Dukornaj aktivigiloj de magneta kampo elmetiĝis por defendo. Homoj, kolektiĝintaj sur la montetoj, kaŝiĝis malantaŭ metala reto, surmetinte specialajn duonmaskojn, kiuj kovris la orelojn, la nazon kaj la buŝon per tavolo da mola plastaĵo. Sur la «kornoj» de la aktivigiloj ekbrilis signaloj, apenaŭ rimarkeblaj en lumo de tropika mateno. La verda kupolo de la giganta ŝipo ektremis, saltis je deko da metroj kaj senmoviĝis por tiuj kelkaj sekundoj, dum kiuj la magnetaj amortizaj ŝaktoj interne de la ŝipo ricevadis plenan povon. «Malhela Flamo» ekpendis, malrapide turniĝante ĉirkaŭ la vertikala akso. Pale flagretanta fosto de anamezono disfluadis sub ĝi ĝis limoj de la defenda muro. Subite la stelŝipo faris duan vertikalan salton en la ĉielon kaj tuj malaperis. Neatenditeco, simpleco, kaj krome abomena strida ŝriko tute ne similis al tondra kaj solena starto de ordinaraj stelŝipoj. Gigantaj kaj kolosaj ŝipoj foriradis el la Tero majeste, kvazaŭ fierante pri sia forto, kaj tiu ĉi malaperis, kvazaŭ forkurante.
La adiaŭintoj disiris iom elrevigitaj. Tute ne ĉiuj imagis danĝerecon de SRR kaj malfacilecon de la ekspedicio. Nur granda imagpovo aŭ profunda scio, aŭ ili ambaŭ, igis parton da homoj resti enpensiĝintaj antaŭ la malpleniĝinta kavo, kovriĝinta per blanka pulvoro de forbruligita grundo.
La homa racio, kvankam riĉiĝinta kaj evoluinta dum la lastaj tri mil jaroj, plu perceptis kelkajn fenomenojn nur de unu ekstera flanko kaj rezignis kredi, ke tiu mallerta konstruaĵo kapablas preskaŭ momente trapiki la spacon, anstataŭ ol obeeme turniĝi en ĝi, samkiel lumradioj, dum jarmiloj laŭ permesitaj kanaloj de ĝia komplika strukturo.
Uzante siajn magnetajn estingilojn de inercio, «Malhela Flamo» plu akceliĝadis per samaj saltoj, pereigaj por malnovaj stelŝipoj, kaj komunikado kun la ŝipo ĉesis.
Ene de «Malhela Flamo», tuj kiam la indikiloj de RSŜ (rapido de la spaco Ŝakti) stabiliĝis sur nivelo 0.10129, ĉiuj ŝipanoj forlasis la inercian kameron, disirinte al siaj postenoj.
En la platigita sferoido de la stirejo, pendigita en la centro de la kupolo, estis nur la ŝipestro Grif Rift, Faj Rodis kaj Div Simbel. Unu post alia estis forĵetataj variantoj de Ŝakti-orientiĝo de la stelŝipo, momente kalkulataj fare de elektronika cerbo de la kursa regpanelo. Per lertaj, fulmorapidaj turnoj de stangetoj Div Simbel intence enigadis distordajn perturbojn de gravitaj kurboj kaj erarojn, imitante hazardaĵojn de Finnegan. Finfine per malforta brilo eklumis kvar flavaj steletoj en la rezulta fenestro, kaj vibrado de la stelŝipo kvietiĝis. «Malhela Flamo» ekiris laŭ la kurso. La inĝeniero ŝaltis la pilotan aparataron kaj senmoviĝis super la indikilo de stabileco.
Faj Rodis kaj Grif Rift silente ekstaris sur diskon en la planko de la stirejo, kiu mallevis ilin sur la duan etaĝon de la ŝipo. Ĉi tie ambaŭ astronavigaciistoj kune kun Sol Sain laboris pri kalkuloj de la enira kaj elira punktoj — ambaŭ devis esti pretaj samtempe, ĉar la stelŝipo glitis sur rando de Tamas en la nul-spaco dum nur mallonga tempo, uzata por turnoj post eniro kaj antaŭ eliro. Por moviĝo en la nul-spaco la tempo de Ŝakti ne ekzistis. Necesa precizo de kalkulo por tiaspeca navigado superis ajnan imagpovon kaj ankoraŭ antaŭnelonge oni opiniis ĝin neatingebla. La unua SRR «Noogen» povis eliri nur en proksimume skizitajn zonojn de la spaco. Probablo de eraroj estis granda, kio finfine kaŭzis la pereon de «Noogen».
