tradukita el la angla lingvo de ETULO
PARTO 1 – LA FAKTOJ
ĈAPITRO 1 – GRAVA PASAĜERO EN LA TAŬRUSA EKSPRESO
Estis preskaŭ la kvina horo en vintra mateno en Sirio. Apud la kajo en Aleppo estis la trajno pompe nomata en la fervojaj horaroj la Taŭrusa Ekspreso. Ĝi konsistis el manĝ-vagono, dorm-vagono kaj du lokaj vagonoj.
Ĉe la ŝtupo de la dorm-vagono staris juna franca leŭtenanto, bele vestita per uniformo, parolanta al malalta viro tiom vestita, ke nenio el li estis videbla escepte de ruĝa nazpinto kaj la du pintoj de liphararo.
Estis glaciige malvarme, kaj tiu deĵoro adiaŭi gravan fremdulon ne estis enviinda, sed Leŭtenanto Dubosc bonhumore faris sian devon. Belsonaj frazoj elvenis el liaj lipoj en eleganta franca lingvo. Tamen, li tute ne sciis pri kio la afero temis. Estis onidiroj, kompreneble, kiel ĉiam estas en tiaj okazoj… La humoro de la generalo – lia generalo – pli kaj pli malboniĝis. Tiam alvenis ĉi tiu belga fremdulo – de malproksima Anglujo, ŝajne. Sekvis semajno kurioze streĉa. Poste certaj okazintaĵoj! Tre eminenta oficiro sin mortigis, alia eksiĝis, maltrankvilaj vizaĝoj sereniĝis, certaj armeaj ordonoj nuliĝis. La generalo – tiu de Leŭtenanto Dubosc – subite aspektis dek jarojn pli juna.
Dubosc estis aŭdinta parton de interparolado inter li kaj la fremdulo. “Vi savis nin, mon cher ,” emocie diris la generalo, “Vi savis la honoron de la franca armeo – vi fortenis la elverŝadon de sango! Kiel mi povas danki al vi? Veni tiel malproksimen”
Al kiu la fremdulo (laŭnome S-ro Hercule Poirot) estis farinta decan respondon, kiu enhavis la frazon, “Sed ĉu vi ne memoras, ke iam vi savis mian vivon?” Tiam la generalo faris alian decan respondon, malpretendante ian meriton por tiu ago, kaj post pli da parolado pri Francujo, Belgujo, gloro, honoro, kaj tiaj aferoj ili ĉirkaŭpremis unu la alian kaj la interparolado finiĝis.
Ankoraŭ Leŭtenanto Dubosc ne sciis pri kio ĉio temis, sed al li oni donis la devon adiaŭi S-ron Poirot ĉe la Taŭrusa Ekspreso, kaj li fervore plenumis ĝin kiel estas dece por juna oficiro, kiu havas antaŭ si promesplenan karieron.
“Hodiaŭ estas dimanĉo,” diris Leŭtenanto Dubosc. “Morgaŭ, lundo vespere, vi estos en Istanbul.”
Ne estis la unua fojo, ke li tion diris. Konversacioj sur kajo, antaŭ la foriro de trajno, kutime enhavas ripetaĵojn.
“Vi estas prava,” konsentis S-ro Poirot.
“Kaj vi intencas pasigi kelkajn tagojn tie, ĉu ne?”
“Mais oui . Istanbul estas urbo kiun mi neniam vizitis. Estus domaĝe trairi ĝin ― comme ca .” Li esprime klakis per la fingroj. “Nenio urĝas – mi restos tie dum kelkaj tagoj kiel turisto.”
“La Sainte Sophie , ĝi estas tre bela,” diris Leŭtenanto Dubosc, kiu ne estis vidinta ĝin.
Malvarma vento blovegis trans la kajo. La du viroj tremis. Leŭtenanto Dubosc sukcesis kaŝe ekrigardi sian horloĝeton. Kvin minutoj antaŭ la kvina – nur kvin minutojn!
