En febra hasto la nomitaj astronaŭtoj surmetis malpezajn skafandrojn, uzatajn por planedaj esploroj kaj por eliro el ŝipo en la kosman spacon, malproksime de mortiga radiado de steloj.
Mut Ang kritike pririgardis ĉiujn, kontrolis funkciadon de sia skafandro kaj ŝaltis pumpilojn. Ili momente ensuĉis la aeron el la kluza kamero en la ŝipon. Tuj kiam la indikilo de maldenseco atingis verdan strekon, la estro turnis unu post la alia tri fustojn. Sensone, samkiel ĉio, kio okazas en la kosmo, ŝoviĝis flanken kirasaj platoj, la izola tavolo kaj la skatolo de aera ĉelo. Desaltis ronda kovrilo de la elira luko, kaj tuj hidraŭlikaj tuboj elpremis supren la plankon de la kluza kamero. La kvar astronaŭtoj trovis sin sur alto de kvar metroj super la antaŭa parto de «Teluro», sur ronda, ĉirkaŭbarita placeto, la tiel nomata placeto de supra vido.
La fremda stelŝipo en zono de bluaj lumoj estis tute blanka. Ĝi havis ne spegulan metalan surfacon, reflektantan ĉiujn specojn de kosmaj radioj, kiel la kiraso de «Teluro», sed la malbrilan, lumantan per helega blanko de monta neĝo. Nur la centra ringo estis plu eliganta malfortan bluan brilon.
La giganta ŝipo estis rimarkeble alproksimiĝanta al «Teluro». En la kosma spaco, malproksime de ajnaj gravitkampoj, ambaŭ stelŝipoj estis senteble altirantaj unu la alian, kaj tio estis atesto de tio, ke la ŝipo de la fremda mondo konsistis ne el kontraŭmaterio. «Teluro» elmetis el la maldekstra flanko gigantajn alterigajn apogilojn en aspekto de teleskopecaj risortaj tuboj.
La ekstremaĵoj de la tuboj estis provizitaj per kusenoj el elasta plasto kun defenda tavolo por la okazo, se tio, kion oni devis tuŝi en la kosmo, evidentiĝus konsistanta el kontraŭmaterio. La kupolsimila pruo de la fremda stelŝipo montriĝis supre per nigra oscedo, simila al buŝo, malfermiĝinta en impertinenta subrido. De tie elŝoviĝis balkono, ĉirkaŭbarita per oftaj maldikaj fostetoj. En la nigra faŭko ekmoviĝis io blanka. La tri kamaradoj de Afra aŭdis ŝian elŝiriĝintan ĝemon de elreviĝo. Kvin morte palaj, neproporcie larĝaj figuroj aperis sur la elstaranta placeto de la stelŝipo. Per la alto proksimume konformante al la homoj de la Tero, ili estis multe pli dikaj, la dorsoj ĝibis per krestosimilaj elstaraĵoj. Anstataŭ rondaj diafanaj helmoj de la teranoj sur la ŝultroj de la fremduloj, levitaj per transversaj rulaĵoj, lokiĝis io simila al granda kalkeca konko, turnita per la konveksaĵo malantaŭen. Antaŭe estis ventumile disirantaj kaj elstarantaj grandaj dornoj, kreantaj markezon, sub kiu la nedistingebla mallumo estis nur ete rebriletanta per nigra vitro.
La unua aperinta figuro faris abruptan geston, el kiu iĝis klare, ke la fremduloj havas du brakojn kaj du krurojn. La blanka ŝipo turniĝis per la pruo al la flanko de la tera stelŝipo kaj elmetis je pli ol dudek metroj balgon el platoj de ruĝa metalo.
Mola risorta puŝo — kaj ambaŭ ŝipoj kontaktis. Sed sur la ekstremaĵoj de la apogiloj ne ekbrilis blindiga fulmo de plena atoma disfalo, enkapsuligita per fortega magneta kampo: la materio de la renkontiĝintaj stelŝipoj estis la sama.
