“Ĉu ankoraŭ vivas membroj de la familio Armstrong?”
“Bedaŭrinde, tion mi ne scias. Mi kredas, ke iam mi legis pri juna fratino de S-ino Armstrong.”
Poirot daŭris paroli pri la eltrovoj. S-ro Bouc ĝoje aŭdis pri la rompita poŝhorloĝo. “Tio precize indikas al ni la horon de la krimo.”
“Jes,” diris Poirot. “Ĝi estas tre oportuna.”
En lia voĉtono estis io nepriskribebla kiu devigis al la aliaj du, ke ili kurioze rigardu lin.
“Vi diris, ke vi aŭdis Ratchett paroli al la konduktoro dudek minutojn antaŭ la unua?”
Poirot klarigis tion, kio okazis.
“Nu,” diris S-ro Bouc, “tio pruvas ke Cassetti – aŭ Ratchett, kiel mi daŭrigos nomi lin – certe vivis je dudek minutoj antaŭ la unua.”
“Dudek tri minutoj antaŭ la unua, precize.”
“Do, je la dekdua tridek sep, por diri ĝin formale, S-ro Ratchett vivis. Jen almenaŭ unu fakto.”
Poirot ne respondis, sed penseme rigardis antaŭ si. Estis frapeto ĉe la pordo, kaj la servisto envenis.
“La manĝ-vagono estas preta nun, sinjoro,” li diris.
“Ni iros tien,” diris S-ro Bouc.
“Ĉu mi povas akompani vin?” demandis Constantine
“Certe, mia kara doktoro. Se S-ro Poirot ne kontraŭstaras.”
“Tute ne, tute ne,” diris Poirot, kaj ili iris el la kupeo.
PARTO 2 – LA ATESTARO
ĈAPITRO 1 – LA ATESTO DE LA KONDUKTORO DE LA WAGON LIT
En la manĝ-vagono ĉio estis preta. Poirot kaj S-ro Bouc sidis kune ĉe la alia flanko de tablo. La kuracisto sidis ĉe la alia flanko de la trairejo. Sur la tablo antaŭ Poirot estis plano de la vagono Istanbul-Calais, kun la nomoj de la pasaĝeroj surskribitaj per ruga inko. La pasportoj kaj la biletoj estis en amaso ĉe unu flanko. Estis ankaŭ skribpapero, inko, plumoj kaj krajonoj.
“Bonege,” diris Poirot. “Ni povas senprokraste komenci nian enketon. Unue, ni devas ricevi la ateston de la konduktoro de la Wagon Lit. Kredeble vi ion scias pri li. Kian karakteron li havas? Ĉu li estas viro kies vorto estas fidinda?”
“Sendube. Pierre Michel laboris por la kompanio dum pli ol dek kvin jaroj. Li estas franco kaj loĝas apud Calais. Tute honesta. Eble li estas ne rimarkinda pro cerbkapablo.”
Poirot komprene kapjesis. “Bone”,- li diris. “Ni vidu lin.”
Pierre Michel jam retrovis iom de sia aplombo, sed li estis ankoraŭ tre nervoza.
“Mi esperas, ke la sinjoro ne pensos, ke okazis ia malatento miaflanke,” li diris maltrankvile. “Estas terura afero, kio okazis. Mi esperas, ke la sinjoro ne opinias min kulpa iamaniere?”
Trankviliginte la timojn de la viro, Poirot komencis fari siajn demandojn. Li unue eltrovis la nomon kaj adreson de Michel, dum kiom da tempo li laboris sur la fervojo, kaj dum kiom da tempo li deĵoris sur la nuna aparta vojo. Li jam sciis ĉi tiujn detalojn, sed la rutinaj demandoj taŭgis por trankviligi la viron.
“Kaj nun,” daŭrigis Poirot, “ni venu al la okazintaĵoj de la hieraŭa nokto. S-ro Ratchett iris al la lito–kiam?”
“Preskaŭ tuj post la vespermanĝo, sinjoro. Antaŭ ol ni forlasis Beograd. Tion li ankaŭ faris la antaŭan nokton. Li ordonis, ke mi pretigu la liton dum li manĝis, kaj mi tion faris.”
“Ĉu iu poste eniris lian kupeon?”
“Lia servisto, kaj lia usona sekretario, sinjoro.”
“Iu alia?”
“Ne, sinjoro, ne laŭ mia scio.”
“Bone. Kaj ĉu tio estas la lasta fojo kiam vi vidis lin aŭ aŭdis pri li?”
