Capitro 25
Kiel la Birdotimigilo Montris Sian Saghecon
TIU miriga informo malfelicigis ciun koron kaj ciuj nun fervoris reiri al la Smeralda Urbo kaj partopreni en la sorto de Ozma. Do ili ekveturis sen perdi tempon, kaj car la vojo kondukis preter la novan domegon de la Birdotimigilo ili decidis mallonge halti tie kaj konsiligi kun li.
“La Birdotimigilo estas versajne la plej saga persono en la tuta Oz, ”komentis la Stana Lignohakilo, kiam ili rekomencis sian veturon. “Lia cerbo estas granda kaj bonega, kaj ofte li diris al mi aferojn kiujn mi mem tute ne elpensus. Mi devas diri ke mi apogas min multe sur la cerbo de la Birdotimigilo dum ci tiu krizo. ”
La Stana Lignohakisto veturis sur la antaua benko de la carego, kie Doroteo sidis inter li kaj la Sorcisto.
“Cu la Birdotimigilo audis pri la problemo de Ozma? ” demandis la Kapitana Generalo.
“Mi ne scias, sinjoro, ”estis la respondo.
“Kiam mi estis ordinara soldato, ”diris Ombi Ambi, “mi estis bonega armeo, kion mi plene pruvis dum nia milito kontrau la Knomoj. Sed nun ne ekzistas ec unu sola ordinara soldato en la armeo, ekde kiam Ozma nomumis min la Kapitana Generalo, do estas neniu kiu batalos kaj defendos nian belan Reganton. ”
“Estas vere, ”diris la Sorcisto. “La nuna armeo konsistas nur el o ?ciroj, kaj la tasko de o ?ciro estas ordoni al la soldatoj ke ili batalu. Car ne estas soldatoj ne povas esti batalado. ”
“Kompatinda Ozma! ”?ustris Doroteo, kun larmoj en siaj dolcaj okuloj. “Estas ace pensi ke sia tuta bela felando estos detruita. Mi demandas al mi cu eble ni povus eskapi kaj reiri al Kansas per la Magia Zono? Kaj eble ni povus kunpreni Ozman kaj ni ciuj laboregus por akiri monon por si, tiel ke si ne estus ege solsenta kaj malfelica pro la perdo de sia felando. ”
“Cu vi kredas ke estus laboro por mi en Kansas? ” demandis la Stana Lignohakisto.
“Se vi estas malplena, oni eble uzus vin en fabriko de ladskatoloj, ”proponis Onklo Henriko. “Sed mi ne komprenas kiel utilus via laborado. Vi neniam mangas au dormas au bezonas novajn vestojn. ”
“Mi ne pensis pri mi, ”respondis la Imperiestro digne.
“Mi nur demandis al mi cu eble mi povus helpi subteni
Doroteon kaj Ozman. ”
Dum ili indulgis sin per tiuj malfelicaj planoj por la estonteco ili su ?ce veturis por povi vidi la novan domegon de la Birdotimigilo, kaj ec kvankam plenaj de zorgoj kaj maltrankvilo pri la baldaua sorto de Oz, Doroteo ne povis ne senti miron pro la vidajo.
La nova domo de la Birdotimigilo havis formon kiel de giganta spiko de maizo. La vicoj de grajnoj estis el solida oro, kaj la verdo sur kiu rekte staris la spiko estis aro da scintilantaj smeraldoj. Sur la plejsupro de la strukturo staris ?guro reprezentanta la Birdotimigilon mem, kaj sur liaj etenditaj brakoj, kaj sur lia kapo, estis pluraj korvoj cizitaj el ebono kaj kun rubiaj okuloj. Vi povos imagi kiom granda estis tiu spiko de maizo kiam mi diros al vi ke unusola ora grajno estis fenestro, kiu svingigis eksteren sur carniroj, kaj vico de kvar grajnoj malfermigis kiel la antaua enirejo. Interne estis kvin etagoj, ciu etago estis unusola cambro.
La gardenoj cirkau la domego konsistis el maizkampoj, kaj Doroteo agnoskis ke la loko estas ciurilate tre tauga hejmo por sia bona amiko la Birdotimigilo.
