“Kio al mi estas plej interesa en la nuna afero estas, ke ni ne havas la faciligojn ĉe la dispono de la polico. Ni ne povas esplori la fidindecon de ĉi tiuj personoj. Ni devas fidi nur al la dedukto. Por mi tio estas multe pli interesa. Ne estas rutina laboro. Ĝi estas afero de la intelekto. Mi demandas al mi, ‘Ĉu ni povas akcepti tion, kion Hardman diris pri si?’ Mi faras mian decidon kaj mi respondas ‘Jes.’ Mi opinias, ke ni povas akcepti tion, kion li diris pri si.”
“Vi fidas al la intuicio?” diris D-ro Constantine.
“Tute ne. Mi rigardas la kredeblecojn. Hardman veturas kun falsa pasporto – pro tio, li estas tuj suspektinda. La unua afero, kion faros la polico post sia alveno, estos deteni Hardman kaj telegrafi por eltrovi ĉu li diris la veron pri si. Estos malfacile por multaj el la pasaĝeroj pruvi siajn identecojn; en multaj kazoj kredeble oni ne provos, precipe ĉar ŝajnas esti nenio suspektinda pri ili. Sed rilate al Hardman la afero estas simpla. Aŭ li estas tiu, kiun li diris, aŭ li ne estas. Pro tio, mi diras ke ĉio montriĝos en bona ordo.”
“Vi do senkulpigis lin?”
“Tute ne. Vi miskomprenas min. Povas esti, ke eĉ usona detektivo povas havi proprajn motivojn instigi sin murdi Ratchett. Ne, mi diras nur ke miaopinie ni povas akcepti tion, kion Hardman diris pri si . Lia diro, ke Ratchett elserĉis lin kaj dungis lin ne estas neebla, kaj kredeble, sed ne tutcerte, ĝi estas vera. Se ni intencas akcepti ĝin kiel veran, ni devas vidi ĉu estas ia konfirmo. Ni trovas gin en iom neatendita loko – en la atesto de Hildegarde Schmidt. Ŝia priskribo pri la viro, kiun ŝi vidis en Wagon Lit uniformo, precize akordiĝas. Ĉu estas alia konfirmo pri tiuj du rakontoj? Jes. Estas la butono trovita de S-ino Hubbard en ŝia kupeo. Kaj estas alia konfirma fakto, kiun eble vi ne rimarkis.”
“Kio estas tio?”
“La fakto, ke kaj Kolonelo Arbuthnot kaj Hector MacQueen diris, ke la konduktoro preterpasis sian kupeon. Ili supozis la fakton negrava, sed, sinjoroj, Pierre Michel diris, ke li neforlasis sian seĝeton krom je certaj diritaj okazoj , kaj el tiuj, neniu necesus ke li iru ĝis la fino de la vagono kaj preterpasu la kupeon en kiu sidis Arbuthnot kaj MacQueen.
“Do, ĉi tiu rakonto, la diro pri malgranda, malhela viro kun virina voĉo, kaj vestita per Wagon Lit uniformo, estas subtenata de la atesto – rekta aŭ nerekta – de kvar atestantoj.”
“Unu eta punkto,” diris D-ro Constantine. “Se la rakonto de Hildegarde Schmidt estas vera, kial la vera konduktoro ne diris, ke li vidis ŝin kiam li venis por respondi al la sonorilo de S-ino Hubbard?”
“Mi opinias, ke tio estas facile klarigebla. Kiam li alvenis por respondi al S-ino Hubbard, la servistino estis en la kupeo kun sia mastrino. Kiam ŝi fine reiris al sia kupeo, la konduktoro estis en la kupeo kun S-ino Hubbard.”
S-ro Bouc estis senpacience atendinta ĝis ili finis la interparoladon.
“Jes, jes, mia amiko,” li diris al Poirot. “Sed aprobante vian singardemon, vian metodon antaŭeniri unu paŝon post alia, mi opinias ke ĝis nun vi ne menciis la plej gravan punkton. Ni ĉiuj konsentas, ke ĉi tiu persono ekzistas. La punkto estas – kien li iris ?”
