La rezulto estis kia antauvidis la Birdotimigilo. Sinjoro Jup miregis vidante ilin kvazau ?uge kuri al li, kaj jetante siajn brakojn tra la barilojn li ekkaptis la Birdotimigilon ?rme. La sekvan momenton li ekrekonis, pro la bruo de la pajlo inter liaj ?ngroj, ke li kaptis la nemangeblan ulon, sed dum tiu momento da hezito, Doroteo kaj Ojo pasis la Giganton kaj farigis neatingeblaj. Kriante pro kolerego la monstro jetis la Birdotimigilon je ili per unu mano kaj ekkaptis Cifonerojn per la alia.
La kompatinda Birdotimigilo turnigante ?ugis tra la aero kaj estis tiel lerte celigita ke li batis la dorson de Ojo kaj faligis la knabon, kap-trans-pieden, kaj li poste faligis
Doroteon kaj ankau sin batjetis al la tero. Toto ?ugis de la brakoj de la knabineto kaj surterigis iom antau si, kaj ciuj estis tiel konfuzitaj ke ili bezonis momenton antau ol ili povis resurpiedigi. Kiam ili faris tion ili turnis sin por rigardi la kavon de la Giganto, kaj tiumomente la feroca Sinjoro
Jup jetis la Mikscifonan Knabinon je ili.
Surteren refalis ciuj tri, amase, kun Cifoneroj plejsupre.
La Giganto mugis tiel terure ke dum kelka tempo ili timis ke li liberigis, sed ne. Do ili sidis sur la vojo kaj rigardis unu la alian iom perpleksmaniere, kaj poste komencis senti gojon.
“Ni sukcesis!”kriis la Birdotimigilo, kontente. “Kaj nun ni estas liberaj kaj povos lauvole foriri.”
“Sinjoro Jup estas tre malgentila,”deklaris Cifoneroj. “Li ?e skuis min. Bonfortune miaj kudrajoj estas tre ?rmaj kaj fortaj, car tia malmilda trakto povus siri mian tutan dorson.”
“Permesu ke mi pardonpetu nome de la Giganto,”diris la Birdotimigilo, surpieden levante la Mikscifonan Knabinon kaj senpolvigante sian jupon per siaj pajloplenaj manoj.
“Sinjoro Jup estas plene nekonata de mi, sed mi timas, pro lia malgentila konduto, ke li ne estas gentlemano.”
Doroteo kaj Ojo ridis pro tiu deklaro kaj Toto bojis kvazau komprenante la sercon, kaj post tio ciuj sentis sin pli bonspiritaj kaj gaje rekomencis la marsadon.
“Kompreneble,”diris la knabineto, kiam ili jam iom longe tramarsis la pasejon, “por ni estis bonfortune ke la Giganto estis enkagigita;car, se li estus libera, li —li —”
“Eble, tiuokaze, li ne plu estus malsata,”diris Ojo sobre.
Capitro 21. Sult Saltulo la championo
Necesis ke ili havu multe da kurago por grimpi tiom da rokoj, car elirinte la kanjonon ili renkontis pli da rokaj montetoj grimpendaj. Toto povis salti de unu roko al alia tute facile, sed la aliaj devis rampi kaj grimpi tre atente, tiel ke post plena tago da tia laboro Doroteo kaj Ojo trovis sin tre lacaj.
Dum ili rigardis supren al la granda amaso da falintaj rokoj kovrantaj la krutan deklivon, Doroteo gemetis kaj diris:
“La grimpo ’stos ace malfacila, Birdotimigilo. Se nur ni povus trovi la obskuran puton sen tiom da malfacilo.”
“Supozu,”diris Ojo, “ke vi restos ci tie kaj mi grimpos, car ni ja sercas la obskuran puton nur por mi. Poste, se mi nenion trovos, mi revenos al vi.”
“Ne,”respondis la knabineto, ?rme kapskuante nee, “ni ciuj kuniros, car tiel ni povos helpi unu la alian. Se vi irus sola, vi povus renkonti akcidenton, Ojo.”
