afable ridetanteal la malagrabla pramisto; “certe mi ?osos bele. ”Tip opiniis la eksperimenton farinda, kaj la Seg-Cevalo, kiu tute ne komprenis la signifon de dangero, ne kontrauis. Do la knabo kondukis gin en la akvonkaj grimpis sur gian dorson. Jocjo ankau enpasis gisla akvo atingis liajn genuojn kaj prenis la voston dela cevalo por ke la kukurba kapo restu super la akvo.

“Nun, ”diris Tip, instruante la Seg-Cevalon, “se vimovos viajn krurojn vi versajne nagos; kaj se vi nagosni versajne atingos la alian bordon. ”La Seg-Cevalo tuj komencis movi siajn krurojn, kiuj agis kiel remiloj kaj movis la aventuremulojnmalrapide trans la riveron al la alia ?anko. Tiomsukcesis la nago ke baldau ili grimpis, malseke kajgutante, la herbokovritan bordon. La kruroj de la pantalono de Tip kaj liaj suoj estisplene malsekaj; sed la Seg-Cevalo estis tiom perfekte?osinta ke supre, ekde la genuoj, la knabo estis tuteseka. Sed la Kukurbokapo, nu ciu ero de lia belegavestaro gutis malsekege.

“La suno baldau sekigos nin, ”diris Tip, “kaj ninun sendangere atingis ci tien malgrau la pramisto, kaj ni povos plumarsi. ”

“Nagi tute ne genis min, ”komentis la cevalo.

“Nek min, ”diris Jocjo. Ili baldau reatingis la vojon el ?avaj brikoj, kiudaurigis la vojon kiun ili forlasis ce la alia bordo, kajTip denove sidigis la Kukurbokapon sur la dorson dela Seg-Cevalo.

“Se vi rapide rajdos, ”diris li, “la vento helpossekigi viajn vestojn. Mi tenos la voston de la cevalokaj postkuros vin. Tiel ni ciuj sekigos tre rapide. ”

“Do la cevalo devos tre rapide pasi, ”diris Jocjo.

“Laueble plej rapide, ”respondis la Seg-Cevalo, gaje. Tip prenis la ?non de la branco kiu servis kielvosto de la Seg-Cevalo, kaj laute vokis:

“Ek! ”La cevalo komencis rapide pasi, kaj Tip sekvis. Libaldau decidis ke ili povos pli rapide kuri, do li kriis

“Trot! ”Nu, la Seg-Cevalo memoris ke tiu vorto estisordono kuri plej rapide; do li komencis skukuradilau la vojo plej rapide, kaj nur malfacile Tip —kurante pli rapide ol iam antaue —povis resti sur siajpiedoj. Baldau li ne plu povis spiri, kaj kvankam li voliskrii

“Halt! ”al la cevalo, li trovis sin nekapabla eligila vorton el sia gorgo. Subite la ?no de la vosto kiunli tenis, car gi estis nur morta branceto, rompigis, kajtujsekve la knabo trovis sin ruliganta en la polvo dela vojo, dum la cevalo kaj gia kukurbokapa rajdantoforrapidis kaj post momento malaperis en lamalproksimon. Kiam Tip ?ne levis sin kaj eligis la polvon el siagorgo tiel ke li povus diri

“Halt! ”, ne plu utilis dirigin, car la cevalo estis delonge ne plu videbla. Do li faris la solan racian agon. Li sidigis kaj boneripozis, kaj poste li komencis marsi lau la vojo.

“Iam mi reatingos ilin, ”li pensis; “car la vojo?nigas ce la pordoj de la Smeralda Urbo, kaj ili nepovos pli foren iri. ”Dume, Jocjo ?rme tenis la stangon kaj la Seg-Cevalo rapidegis lau la vojo kvazau konkurcevalo. Neniu el ili sciis ke Tip postrestis, car laKukurbokapo ne retrenrigardis, kaj la Seg-Cevalo nepovis. Dum li rajdis, Jocjo rimarkis ke la herbaro kaj arboj farigis brile verdkoloraj, do li divenis ke iliproksimas al la Smeralda Urbo ec antau ol la altajspajroj kaj kupoloj videblis. Fine, alta muro el verdaj stonoj, kovrita persmeraldoj, aperis antau ili; kaj timante ke la Seg-Cevalone scios halti kaj tial eble frakasos ilin ambau kontraula muron, Jocjo kuragis krii

“Halt! ”kiel eble plej laute. Tiom subite obeis la cevalo ke sen stango Jocjosendube falus kapantauen kaj lia bela vizago ruinigus.

