Li parolis malrapide, heziteme.
“Sed parolu?”
“Lito n-ro 7 – dua-klasa. La sinjoro ankoraŭ ne alvenis, kaj estas kvar minutoj antaŭ la naŭa.”
“Kiu li estas?”
“Anglo,” la konduktoro rigardis sian liston. “Iu sinjoro Harris.”
“Nomo bonaŭgura,” diris Poirot. “Mi legas Dickens. S-ro Harris, li ne alvenos.”
“Metu la pakaĵojn en n-ro 7,” diris M. Bouc. “Se tiu S-ro Harris alvenus, mi diros al li ke li estas tro malfrua – ke ni ne povas tiel longe rezervi litojn – ni iamaniere aranĝos la aferon. Kial mi ĝenu min pri iu S-ro Harris?”
“Laŭ via deziro,” diris la konduktoro.
Li parolis al la portisto de Poirot, kaj indikis kien li iru. Tiam li flanken staris por ke Poirot eniru la trajnon.
“Tout a fait au bout, Monsieur ,” li vokis. “La antaŭlasta kupeo.”
Poirot trapasis la koridoron, iom malrapide, ĉar preskaŭ ĉiu staris ekster sia kupeo. Tute regule, li ĝentile diris “Pardon .” Fine li atingis la indikitan kupeon. En ĝi estis la alta juna usonano de la Hotelo Tokatlian. Li sulkigis la brovojn ĉe la eniro de Poirot.
“Pardonu al mi,” li diris. “Mi opinias, ke vi faris eraron.” Tiam, malrapide en franca lingvo, “Je crois que vous avez un erreur .”
Poirot respondis anglalingve.
“Vi estas s-ro Harris?”
“Ne, mia nomo estas MacQueen. Mi…”
Sed je tiu momento la voĉo de la konduktoro sonis super la ŝultro de Poirot. Senkulpiga, iom senspira voĉo.
“Ne estas alia kupeo en la vagonaro, sinjoro. La sinjoro devas veni ĉi tien.” Samtempe li komencis enmeti la pakaĵojn.
Poirot rimarkis la senkulpigan voĉtonon kun iom da amuzo. Sendube la alia veturanto estis promesinta al li bonan trinkmonon por la sola uzo de la kupeo. Tamen eĉ la plej granda trinkmono nenion valoras kiam direktoro de la fervojo ĉeestas kaj faras ordonon.
La konduktoro metis la pakaĵojn sur la pakaĵ-breton kaj elvenis el la kupeo.
“Voila, Monsieur ,” li diris. “Ĉio estas preta. La supera lito estas via, la numero 7. Ni ekveturas post unu minuto.”
Li forrapidis tra la koridoro. Poirot reeniris la kupeon.
“Okazintaĵo, kiun mi malofte vidis,” li diris gaje. “Wagon Lit konduktoro mem metas la pakaĵojn! Nekutimaĵo!”
Lia kunveturanto ridetis. Evidente la afero ne plu ĝenis lin – kredeble li estis decidinta akcepti ĝin filozofe.
“La trajno estas nekutime plena,” li diris.
Eksonis fajfilo, estis longa, melankolia krio de la lokomotivo. La du viroj iris en la koridoron.
Ekstere voĉo kriis, “En voiture .”
“Ni ekveturas,” diris MacQueen.
Sed ne tute. La fajfilo ree sonis.
“Nu, sinjoro,” subite diris la junulo, “se vi preferus la suban liton mi estus tute kontenta.”
Ŝatinda junulo.
“Ne, ne,” protestis Poirot. “Mi ne deziras ĝeni vin…”
“Estas tute bone…”
“Vi estas tro afabla…”
Ĝentilaj protestoj ambaŭflanke.