Do ili komencis grimpi kaj efektive trovis ke estas malfacile, dum parto de la vojo. Sed baldau, rampinte trans la grandajn rokegojn, ili trovis padon ce siaj piedoj kiu malrekte iradis inter la amasoj da rokoj kaj estis tute plata kaj facile surtretata. Car la pado iom post iom supreniris la monton, kvankam nerekte, ili decidis lauiri gin.
“Nepre ci tiu estas la vojo al la Lando de la Saltuloj,” diris la Birdotimigilo.
“Kiuj estas la Saltuloj?”demandis Doroteo.
“Uloj pri kiuj rakontis al mi Jocjo Kukurbokapo,”li respondis.
“Mi ne audis lin,”respondis la knabino.
“Ne;vi dormis,”klarigis la Birdotimigilo. “Sed li diris al Cifoneroj kaj mi ke la Saltuloj kaj la Kornuloj logas sur ci tiu monto.”
“Li diris ke en la monto,”deklaris Cifoneroj;“sed kompreneble li celis diri ke sur gi.”
“Cu li ne diris kiaj estas la Saltuloj kaj Kornuloj?” demandis Doroteo.
“Ne;li diris nur ke ili estas du apartaj nacioj, kaj ke la Kornuloj estas la plej gravaj.”
“Nu, se ni ’ros al ilia lando ni plene sciigos pri ili,”diris la knabino. “Sed mi neniam audis Ozman mencii tiujn ulojn, do ili ne povas esti tre gravaj.”
“Cu ci tiu monto estas en la Lando Oz?”demandis Cifoneroj.
“Kompreneble,”respondis Doroteo. “Gi estas en la Suda
Lando de la Kveluloj. Kiam oni atingas la randon de Oz, ciudirekte, nenio plia estas videbla. Iam oni povis vidi sablan dezerton tute cirkau Oz;sed nun estas mals’mile, kaj neniuj aliaj uloj povas vidi nin, same kiel ni ne povas vidi ilin.”
“Se la monto estas regata de Ozma, kial si ne scias pri la Saltuloj kaj la Kornuloj?”Ojo demandis.
“Nu, gi estas felando,”klarigis Doroteo, “kaj multaj kuriozaj uloj logas en lokoj tiel forkasitaj ke la logantoj de la Smeralda Urbo neniam ec audis pri ili. En la mezo de la lando estas mals’mile, sed kiam oni proksimigas al la randoj oni neeviteble renkontas kuriozajn anguletojn kiuj surprizas. Mi scias, car mi jam multe veturis en Oz, kaj ankau la Birdotimigilo.”
“Jes,”agnoskis la pajlulo, “mi jam farigis tre sperta veturanto dum mia vivo, kaj al mi placas esplori nekonatajn lokojn. Mi trovas ke mi lernas multe pli per veturado ol per restado en la hejmo.”
Dum tiu konversacio ili marsadis lau la kruta pado kaj nun trovis sin tute vere sur la monto. Ili povis vidi nenion cirkau si, car la rokoj apud ilia pado estis pli altaj ol iliaj kapoj. Nek ili povis vidi longe antauen, car la pado estis tre malrekta. Sed subite ili ekhaltis, car la pado ?nigis kaj ne estis loko por antaueniro. Antau ili granda roko kusis lau la ?anko de la monto, kaj tio tute blokis la vojon.
“Tamen ne estus pado se gi ne kondukus ien,”diris la Birdotimigilo, sulkigante sian frunton per profunda pensado.
“Sed ni ja estas ie, cu ne?”demandis la Mikscfona
Knabino, ridante pro la perplekseco de la aliaj.
“Pad’blokita, voj blokita, Kaj jen senkulpa mi dokita, Ja ne almoze;sed kurioze, Pordo mankas ec hokita.”
“Cesu, Cifoneroj,”diris Ojo. “Vi nervozigas min.”
“Nu,”diris Doroteo, “volonte mi iomete ripozos, car la pado ’stas ace kruta.”