Poirot admonante skuis la kapon.
“Vi eraras. Vi inklinas meti la ĉaron antaŭ la ĉevalo. Antaŭ ol demandi al mi ‘Kien malaperis la viro?’ Mi demandas al mi ‘Ĉu tia viro vere ekzistis?’ Ĉar, vi komprenos, se la viro estus inventaĵo – fabrikaĵo – tiom pli facile oni povus malaperigi lin. Mi do provas unue pruvi, ke vere estas tia karna persono.”
“Kaj decidinte ke estas tia persono – kie li estas nun?”
“Estas nur du respondoj, mon cher . Aŭ li estas ankoraŭ kaŝata en la trajno, en loko tiel lerte elektita ke ni eĉ ne povas pensi pri ĝi, aŭ li estas, tiel diri, du personoj . Tio estas, li estas kaj si – la viro timita de S-ro Ratchett – kaj pasaĝero en la trajno tiel bone alivestita, ke S-ro Ratchett ne konis lin.”
“Tio estas ideo,” diris S-ro Bouc, lia vizaĝ-esprimo pli kontenta. Sed ĝi nubkovriĝis denove. “Sed estas unu kontraŭaĵo…”
Poirot finis la frazon por li.
“La alteco de la viro. Tion vi intencis diri. Kun la escepto de la servisto de S-ro Ratchett, ĉiuj la pasaĝeroj estas grandaj viroj – la italo, Kolonelo Arbuthnot, Hector MacQueen, Grafo Andrenyi. Nu, tio lasas por ni la serviston – ne tre verŝajna solvo. Sed estas alia ebleco. Memoru la ‘virinan’ voĉon. Tio donas al ni alternativon. La viro povas esti alivestita kiel virino aŭ li povas esti virino. Alta virino en viraj vestoj aspektus malalta.”
“Sed kredeble Ratchett scius…”
“Eble li sciis . Eble ĉi tiu virino, vestita kiel viro por plifaciligi sian celon, jam provis murdi lin. Povas esti, ke Ratchett divenis ke ŝi denove uzos la saman ruzon, kaj li avertis Hardman pri viro. Li tamen menciis ‘virinan’ voĉon.”
“Tio estas ebleco,” diris S-ro Bouc. “Sed…”
“Atendu, mia amiko, mi opinias, ke mi devus nun diri al vi pri kelkaj malakordaĵoj rimarkitaj de D-ro Constantine.”
Li parolis detale pri la konkludoj faritaj de li kaj la kuracisto pro la karaktero de la vundoj de la murdito. S-ro Bouc ĝemis kaj ree metis la kapon inter la manojn.
“Mi scias,” diris Poirot kunsenteme. “Mi scias precize kiel vi sentas. La kapo kirliĝas, ĉu ne?”
“La tuta afero estas fantazio,” ekkriis S-ro Bouc.
“Precize. Ĝi estas absurda – nekredebla – ĝi ne povas esti. Tiel mi ankaŭ parolis. Malgraŭ tio, ĝi estas . Oni ne povas eviti la faktojn.”
“Ĝi estas frenezeco.”
“Ĉu ne? Ĝi estas tiel freneza, mia amiko, ke kelkfoje la sento ke ĝi estas tute simpla ĝenas min… Sed tiu estas nur unu el miaj ideoj…”
“Du murdistoj,” ĝemis S-ro Bouc. “Kaj en la Orienta Ekspreso.” La penso preskaŭ plorigis lin.
