La Birdotimigilo de Oz - Baum Lyman Frank 3 стр.


"Se mi komencos fali, do bonan nokton kaj felicajn songojn," diris Kap'tano Vilcjo.

"Cu pretaf" demandis la Orko.

"Startu la zumvoston," diris Kap'tano Vilcjo, dum en lia voco estis tremo. Sed la Orko forflugis tiel glate ke la maljunulo tute ne ec sanceligetis dum li sidis.

Trot rigardis la lumon de la kandelo de Kap'tano

Vilcjo gis gi malaperis pro la distanco. Al si ne placis resti sola sur tiu dangera breto, kun lago da nigra akvo centojn da metroj sub si; sed si estis brava knabineto kaj atendis pacience la revenon de la Orko. Gi okazis ec pli frue ol si anticipis kaj la ulo diris al si:

"Via amiko estas sekura en la tunelo. Anun, do, surdorsigu kaj mi portos vin al li tujrapide."

Mi ne certas kiom da knabinetoj volus fari tiun teruran rajdon tra la giganta nigra kaverno sur la dorso de maldika Orko. Al Trot mem gi ne multe placis, sed simple estis farende do si faris laueble kurage. Sia koro batis rapide kaj si estis tiom nervoza ke si apenau povis teni la kandelon per siaj fingroj dum la Orko rapidis tra la mallumo.

Sajnis longa veturo al si, sed efektive la Orko trairis la distancon dum mirinde mallonga tempodauro kaj baldau Trot staris sekure apud Kap'tano Vilcjo sur la ebena planko de granda arkhava tunelo. La velisto multe gojis resaluti sian malgrandan kamaradon kaj ambau dankemis al la Orko pro lia helpo.

"Mi ne scias kien iras tiu tunelo," komentis Kap'tano Vilcjo, "sed nepre gi aspektas pli favora ol tiu alia truo tra kiu ni rampis."

"Kiam la Orko estos ripozinta," diris Trot, "ni plu marsos kaj trovos kio okazos."

"Ripozinta!" kriis la Orko, malestime kiel permesis lia voco. "Tiu flugeto tute ne lacigis min. Ami kutimas flugi dum pluraj tagoj tute senhalte."

"Do ni pluiru," proponis Kap'tano Vilcjo. Li ankorau tenis en sia mano unu brulantan kandelon, do Trot blovestingis la alian flamon kaj metis sian kandelon en la grandan poson de la velisto. Si sciis ke estas nesage samtempe bruligi du kandelojn.

La tunelo estis rekta kaj plata kaj tre facile tramarsata, do ili bone progresis. Trot konjektis ke la tunelo komencigis eble tri kilometrojn for de la kaverno kien ilin jetis la kirlakvo, sed nun estis neeble taksi kiom da kilometroj ili iris, car ili marsis senhalte dum horoj post horoj sen ia sango en la cirkauajoj.

Fine Kap'tano Vilcjo haltis por ripozi.

"Ci tiu tunelo ci estas iom stranga, mi certas," li deklaris, skuante sian kapon malgoje. "Jam tri pliaj kandeloj forbrulis, kaj ankorau restas al ni nur tri; tamen la tunelo estas sama kiel kiam ni komencis. Kaj kiom longe gi restos tia, neniu scias."

"Cu ni ne povus marsi sen lumof" demandis Trot. "La vojo sajnas sufice sekura."

"Guste nun," estis la respondo, "sed ni ne povas scii kiam ni atingos novan abismon, au ion egale dangeran. Tiuokaze ni mortus antau ol ekscii."

"Eble mi antaueniru," proponis la Orko. "Min ne timigas falo, sciu, kaj se io okazos mi vokos por averti vin."

"Bona ideo," deklaris Trot, kaj ankau Kap'tano Vilcjo akordis. Do la Orko ekiris rekte antauen, en la plena mallumo, kaj man-en-mane la duo sekvis lin.

Kiam ili vere tre longe estis marsintaj tiel la Orko haltis kaj postulis mangajojn. Kap'tano Vilcjo ne jam menciis mangajojn car restas tiom malmulta — nur tri biskvitoj kaj peco de fromago granda kiel du liaj fingroj — sed li donis al la Orko duonon de biskvito, gemante dum li faris tion. Al la ulo ne placis la fromago, do la velisto dividis gin inter si kaj Trot. Ili bruligis kandelon kaj sidigis en la tunelo dum ili mangis.

"Miaj piedoj dolorigas min," grumblis la Orko. "Mi ne kutimas marsadi kaj ci tiu roka koridoro estas tiom malglata kaj malplata ke dolorigas min marsi sur gi."