“Estas nur dum unu nokto,” klarigis Poirot. “Ĉe Beograd…”
“Nu, mi komprenas. Vi eliros en Beograd…”
“Ne precize. La fakto estas…”
Estis subita ekmovo. Ambaŭ viroj turnis sin al la fenestro, kaj rigardis la longan lumigitan kajon kiu malrapide preterpasis ilin. La Orienta Ekspreso komencis sian tri-tagan vojaĝon trans Eŭropo.
ĈAPITRO 3 – POIROT MALAKCEPTAS PROPONON
M. Hercule Poirot iomete malfruis kiam li eniris la manĝ-vagonon la sekvantan tagon. Li estis ellitiĝinta frue, matenmanĝinta preskaŭ sole, kaj pasiginta la matenon konsiderante la notojn pri la afero, kiu vokis lin al Londono. Li estis vidinta malofte sian kunveturanton.
M. Bouc, kiu jam sidiĝis, gestis saluton, kaj vokis sian amikon al la libera loko kontraŭ li. Poirot sidiĝis kaj baldaŭ trovis ke lia tablo estas la unua, kiu ricevas atenton kaj la plej bonajn manĝaĵojn.
Estis nur kiam ili manĝas bongustan krem-fromaĝon, ke M. Bouc permesis sin pensi pri aliaj aferoj. Li estis je tiu periodo de manĝo, kiam oni estiĝas filozofa.
“Nu!” li diris. “Se mi nur havus la plumon de Balzac! Mi priskribus ĉi tiun lokon.”
Li mangestis.
“Bona ideo, tio,” diris Poirot.
“Vi konsentas? Oni ne faris ĝin, miaopinie? Tamen ĝi estas romaneca. Ĉirkaŭ ni estas personoj el ĉiuj klasoj, el ĉiuj nacioj, el ĉiuj aĝoj. Dum tri tagoj ĉi tiuj personoj, fremdaj unu al la aliaj, estas kune. Ili manĝas kaj dormas sub unu plafono, ili ne povas disiĝi. Post tiuj tri tagoj ili apartiĝos, ili iros laŭ siaj propraj deziroj, kaj kredeble neniam revidos unu la alian.”
“Tamen,” diris Poirot, “ supozu, ke akcidento…”
“Ne, ne, mia amiko…”
“De via vidpunkto tio estus bedaŭrindaĵo, mi konsentas. Tamen, supozu tion dum momento. Eble tiuokaze, ĉiuj ĉi tie estus kunligitaj – per la morto.”
“Pli da vino,” diris M. Bouc, rapide elverŝante ĝin. “Vi estas malgaja, mon cher . Eble pro la digesto.”
“Estas vere,” konsentis Poirot, “ke la manĝaĵoj en Sirio eble ne taŭgis por mia stomako.”
Li trinketis sian vinon. Tiam lia rigardo penseme vagadis ĉirkaŭ la manĝ-vagono. Estis dek tri personoj, kaj, kiel diris M. Bouc, el ĉiuj klasoj kaj nacioj. Li komencis studi ilin.
Ĉe la tablo kontraŭ ili estis tri viroj. Ili estas, li supozis, unuopaj veturantoj kune metitaj laŭ la decido de la servistoj. Granda malpala italo kontente pikis la dentojn. Kontraŭ li maldika, bonorda anglo portis la senespriman vizaĝon de la bone-instruita servisto. Apud li estis granda usonano en brilaĉa kompleto – eble komerca vojaĝanto.
“Vi devas troigi ĝin,” li estis diranta per laŭta naza voĉo.
La italo forprenis la dent-pikilon por gesti per ĝi.
“Prave,” li diris. “Jen kion mi ĉiam diras.”
La anglo rigardis el la fenestro, kaj tusis.
La rigardo de Poirot pluen vagis.
Ĉe malgranda tablo estis unu el la plej malbelaj virinoj, kiun li iam vidis. Ĝi estis malbeleco distinga – ĝi ĉarmis pli ol forpelis. Ŝi sidis tre rekte. Ĉirkaŭ ŝia kolo estis kolumo el tre grandaj perloj. Ŝiaj manoj estis kovritaj da ringoj. Ŝia zibela palto estis sur ŝiaj ŝultroj. Malgranda multekosta ĉapelo ne plibeligis la flavan, bufaspektan vizaĝon sub ĝi.