La starantoj sur la vida placeto de «Teluro» ekaŭdis en siaj telefonoj mallaŭtan kontentan subridon de la estro kaj interrigardis en nekompreno.
— Mi intencas konsoli ĉiujn, kaj antaŭ ĉio Afra-n, — diris Mut Ang. — Imagu al vi nin el ilia vidpunkto! Vezikaj pupoj kun artikaj ekstremaĵoj kaj grandaj rondaj kapoj… malplenaj je tri kvaronoj!
Afra sonore ekridis.
— Tuta afero estas en enhavo de la skafandroj, en tio, kio estas tie interne, kaj ekstere — estas arbitra afero!
— Da kruroj kaj da brakoj estas samtiom, kiom ĉe ni, — komencis Kari.
Sed tiam ĉirkaŭ la metala skeleto, elmetita de la blanka ŝipo, aperis faldita blanka ingo, per malplena maniko etendiĝinte al «Teluro». La antaŭa figuro sur la placeto, en kiu Mut Ang intuicie divenis estron, samrangan kun li, komencis fari gestojn, ne lasantajn dubojn, alproksimigante al la brusto la etenditajn al «Teluro» manojn. La homoj ne devigis atendi sin kaj elmetis el la malsupra parto de la ŝipkorpo kunigan tubon-galerion, uzatan por komunikado inter ŝipoj en la spaco. La galerio de «Teluro» havis cirklan sekcon, tiu de la blanka stelŝipo — vertikale elipsan. La teraj teĥnikistoj rapide faris el mola ligno transiran kadron. En la kosma frosto la ligno momente ŝanĝis sian molekulan strukturon kaj iĝis pli firma, ol ŝtalo. Dum tiu tempo sur la elstaraĵo de la fremda ŝipo aperis kubo el ruĝa metalo kun nigra antaŭa muro — ekrano. Du blankaj figuroj kliniĝis super ĝi, rektiĝis kaj depaŝis. Antaŭ rigardoj de la teranoj sur la ekrano eklumis io simila al homa figuro, kies supra parto estis ritme larĝiĝanta kaj mallarĝiĝanta. Etaj blankaj sagoj jen impetadis internen de la figuro, jen elflugadis eksteren.
— Genie simple: spirado! — ekkriis Afra. — Ili montros al ni, per kio ili spiras, konsiston de sia atmosfero, sed kiel?
Kvazaŭ respondante al ŝia demando, la spiranta modelo sur la ekrano malaperis, anstataŭiĝinte per nova figuro. Nigra punkto en grizeta ringa nubeto — sendube, nukleo de atomo, ĉirkaŭita de maldikaj orbitoj de lumantaj punktoj — elektronoj. Mut Ang eksentis, kiel kunpremiĝis la gorĝo, li ne povis diri eĉ vorton. Sur la ekrano estis jam kvar figuroj: du en la centro, unu sub la alia, ligitaj per dika blanka streko, kaj du flankaj, kunigitaj per nigraj sagoj.
Ĉiuj teranoj kun batantaj koroj estis kalkulantaj la elektronojn. La malsupra estis, evidente, la ĉefa elemento de oceano: unu elektrono ĉirkaŭ la nukleo — hidrogeno. La supra, la ĉefa elemento de atmosfero kaj spirado: naŭ elektronoj ĉirkaŭ la nukleo — fluoro!
— Ho-o! — vee ekkriis Afra Devi. — Fluoro!..
— Kalkulu, — interrompis la estro, — maldekstre supre — ses elektronoj: karbono, dekstre — sep: nitrogeno. Do jen, nun ĉio klaras. Diru, ke oni faru saman tabelon de nia atmosfero kaj de nia metabolo — ĉio estas sama, sed anstataŭ la centra supra, fluoro, ĉe ni estas oksigeno kun ĝiaj ok elektronoj. Kiel domaĝe, despere domaĝe!