Kredante, ke la alia estis vidinta sian kaŝan ekrigardon, li rapidis paroli denove.
“Malmultaj personoj veturas en la nuna jarperiodo,” li diris, ekrigardante la fenestrojn de la dorm-vagono super ili.
“Konsentite,” diris S-ro Poirot.
“Ni esperu, ke vi ne estos neĝblokita en la Taŭrus!”
“Ĉu tio okazas?”
“Jes, ĝi okazis. Ne dum ĉi tiu jaro ĝis nun.”
“Do, ni esperu,” diris S-ro Poirot.” La raportoj pri la vetero en Eŭropo estas malbonaj.”
“Tre malbonaj. En la balkanaj regionoj estas multe da neĝo.”
“Ankaŭ en Germanujo, mi informiĝis.”
“Eh bien ,” diris Leŭtenanto Dubosc rapide, ĉar alia paŭzo ŝajnis ebla.” Morgaŭ vespere je la sepa kvardek vi estos en Istanbul.”
“Jes,” diris S-ro Poirot, kaj daŭrigis senespere, “La Sainte Sophie , mi aŭdis, ke ĝi estas tre bela.”
“Grandioza, mi opinias.”
Super iliaj kapoj la kurteno de dorm-kupeo estis forpuŝata kaj fraŭlino ekrigardis.
Mary Debenham malmulton dormis de kiam ŝi forlasis Bagdad la antaŭan ĵaŭdon. Nek en la trajno al Kirkuk, nek en la Ripoza Domo en Mosul, nek la lastan nokton en la trajno ŝi dormis kontentige. Nun, laca pro la sendorma kuŝado en la sufoka aero de sia tro varmigita kupeo, ŝi levis sin kaj elrigardis.
La loko devas esti Aleppo. Nenio vidinda, kompreneble. Nur longa, malbone lumigita kajo kun ie koleraj interparoloj arablingve. Du viroj sub ŝia fenestro parolis france. Unu estis franca oficiro, la alia estis malgranda viro kun grandega liphararo. Ŝi iomete ridetis. Ŝi neniam vidis iun tiom vestita. Devas esti tre malvarme ekstere. Jen kial oni tiom terure varmigis la trajnon. Ŝi provis pli malfermi la fenestron, sed ŝi ne sukcesis.
La Wagon Lit konduktoro venis al la du viroj. La trajno estis ekironta, li diris. Estus bone, ke monsieur eniru. La malgranda viro deprenis sian ĉapelon. Kian ovformatan kapon li havas! Spite siajn ĝenaĵojn Mary Debenham ridetis. Ridige aspekta vireto! La tipo de vireto, kiun oni neniam povas serioze konsideri.
Leŭtenanto Dubosc estis diranta sian adiaŭan parolon. Li estis elrensinta ĝin antaŭe, kaj rezervis ĝin ĝis la lasta minuto. Ĝi estis tre bele konstruita parolo.
Konforme, S-ro Poirot faris elegantan respondon.
“En voiture, Monsieur ,” diris la konduktoro de la Wagon Lit.
Kun ŝajniga bedaŭro S-ro Poirot eniris la trajnon. La konduktoro eniris post li. S-ro Poirot flirtis la manon. Leŭtenanto Dubosc salutis. La trajno per subita ekmovo malrapide antaŭeniris.
“Enfin !” murmuris S-ro Hercule Poirot.
“Brrrrr,” diris Leŭtenanto Dubosc, eksciante kiel malvarma li estas…
“Voila, Monsieur .” La konduktoro montris al Poirot per drama gesto la belecon de lia dorm-kupeo kaj la ordan aranĝon de liaj pakaĵoj. “La etan valizon de Monsieur, mi metis ĉi tien .”
Lia elmetita mano estis sugesta. Hercule Poirot metis en ĝin monbileton.
