La Stana Lignohakisto gemis bedauroplene.
“Vi havas amemajn instinktojn,”li diris, “kaj se vi havus koron vi estus vera bonulo. Mi ne povas kulpigi vin pro via senkora komento, car vi ne kapablas kompreni la sentojn de la koruloj. Mi, ekzemple, havas tre netan kaj respondeman koron donitan al mi foje de la mirinda Sorcisto de Oz, do mi neniam —neniam —neniam permesos la torturigon de kompatinda ?ava papilio, negrave kiu farus gin.”
“La ?ava lando de la Palpbrumoj,”diris Ojo malgoje, “estas la sola loko en Oz kie troveblas ?ava papilio.”
“Tio gojigas min,”diris la Stana Lignohakisto. “Car mi regas la Palpbruman Landon, mi povas protekti miajn papiliojn.”
“Se mi ne akiros la ?ugilon —nur unu maldekstran ?ugilon,”diris Ojo mizere, “mi ne povos savi Oncjon Noncjon.”
“Do li devos por ciam resti marmora statuo,”deklaris la Stana Imperiestro ?rme.
Ojo visis siajn okulojn, car li ne povis reteni larmojn.
“Jen kion fari,”diris Cifoneroj. “Ni kunprenu tutan ?avan papilion, vivantan kaj bonfartan, al la Kurbiginta Magiisto kaj li detiru la maldekstran ?ugilon.”
“Ne,”diris la Stana Lignohakisto. “Vi ne rajtas havi iun mian karan papilieton por tia traktado.”
“Do kion en la mondo ni faru?”demandis Doroteo.
Ili ciuj silentigis kaj pensadis. Neniu parolis dum longa tempo. Post tio la Stana Lignohakisto ekvigligis sin kaj diris:
“Ni ciuj reiru al la Smeralda Urbo kaj petu konsilon de Ozma. Si estas saga knabineto, nia Reganto, kaj eble si povos trovi kiel helpi Ojon savi sian Oncjon Noncjon.”
Do la sekvan matenon la grupo ekveturis al la Smeralda Urbo, kiun ili atingis post kutima tempo kaj sen gravaj aventuroj. La veturo estis malfelica por Ojo, car sen la ?ugilo de la ?ava papilio li ne povis trovi metodon savi Oncjon Noncjon —se ne atendi ses jarojn por ke la Kurbiginta Magiisto faru novan provizon de la Viviga Pulvoro. La knabo estis tute senespera, kaj dum li marsis li gemis laute.
“Cu io dolorigas vin?”demandis la Stana Lignohakisto amikatone, car la Imperiestro estis en la grupo.
“Mi estas Ojo la Misfortuna,”respondis la knabo. “Mi devas agnoski ke mi malsukcesas pri ciu entrepreno.”
“Kial vi estas Ojo la Misfortuna?”la viro demandis.
“Car mi naskigis dum vendredo.”
“Vendredo ne estas misfortuniga,”deklaris la Imperiestro.
“Gi estas nur unu el sep tagoj. Cu vi supozas ke la tuta mondo misfortunigas dum sepono de la tuta tempo?”
“Estis la dektria tago de la monato,”diris Ojo.
“Dek tri!Ha, jen vere bonfortuniga numero,”respondis la Stana Lignohakisto. “Sajne mi estas ciam bonsorta dum la dektria. Mi supozas ke la plej multaj personoj neniam rimarkas la bonan fortunon kiu trafas ilin pro la numero
13, sed se ec plej eta misfortuno trafas ilin tiutage, ili kulpigas la numeron kaj ne la veran kauzon.”
“Ankau por mi dek tri estas bonfortuniga numero,” komentis la Birdotimigilo.
“Kaj por mi,”diris Cifoneroj. “Mi havas precize dek tri ?ikajojn sur mia kapo.”
“Sed,”plu diris Ojo, “mi estas maldekstramanema.”
“Multaj el niaj plej gravaj uloj estas tiaj,”asertis la Imperiestro. “Maldekstramanemuloj kutime kapablas facile uzi ambau manojn. Dekstramanemuloj kutime uzas facile nur unu manon.”
“Kaj estas veruko sub mia dekstra brako,”diris Ojo.
“Vere bonfortuna!”kriis la Stana Lignohakisto. “Se gi estus sur la pinto de via nazo gi eble misfortunigus, sed sub via brako gi estas bonfortune sene ?ka.”
“Pro cio ci,”diris la Mangtula knabo, “oni nomis min Ojo la Misfortuna.”