Kiam la teranoj elŝovis sian tabelon, la astronaŭtoj rimarkis, kiel ŝanceliĝis la antaŭa blanka figuro sur la placeto de sia ŝipo kaj alportis la manon al la konko de sia skafandro per la gesto, komprenebla por homo de la Tero. Verŝajne, samajn sentojn, sed eĉ pli fortajn, havis la estro de la fremda stelŝipo.
La sama blanka figuro transfleksiĝis trans la baron de la placeto kaj faris per la mano abruptan svingon, kvazaŭ dishakante ion en la vakuo. La dornaj elstaraĵoj de lia kapa konko minace kliniĝis al «Teluro», kiu situis je kelkaj metroj sub la blanka ŝipo. Poste la estro de la fremduloj levis ambaŭ manojn kaj movis ilin malsupren en ioma distanco unu de la alia, kvazaŭ montrante du paralelajn ebenojn.
Mut Ang ripetis lian geston. Tiam la estro de la fremda stelŝipo alte levis unu manon en gesto de senvorta saluto, turnis sin kaj malaperis en la nigra faŭko. Lin sekvis la ceteraj.
— Iru ankaŭ ni, — diris Mut Ang, premante la mallevan stangon.
Afra eĉ ne sukcesis rigardi al la belega brilado de steloj en la nigra malpleno de la kosmo, kiu ĉiam metadis ŝin en specialan kontemplan ekstazon.
La luko fermiĝis, ekbrilis prilumo de la kluza kamero, iĝis aŭdebla facila siblado de pumpiloj — la unua signo de tio, ke la aero atingis teran densecon. La stelŝipanoj komencis demeti la skafandrojn.
— Ĉu ni konstruos vandojn, kaj poste kunigos la galeriojn? — demandis Jas Tin la estron, ĵus liberiĝinte de la helmo.
— Jes. Ĝuste tion volis diri la estro de ilia stelŝipo. Kia malfeliĉo: sur ilia planedo la gaso de la vivo estas fluoro, morte venena por ni! Kaj por ili estas same venena nia oksigeno. Multaj niaj materialoj, farboj kaj metaloj, persistaj en nia oksigena atmosfero, povas detruiĝi ĉe tuŝo kun ilia spirado. Anstataŭ akvo ĉe ili estas fluora hidrogeno — ĝuste tiu fluorida acido, kiu ĉe ni solvas vitron kaj detruas preskaŭ ĉiujn mineralojn, en kies konsiston eniras silicio, facile solviĝanta en fluora hidrogeno. Jen kial ni devas meti diafanan vandon, rezistan kontraŭ oksigeno, kaj ili metos la sian, el substanco, ne detruata de fluoro. Sed ni iru, ni devas hasti. Ni diskutos ĉion, dum estos farata la vando!
Malbrila blua planko de bufra kamero, disiganta la loĝajn ejojn disde la motoroj de «Teluro», iĝis ĥemia metiejo. Dika folio de kristale diafana plasto estis elfandita el ĥemiaĵoj, preparitaj jam sur la Tero, kaj nun estis malrapide cementiĝanta, travarmigata per hejtaj tapiŝoj. La neatendita obstaklo faris neebla la rektan komunikadon de la teranoj kun la fremduloj.
La blanka ŝipo montris neniajn vivsignojn, kvankam observantoj senĉese observadis ĝin ĉe la panoramaj ekranoj.
En la biblioteko de «Teluro» bolis laboro. Ĉiuj ŝipanoj estis elektantaj stereofilmojn kaj magnetajn fotoregistraĵojn pri la Tero, reproduktaĵojn de plej bonaj artaĵoj. Urĝe estis preparataj diagramoj kaj desegnaĵoj de matematikaj funkcioj, skemoj de kristalaj latisoj de substancoj, plej disvastiĝintaj en la tera krusto, sur aliaj planedoj kaj sur la Suno. Oni estis reguligantaj grandan stereoekranon, enmetadis en tegilon, rezistan al fluoro, harmonan sonigilon, precize transdonantan homan voĉon.
