La Mikscifona Knabino de Oz - Baum Lyman Frank 7 стр.


“Do kion mi faru?”demandis la knabo, senespere. “Se kiam ni reiros mi ne kunprenos tiujn tri harojn al la Kurbiginta Magiisto, la aliaj objektoj kiujn mi sercas tute ne utilos, kaj ni ne povos revivigi Oncjon Noncjon kaj

Margoleten.”

“Ili estas nehelpeblaj, mi timas,”diris la Mikscifona Knabino.

“Ne gravas,”pludiris la kato. “Mi efektive ne komprenas kial maljuna Oncjo kaj Margolete valoras tiom da penoj.”

Sed Ojo ne sentis tiel. Li estis tiom senesperigita ke li sidigis sur stumpo kaj komencis plori.

La Vuzo rigardis la knabon penseme.

“Kial ne kunportu min?”demandis la besto. “Kiam vi ?ne atingos la domon de la Magiisto, li certe povos trovi rimedon por eltiri tiujn tri harojn.”

Ojon multe gojigis tiu sugesto.

“Solvite!”li kriis, forvisante la larmojn kaj starigante kun rideto. “Se mi prenos la tri harojn al la Magiisto, ne gravos ke ili restas en via korpo.”

“Tute ne gravos,”akordis la Vuzo.

“Venu, do,”diris la knabo, prenante sian korbon;“ni tuj ekiru. Mi devos trovi plurajn aliajn ajojn, sciu.”

Sed la Vitra Kato iom ridis kaj demandis lau sia malestima maniero:

“Kiel vi intencas elirigi la beston el ciu tiu arbaro?”

Tio perpleksigis ilin dum kelka tempo.

“Ni iru al la barilo, kaj eble ni tie trovos rimedon,” proponis Cifoneroj. Do ili marsis tra la arbaro al la barilo, kaj atingis gin ce punkto precize kontraua al tiu kie ili transiris gin.

“Kiel vi eniris?”demandis la Vuzo.

“Ni transgrimpis,”respondis Ojo.

“Mi ne povas,”diris la besto. “Mi tre rapide kuras, car mi povas atingi mielabelon dum gi ?ugas;kaj mi povas tre alten salti, tial oni konstruis tiel altan barilon por enfermi min. Sed mi tute ne povas grimpi, kaj mi estas tro granda por premi min inter la tabulojn de la barilo.”

Ojo penis elpensi kion fari.

“Cu vi povas fosi?”li demandis.

“Ne,”respondis la Vuzo, “car mi ne havas ungojn. La malsuproj de miaj piedoj estas tute plataj. Nek mi povas rongi la tabulojn, car mi ne havas dentojn.”

“Do efektive vi ne estas tre terura besto,”komentis Cifoneroj.

“Vi neniam audis min mugi, alie vi ne dirus tion,” deklaris la Vuzo. “Kiam mi mugas, la sono ehas kiel tondro tra la valoj kaj arbaroj, kaj infanoj tremas pro timo, kaj virinoj kovras siajn kapojn per siaj antauvestoj, kaj grandaj viroj kuras por kasi sin. Mi supozas ke nenio en la mondo estas egale terura kiel la mugo de Vuzo.”

“Do bonvolu ne mugi,”petetis Ojo fervore.

“Mi nepre ne mugos, car mi ne estas kolera. Nur kiam mi estas kolera mi sonigas mian timigan, orelsiran, animtremigan mugon. Ankau, kiam mi koleras, miaj okuloj ardas per fajro, negrave cu au ne mi mugas.”

“Vera fajro?”demandis Ojo.

“Kompreneble, vera fajro. Cu vi supozas ke ili ardus per fajrimitajo?”demandis la Vuzo, per tono de ofendigo.

“Se tiel, mi solvis la enigmon,”kriis Cifoneroj, dancante gaje. “Tiuj bartabuloj estas el ligno, kaj se la Vuzo staros proksime al la barilo kaj ardigos siajn okulojn per fajro, ili eble ardigos la barilon kaj bruligos gin. Poste li povos formarsi kun ni, car li estos libera.”

