La Mikscifona Knabino de Oz - Baum Lyman Frank 14 стр.


Ozma rigardis lin mediteme, kun sia mentono apogata de mano;sed si ne koleris. Male, si ridetis iom pro siaj pensoj kaj poste denove sobrigis.

“Mi supozas ke tre multaj legoj sajnas malsagaj al nekomprenantoj,”si diris;“sed neniu lego iam farigas sen ia celo, kaj tiu celo kutime estas protekti la tutan popolon kaj gardi ilian bonan staton. Car vi estas fremdulo, mi eksplikos ci tiun Legon kiu al vi sajnas malsaga. Antau multaj jaroj estis multaj Sorcistinoj kaj Magiistoj en la Lando Oz, kaj inter alie ili ofte uzis sesfolion por fari siajn magiajn sorcojn kaj transformojn. Tiuj Sorcistinoj kaj Magiistoj kauzis tiom da geno inter mia popolo, ofte uzante siajn povojn por malbono anstatau bono, ke mi decidis malpermesi ke iu praktiku magion au sorcadon escepte de Glinda la Bona kaj sia asistanto la Sorcisto de Oz, kiujn ambau mi povas ?di ke ili uzos siajn artojn nur por helpi mian popolon kaj plifelicigi gin. Ekde kiam mi establis tiun Legon la Lando Oz estas multe pli pacoplena kaj kvieta;sed mi informigis ke kelkaj Sorcistinoj kaj Magiistoj plu sekrete faras magion kaj uzas la sesfoliojn por fari siajn magiajn trinkajojn kaj sorcojn. Tial mi faris plian Legon kiu malpermesas ke oni pluku sesfolion au kolektu aliajn plantojn kaj herbojn kiujn la Sorcistinoj boligas en siaj kaldronoj por fari magiajojn.

Tio preskau cesigis la malbonan sorcadon en nia lando, do komprenu ke la Lego ne estis malsaga, sed saga kaj justa; kaj, ciukaze, estas maljuste malobei Legon.”

Ojo sciis ke si pravas kaj sentis grandan honton car li komprenis ke li agis kaj parolis tre ridinde. Sed li levis sian kapon kaj rigardis en la vizagon de Ozma dirante:

“Mi bedauras ke mi misagis kaj malobeis vian Legon. Mi faris tion por savi Oncjon Noncjon, kaj mi kredis ke oni ne scios pri mia ago. Sed mi kulpas pri tiu ago kaj kiun ajn punon mi meritas, lau via opinio, mi volonte suferos.”

Ozma ridetis pli legere, tiam, kaj kapjesis gracie.

“Vi estas pardonita,”si diris. “Car, kvankam vi grave misagis, vi nun pentas kaj mi opinias ke vi jam estas su ?ce punita. Soldato, senkatenigu Ojon la Fortunan kaj —”

“Pardonu, mi petas;mi estas Ojo la Mis fortuna,”diris la knabo.

“Cimomente vi estas fortuna,”diris si. “Senkatenigu lin, Soldato, kaj liberigu lin.”

Al la ceestantoj placis la dekreto de Ozma kaj ili murmuris sian aprobon. Car la rega kunsido nun estis ?nita, ili komencis foriri el la Tronocambro kaj baldau neniu restis krom Ojo kaj liaj amikoj kaj Ozma kaj siaj favoratoj.

La knabina Reganto nun petis ke Ojo sidigu kaj rakontu al si sian tutan historion, kaj li faris tion, komencante je la tempo kiam li foriris el sia hejmo en la arbaro kaj ?nante je sia alveno ce la Smeralda Urbo kaj arestigo. Ozma auskultis atente kaj pensadis dum kelkaj momentoj post kiam la knabo cesis paroli. Post tio si diris:

“La Kurbiginta Magiisto misagis farante la Vitran Katon kaj la Mikscifonan Knabinon, car li tiel malobeis la Legon.