"Cu vi ne povas flugi anstatau marsif" demandis Trot.

"Ne; tro malaltas la tegmento," diris la Orko.

Post la mango ili rekomencis sian marson, kaj Trot komencis timi ke neniam gi finigos. Kiam Kap'tano Vilcjo rimarkis kiom laca estas la knabineto, li pauzis kaj bruligis alumeton kaj rigardis sian grandan argentan poshorlogon.

"Nu, jam estas nokto!" li kriis. "Ni tretadis dum la tuta tago, kaj ankorau ni estas en ci tiu terura koridoro, kiu ebl' iras rekte tra la centron de la mondo, kaj eble 'stas cirklo — se tiel, ni ja povus marsi gis la mondofino. Car ni ne scias kio estas antau ni tiel bone kiel kio estas malantau ni, mi proponas halti nun, kaj ni penu dormi gis la mateno."

"Mi konsentas," asertis la Orko gemante. "Miaj piedoj doloregas kaj de la lastaj kelkaj kilometroj mi lamas pro doloro."

"Anaku doloras mia piedo," diris la velisto, sercante platan spacon sur la roka planko kie li povos sidi.

"Via piedo!" kriis la Orko. "Nu, vi havas nur unu piedon kiu povas dolori, sed mi havas kvar. Do mi suferas kvaroble pli ol vi povas. Jen; tenu la kandelon dum mi rigardos la plandojn de miaj krifoj. Jen vere," li diris, ekzamenante ilin per la flagranta lumo, "estas pecoj da doloro sur ilia tuta surfaco!"

"Eble," diris Trot, kiu multe gojis sidigi apud siaj akompanantoj, "vi havas kalojn."

"Kalojn? bsurde! Orkoj neniam havas kalojn." protestis la ulo, tenere frotante siajn dolorantajn piedojn.

"Do eble ili 'stas — 'stas — Kiel oni nomas ilin, Kap'tano Vilcjof lo en la Progreso de l' Pilgrimo, pensu."

"Bursitoj," diris Kap'tano Vilcjo.

"Ho, jes; eble vi havas bursitojn."

"Povas esti," gemis la Orko. "Sed negrave kio ili estas, plia tago da tia marsado frenezigus min."

"Nepre ili estos pli bonstataj en la mateno," diris Kap'tano Vilcjo, kuragige. "Dormu kaj penu forgesi viajn dolorantajn piedojn."

La Orko riproce rigardis la veliston, kiu ne rimarkis tion. Apost tio la ulo demandis plendeme: "Cu ni mangos nun, au cu ni mortmalsatosf"

"Restas por vi nur duono de biskvito," respondis Kap'tano Vilcjo. "Neniu scias kiom longe ni devos resti en ci tiu malluma tunelo, kie estas tute nenio mangebla; do mi konsilas ke vi sparu tiun mangajeton gis posta horo."

"Donu gin al mi jam nun!" postulis la Orko. "Se mi mortmalsatos, mi faros tion tuj — ne iompostiome."

Kap'tano Vilcjo elprenis la biskviton kaj la ulo plenmangis gin dum momenteto. Trot iomete malsatis kaj flustris al Kap'tano Vilcjo ke si volas preni iom da sia porcio; sed la maljunulo sekrete rompis sian propran duonbiskviton, kaj gardis la porcion de Trot por tempo de plia bezono.

Li komencis maltrankvili pro la stato de la knabineto kaj longe post sia endormigo dum la Orko iom malagrable ronkadis, Kap'tano Vilcjo sidis kun la dorso al roko kaj fumis sian pipon kaj penis elpensi ian metodon eskapi el ci tiu sajne senfina tunelo. Sed post kelka tempo ankau li ekdormis, car lamado per ligna kruro dum la tuta tago lacigis, kaj tie en la mallumo dormadis la tri aventurantoj dum multaj horoj, gis la Orko vekigis kaj per unu piedo frapis la malnunan veliston.

"Nepre jam estas nova tago," diris li.

Capitro 4

Fine la Taglumo

Kap'tano Vilcjo frotis siajn okulojn, flamigis alumeton kaj rigardis sian poshorlogon.

"La naua horo. Jes, mi supozas ke komencigis nova tago, tute vere. Cu ni pluiruf" li demandis.

"Kompreneble," respondis la Orko. "Krom se ci tiu tunelo diferencas de cio alia en la mondo, kaj estas senfina, ni trovos eliron pli-malpli frue."

La velisto milde vekigis Troton. Si sentis sin multe ripozinta dum sia longa dormo kaj fervore starigis. "Ni komencu, Kap'tano," si diris. Ili rekomencis marsi kaj antau ol ili multe pasis la Orko kriis "Ho!" kaj multe flirtigis siajn flugilojn kaj cirkausvingis sian voston. La aliaj, kiuj sekvis ne multe malantau gi, abrupte haltis.