“Ha, mi neniam elpensis tian planon, alie mi jam delonge estus libera,”diris la Vuzo. “Sed mi ne povos ardigi fajron en miaj okuloj krom se mi estos tre kolera.”

“Cu vi bonvolos, do, ekkoleri pri io?”demandis Ojo.

“Mi provos. Vi nur diru ‘Krizel-Kru’al mi.”

“Cu tio kolerigos vin?”demandis la knabo.

“Ege.”

“Kion gi signifas?”demandis Cifoneroj.

“Mi ne scias, tial gi tiom kolerigas min,”respondis la Vuzo.

Li ekstaris proksime al la barilo, kun sia kapo apud unu el la tabuloj, kaj Cifoneroj elkriis “Krizel-Kru!”Poste Ojo diris “Krizel-Kru!”kaj la Vitra Kato diris “Krizel-Kru!”La Vuzo komencis tremi pro kolero kaj malgrandaj fajreroj saltis el liaj okuloj. Vidante tion, ili ciuj kriis “Krizel-Kru!”kune, kaj tio instigis la okulojn de la besto ardi per fajro tiel feroce ke la bartabulon tra ?s la fajreroj kaj gi komencis fumi.

Baldau gi ek ?amis, kaj la Vuzo retrenpasis kaj diris triumfe:

“Aha!Tio bone sukcesis. Bonega penso estis via, ke vi ciuj kune kriu, car tio plejkolerigis min. Belaj fajreroj, cu ne?”

“Vera piroteknikajo,” respondis Cifoneroj, admire.

Post kelkaj momentoj la tabulo jam brulis plurajn metrojn, lasante aperturon su ?ce grandan por ke ili ciuj trapasu. Ojo derompis kelkajn brancojn de arbo kaj per ili li batis la fajron gis estingi gin.

“Ni ne volas bruligi la tutan barilon,”diris li, “car la ?amoj a l t irus la atenton de la Mangtulaj kultivistoj, kiuj poste venus kaj rekaptus la Vuzon. Mi kredas ke ili multe surprizigos kiam ili trovos ke li eskapis.”

“Tiel estos,”deklaris la Vuzo, ridante gaje. “Kiam ili trovos ke mi forestas la kultivistoj multe ektimos, car ili anticipos ke mi elmangos iliajn mielabelojn, kiel antaue.”

“Tio memorigas min,”diris la knabo, “ke vi devas promesi min ke vi ne mangos mielabelojn dum vi estos kun ni.”

“Ec ne unu?”

“Ec ne unu. Vi embarasus nin ciujn, kaj ni ne risku pli da problemoj ol nepre necesos. Mi mangigos al vi iom da pano kaj fromago kiom vi volos, kaj tio devos kontentigi vin.”

“Bone;mi promesos,”diris la Vuzo, felice. “Kaj kiam mi promesas ion vi povas dependi de gi, car mi estas kvadrata.”*(*Ci tiu kaj la cisekvaj alineoj uzas Anglalingvajn vortludojn:“kvadrata” = ?dinda, stabila;“kurb(igint)a”=ne ?dinda, malhonesta.)

“Mi ne komprenas kial tio gravas,”komentis la Mikscifona Knabino, dum ili trovis la padon kaj daurigis sian veturon.

“La formo ne kauzas honestecon, cu?”

“Kompreneble gi kauzas tion,”respondis la Vuzo, tre decideme. “Neniu povus ?di la Kurbigintan Magiiston, ekzemple, guste car li estas kurba;sed kvadrata Vuzo ne povus fari ion kurban ec se li volus.”

“Mi estas nek kvadrata nek kurba,”diris Cifoneroj, rigardante sian dikan korpon.

“Ne;vi estas ronda, do vi povus agi iel ajn,”asertis la Vuzo. “Ne kulpigu min, Fraulino Belegeco, car mi suspekteme rigardas vin. Multaj satenaj rubandoj havas katunajn dorsojn.”