“Li estus tre felica ci tie, tute certe, ”si diris, “se nur la Rego de la Knomoj lasus nin. Sed se Oz estos detruita kompreneble ankau ci tiu loko detruigos. ”
“Jes, ”respondis la Stana Lignohakisto, “kaj ankau mia bela stana kastelo, pri kiu mi gojas kaj ?eras. ”
“Ankau la domo de Jocjo Kukurbokapo pereos, ” komentis la Sorcisto, “kaj la Atleta Kolegio de Profesoro Sancelinsekto, kaj la rega palaco de Ozma, kaj ciuj aliaj niaj belaj konstruajoj. ”
“Jes, Oz farigos dezerto kiam la Rego de la Knomoj ?nos gin, ”gemis Ombi Ambi.
La Birdotimigilo elvenis renkonti ilin kaj elkore bonvenigis ilin.
“Mi audis ke vi decidis logi por ciam en la Lando Oz de nun, ”li diris al Doroteo; “kaj tio gojigos mian koron, car mi multe malamis niajn oftajn apartigojn. Sed kial vi ciuj tion malgajas? ”
“Cu vi audis la informon? ”demandis la Stana Lignohakisto.
“Nenian informon malfelicigan, ”respondis la Birdotimigilo.
Do Nocjo Hakisto rakontis al sia amiko pri la tunelo de la Rego de la Knomoj, kaj ke la ?bestoj de la Nordo aliancigis kun la subtera monarko por konkeri kaj detrui
Ozon. “Nu, ”diris la Birdotimigilo, “certe auguras malbone por Oz kaj ni ciuj. Sed mi kredas ke estas erare maltrankvili pri io ankorau ne okazinta. Certe la horo por malfelici estos kiam nia lando jam estos detruita kaj nia popolo sklavigita. Do ni ne mankigu al ni la malmultajn felicajn horojn restontajn al ni. ”
“Ha! Jen vera sageco, ”deklaris la Vilulo aprobe. “Kiam ni vere estos malfelicaj ni bedauros tiujn malmultajn horojn restontajn al ni, se ni ne plenguos ilin. ”
“Malgraue, ”diris la Birdotimigilo, “mi akompanos vin al la Smeralda Urbo kaj proponos servon al Ozma. ”
“Si diras ke ni povos fari nenion por kontraui niajn malamikojn, ”anoncis la Stana Lignohakisto.
“Kaj sendube si pravas, sinjoro, ”respondis la Birdotimigilo. “Tamen si bonvenigos nian simpation, kaj la devo de la amikoj de Ozma estas stari apud si kiam venos la ?na katastrofo. ”
Post tio li kondukis ilin en sian kuriozan domegon kaj montris al ili la belajn cambrojn de ciuj kvin etagoj. La malsupra cambro estis granda akceptohalo, kun akordiono en unu angulo. Tiun instrumenton la Birdotimigilo, kiam sola, povis ludi por distri sin, car li multe amis muzikon.
Sur la muroj pendis blanka silko, sur kiu aroj da nigraj korvoj estis broditaj per nigraj diamantoj. Kelkaj el la segoj havis la formon de grandaj korvoj kaj estis remburitaj per kusenoj el maizkolora silko.
La dua etago enhavis belan bankedocambron kie la Birdotimigilo povis gastigi siajn gastojn, kaj la tri supraj etagoj estis litocambroj grandioze meblitaj kaj ornamitaj.
“El ci tiuj cambroj, ”diris la Birdotimigilo ?ere, “oni povas bele vidi la cirkauajn maizkampojn. La maizo kiun mi kultivas estas ciam spikoplena. La spikoj estas mia armeo, ili ciuj amas Ozman do la regimentoj estas regamantoj. Mi faras miajn carradojn el la eksspikoj, car ili tiel farigas spokoj. Oni ankau povus mueli la spikojn kaj fari el ili spicojn. Kaj neniu vidajo estas pli klara, car kiam miaj ?avaj kampoj brilas, ili farigas lampoj. ”
La vizitantoj iomete mangis kaj poste hastis rekomenci sian veturon al la Smeralda Urbo. La Birdotimigilo trovis sidejon en la carego inter Ombi Ambi kaj la Vilulo, kaj lia pezo ne multe pligrandigis la sargon car li estis plena nur de pajlo.