Dum mallongaj paŭzoj de manĝo kaj ripozo la astronaŭtoj pridiskutadis la neordinaran atmosferon de la patrujo de la renkontitaj kosmaj vojaĝantoj.
Cirkulado de substancoj, uzanta radian energion de la suno kaj permesanta al la vivo ekzisti kaj akumuli energion en lukto kontraŭ disipado de energio — entropio, — nepre devis ankaŭ ĉe la fremduloj sekvi la ĝeneralan skemon de la teraj transformiĝoj. Libera aktiva gaso, ĉu oksigeno, ĉu fluoro, ĉu ajna alia, povis akumuliĝi en la atmosfero nur rezulte de vivagado de vegetaĵoj. Animala vivo, inklude la homon, eluzadis oksigenon aŭ fluoron, ligante ĝin kun karbono — la ĉefa elemento, el kiu konsistis korpoj kaj de vegetaĵoj, kaj de animaloj.
Sur la fremda planedo devis esti fluorhidrogena oceano. Malkomponante helpe de radia energio de sia suno fluoran hidrogenon, same kiel ĉe ni sur la Tero akvon (oksigenan hidrogenon), vegetaĵoj de tiu planedo akumuladis karbonhidratojn kaj eligadis liberan fluoron, per kiu mikse kun nitrogeno spiradis homoj kaj animaloj, ricevante energion de brulado de karbonhidratoj en fluoro. Animaloj kaj homoj devis elspiri fluoran karbonon kaj fluoran hidrogenon.
Tia metabolo donas unu-kaj-duon-oble pli multe da energio, ol la tera kun ĝia oksigena bazo. Estas ne mirinde, ke ĝi servis por evoluo de supera pensanta vivo. Sed dialektike pli granda aktiveco de fluoro kompare kun oksigeno postulas ankaŭ pli fortan radiadon de suno. Por ke radia energio estu kapabla malkomponi molekulojn de fluora hidrogeno en vegetaĵa fotosintezo, necesas ne flav-verdaj radioj, kiel por akvo, sed radioj de pli potencaj kvantumoj, bluaj kaj violaj. Estas evidente, ke la suno de la fremduloj estas blua alttemperatura stelo.
— Kontraŭdiro! — enmiksiĝis en la interparolon Tej Eron, reveninta el la metiejo. — Fluora hidrogeno facile iĝas gaso.
— Jes, ĉe plus dudek gradoj, — respondis, rigardante en manlibron, Kari.
— Kaj glaciiĝas?
— Ĉe minus okdek.
— Sekve, ilia planedo devas esti malvarma! Tio ne konformas al blua varmega stelo.
— Kial? — kontraŭdiris Jas Tin. — Ĝi povas esti malproksima de la suno. Oceanoj povas troviĝi en moderaj aŭ polusaj zonoj de la planedo. Aŭ…
— Probable, povas esti ankoraŭ multaj «aŭ», — diris Mut Ant. — Ĉiel ajn, la stelŝipo el fluora planedo estas antaŭ ni, kaj ni baldaŭ ekscios ĉiujn detalojn de ilia vivo. Pli gravas nun kompreni alion: fluoro estas tre malofta en la Universo. Kvankam lastaj esploroj movis fluoron el la kvardeka loko laŭ grado de disvastigiteco sur la dek-okan, sed nia oksigeno okupas en la Universo la trian lokon laŭ ĝenerala kvanto da siaj atomoj post hidrogeno kaj heliumo, kaj jam post ĝi sekvas nitrogeno kaj karbono. Laŭ alia sistemo de kalkulo da oksigeno estas ducent-mil-oble pli multe, ol da fluoro. Tio povas signifi nur unu aferon: planedoj, riĉaj je fluoro, estas ege malmultaj en la kosmo, kaj da planedoj kun fluora atmosfero, do tiaj, sur kiuj longe ekzistis vegeta vivo, riĉiginta la atmosferon per libera fluoro, estas tute mizera kvanto, escepto el la regulo.