Cifoneroj ne komprenis tion, sed si maltrankvile pensis ke si mem havas katunan dorson. Gi kompaktigas kelkfoje kaj kauzas ke si estu malalta kaj dikega, kaj tiam si devas ruli sin en la vojo gis sia korpo reetendigis.

Capitro 10. Vilulo venas savi

Ili ankorau ne tre malproksimen iris kiam Fusulo, kiu jam antauenkuris, revenis saltante por diri ke la vojo el ?avaj brikoj estas antau ili. Tuj ili rapidis antauen por vidi kiel aspektas tiu fama vojo.

Gi estis larga vojo, sed ne rekta, car gi vagis trans montoj kaj valoj kaj elektis la plej facilajn trairejojn. Giaj tutaj longo kaj largo estis pavimitaj per glataj brikoj el brila ?avo, do gi estis plata kaj ebena krom kelkloke kie la brikoj estis diserigintaj au elprenitaj, lasante truojn kiuj povus stumbligi neatentantojn.

“Mia demando estas,” diris Ojo, rigardante ambaudirekte lau la vojo, “kiun direkton elekti.”

“Kien vi celas iri?”demandis la Vuzo.

“Al la Smeralda Urbo,”li respondis.

“Do iru okcidenten,”diris la Vuzo. “Mi su ?ce bone konas ci tiun vojon, car mi casis multajn mielabelojn sur gi.”

“Cu vi iam iris al la Smeralda Urbo?”demandis Cifoneroj.

“Ne. Mi estas nature tre retirema, kiel eble vi rimarkis, do mi ne multe partoprenis en la socio.”

“Cu vi timas homojn?”demandis la Mikscifona Knabino.

“Mi?Kun mia korsira mugo —mia terura tremiga mugo?

Nepre ne. Mi nenion timas,”deklaris la Vuzo.

“Mi volegas povi diri la samon,”gemis Ojo. “Mi opinias ke ni ne bezonos timi kiam ni atingos la Smeraldan Urbon, car Oncjo Noncjo diris al mi ke Ozma, nia knabina Reganto, estas tre bela kaj afabla, kaj klopodas helpi ciun kiu renkontas problemojn. Sed oni diras ke estas multaj dangeroj kasigintaj survoje al la granda Feurbo, do ni devos multe zorgi.”

“Mi esperas ke nenio rompos min,”diris la Vitra Kato, per nervoza voco. “Mi estas iomete rompigema, sciu, kaj mi ne povos toleri multajn sokojn.”

“Se io fadigus la kolorojn de miaj belaj ?ikajoj tio rompus mian koron,”diris la Mikscifona Knabino.

“Mi ne estas certa ke vi havas koron,”Ojo memorigis sin.

“Do gi rompus mian katunon,”persistis Cifoneroj. “Cu vi kredas ke ciuj miaj koloroj estas nefademaj, Ojo?”si demandis maltrankvile.

“Nu, ili certe estas fadenaj,”li respondis;kaj poste, rigardante antauen, li kriis:“Ho, kiaj belaj arboj!”

Certe ili estis belaspektaj kaj la veturantoj rapidis antauen por rigardi ilin pli proksime.

“Nu, ili tute ne estas arboj,”diris Cifoneroj;“ili estas nur monstraj plantoj.”

Tio ili vere estis: amasoj da grandaj largaj folioj kiuj levigis de la tero alten en la aero, gis ili turis duoble tiom alte kiom la kapo de la Mikscifona Knabino, kiu estis pli alta ol Ojo. La plantoj vicis ambau ?anke de la vojo kaj de ciu planto levigis dekduo au pli de la grandaj largaj folioj, kiuj balancigis daure de ?anko al ?anko, kvankam nenia vento blovis. Sed plej kurioza rilate al la balancigantaj folioj estis ilia koloro. Ili aspektis havi generalan bluan fonon, sed tie kaj tie aliaj koloroj briletis kelkfoje tra la bluo —belegaj ?avoj, kiuj farigis palrugaj, purpuraj, orangaj kaj skarlataj, miksitaj kun pli sobraj brunoj kaj grizoj —ciu aperis kiel makulo au strio ie sur folio kaj poste malaperis, kaj anstatauigis per alia koloro aliforma.