“Rimarku ke mi havas unu avenkampon en mia bieno, ”li komentis, dum ili forveturis. “Avenpajlo estas, lau mia trovo, la plej bona pajlo per kiu min plenigi kiam mia interno farigas moska au misforma. ”
“Cu vi povas replenigi vin sen helpo? ”demandis Onklino Em. “Mi supozus ke post la elpreno de la pajlo restus nur viaj vestoj. ”
“Vi preskau pravas, sinjorino, ”li respondis. “Miaj servistoj plenigas min lau mia direktado. Car mia kapo, en kiu estas bonega cerbo, konsistas el sako ligita malsupre. Mia vizago estas nete pentrita sur unu ?anko de la sako, kiel vi povas vidi. Mia kapo ne bezonas replenigi kiel mia korpo, car gi bezonas nur ke oni refresigu la farbon de tempo al tempo. ”
La domego de la Birdotimigilo ne estis tre distanca de la kampoj de Jocjo Kukurbokapo, kaj kiam Onklo Henriko kaj Onklino Em alvenis tien la kultivejo multe imponis al ili. La kultivejo estis unusola giganta kampo da kukurboj, kaj kelkaj el la kukurboj estis gigantaj. En unu el ili, kiu estis nete elcizita, Jocjo mem logis, kaj li deklaris gin tre komforta logejo. Li kultivis tiom da kukurboj por povi sangi sian kapon tuj kiam gi farigis ci ?ta au baldau putronta.
La kukurbokapa viro bonvenigis siajn vizitantojn goje kaj proponis al ili plurajn bongustegajn kukurbajn pastecojn kiel mangon.
“Mi mem ne mangas kukurbajn pastecojn, pro du kialoj, ”li diris. “Unu estas ke se mi mangus kukurbojn mi igus kanibalo, kaj la alia kialo estas ke mi neniam mangas, car mi ne estas vaka interne. ”
“Tre bonaj kialoj, ”konsentis la Birdotimigilo.
Ili rakontis al Jocjo Kukurbokapo la informon pri la Rego de la Knomoj, kaj li decidis akompani ilin al la Smeralda Urbo por helpi konsoli Ozman.
“Mi anticipis logi ci tie komforte kaj facile dum multaj jarcentoj, ”diris Jocjo malgaje; “sed kompreneble se la Rego de la Knomoj detruos cion en Oz ankau mi detruigos. Vere, sajnas domage, cu ne? ”
Ili baldau reekveturis, kaj tiom rapide la Segcevalo tiris la caregon sur la glataj vojoj ke antau la krepusko ili jam atingis la regan palacon en la Smeralda Urbo kaj tiel ilia veturo ?nigis.
Capitro 26
Kiel Ozma Rifuzis Batali por Sia Regno
Ozma estis en sia rozgardeno plukante bukedon kiam la grupo alvenis, kaj si salutis ciujn siajn malnovajn kaj novajn amikojn ridetante kaj dolce kiel ciam.
La okuloj de Doroteo estis plenaj de larmoj dum si salutis la belan Reganton de Oz, kaj si ?ustris al si:
“Ho, Ozma, Ozma! Mi bedaur eg as. ”
Ozma aspektis surprizita.
“Bedauras pri kio, Doroteo? ”si demandis.
“Pro viaj multaj problemoj rilate la Regon de la Knomoj, ”estis la respondo.
Ozma ridis pro autentika amuzigo.
“Nu, tio tute ne genas min, kara Princino, ”si respondis. Poste, cirkaurigardante la malgajajn vizagojn de siaj amikoj, si pludiris:“Cu vi ciuj maltrankvilas pri tiu tunelo? ”
“Jes! ”ili kriis hore.
