La Smeralda Urbo de Oz - Baum Lyman Frank 3 стр.


Capitro 4

Kiel la Regho de la Knomoj Planis Venghon

La plej multaj personoj estas malbonaj car ili ne penas esti bonaj. Nu, la Rego de la Knomoj neniam penis esti bona, do li estis vere tre malbona. Decidinte konkeri la Landon Oz kaj detrui la Smeraldan Urbon kaj sklavigi gian tutan popolon, Rego Rokato la Ruga planadis metodojn fari tiun ?agon, kaj ju pli li planis des pli li kredis ke li povos plenumi gin.

Cirkau la tempo kiam Doroteo iris al Ozma, la Rego de la Knomoj vokis sian Ce ?ntendanton al si kaj diris:

“Kaliko, mi kredas ke mi faros vin Generalo de miaj armeoj. ”

“Mi kredas ke vi ne faros tion, ”respondis Kaliko, emfaze.

“Kial ne? ”demandis la Rego, etendante sian manon por preni sian sceptron kun la granda sa ?ro.

“Car mi estas via Ce ?ntendanto, kaj scias nenion pri militado, ”diris Kaliko, preta sin ekklini se io estos jetita kontrau lin. “Mi mastrumas vian regnon pli bone ol vi mem povus, kaj neniam vi trovos egale bonan Intendanton. Sed cent Knomoj pli taugas por komandi vian armeon, kaj viaj Generaloj estas tiel ofte forjetataj ke mi ne deziras esti inter ili. ”

“Ha, estas iom da vero en viaj komentoj, Kaliko, ” komentis la Rego, decidante ne jeti la sceptron. “Alvoku mian armeon kunigi en la Granda Kaverno. ”

Kaliko riverencis kaj foriris, kaj post kelkaj minutoj li revenis por diri ke la armeo estas kuniginta. Do la Rego eliris sur balkonon de kiu estis videbla la Granda Kaverno, kie kvindek mil Knomoj, ciuj armitaj per glavoj kaj pikstangoj, lauvice staris pretaj por militi.

Kiam ne bezonataj kiel soldatoj ciuj tiuj Knomoj estis metalistoj kaj ministoj, kaj ili tiom marteladis per la forgiloj kaj tiom forte fosis per piocoj kaj soveliloj ke ili akiris grandegan muskolan forton. Ili estis kurioze formitaj uloj, iom rondaj kaj ne tre altaj. Iliaj pied ?ngroj estis buklemaj kaj iliaj oreloj estis largaj kaj plataj.

Dum milito ciu Knomo forlasis sian forgilon au minon kaj farigis parto de la granda armeo de Rego Rokato. La soldatoj surhavis rokkolorajn uniformojn kaj estis tre bone trejnitaj.

La Rego rigardis tiun gigantan armeon, kiu staris silente envice antau li, kaj kruela rideto kurbigis la angulojn de lia buso, car li vidis ke liaj legionoj estas tre potencaj. Li parolis al ili de la balkono, dirante:

“Mi forjetis Generalon Blug, car li ne placis al mi. Do mi volas alian Generalon por komandi ci tiun armeon.

Kiu estas lauvica komdandisto? ”

“Mi, ”respondis Kolonelo Cif, elegantaspekta Knomo, dum li antauenpasis por saluti sian monarkon.

La Rego rigardis lin zorge kaj diris:

“Mi volas ke vi marsigu ci tiun armeon tra subteran tunelon, kiu mi boros, al la Smeralda Urbo de Oz. Mi volas ke, veninte tien, vi konkeru la popolon de Oz, detruu ilin kaj ilian urbon, kaj alportu iliajn tutajn oron kaj argenton kaj valorajn stonojn al mia kaverno. Ankau vi devos rekapti mian Magian Zonon kaj redoni gin al mi. Cu vi faros tion, Generalo Cif? ”

“Ne, via Mosto, ”respondis la Knomo; “car tio ne estas farebla. ”

“Ho, cu! ”kriis la Rego. Post tio li turnis sin al siaj servistoj kaj diris:“Bonvolu konduki Generalon Cif al la torturocambro. Tie bonvolu tre maldike distranci lin.

