“N-roj 4 kaj 5,” murmuris Poirot.
“Precize – la lasta kupeo. Mi havas la supran liton. Mi eniris ĝin. Mi fumis kaj legis. Mi pensis ke la anglo havas dentdoloron. Li eltiris botelon de medikamento kiu forte odoras. Li kuŝis en la lito kaj ĝemis. Baldaŭ mi ekdormis, sed kiam mi vekiĝis li ĉiam ĝemas.”
“Ĉu vi scias, ĉu li forlasis la kupeon dum la nokto?”
“Mi pensas, ke ne. Mi certe aŭdus tion. La lumo el la koridoro – oni aŭtomate vekiĝas, pensante ke estas pakaĵ-ekzameno ĉe iu landlimo.”
“Ĉu li iam parolis pri sia mastro? Ĉu li iam diris ion kontraŭ li?”
“Mi diris, ke li neniam parolis. Li ne estis simpatia. Fiŝo!”
“Vi fumas, laŭ via diro – pipon, cigaredojn, cigarojn?”
“Nur cigaredojn.”
Poirot proponis unu al li, kiun li akceptis.
“Ĉu vi iam estis en Chicago?” demandis S-ro Bouc.
“Jes, bela urbo – sed mi pli bone konas New York, Washington, Detroit. Vi estis en Usono? Ne? Vi devus iri, ĝi – ”
Poirot metis paperfolion antaŭ li.
“Bonvolu subskribi ĝin, kaj meti vian daŭran adreson.”
La italo skribis ĝin. Tiam li leviĝis – lia rideto ĉiam afabla.
“Jen ĉio? Vi ne plu bezonas min? Bonan tagon, sinjoroj. Mi volas, ke ni povu eliri el la neĝo. Mi havas renkontiĝon en Milano…” Li neante skuis la kapon. “Mi perdos tiun komercon.”
Li foriris. Poirot rigardis sian amikon.
“Li estis dum longa tempo en Usono,” diris S-ro Bouc, “kaj li estas italo, kaj italoj uzas pikilojn! Kaj ili terure mensogas! Mi ne amas italojn.”
“Tion oni povas vidi,” diris Poirot ridetante. “Povas esti, ke vi estas prava, sed mi indikos al vi, mia amiko, ke estas nenia atesto kontraŭ li.”
“Kaj kio pri la psikologio? Ĉu la italoj ne kutimas pikegi?”
“Certe,” diris Poirot. “Precipe dum kvereloj. Sed ĉi tiu estas tute alispeca krimo. Mi havas ideon, mia amiko, ke la nuna estas krimo zorge pripensita kaj farita. Ĝi ne estas – kiel mi diru ĝin? – latina krimo. Ĝi estas krimo kiu montras la funkciadon de trankvila, rimedoplena, celema menso – mi kredas, la menso de anglo-sakso.”
Li prenis la du lastajn pasportojn kaj diris. “Ni vidu nun F-inon Mary Debenham.”
ĈAPITRO 11 – LA ATESTO DE FRAŬLINO DEBENHAM
Kiam Mary Debenham envenis la manĝ-vagonon ŝi konfirmis la antaŭan opinion de Poirot pri ŝi.
Ŝi estis tre nete vestita per nigra kostumo kun griza bluzo, kaj la ondoj de ŝia malhela hararo estis ordaj kaj belaj. Ŝia maniero estis same trankvila. Ŝi sidis kontraŭ Poirot kaj S-ro Bouc kaj demande rigardis ilin.
“Via nomo estas Mary Hermione Debenham, kaj vi havas dudek ses jarojn?” diris Poirot.
“Jes.”
“Angla?”
“Jes.”
Ĉu vi estos tiel afabla, fraŭlino, kiel skribi vian daŭran adreson sur ĉi tiun paperon?”
Ŝi tion faris. Ŝia skribo estis klara kaj legebla.
“Kaj nun, fraŭlino, kion vi povas diri al ni pri la hieraŭa afero?”
“Mi opinias, ke mi povas diri nenion al vi. Mi enlitiĝis kaj dormis”
“Ĉu malĝojigas vin, fraŭlino, ke krimo okazis en ĉi tiu trajno?”