Parolante si apogis sin per la rando de la granda roko kiu blokas ilin. Surprize al si gi malrapide svingigis malantauen kaj montris malantau si nigran truon kiu aspektis la buso de tunelo.
“Nu, jen kien kondukas la pado!”si kriis.
“Tiel estas,”respondis la Birdotimigilo. “Sed, cu ni volas iri kien iras la pado?”
“Gi estas subtera;tute interne de la monto,”diris Ojo, rigardante en la senluman truon. “Eble estas puto tie;kaj, se jes, nepre gi estas obskura.”
“Nu, vi plene pravas!”kriis Doroteo fervore. “Ni eniru, Birdotimigilo;car se aliaj eniris, ankau ni povos egale bone eniri.”
Toto enrigardis kaj bojis, sed li ne kuragis eniri antau ol la Birdotimigilo kurage eniris la unua. Cifoneroj tuj sekvis la pajlulon, kaj poste Ojo kaj Doroteo timide pasis en la tunelon. Tuj kiam ili ciuj preterpasis la grandan rokon, gi malrapide turnigis kaj replenigis la aperturon;sed nun ili ne plu estis en mallumo, car milda roza lumo ebligis ke ili cirkauvidu tute klare.
Temis nur pri koridoro, su ?ce larga por ke oni marsu duope —kun Toto inter ili —kaj gi havis altan arkan tegmenton. Ili ne povis vidi el kie venas la lumo kiu iluminas la lokon tiel place, car lampoj nenie estis videblaj.
La koridoro kondukis rekte dum kelka distanco kaj poste turnigis dekstren kaj denove akre maldekstren, kaj post tio gi reiris rekte. Sed ne estis de ?ankaj koridoroj, do ili ne povis erari pri la direkto.
Post iom da marsado, Toto, kiu antaueniris, komencis laute bojadi. Ili kuris cirkau kurbigon por vidi kio okazas kaj trovis viron sidanta sur la planko de la koridoro kaj apoganta sian dorson per la muro. Li versajne dormis antau ol la bojado de Toto vekis lin, car nun li frotas siajn okulojn kaj laueble plej mire rigardas la hundon.
Io pri tiu viro malkontentigis Toton, kaj kiam li malrapide surpiedigis ili vidis kio estas. Li havis nur unu kruron, tuj en la mezo de sia ronda dika korpo;sed gi estis fortika kruro kaj havis largan platan piedon ce sia malsupro, sur kiu la viro videble tre bone staris. Li neniam havis pli ol tiun unusolan kruron, kiu aspektis iom kvazau piedestalo, kaj kiam Toto alkuris kaj provis kapti la maleolon de la viro li saltetis unue unudirekte kaj poste alidirekte tre aktive, aspektante tiom timoplena ke Cifoneroj laute ridis.
Kutime Toto estis tre bonkonduta hundo, sed cifoje li koleris kaj provis mordi la kruron de la viro plurfoje. Tio multe timigis la kompatindulon, kaj saltetante for de Toto li subite senekvilibrigis kaj falis pied-super-kapen sur la plankon. Sed kiam sidiginte li piedbatis Toton surnaze, Doroteo antaukuris kaj kaptis la kolumon de Toto, retenante lin.
“Cu vi cedas?”si demandis al la viro.
“Kiu?Cu mi?”demandis la Saltulo.
“Jes;vi,”diris la knabineto.
“Cu mi estas kaptita?”li demandis.
“Kompreneble. Mia hundo kaptis vin,”si diris.
“Nu,”respondis la viro, “se mi estas kaptita mi devas cedi, car tiel konvenas. Mi volas fari cion konvene, car tio multe helpas eviti problemojn.”
“Jes, vere,”diris Doroteo. “Bonvolu diri al ni kiu vi estas.”
“Mi estas Sult Saltulo —Sult Saltulo, la Campiono.”
“Campiono pri kio?”si demandis surprizite.
“Campiona baraktisto. Mi estas tre forta viro, kaj tiu feroca besto kiun vi tiom afable retenas estas la sola vivanto kiu iam venkis min.”