“Ne sinjoro. Vi forgesas, ke li uzis sian sonorilon ĉirkaŭ dudek antaŭ la unua – baldaŭ post nia halto.”
“Precize kio okazis?”
“Mi frapis ĉe la pordo, sed li vokis kaj diris ke li faris eraron.”
“Anglalingve aŭ franclingve?”
“Franclingve.”
“Diru la precizajn vortojn.”
“Ce n’est rien. Je me suis trompe. ”
“Vi estas prava,” diris Poirot. “Tion mi aŭdis. Kaj tiam vi foriris?”
“Jes, sinjoro.”
“Ĉu vi reiris al via sidloko.”
“Ne, sinjoro. Unue mi iris responde al alia sonorilo, kiu ĵus sonis.”
“Nu, Michel, mi faros gravan demandon. Kie vi estis je kvarono post la unua?”
“Mi, sinjoro? Mi estis sur mia seĝeto ĉe la fino – rigardanta tra la koridoro.”
“Vi estas certa?”
“Mais oui – almenaŭ –”
“Jes?”
“Mi iris en la apudan vagonon, la Atenan vagonon, por paroli al mia kolego tie. Ni parolis pri la neĝo. Tio estis iom post la unua. Mi ne povas diri la precizan horon.”
“Kaj vi revenis–kiam?”
“Unu el miaj sonoriloj sonis, sinjoro, mi memoras – mi diris al vi. Estis la usonanino. Ŝi funkciigis ĝin kelkajn fojojn.”
“Mi memoras,” diris Poriot. “Kaj poste?”
“Post tio, sinjoro? Mi respondis al via sonorilo kaj alportis al vi mineral-akvon. Eble duonhoron poste, mi pretigis la liton en alia kupeo–tio de la juna usonano, la sekretario de S-ro Ratchett.”
“Ĉu S-ro MacQueen estis sola en sia kupeo kiam vi iris por pretigi la liton?”
“La angla kolonelo el n-ro 15 estis kun li. Ili sidis parolante.”
“Kion faris la kolonelo kiam li foriris de S-ro MacQueen?”
“Li reiris al sia kupeo.”
“N-ro 15–tio estas apud via seĝo, ĉu ne?”
”Jes, sinjoro, ĝi estas la dua kupeo de tiu fino de la koridoro.”
“Lia lito estis jam preta?”
”Jes, sinjoro. Mi pretigis ĝin dum li mangis.”
“Je kioma horo ĉio ĉi tio okazis?”
“Mi ne povas diri precize. Certe ne pli malfrue ol la dua.”
“Kaj post tio?”
“Post tio, sinjoro, mi sidis sur mia seĝo ĝis la mateno.”
“Vi ne reiris en la Atenan vagonon?”
“Ne, sinjoro.”
“Eble vi dormis?”
“Mi opinias, ke ne, sinjoro. La senmova trajno malhelpis min dormeti kiel mi kutime faras.”
“Ĉu vi vidis iun el la pasaĝeroj en la koridoro?”
La viro pripensis. “Unu el la sinjorinoj iris al la malproksima tualetejo.”
“Kiu sinjorino?”
“Mi ne scias, sinjoro. Estis ĉe la malproksima fino, kaj ŝia dorso frontis min. Ŝi portis skarlatan kimonon kun drakoj sur ĝi.”
Poirot kapjesis. “Kaj post tio?”
“Nenio, sinjoro, ĝis la mateno.”
“Vi estas certa?”
“Ha, pardonu min, sinjoro. Vi malfermis vian pordon kaj momente elrigardis.”
“Bone, mia amiko,” diris Poirot. “Mi scivolis, ĉu vi memoros tion. Flanke, mi vekiĝis pro io, kio sonis kvazaŭ io peza falis kontraŭ mian pordon. Ĉu vi havas ian ideon, kio ĝi povus esti?”
La viro rigardis lin. “Estis nenio, sinjoro. Nenio, mi estas certa pri tio.”
“Do, mi havis malbonan sonĝon,” diris Poirot filozofe.
“Se tio, kion vi aŭdis, ne estis io en la apuda kupeo,” diris S-ro Bouc.
Poirot ne atentis la sugeston. Eble li deziris ne fari tion antaŭ la konduktoro.
“Ni parolu pri alia punkto,” li diris. “Se ni supozus, ke hieraŭ nokte murdinto eniris la trajnon, ĉu estus tute certe, ke li ne povus lasi ĝin post la faro de la krimo?”
Pierre Michel kapneis.