Post la invento de la kaskada metodo de korelacioj iĝis ebla determino de la elirloko kun precizo ĝis duonmiliardo da kilometroj. Kreitaj preskaŭ samtempe aparatoj por «palpado» de gravitkampoj el la nul-spaco malebligis katastrofojn pro eliro sur stelon aŭ alian danĝeran amasiĝon de materio. Je tiuj aparatoj esperis la freneze kuraĝaj esplorantoj de Tamas.
Kaj nun Vir Norin kaj Menta Kor estis enigantaj en maŝinojn ĉiujn anticipajn kalkulojn, faritajn de gigantaj institutoj de la Tero, por adapti ilin al konkretaj kondiĉoj en la loko de anihilacio de la stelŝipo. Ili laboris ne haste, sed ankaŭ ne distriĝante. Je ilia dispono estis kvardek tri tagoj.
Faj Rodis geste adiaŭis kun Rift kaj malrapide ekiris laŭ mola tapiŝo al sia kajuto, lokigita en vico de aliaj laŭ periferio de la dua etaĝo. Ŝia ĉeesto necesis nenie. La dum monatoj trejnitaj ŝipanoj kaj specialistoj de la ekspedicio bezonis neniajn ordonojn por ĉiutaga laboro — tio estas kondiĉoj, kiuj jam dum jarmiloj ekzistas por homoj de la Tero. Dum nenio okazas, tempo de Faj Rodis apartenis al ŝi mem, des pli ke multegaj aferoj estis tute ekster ŝia kompetenteco. Dika pordo el fibra silikolo[6] aŭtomate malfermiĝis kaj fermiĝis, tralasinte Faj-on Rodis. Ŝi fortigis alfluon de aero en la kajuton kaj donis al ĝi sian ŝatatan aromon — freŝan, varman odoron de sunvarmigitaj afrikaj stepoj. Mallaŭte zumis muroj de la kajuto, kvazaŭ vere ĉirkaŭe kuŝis savano, priblovata de vento.
Faj Rodis eksidis sur malaltan divanon, pensis iomete kaj deglitis sur blankan malmolan tapiŝon antaŭ magneta tableto. Inter aĵoj, algluiĝintaj al ĝia supraĵo, staris malgranda dioramo, kadrita per oreca ovalo. Rodis tuŝis nerimarkeblan stangeton, kaj la eta aĵo transformiĝis al videjo de senlima foro, plena je vivaj kaj fortaj koloroj de la naturo. Super malleviĝanta en nekonatejon blueta ebeno flugis facilrompa ŝveba aparato, aspektanta kiel mallerta platformo kun krude elstarantaj anguloj, kurbaj mastoj kaj polvokovrita supraĵo. Alkroĉiĝinte al iu stango, sur ĝi staris du gejunuloj. La junulo kun akraj vizaĝtrajtoj firme tenis ĉe talio la junulinon de mongola tipo. Ŝiaj nigraj haroj flirtis en vento, kaj unu mano estis levita supren — ĉu signalo, ĉu adiaŭa gesto. La morna polva ebenaĵo kun malforta kreskaĵaro kliniĝis en kaŝiĝantan antaŭe abismon, kovritan per densaj flavaj nuboj. Tiun strangan aĵon Rodis ricevis de sia instruisto Kin Ruĥ, kiu vidis en ĝi simbolaron, konforman al liaj revoj. Por Kin Ruĥ, kiu definitive priskribis la inferecon de la pasintaj tempoj, tiu dioramo iĝis ligo kun tiuj delonge malaperintaj homoj, heredanto de kies pensoj kaj sentoj li iĝis, por aprezi kaj kompreni la nemezureblan forton de iliaj heroaĵoj. De tiuj, kiuj ne paciĝis kun senelira rondo de suferoj, timo, malsanoj kaj tristo, kaptintaj la Teron ekde malnovegaj geologiaj epokoj kaj ĝis tiu tempo, kiam en la EMU oni sukcesis finfine konstrui vere superan socion — la komunisman.
