— Verŝajne, ni ŝajnos al ili multe pli flavaj, ol efektive, — diris, pensinte, Tej.
— Kaj tio estas multe pli bone, ol la blueta kadavra koloro. Nur rigardu ĉirkaŭe! — ne ĉesis Tajna.
La teranoj faris kelkajn fotojn kaj elpuŝis en la malgrandan kluzon la harmonan sonigilon, funkciantan per kristaloj de osmio. La fremduloj subkaptis ĝin kaj metis sur tripiedan postamenton. Kari direktis en la kalikan antenon mallarĝan faskon de radiondoj. En la fluora atmosfero de la stelŝipo eksonis parolo kaj muziko de la Tero. Laŭ sama vojo estis transdonita aparato por analizo de aero, kiu permesis determini temperaturon, premon kaj konsiston de la atmosfero de la nekonata planedo. Kiel estis atendinde, la interna temperaturo de la blanka stelŝipo estis malpli alta, ol la tera, kaj ne superis sep gradojn. La atmosfera premo estis pli granda, ol la tera, kaj la gravito estis preskaŭ sama.
— Ili mem, probable, estas pli varmaj, — diris Afra, — same kiel ni estas pli varmaj ol la kutima dudekgrada temperaturo. Mi pensas, ke varmeco de iliaj korpoj estas ĉirkaŭ dek kvar niaj gradoj.
La fremduloj transdonis siajn aparatojn fermitaj en du retecaj kestetoj, ne permesantaj diveni ilian celon.
El unu kesteto aŭdiĝis altaj, interrompaj puraj sonoj, kvazaŭ degelantaj malproksime. La teranoj komprenis, ke la fremduloj aŭdas pli altajn notojn, ol ili. Se ilia aŭdo per larĝo de spektro estis proksimume egala al la tera, do parto de malaltaj notoj de homa parolo kaj muziko malaperis por la loĝantoj de la fluora planedo. La fremduloj denove ŝaltis la teran prilumon, kaj la teranoj malŝaltis la bluan lumon. Al la diafana vando aliris duopo — viro kaj virino. Ili trankvile deĵetis siajn malhel-ruĝajn vestojn kaj rigidiĝis, preninte la manojn unu de la alia, poste komencis malrapide turni sin, permesante al la teranoj pririgardi iliajn korpojn, kiuj montriĝis pli similaj al la teraj, ol iliaj vizaĝoj. Harmonia proporcieco de la figuroj de la fluoraj homoj plene konformis al la konceptoj de belo sur la Tero. Iom pli akraj transiroj en konturoj, ia akreco de ĉiuj linioj de kavetoj kaj konveksaĵoj kreis impreson de ioma anguleco, pli ĝuste, de pli kontrasta skulpteco de la korpoj de la fremduloj. Probable, la impreson plifortigis la griza koloro de la haŭto, pli malhela en faltoj kaj kavetoj.
Iliaj kapoj bele kaj fiere sidis sur la altaj koloj; la viro havis larĝajn ŝultrojn de homo de laboro kaj lukto, kaj larĝaj koksoj de la virino — patrino de pensanta estaĵo — neniom kontraŭdiris al la impreso pri intelekta forto de la senditoj de la nekonata planedo.
Kiam la fremduloj deiris kun la konata invita gesto kaj estingis la flavan teran lumon, la teranoj jam ne hezitis.
Laŭ peto de la ŝipestro antaŭ la diafana baro ekstaris, preninte la manojn unu de la alia, Tej Eron kaj Afra Devi. Malgraŭ la netera prilumo, doninta al la korpoj de la homoj malvarman koloron de blua marmoro, ĉiuj astronaŭtoj suspiris kun admiro — tiom evidenta estis la nuda belo de iliaj kamaradoj. Tion komprenis ankaŭ la fremduloj. Malklare videblaj en la neprilumita galerio, ili komencis interŝanĝi inter si rigardojn kaj nekompreneblajn mallongajn gestojn.