La sangigema koloraro de la grandaj folioj estis tre bela, sed gi ankau estis okulkonfuza, kaj la nekutimeco de la sceno altiris niajn veturantojn al la plantovico, kie ili staris rigardante ilin plene de interesigo.

Subite folio klinis sin pli ol kutime kaj tusis la Mikscifonan Knabinon. Rapide gi cirkaupremis sin, kovrante sin tute per siaj dikaj faldajoj, kaj poste gi sancelige retiris sin sur sia tigo.

“Nu, si malaperis!”anhelis Ojo, miroplene, kaj dum li zorge auskultis li kredis audi la dampitajn kriojn de Cifoneroj el la centro de la faldita folio. Sed, antau ol li povis elpensi kion fari por savi sin, alia folio klinis sin kaj kaptis la Vitran Katon, volvante la besteton gis si estis plene kasita, kaj poste rerektigante sur sia tigo.

“Atentu!”kriis la Vuzo. “Kuru!Kuru rapide, alie vi perdigos.”

Ojo turnis sin kaj vidis la Vuzon kuri rapide lau la vojo.

Sed la lasta folio de la plantovico ekkaptis la beston dum li kuris kaj tuj li malaperis.

La knabo havis nenian eblon eskapi. Seso de la grandaj folioj klinadis sin al li el diversaj direktoj kaj dum li staris hezitante unu el ili cirkaukaptis lin. Tuj li trovis sin en mallumo. Poste li sentis sin milde levata gis li balancigis en la aero, dum la folifaldajoj ciu ?anke premis lin.

Unue li baraktegis por eskapi, kriante kolere:“Lasu min!

Lasu min!”Sed nek baraktado nek protestoj iel ajn e ?kis.

La folio ?rme tenis lin kaj li estis kaptito.

Post tio Ojo kvietigis sin kaj penis pensi. Malespero tra ?s lin kiam li memoris ke lia tuta grupeto estas kaptita, same kiel li, kaj ke neniu ceestas por savi ilin.

“Kial mi ne anticipis tion?”li ploris amare. “Mi estas

Ojo la Misfortuna, kaj ia terurajo neeviteble trafas min.”

Li pusis kontrau la folion kiu tenas lin kaj trovis gin mola, sed dika kaj ?rma. Gi estis kia giganta bandago tute cirkau li kaj li trovis ke estas malfacile movi siajn korpon au membrojn por sangi ilian pozicion.

La minutoj pasis kaj farigis horoj. Ojo demandis al si kiom longe oni povas vivi en tia kondico kaj cu la folio iom post iom elsucos lian forton kaj ec lian vivon, por nutri sin. La malgranda Mangtula knabo neniam audis ke iu mortis en la Lando Oz, sed li sciis ke oni povas suferi multegan doloron. Lia plej granda timo cimomente estis ke li restos por ciam enkarcerigita en la bela folio kaj neniam revidos la taglumon.

Neniu sono atingis lin tra la folio;tute cirkaue estis intensa silento. Ojo demandis al si cu Cifoneroj cesis kriadi, au cu la folifaldajoj neebligas ke li audu sin. Post kelka tempo li kredis audi fajfon, kvazau iu fajfas melodion. Jes; vere devas esti fajfanto, li decidis, car li rekonis la sonon de bela Mangtula melodio kiun Oncjo Noncjo ofte kantis al li.

La sonoj estis nelautaj kaj dolcaj kaj, kvankam ili nur tre malforte atingis la orelojn de Ojo, ili estis klaraj kaj harmoniaj.

Cu la folio povas faj ?, Ojo demandis al si?Pli kaj pli proksimen venis la sonoj kaj ?ne ili sonis guste ali ?anke de la folio cirkaupremanta lin.

Subite la tuta folio klinigis kaj falis, portante la knabon kun si, kaj dum li kusis plene etendite la faldajoj iom post iom malstrecigis kaj liberigis lin. Li rapide restarigis sin kaj trovis ke nekonata viro staras antau li —viro tiel kuriozaspekta ke la knabo gapis per rondaj okuloj.