La demando videble estis neatendita. Ŝiaj grizaj okuloj iom malfermiĝis.
“Mi ne tute komprenas vin.”
“La demando estis tute simpla, fraŭlino. Mi rediros ĝin. Ĉu multe malĝojigas vin, ke krimo okazis en ĉi tiu trajno?”
“Mi vere ne pensis pri ĝi laŭ tiu vidpunkto. Ne, mi ne povas diri, ke mi estas malĝojigita.”
“Krimo – tio estas ordinara afero al vi, ĉu?”
“Kompreneble ĝi estas malagrabla afero,” diris Mary Debenham trankvile.
“Vi estas tre anglo-saksa, fraŭlino. Vi ne sentas emocion.”
Ŝi iomete ridetis. “Mi bedaŭras, ke mi ne povas esti histeria por pruvi mian sentemon. Ĉiuokaze, personoj mortas ĉiutage.”
“Ili mortas, jes. Sed murdo estas iom pli malofta.”
“Certe.”
“Vi ne konis la murditon?”
“Mi vidis lin la unuan fojon kiam mi tagmanĝis hieraŭ.”
“Kaj kiamaniere li impresis vin?”
“Mi apenaŭ rimarkis lin.”
“Li ne impresis vin kiel malbonega persono?”
Ŝi iomete levis la ŝultrojn. “Vere, mi eĉ ne pensis pri li.”
Poirot atente rigardis ŝin. “Vi estas, mi opinias, iom malestima pri la maniero laŭ kio mi faras mian demandaron,” li diris kun ekbrilo en la okuloj. “Ne tiel, vi pensas, oni kondukus anglan enketon. Tie ĉio estus ordigita, kaj oni parolus nur pri la faktoj. Sed mi havas propran metodon. Mi unue rigardas mian atestanton, mi decidas pri lia aŭ ŝia karaktero, kaj laŭe faras miajn demandojn. Antaŭ minuto mi faris demandojn al sinjoro, kiu volis diri al mi siajn ideojn pri ĉiu temo. Nu, tian personon mi devigas resti ĉe la punkto priparolata. Mi volas, ke li respondu jes aŭ ne, ĉi tio aŭ tio. Poste, vi venis. Mi tuj rimarkas, ke vi estos orda kaj sistema. Vi parolos nur pri la nuna afero. Viaj respondoj estos malongaj kaj trafaj. Kaj ĉar, fraŭlino, la homa naturo estas kontraŭema, mi faras al vi tute malsimilajn demandojn. Mi demandas al vi, kion vi sentas , kion vi pensis . Tiu metodo ne plaĉas al vi?”
“Se vi pardonos al mi la diron, ĝi ŝajnas al mi malŝparo de tempo. Ĉu aŭ ne la vizaĝo de S-ro Ratchett plaĉis al mi ne ŝajnas al mi esti fakto, kiu helpos vin eltrovi kiu murdis lin.”
“Ĉu vi scias la veran nomon de S-ro Ratchett, fraŭlino?”
Ŝi kapjesis. “S-ino Hubbard diris tion al ĉiu.”
“Kaj kion vi opinias pri la afero Armstrong?”
“Ĝi estis tute abomena,” diris la fraŭlino fervore.
Poirot penseme rigardis ŝin.
“Vi veturas de Bagdad, mi kredas, F-ino Debenham?”
“Jes.”
“Al Londono?”
“Jes.”
“Kion vi faris en Bagdad?”
“Mi estis guvernistino por du infanoj.”
“Ĉu vi reiros al tiu ofico post via libertempo?”
“Mi ne estas certa.”
“Kial?”
“Bagdad estas malproksima. Mi preferus oficon en Londono, se mi povus tion trovi.”
“Mi komprenas. Mi pensis, ke eble vi iras por edziniĝi.”
F-ino Debenham ne respondis. Ŝi levis la okulojn kaj rigardis Poirot rekte en la vizaĝo. La rigardo videble diris, “Vi estas impertinenta.”