“Nek, ke li povus esti kaŝita ie en ĝi?”
“Oni jam bone serĉis,” diris S-ro Bouc. “Formetu tiun ideon, mia amiko.”
“Krome,” diris Michel, “neniu povis eniri la dormvagonon sen ke mi vidu lin.”
“Kie estis la lasta haltejo?”
“Vincovci.”
“Je kioma horo?”
“Ni devus ekveturi de tie je 11.58. Sed pro la vetero ni malfruis dudek minutojn.”
“Estas eble, ke iu envenis de la ordinara parto de la trajno?”
“Ne, sinjoro. Post la vespermanĝo la pordo inter la ordinaraj vagonoj kaj la dorm-vagonoj estas ŝlosita.”
“Ĉu vi malsupreniris de la trajno ĉe Vincovci?”
“Jes, sinjoro. Mi iris sur la kajon kiel kutime kaj staris apud la ŝtupo de la vagono. La aliaj konduktoroj same faris.”
“Kio pri la antaŭa pordo? Tiu apud la manĝ-vagono?”
“Ĝi estas ĉiam ŝlosita de interne.”
“Nuntempe, ĝi ne estas.”
La viro aspektis surprizata, sed lia vizaĝo heliĝis.
“Sendube unu el la pasaĝeroj malfermis ĝin por rigardi la neĝon.”
“Kredeble,” diris Poirot.
Li pense frapetis sur la tablon dum unu du minutoj.
“La sinjoro ne kulpigas min?” diris la viro timeme.
Poirot afable ridetis je li.
“Vi havis malbonŝancon, mia amiko,” li diris. “Ha! Unu alia punkto. Vi diris, ke alia sonorilo sonis je la momento kiam vi frapis la pordon de S-ro Ratchett. Efektive, mi mem aŭdis ĝin. Al kiu ĝi apartenis?”
“Ĝi estis la sonorilo de la Princino Dragomiroff. Ŝi volis, ke mi alvoku ŝian servistinon.”
“Kaj vi tion faris?”
“Jes, sinjoro.”
Poirot pense studis la planon antaŭ li, kaj klinis sian kapon.
“Tio sufiĉas por la nuna momento,” li diris.
“Dankon, sinjoro.”
La viro stariĝis. Li rigardis S-ron Bouc.
“Ne ĝenu vin,” diris la lasta. “Mi ne povas rimarki ian malatenton viaflanke.”
Tre kontenta, Pierre Michel foriris.
ĈAPITRO 2 – LA ATESTO DE LA SEKRETARIO
Dum minuto Poirot restis perdita en siaj pensoj.
“Mi opinias,” li fine diris, “ke estus bone denove paroli kun S-ro MacQueen pro tio, kion ni nun scias.”
La juna usonano baldaŭ aperis.
“Nu,” li diris, “kiel aferoj progresas?”
“Ne tro malbone. De post nia lasta interparolado mi eltrovis ion–la identecon de S-ro Ratchett.”
Hector MacQueen antaŭenklinis pro intereso.
“Jes,” li diris.
“Ratchett, kiel vi supozis, estis nur pseŭdonimo. Ratchett estis Cassetti, la viro kiu aranĝis infanŝteladon – inkluzive de la afero pri eta Daisy Armstrong.”
Esprimo de mirego aperis sur la vizaĝon de MacQueen; poste ĝi malheliĝis.
“La malbenita aĉulo!” li ekkriis.
“Vi havis nenian ideon pri tio, S-ro MacQueen?”
“Ne, sinjoro,” decide diris la juna usonano. “Se mi scius tion, mi fortranĉus la dekstran manon antaŭ ol labori por li!”
“Vi havas fortan senton pri la afero, S-ro MacQueen.”
“Mi havas apartan kaŭzon por tion fari. Mia patro estis la regiona prokuristo, kiu prizorgis la aferon, S-ro Poirot. Mi vidis S-inon Armstrong pli ol unufoje – ŝi estis bela virino. Tiel simpatia kaj korrompita.” Lia vizaĝo malheliĝis. “Se iam viro meritis tion, kion li ricevis, Ratchett aŭ Cassetti estis tia viro. Mi estas kontenta pro lia fino. Tia viro ne decis vivi!”
“Vi sentas, preskaŭ kvazaŭ vi estus preta fari mem la bonan agon?”
“Vere. Mi …” Li paŭzis, tiam ruĝiĝis iom kulpe. “Ŝajnas, ke mi kulpigas min.”