Kaj se li ne kontraulege gardus la botelon da Likvajo de Stonigo staranta sur la breto, la akcidento al lia edzino Margolote kaj al Oncjo Noncjo ne povus okazi. Mi povas kompreni, tamen, ke Ojo, kiu amas sian onklon, malfelicos se li ne povos savi lin. Ankau, mi opinias ke estas maljuste lasi tiujn du viktimojn stari kiel marmoraj statuoj, kiam ili devus esti vivaj. Do mi proponas ke ni permesu ke D-ro Pipt faru la magian sorcajon kiu savos ilin, kaj ke ni helpu Ojon trovi la objektojn kiujn li sercas. Kion vi opinias, Sorcisto?”

“Eble tio estas plej bona,”respondis la Sorcisto. “Sed post kiam la Kurbiginta Magiisto revivigos tiujn kompatindulojn vi devos forpreni de li liajn magiajn povojn.”

“Tion mi faros,”promesis Ozma.

“Nun diru al mi, bonvole, kiujn magiajn objektojn vi devos trovi?”daurigis la Sorcisto, parolante al Ojo.

“La tri harojn de la vosto de Vuzo mi havas,”diris la knabo. “Pli precize, mi havas la Vuzon, kaj la haroj estas en lia vosto. La sesfolion mi —mi —”

“Vi rajtas preni kaj gardi gin,”diris Ozma. “Tio ne estos kontraulega, car gi jam estas plukita, kaj la plukokrimo estas pardonita.”

“Dankon!”kriis Ojo dankeme. Poste li pludiris:“Post tio mi devas trovi akvon el obskura puto.”

La Sorcisto kapskuetis. “Tio,”diris li, “estos malfacila tasko, sed se vi su ?ce veturos eble vi trovos gin.”

“Mi volonte veturos dum jaroj, se tio savos Oncjon Noncjon,”diris Ojo, tre serioze.

“Do plej bone estos ke vi tuj komencu,”konsilis la Sorcisto.

Dume Doroteo auskultis interesate la konversacion. Nun si turnis sin al Ozma kaj demandis:“Cu mi rajtas akompani Ojon, por helpi lin?”

“Cu vi volas?”respondis Ozma.

“Jes. Mi iom bone konas Ozon, sed Ojo tute ne konas gin. Mi bedauras pro lia onklo kaj kompatinda Margolote kaj mi deziras helpi savi ilin. Cu mi rajtas kuniri?”

“Se vi deziras,”respondis Ozma.

“Se Doroteo kuniros, do mi devos kuniri por prizorgi sin,”diris la Birdotimigilo, decideme. “Obskura puto estas trovebla nur en iu tre fora loko, kaj eble estos dangeroj tie.”

“Vi havas mian permeson akompani Doroteon,”diris Ozma. “Kaj dum vi forestos mi prizorgos la Mikscifonan Knabinon.”

“Mi prizorgos min mem,”anoncis Cifoneroj, “car mi iros kun la Birdotimigilo kaj Doroteo. Mi promesis al Ojo ke mi helpos lin trovi la deziratajn objektojn kaj mi plenumos mian promeson.”

“Tute bone,”respondis Ozma. “Sed mi ne trovas bezonon ke Ojo kunprenu la Vitran Katon kaj la Vuzon.”

“Mi preferas resti ci tie,”diris la kato. “Mi jam estas sesfoje preskau nocita, kaj se ili eniros dangerojn estos plej bone ke mi restu for de ili.”

“Sin gardu Jelea Kon ?taj gis la reveno de Ojo,”proponis

Doroteo. “Ni ankau ne bezonos kunpreni la Vuzon, sed li estas gardenda pro la tri haroj en lia vosto.”

“Plej bone estos kunpreni min,”diris la Vuzo. “Miaj okuloj povas ?amigi fajron, sciu, kaj mi povas mugi —iomete.”