“Merci, Monsieur .” La konduktoro iĝis vigla kaj aferema. “Mi havas la biletojn de Monsieur. Mi petas ankaŭ la pasporton. Monsieur eliros en Istanbul, mi kredas?”
S-ro Poirot konsentis.
“Ne multaj personoj kunveturas, mi supozas?” li diris.
“Ne, Monsieur. Nur estas du aliaj pasaĝeroj – ambaŭ angloj. Kolonelo el Hindujo, kaj juna anglino el Bagdad. Ĉu Monsieur bezonas ion?”
Monsieur mendis malgrandan botelon da Perrier.
La kvina matene estas maloportuna horo entrajniĝi. Estis ankoraŭ du horoj antaŭ la sunleviĝo. Konscia pri nesufiĉa dormo, kaj pri malfacila tasko sukcese farita, S-ro Poirot sidiĝis en angulo kaj endormiĝis.
Kiam li vekiĝis estis la naŭa kaj duono, kaj li iris al la manĝ-vagono por havigi varman kafon.
Estis nur unu alia ĉeestanto je tiu momento, videble la juna anglino priparolita de la konduktoro. Ŝi estis alta, gracia, kaj malhela, eble dudek-ok jara. En la maniero laŭ kiu ŝi manĝis kaj mendis de la servisto pli da kafo oni povis vidi ke ŝi jam kutimiĝis al vojaĝado. Ŝi portis malhelan robon el maldika ŝtofo tre taŭga pro la varmigita aero en la trajno.
S-ro Hercule Poirot, ne havante ion pli bonan por fari, amuzis sin konsiderante ŝin sen ŝia scio.
Ŝi estis, liaopinie, tia fraŭlino kia povas facile prizorgi sin ie ajn. Ŝi havis ekvilibron kaj kompetentecon. Li iom ŝatis la regulecon de ŝia vizaĝo kaj la delikatan palecon de ŝia haŭto. Li ŝatis la nigran kapon kun ĝiaj ordaj ondoj de la haroj, kaj ŝiajn okulojn, malvarmajn kaj grizajn. Sed ŝi estas, li decidis, iom tro kompetenta por esti tiu, kiun li nomas “jolie femme .”
Baldaŭ envenis en la manĝ-vagonon alia persono. Tiu estis alta viro, kiu havas inter kvardek kaj kvindek jarojn, iom maldika, brunhaŭta, kun la haroj iomete grizaj.
“La Kolonelo el Hindujo,” diris Poirot al si.
La novalveninto sin klinetis al la fraŭlino.
“Bonan matenon, F-ino Debenham.”
“Bonan matenon, Kolonelo Arbuthnot.”
La Kolonelo estis staranta kun mano sur la seĝo kontraŭ ŝi.
“Ĉu vi permesos?”
“Kompreneble. Sidiĝu.”
“Nu, vi scias, ke la matenmanĝo ne estas ĉiam interparola manĝo.”
“Mi tion esperas. Sed mi ne mordas.”
La kolonelo sidiĝis.
“Kelnero,” li vokis ordone.
Li mendis kafon kaj ovojn.
Liaj okuloj rigardis momente Hercule Poirot, sed la rigardo forvagis. Poirot, legante ĝuste la anglan menson, sciis ke li diris al si, “Nur stulta alilandano.”
Laŭ la nacia kutimo, la du angloj ne multe parolis. Ili interŝanĝis kelkajn vortojn, kaj baldaŭ la fraŭlino levis sin kaj reiris al sia kupeo. Dum la tagmeza manĝo la du denove estis ĉe la sama tablo, kaj denove ili tute ignoris la trian pasaĝeron. Ili parolis pli ol dum la matenmanĝo. Kolonelo Arbuthnot parolis pri la Punjab , kaj kelkfoje faris al la fraŭlino demandojn pri Bagdad, kaj evidentiĝis ke ŝi deĵoris tie kiel guvernistino. Dum la interparolo ili eltrovis ke ili havas komunajn amikojn, kaj rezulte ili iĝis pli amikaj. Ili parolis pri Tomaso Iu kaj Jerry Tiu. La kolonelo petis informon ĉu ŝi intencas iri rekte al Anglujo, aŭ ĉu ŝi haltos en Istanbul.