“Do ni devos rekomenci kaj nomi vin ekde nun Ojo la Bonfortuna,”deklaris la viro. “Ciu kialo dirita de vi estas absurda. Sed mi rimarkis ke se iu konstante timas misfortunon kaj kredas ke gi trafos lin, tiu ne kaptas oportunon pro ?ti pro bonfortuno okazanta. Do decidu estu Ojo la Bonfortuna.”
“Kiel?”demandis la knabo, “car ciu klopodo mia savi mian karan onklon ?askis?”
“Neniam perdu esperon, Ojo,”konsilis Doroteo. “Neniu povas scii kio sekve okazos.”
Ojo ne respondis, sed li estis tiel senespera ke ec ilia alveno al la Smeralda Urbo ne interesis lin.
La popolo goje salutis la alvenon de la Stana Lignohakisto, la Birdotimigilo kaj Doroteo, kiuj ciuj estis tre amataj, kaj kiam ili eniris la regan palacon ili ricevis mesagon ke Ozma tuj intervjuos ilin.
Doroteo informis la knabinan Reganton pri la sukcesoj dum la serco gis ili atingis la problemon pri la ?ava papilio, kiun la Stana Lignohakisto plene rifuzis provizi al la magiajo.
“Li plene pravas,”diris Ozma, kiu aspektis tute ne surprizita. “Se Ojo informus min ke unu sercajo estas la ?ugilo de ?ava papilio mi informus lin jam antau la ekserco ke li neniam povos akiri gin. Tio sparigus al vi la problemojn kaj genojn de via longa veturado.”
“Tute ne genis min la veturado,”diris Doroteo. “Mi guis gin.”
“Sed la rezulto estas,”komentis Ojo, “ke mi tute ne povos akiri la objektojn por kiuj la Kurbiginta Magiisto sendis min; do, krom se mi atendos dum ses jaroj por ke li faru la Vivigopulvoron, Oncjo Noncjo ne estas savebla.”
Ozma ridetis.
“D-ro Pipt ne faros pli da Vivigiga Pulvoro, mi certigas al vi,”diris si. “Mi venigis lin al ci tiu palaco, kie li nun estas, kaj liaj kvar kaldronoj estas detruitaj kaj lia libro da receptoj bruligita. Mi ankau alportigis la marmorajn statuojn de via onklo kaj de Margolote, kiuj staras en la apuda cambro.”
Ilin ciujn tre mirigis tiu anonco.
“Ho, mi vidu Oncjon Noncjon!Mi tuj vidu lin, bonvolu!” kriis Ojo fervore.
“Atendu momenton,”respondis Ozma, “car mi volas diri ion pli. Nenio okazanta en la Lando Oz estas nerimarkata de nia saga Sorcistino Glinda la Bona. Si plene sciis pri la magiado de D-ro Pipt kaj lia vivigo de la Vitra Kato kaj de la Mikscifona Knabino, kaj la akcidento tra ?nta Oncjon Noncjon kaj Margoloten, kaj la sercon kaj veturadon de Ojo kun Doroteo. Glinda ankau sciis ke Ojo malsukcesos trovi cion sercatan, do si alvokis nian Sorciston kaj instruis al li kion fari. Io okazos en ci tiu palaco, baldau, kaj tiu ‘io’ nepre placos al vi ciuj. Kaj nun,”pludiris la knabina Reganto, starigante el sia sego, “sekvu min en la apudan cambron.”
Capitro 28. La Mirinda Sorchisto de Oz
Kiam Ojo eniris la cambron li kuris rapide al la statuo de Oncjo Noncjo kaj ame kisis la marmoran vizagon.
“Mi faris mian plejeblon, Oncjo,”li diris, larme, “sed mi mal- sukcesis!”
Post tio li retiris sin kaj cirkaurigardis la cambron, kaj la ekvido de la grupego tute surprizis lin.
Krom la marmoraj statuoj de Oncjo Noncjo kaj Margolote, la Vitra
Kato estis tie, kunvolviginte sur tapiseto; kaj la Vuzo ceestis, sidante sur siaj kvadrataj malantauaj kruroj kaj serioze interesate rigardante la scenon;kaj jen la Vilulo, vestita per pizverda satena vila kompleto, kaj ce tablo sidis la malgranda Sorcisto, aspektante tre grava kaj kvazau sciante pli ol li volas diri.
Plej lasta trovigis D-ro Pipt, kaj la Kurbiginta Magiisto sidis kurbiginte en sego, aspektante tre malfelica sed ?kse rigardante la senvivan formon de sia edzino Margolote, kiun li multe amas sed kiu lau lia timo nun estas por ciam perdita.
Ozma prenis segon kiun Jelea Kon ?taj antauenmovis por la Registo, kaj malantau si staris la Birdotimigilo, la Stana Lignohakisto kaj Doroteo, ankau la Malkuraga Leono kaj la Malsata Tigro. La Sorcisto nun starigis kaj profunde klinis sin al Ozma kaj malpli profunde al la aliaj kunvenintoj.