“Mi certas ke vi estos pli sekura ci tie,”Ozma decidis, kaj la Vuzo ne plu oponis la planon.

Kunkonsultinte ili decidis ke Ojo kaj lia grupo foriru jam la tuj sekvan tagon por serci la kvanton da akvo el obskura puto, do ili nun disiris por prepari por la veturo.

Ozma donis al la Mangtula knabo cambron en la palaco por tiu nokto kaj la posttagmezon li pasigis kun Doroteo — por konatigi, lau sia diro —kaj ricevi konsilojn de la Vilulo pri kien ili iru. La Vilulo vagis en multaj partoj de Oz, krome ankau Doroteo, tamen neniu el ili sciis kie trovigas obskura puto.

“Se tiajo trovigas ie en la logata parto de Oz,”diris Doroteo, “ni versajne jam antau longe audus pri gi. Se gi ’stas en la sovagaj partoj de la lando, neniu tie bezonus obskuran puton. Eble ne ’kzistas tiajo.”

“Ho, sed devas!”respondis Ojo, certeme;“se ne, la recepto de D-ro Pipt ne postulus gin.”

“Vere,”konsentis Doroteo;“kaj se gi ’stas ie en la Lando Oz, ni nepre trovos gin.”

“Nu, ni nepre sercos gin, certe,”diris la Birdotimigilo.

“Rilate al trovo, ni devos ?di la sorton.”

“Ne faru tion,”petis Ojo, fervore. “Oni nomas min Ojo la Misfortuna, sciu.”

Capitro 19. Problemoj pro la totenhotoj

Unu tago da veturado de la Smeralda Urbo portis la bandeton da aventurantoj al la hejmo de Jocjo Kukurbokapo, kiu estis domo formita el la selo de giganta kukurbo. Jocjo mem faris gin kaj tre ?eris pro gi. Estis pordo kaj pluraj fenestroj, kaj tra la supron etendigis kamentubo kiu kondukis de forneto en la domo. La pordon oni atingis per tri stupoj kaj estis bona planko sur kiu estis arangitaj mebloj tre komfortaj.

Estas certe ke Jocjo Kukurbokapo povus havi multe pli elegantan domon por sia logado se li volus, car Ozma amis la stultulon, kiu estis sia plej frua akompananto;sed Jocjo preferis sian kukurban domon, car gi bone taugis al li, kaj rilate al tio efektive li ne estis vere stulta.

La korpo de ci tiu rimarkinda persono konsistis el ligno, brancoj de arboj diversdimensiaj estis uzitaj tiu-cele. La lignan framon kovris ruga cemizo —sur gi estis blankaj makuloj —blua pantalono, ?ava vesto, jako el verdo-kaj-oro kaj fortikaj ledaj suoj. La kolo estis akrigita stango sur kiun metigis la kukurba kapo, kaj la okuloj, oreloj, nazo kaj buso estis cizitaj sur la hauto de la kukurbo, tre simile al ludocizajo de infano.

La domo de tiu interesa ulo staris en la centro de vasta kukurbokampo, kie la rampoplantoj krekis amase kaj naskis kukurbojn ekstrordinardimensiajn krom la malpligrandajn.

Kelkaj el la kukurboj nun maturigantaj sur la plantoj estis preskau grandaj kiel la domo de Jocjo, kaj li diris al Doroteo ke li intencas aldoni plian kukurbon al sia domego.

La veturantoj estis elkore bonvenigitaj al ci tiu kurioza logejo kaj invitaj pasigi la nokton tie, kion ili jam planis.

La Mikscifonan Knabinon multe interesis Jocjo kaj si ekzamenis lin admire.

“Vi estas tre belaspekta,”si diris;“sed ne tiel vere bela kiel la Birdotimigilo.”

Jocjo turnis sin, audinte tion, por ekzameni la Birdotimigilon zorge, kaj lia malnova amiko ruze palpebrumis al li per unu pentrita okulo.