“Vere rapida rajdo, kara Pacjo! ”li kriis; kaj, audinte neniun respondon, li sin turnis kaj unuafojetrovis ke Tip ne estas kun ili. Tiu lausajna foriro de Tip estis nekomprenebla porla Kukurbokapo kaj maltrankviligis lin. Kaj dum lidemandis al si pri kio okazis al la knabo, kaj kionfari en ci tiu malfacila cirkonstanco, la enirejo en laverda muro malfermigis kaj viro elpasis. Tiu viro estis malalta kaj ronda, kun dika vizagokiu aspektis rimarkinde afabla. Li estis vestita tute perverdajoj kaj portis altan, pintan verdan capelon sursia kapo, kaj verdajn okulvitrojn sur siaj okuloj. Liklinis sin antau la Kukurbokapo kaj diris:

“Mi estas la Pordogardisto de la Smeralda Urbo. Cu mi rajtas demandi kiu vi estas, kaj kion vi celas? ”

“Mi nomigas Jocjo Kukurbokapo, ”respondis laaliulo, ridetante; “sed pri mia celo, mi tute ne sciaskio gi estas. ”La Pordogardisto evidente estis surprizita, kaj liskuis sian kapon kvazau nekontenta pro tiu respondo.

“Kio vi estas, homo au kukurbo? ”li demandis, gentile.

“Ambau, se placas al vi, ”respondis Jocjo.

“Kaj tiu ligna cevalo —cu gi vivas? ”demandis laGardisto. La cevalo suprenrulis unu tuberokulon kajpalpebrumis al Jocjo. Poste gi dancetis kaj faligis unupiedon forte sur la pied ?ngrojn de la Gardisto.

“Ajjj! ”kriis tiu viro.

“Mi bedauras ke mi demandistion. Sed via respondo plene konvinkas. Cu vi havascelon, sinjoro, en la Smeralda Urbo? ”

“Mi kredas ke jes, ”respondis la Kukurbokaposerioze; “sed mi ne povas pensi kio gi estas. Mia patroplene scias pri gi, sed li ne estas ci tie. ”

“Strange —vere strange! ”deklaris la Gardisto.

“Sedvi aspektas tute sendangera. Oni ne ridetas tiom belekiam oni intencas misagi. ”

“Tiurilate, ”diris Jocjo, “mi ne povas ne rideti, carmian vizagon tiel cizis postrancilo. ”

“Nu, eniru mian cambron kun mi, ”pludiris laGardisto, “kaj mi pripensos kion fari por vi. ”Do Jocjo rajdis la Seg-Cevalon tra la enirejon enmalgrandan cambron kiu estis enkonstruita en lamuro. La Gardisto tiris sonorilsnuron, kaj baldau trealta soldato —portanta verdan uniformon —eniris tra laalia pordo. Tiu soldato portis longan verdan pa ?lonsur sia sultro kaj havis belan verdan barbon kiu atingisec liajn genuojn. La Gardisto tuj alparolis lin, dirante:

“Jen fremda viro kiu ne scias kial li venis al laSmeralda Urbo, nek kion li volas. Diru al mi, kion nifaru pri li? ”La Soldato kun la Verda Barbo rigardis Jocjonmulte zorgeme kaj scivole. Fine li skuis sian kapontiom decide ke malgrandaj ondoj skuigis laulonge delia barbo, kaj poste li diris:

“Mi konduku lin al Lia Mosto, la Birdotimigilo. ”

“Sed kion Lia Mosto, la Birdotimigilo, faros pri li? ”demandis la Pordogardisto.

“Tion decidu Lia Mosto, ”respondis la soldato.

“Mihavas su ?cajn taskojn proprajn. Ciu eleksteraproblemo estas transdonenda al Lia Mosto. Do metula okulvitrojn sur lin kaj mi kondukos lin al la regapalaco. ”Do la Gardisto malfermis grandan keston daokulvitroj kaj strebis trovi vitrojn su ?ce grandajn porla rondaj okulegoj de Jocjo.

“En mia stoko vere ne estas vitroj kapablaj kovritiujn okulojn, ”diris la viro, gemante; “kaj via kapo estastiom granda ke mi devos cirkauligi la okulvitrojn. ”

“Sed kial mi bezonas okulvitrojn? ”demandis Jocjo.

“Tia estas la modo, ci tie, ”diris la Soldato, “kaj ilimalhelpas blindigon per la lumbrulado kaj brilado dela belega Smeralda Urbo. ”

“Ho! ”krietis Jocjo.