“Ne, mi ne haltos.”
“Ĉu ne domaĝe?”
“Mi venis laŭ ĉi tiu vojo antaŭ du jaroj, kaj tiam pasigis tri tagojn en Istanbul.”
“Mi komprenas. Nu, mi povas diri, ke mi estas tre kontenta ke vi senhalte veturos, ĉar tion mi ankaŭ faros.”
Li mallerte sin klinis, iomete ruĝiĝante.
“Li estas impresebla, nia kolonelo” pensis Hercule Poirot amuzata. “La trajno estas tiom danĝera kiom marvojaĝo.”
F-ino Debenham trankvile diris, ke tio estos agrabla. Ŝia sinteno estis iom malvarma.
Hercule Poirot rimarkis, ke la kolonelo akompanis ŝin al ŝia kupeo. Poste ili preterpasis la belegan pejzaĝon de la Taŭrus. Ili staris flankon ĉe flanko en la koridoro, kaj subite la fraŭlino suspiris. Poirot staris apude, kaj aŭdis ŝin murmuri :
“Ĉio estas tiel bela! Mi volus – mi volus …”
“Jes?”
“Mi volus, ke mi povu ĝui ĝin!”
Arbuthnot ne respondis. La linio de lia makselo aspektis iom pli severa.
“Mi tre volas, ke vi estu ekster la afero,” li diris.
“Silentu, mi petas. Silentu.”
“Ho! bone.” Li iom ĉagrenite ekrigardis S-ron Poirot. Tiam li daŭrigis: “Sed mi ne ŝatas la ideon, ke vi estas guvernistino – je ĉiu deziro de tiranaj patrinoj kaj liaj enuigaj infanaĉoj.”
Ŝi ridetis.
“Vi devas ne pensi tion. La subpremita guvernistino estas legendo ne plu vera. Mi povas certigi al vi, ke estas la gepatroj kiuj timas min .”
Ili ne plu parolis. Eble Arbuthnot iom hontis pro sia eldiro.
“Iom stranga komedieto kiun mi rigardas,” pense diris Poirot al si. Poste li memoris tiun penson.
Ili alvenis en Konya tiunokte je la dek-unua kaj duono. La du anglaj vojaĝantoj eliris kaj promenis sur la neĝkovrita kajo.
S-ro Poirot estis kontenta rigardi la movadon en la stacidomo tra fenestro. Tamen, post dek minutoj li decidis, ke iom da freŝa aero estus bona por li. Li zorge pretigis sin, surmetis kelkajn jaketojn kaj koltukojn, kaj metis siajn ŝuojn en galoŝojn. Tiel vestita li malsupreniris al la kajo kaj komencis promeni laŭlonge de ĝi. Li preterpasis la lokomotivon.
Estis la voĉoj, kiuj indikis al li la du malklaraj formoj, kiuj staras en la ombro de vagono. Arbuthnot parolis.
“Mary…”
La fraŭlino interrompis lin.
“Ne nun. Ne nun. Kiam ĝi estos finita. Kiam ĝi estos finita – tiam …”
Diskrete S-ro Poirot forturnis sin. Li miris.
Li preskaŭ ne estus rekoninta la malvarman kompetentan voĉon de F-ino Debenham.
“Kurioze,” li diris al si.
La postan tagon li scivolis, ĉu eble ili kverelis. Ili malmulte interparolis. La fraŭlino, li pensis, aspektas ĝenata. Estis malhelaj ombroj sub ŝiaj okuloj.