“Mi estus pli ema suspekti vin, S-ro MacQueen, se vi elmontrus tro da bedaŭro pro la morto de via estro.”
“Mi opinias, ke mi ne povus tion fari, eĉ por savi min de la ekzekutisto,” diris MacQueen severe. Tiam li aldonis: “Se mi ne estas tro scivolema, kiel vi eltrovis tion? La identecon de Cassetti, mi intencas diri.”
“Per parto de letero trovita en lia kupeo.”
“Sed certe – mi volas diri – ĉu tio ne estis tre senzorga de la maljunulo?”
“Tio dependas,” diris Poirot, “de la vidpunkto.”
Tiu rimarko ŝajne estis malklara al la junulo. Li rigardis Poirot kvazaŭ penanta kompreni lin.
“Mia nuna devo,” diris Poirot, “estas eltrovi pri la movadoj de ĉiu en la trajno. Oni ne bezonas ofendiĝi. Ĝi estas nur rutina afero.”
“Kompreneble. Komencu jam nun kaj permesu, ke mi montru mian bonan karakteron se tio estas ebla.”
“Mi ne bezonas peti de vi la numeron de via kupeo,” diris Poirot ridetante, “ĉar mi estis en ĝi kun vi dum unu nokto. Ĝi estas la dua-klasa kupeo n-roj 6 kaj 7, kaj post mia foriro vi estis sola en ĝi.”
“Prave.”
“Nu, S-ro MacQueen, mi deziras ke vi rakontu al mi kion vi faris hieraŭ vespere post kiam vi forlasis la manĝ-vagonon.”
“Tio estas tute facila. Mi reiris al mia kupeo, iom legis, eliris sur la kajon en Beograd, decidis ke estas tro malvarme, kaj ree eniris. Mi parolis dum mallonga tempo al juna anglino, kiu estas en la kupeo apud la mia. Tiam mi konversaciis kun tiu anglo, Kolonelo Arbuthnot – efektive, mi opinias, ke vi pasis nin dum ni parolis. Poste mi iris al S-ro Ratchett, kaj, kiel mi jam diris al vi, skribis notojn pri leteroj skribotaj. Mi adiaŭis lin kaj foriris. Kolonelo Arbuthnot ankoraŭ staris en la koridoro. Lia kupeo estis jam preta por la nokto, kaj mi proponis, ke li venu al mia. Mi mendis trinkaĵojn kaj ni komencis paroli. Ni diskutis pri la politikoj de la mondo kaj la registara sistemo en Hindujo, kaj pri niaj ĝenaĵoj rilate al la financa situacio kaj la krizo en New York. Kutime mi ne amikiĝas kun britoj – ili estas tro fieraj – sed mi ŝatis lin.”
“Ĉu vi scias je kioma horo li forlasis vin?”
“Iom malfrue. Preskaŭ la dua, mi opinias.”
“Vi rimarkis, ke la trajno haltis?”
“Jes. Ni iom scivolis pri ĝi. Ni elrigardis kaj vidis ke la neĝo estas iom dika, sed ni ne opiniis ĝin grava.”
“Kio okazis, kiam Kolonelo Arbuthnot fine adiaŭis vin?”
“Li iris al sia kupeo, kaj mi alvokis al la konduktoro, ke li pretigu mian liton.”
“Kie vi estis dum li tion faris?”
“Mi staris tuj ekster la pordo en la koridoro fumante cigaredon.”
“Kaj poste?”
“Poste mi enlitiĝis kaj dormis ĝis la mateno.
“Dum la vespero ĉu vi eliris la trajnon?”
“Arbuthnot kaj mi pensis ke ni eliros la trajnon en Vincovci por iom malrigidigi la krurojn. Sed estis terure malvarme kaj ni baldaŭ ensaltis.”
“Per kiu pordo vi eliris?”
“Per tiu plej proksima al nia kupeo.”
“Ĉu vi memoras ĉu ĝi estis ŝlosita?”
MacQueen momente pripensis. “Mi pensas, ke jes. Almenaŭ estis speco de barilo fiksita trans la tenilo. Ĉu pri tio vi parolas?”
“Jes. Kiam vi reeniris la trajnon, ĉu vi remetis tiun baron?”
“Ne, mi pensas, ke ne. Mi estis la lasta, kiu eniris. Ne, mi ne memoras, ke mi tion faris.”
Li aldonis subite, “Ĉu tio estas grava punkto?”
“Povas esti. Nu, mi supozas, sinjoro, ke kiam vi kaj Kolonelo Arbuthnot sidis parolante, la pordo de via kupeo en la koridoro estis malfermita?”