"Kio okazasf" demandis Kap'tano Vilcjo.

"Faru por ni lumon," estis la respondo. "Mi kredas ke ni atingis la finon de la tunelo." Poste, dum Kap'tano Vilcjo flamigis kandelon, la ulo pludiris: "Se estas vere, ne necesis ke ni vekigu tiel baldau, car ni jam estis preskau ce la fino de ci tiu loko kiam ni endormigis."

La velisto kaj Trot antaueniris kun lumo. Efektive muro el roko frontis la tunelon, sed nun ili vidis ke la aperturo ekturnigas akre liven. Do ili sekvis, tra malpli larga koridoro, kaj post tio denove akre turnis sin — cifoje dekstren.

"Estingu la lumon, Kap'tano," diris la Orko, per plezuroplena voco. "Ni trafis taglumon."

Fine la taglumo! Strio de milda lumo falis preskau ce iliajn piedojn dum Trot kaj la velisto cirkauiris angulon de la koridoro, sed gi venis el supre, kaj levinte siajn okulojn ili trovis ke ili estas en la fundo de profunda roka puto, kies supro estis multege super iliaj kapoj. Kaj tie finigis la koridoro.

Dum kelka tempo ili rigardis silente, almenau du el ili plenigis per malkuragigo pro kion ili vidis. Sed la Orko nur fajfis legere kaj diris gaje:

"Tiu estis la plej malfacila veturo kiun iam mi misfortune faris, kaj plezurigas min ke gi finigis. Tamen, krom se mi sukcesos flugi al la supro de ci tiu abismo, ni restos entombigitaj ci tie por ciam."

"Cu vi opinias ke estas sufice da spaco por ke vi povu flugif" demandis la knabineto maltrankvile; kaj Kap'tano Vilcjo aldonis:

"La puto levigas rekte, do mi ne komprenas kiel vi povus sukcesi."

"Se mi estus ordinara birdo — iu el tiuj acaj plumhavuloj — mi ec ne provus elflugi," diris la Orko. "Sed mia mehanika helicovosto povas fari mirindajojn, kaj kiam ajn vi pretos mi montros al vi lertajon vere indan."

"Ho!" kriis Trot; "cu vi intencas kunflugigi ankau ninf"

"Kial nef"

"Mi supozis," diris Kap'tano Vilcjo, "ke vi la unua iros, kaj poste sendos iun helpi nin per pendigo de snurego."

"Snuregoj dangeras," respondis la Orko, "kaj eble mi ne povus trovi snuron sufice longan por tiel granda distanco. Krome, estas logike ke se mi povos mem eliri mi povos ankau kunporti vin ambau."

"Nu, mi ne timas," diris Trot, kiu sopiregis denove esti sur la tersurfaco.

"Sed eble ni falus," sugestis Kap'tano Vilcjo, dubeme.

"Nu, tiuokaze ni ciuj kune falus," respondis la Orko. "Surgrimpu, knabineto; sidu trans miajn sultrojn kaj metu ambau brakojn cirkau mian kolon."

Trot obeis kaj kiam si jam sidis sur la Orko, Kap'tano Vilcjo demandis:

"Kion pri mi, S-ro Orkof"

"Nu, mi opinias ke plej bone estos ke vi tenu miajn malantauajn krurojn kaj lasu min porti vin tiel," estis la respondo.

Kap'tano Vilcjo rigardis al la malproksimega supro de la puto, kaj poste la maldikajn krurojn de la Orko kaj forte gemis.

"La pendo estos vere granda, mi kredas; sed se vi ne malsparos tro multan tempon dum vi supren iros, eble mi povos sukcese ne fali," diris li.

"Estu pretaj, do!" kriis la Orko, kaj tuj lia kirlovosto komencis rotacii. Trot sentis sin levigi en la aeron; kiam la kruroj de la ulo levigis de la tero Kap'tano Vilcjo tenis du el ili firme kaj krocis sin preskaufreneze. La korpo de la Orko klinis sin rekte supren, kaj Trot devis tre strikte teni la kolon por eviti forgliton. Ec en tiu pozicio la Orko nur malfacile eskapis de la malglataj flankoj de la puto. Aplurfoje gi kriis "Ho!" dum gia dorso batis muron, au flugilo batis iun elstarajon; sed la vosto plu rotaciis rimarkinde rapide kaj la taglumo farigis pli kaj pli hela. Vere la veturo de la fundo al la supro estis longa, tamen preskau antau ol Trot komprenis ke ili tiom atingos, ili pafigis el la truo en la klaran aeron kaj sunbrilon kaj post momento la Orko legere surterigis.