Afra kaj Tej staris fiere kaj malfermite, plenaj je tiu nerva vervo, kiu aperas en momentoj de plenumo de malfacilaj kaj riskaj taskoj. Finfine la fremduloj finis la filmadon kaj ŝaltis sian lumon.
— Nun mi ne dubas, ke ili havas amon, — diris Tajna, — veran, belan kaj grandan homan amon… se iliaj viroj kaj virinoj estas tiel belaj kaj saĝaj!
— Vi tute pravas, Tajna, kaj pro tio estas eĉ pli ĝoje, ĉar ili komprenos nin en ĉio, — respondis Mut Ang.
— Jes! Rigardu al Kari! Kari, ne ekamu junulinon el la fluora planedo, tio estus katastrofo por vi.
La astronavigaciisto rekonsciiĝis de la tranco kaj forturnis la okulojn, katenitajn al la anoj de la blanka stelŝipo.
— Ja mi povus! — malgaje ridetis li. — Povus, spite al la tuta diferenco de niaj korpoj, al la monstra malproksimeco de niaj planedoj. Nun mi komprenis la tutan potencon kaj forton de la homa amo.
Tiutempe la fremduloj elŝovis antaŭen verdan ekranon. Sur ĝi komencis moviĝi malgrandaj figuretoj. Ili iris procesie, leviĝante sur krutan deklivon, kaj portis sur si iajn pezajn aĵojn. Leviĝinte sur platan pinton, ĉiu figureto ĵetadis sian portaĵon kaj faladis per la vizaĝo malsupren. Simila al tera animacia filmo, la bildo atestis pri laciĝo, deziro de ripozo. La teranoj same eksentis, kiom lacigis ilin la streĉita multehora atendo kaj la unuaj impresoj de la renkontiĝo. La loĝantoj de la fluora planedo, verŝajne, esperis al renkontiĝo kun aliaj homoj kaj prepariĝis al ĝi, kreinte, ekzemple, tiajn «parolajn» filmojn.
La ŝipanaro de «Teluro», ne preta al la renkontiĝo, eliris el la embaraso. Al la vando oni alŝovis ekranon por rapidaj skizoj, kaj la pentristo de «Teluro» Jas Tin komencis skizi sinsekvajn seriojn da desegnaĵoj. Komence li montris samajn lacajn hometojn, poste desegnis unu grandan fizionomion kun tia evidente demanda esprimo, ke la fremduloj vigliĝis, kiel ĉe la apero de Tej Eron kaj Afra Devi. Poste la pentristo montris la Teron, ĉirkaŭirantan laŭ la orbito la Sunon, dividis la orbiton je dudek kvar partoj kaj nigrigis ĝian duonon. La fremduloj baldaŭ respondis per simila skemo. Ĉe ambaŭ flankoj ŝaltiĝis metronomoj, kiuj helpis determini daŭron de malgrandaj gradoj de tempo, kaj poste kalkuli ankaŭ la grandajn. La astronaŭtoj eksciis, ke la fluora planedo rotacias ĉirkaŭ sia akso proksimume dum dek kvar teraj horoj, kaj ĉirkaŭkuras sian bluan sunon dum naŭcent diurnoj. La paŭzo por ripozo, kiun proponis la fremduloj, egalis al kvin teraj horoj.
Afekciitaj, disiris la homoj el la kuniga tubo. Estingiĝis lumoj en la galerio, estingiĝis ankaŭ la ekstera prilumo de la ŝipoj. Ambaŭ stelŝipoj, malhelaj, rigidiĝis senmove unu apud la alia, kvazaŭ ĉio viva en ili pereis, glaciiĝis en monstra malvarmego kaj profundega mallumo de la spaco.
Sed interne de la ŝipoj la vivo, varmega, sciavida kaj agema, iris laŭ sia ordo. La senfine inventema homa cerbo estis serĉanta novajn rimedojn, kiel transdoni al la fratoj laŭ penso, naskitajn sur planedoj de foraj steloj, sciojn kaj esperojn, kreskigitajn per jarmiloj da senmezuraj laboroj, danĝeroj kaj suferoj. Sciojn, liberigintajn la homon unue el sub potenco de la sovaĝa naturo, poste el arbitro de sovaĝa socia ordo, el malsanoj kaj trofrua maljuneco, sciojn, levintajn la homojn al senfundaj altaĵoj de la kosmo.