Ŝi estis parolanta al la servisto per klara, ĝentila, sed tute aŭtokrata tono.
“Vi kompleze metos en mian kupeon botelon da mineralakvo kaj grandan glason da oranĝsuko. Vi aranĝos, ke mi ricevu ĉe la hodiaŭa vespermanĝo kokidon kuiritan sen saŭcoj – ankaŭ iom da bolita fiŝo.”
La servisto ĝentile respondis, ke li tion faros.
Ŝi gracie kapjesis kaj ekstaris. Ŝi ekvidis Poirot, kaj rigardis lin laŭ la indiferenteco de neinteresita aristokrato.
“Tiu estas Princino Dragomiroff,” mallaŭte diris S-ro Bouc. “Ŝi estas rusino. Ŝia edzo enmonigis sian tutan posedaĵon antaŭ la revolucio, kaj investis ĝin en aliaj landoj. Ŝi estas tre riĉa. Kosmopolitino.”
Poirot kapjesis. Li jam aŭdis pri Princino Dragomiroff. “Ŝi estas elstara persono,” diris S-ro Bouc. “Tiel malbela kiel la peko, sed ŝi rimarkigas sin. Vi konsentas?”
Poirot konsentis.
Ĉe alia el la grandaj tabloj Mary Debenham sidis kun du aliaj virinoj. Unu estis alta mezaĝa virino en bluzo kaj jupo. Ŝi havis amason da velkitaj flavaj haroj malbele aranĝitaj, portis okulvitrojn, kaj havis longan, afablan vizaĝon iom kiel ŝafo. Ŝi aŭskultis la trian virinon, dika, iom maljuna virino kun agrabla vizaĝo, kiu parolis per malrapida, klara unutona voĉo, kiu montris nenian signon ke ĝi volis halti. “…Kaj tial mia filino diris ‘Ne estas eble, ke vi apliku usonajn metodojn en ĉi tiu lando. La homoj ĉi tie estas nature malenergiaj,’ ŝi diris. ‘Ili tute ne posedas energion.’ Malgraŭ tio, surprizus vin scii kion faras nia kolegio tie. Ĝi akiris bonegan instruistaron. Miaopinie, estas nenio tiel grava kiel la eduko. Ni devas apliki niajn okcidentajn idealojn, kaj instrui la orienton rekoni ilin. Mia filino diras…”
La trajno eniris tunelon. La trankvila unutona voĉo droniĝis.
Ĉe la apuda malgranda tablo sidis Kolonelo Arbuthnot – sola. Li fikse rigardis la kapon de Mary Debenham. Ili ne sidis kune, kvankam ili povus facile tion aranĝi. Kial?
Eble, pensis Poirot, Mary Debenham ne konsentis. Guvernistino lernas esti zorgema. Ŝajnaĵoj estas gravaj. Fraŭlino, kiu devas akiri la vivrimedon devas esti diskreta.
Lia rigardo vagis al la alia flanko de la vagono. Ĉe la fino estis mezaĝa virino, nigre-vestita, kun larĝa senesprima vizaĝo. Germanino aŭ Skandinavino, li pensis. Kredeble germana sinjorina servistino.
Apud ŝi estis paro, kiu kliniĝis antaŭen kaj rapide interparolis. La viro portis anglajn vestojn – sed li ne estis anglo. Kvankam Poirot povis vidi nur la malantaŭan parton de lia kapo, ĝia formo kaj la ŝultroj perfidis lin. Granda viro, bonaspekta. Li subite turnis la kapon, kaj Poirot vidis la vizaĝon. Tre bela viro, eble tridekjara, kun hela liphararo.