— Nun mi komprenas la geston de malespero de la estro de ilia stelŝipo, — penseme diris Afra Devi. — Ili serĉas similajn al si, kaj ilia elreviĝo estis tre forta.
— Se ĝi estis tre forta, do, sekve, ili serĉas jam delonge kaj, krome, ili jam renkontis pensantan vivon…
— Kaj ĝi estis ordinara, de nia tipo, oksigena, — subtenis Afra.
— Sed povas esti ankaŭ aliaj tipoj de atmosfero, — kontraŭdiris Tej Eron, — klora, ekzemple, aŭ sulfura, ankoraŭ hidrogensulfida.
— Ne taŭgas ili por supera vivo! — triumfe ekkriis Afra. — Ĉiuj ili donas en metabolo trioble kaj eĉ dekoble malpli da energio, ol oksigeno, nia potenca viviga oksigeno de la Tero!
— Nur ne la sulfura, — grumblis Jas Tin, — ĝia energio egalas al la oksigena.
— Ĉu vi subkomprenas atmosferon el sulfatanhidrido kaj oceanon el likva sulfuro? — demandis Mut Ang.
La inĝeniero konsente kapjesis.
— Sed tiuokaze sulfuro anstataŭas ne oksigenon, sed hidrogenon de nia Tero, — kuntiris la brovojn Afra, — do la plej ordinaran elementon de la kosmo, ĉu ne? Apenaŭ sulfuro, malofta en la Universo, povas esti ofta anstataŭanto de hidrogeno. Estas klare, ke tia atmosfero estas fenomeno eĉ pli rara, ol fluoro.
— Kaj nur por tre varmaj planedoj, — respondis Tej, foliumante la manlibron, — oceano el sulfuro estos likva nur super cent kaj ĝis kvarcent gradoj.
— Al mi ŝajnas, ke Afra pravas! — enmiksiĝis la estro. — Ĉiuj ĉi supozataj atmosferoj estas tro granda raraĵo kompare kun nia norma el la elementoj, plej disvastiĝintaj en la kosmo. Tio ne estas hazarda!
— Ne hazarda, — konsentis Jas Tin. — Sed hazardaĵoj en la senfina kosmo estas nemalmultaj. Ni prenu nian «norman» Teron. Sur ĝi, kaj ankaŭ sur ĝiaj najbaroj — la Luno, Marso, Venuso — estas multe da aluminio, ĝenerale malofta en la Universo.
— Sed tamen trovi ripeton de tiaj hazardaĵoj en tiu senfineco — estas afero de dekoj, se ne centoj, da miljaroj, — morne diris Mut Ang. — Eĉ kun pulsaj stelŝipoj. Se ili serĉas delonge, do kiel mi komprenas ilin!
— Kiel estas bone, ke nia atmosfero konsistas el la plej ordinaraj elementoj de la Universo kaj nin atendas renkontiĝo kun granda multo da similaj planedoj! — diris Afra.
— Sed unuafoje ni renkontiĝis kun tute ne simila! — respondis Tej.
Afra indigniĝis kaj estis kontraŭdironta, kiam venis la ĥemiisto de la ŝipo kun raporto, ke la diafana ŝildo estas preta.
— Sed ni ja povas eniri en ilian stelŝipon simple en kosmaj vestoj, ĉu ne? — demandis Jas Tin.
— Same, kiel ili en la nian. Probable, okazos multaj reciprokaj vizitoj, sed la unuajn konatiĝojn ni komencos per demonstro, — respondis la estro.
La astronaŭtoj fiksis la diafanan vandon ĉe fino de la transira maniko, kaj la blankaj figuroj de la fremduloj komencis saman laboron en sia galerio. Poste la teranoj kaj la fremduloj renkontiĝis en vakuo, helpante unuj al la aliaj kunfiksi stegojn kaj la transiran kadron. Glatigado de maniko de skafandro aŭ de ŝultro — la gesto de kareso kaj amikeco — estis egale komprenebla al unuj kaj al la aliaj.