“Kion vi opinias pri la virino kiu kunokupas vian kupeon – F-ino Ohlsson?”
“Ŝi ŝajnas esti afabla, simpla persono.”
“Kia estas la koloro de ŝia tualet-robo?”
Mary Debenham rigardegis. “Ia bruna koloro – natura lano.”
“Do. Mi rajtas mencii sen maldiskreteco, mi esperas, ke mi rimarkis la koloron de via tualet-robo survoje de Aleppo al Istanbul. Pala malvkolora, mi kredas.”
“Jes, vi pravas.”
“Ĉu vi havas alian tualet-robon, fraŭlina. Ekzemple, skarlatan tualet-robon?”
“Ne, tiu ne estas mia.”
Poirot klinis antaŭen. Li estis kiel kato saltanta al muso.
“Do, kies?”
La fraŭlino iom retiris sin, surprizita
“Mi ne scias. Kion vi volas diri?”
“Vi ne diris, ‘Ne, mi ne havas tian’ Vi diris ‘Tiu ne estas mia’ – kio signifas ke tiu aĵo apartenas al iu alia.”
Ŝi kapjesis.
“Al iu alia en ĉi tiu trajno?”
“Jes”
“Al kiu ĝi apartenas?”
“Mi ĵus diris al vi. Mi ne scias. Mi vekiĝis hadiaŭ matene ĉirkaŭ la kvina kun la impreso, ke la trajno restis senmova dum langa tempo. Mi malfermis la pordon kaj rigardis en la koridoron, pensante ke ni estas ĉe stacidomo. Mi vidis iun en skarlata tualet-robo malproksime en la koridoro.”
“Kaj vi ne scias kiu ŝi estis. Ĉu ŝi havis helajn, malhelajn, aŭ grizajn harojn?”
“Mi ne pavas diri. Ŝi surportis ĉapeton kaj mi vidis nur la malantaŭan parton de ŝia kapo.”
“Kaj laŭ la formo?”
“Iom alta kaj maldika, mi opinias, sed estas malfacile diri. La kimono estis brodita de drakoj.”
“Jes, vi estas prava, drakoj.”
Ŝi silentis dum minuto. Li murmuris al si: “Mi ne pavas kompreni gin. Mi ne povas kompreni ĝin. Ĉio ŝajnas esti sensenca.”
Tiam levante la okulojn, li diris :
“Mi ne bezonas teni vin plu, fraŭlino.”
“Ho,” Ŝi ŝajnis esti surprizita, sed tuj leviĝis. Ĉe la pordo, tamen, ŝi hezitis momenton, kaj revenis.
“La svedino – F-ino Ohlsson – ŝajnas esti ĝenata. Ŝi diris, ke laŭ vi, ŝi estas la lasta persono, kiu vidis tiun viron viva. Ŝi opinias, mi kredas, ke pro tio vi suspektas ŝin. Ĉu mi ne povas diri al ŝi ke ŝi faris eraron? Vere, ŝi estas tia persono, kia ne dolorigus eĉ muŝon.” Ŝi ridetis dum ŝi parolis.
“Je kioma horo ŝi iris por akiri la aspirinon de S-ino Hubbard?”
“Iom post la deka kaj duono.”
“Ŝi estis for – dum kiom da tempo?”
“Ĉirkaŭ kvin minutoj.”
“Ĉu ŝi denove forlasis la kupeon dum la nokto?”
“Ne.”
Poirot turnis sin al la kuracisto “Ĉu Ratchett povus esti murdita tiel frue?”
La kuracisto kapneis.
“Do, mi opinias, ke vi povas kontentigi vian amikinon, fraŭlino.”
“Dankon.” Ŝi subite ridetis je li, rideto kiu invitis simpation. “Ŝi similas ŝafon, vi scias. Ŝi maltrankviliĝas kaj blekas.”
Ŝi forturnis sin kaj eliris.
ĈAPITRO 12 – LA ATESTO DE LA GERMANA SERVISTINO
S-ro Bouc scivoleme rigardis sian amikon “Mi ne tute komprenas vin, mon vieux . Vi provis fari – kion?”