“Kaj nun ni faru la fantazion pli fantazia,” diris Poirot gaje. “Hieraŭ nokte estis du misteraj fremduloj en la trajno. Estis la Wagon Lit konduktoro priskribita de S-ro Hardman, kaj vidita de Hildegarde Schmidt, Kolonelo Arbuthnot, kaj S-ro MacQueen. Estis ankaŭ virino en ruĝa kimono – alta maldika virino – vidita de Pierre Michel, de F-ino Debenham, de S-ro MacQueen, kaj de mi – kaj flarita, oni povas diri, de Kolonelo Arbuthnot! Kiu ŝi estis? Neniu en la trajno konsentas ke ŝi havas skarlatan kimonon. Ŝi, ankaŭ, malaperis. Ĉu ŝi estis la sama persono kiel la falsa Wagon Lit konduktoro? Aŭ ĉu ŝi estis tute aparta personeco? Kie ili estas, tiuj du? Kaj, pasante, kie estas la Wagon Lit uniformo kaj la skarlata kimono?”
“Ha! Tio estas io konkreta.” S-ro Bouc vigle eklevis sin. “Ni devas traserĉi la pakaĵojn de la pasaĝeroj. Jes, tio estos io.”
Poirot ankaŭ leviĝis. “Mi antaŭdiros ion,” li diris.
“Vi scias, kie ili estas?”
“Mi havas ideon.”
“Kie, do?”
“Vi trovos la skarlatan kimonon en pakaĵo de unu el la viroj kaj vi trovos la uniformon de la Wagon Lit konduktoro en la pakaĵo de Hildegarde Schmidt.”
“Hildegarde Schmidt. Vi opinias….”
“Ne kion vi pensas. Mi tiel diros ĝin. Se Hildegarde Schmidt estas kulpa, la uniformo povas esti trovata en ŝia pakaĵo – sed se ŝi estas senkulpa, tute certe ĝi estos tie.”
“Sed kiel…” komencis S-ro Bouc kaj haltis.
“Kio estas tiu bruo, kiu alproksimiĝas?” li diris. “Ĝi similas funkciantan lokomotivon.”
La bruo alproksimiĝis. Ĝi konsistis el alttonaj krioj kaj protestoj en virina voĉo. La pordo ĉe la fino de la manĝ-vagono malfermiĝis. S-ino Hubbard brurapidis enen.
“Estas tro terure,” ŝi ekkriis. “Estas tro terure. En mia spongo-saketo. Mia spongo-saketo! Tranĉilego – sangokovrita.”
Kaj, subite falante antaŭen, ŝi svenis peze sur la ŝultron de S-ro Bouc.
ĈAPITRO 14 – LA ATESTO DE LA MURDILO
Rapide S-ro Bouc formetis la svenantan sinjorinon, tiel ke ŝia kapo estis sur la tablo. D-ro Constantine alvokis unu el la manĝ-servistoj, kiu kurante alvenis.
“Tenu ŝian kapon tiel,” diris la kuracisto. “Se ŝi rekonsciiĝus, donu al ŝi iom da brando. Vi komprenas?”
Tiam li rapidiris post la du aliaj. Li nur interesiĝis pri la krimo – li havis nenian intereson pri svenantaj mezaĝaj virinoj.
Estas eble, ke pro tiu metodo S-ino Hubbard rekonsciiĝis pli rapide ol ŝi farus alie. Kelkajn minutojn poste ŝi sidis kaj trinketis brandon el glaso proponita de la servisto, kaj paroladis.
“Mi tute ne povas diri kiel terura ĝi estis. Mi supozas, ke neniu en la trajno povas kompreni miajn sentojn. De post infaneco, mi ĉiam estas tre tre sentema. La nura ekvido de sango – uĥ – eĉ nun mi naŭziĝas kiam mi pensas pri ĝi.”
La servisto denove proponis al ŝi la glason. “Encore un peu, Madame .”
“Ĉu vi opinias, ke mi devus? Mi estas tutviva kontraŭ-alkoholulino. Mi neniam trinkas alkoholaĵojn. Ĉiuj miaj parencoj estas kontraŭ-alkoholuloj. Tamen, ĉar ĉi tiu estas nur medikamenta…” Ŝi ree trinketis.