“Kaj vi estas Saltulo?”si pludiris.
“Jes. Mia popolo logas en granda urbo ne tre for de ci tie. Cu vi deziras viziti gin?”
“Mi ne estas certa,”si diris hezitante. “Cu vi havas obskurajn putojn en via urbo?”
“Mi kredas ke ne. Ni havas putojn, sciu, sed ili estas bone iluminataj, kaj sen disputo bone iluminata puto ne povas esti obskura. Sed eble ekzistas tre obskura puto en la Kornula Lando, kiu estas nigra makulo sur la faco de la tero.”
“Kie estas la Kornula Lando?”Ojo demandis.
“Ali ?anke de la monto. Estas barilo inter la Saltula Lando kaj la Kornula Lando, kaj pordo en la barilo;sed oni ne povas trairi nuntempe, car ni militas kontrau la Kornuloj.”
“Domage,”diris la Birdotimigilo. “Pro kio?”
“Nu, unu el ili tre insulte komentis pri mia popolo. Li diris ke al ni mankas subteno car ni havas nur po unu kruron. Mi ne komprenas kiel kruroj iel rilatas al subtenado.
La Kornuloj havas po du krurojn, same kiel vi. Sajnas al mi ke tio estas troa kruro.”
“Ne,”deklaris Doroteo, “la kvanto estas tute gusta.”
“Vi ne bezonas ilin,”oponis la Saltulo obstine. “Vi havas po nur unu kapon, kaj unu korpon, kaj unu nazon kaj unu buson. Du kruroj estas tute nenecesaj, kaj ili malbeligas la aspekton.”
“Sed kiel vi povas marsi per nur unu kruro?”demandis Ojo.
“Marsi!Kiu volas marsi?”kriis la viro. “Marsado estas tre mallerta maniero veturi. Mi saltas, kaj ankau mia tuta popolo. Estas multe pli gracie kaj agrable ol permarse.”
“Mi ne konsentas kun vi,”diris la Birdotimigilo. “Sed diru al mi, cu eblas trairi en la Kornulan Landon sen trairi la urbon de la Saltuloj?”
“Jes;ekzistas alia pado de la roka ebenajo, ekster la monto, kaj tiu kondukas rekte al la enirejo de la Kornula Lando. Sed la vojo estas longa, do estas preferinde veni kun mi. Eble ili permesos ke vi trairu la pordon;sed ni anticipas konkeri ilin ciposttagmeze, se ni havos liberan tempon, kaj post tio vi povis trairi lauvole.”
Ili opiniis ke estas plej bone akcepti la konsilon de la Saltulo, kaj ili petis ke li gvidu ilin. Tion li faris per aro da saltoj, kaj li tiel rapide movis sin tiumaniere ke la dukruruloj devis kuri por akompani lin.
Capitro 22. La shercemaj kornuloj
Post nelonge ili foriris el la koridoro kaj atingis grandan kavon, tiel altan ke nepre gi preskau atingis la supron de la monto en kiu gi kusas. Gi estis grandioza kavo, iluminata per la milda nevidebla lumo, tiel ke cio en gi estis klare videbla.
La muroj estis el polurita marmoro, blankaj kun trairantaj delikatkoloraj strioj, kaj la tegmento estis arka kaj cizita per desgnoj kaj fantaziaj kaj belaj.
Konstruita sub tiu vasta kupolo estis bela vilago — ne tre granda, car lauaspekte estis ne pli ol ensume kvindek domoj — kaj la logejoj estis el marmoro kaj artisme planitaj. Neniuj herbo nek ?oroj nek arboj kreskis en ci tiu kavo, do la kortoj cirkauantaj la domojn estis plataj kaj glataj kaj cirkau ili estis malaltaj muroj por indiki la bordojn.
En la stratoj kaj la kortoj de la domoj estis multaj homoj, el kiuj ciuj havis po unu kruron kiu kreskis de sub la korpo kaj ciuj saltadis tien kaj tien kien ajn ili movis sin. Ec la infanoj staris ?rme sur siaj unuopaj kruroj kaj neniam senekvilibrigis.