“Mi serĉis Breĉon, mia amiko.”
“Breĉon?”
“Jes – Breĉon en la aplombo de fraŭlino. Mi volis skui ŝian aplombon. Ĉu mi sukcesis? Mi ne scias. Sed mi scias, ke ŝi ne atendis ke mi esploru la aferon tiel, kiel mi ĝin faris.”
“Vi suspektas ŝin,” diris S-ro Bouc malrapide. “Sed kial? Ŝi ŝajnas esti tre ĉarma fraŭlino – la plej lasta persono esti implikata en tia krimo.”
“Mi konsentas,” diris Constantine. “Ŝi estas malvarmsanga. Ŝi estas senemocia. Ŝi ne trapikus viron: ŝi farus proceson kontraŭ li ĉe la tribunalo.”
Poirot suspiris. “Vi devas ambaŭ forigi vian impreson ke ĉi tiu estas nepripensita kaj subita krimo. Estas du kialoj pro kiuj mi suspektas F-inon Debenham. Unu estas pro io, kion mi hazarde aŭdis, kaj kion vi ĝis nun ne scias.”
Li rakontis al ili la strangajn frazojn, kiujn li aŭdis survoje de Aleppo.
“Certe, tio estas stranga,” diris S-ro Bouc. “Ĝi bezonas klarigon. Se ĝi signifas tion, kion vi supozas, ambaŭ estas implikitaj – ŝi kaj la angla kolonelo.”
Poirot kapjesis. “Kaj precize tion la faktoj ne subtenas,” li diris. “Se ili ambaŭ estas koncernataj, kion ni atendus – ke ĉiu el ili donus alibion por la alia. Ĉu ne? Sed ne – tio ne okazis. La alibio por F-ino Debenham estas donita de svedino kiun ŝi neniam antaŭe vidis, kaj tio par Kolonelo Arbuthnot estas donita de MacQueen, la sekretario de la mortinta viro. Ne, tio estas tro facila solvo de la enigmo.”
“Vi diris, ke vi havas alian kaŭzon suspekti ŝin,” S-ro Bouc memorigis al li.
Poirot ridetis “Jes, sed tio estas nur psikologia. Mi demandas al mi, ĉu estas eble ke F-ino Debenham planis tiun krimon? Mi estas certa, ke malantaŭ la nuna afero estas trankvila, inteligenta, kaj rimedoplena menso. F-ino Debenham estas laŭ tiu priskribo.”
S-ro Bouc neante skuis la kapon. “Mi opinias, ke vi estas malprava, mia amiko. Mi ne povas kredi, ke tiu juna anglino estas krimulino.”
“Nu, do,” diris Poirot, prenante la lastan pasporton, “al la lasta nomo sur la listo. Hildegarde Schmidt, servantino de sinjorino.”
Alvokita de la konduktoro. Hildegarde Schmidt venis en la manĝ-vagonon, kaj staris respektplene atendante.
Poirot indikis, ke ŝi sidiĝu. Ŝi tion faris, kaj kviete atendis la demandadon. Ŝi ŝajnis esti tre serena virino – respektinda, sed eble ne tre inteligenta.
La metodoj de Poirot kun Hildegarde Schmidt estis tute kontraŭaj al tiuj kun Mary Debenham. Li estis tre afabla kaj bonhumora, por komfortigi la virinon. Li petis ŝin skribi ŝiajn nomon kaj adreson, kaj poste komencis ĝentile fari siajn demandojn. La intervjuo okazis germanlingve.
“Ni deziras scii kiom eble plej multe pri la okazintaĵoj de la hieraŭa nokto,” li diris. “Ni scias, ke vi ne povas doni al ni multe da informo pri la krimo mem, sed eble vi vidis aŭ aŭdis ion, kio ŝajne negrava al vi, povos esti utila al ni. Vi komprenas?”
Ŝi ŝajne ne komprenis. Ŝia larĝa bonkora vizaĝo tenis la kutiman serenan esprimon dum ŝi respondis: “Mi ne scias ion, sinjoro.”
“Nu, ekzemple, vi scias ke via mastrino bezonis vin lastan nokton?”