“Nu, eble estas pli grave ol mi supozis, ”agnoskis la bela Reganto; “sed mi ne multe pensis pri la afero. Post la mango ni kunrenkontigos kaj diskutos gin. ”
Do ili iris al siaj cambroj kaj preparis sin por la vespermango, kaj Doroteo vestis sin per sia plej bela robo kaj surmetis sian koroneton, car si pensis ke eble ci foje si neniam denove aperos kiel princino de Oz.
La Birdotimigilo, la Stana Lignohakisto kaj Jocjo Kukurbokapo ciuj sidis ce la mangotablo, kvankam neniu el ili kapablis mangi. Kutime ili plivigligis la mangon per sia gaja konversaciado, sed cinokte ciuj sajnis strange silentaj kaj malkvietaj.
Tuj post la ?no de la mango Ozma gvidis la grupon al sia propra privata cambro en kiu pendis la Magia Bildo. Kiam ili jam sidigis sin, la Birdotimigilo parolis la unua:
“Cu la tunelo de la Rego de la Knomoj estas ?nita, Ozma? ”li demandis.
“Gi kompletigis hodiau, ”si respondis. “Ili konstruis gin tuj sub la palacaj gardenoj, kaj gi ?nigas antau la Malpermesita Fonto. Nur krusto da tero apartigas niajn malamikojn de ni, kaj kiam ili marsos ci tien ili facile trarompos tiun kruston kaj ekatakos nin. ”
“Kiu helpos la Regon de la Knomoj? ”demandis la Birdotimigilo.
“La Kapricloj, la Grumblemloj kaj la Fanfasmoj, ”si respondis. “Mi rigardis hodiau per mia Magia Bildo la mesagistojn kiujn la Rego de la Knomoj sendis al ciuj tiuj popoloj por voki ilin kungrupigi en liaj grandaj kavernoj. ”
“Ni vidu kion ili faras nun, ”proponis la Stana Lignohakisto.
Do Ozma deziris vidi la kavernon de la Rego de la Knomoj, kaj tuj la pejzago fadis de la Magia Bildo kaj anstatauis gin la sceno tiumomente okazanta en la juveloplena kaverno de Rego Rokato.
Sovaga kaj tremiga sceno frontis la ulojn de Oz.
Antau la Rego de la Knomoj staris la Cefo de la Kapricloj kaj la Granda Galiputo de la Grumblemloj, kaj ilin cirkauis iliaj plej lertaj generaloj. Tre ferocaj kaj potencaj ili aspektis, tiel ke ec la Rego de la Knomoj kaj Generalo Guf, kiu staris apud sia mastro, aspektis iom timoplenaj pro la ceesto de la aliancanoj.
Nun ankorau pli terura ulo eniris la kavernon. Gi estis la Unua kaj Plejantaua de la Fanfasmoj kaj li ?ere sidigis sur la tronon de Rego Rokato mem kaj postulis la rajton gvidi siajn fortojn tra la tunelon antau ciuj aliaj. La Unua kaj Plejantaua nun aperis al ciuj okuloj per sia harkovrita hauto kaj la ursokapo. Kia estis lia reala formo ec Rokato ne sciis.
Tra la arkoj kondukantaj en la vastan serion de kavernoj situantaj preter la tronocambro de Rego Rokato videblis vicoj da vicoj de la invadantoj —miloj da
Fanfasmoj, Grumblemloj kaj Kapricloj starantaj en vicoj dum malantau ili amasis la miloj da miloj da soldatoj de la armeo de Generalo Gufo mem de la Knomoj.
“Auskultu! ”?ustris Ozma. “Mi kredas ke ni povas audi kion ili diras. ”
Do ili silentis kaj auskultis.
“Cu cio pretas? ”demandis la Unua kaj Plejantaua arogante.
“La tunelo ?ne estas kompleta, ”respondis Generalo Guf.
“Kiom da tempo ni bezonos por marsi al la Smeralda Urbo? ”demandis la Granda Galiputo de la Grumblemloj.