Post tio vi povos jeti lin kiel mangajon al la sepkapaj hundoj. ”

“Kion ajn via Majesto deziras, ”respondis la servistoj, gentile, kaj ili forkondukis la kondamniton.

Post ilia foriro la Rego denove parolis al la armeo.

“Auskultu! ”diris li. “La Generalo kiu komandos miajn armeojn devos promesi plenumi miajn ordonojn. Se li ne faros tion li havos saman faton kiel povra Cif. Nu, do, kiu proponos sin por gvidi miajn armeojn al la Smeralda Urbo? ”

Dum kelka tempo neniu movigis kaj ciuj silentis. Post tio maljuna Knomo kun blanka barbo tiel longa ke gi estis ligita cirkau lia talio por neebligi ke gi stumbligu lin, pasis el la vico kaj salutis la Regon.

“Mi deziras fari kelkajn demandojn, Mosto, ”li diris.

“Demandu, ”respondis la Rego.

“Tiuj Ozanoj estas tre bonaj, cu ne? ”

“Bonaj kiel pomtorto, ”diris la Rego.

“Kaj mi supozas ke ili estas felicaj? ”pludiris la maljuna Knomo.

“Felicaj kiel longas la tago, ”diris la Rego.

“Kaj kontentaj kaj prosperaj? ”demandis la Knomo.

“Tre multe, ”diris la Rego.

“Nu, Mosto, ”komentis la blankbarbulo, “mi opinias ke mi volas entrepreni la taskon, do mi estos via Generalo.

Mi malamas bonulojn; mi malamegas feliculojn; mi kontrauas ciun kontentan kaj prosperan personon. Tial mi tiom amas vian Moston. Faru min via Generalo kaj mi promesos konkeri kaj detrui la Ozan popolon. Se mi malsukcesos, mi akceptos esti maldike distrancita kaj jetita kiel mangajo al la sepkapaj hundoj. ”

“Tre bone! Vere tre bone! Tiel parolu! ”kriis Rokato la Ruga, al kiu multe placis la respondo. “Kiel vi nomigas, Generalo? ”

“Oni nomas min Guf, Mosto. ”

“Nu, Guf, venu kun mi al mia privata kavo kaj ni diskutos la detalojn. ”Poste li turnis sin al la soldatoj.

“Knomoj kaj soldatoj, ”diris li, “vi obeu la komandojn de Generalo Guf gis li farigos hundomangajo. Kiu ajn malobeos sian novan Generalon estos tuj forjetita. Nun foriru. ”

Guf iris al la privata kavo de la Rego kaj sidigis sur ametistan segon kaj metis siajn piedojn sur la brakon de la rubia trono de la Rego. Post tio li ardigis sian pipon kaj jetis la ardantan karbon kiun li prenis el sia poso sur la maldekstran piedon de la Rego kaj blovis la fumon en la okulojn de la Rego kaj komfortigis sin. Car li estis saga maljuna Knomo, kaj li sciis ke la plej bona metodo amikigi Rokaton la Rugan estis montri ke li ne timas lin.

“Mi pretas por la diskuto, Mosto, ”li diris.

La Rego tusis kaj feroce rigardis sian novan Generalon.

“Cu ne tremigas vin tiel senrespekte trakti vian monarkon? ”li demandis.

“Ho, ne, ”diris Guf trankvile, kaj li blovis ringon de fumo kiu cirkauis la nazon de la Rego kaj ternigis lin.

“Vi volas konkeri la Smeraldan Urbon, kaj mi estas la sola Knomo en via regno kiu kapablas konkeri gin. Do vi devos tre atenti ne damagi min gis mi plenumos viajn dezirojn. Post tio —”

“Nu, kio post tio? ”demandis la Rego.

“Post tio vi estos tiom dankema al mi ke vi ne volos damagi min, ”respondis la Generalo.