“Jes, tion mi scias.”
“Ĉu vi memoras la horon?”
“Ne, sinjoro. Mi estis dormanta kiam la konduktoro venis kaj diris tion al mi.”
“Jes, jes. Ĉu estis kutime tiamaniere venigi vin?”
“Ĝi ne estis nekutima. Ŝia moŝtino ofte bezonis mian ĉeeston nokte. Ŝi ne bone dormis.”
“Eh bien , do, vi ricevis la alvokon kaj vi ellitiĝis. Ĉu vi surmetis tualet-robon?”
“Ne, sinjoro, mi surmetis miajn vestojn. Mi ne ŝatus iri al ŝia moŝtino en mia tualet-robo.”
“Sed ĝi estas tre bela tualet-robo – skarlata, ĉu ne?”
Ŝi rigardis lin. “Ĝi estas malhelblua flanela tualet-robo, sinjoro.”
“Do, ni daŭrigu. Tio nur estis ŝerceto miaparte. Do, vi iris al la princino. Kaj kion vi faris post via alveno?”
“Mi masaĝis ŝin, sinjoro, kaj poste laŭtlegis al ŝi. Mi ne bone laŭtlegas, sed ŝia moŝtino diras des pli bone, ĉar ŝi pli rapide endormiĝas. Kiam ŝi estis dormema ŝi petis ke mi foriru, kaj mi fermis la libron kaj reiris al mia propra kupeo.”
“Ĉu vi scias je kioma horo tio okazis?”
“Ne, sinjoro.”
“Nu, dum kiom da tempo vi restis kun la princino?”
“Ĉirkaŭ duonhoro, sinjoro.”
“Bone, daŭrigu.”
“Unue, mi havigis por ŝi alian lankovrilon el mia kupeo. Estis tre malvarme malgraŭ la hejtado. Mi metis la kovrilon sur ŝin kaj ŝi deziris al mi bonan nokton. Mi elverŝis iom da soda-akvo por ŝi. Poste mi forigis la lumon kaj forlasis ŝin.”
“Kaj poste?”
“Ne okazis io alia, sinjoro. Mi reiris al mia kupeo kaj endormiĝis.”
“Vi renkontis neniun en la koridoro?”
“Ne, sinjoro.”
“Ekzemple, vi ne vidis sinjorinon en skarlata kimono brodita per drakoj?”
Ŝiaj mildaj okuloj fikse rigardis lin. “Ja, ne, sinjoro. Ne estis iu krom la konduktoro. Ĉiu dormis.”
“Sed vi vidis la konduktoron?”
“Jes, sinjoro.”
“Kion li faris?”
“Li venis el unu el la kupeoj, sinjoroj.”
“Kio?” S-ro Bouc antaŭenklinis. “Kiu kupeo?”
Hildegarde Schmidt aspektis timema denove, kaj Poirot riproĉe ekrigardis lin.
“Nature,” li diris. “La konduktoro ofte devas respondi al sonoriloj nokte. Ĉu vi memoras el kiu kupeo li venis?”
“Ĉirkaŭ la mezo de la vagono, sinjoro. Du aŭ tri pordoj de tiu de la princino.”
“Ha! Diru al mi, mi petas, precize kio okazis.”
“Li preskaŭ koliziis kun mi. Estis kiam mi revenas kun la kovrilo de mia kupeo al tiu de la princino.”
“Kaj li venis el kupeo kaj preskaŭ koloziis kun vi? En kiu direkto li iris?”
“En la direkto al mi, sinjoro. Li petis pardonon, kaj iris laŭ la koridoro en la direkto al la manĝ-vagono. Sonorilo eksonis, sed mi opinias ke li ne atentis ĝin.”
Ŝi paŭzis kaj diris : “Mi ne komprenas. Kiel estas…?”
Poirot parolis kuraĝige: “Ĝi estas afero de la horo,” li diris. “Nur rutina afero. Ĉi tiu konduktoro ŝajne havis tre okupatan nokton – unue li vekis vin, kaj poste devis priatenti la sonorilojn.”