Minacante per la kornosimilaj elstaraĵoj de la kapaj konkoj, la fremduloj penis vidi vizaĝojn de la teranoj tra la malheligitaj helmoj. Sed se kapoj de la teraj homoj videblis relative klare, do facile konveksaj antaŭaj ŝildetoj de helmoj de la fremduloj, kaŝitaj sub dornaj markezoj de la «konkoj», restis nepenetreblaj por teraj okuloj. Nur senerara homa intuicio diris, ke el tiu mallumo observas atentaj okuloj, streĉite kaj bonkore.
Al propono eniri en «Teluron» la blankaj figuroj respondis per negativaj gestoj de forpuŝo. Unu el ili tuŝis sian skafandron kaj poste rapide dismovis la manojn, kvazaŭ disĵetante ion.
— Li timas pri la skafandro en oksigena atmosfero, — komprenis Tej.
— Ili deziras, same kiel ni, komenci per renkontiĝo en galerio, — diris la estro.
Ambaŭ stelŝipoj — la neĝe blanka kaj la metale spegula — konsistigis nun unu tutaĵon, senmove ekpendintan en senfineco de la kosmo. «Teluro» ŝaltis fortajn varmigilojn, kaj ĝia anaro povis eniri en la kunigan tubon-galerion en ordinaraj laboraj vestoj — striktaj supertutoj el artefarita lano.
Ĉe la fremda flanko de la galerio ekbrilis blua prilumo, simila al lumo de montaj altaĵoj de la Tero. Sur la limo de la du malsame prilumitaj kameroj la diafanaj vandoj ŝajnis akvamarinaj, kvazaŭ el rigidiĝinta pura akvo de maro.
La veninta silento estis rompata nur de plioftiĝinta spirado de la emociiĝintaj teranoj. Tej Eron tuŝis per la kubuto la ŝultron de Afra kaj eksentis, ke la tuta juna virino tremas. La asistanto de la estro firme alpremis al si la biologinon, kaj Afra respondis al li per rapida danka rigardo.
En profundo de la kuniga galerio aperis grupo el ok fremduloj… Ĉu fremduloj? La homoj ne kredis al la vido. En profundo de la animo ĉiu atendis ion eksterordinaran, neniam viditan. Plena simileco de la fremduloj al la homoj de la Tero ŝajnis miraklo. Sed tio estis nur ĉe la unua rigardo. Ju pli rigardis la teranoj, des pli da diferencoj ili trovis en tio, kio ne estis kaŝita sub malhelaj vestoj — kombino de mallongaj vastaj jakoj kun longaj sakpantalonoj, rememorigantaj pri antikvaj vestaĵoj de la Tero.
Estingiĝis la blua lumo — ili ŝaltis la teran prilumon. La diafanaj vandoj perdis sian verdan lumon kaj iĝis blankaj, preskaŭ nevideblaj. Malantaŭ tiu apenaŭ rimarkebla muro staris homoj. Ĉu eblis kredi, ke ili spiras per la gaso, venenega por la Tero, kaj banas sin en maroj de ĉion mordanta fluorida acido! Proporciaj korpoj, alto, proksima al la averaĝa alto de teranoj. Stranga krudfer-griza koloro de haŭto kun arĝenteca brilo kaj kaŝita sang-ruĝa rebrilo, kia okazas sur polurita ruĝa oksido de fero — hematito. La griza tono de tiu mineralo estis sama kun la haŭto de la loĝantoj de la fluora planedo.
La rondaj kapoj estis kovritaj de densaj blu-nigraj haroj… Sed la plej mirinda trajto de iliaj vizaĝoj estis la okuloj. Nekredeble grandaj kaj plilongigitaj, kun akre oblikva tranĉo, ili okupis tutan larĝon de la vizaĝo, oblikve leviĝis per la eksteraj anguloj al la tempioj, pli alte, ol la nivelo de okuloj de la teraj homoj. La okulblankaĵoj de densa turkisa koloro ŝajnis neproporcie longaj rilate al la nigraj irisoj kaj pupiloj.