Intertempe Poirot kaj S-ro Bouc, sekvata de D-ro Constantine, rapidis el la manĝ-vagono kaj laŭlonge de la koridoro de la Istanbul-vagono ĝis la kupeo de S-ino Hubbard. Ŝajne ĉiu veturanto en la trajno estis ekster la pordo. La konduktoro, kun ĝenata esprimo sur la vizaĝo, fortenis ilin.
“Ne estas io por vidi”, li diris, kaj ripetis la frazon en kelkaj lingvoj.
“Bonvolu permesi ke mi eniru,” diris S-ro Bouc. Preterpasinte la obstrukcantajn pasaĝerojn, li eniris la kupeon, Poirot tuj post li.
“Mi ĝojas, ke vi venis, sinjoro,” diris la konduktoro ĝemspirante. “Ĉiu provis eniri. La usonanino – kiel ŝi kriegis – ma foi ! Mi pensis, ke ŝi ankaŭ estas murdita! Mi kurvenis, kaj tie ŝi estas kriegante kiel frenezulino, kaj ŝi kriis ke ŝi devas venigi vin, kaj ŝi foriris, kriegante per sia tuta forto, kaj dirante al ĉiu kies kupeon ŝi preterpasis, kio estas okazinta.”
Li aldonis, kun mangesto: “Ĝi estas en tie, sinjoro. Mi ne tuŝis ĝin.”
Granda kaŭĉuka spongo-saketo pendis sur la turnilo de la pordo kiu permesas eniron en la apudan kupeon. Sur la planko sub ĝi, tie, kien ĝi falis el la mano de S-ino Hubbard, estis rekt-klinga ponardo – malmultekosta objekto, ŝajn-orienta, kun reliefa tenilo kaj pintiĝanta klingo.
Poirot zorge manlevis ĝin.
“Jes,” li murmuris. “Ne estas eraro. Jen nia mankanta murdilo – ĉu ne, doktoro?”
La kuracisto ekzamenis ĝin.
“Vi ne bezonas esti tiel zorgema,” diris Poirot. “Ne estos fingromarkoj sur ĝi krom tiuj de S-ino Hubbard.”
La ekzameno de Constantine ne okupis longan tempon. “Sendube gi estas la murdilo,” li diris. “Ĝi povus esti uzata por ĉiu el la vundoj.”
“Mi petegas vin, mia amiko, ne diru tion.”
La kuracisto aspektis surprizita.
“Ni jam havas tro da koincidoj. Du personoj decidis pikegi S-ron Ratchett hieraŭ nokte. Estus tre eksterordinare se ambaŭ el ili elektus uzi la saman murdilon.”
“Rilate al tio, la koincido eble ne estas tiel eksterordinara kiel gi ŝajnas esti,” diris la kuracisto. “Miloj de tiuj ŝajn-orientaj ponardoj estas fabrikitaj kaj senditaj al la bazaroj en Istanbul.”
“Vi iomete konsolas min, sed nur iomete,” diris Poirot.
Li penseme rigardis la pordon antaŭ li, poste, deprenante la spongo-saketon, li provis turni la turnilon. La pordo restis firma. Ĉirkaŭ tridek centimetroj super la turnilo estis la pordriglilo. Poirot eltiris la riglilon kaj denove provis, sed la pordo ankoraŭ restis firma.
“Ni ŝlosis ĝin de la alia flanko, vi memoras,” diris la kuracisto.
“Tio estas vera,” diris Poirot distriĝeme. Li ŝajnis pensi pri io alia. Lia frunto estis sulkigata kvazaŭ pro perpleksiĝo.
“Ĝi akordiĝas, ĉu ne?” diris S-ro Bouc. “La viro trapasis ĉi tiun kupeon. Fermante la pordon malantaŭ li, li palpas la spongo-saketon. Ideo venas al li, kaj li rapide enmetas la sang-makulitan tranĉilon. Poste, ne sciante ke li vekis S-inon Hubbard, li eliras per la alia pordo en la koridoron.”
“Kiel vi diris,” murmuris Poirot. “Tiel gi devis okazi.” Sed la perpleksa esprimo ne malaperis de lia vizaĝo.