Proksimume je la dua kaj duono posttagmeze la trajno haltis. Kapoj aperis ĉe la fenestroj. Eta aro da viroj estis apud la reloj kaj indikis ion sub la manĝvagono.
Poirot metis la kapon eksteren, kaj parolis al la konduktoro de la Wagon Lit, kiu rapide preterpasis. La viro respondis, kaj Poirot sin turnante preskaŭ koliziis kun Mary Debenham, kiu staris tuj malantaŭ li.
“Kio okazis?” ŝi demandis franclingve. “Kial ni haltas?”
“Estas nenio, fraŭlino. Io ekbrulis sub la manĝvagono. Nenio grava. Ili nun riparas la malbonaĵon. Nenia dangero, mi certigas al vi.”
Ŝi faris abruptan gesteton, kvazaŭ la ideo de danĝero tute ne gravas al ŝi.
“Jes, jes, tion mi komprenas. Sed la tempo !”
“La tempo?”
“Jes, tio malfruigos nin.”
“Estas eble – jes,” konsentis Poirot.
“Sed malfruiĝon ni ne povas allasi! La trajno devus alveni je 6.55, kaj oni devas transiri la Bosphorus por trafi la Orientan Ekspreson ĉe la alia flanko je la naŭa. Se estus unu hora malfruiĝo, ni maltrafus tiun trajnon.”
“Estas eble, jes,” li aprobis.
Li rigardis ŝin scivoleme. La mano, kiu tenis la fenestro-barilon ne estis tute firma, ankaŭ ŝiaj lipoj tremetis.
“Ĉu ĝi estas tre grava al vi, fraŭlino?” li demandis.
“Jes, tre grava. Mi devas trafi tiun trajnon.”
Ŝi forturnis sin, kaj iris laŭ la koridoro al Kolonelo Arbuthnot.
Ŝia maltrankvilo ne necesis. Post dek minutoj la trajno ekveturis, kaj alvenis ĉe Haydapassar nur kvin minutojn malfrue.
La Bosphorus estis maltrankvila kaj S-ro Poirot ne ĝuis la transiron. Li apartiĝis de siaj kunvojaĝantoj sur la ŝipo, kaj ne revidis ilin.
Post alveno ĉe la Ponto Galata li iris rekte al la Hotelo Tokatlian.
ĈAPITRO 2 – LA HOTELO TOKATLIAN
Ĉe la Tokatlian, Hercule Poirot petis ĉambron kun bano. Tiam li iris al la tablo de la komizo kaj petis siajn leterojn.
Tri leteroj kaj telegramo atendis lin. Liaj brovoj iom leviĝis ĉe vido de la telegramo. Ĝi estis neatendata.
Li malfermis ĝin laŭ sia orda maniero. La presitaj vortoj estis klaraj.
“Evoluo antaŭvidita de vi en Kassner Afero subite okazis revenu tuj .”
“Voila ce qui est embetant, ” murmuris Poirot ĉagrenite. Li ekrigardis la horloĝon.
“Mi devos antaŭeniri hodiaŭ nokte,” li diris al la komizo. “Je kioma horo ekveturos la Simplon Orient?”
“Je la naŭa, Monsieur.”
“Ĉu vi povos havigi dorm-kupeon por mi?”
“Certe, Monsieur. Ne estas malfacilaĵo en la nuna sezono. La trajnoj estas preskaŭ malplenaj. Unuaklasa aŭ dua? “
”Unua.”
“Très bien, Monsieur . Ĝis kie?”
“Ĝis Londono.”
“Bien, Monsieur . Mi havigos bileton por Londono kaj rezervos vian dorm-kupeon en la Istanbul-Calais vagono.”
Poirot denove ekrigardis la horloĝon. Estis dek minutoj antaŭ la oka.
“Mi havas sufiĉe da tempo por manĝi?”
“Sed certe, Monsieur.”