Tre malfacila estas laboro de historiisto, speciale ekde kiam sciencistoj komencis okupiĝi pri la ĉefa — pri historio de spiritaj valoroj, pri procezo de rekonstruo de konscio kaj pri strukturo de la noosfero — la sumo de kreitaj de la homo scioj, arto kaj revo.
Veraj portantoj de kulturo antaŭe konsistigis mizeran malplimulton. Malapero de spiritaj valoroj, krom palacaj artaĵoj, el arkeologia dokumentaro estis tute natura. Nemalofte malaperis en ruinoj kaj sub polvo de jarmiloj tutaj insuloj de altaj kulturoj, rompante ĉenon de historia evoluo. Ĉe kresko de tera loĝantaro kaj evoluo de monokulturo de la eŭropa tipo historiistoj povis transiri de subjektivaj divenoj al vera analizo de historiaj procezoj. Aliflanke, iĝis malfacile kompreni veran signifon de dokumentoj. Misinformado kaj terura mensogo iĝis iloj de politika lukto por potenco. La tuta kvina periodo de la EDM, al kies esploro dediĉis sin Faj Rodis, estis karakterizata per kolosaj amasiĝoj de pseŭdohistoriaj verkoj de ĝuste tia speco. En ilia amaso dronas apartaj dokumentoj kaj libroj, spegulantaj realan kombinon de kaŭzoj kaj konsekvencoj.
Faj Rodis rememoris strangan senton de teruro kaj abomeno, kiu estis venanta al ŝi, dum ŝi estis enprofundiĝanta en la elektitan epokon. En koncentritaj meditoj ŝi kvazaŭ transformiĝis en iun averaĝan homon de tiu epoko, unuflanke klera, malbone informita, ŝarĝita per antaŭjuĝoj kaj per naiva, devenanta el nescio kredo je miraklo.
Sciencisto de tiu epoko ŝajnis emocie surda; emoci-riĉa artisto — malklera ĝis blindeco. Kaj inter tiuj ekstremaĵoj ordinara homo de la EDM, lasita por si mem, ne disciplinita per edukado, malsanema, perdanta kredon al si kaj al homoj, kaj situanta sur rando de nerva rompiĝo, ĵetiĝadis de unu sensencaĵo al alia en sia mallonga vivo, dependinta de multaj hazardaĵoj.
La plej terura ŝajnis manko de klara celo kaj de strebo al ekkono de la mondo ĉe tre multaj homoj, sen intereso rigardintaj en malhelan, promesantan neniujn gravajn ŝanĝojn estontecon kun ĝia neevitebla fino — morto.
La komencanta dudekkvinjara esploristino venis al la instruisto kun la mallevita kapo. Faj Rodis ĉiam opiniis sin kapabla al la malfacila tereno de antikva monohistorio, sed nun ŝi eksentis sian emocian malfortecon. Faj Rodis deziris malleviĝi en eĉ pli foran antikvecon, kie apartaj ĝermejoj de civilizo ne ebligis la monohistorian sintezon kaj ŝajnis multe pli belaj. Manko de faktoj liberigis revojn, heligitajn per imagoj de la Erao de Kuniĝintaj Manoj. Konserviĝintaj artaĵoj vestis tion nemultan, kio estis konata, per aŭreolo de granda spirita ekflugo.
Kin Ruĥ, ne kaŝante rideton, proponis al Faj daŭrigi esploradon de la EDM dum ankoraŭ unu jaro. Kiam Rodis komencis vidi, kiel en la nearanĝita vivo de la EDM forĝiĝis spiritaj, moral-etikaj bazoj de la estonta mondo, ŝi estis mirigita kaj plene kaptita de la bildo de granda lukto por scio, vero, justo, por konscia konkero de sano kaj belo. Unuafoje ŝi komprenis ŝajne misteran subitecon de la rompiĝo de la historio ĉe la limo de la EMU, kiam la homaro, turmentita per ekzistado sur sojlo de masakra milito, diserigita per klasa, nacia kaj lingva malamikeco, forkonsuminta naturajn riĉaĵojn de la planedo, faris la mondan socialisman unuiĝon. Nun, el la foro de jarcentoj, tiu giganta paŝo antaŭen impresis kiel neatendita salto. Esplorado de radikoj de estonteco, de mirinda certeco pri hela kaj bela esenco de la homo iĝis por Faj Rodis la ĉefa afero de la vivo. Kaj nun, post dek kvin jaroj, post kiam ŝi atingis kvardekjaran maturecon, ĝi kondukis ŝin al estrado de la senekzempla ekspedicio en foregan mondon, similan al la tera periodo de la fino de la EDM, — la oligarkian ŝtatan kapitalismon, iamaniere haltigitan en sia historia socia evoluo, kiun oni opiniis neevitebla. Se tio estas vero, do tie renkontiĝos danĝera, venenita per mensogaj ideoj socio, kie valoro de aparta homo estas mizera kaj lia vivo senhezite estas oferata al io ajn — al ŝtata ordo, al mono, al industrio, fine, al ajna milito pro ajna kaŭzo.