“Li ne estis la konduktoro kiu vekis min, sinjoro. Tiu estis alia.”
“Do, alia. Ĉu vi antaŭe vidis lin?”
“Ne, sinjoro.”
“Ĉu vi opinias, ke vi rekonos lin se vi revidos lin?”
“Mi pensas, ke jes, sinjoro.”
Poirot flustris ion en la orelon de S-ro Bouc. Ĉi lasta eklevis sin kai iris al la pordo por doni ordonon. Poirot daŭrigis sian demandaron laŭ amika maniero.
“Ĉu vi iam vizitis Usonon, Frau Schmidt?”
“Neniam, sinjoro. Sendube ĝi estas bela lando.”
“Kredeble vi jam aŭdis kiu la murdito vere estis – ke li respondecis pri la morto de infaneto.”
“Jes, mi aŭdis tion, sinjoro. Tio estis abomena, malbonega. La bona Dio devus ne permesi tiajn aferojn. Ni ne estas tiel malbonegaj en Germanujo.” Larmoj videbliĝis en la okuloj de la virino. Ŝia patrina spirito estis tuŝita.
“Ĝi estis abomena krimo,” diris Poirot serioze.
Li eltiris el sia poŝo peceton da batisto kai donis ĝin al ŝi. “Ĉu ĉi tiu estas via poŝtuko, Frau Schmidt?”
Estis momenta silento dum la virino rigardis ĝin. Poste ŝi rigatdis ilin. Iom da koloro videbliĝis en ŝia vizaĝo.
“Ne, sinjoro. Ĝi ne apartenas al mi.”
“Ĝi surhavas la literon H, vi vidas. Pro tio mi pensis ke ĝi apartenas al vi.”
“Sed, sinjoro, ĝi estas la poŝtuko de riĉulino. Tre multekosta poŝtuko. Permane brodita. Mi opinias, ke ĝi venis el Parizo.”
“Ĝi ne estas via, kaj vi ne scias al kiu ĝi apartenas?”
“Mi? Certe ne, sinjoro.”
El la tri aŭskultantoj, nur Poirot rimarkis la etan heziton en la respondo. S-ro Bouc flustris en lian orelon. Poirot kapjesis kaj diris al la virino:
“La tri konduktoroj envenos. Bonvolu diri al mi, kiu estas tiu, kiun vi renkontis hieraŭ nokte kiam vi portis la kovrilon al la princino.”
La tri viroj envenis. Pierre Michel, la granda blonda konduktoro de la Ateno-Pariza vagono, kaj la dika konduktoro de la Bukaresta vagono. Hildegarde Schmidt rigardis ilin kaj tuj kapneis.
“Ne, sinjoro,” ŝi diris. “Neniu el tiuj estas la viro, kiun mi vidis hieraŭ nokte.”
“Sed nur ĉi tiuj konduktoroj estas en la trajno. Vi sendube eraras.”
“Mi estas tute certa, sinjoro. Ĉi tiuj estas ĉiuj altaj. grandaj viroj. Tiu, kiun mi vidis, estas malalta kaj malhela. Li havis malgrandan liphararon. Lia voĉo. Kiam li diris ‘Pardonon’ estas malforta, kiel tiu de virino. Ja, mi bone memoras lin, sinjoro.”
ĈAPITRO 13 – RESUMO DE LA ATESTO DE LA PASAĜEROJ
“Malgranda, malhela viro kun virina voĉo,” diris S-ro Bouc. La tri konduktoroj kaj Hildegarde Schmidt estis forsenditaj. S-ro Bouc faris malesperan geston.
“Sed mi komprenas nenion – absolute nenion! La malamiko, pri kiu parolis S-ro Ratchett, do estis en la trajno. Sed kie li estas nun? Kiamaniere li povus malaperi en la aeron? Mia kapo kirliĝas. Diru ion, mia amiko, mi petegas vin. Klarigu al mi kiel la neeblo povas esti ebla!”
“Tio estas bona frazo,” diris Poirot. “La neeblo ne povis okazi, tial la neeblo devas esti ebla malgraŭ la ŝajnaĵoj.”