“Nepre cirkauligu ilin. Mi nevolas blindigi. ”

“Nek mi! ”interrompis la Seg-Cevalo; do oni rapideligis verdajn okulvitrojn sur la elstarajn tuberojn kiujservis kiel okuloj por gi. Post tio la Soldato kun la Verda Barbo kondukis ilintra la interna pordo kaj ili tuj trovis sin sur la cefastrato de la glora Smeralda Urbo. Brilantaj verdaj gemoj ornamis la antauajojn de labelaj domoj kaj la turoj kaj turetoj estis kovritaj persmeraldoj. Ec la verda marmora pavimo brilis prokaraj stonoj, kaj vere forte kaj mirige aspektis al tiukiu unuafoje vidas gin. Tamen, la Kukurbokapo kaj la Seg-Cevalo, kiujnenion sciis pri riceco kaj beleco, malmulte atentis lamirigajojn kiujn ili vidis tra la verdaj okulvitroj. Ilitrankvile sekvis la verdan soldaton kaj apenaurimarkis la arojn da verdaj homoj kiuj rigardadis ilinsurprizate. Kiam verda hundo elkuris kaj bojis je ili, la Seg-Cevalo tuj piedfrapis per sia ligna kruro kajtio kurigis la hurlantan besteton en domon; sed neniopli grava ol tio okazis interrompante ilian antauenironal la rega palaco. La Kukurbokapo volis rajde grimpi la verdajnmarmorajn stupojn kaj rekte eniri al la Birdotimigilo; sed la soldato malpermesis. Do Jocjo decevaligis, tremalfacile, kaj servisto kondukis la Seg-Cevalon al lamalantauo dum la Soldato kun la Verda Barboakompanis la Kukurbokapon en la palacon, tra laantaua pordo. La fremdulo estis lasita en bele meblitaatendocambro dum la soldato foriris anonci lin. Hazarde, je tiu momento Lia Mosto estis libera kajtre enuis pro manko de sinokupo, do li ordonis keoni tuj enkonduku la vizitanton en la troncambron. Jocjo tute ne sentis timon au embarasigon pro lapenso ke li renkontos la reganton de tiu glorega urbo, car li tute nenion sciis pri la kutimoj de la mondo. Sed kiam li eniris kaj la unuan fojon vidis LianMoston la Birdotimigilon sidantan sur sia brilantatrono, li ekhaltis pro surprizego.

CAPITRO VII

Lia Mosto la Birdotimigilo

Mi supozas ke ciu leganto de ci tiu libro scias kioestas birdotimigilo; sed Jocjo Kukurbokapo, kiuneniam vidis tian kreajon, pli surprizigis per siarenkontigo kun la rimarkinda Rego de la SmeraldaUrbo ol per ciu alia sola sperto dum sia mallonga vivo. Lia Mosto la Birdotimigilo estis vestita perpaligintaj bluaj vestajoj, kaj lia kapo estis nur saketoplena de pajlo, sur la saketo estis krude pentritajokuloj, oreloj, nazo, kaj buso, por reprezenti vizagon. La vestajoj estis ankau plenigitaj per pajlo, tiomsenarte kaj senzorge ke la kruroj kaj brakoj de LiaMosto aspektis pli buloplenaj ol necesis. Sur liajmanoj estis gantoj longa ?ngraj, kaj ili estis plenigitajper kotono. Pajleroj sin pusis tra la mantelon de lamonarko, kaj ankau tra liajn kolon kaj botosuprojn. Sur sia kapo li portis multepezan oran krononornamitan per multaj brilantaj juveloj, kaj la pezo detiu krono ci ?s lian brovon, tiel ke lia pentrita vizagoricevis penseman esprimon. Efektive, nur la kronoindikis mostecon; ciel alie, la Birdotimigilo-Rego estissimpla birdotimigilo —malrigida, malgracia, kaj malvera. Sed kvankam la stranga aspekto de Lia Mosto laBirdotimigilo sajnis stranga al Jocjo, tamen egalemiriga estis la ?guro de la Kukurbokapo al laBirdotimigilo. La purpura pantalono kaj la palrugavesto kaj ruga cemizo pendis malstrikte sur la lignajartikoj faritaj de Tip, kaj la cizita vizago sur lakukurbo ridetis, kvazau gia portanto konsideris lavivon la plej gaja afero imagebla. Unue, efektive, Lia Mosto supozis ke lia kuriozavizitanto ridas pro li, kaj li emis malaprobi tianmalrespekton; sed ne senkiale la Birdotimigilo akirisla reputacion ke li estas la plej saga ulo en la LandoOz. Li pli zorge ekzamenis la vizitanton, kaj libaldau trovis ke la formo de Joco estis cizita tiel kela rideto ne estis sangebla, kaj ke li ne povus aspektiserioza malgrau cia volo. La Rego parolis la unua. Rigardinte Jocjon dumkelkaj minutoj li diris permirtono:

