Fabelo pri la kuragha leporo Long-orela — Strab-okula — Mallong-vosta
Naskighis la leporeto en arbaro kaj chiam ghi timis. Kiam ekkrakis brancho, kiam ekflugis birdo, kiam falis de l' arbo bulo da negho, — la spiro de la leporeto jam haltis pro timo.
Timis la leporeto dum unu tago, timis li dum du tagoj, timis dum semajno, timis dum jaro; fine li farighis granda, kaj subite tedis al li timi.
— Neniun mi timas! — li ekkriis tiel laute, ke oni audis lin en la tuta arbaro. - Nu jen, neniun mi timas!
Kolektighis maljunaj leporoj, alkuris malgrandaj leporidoj, kunvenis maljunaj leporinoj, — chiuj auskultis, kiel fanfaronas la leporo Long-orela, Strab-okula, Mallong-vosta, — ili auskultis kaj ech al siaj propraj okuloj ne kredis. Ne okazis ankorau, ke leporo neniun timas!
— Ho, vi, Strab-okula, chu vi ech lupon ne timas?
— Ne, lupon mi ne timas, nek vulpon, nek urson, — neniun mi timas!
Tio chi estis ja tute amuza. Ekridegis la junaj leporidoj, kovrante siajn bushetojn per la antauaj piedojl ekridis la bonaj maljunulinoj; ekridetis ech la maljunaj leporoj, kiuj jam falis en manegojn de vulpo kaj elprovis lupajn dentojn. Jen tre ridinda leporo! Ho kia ridinda! Kaj chiuj subite farighis gajaj, komencis rulighi, salti, kuradi, nu kvazau chiuj frenezighis.
— Pro kio tie chi longe paroladi! — kriis fine la kuraghighinta leporo. - Se mi renkontos lupon, mi mem formanghos lin…
Chiuj vidas, ke li estas ridinda kaj malsagha, kaj chiuj ridas. Krias la leporoj pri lupo, kaj jen… la lupo jam estas tie chi.
Li pashadis en arbaro por siaj lupaj aferoj, malsatighis kaj pensis: "Nu bone estus, mangheti leporon!" Subite li audas, ke tute proksime leporoj krias kaj pri la griza lupo parolas. Tuj li haltas, ekflaras aeron kaj komencas shtele alproksimighi.
Tute proksime alvenas la lupo al la gajighintaj leporoj, audas, ke ili mokas lin, kaj precipe — la fanfarona leporeto Long-orela — Strab-okula — Mallong-vosta.
— He, fratulo, atendu, tuj mi vin formanghos! — pensis la griza lupo kaj komencis rigardadi, kiu leporo fanfaronas pri sia kuragheco.
La leporoj nenion vidas kaj gajas ech pli multe ol antaue. Fine la fanfarona leporo sursaltis sur shtipeton, sidighis sur siaj postaj piedetoj kaj ekparolis:
— Auskultu vi, malkuraghuloj! Auskultu kaj rigardu min! Jen mi montros al vi artifikon… Mi… mi… mi…
Tie chi la lango de la fanfaronulo kvazau frostighis. La leporo ekvidis la lupon, kiu rigardas lin. Aliaj ne vidis la lupon, sed li mem vidis kaj ne kuraghis ech spiri.
Tiam okazis io tute eksterordinara.
La fanfarona leporeto eksaltis supren, kvazau pilko, kaj pro timego falis rekte sur la larghan lupan frunton, rulis sur la lupa dorso, transturnighis ankorau unu fojon en aero kaj poste tiel ekkuregis, ke shajne li estis preta elsalti el sia propra hauto.
Longan tempon kuris la malfelicha leporeto, ghis kiam li perdis chiujn siajn fortojn.
Chiam shajnis al li, ke la lupo persekutas lin kaj jen-jen ekkaptos lin per siaj dentoj.
Fine la malfelichulo entute senfortighis, fermis la okulojn kaj kiel malviva kushighis sub arbeto.
La lupo tiutempe kuris alian flankon. Kiam la leporo falis sur lin, shajnis al la lupo, ke iu ekpafis lin.
Kaj la lupo forkuris. Ja estas eble trovi en arbaro multajn aliajn leporojn, sed tiu chi estis ja freneza…
Longan tempon la aliaj leporoj ne povis rekonsciighi. Unu forkuris en arbetajhon, unu sin kashis post shtipeto, unu sin jhetis en kaveton.