La virino kontraŭ li estis nur juna – eble dudekjara. Ŝi portis nigran jaketon kaj jupon, blankan atlasan bluzon, etan ĉapelon laŭmode nerekte surmetita. Ŝi havis belan, fremdaspektan vizaĝon, tute blankan haŭton, grandajn brunajn okulojn, harojn gagatnigrajn. Ŝi fumis cigaredon en longa ingo. La manoj finiĝis per ruĝaj fingro-ungoj. Ŝi portis unu grandan smeraldon fiksita en plateno. Estis koketado en ŝia rigardo kaj voĉo.
“Elle est jolie – et chic ,” murmuris Poirot. “Edzo kaj edzino – ĉu?”
S-ro Bouc kapjesis.
“El la hungara ambasadorejo, mi opinias,” li diris. “Belega paro.”
Nur estis du aliaj manĝantoj – MacQueen, la kunveturanto de Poirot, kaj lia dunganto S-ro Ratchett. La lasta frontis kontraŭ Poirot, kaj la duan fojon Poirot zorge rigardis tiun malallogan vizaĝon, kaj rimarkis la falsan bonvolon de la frunto kaj la malgrandajn, kruelajn okulojn.
Sendube S-ro Bouc vidis ŝanĝon en la esprimo de sia amiko.
“Vi rigardas vian sovaĝan beston, ĉu ne?” li demandis.
Poirot kapjesis. Kiam oni portis al li la kafon, S-ro Bouc ekstaris. Komencinte antaŭ ol Poirot, li estis fininta antaŭ iom da tempo.
“Mi reiras al mia kupeo,” li diris. “Venu baldaŭ kaj parolu kun mi.”
“Kun plezuro.”
Poirot trinketis sian kafon kaj mendis likvoron. La servisto iris de tablo al tablo kun sia monskatolo, ricevante pagojn. La voĉo de la maljuna usonanino aŭdiĝis, akra kaj plenda.
“Mia filino diris, ‘Akiru libreton da manĝ-biletoj kaj vi ne havos ĝenaĵojn.’ Nu, tio ne estas vera. Ŝajne ili devas havi dek procentan trinkmonon, kaj mi devas alpagi tiun botelon da mineral-akvo – aĉa ĝi estis. Ili ne havis Evian aŭ Vichy, kio ŝajnas strange al mi.”
“Tio estas – ili devas doni la akvon de la lando,” klarigis la ŝaf-vizaĝa virino.
“Tamen, ŝajnas strange al mi.” Ŝi malkontente rigardis amaseton de etaj moneroj sur la tablo. “Rigardu tion, kion li donis al mi. Dinaroj aŭ io. Ĝi aspektas kiel rubaĵo. Mia filino diris…”
Mary Debenham forpuŝis sian seĝon kaj foriris. Kolonelo Arbuthnot ekstaris kaj sekvis ŝin. Kolektinte sian monon, la usonanino same faris, sekvate de la alia sinjorino. La hungaroj jam estis for. En la manĝ-vagono nur restis Poirot kaj Ratchett kaj MacQueen.
Ratchett parolis al sia kunulo, kiu ekstaris kaj foriris. Tiam li mem ekstaris, sed anstataŭ sekvi MacQueen li neatendite sidis sin en la seĝo kontraŭ Poirot.
“Ĉu vi povas afable doni al mi alumeton?” li diris. Lia voĉo estis mola. “Mia nomo estas Ratchett.”
Poirot iomete sin klinis. Li metis la manon en sian poŝon kaj eltiris alumetujon, kiun li donis al la alia viro, kiu prenis ĝin sed ne bruligis alumeton.
“Mi opinias,” li daŭrigis, “ke mi havas la plezuron paroli al S-ro Hercule Poirot, ĉu ne?”
Poirot denove sin klinis.
“Vi estas prava, Monsieur.”
La detektivo konsciiĝis pri la studa rigardo de tiuj strangaj sagacaj okuloj antaŭ ol la alia denove parolis.
“En mia lando,” li diris, “ni senprokraste esprimas niajn celojn. S-ro Poirot, mi deziras ke vi faru ion por mi.”