“Laudan Saluton al vi, Campiono!”kriis viro en la unue renkontata grupo da Saltuloj;“kiujn vi kaptis?”
“Neniujn,”respondis la Campiono malgajavoce;“ci tiuj fremduloj kaptis min.”
“Sekve,”diris alia, “ni savos vin, kaj kaptos ilin, car ni estas pli multaj.”
“Ne,”respondis la Campiono, “mi ne povas permesi tion.
Mi cedis, kaj ne estas gentile kapti homojn al kiuj oni cedis.”
“Ne gravas,”diris Doroteo. “Ni liberigos vin.”
“Cu vere?”demandis la Campiono gojatone.
“Jes,”diris la knabineto;“via popolo eble bezonos ke vi helpu konkeri la Kornulojn.”
Je tio ciuj Saltuloj aspektis malgajaj kaj malfelicaj. Pluraj aliaj jam venis en la grupon kaj granda aro da scivolaj viroj, virinoj kaj infanoj cirkauis la fremdulojn.
“Tiu milito kontrau niaj najbaroj estas terura,”komentis unu el la virinoj. “Nepre iu vundigos.”
“Kial vi diras tion, Sinjorino?”demandis la Birdotimigilo.
“Pro la tre akraj kornoj de niaj malamikoj;dumbatale ili provos piki niajn militistojn per tiuj kornoj,”si respondis.
“Kiom da kornoj havas la Kornuloj?”demandis Doroteo.
“Po unu en la centro de la frunto,”estis la respondo.
“Do ili estas unukornuloj,”deklaris la Birdotimigilo.
“Ne;ili estas Kornuloj. Ni neniam militas kontrau ili, se eblas eviti tion, pro iliaj dangeraj kornoj;sed tiu insulto estis tiel granda kaj tiel neprovokita ke niaj kuraguloj decidis batali, por vengi sin,”diris la virino.
“Per kiaj armiloj vi batalas?”la Birdotimigilo demandis.
“Ni ne havas armilojn,”klarigis la Campiono. “Kiam ajn ni batalas la Kornulojn, nia plano estas repusi ilin, car niaj brakoj estas pli longaj ol iliaj.”
“Do vi estas pli bone armitaj,”diris Cifoneroj.
“Jes;sed ili havas tiujn terurajn kornojn, kaj krom se ni tre atentas ili pikas nin per ili,”respondis la Campiono timotremante. “Tial batali kontrau ili estas dangere, kaj dangera milito ne povas esti agrabla.”
“Mi tute klare vidas,”komentis la Birdotimigilo, “ke vi nur tre malfacile konkeros tiujn Kornulojn —se ni ne helpos vin.”
“Ho!”kriis la Kornuloj hore;“cu vi povas helpi nin?
Bonvolu!Ni vere multe dankos vin!Tre multe placos nin!” kaj per tiuj krioj la Birdotimigilo komprenis ke lian parolon oni akceptis tre favore.
“Kiom distanca estas la Kornula Lando?”li demandis.
“Nu, gi estas tuj ali ?anke de la barilo,”ili respondis, kaj la Campiono aldonis:
“Venu kun mi, bonvolu, kaj mi montros al vi la Kornulojn.”
Do ili sekvis la Campionon kaj plurajn aliajn tra la stratoj kaj tuj preter la vilago ili atingis tre altan palisaron, plene konstruitan el marmoro, kiu lauaspekte dividis la grandan kavon en du partojn.
Sed la parto logata de la Kornuloj neniel aspektis tiel grandioza kiel tiu de la Saltuloj. Anstatau esti el marmoro, la muroj kaj tegmento estis el senbrila griza roko kaj la kvadrataj domoj klare estis el la sama stofo. Sed rilate al sia vasteco, la urbo estis multe pli granda ol tiu de la Saltuloj kaj la stratoj estis plenaj de multaj homoj kiuj okupadis sin diversmaniere.