Hector MacQueen kapjesis.
“Mi deziras, ke se eble, vi diru al mi ĉu iu iris laŭ la koridoro post kiam la trajno forlasis Vincovci ĝis la horo kiam vi fine apartiĝis.”
MacQueen kuntiris la brovojn. “Mi opinias, ke la konduktoro trairis ĝin unufoje, venante de la direkto al la manĝ-vagono. Kaj virino iris en la kontraŭan direkton.”
“Kiu virino?”
“Mi ne povas diri. Vere, mi ne rimarkis. Je tiu momento mi argumentis kun Arbuthnot. Ŝajnas al mi, ke mi povas memori ekvidon de ia skarlata silkaĵo pasanta la pordon. Mi ne rigardis, kaj ĉiuokaze mi ne vidus la vizaĝon de la persono. Kiel vi scias, mia kupeo frontas al la manĝ-vagona fino de la trajno, tiel ke virino irante tra la koridoro en tiun direkton havus sian dorson al mi tuj post kiam ŝi estus pasinta la pordon.”
Poirot kapjesis. “Ŝi iris al la tualetejo, mi supozas?”
“Mi supozas, ke jes.”
“Kaj vi vidis ŝin reveni?”
“Nu, ne. Nun ke vi menciis ĝin, mi ne rimarkis ŝin reveni, sed mi supozas, ke ŝi devis tion fari.”
“Ankoraŭ unu demando. Ĉu vi fumas pipon, S-ro MacQueen?”
“Ne, sinjoro, mi ne tion faras.”
Poirot paŭzis momenton.
“Mi pensas, ke tio sufiĉas por la momento. Mi nun deziras vidi la serviston de S-ro Ratchett. Ĉu vi kaj li kutime veturis dua-klase?”
“Li faris tion. Sed mi kutime veturis unua-klase, se eble en la kupeo apud tiu de S-ro Ratchett. Tiuokaze oni metis la plimulton de lia pakaĵaro en mian kupeon, kaj tiam li povis facile atingi kaj ĝin kaj min kiam li tion deziris. Sed en la nuna okazo ĉiuj la unua-klasaj kupeoj estis rezervitaj kun la escepto de tiu, kiun li okupis.”
“Mi komprenas, kaj dankas vin, S-ro MacQueen.”
ĈAPITRO 3 – LA ATESTO DE LA SERVISTO
Post la usonano envenis la pal-vizaĝa anglo kun la senesprima vizaĝo, kiun Poirot jam rimarkis la antaŭan tagon. Li staris atendante. Poirot indikis, ke li sidiĝu.
“Mi komprenas, ke vi estas la servisto de S-ro Ratchett?”
“Jes, sinjoro.”
“Via nomo?”
“Edward Henry Masterman.”
“Via aĝo?”
“Tridek naŭ.”
“Kaj via hejm-adreso?”
“21, Friar Str., Clerkenwell, Londono.”
“Vi jam aŭdis, ke via mastro estas murdita?”
“Jes, sinjoro. Tre ŝoka okazaĵo.”
“Bonvolu diri al mi je kioma horo vi laste vidis S-ron Ratchett.”
La servisto pripensis.
“Devis esti ĉirkaŭ la naŭa, sinjoro, hieraŭ vespere. Je tiu horo aŭ iom poste.”
“Diru al mi precize kio okazis.”
“Mi iris al S-ro Ratchett kiel kutime, sinjoro, kaj faris laŭ liaj deziroj.”
“Precize kion vi devis fari?”
“Faldi aŭ pendigi liajn vestojn, sinjoro. Meti lian falsan dentaron en akvon, kaj vidi ke li havas ĉion, kion li deziras por la nokto.”
“Ĉu lia sinteno estis kiel kutime?”
La servisto pripensis dum momento.
“Nu, sinjoro, mi opinias, ke io maltrankviligis lin.”
“Kiamaniere?”
“Rilate al letero, kiun li legis. Li demandis, ĉu mi metis ĝin en lian kupeon. Kompreneble, mi diris al li, ke mi ne tion faris, kaj li blasfemis kaj plendis pri ĉio, kion mi faris.”
“Ĉu tio estis nekutima?”
“Certe ne, sinjoro. Li facile koleriĝis.”
“Ĉu via mastro iam prenis dormig-trinkaĵon?”
D-ro Constantine sin klinis antaŭen.
“Ĉiam, kiam li veturis per trajno, sinjoro. Li diris, ke li ne povis dormi sen ĝi.”