La brovoj de Hercule Poirot iomete leviĝis.
“Mia klientaro, Monsieur, estas nuntempe limigita. Mi akceptas malmultajn proponojn.”
“Certe, mi komprenas tion. Sed la nuna afero, S-ro Poirot, signifas multan monon.” Per sia mola persvada voĉo li ripetis la vortojn, “Multan monon.”
Hercule Poirot silentis dum momento, kaj poste diris, “Kion vi deziras ke mi faru por vi, Monsieur Ratchett?”
“S-ro Poirot, mi estas riĉulo – tre riĉa viro. Tiaj viroj havas malamikojn. Mi havas malamikon.”
“Nur unu malamikon?”
“Kion signifas tiu demando?” rapide demandis Ratchett.
“Monsieur, laŭ mia sperto, kiam viro havas, kiel vi diras, malamikojn, kutime tio signifas ne nur unu malamikon.”
Ratchett ŝajnis esti kontenta pri la respondo de Poirot. Li tuj diris. “Jes, mi tion komprenas. Malamiko aŭ malamikoj – ne gravas. Kio gravas estas mia sekureco.”
“Sekureco?”
“Mia vivo estas minacita, S-ro Poirot. Nu, mi estas viro kiu povas prizorgi sin.” El la poŝo de lia jaketo lia mano montris revolveron dum momento. Li daŭrigis severe, “Mi opinias, ke mi ne estas viro subite trafebla. Sed miaopinie estus bone duoble certigi certecon. Mi kredas, ke vi estas la viro por gajni mian monon, S-ro Poirot. Kaj memoru – multan monon.”
Poirot pense rigardis lin dum kelkaj minutoj. Lia vizaĝo estis tute senesprima. La alia povus havi nenian ideon pri liaj pensoj.
“Mi bedaŭras, Monsieur,” li fine diris. “ Mi ne povas komplezi vin.”
La alia sagace rigardis lin.
“Nomu la pagon deziratan,” li diris.
Poirot kapneis. “Vi ne komprenas, Monsieur. Mi estis tre bonŝanca en mia profesio. Mi perlaboris sufiĉe da mono por kontentigi miajn bezonojn kaj miajn dezirojn. Mi nun akceptas nur tiujn proponojn, kiuj interesas min.”
“Vi havas multan aplombon,” diris Ratchett. “Ĉu dudek mil dolaroj tentos vin?”
“Certe ne.”
“Se vi eltenas por ricevi pli, vi ne sukcesos. Mi scias kiom valoras io al mi.”
“Ankaŭ mi, Monsieur Ratchett.”
“Kio ne taŭgas pri mia propono?”
Poirot levis sin. “Se vi pardonos al mi la personaĵon – via vizaĝo ne placas al mi, Monsieur Ratchett,” li diris.
Kaj post tio li forlasis la manĝ-vagonon.
ĈAPITRO 4 – EKKRIO EN LA NOKTO
La Simplon Orienta Ekspreso alvenis ĉe Beograd kvaronon antaŭ la naŭa tiuvespere. Ĉar ĝi ne foriros ĝis la 9.15 Poirot malsupreniris al la kajo. Li ne restis longan tempon. Estis malvarmege, kaj ekstere neĝis. Li reiris al sia kupeo. La konduktoro, kiu estis sur la kajo, parolis al li.
“Viaj valizoj estas movitaj, Monsieur, al la kupeo N-ro 1, la kupeo de S-ro Bouc.”
“Kie do estas Sinjoro Bouc?”
“Li movis sin en la vagonon el Ateno, kiun oni ĵus alfiksis.”
Poirot sercis sian amikon. S-ro Bouc ne volis akcepti liajn protestojn.