“Ne eblas kompreni alies gustojn,”komentis la Kukurbokapo gemante. “Maljuna korvo foje diris al mi ke mi estas tre fascina, sed kompreneble eble la birdo eraris.

Mi rimarkas ke la korvoj kutime evitas la Birdotimigilon, kiu siamaniere estas tre honesta ulo, sed pajloplenigita. Mi ne estas pajloplenigita, kiel vi povas vidi;mia korpo estas el bona solida hikorio.”

“Mi adoras plenigajojn,”diris la Mikscifona Knabino.

“Nu, tiurilate, mia kapo estas plena de kukurbosemoj,” deklaris Jocjo. Mi uzas ilin kiel cerbon, kaj kiam ili estas fresaj mi estas intelektulo. Guste nun, mi bedauras diri, miaj semoj iomete klakas, do mi baldau devos akiri novan kapon.”

“Ho;cu vi sangas vian kapon?”demandis Ojo.

“Certe. Kukurboj ne estas permanentaj, domage, kaj post kelka tempo ili putras. Tial mi kreskigas tiel grandan kampon da kukurboj —por elekti novan kapon kiam ajn necesas.”

“Kiu cizas la vizagojn sur ili?”demandis la knabo.

“Mi mem. Mi deprenas mian malnovan kapon, metas gin sur tablon antau mi, kaj uzas la vizagon kiel modelon.

Kelkfoje mi cizas pli bonajn vizagojn ol alifoje —pli esprimoplenajn kaj gajajn, sciu —sed mi opinias ke ili generale bone aspektas.”

Antau ol si komencis la veturon Doroteo pakis dorsosakon en kiu estis bezonajoj, kaj tiun dorsosakon la Birdotimigilo portis ligita al sia dorso. La knabineto surportis simplan robon kaj sunkufon, car si sciis ke ili plej taugas por veturado. Ojo ankau kunportis sian korbon, en kiun Ozma plimetis botelon da “Kompletmangaj Piloloj”kaj fruktojn.

Sed Jocjo Kukurbokapo kreskigis multon en sia gardeno krom kukurbojn, do li kuiris por ili bonan legomsupon kaj donis al Doroteo, Ojo kaj Toto, la solaj uloj kiuj bezonis mangi, kukurbopastecon kaj iom da verda fromago. Kiel litojn ili devis uzi la dolcajn sekigitajn herbojn kiujn Jocjo sutis laulonge de unu ?anko de la cambro, sed tio tre bone kontentigis Doroteon kaj Ojon. Toto, kompreneble, dormis apud sia mastrineto.

La Birdotimigilo, Cifoneroj kaj la Kukurbokapo estis senlacaj kaj ne bezonis dormon, do ili sidis kunparolante dum la tuta nokto;sed ili restis ekster la domo, sub la brilantaj steloj, kaj parolis mallautavoce por ne geni la dormantojn. Dum la konversacio la Birdotimigilo klarigis pri ilia serco je obskura puto, kaj petis konsilon de Jocjo pri kie trovi gin.

La Kukurbokapo konsideris la temon tre zorge.

“Tio estos malfacila tasko,”diris li, “kaj se mi estus vi mi prenus iun ajn ordinaran puton kaj cirkaufermus gin por mallumigi gin.”

“Mi timas ke tio ne taugus,”respondis la Birdotimigilo.

“La puto devas esti nature obskura, kaj la akvo devas esti neniam vidinta la taglumon, car alie la magia sorco eble tute ne sukcesus.”

“Kiom da akvo vi bezonas?”demandis Jocjo.

“Cent kvardek du mililitrojn.”

“Kiom estas mililitro?”

“Nu —mililitro estas mililitro, kompreneble,”respondis la Birdotimigilo, kiu ne volis agnoski sian senscion.

“Mi scias!”kriis Ciofoneroj. “‘Johano kaj Milio prenis folion —’”

“Ne, ne;tio estas malgusta,”interrompis la Birdotimigilo.