Fine tedis al chiuj kashighi, kaj ili komencis iom post iom elrigardadi, kiuj estis pli kuraghaj.
— Nu lerte nia leporo timigis la lupon! — diris chiuj. - Sen li, ni ne estus foririntaj vivaj. Sed kie li estas, nia sentimema leporo?
Oni komencis lin serchi.
Iradis, iradis; nenie estas la kuragha leporo. Eble manghis lin alia lupo? Fine oni lin trovis: li kushas en kaveto sub arbetajho kaj estas apenau viva pro timo.
— Bravulo vi estas, Strabulo! — ekkriis chiuj leporoj unuvoche. - Nu jen, Strabulo! Lerte vi timigis la maljunan lupon. Dankon al vi, fratulo! Ja ni opiniis, ke vi fanfaronas.
La kuragha leporo tuj prenis dignan mienon; eliris el sia kaveto, viglighis, fermetis okulojn kaj ekparolis:
— Kiel vi opinias! He vi, malkuraghuloj!
De tiu chi tago la kuragha leporo komencis mem kredi, ke li efektive neniun timas.
Fabelo pri kulineto
I.
Kiel naskighis la kulineto — neniu vidis.
Tio chi okazis sunan printempan tagon. La kulineto chirkaurigardis kaj diris:
— Bone!…
Ordigis la kulineto siajn flugilojn, frotis la maldikajn piedetojn unu je alia, ankorau chirkaurigardis kaj diris:
— Kiel bone! Kia varma suno, kia blua chielo, kia verda herbeto — bone, bone! Kaj chio estas mia!…
Ankorau interfrotis la kulineto siajn piedetojn kaj ekflugis; shi flugadas, chion admiras kaj ghojas. Kaj malsupre la herbeto verdas, kaj en la herbeto kashighas la purpura floreto.
— Kulineto, venu al mi! — ekkriis la floreto.
La kulineto malsuprenighis teren, surrampis sur la floreton kaj komencis trinki la dolchan floran sukon.
— Kia bona vi estas, floreto! — diras la kulineto, frotante sian bushon per la piedetoj.
— Nu jes, bona, sed ho ve, mi ne scias iradi, — plendis la floreto.
— Kaj tamen estas bone, — certigis la kulineto. - Kaj chio estas mia…
Ankorau shi ne finis paroli, kiam surflugis kun zumado vila burdo rekte al la floreto.
— Zzz… Kiu enrampis en mian floreton? Zzz… Kiu trinkas mian dolchan sukon? Zzz… Ha vi, malbona kulino, foriru! Zzz… foriru tuj, se vi ne volas, ke mi mordetu vin!
— Permesu, kion chi tio signifas? — ekpepis la kulineto. - Ja chio estas mia…
— Zzz… ne, mia!
La kulineto malfacile sin savis de la kolera burdo. Shi sidighis sur herbeto, lekis siajn piedetojn malpurigitajn de la flora suko, kaj ekkoleris.
— Kia malghentilulo estas chi tiu burdo… Ech mirige!… Ankorau li volis piki… Tamen chio estas mia — suneto, kaj herbeto, kaj floretoj.
— Ne, ho pardonu — tio estas mia! — parolis vila vermeto, suprenrampanta laulonge sur shtipo de herbeto.
La kulineto konsideris, ke la vermeto ne scias flugi kaj ekparolis pli kuraghe:
— Pardonu min, vermeto, vi eraras… Mi ne malhelpas vin rampi, do vi ne disputu kun mi!
— Bone, bone… Sed vi nur ne tushu mian herbeton. Mi ne shatas chi tion, mi devas konfesi. Tro multaj el vi flugadas chi tie. Vi estas popolo malserioza, sed mi estas serioza vermeto… Mi diras malkashe: chio apartenas al mi. Jen mi surrampos sur herbeton kaj ghin formanghos; enrampos mi en kian ajn floreton mi volos kaj ankau formanghos ghin. Ghis revido!…
II.
Post kelkaj horoj la kulineto sciis chion, nome, ke krom suno, blua chielo kaj verda herbeto ekzistas ankorau la koleraj burdoj, la seriozaj vermoj kaj la diversaj pikiloj sur la floroj. Unuvorte, shi eksentis grandan chagrenon. La kulineto ech ofendighis. Efektive, shi estis certighinta, ke chio apartenas al shi kaj estas kreita por shi, sed aliaj opinias tion saman. Ne, tio estas ne vera… ne povas esti!