“Kio estas?” demandis S-ro Bouc. “Estas io, ĉu ne, kio ne kontentigas vin?”
Poirot rapide ekrigardis lin. “Vi ne rimarkis la saman aferon? Ne, videble ne. Nu, ĝi estas negrava afero.”
La konduktoro rigardis en la kupeon. “La usonanino revenas.”
D-ro Constantine aspektis iom kulpa. Li sentis, ke li traktis S-inon Hubbard iom malĝentile. Sed ŝi ne riproĉis lin. Ŝi koncentrigis sian atenton sur alia afero.
“Mi intencas malkaŝe diri ion,” ŝi senspire diris kiam ŝi alvenis en la pordejon. “Mi ne plu restos en ĉi tiu kupeo! Nu, mi ne dormus en ĝi hodiaŭ nokte se vi donus al mi milionon da dolaroj.”
“Sed, sinjorino…”
“Mi scias, kion vi intencas diri, kaj mi diras al vi nun, ke mi ne faros tion. Mi preferus sidi la tutan nokton en la koridoro.”
Ŝi komencis plori. “Se mia filino nur scius – se ŝi povus vidi min nun…”
Poirot interrompis decide. “Vi miskomprenas, sinjorino. Via postulo estas tute justa. Vian pakaĵaron oni tuj metos en alian kupeon.”
S-ino Hubbard mallevis sian poŝtukon. “Ĉu estas tiel? Nu mi jam sentas min pli komforta. Sed ĉu la vagono ne estas tute plena, krom se unu el la sinjoroj…”
S-ro Bouc parolis. “Oni movos vian pakaĵaron el ĉi tiu vagono. Vi havos kupeon en la apuda vagono, kiun oni kunligis en Beograd.”
“Do, tio estas bonega. Mi ne estas eksterordinare nervoza virino, sed dormi en tiu kupeo apud senviva viro…” Ŝi tremetis. “Ĝi tute frenezigus min.”
“Michel,” vokis S-ro Bouc. “Transmovu ĉi tiun pakaĵaron en liberan kupeon en la Ateno-Pariza vagono.”
“Jes, sinjoro – la sama kiel ĉi tiu – la n-ro 3?”
“Ne,” diris Poirot antaŭ ol sia amiko povis respondi. “Mi opinias, ke estus pli bone se la sinjorino ricevus tute alian numeron. Ekzemple n-ron, 12.”
“Bien, Monsieur. ”
La konduktoro prenis la pakaĵojn. S-ino Hubbard danke turnis sin al Poirot. “Tio estas tre afabla viaflanke. Mi alte taksas ĝin, mi certigas al vi.”
“Ne diru ion pri ĝi, sinjorino. Ni venos kun vi kaj vidos ke vi estas tute komforta.”
La tri viroj eskortis S-inon Hubbard al ŝia nova hejmo. Ŝi ĉirkaŭrigardis feliĉe.
“Ĉi tiu estas bela.”
“Vi estas kontenta, sinjorino? Ĝi estas, kiel vi vidas, precize kiel la kupeo, kiun vi forlasis.”
“Tiel estas – ĝi nur frontas en la alia direkto. Sed tio ne gravas, ĉar la ĉi-tieaj trajnoj iras unue laŭ unu direkto kaj poste laŭ alia. Mi diris al mia filino, ‘Mi deziras kupeon kiu frontas al la lokomotivo,’ kaj ŝi diris ‘Nu, panjo, tio ne helpos al vi, ĉar se vi endormiĝos kiam, la trajno iras en unu direkto, kiam vi vekiĝos ĝi iras en alia.’ Kaj tio estas tute vera. Hieraŭ vespere ni eniris Beograd movanta en unudirekto, kaj eliris laŭ la alia.”
“Ĉiuokaze, sinjorino, vi estas tute feliĉa kaj kontenta nun?”
“Nu, mi ne tion dirus. Jen ni, neĝblokitaj, kaj neniu faras ion pri ĝi, kaj mia ŝipo ekvojaĝos postmorgaŭ.”