La surterigo estis tiom abrupta ke ec malgrau la zorga atento de la ulo al siaj pasageroj Kap'tano Vilcjo batis la teron lau soko kiu renversis lin pied-super-kapen; sed kiam Trot jam glitis de sia sidejo la maljuna velisto sidis kaj cirkaurigardis pli-malpli kontente.

"Estas iom bele ci tie," diris li.

"La Tero ja estas bela loko!" kriis Trot.

"Sed kie sur la tero ni estasf" meditis la Orko, turnante unue unu brilantan okulon kaj poste la alian unuflanken kaj reen. Estis abundaj arboj kaj arbustoj kaj floroj kaj verda herbo. Sed ne estis domoj; ne estis padoj; ne estis ia ajn signo de civilizacio.

"Tuj antau ol mi surterigis mi kredis ekvidi la oceanon," diris la Orko. "Ni esploru por trovi cu mi pravis." Li flugis al monteto proksima, kaj Trot kaj Kap'tano Vilcjo sekvis lin malpli rapide. Kiam ili staris sur la supro de la monteto ili povis vidi la bluajn ondojn de la oceano tuj antau ili, dekstre de ili, kaj live de ili. Amalantau la monteto estis arbaro trans kiun ili ne povis vidi.

"Mi esperas ke ne estas insulo, Trot," diris Kap'tano Vilcjo serioztone.

"Se jes, mi supozas ke ni estas kvazau en karcero," si respondis.

"Guste tiel, Trot."

"Tamen, ec se tiel, estas pli bone ol en tiuj teruraj subteraj tuneloj kaj kavernoj," deklaris la knabino.

"Vi pravas, etulo," akordis la Orko. "Cio super la tero estas pli bona ol la plejbonajo kusanta sub la tero. Do ni ne kverelu kontrau nia sorto sed estu dankemaj pro nia eskapo."

"Ni ja dankemas!" si respondis. "Sed cu ni povos trovi ion mangeblan en ci tiu lokof"

"Ni esploru por trovi," proponis Kap'tano Vilcjo. "Live tiuj arboj aspektas cerizarboj."

Survoje al ili la esploristoj devis marsi tra implikajo el grimpoplantoj kaj Kap'tano Vilcjo, kiu marsis antaue, stumblis kaj falis sur sian vizagon.

"Ho, gi estas melono!" kriis Trot goje, dum si vidis tion kio kauzis la falon de la velisto.

Kap'tano Vilcjo starigis, car li estis tute ne damagita, kaj ekzamenis la melonon. Li prenis sian grandan postrancilon el sia poso kaj malfermtrancis la melonon. Gi estis matura kaj bonegaspekta; sed la maljunulo gustumis gin antau ol li permesis ke Trot mangu gin. Decidinte ke gi estas bona li donis al si grandan trancajon kaj poste proponis iom al la Orko. La ulo rigardis la frukton iom malestime, unue, sed gustuminte gin li mangis gin tiel fervore kiel la aliaj. Inter la grimpoplantoj ili trovis multajn aliajn melonojn, kaj Trot diris dankeme: "Nu, estas nenia dangero mortmalsati, ec se ni ja estas sur insulo."

"Melonoj," komentis Kap'tano Vilcjo, "estas kaj mangajoj kaj akvo. Ani ne povus trovi ion pli bonan." lom pli for ili atingis la cerizarbojn, kie ili akiris iom de la fruktoj, kaj rande de la arbareto estis sovagaj prunoj. La arbaro mem konsistis preskau plene el nuksarboj — juglandaj, avelaj, migdalaj kaj kastanaj — tiel ke estos tre multa tre nutra mangajaro por ili dum ili restos tie.

Kap'tano Vilcjo kaj Trot decidis marsi tra la arbaron por trovi kio estas aliflanke de gi, sed la piedoj de la Orko estis ankorau tiel doloraj kaj "svelkovritaj" pro marsado sur la rokoj ke la ulo diris ke li preferas flugi trans la arbosuprojn kaj renkonti ilin aliflanke. La arbaro ne estis granda, do per rapida dekkvinminuta marsado ili atingis gian plej foran randon kaj vidis antau si la bordon de la oceano.

"Gi do ja estas insulo," diris Trot, gemante. "Jes, kaj ankau bela insulo," diris Kap'tano Vilcjo, por Trot penante kasi sian senesperigon. "Mi supozas, partnero, ke se la plejmalbono okazus, mi povus konstrui floson — au ec boaton — per tiuj arboj, tiel ke ni povus forveli per gi."

Назад Дальше