“Klarigu al mi do, rapide, precize kio okazis hieraŭ nokte en la vagonaro.”
“Mi ne estas magiisto, mon cher . Mi estas, kiel vi, tre perpleksita viro. Ĉi tiu afero antaŭeniras laŭ tre stranga maniero.”
“Ĝi tute ne antaŭeniras. Ĝi restas kia ĝi estis.”
Poirot kapneis. “Ne, tio ne estas vera. Ni iom pli komprenas. Ni scias pri kelkaj aferoj. Ni aŭdis la ateston de la pasaĝeroj.”
“Kaj kion, tio diris al ni. Absolute nenion.”
“Mi ne tion dirus, mia amiko.”
“Eble mi troigas. La usonano, Hardman, kaj la germana servistino aldonis ion al nia scio. Tio estas, ili igis eĉ pli nekomprenebla la tutan aferon.”
“Ne, ne, ne,” diris Poirot trankvilige.
S-ro Bouc turnis sin al li. “Parolu do. Ni aŭdu la saĝecon de Hercule Poirot.”
“Ĉu mi ne diris al vi, ke mi estas tre perpleksita viro, same kiel vi? Sed almenaŭ ni povas fronti la problemon. Ni povas ordigi tiujn faktojn, kiujn ni jam scias.”
“Bonvolu daŭrigi,” diris D-ro Constantine.
Poirot tusetis, kaj ordigis paperon sur la tablo. “Ni konsideru la aferon tia, kia ĝi nunmomente estas. Unue, estas kelkaj nekontesteblaj faktoj. Ĉi tiu Ratchett, aŭ Cassetti, estis pikita en dek du lokoj, kaj mortis hieraŭ nokte. Jen fakto unu.”
“Mi akceptas vian aserton – mi akceptas ĝin, mon vieux ,” diris S-ro Bouc kun ironia gesto.
Hercule Poirot tute ne ofendiĝis. Li trankvile daŭrigis: “Mi nuntempe ne parolos pri certaj strangaĵoj, kiujn D-ro Constantine kaj mi jam priparolis. La dua grava fakto, miaopinie, estas la horo de la krimo.”
“Tio estas unu el la malmultaj aferoj, kiujn ni scias,” diris S-ro Bouc. “La krimo okazis je kvarono post la unua hodiaŭ matene. Ĉio indikas tion.”
“Ne ĉio . Vi troigas. Tamen estas atesto, kiu subtenas tiun vidpunkton.”
“Mi ĝojas, ke vi almenaŭ konsentas pri tio.”
Poirot trankvile daŭrigis, malgraŭ la interrompo.
“Ni havas antaŭ ni tri eblecojn:
“Unu: Ke la krimo okazis, kiel vi diras, je kvarono post la unua. Tion subtenas la atesto de la poŝhorloĝo, la atesto de S-ino Hubbard, kaj la atesto de la germanino, Hildegarde Schmidt. Ĝi akordiĝas kun la atesto de D-ro Constantine.
“Dua ebleco: La krimo okazis pli malfrue, kaj la atesto de la poŝhorloĝo estis intence falsigita.
“Tria ebleco: La krimo okazis pli frue, kaj la atesto estis same falsigita.
“Nu, se ni akceptas la unuan eblecon kiel la plej verŝajnan kaj tiun plej bone subtenatan de la atestaro, ni devas ankaŭ akcepti kelkajn rezultantajn faktojn. Por komenco, se la krimo okazis je kvarono post la unua, la murdinto ne povis forlasi la trajnon, kaj la demando leviĝas: Kie li estas? Kaj kiu li estas?
“Ni ekzamenu zorge la atestaron. Ni unue aŭdis pri la ekzisto de tiu viro – la malgranda, malhela viro kun virina voĉo – de la viro Hardman. Li diris, ke Ratchett parolis al li pri tiu persono, kaj dungis lin por serĉi lin. Ne estas atesto por subteni tion – ni havas nur la vorton de Hardman pri ĝi. Ni nun ekzamenu la demandon: Ĉu Hardman estas la persono, kiu li pretendas esti – unu el la stabo de New York Detektiva Agentejo?