“El kie vi venis, kaj kielvi vivigis? ”

“Pardonu, via Mosto, ”respondis la Kukurbokapo; “sed mi ne komprenas vin. ”

“Kion vi ne komprenas? ”demandis la Birdotimigilo.

“Nu, mi ne komprenas vian lingvon. Komprenu, mi venis el la Lando de la Gilikuloj, do mi estasfremdulo. ”

“Kompreneble! ”kriis la Birdotimigilo. “Mi memparolas la lingvon de la Mangtuloj, kiu ankau estasla lingvo de la Smeralda Urbo. Sed vi, supozeble, parolas la lingvon de la Kukurbokapoj? ”

“Guste tiel, Mosto, ”respondis la aliulo, riverencante; “sekve ni ne povos kompreni unu laalian. ”

“Ja domage, ”diris la Birdotimigilo, penseme. “Nibezonas interpretiston. ”

“Kio estas interpretisto? ”demandis Jocjo.

“Persono kiu komprenas kaj mian lingvon kaj lavian. Kiam mi parolis, la interpretisto povas diri al vikion mi celis komuniki; kaj kiam vi diris ion, lainterpretisto povas diri al mi kion vi volis komuniki. Car la interpretisto scias paroli ambau lingvojn, kajne nur kompreni ilin. ”

“Certe tre lerta persono, ”diris Jocjo, tre felica carekzistis tiom simpla solvo de la problemo. Do la Birdotimigilo ordonis ke la Soldato kun laVerda Barbo sercu inter la civitanaro por trovipersonon kapablan kompreni la lingvon de laGilikuloj kiel ankau la lingvon de la Smeralda Urbo, kaj tuj venigu tiun personon. Kiam la Soldato foririntis, la Birdotimigilo diris:

“Bonvolu sidigi dum ni atendos. ”

“Via Mosto forgesas ke mi ne komprenas vin, ”respondis la Kukurbokapo. “Se vi volas ke mi sidigu, vi devos indiki tion per signo. ”La Birdotimigilo venis de sur sia trono kaj pusisbraksegon malantau la Kukurbokapon. Post tio, lisubite pusis Jocjon, kio sternigis lin sur la kusenojntiom senorda ke li faldigis kiel postrancilo, kaj nurtre malfacile li reordigis sin.

“Cu vi komprenas tiun signon? ”demandis LiaMosto, gentile.

“Plene, ”deklaris Jocjo, etendante siajn brakojn porturni sian kapon, car la kukurbo estis forturnigintasur la stangeto kiu subtenis gin.

“Vi sajnas trorapide farita, ”komentis laBirdotimigilo, rigardante la klopodon de Jocjo sinordigi.

“Ne pli ol via Mosto, ”li honeste respondis.

“Sed ni diferencas ci tiel, ”diris la Birdotimigilo, “ke mi ?eksigas sed ne rompigas, dum vi povasrompigi sed ne ?eksigi. ”

Tiumomente la soldato revenis kondukantejunulinon permane. Si aspektis tre dolca kaj modesta, kaj havis belan vizagon kaj belajn verdajn okulojn kajverdan hararon. Delikata verda silka jupo atingis siajngenuojn, kaj videblis silkaj strumpoj broditaj kundesegno de pizgusoj, kaj verdaj satenaj panto ?oj kiujnornamis laktukoj anstatau bantoj kaj bukloj. Sur siasilka talio estis broditaj trifolioj, kaj si surportis gajanjaketon ornamitan per brilantaj smeraldoj samgrandaj.

“Nu, jen malgranda Jelea Kon ?taj! ”elkrietis laBirdotimigilo, dum la verda junulino klinis sian belankapon antau li. “Cu vi komprenas la lingvon de laGilikuloj, karulino? ”

“Jes, Mosto, ”si respondis, “car mi naskigis en laNorda Lando. ”

“Do vi interpretos por ni, ”diris la Birdotimigilo, “kaj klarigos al ci tiu Kukurbokapo kion ajn mi diros, kaj ankau klarigos al mi kion ajn li diros. Cu jenkontentiga arango? ”li demandis al sia gasto.