“Sinjorino,” diris S-ro Bouc, “Ni ĉiuj same suferas – ĉiu el ni.”
“Nu, tio estas vera,” konsentis S-ino Hubbard. “Sed murdinto ne marŝis tra la kupeo de iu alia dum la nokto.”
“Kio ankoraŭ perpleksas min, sinjorino,” diris Poirot, “estas kiamaniere la viro eniris vian kupeon, se kiel vi diris, la interkupea pordo estis riglita. Vi estas certa, ke ĝi estis riglita?”
“La svedino provis ĝin antaŭ miaj okuloj.”
“Ni rekonstruu la scenejon. Vi kuŝis en via lito – tiel – kaj vi ne povis mem vidi ĝin, vi diris?”
“Ne, pro la spongo-saketo. Kia ĝenaĵo! Mi devos aĉeti novan spongo-saketon. Naŭzas min eĉ rigardi ĉi tiun.”
Poirot prenis la spongo-saketon, kaj pendigis ĝin sur la turnilon de la pordo, kiu kondukas en apudan kupeon.
“Precisement – mi vidas,” li diris. “La riglilo estas tuj sub la turnilo – la spongo-saketo kaŝas ĝin. De kie vi estas vi ne povas vidi ĉu la riglilo estas turnita aŭ ne.”
“Do, tio estas precize kion mi diris al vi.”
“Kaj la svedino, F-ino Ohlsson, staris tiel, inter vi kaj la pordo. Ŝi provis ĝin, kaj diris al vi ke ĝi estas riglita.”
“Tiel estas.”
“Tamen, sinjorino, estas eble ke ŝi faris eraron. Vi povas vidi kion mi intencas diri.” Poirot ŝajne tre deziris klarigi ĝin. “La riglilo estas nur elstara metalaĵo. Kiam ĝi estas turnita dekstren la pordo estas riglita; kiam rekta, ĝi ne estas. Eble ŝi nur provis la pordon kaj ĉar ĝi estas ŝlosita je la alia flanko ŝi eble supozis, ke ĝi estas riglita je via flanko.”
“Nu, mi opinias, ke tio estus iom stulta ŝiaparte.”
“Sinjorino, la plej afeblaj, la plej simpatiaj personoj ne estas ĉiam la plej lertaj.”
“Kompreneble, tio estas vera.”
“Flanke, sinjorino, ĉu vi vojaĝis al Smyrna laŭ ĉi tiu vojo?”
*Usona vojaĝ-oficejo.
“Ne. Mi ŝipveturis rekte al Istanbul, kaj amiko de mia filino – S-ro Johnson (bonega viro; mi tre ŝatus, ke vi konu lin) renkontis min, kaj montris al mi Istanbul, kiun mi trovis esti tre malkontentiga urbo – kaduka loko. Kaj rilate al tiuj moskeoj kaj la surmeto de tiuj grandaj aĵoj sur la ŝuojn – kie mi estis?”
“Vi diris, ke S-ro Johnson renkontis vin.”
“Jes, kaj li kondukis min sur ŝipon de la linio franca Messagerie por Smyrna, kaj la edzo de mia filino atendis min sur la kajo. Kion li diros, kiam li informiĝos pri la nuna afero! Mia filino diris, ke ĉi tiu estus la plej sendanĝera, la plej facila vojo imagebla. ‘Vi nur sidas en via vagono,’ ŝi diris, ‘kaj vi alvenos en Parizo, kaj tie la agento de la American Express* renkontos vin.’ Kaj, ho ve, kion mi povas fari pri la nuligo de mia ŝip-veturo. Mi devus informi ilin. Mi tute ne povos trafi ĝin nun. Estas vere terure…”
S-ino Hubbard aspektis kvazaŭ ŝi denove plorus. Poirot, kiu iome malpacienciĝis, prenis la okazon.
“Vi ricevis nerv-frapon, sinjorino. La restoracia servisto alportos al vi teon kaj biskvitojn.”