La malgranda belgo kapjesis. Li nuligis sian mendon por ĉambro kaj iris al la manĝejo. Dum li donis sian mendon al kelnero iu metis manon sur lian ŝultron.
“Ho! mon vieux , jen neatendita plezuro,” diris voĉo malantaŭ li.
La parolinto estis malalta, dika, nejuna viro, kun la hararo tranĉita en brosse . Li kontente ridetis.
Poirot eksaltis.
“Monsieur Bouc.”
“Monsieur Poirot.”
M. Bouc estis belgo, direktoro de la Compagnie Internationale des Wagon Lits, kaj li konis la antaŭan stelon de la belga policaro jam dum multaj jaroj.
“Vi estas malproksime de la hejmo, mon cher ,” diris M. Bouc.
“Io okazis en Sirio.”
“Do! Kaj vi reiras hejmen – kiam?”
“Hodiaŭ vespere.”
“Bonega! Mi ankaŭ. Tio estas, mi iros ĝis Lausanne, kie aferoj atendas min. Vi veturos per la Simplon Orient, ĉu ne?”
“Jes. Mi ĵus petis, ke oni havigu dorm-kupeon por mi. Mi intencis resti ĉi tie kelkajn tagojn, sed mi ricevis telegramon, kiu revokas min al Anglujo.”
“Do!” suspiris M. Bouc. “Les affaires – les affaires! Sed vi – vi estas gravulo nun, mon vieux !”
“Eble mi havis iomete da sukceso.” Hercule Poirot provis aspekti iom modesta, sed tute malsukcesis.
Bouc ridis. “Ni renkontiĝos poste,” li diris.
Hercule Poirot daŭrigis la taskon teni siajn lipharojn el la supo. Tiun malfacilan taskon plenuminte, li ĉirkaŭrigardis atendante la venontan pladon. Estis nur proksimume ses personoj en la restoracio, kaj el tiuj nur du interesis Hercule Poirot.
Ili sidis ĉe proksima tablo. La pli juna estis afable aspekta junulo tridekjara, videble usonano. Tamen ne estis li sed lia kunulo, kiu altiris la atenton de la malalta detektivo.
Li estis viro inter sesdekjara kaj sepdekjara. De malproksime li havis la aspekton de filantropo. Lia iom senhara kapo, lia granda frunto, la ridetanta buŝo, kiu montris tre blankan dentaron, ĉiuj ŝajnis aparteni al donacema persono. Nur la okuloj neis tiun impreson. Ili estis malgrandaj, enkaviĝintaj, kaj ruzaj. Ne nur tio. Kiam la viro, parolante al sia juna kunulo, ekrigardis trans la ĉambron, lia rigardo restis dum momento ĉe Poirot, kaj dum tiu sekundo estis stranga malamo en liaj okuloj.
Li ekleviĝis.
“Pagu la kalkulon, Hector,” li diris.
Lia voĉo estis iom raŭketa. Ĝi havis strangan, molan, danĝeran econ.
Kiam Poirot rekuniĝis kun sia amiko en la ripozejo, la aliaj du viroj estis forlasantaj la hotelon. La pli juna prizorgis la forprenon de la pakaĵoj. Baldaŭ poste li malfermis la vitran pardon, kaj diris:
“Tute preta nun, S-ro Ratchett.”
La pli maljuna viro jesis kaj eliris.
“Eh bien ,” diris Poirot. “Kion vi opinias pri tiuj du?”
“Ili estas usonanoj,” diris M. Bouc.
“Sendube ili estas usonanoj. Mi intencis diri, kion vi opinias pri iliaj personecoj?”
“La junulo ŝajnis esti afabla.”
“Kaj la alia?”
“Verdire, mia amiko, mi ne ŝatis lin. Li donis al mi malbonan impreson. Kaj vi?”
Hercule Poirot ne respondis dum momento.