La dua renkontiĝo en la galerio komenciĝis per demonstro de stelaj mapoj. Kaj por la teranoj, kaj por la loĝantoj de la fluora planedo estis tute nekonataj la stelfiguroj, preter kiuj iris la vojoj de la ŝipoj. (Nur sur la Tero astronomoj sukcesis determini precizan situon de la blua suno: en malgranda stela nubo de la Lakta Vojo, apud la Taŭ de la Serpentisto). La vojo de la fremda stelŝipo iris al stelamaso ĉe norda rando de la Serpentisto kaj kruciĝis kun la iro de «Teluro», kiam tiu atingis la sudajn limojn de la konstelacio Herkulo.
En la galerio de la fremduloj ekstaris ia krado el platoj de ruĝa metalo, alta je la alto de homo. Io ekturniĝis malantaŭ ĝi, videbla inter la platoj. Subite ili ĉiuj ŝoviĝis, turniĝis per la eĝo kaj malaperis. Anstataŭ la krado montriĝis grandega malplena spaco kun malproksime preterkurantaj blindige bluaj globoj de satelitoj de la fluora planedo. Malrapide alproksimiĝis ankaŭ ĝi mem. Larĝa blua zono de netravidebla nubaro ĉirkaŭvolvis ĝian ekvatoron. Sur la polusoj kaj en la ĉepolusaj zonoj la planedo lumis per griz-ruĝaj rebriloj, kaj la moderaj zonoj per sia purega blankeco estis similaj al la ŝelo de la fremda stelŝipo. Ĉi tie, tra la atmosfero, malforte saturita de vaporoj, malklare diveniĝis konturoj de maroj, kontinentoj kaj montoj, alternantaj per malregulaj vertikalaj strioj. La planedo estis pli granda, ol la Tero. Ĝia rapida rotacio estis ekscitanta ĉirkaŭ ĝi potencan elektran kampon. Lila lumo etendiĝis per longaj elkreskaĵoj laŭ la ekvatoro en nigron de la ĉirkaŭanta spaco.
Retenante la spiron, horon post horo sidis la homoj antaŭ la diafana vando, malantaŭ kiu la nekonata aparato plu disvolvadis kun afekcianta realeco bildojn de la fluora planedo. La homoj de la Tero ekvidis lilajn ondojn de oceano el fluora hidrogeno, kiuj ĉirkaŭlavis bordojn de nigraj sabloj, ruĝaj klifoj kaj deklivoj de breĉetiĝintaj montoj, lumantaj per palblua luna brilo. Pli proksime al la polusoj la ĉirkaŭanta aero ĉiam pli bluiĝis, iĝis pli profunda kaj pura la malhel-blua lumo de la viola stelo, ĉirkaŭ kiu rapide kuris la fluora planedo.
Montoj ĉi tie leviĝis kiel rondaj kupoloj, rulaĵoj, plataj ŝvelaĵoj kun hela opala brilo. Blua krepusko kuŝis en profundaj valoj, irantaj de polusaj montoj al festona strio da maroj sude. Grandaj golfoj fumis per opaleska kovrilo de bluaj nuboj. Gigantaj konstruaĵoj el ruĝa metalo kaj el iaj herbe verdaj ŝtonoj borderis randojn de maroj, per senfine longaj vicoj surrampis laŭ vertikalaj valoj al la polusoj. Tiujn kolosajn amasojn da konstruaĵoj, rimarkeblajn el grandega alto, disigis larĝaj strioj da densa kreskaĵaro kun verd-blua foliaro aŭ plataj kupoloj de montoj, lumantaj elinterne, kvazaŭ opaloj aŭ lunŝtonoj de la Tero. Rondaj ĉapoj de glacioj el rigidiĝinta fluora hidrogeno sur la polusoj ŝajnis juvelaj safiroj.