“Tio estas nenio. Estas pli bone tiel. Vi iras rekte al Anglujo, tial estas pli bone ke vi estu en la traira vagono al Calais. Mi estas tute kontenta ĉi tie. Ĝi estas tute trankvila. Ĉi tiu vagono estas okupata nur de mi kaj greka kuracisto. Sed, mia amiko, kia nokto! Oni diras, ke ne estis tiom da neĝo dum multaj jaroj. Ni esperu, ke ĝi ne atendigos nin. Mi ne estas tro feliĉa tiurilate, mi certigas al vi.”
Akurate je 9.15 la trajno ekiris el la stacidomo. Baldaŭ poste Poirot ekstaris, diris bonan nokton al sia amiko, kaj iris laŭlonge de la koridoro al sia propra vagono, kiu estas en la antaŭa parto apud la manĝvagono.
Dum tiu, la dua tago de la vojaĝo, baroj sindetenaj iom malaperis. Kolonelo Arbuthnot staris ĉe la pordo de la kupeo de MacQueen kaj parolis al li.
MacQueen ĉesis paroli kiam li vidis Poirot. Li aspektis surprizita.
“Nu,” li diris, “mi opiniis, ke vi forlasis nin. Vi diris, ke vi intencas eltrajniĝi en Beograd.”
“Vi miskomprenis min,” diris Poirot ridetante. “Mi memoras nun, ke la trajno ekveturis el Istanbul en la
momento kiam ni parolis pri ĝi.”
“Sed viaj pakaĵoj – ili estas for.”
“Oni movis ilin en alian kupeon – nur tion.”
“Do, mi komprenas.”
Li rekomencis sian konversacion kun Arbuthnot, kaj Poirot iris laŭlonge de la koridoro.
Du pordojn for de lia kupeo, la maljuna usonanino, S-ino Hubbard, staris parolante al la ŝaf-simila svedino. S-ino Hubbard proponis revuon al ŝi.
“Prenu ĝin, mia kara,” ŝi diris, “Mi havas multon por legi. La malvarmeco estas terura, ĉu ne?” Ŝi amike kapklinis al Poirot.
“Vi estas plej afabla,” diris la svedino.
“Tute ne. Mi esperas, ke vi bone dormos, kaj ke via kapdoloro estos for en la mateno.”
“Estas nur la malvarmeco. Mi pretigos tason da teo.”
“Ĉu vi havas aspirinon? Tute certe? Mi havas multon. Do, bonan nokton, mia kara.”
Ŝi turnis sin al Poirot, kaj la alia virino foriris.
“Kompatindulino, ŝi estas sveda. Tiom, kiom mi eltrovis, ŝi estas misiistino – kaj instruas. Afabla, sed ne bone parolas angle. Ŝi estis tiom interesata pri tio, kion mi diris al ŝi pri mia filino.”
Poirot jam sciis ĉion pri la filino de S-ino Hubbard. Ĉiu, kiu komprenas la anglan lingvon, sciis, kc ŝi kaj ŝia edzo estas membroj de la stabo de granda usona kolegio en Smyrna, ke S-ino Hubbard faras sian unuan vojaĝon al la Oriento, kaj kion ŝi opinias pri la turkoj kaj iliaj malprecizaj kutimoj kaj la kondiĉo de iliaj vojoj.
La pordo apud ili malfermiĝis, kaj la maldika, pala servisto elvenis. Poirot ekvidis S-ron Ratchctt, kiu sidas en la lito. Li vidis Poirot kaj lia mieno ŝanĝiĝis, malheliĝante pro kolero. Tiam la pordo fermiĝis.
S-ino Hubbard flankentiris Poirot. “Sciu, ke mi estas morte tima pro tiu viro. Ne la servisto – la alia – la mastro. Estas io malĝusta rilate al tiu viro. Mia filino diras, ke mi estas tre intuicia. ‘Kiam la patrino ricevas impreson, ŝi tute pravas,’ jen kion diras mia filino. Kaj mi havas impreson pri tiu viro. Li estas en la apuda kupeo, kaj mi ne estas kontenta. Mi metis miajn pakaĵojn antaŭ la traira pordo hieraŭ nokte. Mi pensis, ke mi aŭdis lin ĉe la tenilo. Tute ne surprizus min scii ke tiu viro estas murdisto – unu el tiuj trajn-rabistoj pri kiuj oni legas. Eble mi estas malsaĝa, sed estas tiel. Mi timas lin. Mia filino diris, ke mi havus facilan vojaĝon, sed iel mi ne estas feliĉa. Eble malsaĝe, mi havas la senton ke io okazos. Kaj kiel tiu afabla junulo povas akcepti esti lia sekretario, mi ne povas kompreni.”