“Estas du specoj de milioj, mi kredas;unu estas knabino, kaj la alia estas —”

“Mangajo,”diris Jocjo.

“Ne;mezuro.”

“Kia mezuro?”

“Nu, mi demandos al Doroteo.”

Do la sekvan matenon ili demandis al Doroteo, kaj si diris:

“Mi ne scias precize kiom estas mililitro, sed mi kunportas oran botelon kiu povas enteni duonan litron. Tio estas pli ol cent kvindek mililitroj, mi certas, kaj la Kurbiginta

Magiisto povos mem mezuri gin lauvole. Sed kio plej problemas por ni, Jocjo, estas trovi la puton.”

Jocjo cirkaurigardis la pejzagon, car li staris en la pordejo de la domo.

“Ci tie la lando estas plata, do vi ne trovos obskurajn putojn ci tie,”diris li. “Vi devos iri inter la montojn, kie estas rokoj kaj kavernoj.”

“Kaj kie estas tio?”demandis Ojo.

“En la Kvelula Lando, kiu kusas sude de ci tie,”responis la Birdotimigilo. “Mi jam de la komenco scias ke ni devos iri al la montoj.”

“Ankau mi,”diris Doroteo.

“Sed —ve! — la Kvelula Lando estas plena de dangeroj,” deklaris Jocjo. “Mi mem neniam estis tie, sed —”

“Mi jes,”diris la Birdotimigilo. “Mi frontis la terurajn

Martelkapulojn, kiuj ne havas brakojn kaj batas kiel kaproj; kaj mi frontis la Batalantajn Arbojn, kiuj klinas sin por bati kaj vipi, kaj spertis multajn aliajn aventurojn tie.”

“Gi estas sovaga lando,”komentis Doroteo, sobre, “kaj se ni iros tien ni certe spertos proprajn problemojn. Sed mi supozas ke ni devos iri tien, se ni volas tiun akvon el la obskura puto.”

Do ili adiauis la Kukurbokapon kaj rekomencis sian veturadon, direktante sin nun rekte al la Suda Lando, kie montoj kaj rokoj kaj kavernoj kaj arbaroj kun grandaj arboj abundas. Tiu parto de la Lando Oz, kvankam gi apartenis al Ozma kaj devis esti lojala al si, estis tiel sovaga kaj apartigita ke multaj strangaj popoloj kasis sin en giaj gangaloj kaj vivis siamaniere, tute sen scio ke ili havas

Reganton en la Smeralda Urbo. Se oni lasis ilin negenitaj, tiuj uloj neniam genis la logantojn de la cetero de Oz, sed invadantojn tra ?s multaj dangeroj de ili.

Necesis dutaga veturo de la domo de Jocjo Kukurbokapo al la rando de la Kvelula Lando, car nek Doroteo nek Ojo povis tre rapide marsi kaj ili ofte haltis apud la vojo por ripozi. La unuan nokton ili dormis sur la largaj kampoj, inter la ranunkoloj kaj lekantetoj, kaj la Birdotimigilo kovris la infanojn per gaza litkovrilo el sia dorsosako, por ke ne malvarmigu ilin la noktaero. Cirkau la vespero de la dua tago ili atingis sablan ebenajon kie marsado estis malfacila; sed iom distance de si ili vidis grupon de palmoj, kun multaj kuriozaj nigraj makuletoj sub si;do ili plupasis brave por atingi tiun lokon antau la noktigo kaj pasigi la nokton sirmate de la arboj.

La nigraj makuloj pligrandigis dum ili antaueniris, kaj kvankam la lumo estis neforta Doroteo opiniis ke ili aspektas grandaj kaldronoj renversitaj. Tuj preter tiu loko estis disa aro da gigantaj, malglataj rokoj, kiuj sin levis al la malantauaj montoj.

Назад Дальше