Bluaj, lazuraj, lilaj koloroj dominis ĉie. La aero mem kvazaŭ estis penetrita de blueta lumo, kiel de malforta sparko en gasa tubo. La mondo de la fremda planedo ŝajnis malvarma kaj senpasia, kvazaŭ vizio en kristalo — pura, malproksima kaj fantoma. La mondo, en kiu ne sentiĝis varmo, karesanta diversecon de ruĝaj, oranĝaj kaj flavaj koloroj de la Tero.
Ĉenoj da urboj videblis en ambaŭ hemisferoj de la planedo, en la zonoj, respektivaj al la polusa kaj la modera zonoj de la Tero. Ĉe la ekvatoro montoj iĝis pli akraj kaj malhelaj. Dentaj pintoj elstaris el malklara pro vaporoj supraĵo de maro, ripoj de montoĉenoj etendiĝis en latituda direkto, borderante la tropikajn regionojn de la fluora planedo.
Tie per densaj masoj pufis bluaj vaporoj: pro varmigo de la blua stelo facile elvaporiĝanta fluora hidrogeno saturigis la atmosferon, alvenadis per kolosaj nubaj muroj al la moderaj zonoj, densiĝadis kaj kaskade verŝiĝadis reen en la varman ekvatoran zonon. Digoj, indaj je gigantoj, bridis rapidecon de tiuj torentoj, enigitaj en arkojn kaj tubojn kaj servantaj kiel fonto de energio por energi-produktaj stacioj de la planedo.
Netolereble brilis kampoj da grandegaj kristaloj de kvarco — evidente, silicio ludis la rolon de nia salo en akvoj de la fluorhidrogena maro.
Urboj sur la ekrano alproksimiĝis. Iliaj konturoj kontraste desegniĝis en malvarma blua lumo. Ĉie, kie povis atingi okulo, la tuta supraĵo de la loĝataj zonoj de la planedo, eksklude la enigman ekvatoran zonon, dronantan en blua lakto de vaporoj, estis aranĝita, ŝanĝita, plibonigita per manoj kaj krea penso de la homo. Multe pli ŝanĝita, ol nia Tero, ankoraŭ konservinta netuŝitaj grandegajn areojn da rezervejoj, antikvaj ruinoj aŭ forlasitaj minejoj.
Laboro de sennombraj generacioj de miliardoj da homoj kreskis super montoj, ĉirkaŭplektis la tutan supraĵon de la fluora planedo. La vivo regis super sovaĝaj fortoj de la ŝtormaj akvoj kaj de la densa atmosfero, penetrita de mortige fortaj radioj de la blua stelo kaj de neimageble potencaj elektraj ŝargoj.
La homoj de la Tero rigardis, ne deŝirante sin, kaj la konscio kvazaŭ disduiĝis: en la memoro samtempe aperis vizio de sia gepatra planedo. Ne tiel, kiel imagis al si la patrujon antikvaj prauloj, depende de la loko de sia naskiĝo kaj vivo: jen kiel ebenaĵojn de vastaj kampoj kaj humidaj arbaroj, jen kiel ŝtonecajn malgajajn montojn, jen kiel ĝoje brilantajn sub varma suno bordojn de diafanaj maroj. La tuta Tero en diverseco de siaj klimataj zonoj — malvarmaj, moderaj kaj varmaj landoj — pasis antaŭ la mensa rigardo de ĉiu astronaŭto. Senfine belaj estis kaj arĝentecaj stepoj — regionoj de libera vento, — kaj potencaj arbaroj el malhelaj piceoj kaj cembroj, blankaj betuloj, flugilaj palmoj kaj gigantaj bluetaj eŭkaliptoj. Nebulaj bordoj de nordaj landoj en muroj de muskaj rokoj kaj blanko de koralaj rifoj en blua brilo de tropikaj maroj. Ordoneme malvarma, penetranta brilo de neĝaj montoj kaj fantoma, ŝanceliĝema nebulo de dezertoj. Riveroj — majestaj, malrapidaj kaj larĝaj aŭ freneze kurantaj kiel gregoj da blankaj ĉevaloj laŭ grandaj ŝtonoj de montfendaj fluejoj. Riĉo de farboj, diverseco de koloroj, blua tera ĉielo kun nuboj, kiel blankaj birdoj, suna varmego kaj nuba, pluva malsereno, eternaj ŝanĝiĝoj de sezonoj. Kaj inter tuta ĉi tiu riĉo de la naturo estas eĉ pli granda diverseco de homoj, de iliaj beloj, streboj, faroj, revoj kaj fabeloj, malĝojoj kaj ĝojoj, kantoj kaj dancoj, larmoj kaj tristoj…
Sama potenco de konscia laboro, afekcianta per sia inventemo, arto, fantazio, bela formo estas ĉie: en konstruaĵoj, fabrikoj, maŝinoj, ŝipoj.