Respektive al la ampleksoj kaj situo de la okuloj, la rektaj kaj klaraj, tre nigraj brovoj estis kuniĝantaj kun la haroj alte sur la tempioj kaj preskaŭ kuniris al la maldika nazradiko, kreante larĝan obtuzan angulon. La haroj super la frunto estis malleviĝantaj de la mezo ĝis la tempio per sama klara kaj rekta linio, tute simetria al la brovoj. Tial la frunto havis konturojn de etendita horizontala rombo. La nazo, mallonga kaj malforte elstaranta, havis, same kiel ĉe la teranoj, direktitajn malsupren truojn. La malgranda buŝo kun violkoloraj lipoj montris regulan vicon da dentoj de sama pura ĉiela koloro, kiel la okulblankaĵoj. La supra duono de la vizaĝo ŝajnis tre larĝigita. Sub la okuloj la vizaĝo estis forte mallarĝiĝanta al la mentono kun iomete angulecaj konturoj. La konstruo de la oreloj restis malklara: la tempioj de ĉiuj fremduloj estis kovritaj tra la verto per orecaj fadenoj.
Inter la fremduloj estis virinoj kaj viroj. La virinoj estis diveneblaj laŭ alteco de la sveltaj koloj, rondeco de konturoj de la vizaĝoj kaj laŭ tre pufa maso da mallonge tonditaj haroj. La viroj havis plian alton, pli masivan korpon, pli larĝajn mentonojn — ĝenerale, samajn trajtojn, per kiuj diferencis ambaŭ seksoj de la teranoj.
Al Afra ŝajnis, ke la manoj de la fremduloj havas nur kvar fingrojn. Respondante al la homaj proporcioj, la fingroj de la homoj de la fluora planedo ŝajne ne havis artikojn: ili estis fleksiĝantaj glate, ne kreante angulecajn elstaraĵojn.
La piedojn ne eblis vidi: ili dronis en mola kovraĵo de la planko. La vestaĵoj en la lumo, natura por la teraj okuloj, ŝajnis malhel-ruĝaj, preskaŭ brik-ruĝaj.
Ju pli rigardis la astronaŭtoj, des malpli stranga ŝajnis la aspekto de la venintoj el la fluora planedo. Eĉ pli, al la homoj de la Tero iĝis pli komprenebla siaspeca ekzota belo de la fremduloj. Ilia ĉefa trajto estis la grandegaj okuloj, rigardantaj atente kaj tenere al la homoj, radiante varmon de saĝo kaj amikeco.
— Kiaj okuloj! — ne retenis sin Afra. — Kun tiaj estas pli facile iĝi homoj, ol kun la niaj, kvankam ankaŭ la niaj estas bonegaj!
— Kial tiel? — flustris Tej.
— Ju pli grandaj estas okuloj, des pli multe estas da elementoj de retino, des pli multajn detalojn el la ĉirkaŭanta mondo povas percepti tiaj okuloj.
Tej kapjesis, montrante komprenon.
Unu el la fremduloj elpaŝis antaŭen kaj faris invitan geston. Tuj la tera prilumo sur la transa flanko de la galerio estingiĝis.
— Ho! — malfeliĉe ekkriis Mut Ang. — Mi ne antaŭvidis!
— Mi faris, — trankvile respondis Kari, malŝaltis la ordinaran lumon kaj ŝaltis du fortajn lampojn kun filtriloj je kvarcent tridek.
— Ni aspektas mortintoj, — ĉagrenite diris Tajna, — aĉan aspekton havas la homaro en tia lumo! Rigardu, kiaj ni ĉiuj estas verdaj, kvazaŭ el marĉo.
— Viaj timoj estas vanaj, — diris Mut Ang. — Ilia spektro de plej bona vido foriras malproksime en la violan flankon, eble, eĉ en la ultraviolan. Tio subkomprenas multe pli da varmeco kaj da nuancoj, ol vidas ni, sed mi ne povas imagi, kiel.