Mamin-Sibirjak
Li estis unu el la plej fame konataj rusaj verkistoj kaj naskighis en jaro 1852. Li skribis multajn rakontojn kaj romanojn, en kelkaj el ili estas bonege priskribita la vivo en mineja regiono de Uralaj montoj kun ghiaj rabavidaj serchantoj, kun ghia severa militista regionestraro, ghiaj ekspluatantoj, furioza malshpareco kaj nelongedaura richeco. Chiuj liaj verkoj spiras vivecan veron kaj altan artecon; krom tio en ili estas multe da ago, malsimpla kaj interesa intrigo kaj malsameco de karakteroj kaj personoj. Alia amata temo de Mamin-Sibirjak estas la mondo de infanoj; li skribas ne nur pri infanoj, sed ankau por infanoj, estante agema kunlaboranto de multaj infanaj jhurnaloj. Liaj fame konataj kaj belegaj rakontoj kaj fabeloj prezentas per sia arteco, sincera bonkoreco kaj spriteco rimarkindan chefverkon de nuntempa literaturo. La plej grandan famon ghuas liaj
Moskvo, Marto 1909.
N.Kabanov
Antaufabelo
Baju,[1] baju, baju!…
Unu okuleto de Helenjo dormas, alia rigardas; unu oreleto de Helenjo dormas, alia auskultas.
Dormu, Helenjo, dormu, belulino; kaj pachjo rakontos fabelojn. Kredeble, chiuj estas tie chi: kato, kaj vilagha hundo, griza museto, kaj grileto sub la forno, makulkolora sturno en kagho, kaj malpacema koko.
Dormu, Helenjo, — tuj la fabelo komencighos. Jen la alta luno jam rigardas en la fenestron; jen straba leporo, kiu lame forkuras; jen lupaj okuloj, kiuj eklumighas per flavaj fajretoj. Alflugas maljuna pasero al la fenestro, frapas per la beko sur vitron kaj demandas: "Chu baldau?" Chiuj estas chi tie, chiuj kolektighis; kaj chiuj atendas la fabelon al Helenjo.
Unu okuleto de Helenjo dormas, alia rigardas, unu oreleto de Helenjo dormas, alia auskultas.
Baju, baju, baju!…