Eble, la fremduloj same vidas per siaj grandegaj oblikvaj okuloj multe pli, ol la teranoj, en malvarmaj bluaj koloroj de sia planedo, kaj en ŝanĝo de sia malpli diversa naturo ili iris pli malproksimen, ol ni, la idoj de la Tero? Maturiĝis la diveno: ni, la kreitaĵoj de la oksigena atmosfero, centmiloble pli ordinara en la kosmo, trovis kaj trovos ankoraŭ grandegan kvanton da vivtaŭgaj kondiĉoj, trovos, renkontiĝos, kuniĝos kun fratoj-homoj el aliaj steloj. Sed ĉu ili, la kreitaĵoj de la rara fluoro, kun iliaj neordinaraj fluoraj albuminoj kaj ostoj, kun sango kun bluaj korpuskloj, ensorbantaj fluoron, kiel niaj ruĝaj eritrocitoj oksigenon?
Tiuj homoj estas fermitaj en la limigita spaco de sia planedo. Verŝajne, ili jam delonge vojaĝas, serĉante homojn, similajn al si, aŭ almenaŭ planedojn kun konvena al ili atmosfero el fluoro. Sed kiel ili trovu en abismoj de la Universo tiom rarajn perlojn, kiel trabatiĝu al ili tra miloj da lumjaroj? Tiel proksima kaj klara estas ilia malespero, granda elreviĝo ĉe renkontiĝo kun oksigenaj homoj, probable, jam pluran fojon.
En la galerio de la fremduloj la pejzaĝoj de la fluora planedo anstataŭiĝis per bildo de kolosaj konstruaĵoj. Deklivoj de klinitaj internen muroj similis al domoj de tibeta arkitekturo. Nenie estis rektaj anguloj, horizontalaj ebenoj — la formoj glate fleksiĝadis, transirante de vertikalo al horizontalo per ŝraŭbaj aŭ spiralaj turnoj. Malproksime aperis malhela aperturo, konture simila al tordita ovalo. Kiam ĝi elkreskis, proksimiĝinte, iĝis videble, ke la malsupra parto de la ovalo prezentas spirale fleksitan larĝan vojon, leviĝantan kaj enprofundigitan en konstruaĵon, grandan je tuta urbo. Ruĝe borderitaj grandaj bluaj signoj, malproksime similaj al akvaj ondaj faldetoj, vidiĝis super la enirejo. La enirejo estis proksimiĝanta. En ĝia profundo iĝis videbla malforte prilumita giganta halo kun muroj, lumantaj, kiel fluoreskanta fluorspato.
Kaj subite, sen averto, la bildo malaperis. La ŝokitaj astronaŭtoj, prepariĝintaj ekvidi ion eksterordinaran, eksentis kvazaŭ baton. La galerio trans la diafana vando prilumiĝis per la ordinara blua lumo. Aperis la fremdaj astronaŭtoj. Ĉi-foje ili moviĝis tre rapide, per abruptaj moviĝoj.
Ĉi-momente sur la ekrano aperis vico da sinsekvaj bildoj. Ili alternis kun tia rapido, ke la ŝipanoj apenaŭ povis sekvi ilin. Ie en mallumo de la kosmo moviĝis sama blanka stelŝipo, kia pendis nun flanke de «Teluro». Estis videble, kiel turniĝis, brilis, disĵetante radiojn ĉiuflanken, ĝia centra rado. Subite la rado ĉesis rotacii, kaj la ŝipo ekpendis en la kosma abismo, malproksime de malgranda blua stelo-nano.