“Gesinjoroj kaj bestoj,”li diris, “mi volas anonci ke nia Gracoplena Reganto permesis al mi obei la ordonojn de nia granda Sorcistino Glinda la Bona, kies humila Asististo mi ?ere estas. Ni trovis ke la Kurbiginta Magiisto praktikadas sian magiadon kontrau la Legoj, kaj tial, per Rega Edikto, mi nun senigas lin de ciu kapablo magii ekde nun. Li ne plu estas kurbiginta magiisto, sed nur simpla Mangtulo;li ec ne plu estas kurbiginta, sed nur ordinara homo.”
Dum li prononcis tiujn vortojn la Sorcisto gestis per sia mano al D-ro Pipt kaj tuj ciu kurbiginta membro rektigis kaj farigis perfekta. La eksmagiisto, gojkriante, ekstaris, rigardis sin miroplene, kaj poste refalis en sian segon kaj rigardis la Sorciston fascinate.
“La Vitra Kato, kiun D-ro Pipt kontraulege faris,”daurigis la Sorcisto, “estas bela kato, sed gia palruga cerbo tiom ?erigis gin ke gi estis malagrabla kunulo por ciu. Do antau hodiau mi elprenis la palrugan cerbon kaj anstatauigis gin per travidebla, kaj nun la Vitra Kato estas tiel modesta kaj bonkonduta ke Ozma decidis reteni sin en la palaco kiel dorlotbeston.”
“Mi dankas,”diris la kato, mildavoce.
“La Vuzo montris sin bona Vuzo kaj ?dela amiko,”la Sorcisto daurigis, “do ni sendos lin al la Rega Bestaro, kie oni bone prizorgos lin kaj li povos satmangi dum sia tuta vivo.”
“Mi multe dankas,”diris la Vuzo. “Estos multe pli bone ol esti malantau barilo en soleca arbaro malsategante.”
“Kaj rilate al la Mikscifona Knabino,”pludiris la Sorcisto, “si estas tiel rimarkindaspekta, kaj tiel lerta kaj bonhumora, ke nia Gracoplena Registo intencas konservi sin zorgoplene, kiel unu el la kuriozajoj de la kurioza Lando Oz. Cifoneroj rajtos logi en la palaco, au kie ajn si deziros, kaj esti nenies servisto sed nur sia propra mastrino.”
“Tute bone,”diris Cifoneroj.
“Nin ciujn interesas Ojo,”la malgranda Sorcisto daurigis, “car lia amo al sia misfortuna onklo instigis lin brave fronti ciajn dangerojn por povi savi lin. La Mangtula knabo havas lojalan kaj malavaran koron kaj li faris sian plejeblon por revivigi Oncjon Noncjon. Li malsukcesis, sed ekzistas aliaj pli potencaj ol la Kurbiginta Magiisto, kaj pli da metodoj ol konas D-ro Pipt por nuligi la sorcon de la Stoniga Likvajo. Glinda la Bona informis min pri unu metodo, kaj nun vi ekscios kiom granda estas la scio kaj povo de nia senegala Sorcistino.”
Dirante tion la Sorcisto antaueniris al la statuo de Margolote kaj faris magian geston, samtempe murmurante magian vorton kiun povis klare audi neniu. Tuj la virino movis sin, turnis sian kapon miroplene tien kaj reen, por rimarki ciun starantan antau si, kaj vidante D-ron Pipt si antauenkuris kaj jetis sin en la etenditajn brakojn de sia edzo.
Post tio la Sorcisto magie gestis kaj parolis la magian vorton antau la statuo de Oncjo Noncjo. La maljuna Mangtulo tuj ekvivis kaj profunde klinante sin antau la Sorcisto diris:“Dankon.”
Sed nun Ojo rapidis al sia onklo kaj gojoplene cirkaubrakis lin, kaj la maljunulo alpremis sian neveton ame kaj karesis lian hararon kaj forvisis la larmojn de la knabo per postuko, car Ojo ploris pro pura felico.
Ozma antauenvenis por gratuli ilin.
“Mi donas al vi, kara Ojo kaj Oncjo Noncjo, belan domon tuj ekster la muroj de la Smeralda Urbo,”si diris, “kaj tie vi hejmos kaj mi protektos vin.”
“Mi ja nomis vin Ojo la Bonfortuna!”diris la Stana Lignohakisto, dum ciuj fervore manpremis kun Ojo.
“Tiel vi nomis min, kaj vi plene pravis!”respondis Ojo, dankeme.