“Se ni ekmarsos je la noktomezo, ”respondis la Rego de la Knomoj, “ni atingos la Smeraldan Urbon je la matenigo. Tiam, dum la tuta popolo de Oz dormas, ni kaptos kaj sklavigos ilin. Post tio ni detruos la urbon mem kaj tramarsos la Landon Oz, bruligante kaj detruante dum ni marsos. ”
“Bone! ”kriis la Unua kaj Plejantaua. “Kiam ni ?nos pri Oz gi estos dezerto. Ozma estos mia sklavo. ”
“Si estos mia sklavo! ”kriis la Granda Galiputo kolere.
“Ni decidos pri tio poste, ”diris Rego Rokato haste.
“Ni ne kverelu nun, amikoj. Unue ni konkeru Ozon, kaj poste ni interdividos la rabajojn kontentige. ”
La Unua kaj Plejanataua ridetis ?e; sed li diris nur:
“Mi kaj miaj Fanfasmoj iros la unuaj, car nenio sur la tero povas rezisti nian forton. ”
Ili ciuj konsentis pri tio, sciante ke la Fanfasmoj estas la plej potencaj el la kombinitaj fortoj. Rego Rokato nun invitis ilin partopreni en bankedo kiun li preparis, kie ili povos okupi sin per mangado kaj trinkado gis la noktomezo.
Car ili jam vidis kaj audis tiom de la komploto kiom ili volis audi, Ozma lasis sian Magian Bildon forfadi. Post tio si turnis sin al siaj amikoj kaj diris:
“Niaj malamikoj estos ci tie pli baldau ol mi anticipis.
Kion lau via konsilo mi faru? ”
“Nun estas tro malfrue kunvenigi nian popolon, ”diris la Stana Lignohakisto malgaje. “Se vi estus permesinta ke mi armu kaj trejnu miajn Palpbrumojn eble ni farus bonan batalon kaj detruus multajn el niaj malamikoj antau ol ili konkerus nin. ”
“Ankau la Mangtuloj bone batalas, ”diris Ombi Ambi; “kaj ankau la Gilikuloj. ”
“Sed mi ne volas batali, ”deklaris Ozma ?rme. “Neniu rajtas detrui ian vivanton, negrave kiom ?a gi estas, nek damagi gin nek malfelicigi gin. Mi rifuzas batali —ec por savi mian regnon. ”
“La Rego de la Knomoj malpli etikas, ”komentis la Birdotimigilo. “Li intencas detrui nin ciujn kaj ruinigi nian belan landon. ”
“Ke la Rego de la Knomoj intencas ?agi ne pravigas ke mi simile agu, ”respondis Ozma.
“Sinsavo estas la unua lego de la naturo, ”citis la Vilulo.
“Estas vere, ”si diris senhezite. “Mi preferus trovi planon por savi nin sen batalado. ”
Al ili tio sajnis senespera tasko, sed komprenante ke Ozma ?rme decidis ne batali, ili penis elpensi ian rimedon kiu ebligos eskapi.
“Cu ni ne povus subaceti niajn malamikojn, donante al ili multajn smeraldojn kaj oron? ”demandis Jocjo Kukurbokapo.
“Ne, car ili kredas povi preni cion kion ni havas, ” respondis la Reganto.
“Mi elpensis ion, ”diris Doroteo.
“Kion, kara? ”demandis Ozma.
“Ni uzu la Magian Zonon por deziri nin ciujn en Kansas. Ni metu kelkajn smeraldojn en niajn posojn, kaj vendu ilin en Topeka tiel ke ni povos repagi la hipotekon je la kampoj de Onklo Henriko. Post tio ni povos ciuj kune vivi kaj esti felicaj. ”
“Lerta ideo! ”kriis la Birdotimigilo.
“Kansas estas tre bona lando. Mi vizitis gin, ”diris la Vilulo.
“Tio sajnas al mi bonega plano, ”aprobis la Stana Lignohakisto.
“Ne! ”diris Ozma ?rme. “Neniam mi dizertos mian popolon kaj lasos al gi tiel kruelan sorton. Mi uzos la Magian Zonon por sendi vin ceterajn al Kansas, se vi volas, sed se mia amata lando estas detruenta kaj mia popolo sklavigenda mi restos kaj partoprenos en ilia sorto. ”
“Tute guste, ”asertis la Birdotimigilo gemante. “Mi restos kun vi. ”
“Kaj ankau mi, ”deklaris la Stana Lignohakisto kaj la Vilulo kaj Jocjo Kukurbokapo siavice. Tiktoko la mekanismulo ankau diris ke li intencas apogi Ozman.