El la stelŝipo impetis malantaŭen radioj, montritaj kiel streketoj sur la ekrano, en kies maldekstra angulo aperis dua stelŝipo. La flugantaj streketoj atingis ĝin, senmove starantan apud tera ŝipo, en kiu la homoj rekonis sian «Teluron». Kaj la blanka stelŝipo, ricevinta la vokon de sia kamarado, deŝoviĝis de «Teluro» ien en nigran foron.
Mut Ang suspiris tiel laŭte, ke la subuloj turniĝis al sia estro kun muta demando.
— Jes! Ili baldaŭ foriros. Ie tre malproksime iris ilia dua ŝipo. Ili iamaniere komunikiĝis, kvankam mi ne povas imagi, kiel tio eblas en nemezureblaj abismoj, disigantaj la ŝipojn. Kaj nun io okazis al la dua stelŝipo, ĝia voko atingis niajn fremdulojn, kvankam pli ĝuste estos diri — niajn amikojn.
— Eble, ĝi ne estas damaĝita, sed trovis ion gravan? — mallaŭte demandis Tajna.
— Eble. Ĉiel ajn, ili foriras. Necesas hasti per tutaj fortoj, por sukcesi foti, registri kiel eble plej multe da informo. Kaj ĉefe — la mapojn, ilian kurson, iliajn renkontiĝojn… Mi ne dubas, ke ili havis renkontiĝojn kun oksigenaj, kiel ni, homoj.
El komunikado kun la fremduloj klariĝis, ke ili povas resti por tera diurno. Homoj, stimulitaj per specialaj kuraciloj, laboris tute freneze kaj ne malsuperis al neelĉerpebla energio de la rapidaj grizaj loĝantoj de la fluora planedo.
Estis transfilmataj lernolibroj kun bildoj kaj vortoj, samtempe estis registrataj sonoj de la fremda lingvo. Estis transdonataj kolektoj kun mineraloj, akvoj kaj gasoj en rezistaj diafanaj kestoj. La ĥemiistoj de ambaŭ planedoj penis kompreni signifon de la signoj, esprimantaj konsiston de vivaj kaj malvivaj substancoj. Afra, pala pro laco, staris antaŭ diagramoj de fiziologiaj procezoj, genetikaj skemoj kaj formuloj, skemo de embriaj stadioj de evoluo de organismo de la loĝantoj de la fluora planedo. Senfinaj ĉenoj de molekuloj de fluoraj albuminoj estis samtempe mirinde similaj al niaj albuminaj molekuloj: samaj filtriloj de energio, samaj ĝiaj digoj, aperintaj en lukto de la viva materio kontraŭ entropio.
Pasis dudek horoj. En la galerio aperis Tej kaj Kari; apenaŭ vivaj pro laco, ili portis bendojn de stelaj mapoj, reflektantaj la tutan vojon de «Teluro» de la Suno al la loko de la renkontiĝo. La fremduloj ekhastis eĉ pli. Fotomagnetaj bendoj de memormaŝinoj de la teranoj estis registrantaj situojn de nekonataj steloj, montritajn per nekonataj signoj distancojn, astrofizikajn datumojn, kruciĝantajn per komplikaj zigzagoj vojojn de ambaŭ blankaj ŝipoj. Ĉio ĉi devis esti poste deĉifrita laŭ klarigaj tabeloj, anticipe preparitaj de la fremduloj.
Kaj finfine la homoj ne retenis sin de ĝojaj ekkrioj. Unue ĉe unu, poste ĉe dua, tria, kvara, kvina stelo sur la ekrano aperis pligrandigitaj rondetoj, en kiuj ekturniĝis planedoj.