“Jen tre bona argumento, ”diris Rokato. “Sed se vi malsukcesos? ”

“Do ekfunkcios la distrancilo. Mi akceptas tion, ” anoncis Guf. “Sed se vi obeos miajn ordonojn ne estos malsukceso. Via problemo, Rokato, estas ke vi ne zorge pripensas. Mi jes. Vi ekmarsus tra via tunelo en Ozon kaj estus venkita kaj repusita. Mi ne. Kaj la kauzo estas ke kiam mi marsos mi estos farinta ciujn miajn planojn, kaj mi havos aron da alianculoj por helpi miajn Knomojn. ”

“Kion vi celas diri? ”demandis la Rego.

“Mi klarigos, Rego Rokato. Vi intencas ataki felandon, potencan felandon. Nenia forta armeo ekzistas en Oz, sed la Princino reganta ilin havas fesceptron; kaj la knabineto Doroteo havas vian Magian Zonon; kaj Sude de la Smeralda Urbo logas lerta sorcistino nomata Glinda la Bona, kiu komandas la aerspiritojn. Ankau mi audis ke estas mirinda Sorcisto en la palaco de Ozma, kiu estas tiel lerta ke oni pagadis monon al li en Usono por rigardi lin agi. Do komprenu ke ne estos facile superi tiom da magio. ”

“Ni havas kvindek mil soldatojn! ”kriis la Rego ?ere.

“Jes; sed ili estas Knomoj, ”komentis Guf, prenante silkan tukon el la poso de la Rego kaj visante siajn proprajn pintigitajn suojn per gi. “Knomoj ne povas morti, sed ili ne estas magie fortaj. Kiam vi perdis vian faman Zonon la plejparto de via propra forto forlasis vin.

Kontrau Ozma vi kaj viaj Knomoj tute ne povus sukcesi. ”

La okuloj de Rokato ardis kolere.

“Do for al la distrancilo! ”li kriis.

“Ankorau ne, ”diris la Generalo, plenigante siajn pipon per tabako el la privata ujo de la Rego.

“Kion vi proponas fari? ”demandis la monarko.

“Mi proponas akiri la povon kiun ni bezonas, ” respondis Guf. “Ekzistas tre multaj mavuloj kiuj havas magian potencon su ?can por detrui kaj konkeri la Landon Oz. Ni amikigos ilin, kungrupigos ilin ciujn, kaj surprizatakos Ozman kaj sian popolon. Estas tre simple kaj facile kiam oni scias la kielon. Solaj ni tute ne povus damagi la Reganton de Oz, sed helpe de la mavaj potenculoj alvokeblaj ni facile sukcesos. ”

Rego Rokato gojegis pro tiu ideo, car li komprenis kiom lerta gi estas.

“Certe, Guf, vi estas la plej granda Generalo kiun iam mi havis! ”li kriis, kaj liaj okuloj scintilis pro gojo. “Iru tuj arangi ke la mavaj potencoj helpu nin, kaj intertempe mi komencos fosi la tunelon. ”

“Mi kredis ke vi konsentos kun mi, Rokato, ”respondis la nova Generalo. “Mi komencos jam ciposttagmeze, vizitante la Cefon de la Kapricloj. ”

Capitro 5

Kiel Doroteo Farighis Princino

Kiam la popolo de la Smeralda Urbo informigis ke

Doroteo revenis al ili ciu fervoris vidi sin, car la knabineto estis cies favorato en la Lando Oz. De tempo al tempo kelkaj el la homoj el la granda ekstera mondo trovis eblon eniri tiun felandon, sed kun unu escepto

ciuj estis akompanantoj de Doroteo kaj montrigis tre agrablaj personoj. La escepto kiun mi menciis estis la mirinda Sorcisto de Oz, prestidigitisto el Omaha kiu supreniris en balono kaj estis portita de aer ?uo al la Smeralda Urbo. Liaj kuriozaj kaj enigmaj lertajoj dumtempe kredigis la popolon de Oz ke li estas granda sorcisto, kaj li regis ilin gis Doroteo alvenis dum sia unua vizito kaj pruvis ke la Sorcisto estas nur carlatano.

Li estis milda, bonkora vireto, kaj Doroteo poste amikigis kun li. Kiam, post foresto, la Sorcisto revenis al la Lando Oz, Ozma akceptis lin gracie kaj hejmigis lin en parto de la palaco.