Kolonelo Arbuthnot kaj MacQueen alproksimiĝis al ili laŭ la koridoro.
“Venu en mian kupeon,” MacQueen diris. “Ĝis nun ĝi ne estas pretigita por la nokto. Kion mi deziras kompreni pri via politiko en Hindujo estas…”
La du viroj preterpasis ilin kaj daŭrigis laŭ la koridoro al la kupeo de MacQueen.
S-ino Hubbard diris bonan nokton al Poirot. “Mi intencas enlitiĝi kaj legi,” ŝi diris. “Bonan nokton.”
Poirot eniris sian kupeon, kiu estis post tiu de Ratchett. Li enlitiĝis, legis dum duonhoro, kaj tiam forigis la lumon.
Li subite vekiĝis post kelkaj horoj. Li sciis, kio vekis lin – laŭta ĝemo, preskaŭ ekkrio, ie apude. Je la sama momento okazis sono de sonorilo.
Poirot leviĝis kaj lumigis la kupeon. Li rimarkis, ke la trajno staras senmova – supozeble ĉe stacio.
Tiu ekkrio estis surprizinta lin. Li memoris, ke estas Ratchett en la apuda kupeo. Li malfermis la pordon ĵus kiam la konduktoro de la Wagon Lit alvenis kaj frapis ĉe la pordo de Ratchett. Poirot rigardis tra la iomete malfermita pordo. La konduktoro duan fojon frapis. Sonorilo eksonis, kaj lumo montriĝis super alia pordo. La konduktoro ekrigardis super sia ŝultro.
En la sama momento voĉo el la apuda kupeo aŭdiĝis: “Ce n’est rien. Je me suis trompe .”
“Bien Monsieur .” La konduktoro forrapidis, kaj frapis ĉe la pordo kie estas la lumo.
Poirot ree enlitiĝis, sia menso trankviligita, kaj forigis la lumon. Li rigardis sian horloĝeton. Estis precize dudek-tri minutoj antaŭ la unua.
ĈAPITRO 5 – LA KRIMO
Estis malfacile tuj endormiĝi. Li sentis la mankon de la trajn-movo. Se ĝi estis ĉe stacio ekstere estis strange kviete. Kontraste, la bruo en la trajno ŝajnis esti nekutime laŭta. Li povis aŭdi Ratchett en la apuda kupeo – klik kiam li malfermis la akvujon, la sonon de kuranta akvo, tiam alia klik kiam la akvujo fermiĝis. Piedpaŝoj aŭdiĝis en la koridoro, la mallaŭtaj piedpaŝoj de iu en pantofloj.
Hercule Poirot kuŝis sendorme. Kial la stacio estis tiel kvieta? Li soifis. Li denove rigardis sian horloĝeton. Iom post kvarono post la unua. Li intencis sonorigi kaj peti mineral-akvon de la konduktoro. Lia fingro eliris por sonorigi, sed li aŭdis tingon. La viro ne povis atenti ĉiun sonorilon samtempe. Ting… ting… ting…
Denove la sono. Iu senpacienciĝis, kaj tenis la fingron sur la butono.
Subite, kaj rapide, la viro venis. Li frapis ĉe pordo ne malproksima de tiu de Poirot. Poste aŭdiĝis voĉoj – tiu la konduktoro, pardonpeta, kaj tiu de virino, insista kaj parolema.
S-ino Hubbard! Poirot ridetis al si.