“Kiam li pasis min en la restoracio, mi ricevis strangan impreson,” li diris. “Estis kvazaŭ sovaĝa besto – besto furioza – pasis min.”
“Tamen li aspektis tute respektinda.”
“Precize! La korpo – la korpo – estas tute respektinda – sed tra la bariloj elrigardas la sovaĝa besto.”
“Vi estas fantazia, mon vieux ,” diris M. Bouc.
“Povas esti. Sed mi ne povis forigi la impreson, ke io malbona pasis min tute proksime.”
“Tiu respektinda usonano?”
“Tiu respektinda usonano!”
“Nu,” diris M. Bouc gaje. “Povas esti. Estas multe da malbono en la mondo.”
Tiumomente la pordo malfermiĝis kaj la komizo alproksimiĝis. Li aspektis ĝenata kaj pardonpetema.
“Estas eksterordinare, Monsieur,” li diris al Poirot.
“Ne estas eĉ unu unuaklasa dorm-kupeo libera en la trajno.”
“Comment ?” diris M. Bouc. “Je tiu jartempo? Sendube estas aro da ĵurnalistoj – da politikistoj…?”
“Mi ne scias, sinjoro,” respondis la komizo ĝentile. “ Sed estas tiel.”
“Nu,” M. Bouc turnis sin al Poirot. “Ne timu, mia amiko. Ni aranĝos ion. Ĉiam estas unu kupeo – n-ro 16, kiu ne estas rezervita. La konduktoro tion prizorgas!” Li ridetis, tiam ekrigardis la horloĝon. “Venu, ni devas ekiri.”
Ĉe la stacidomo la brun-vestita konduktoro de la Wagon-Lit tre ĝentile salutis M. Bouc.
“Bonan vesperon, sinjoro. Via kupeo estas n-ro 1.”
Li alvokis la portistojn kaj ili prenis la pakaĵojn laŭlonge de la vagono sur kiu la indikiloj montris ĝian celatan lokon: ISTANBUL TRIESTE CALAIS
“Vi estas tute plena hodiaŭ, mi aŭdis?”
“Estas nekompreneble, sinjoro. La tuta mondo decidis veturi hodiaŭ.”
“Ĉiukaze vi devas trovi lokon par ĉi tiu sinjoro. Li estas amiko mia. Li povas havi n-ron 16.”
“Ĝi estas luita, sinjoro.”
“Kio? N-ro 16?”
Ekrigardo kompreniga pasis inter ili, kaj la konduktoro ridetis. Li estis alta, pal-vizaĝa, mezaĝa viro.
“Sed jes, sinjoro. Kiel mi diris, ni estas tute plenaj – ĉie.”
“Sed kio okazas?” kolere demandis M. Bouc. “Estas konferenco ie? Ĉu ĝi estas kunularo?”
“Ne, sinjoro. Estas nur hazardo. Tiel okazis, ke multa personoj decidis veturi hodiaŭ nokte.”
M. Bouc faris sonon de ĉagreno.
“En Beograd,” li diris, “estos la apartiĝa vagono el Ateno. Estos ankaŭ la Bukarest-Pariza vagono – sed ni ne atingos Beograd ĝis morgaŭ vespere. La problemo estas la hodiaŭa nokto. Ĉu ne estas dua-klasa kupeo libera?”
“Estas dua-klasa kupeo, sinjoro…”
“Nu, do…”
“Sed ĝi estas por sinjorino. Jam estas germanino en la kupeo – sinjorina servistino.”
“La, la , tio estas embarasa,” diris M. Bouc.
“Ne ĝenu vin, mia amiko,” diris Poirot. “Mi devas veturi en ordinara vagono.”
“Tute ne. Tute ne.” Li turnis sin denove al la konduktoro.” Ĉu ĉiu jam alvenis?”
“Estas vere,” diris la viro, “ ke unu pasaĝero ĝis nun ne alvenis.”