“Efektive, mi ne tre ŝatas teon,” diris S-ino Hubbard.
“Tio estas pli angla kutimo ol usona.”
“Do, kafon, sinjorino. Vi bezonas ian stimulaĵon.”
“Tiu brando igis mian kapon strange turniĝi. Mi pensas, ke mi ŝatus iom da kafo.”
“Bonege. Vi devas revigligi viajn fortojn.”
“Kia stranga esprimo!”
“Sed unue, sinjorino, eta rutina afero. Vi permesos, ke mi traserĉu vian pakaĵaron?”
“Pro kio?”
“Ni intencas traserĉi la pakaĵojn de ĉiuj pasaĝeroj. Mi ne deziras memorigi vin pri malagrabla sperto, sed via spongo-saketo – memoru.”
“Terure! Eble estus bone! Mi tute ne povus elteni aliajn tiajn surprizojn.”
La ekzameno rapide finiĝis. S-ino Hubbard kunportis por la vojaĝo minimumon da pakaĵoj – ĉapelujon, malmultekostan kofron, kaj bone provizitan valizon. La enhavo de la tri estis simpla kaj en bona ordo, kaj la ekzameno ne daŭrus pli ol du tri minutojn, se S-ino Hubbard ne prokrastus aferojn pro insisto ke ili rigardu fotojn de “mia filino,” kaj du iom malbelaj infanoj – “La filinoj de mia filino. Ĉu ili ne estas ŝatindaj?”
ĈAPITRO 15 – LA ATESTO DE LA PAKAĴOJ DE LA PASAĜEROJ
Parolinte kelkajn ĝentilajn malsinceraĵojn, kaj dirinte al S-ino Hubbard, ke li mendos kafon por ŝi, Poirot kun liaj du amikoj povis forlasi ŝin.
“Nu, ni komencis la ekzamenon kaj trovis nenion,” diris S-ro Bouc. “Al kiu ni iru nun?”
“Estus plej simple, mi opinias, iri laŭlonge de la vagono kupeon post kupeo. Tio indikas, ke ni komencu ĉe n-ro 16 – la afabla S-ro Hardman.”
S-ro Hardman, kiu fumis cigaron, bonvenigis ilin, “Envenu, sinjoroj – tio estas, se vi povas. Estas iom malvaste ĉi tie por aro.”
S-ro Bouc klarigis la celon de ilia vizito, kaj la granda detektivo kapjesis kompreneme.
“En ordo. Efektive, mi scivolis kial vi ne pli frue faris ĝin. Jen miaj ŝlosiloj, sinjoroj, kaj se vi deziras traserĉi ankaŭ miajn poŝojn, vi povas fari tion. Ĉu mi malsuprenmetu la pakaĵojn?”
“La konduktoro faros tion. Michel!”
La enhavo de la du valizoj de S-ro Hardman estis baldaŭ ekzamenita kaj aprobita. Ili enhavis eble tro grandan proporcion de alkoholaĵoj. S-ro Hardman palpebrumis.
“Oni ne ofte traserĉas viajn valizojn ĉe landlimoj – ne se vi donas trinkmonon al la konduktoro. Mi tuj transdonis turkajn monbiletojn, kaj ĝis nun oni ne ĝenis min.”
“Kaj ĉe Parizo?”
S-ro Hardman palpebrumis. “Kiam mi alvenos en Parizo tio, kio restas el ĉi tiu provizo ne plenigos eĉ unu botelon, kiu havos la priskribon ‘harlavaĵo.’”
“Vi ne kredas al la kontraŭalkohol-leĝo, S-ro Hardman,” diris S-ro Bouc kun rideto.
“Nu,” diris Hardman. “Mi ne povas diri, ke kontraŭalkohol-leĝo iam ĝenis min.”
“Ha!” diris S-ro Bouc. “La ‘speakeasy.” Li elparolis la vorton zorgeme pro ŝato al ĝi. “Viaj usonaj esprimoj estas tiel kuriozaj, tiel komprenigaj,” li diris.