Flugas la kulineto pluen kaj vidas… akvon.
— Nu, chi tio estas ankau mia! — gaje ekpepis shi. - Mia akvo… Ha, kiel estas gaje! Tie chi estas la herbeto, la floretoj.
Dume al la kulineto flugas renkonte aliaj kulinetoj.
— Bonan tagon, fratino!
— Bonan tagon, bonulinoj! Ja mi jam ekenuis flugadi sola. Kion vi faras chi tie?
— Ni ludas, fratino! Venu do al ni. Che ni estas gaje… Chu vi antau nelonge naskighis?
— Nur hodiau… La burdo preskau pikis min; poste mi vidis vermon. Mi opiniis, ke chio estas mia, sed ili diras, ke chio estas ilia.
Aliaj kulinetoj trankviligis la gastinon kaj invitis shin ludi kune. Super la akvo la kulinoj ludis kolone: ili turnadas, flugadas, pepadas. Nia kulineto ech malfacile spiras pro ghojo kaj hodiau tute forgesas koleran burdon kaj seriozan vermon.
— Ha, kiel bone!… - murmuretas shi kun ravo. - Chio estas mia: kaj suneto, kaj herbeto, kaj akvo. Pro kio aliaj koleras, mi entute ne komprenas. Chio estas mia, sed mi neniun malhelpas vivi: ili chiuj flugadu, zumadu, gaju. Mi permesas…
Finis la kulineto ludi kaj gaji kaj sidighis por ripozi sur marcha kariko.[2] Necesas ja ripozi, efektive. La kulineto rigardas, kiel gajas shiaj fratinetoj; subite alflugas pasero; de kie nur li ekaperis? Tiel ege li preterflugis, kvazau jhetita shtono.
— Ha! Ho! — ekkriis la kulinetoj kaj disflugis chiuflanken.
Kiam la pasero forflugis, mankis tuta deko da kulinetoj.
— Ha, rabisto! — mallaudis la maljunaj kulinetoj. - Tutan dekon li mormanghis…
Chi tiu estis pli malbona, ol la burdo. La kulineto komencis timi kaj kashighis kun aliaj junaj amikinoj ankorau pli profunde en la marcha herbo. Sed chi tie alia malbono; du kulinetojn formanghis la fisho, du aliajn — la rano.
— Kion do signifas tio? — miris la kulineto. - Chi tio estas vere tute nebona… Ja neeble estas vivi. Ha, kiaj malbonuloj!
Bone, ke estis multe da kulinetoj kaj neniu rimarkis la malpliighon. Nu, alflugis ankorau novaj kulinetoj, kiuj jhus naskighis. Ili flugadis kaj pepadis:
— Chio estas nia… Chio estas nia…
— Ne, ne chio estas nia, — ekkriis al ili nia kulineto. - Ekzistas ankorau la koleraj burdoj, la seriozaj vermoj, la malbonaj paseroj, la fishoj kaj la ranoj. Estu singardemaj, fratinoj!
Cetere, venis la nokto, kaj chiuj kulinetoj kashighis en la kanoj, kie estas tiel varme. Disshutighis la steloj sur la chielo, suprenighis la luno, kaj chio rebrilis en akvo.
Ha, kiel estis bone!
— Mia luno, miaj steloj, — pensis nia kulineto, sed shi diris tion al neniu: oni ja povus ech tion chi forpreni…
III.
Tiel pasigis la kulineto la tutan someron. Multe shi gajis, sed ankau estis multe da malagrablajhoj. Dufoje preskau glutis shin la lerta hirundo; poste nerimarkeble alshtelighis la rano, — nu, ja multajn malamikojn havas la kulinetoj! Tamen, estis ankau ghojoj. La kulineto renkontis alian kuleton, kun viraj lipharetoj, kiu diris:
— Kiel bela vi estas, kulineto… Vivu kun mi…
Kaj ili ekvivis kune, tute bone ekvivis. Chiam kune: kien iris unu, tien iris la alia. Kaj ech ili ne rimarkis, kiel la somero pasas. Komencighis la pluvoj, la malagrablaj noktoj. Nia kulineto naskis ovetojn, kushigis ilin en densan herbon kaj diris:
— Ho, kiel mi estas laca!
Neniu vidis, kiel la kulineto mortis. Nu ja, shi ne mortis, sed nur ekdormis por la vintro; en printempo shi revekighos kaj denove vivos.