“Ĉu vi scias, kian drogon li kutime prenis?”
“Mi ne povas diri, sinjoro. Ne estis nomo sur la botelo. Nur ‘La dormigaĵo prenota ĉe la enlitiĝo .’”
“Ĉu li prenis ĝin hieraŭ vespere?”
“Jes, sinjoro. Mi enverŝis ĝin en glason, kaj metis ĝin sur la tableton preta por li.”
“Vi ne vidis lin trinki ĝin?”
“Ne, sinjoro.”
“Kio okazis poste?”
“Mi demandis, ĉu li bezonas ion alian, kaj je kioma horo mi veku lin matene. Li diris, ke mi ne ĝenu lin ĝis li sonorigos.”
“Ĉu tio estis kiel kutime?”
“Tute, sinjoro. Li kutime sonorigis por la konduktoro kaj petis mian ĉeeston kiam li estis preta ellitiĝi.”
“Ĉu li kutime ellitiĝis frue aŭ malfrue?”
“Tio dependis de lia humoro, sinjoro. Kelkfoje li ellitiĝis por la matenmanĝo, kelkfoje ne ĝis preskaŭ la tagmanĝ-horo.”
“Vi do, ne maltrankviliĝis kiam la mateno forpasis kaj li ne alvokis vin?”
“Ne, sinjoro.”
“Ĉu vi sciis. ke via mastro havis malamikojn?”
“Jes. sinjoro.”
La viro parolis tute senemocie.
“Kiel vi sciis?”
“Mi aŭdis lin priparoli leterojn kun S-ro MacQueen, sinjoro.”
“Ĉu vi havis amon al via mastro, Masterman?”
La vizaĝo de Masterman fariĝis, se eble, eĉ pli senesprima ol kutime.
“Mi apenaŭ povas tion diri, sinjoro. Li estis malavara mastro.”
“Sed vi ne ŝatis lin?”
“Mi diru, ke mi ne tre ŝatas usonanojn, sinjoro.”
“Ĉu vi iam estis en Usono?”
“Ne, sinjoro.”
“Ĉu vi memoras, ĉu vi legis en la ĵurnaloj pri la infanŝtela afero Armstrong?”
Iom da koloro videbliĝis sur la vangoj de la viro.
“Jes, certe, sinjoro. Knabineto, ĉu ne? Terura afero.”
“Ĉu vi sciis, ke via mastro, S-ro Ratchett estis la cefa krimulo en tiu afero?”
“Tute ne, sinjoro.” La voĉtono de la servisto enhavis varmecon kaj senton por la unua fojo. “Mi povas apenaŭ kredi tion, sinjoro.”
“Tamen, ĝi estas vera. Nun, ni parolu pri viaj agoj hieraŭ vespere. Rutina afero, vi komprenas. Kion vi faris post kiam vi forlasis vian mastron?”
“Mi diris al S-ro MacQueen, ke la mastro deziras lian ĉeeston. Poste mi iris al mia kupeo kaj legis.”
“Via kupeo estis…?”
“La lasta dua-klasa, sinjoro. Apud la manĝ-vagono.”
Poirot rigardis sian planon.
“Jes, kaj kiun liton vi okupis?”
“La malsupran, sinjoro.”
“Tio estas n-ro 4?”
“Jes, sinjoro.”
“Ĉu estis iu alia kun vi?”
“Jes, sinjoro. Granda italo.”
“Ĉu li parolas angle?”
“Nu, specon de angla lingvo, sinjoro.” La voĉtono de la servisto estis senestima. “Li estis en Usono – Chicago – mi aŭdis.”
“Ĉu vi kaj li multe interparolas?”
“Ne, sinjoro. Mi preferas legi.”
Poirot ridetis. Li povis imagi la scenon – la granda parolema italo, kaj la malestima ignoro de la servisto de la sinjoro.
“Permesu, ke mi demandu kion vi legas?” li diris.
“Nuntempe, sinjoro, mi legas La Kaptito de la Amo de s-ino Arabella Richardson.”
“Bona rakonto?”
“Mi trovas ĝin tre ĝuebla, sinjoro.”
“Nu, ni daŭrigu. Vi revenis al via kupeo kaj legis La Kaptito de la Amo , ĝis – kiam?”
“Ĉirkaŭ la deka kaj duono la italo volis enlitiĝi. Tial la konduktoro venis kaj pretigis la litojn.”
“Kaj tiam vi enlitiĝis kaj endormiĝis?”