“Tute kontentiga, ”estis la respondo.

“Do demandu al li, unue, ”pludiris la Birdo-timigilo, turninte sin al Jelea Kon ?taj, “kial li venisal la Smeralda Urbo. ”Sed anstataue, la knabino, kiu atente rigardis Jocjon, 78diris al li:

“Vi ja estas miriga persono. Kiu faris vin? ”

“Knabo nomita Tip, ”respondis Jocjo.

“Kion li diras? ”demandis la Birdotimigilo. “Miajoreloj certe trompis min. Kion li diris? ”

“Li diras ke sajne la cerbo de via Mosto putris, ”respondis la knabino, modeste. La Birdotimigilo movis sin malkviete sur sia trono, kaj palpis sian kapon per sia maldekstra mano.

“Kiel utile estas, kompreni du apartajn lingvojn, ”lidiris, gemante perplekse. “Demandu al li, karulino, culi kontrauas enkarcerigi pro insultado al la reganto dela Smeralda Urbo. ”

“Mi ne insultis vin! ”protestis Jocjo indigne.

“Cit —Cit! ”avertis la Birdotimigilo; “atendu, Jeleatradukos mian parolon. Kial ni havu interpretiston, sevi interrompas tiel senhonte? ”

“Bone, mi atendos, ”respondis la Kukurbokapo, koleravoce —kvankam lia vizago plu ridetis kiel ciam.

“Traduku la parolon, junulino. ”

“Lia Mosto demandas cu vi estas malsata, ”diris Jelea.

“Ho, tute ne! ”respondis Jocjo, pli felice, “car mi nekapablas mangi. ”

“Nek mi, ”komentis la Birdotimigilo. “Kion lidiris, Jelea, karulino? ”

“Li demandis cu vi scias ke unu el viaj okulojpentrigis pli granda ol la alia, ”diris la knabino petole.

“Ne kredu sin, Mosto, ”kriis Jocjo.

“Ho, mi ne kredas sin, ”respondis la Birdotimigilotrankvile. Li severe rigardis la knabinon kaj demandis:

“Cu vi estas tute certa ke vi komprenas lalingvojn de kaj la Gilikuloj kaj la Mangtuloj? ”

“Tute certa, Mosto, ”diris Jelea Kon ?taj, klopodante ne ridi pri la regulo.

“Do kial mi sajne mem komprenas ilin? ”demandis la Birdotimigilo.

“Car ili estas unusama lingvo! ”deklaris laknabino, kiu nun ridis gaje. “Cu via Mosto ne sciaske en la tuta lando Oz oni parolas nur unulingvon? ”

“Cu vere? ”kriis la Birdotimigilo, kiun tretrankviligis audi tion; “sekve, mi facile povus meminterpreti por mi! ”

“Mi plene kulpas, Mosto, ”diris Jocjo, aspektanteiom embarasita, “mi kredis ke ni nepre parolasapartajn lingvojn, car ni venis el apartaj landoj. ”

“Do pro tio avertigu ke vi neniam pensu, ”respondis la Birdotimigilo, severe. “Car se oni nepovas sage pensi, estas preferinde resti senparolekvazau pupo sencerba —kaj tio vi certe estas! ”

“Jes ja! — Nepre jes ja! ”konsentis la Kukurbokapo.

“Mi opinias, ”pludiris la Birdotimigilo, pli milde, “ke via farinto perdigis al si kelkajn bonajn tortojnpor krei senvaloran viron. ”

“Mi certigas al via Mosto ke mi ne petis kreigi, ”respondis Jocjo.

“Ha! Same pri mi, ”diris la Rego, agrable. “Do, car ni diferencas de ciuj ordinaraj homoj, niamikigu. ”

“Plenkore! ”fervore diris Jocjo.

“Kion? Cu vi havas koron? ”demandis laBirdotimigilo, surprizite.

“Ne; mi parolis nur imageme —mi povas diri, ?gure, ”diris la aliulo.

“Nu, via plej elstara ?guro sajnas esti ligna ?guro; do mi devas peti vin ne imagi, car vi ne havas cerbondo vi ne rajtas imagi, ”averte diris la Birdotimigilo.

“Tute prave! ”diris Jocjo, tute sen kompreno. Lia Mosto forsendis Jelean Kon ?tajon kaj laSoldaton kun la Verda Barbo, kaj kiam ili foriris liperbrake kondukis sian novan amikon en la korton, por ludi per jettringoj.

Назад Дальше