Li estis granda viro, kun vilaj vizagharoj, vilaj okulbrovoj, vila hararo —sed afablaj bluaj okuloj kiuj estis mildaj kiel tiuj de bovino. Sur lia kapo estis verda velura capelo kun juvelita rubando, kies rando estis tute vila. Ricaj sed vilaj puntajoj estis ce lia gorgo;jako kun vilaj randoj estis ornamita per diamantaj butonoj;la velura pantalono havis juvelitajn bukojn ce la genuoj kaj vilajojn tute cirkau la malsuproj. Sur lia brusto pendis medaliono en kiu estis bildo de Princino Doroteo de Oz, kaj en lia mano, dum li staris rigardante Ojon, estis akra trancilo ponardoforma.

“Ho!”kriis Ojo, multe surprizite de sia ekvido de ci tiu fremdulo;kaj poste li aldonis:“Kiu savis min, sinjoro?”

“Cu vi ne vidas?”respondis la alia, ridetante;“mi estas la Vilulo.”

“Jes;mi vidas tion,”diris la knabo, kapjesante. “Cu do vi savis min de la folio?”

“Neniu alia, estu certa pri tio. Sed atentu, por ke mi ne bezonu denove savi vin.”

Ojo eksaltis, car li vidis plurajn largajn foliojn klini sin al li;sed la Vilulo rekomencis faj ?, kaj je la sono la folioj ciuj rektigis sur siaj tigoj kaj kvietigis.

La viro nun prenis brakon de Ojo kaj kondukis lin lau la vojo, preter la lastan el la grandaj plantoj, kaj antau ol esti sekuraj preter ilia atingpovo li ne cesis fajfadi.

“Sciu, la muziko sorcas ilin,”diris li. “Kantado au fajfado —ne gravas kiu —bonkondutigas ilin, kaj nenio alia povas. Mi ciam fajfas dum mi preterpasas ilin kaj tial ili neniam genas min. Hodiau dum mi preteriris, fajfante, mi vidis folion bukligintan kaj mi sciis ke nepre estas io en gi.

Mi detrancis la folion per mia trancilo kaj —vi elsaltis. Mia preteriro estis bonfortuna, cu ne?”

“Vi multe komplezis,”diris Ojo, “kaj mi dankas vin. Cu vi bonvolos ankau savi miajn kunulojn?”

“Kiujn kunulojn?”demandis la Vilulo.

“La folioj kaptis ciujn,”diris la knabo. “Mikscifonan

Knabinon kaj —”

“Kion?”

“Knabinon el mikscifonajoj, sciu. Si vivas kaj nomigas

Cifoneroj. Kaj Vitran Katon —”

“Vitran?”demandis la Vilulo.

“Tute vitran.”

“Kaj vivantan?”

“Jes,”diris Ojo, “si havas palrugan cerbon. Kaj Vuzon —”

“Kio estas Vuzo?”demandis la Vilulo.

“Nu, mi —mi —ne povas skizi gin,”respondis la knabo, tre perpleksa. “Sed gi estas kurioza besto kun tri haroj ce la ?no de sia vosto neeltireble kaj —”

“Kio estas neeltirebla?”demandis la Vilulo;“la vosto?”

“La haroj estas neeltireblaj. Sed vi vidos la Vuzon, se vi bonvolos savi gin, kaj tiam vi scios guste kio gi estas.”

“Kompreneble,”diris la Vilulo, skuetante sian vilan kapon.

Kaj post tio li remarsis inter la plantojn, ankorau fajfante, kaj trovis la tri foliojn kiuj cirkauvolvis la veturkunulojn de Ojo. La unua folio kiun li detrancis liberigis Cifonerojn, kaj vidante sin la Vilulo klinis sian vilan kapon malantauen, large malfermis sian buson kaj ridis tiel vile kaj tamen tiel gaje ke Cifoneroj tuj ekamis lin. Poste li deprenis sian capelon kaj profunde klinis sin, dirante:

“Mia kara, vi estas miriga. Mi nepre konigu vin al mia amiko la Birdotimigilo.”

Назад Дальше