Aldone al la Sorcisto du aliaj el la ekstera mondo ricevis permeson hejmi en la Smeralda Urbo. La unua estis agrable kurioza Vilulo, kiun Ozma nomumis Registo de la Regaj Magazenoj, kaj la dua estis Flava Kokino nomata Vilcinjo, kiu havis belan domon en la gardenoj malantau la palaco, kie si vartis grandan familion. Ili ambau estis malnovaj kamaradoj de Doroteo, do vi komprenas ke la knabineto estis tre grava persono en Oz, kaj la popolo opiniis ke si bonfortunigis gin, kaj amis sin preskau tiom kiom Ozman. Dum siaj pluraj vizitoj tiu knabineto estis la detruinto de du ?sorcistinoj kiuj perfortis la popolon, kaj si trovis vivantan birdotimigilon kiu estis nun unu el la plej popularaj personoj en la tuta felando. Helpate de la Birdotimigilo si savis Nocjon Hakiston, Stanan Lignohakiston kiu ests rustiginta en soleca arbaro, kaj la stanulo nun estis la Imperiestro de la Lando de la Palpbrumoj kaj multe amata pro sia afabla koro. Ne mirigas ke la popolo opiniis ke Doroteo bonfortunigis gin! Tamen, kvankam sajnas strange, si faris ciujn tiujn mirindajojn ne car si estis feino au havis iajn ajn magiajn povojn, sed car si estis simpla, dolca kaj ?dela knabineto kiu estis honesta kaj al si mem kaj al ciuj renkontatoj. En ci tiu lando en kiu ni logas simpleco kaj afableco estas la solaj magiaj sceptroj kiuj faras mirindajojn, kaj en la Lando Oz Doroteo trovis ke tiuj samaj kvalitoj akiris por si la amon kaj admiron de la popolo. Efektive, la knabineto akiris multajn varmajn amikojn en la felando, kaj la sola vera malgojo iam spertita de la Ozanoj estis la foriro de Doroteo kiam si reiris al sia hejmo en Kansas.

Nun oni goje bonvenigis sin, kvankam neniu, escepte de Ozma, unue sciis ke ?ne si venis por resti por ciam.

Tiun vesperon Doroteo akceptis multajn vizitantojn, kaj inter ili estis granduloj kiaj Tiktoko, masinulo kiu pensis kaj parolis kaj movigis per horlogmekanismo; sia malnova akompananto la afabla Vilulo; Jocjo Kukurbokapo, kies korpo estis el brancoj kaj kies kapo estis matura kukurbo sur kiun vizago estis cizita; la Malkuraga Leono kaj la Malsata Tigro, du grandaj bestoj el la arbaro, kiuj servis

Princinon Ozman; kaj Profesoro M. P. Sancelinsekto, P. E.

La sancelinsekto estis rimarkinda ulo. Iam li estis eta insekteto, rampanta en lernejcambro, sed oni ekvidis lin kaj li estis multe pligrandigita por ke oni povu pli klare vidi lin, kaj estante pligrandigita li eskapis. Li ciam restis granda, kaj li vestis sin kiel dando kaj estis tiom plena de scio kaj informo (kiuj estas tute apartaj aferoj), ke li nomumigis Profesoro kaj la cefo de la Rega Kolegio.

Doroteo ricevis belan viziton de tiuj malnovaj amikoj, kaj ankau longe konversaciis kun la Sorcisto, kiu estis malgranda kaj maljuna kaj velkinta kaj sekiginta, sed gaja kaj aktiva kiel infano. Post tio si iris vidi la rapide kreskantan kokidan familion de Vilcinjo.

Toto, la nigra hundeto de Doroteo, ankau estis elkore akceptata. Toto estis speciala amiko de la Vilulo, kaj li konis ciun alian. Car li estis la sola hundo en la Lando Oz, lin multe respektis la popolo, kiuj kredis ke bestoj meritas cian respekton se ili dece kondutas.