Bildo de mallerta, dikventra stelŝipo anstataŭiĝis per tuta grego da aliaj, pli elegantaj ŝipoj. Sur ovalaj platformoj, mallevitaj el sub iliaj korpoj, staris en siaj skafandroj estaĵoj — sendubaj homoj. Signo de atomo kun ok elektronoj — oksigeno — kronis la bildon de la planedoj kaj ŝipoj, sed la stelŝipoj sur la skemo estis kunligitaj nur kun du el la montritaj planedoj: unu — situanta proksime al granda ruĝa suno; alia — rivoluanta ĉirkaŭ hela oreca stelo de la spektra klaso F. Evidente, la vivo sur la planedoj de la tri aliaj steloj, same oksigena, ankoraŭ ne atingis altan nivelon, permesantan eliri en la kosmon, aŭ pensantaj estaĵoj ankoraŭ ne sukcesis aperi tie.
Ekscii tion la homoj de la Tero ne sukcesis, sed en iliaj manoj estis nesupertakseblaj informoj pri vojoj, kondukantaj al tiuj loĝataj mondoj, malproksimaj je multaj centoj da parsekoj for de la loko de la renkontiĝo de la stelŝipoj.
Venis tempo por adiaŭi.
La anaroj de ambaŭ stelŝipoj viciĝis unu antaŭ la alia malantaŭ la diafana vando. La pal-bronzaj homoj de la Tero kaj la grizhaŭtaj homoj de la fluora planedo, kies nomo restis neklara por la teranoj. Ili interŝanĝis karesajn kaj malgajajn gestojn, ridetojn kaj reciproke kompreneblajn rigardojn de saĝaj, atentaj okuloj.
Antaŭe ne spertita akra sopiro ekposedis la homojn de «Teluro». Eĉ forflugo de sur la gepatra Tero, por reveni post sep jarcentoj, ne ŝajnis tia dolore nerevenigebla perdo. Ne eblis paciĝi kun la konscio, ke pasos ankoraŭ kelkaj minutoj, kaj tiuj belaj, strangaj kaj bonkoraj homoj por ĉiam malaperos en kosmaj abismoj, en sia soleca kaj senespera serĉado de pensanta vivo, parenca laŭ la naturo.
Eble, nur nun la astronaŭtoj plene, tute ekkomprenis, ke la plej grava en ĉiuj serĉoj, streboj, revoj kaj lukto — estas la homo. Por ajna civilizo, por ajna stelo, por la tuta galaksio kaj por la tuta senfina Universo la ĉefa estas la homo, lia saĝo, sentoj, forto, belo, lia vivo!
En feliĉo, konservo, evoluo de la homo estas la ĉefa tasko de la neĉirkaŭvidebla estonteco post la venko super la Koro de la Serpento, post freneza, malklera kaj malica malŝparo de viva energio en malalte organizitaj homaj socioj.
La homo estas la sola forto en la kosmo, povanta agi racie kaj, venkante plej monstrajn obstaklojn, iri al celkonforma kaj ĉiuflanka rekonstruo de la mondo, do al belo de sencohava kaj potenca vivo, plena je malavaraj kaj fortaj sentoj.
La estro de la fremduloj faris ian geston. Tuj la juna virino, kiu demonstris belon de la loĝantoj de la fluora planedo, impetis al la flanko, kie staris Afra. Larĝe disĵetinte la manojn, ŝi alpremiĝis al la vando en strebo brakumi la belan virinon de la Tero. Afra, ne rimarkante larmojn, ruliĝantajn laŭ la vangoj, sterniĝis laŭ la diafana muro, kiel batiĝanta kontraŭ vitro kaptita birdo. La lumo ĉe la fremduloj estingiĝis, kaj la nigriĝinta vitro iĝis abismo, en kiu dronis ĉiuj impetoj de la teranoj vidi ankoraŭfoje la fremdulojn, kiuj estis tiom proksimaj.
Mut Ang ordonis ŝalti la teran prilumon, sed la galerio trans la vando estis malplena.
— La ekstera grupo surmetu la skafandrojn por malkonekto de la galerio! — ordoneme enŝiriĝis en la malgajan silenton la voĉo de Mut Ang. — La meĥanikistoj — al la motoroj, la astronavigaciisto — en la stirejon! Ĉiuj prepariĝu al forflugo!