“Car, ”li diris, “mi tute ne utilus en Kansas. ”
“Rilate al mi, ”anoncis Doroteo serioze, “se la Reganto de Oz devas ne dizerti sian popolon, ankau Princino de Oz ne rajtas forfugi. Mi akceptas farigi sklavo kun vi ceteraj; do per la Magia Zono ni nur povos uzi gin por resendi Onklon Henrikon kaj Onklinon Em al Kansas. ”
“Jam dum mia tuta vivo mi estas sklavo, ”respondis Onklino Em rimarkinde gaje, “ankau Henriko. Lau mi ni certe ne reiros al Kansas. Mi preferas kunsorti kun vi. ”
Ozma ridetis al ili ciuj dankeme.
“Ne necesas jam malesperi, ”si diris. “Mi ellitigos frue morgau matene kaj estos ce la Malpermesita Fonto kiam la ferocaj batalistoj trarompos la kruston de tero. Mi parolos al ili afable kaj eble ili tamen ne estos vere ?egaj. ”
“Kial oni nomas gin la Malpermesita Fonto? ” demandis Doroteo penseme.
“Cu vi ne scias, kara? ”respondis Ozma surprizite.
“Ne, ”diris Doroteo. “Kompreneble mi vidas la fonton en la palaca tereno ekde kiam mi unue venis al Oz; kaj mi legis la a ?son kiu diras:‘Al Ciuj estas Malpermesate Trinki ce ci tiu Fonto. ’Sed mi neniam sciis kial estas malpermeso. La akvo aspektas klara kaj scintilanta kaj gi bobelas en ora baseno konstante. ”
“Tiu akvo, ”deklaris Ozma serioze, “estas la plej dangera ajo en la tuta Lando Oz. Gi estas la Forgesiga Akvo. ”
“Kion tio signifas? ”demandis Doroteo.
“Kiu trinkas el la Malpermesita Fonto tuj forgesas cion sciitan, ”Ozma asertis.
“Ne estus malfacila rimedo por forgesi niajn problemojn, ”sugestis Onko Henriko.
“Estas vere; sed vi forgesus cion alian kaj farigus senscia kiel bebo, ”respondis Ozma.
“Cu gi frenezigas? ”demandis Doroteo.
“Ne; gi nur forgesigas, ”respondis la knabina Reganto.
“Laudire iam —antau tre longe —?rego regis Ozon, kaj multe mizerigis sin kaj sian tutan popolon. Do Glinda, la Bona Sorcistino, metis tiun fonton ci tien, kaj la Rego trinkis iom de gia akvo kaj forgesis sian ?econ. Lia menso farigis senkulpa kaj vaka, kaj kiam li relernis la vivoverojn li lernis nur bonajojn. Sed la popolo memoris kiom ?a antaue estis ilia Rego kaj ankorau timis lin. Tial li devigis ilin ciuj trinki iom de la Forgesiga Akvo kaj forgesi cion sciitan, tiel ke ili farigis simplaj kaj sensciaj kiel ilia Rego. Post tio ili ciuj kunsagigis kaj ilia sago estis bona, tiel ke paco kaj felico ekregis en la lando. Sed pro timo ke iu denove trinkos iom de la akvo, kaj tuj forgesos cion lernitan, la Rego metis tiun a ?son sur la fonton, kie gi jam de multaj jarcentoj restas ankorau nun. ”
Ili ciuj auskultis zorge la rakonton de Ozma, kaj kiam
si cesis paroli sekvis longa periodo da silento dum ciuj pripensis la kuriozan magian forton de la Forgesiga akvo.
Fine la pentrita vizago de la Birdotimigilo ekridetis tiel ke la stofo etendigis laueble plej large.
“Kiom dankema mi estas, ”li diris, “ke mi havas tiel bone preparitan cerbon! ”