Doroteo havis kvar belajn cambrojn en la palaco, kiuj estis ciam rezervitaj por sia utiligo kaj nomigis “la cambroj de Doroteo. ”Ili konsistis el bela salono, sinvestocambro, delikata litocambro kaj granda marmora bancambro. Kaj en tiuj cambroj estis cio kion koro povus deziri, metita tien pro ama konsidero fare de Ozma por ke sia amikineto povu uzi gin. La regaj vestofaristoj konis la dimensiojn de la knabineto, do ili ciam certigis ke la srankoj en sia sinvestocambro estas ciam plenaj de belaj roboj ciaspecaj kaj taugaj por cia bezono. Ne mirigas ke Doroteo rifuzis kunporti siajn malnovajn kalikotajn kaj plejdkatunajn robojn! Ci tie cio kara al la koro de knabineto estis provizita abunde, kaj nenio egale rica kaj bela estus trovebla en la plej grandaj magazenoj en Usono. Kompreneble Doroteo guis ciujn tiujn luksajojn, kaj si preferis gis tiam logi en Kansas nur car siaj onklo kaj onklino amis sin kaj bezonis ke si estu kun ili.

Nun, tamen, cio estos sangita, kaj Doroteo vere pli gojis sciante ke siaj karaj parencoj partoprenos en sia bona fortuno kaj guos la gojojn de la Lando Oz ol ke si mem posedos tian lukson.

La sekvan matenon, pro peto de Ozma, Doroteo vestis sin per bela cielblua robo el rica silko, ornamita per veraj perloj. La bukoj de siaj suoj ankau estis inkrustitaj per perloj, kaj pli da tiuj senprezaj gemoj estis sur bela koroneto kiun si portis sur sia frunto.

“Car, ”diris sia amikino Ozma, “ekde nun, kara, vi devos alpreni vian justan rangon kiel Princino de Oz, kaj estante mia elektita kunulino vi devos vesti vin konvene lau la digno de via rango. ”

Doroteo konsentis al tio, kvankam si sciis ke nek roboj nek juveloj povus fari el si ion alian ol simplan, senafektan knabineton, kia ciam si estis.

Tuj kiam ili ?nis la matenmangon —la knabinoj kunmangis en la bela buduaro de Ozma —la Reganto de Oz diris:

“Nun, kara amikino, ni uzos la Magian Zonon por transporti viajn onklon kaj onklinon el Kansas al la Smeralda Urbo. Sed mi opinias ke estus dece, akceptante tiel distingitajn gastojn, ke ni sidu en mia Trono- Cambro. ”

“Ho, ili ne estas tre ’stingitaj, Ozma, ”diris Doroteo.

“Ili estas nur ordinaraj homoj, kia mi. ”

“Ili estas viaj amikoj kaj parencoj, Princino Doroteo, do ili certe estas distingitaj, ”respondis la Reganto ridetante.

“Ili —ili apenau ne scios kompreni viajn belajn meblojn kaj aliajojn, ”protestis Doroteo, serioze. “Eble timigos ilin vidi vian grandan Trono-Cambron, kaj eble ni prefere iru en la malantauan gardenon, Ozma, kie la brasikoj kreskas kaj la kokidoj ludas. Tiel sajnos pli nature al Onklo Henriko kaj Onklino Em. ”

“Ne; ili unue vidos min en mia Trono-Cambro, ” respondis Ozma, decideme; kaj kiam si parolis per tiu tono Doroteo sciis ke estus malsage oponi sin, car Ozma kutimis esti obeata.

Do kune ili iris al la Trono-Cambro, grandega kupolhava cambro en la centro de la palaco. Tie staris la rega trono, konstruita el solida oro kaj inkrustita per valoraj stonoj su ?caj por provizi la stokon de deko da juvelbutikoj en nia lando.

Ozma, kiu surhavis la Magian Zonon, sidigis sin en la tronon, kaj Doroteo sidis ce siaj piedoj. En la cambro kunigis multaj gesinjoroj de la kortego, vestite per ricaj vestajoj kaj surhavante valorajn juvelojn. Du grandegaj bestoj kauris, unu ce ciu ?anko de la trono —la Malkuraga Leono kaj la Malsata Tigro. En balkono alte en la kupolo orkestro ludis dolcan muzikon, kaj sub la kupolo du elektraj fontanoj sendis sprucojn de kolorita parfumita akvo alten preskau trafante la arkan plafonon.

“Cu vi pretas, Doroteo? ”demandis la Reganto.

“Mi pretas, ”respondis Doroteo; “sed mi ne scias cu Onklino Em kaj Onklo Henriko pretas. ”

“Ne gravos, ”deklaris Ozma. “La malnova vivo certe malmulte interesas ilin, kaj ju pli frue ili komencos la novan vivon ci tie des pli felicaj ili estos. Ili venas nun, kara! ”

Dum si parolis, tie antau la trono ekaperis Onklo Henriko kaj Onklino Em, kiuj kelkmomente staris senmove, gapante per blankaj kaj surprizegitaj vizagoj la scenon kiu frontas ilin. Se la gesinjoroj ceestantaj ne estus tiom gentilaj, mi certas ke ili mokus la du fremdulojn.

La jupo de la kalikota robo de Onklino Em estis iom levita, kaj si surhavis fadintan bluan antausirmtukon ornamitan per kvadratetoj. Sia hararo estis iom senorda kaj si surhavis paron da malnovaj panto ?oj de Onklo Henriko. Per unu mano si tenis sekigotukon kaj per la alia parte fenditan porcelanan teleron, kiun si visadis kiam subite si estis transportita al la Lando Oz.

Onklo Henriko, kiam atingis lin la alportigo, estis en la brutejo “taskante. ”Li surhavis cifonan kaj multe malpuran pajlan capelon, kvadratetornamitan cemizon sen kolumo kaj bluan kovroveston kies maleolumoj estis en liaj malnovaj bovinhautaj botoj.

“Jadi! ”anhelegis Onklo Henriko, cirkaurigardante kvazau tute senkomprene.

“Nu, jadjadi! ”guglis Onklino Em, per rauka timoplena voco. Siaj okuloj ekvidis Doroteon, kaj si diris:“Cu-c-c-cu ne aspektas kiel nia knabineto —nia Doroteo, Henriko? ”

“Ho, atentu, Em! ”kriis la maljuna viro, dum Onklino Em antauenpasetis; “atentu la sovagajn bestacojn au vi p’reos! ”

Sed jam Doroteo antauensaltis kaj cirkaubrakumis siajn onklinon kaj onklon ame, kaj poste prenis iliajn manojn per la propraj.

“Ne timu, ”si diris al ili. “Vi nun estas en la Lando

Oz, kie vi logos por ciam kaj estos komfortaj kaj felicaj.

Vi neniam denove bezonos geni vin pri io ajn, car estos tute nenia ebla geno. Kaj vi suldas tion tutan al la komplezemo de mia amikino Princino Ozma. ”

Nun si gvidis ilin antau la tronon kaj pludiris:

“Via Mosto, jen Onklo Henriko. Kaj jen Onklino Em. Ili volas danki vin pro sia alportigo ci tien el Kansas. ”

Onklino Em penis “platigi”sian hararon, kaj si kasis la sekigotukon kaj la teleron sub sian antautukon dum si riverencis al la bela Ozma. Onklo Henriko deprenis sian pajlan capelon kaj tenis gin mallerte per siaj manoj.

Sed la Reganto de Oz starigis kaj venis de sia trono por saluti siajn novevenintajn gastojn, kaj si ridetis tiel dolce al ili kiel se ili estus rego kaj regino.

“Vi estas tre bonvenaj ci tie, kien mi alportis vin pro Doroteo, ”si diris gracie, “kaj mi esperas ke vi estos plene felicaj en via nova hejmo. ”Post tio si turnis sin al siaj korteganoj, kiuj staradis silente kaj serioze rigardante la scenon, kaj pludiris:“Mi prezentas al mia popolo la amatajn Onklon Henrikon kaj Onklinon Emon de nia Princino Doroteo, kiuj de nun estos niaj kunregnanoj.

Назад Дальше