Ŝi devos stari vidalvide kun tiu mondo, kaj ne nur kiel senpasia esploristo, kies rolo estas — rigardi, studi kaj liveri al la gepatra planedo kolektitajn materialojn. Oni ŝin elektis, certe, ne pro ŝiaj senvaloraj sciencaj atingoj, sed kiel ambasadorinon de la Tero, virinon de la EKM, kiu kun tuta profundeco de sentoj, takto kaj mildeco povos transdoni al idoj de la gepatra planedo ĝojon de hela vivo de la komunisma mondo.
Faj Rodis per foriga gesto malŝaltis la dioramon. Preni kun si eron de la revo de la instruisto — tio estas nenio alia, krom eĥo de ŝia antaŭa konfuziĝo pro ekkono de la EDM! Nun, en la momento, kiam la stelŝipo rapidas renkonten al nekonata sorto, ŝi rigardis al la fluganta junulino, kiel al amikino. Tiu staris plene preta, levinte por signalo la maldikan manon, antaŭ malleviĝo en la abismon. Kaj Rodis same baldaŭ ekstaros antaŭ la morte danĝera por ĉio fremda mondo de Tormans. Ŝiaj kamaradoj atendos de ŝi decidan signalon.
Faj Rodis movis stangeton sub kuseno de la divano, kaj parto de muro de la kajuto transformiĝis al spegulo. Dum minuto ŝi esploris en ĝi sian vizaĝon, serĉante similecon kun la tragike streĉita vizaĝo de la junulino. Tamen la firma, senmanka vizaĝo de matura virino de la EKM kun ideale modlita strukturo de la forta ostaro, videbla sub la esprimivaj muskoloj kaj la senriproĉa haŭto, ege diferencis de la duoninfana esprimo de la junulino de la EDM eĉ en tre similaj emocioj.
La antaŭsento de travivaĵoj kaj maltrankvilo pri sukceso de la ekspedicio profundigis seriozecon de la verdaj okuloj de Faj Rodis, pli akre konturis la persistajn kaj firmajn lipojn.
Faj Rodis pli larĝe malfermis la okulojn kaj levis la manon — per la gesto de la flugantino sur la platformo, sed la spegulo montris ĝin patosa kaj amuza. Mallonge ridinte, Rodis forigis la spegulon, demetis la robon kaj ekkuŝis sur la divanon, malstreĉinte la korpon kaj fiksinte la rigardon sur blueta, apenaŭ lumanta globo super la kapo. Ŝi restis senmova dum tri horoj, ĝis en sistemo de koncentraj cirkloj sur la plafono ekbrilis flava punkto kaj aŭdiĝis malforta sonoro. Faj Rodis faris kelkajn gimnastikajn ekzercojn. Pasis ankoraŭ kelkaj minutoj — kaj antaŭ la spegulo staris alia virino, ŝajnanta pli severa kaj rigora en mola strikta vesto de astronaŭto kaj kun mallonga, dense surmetita hararo. Ŝi surmetis pezan signalan braceleton sur la maldekstran brakon kaj eliris el la kajuto.
En ronda ejo, situanta same sur la centra akso de la ŝipo, sub la pilota sferoido kaj la komputiloj, jam kunvenis la ekspedicianoj. Viviĝis ciferplatoj de rezervaj aparatoj, kaj sammomente tra luko en la plafono en la halon glitis Menta Kor kaj Div Simbel. Mallaŭte ekkantis «si-bemola» kordo de DES, montrante, ke ĉio estas normala en la funkcio de defendo de elektronikaj sistemoj. La stelŝipo jam ne plu postulis atenton kaj iris laŭ la donita kurso en direkto al la galaksia poluso.
Atenda silento devigis Faj-on Rodis tuj okupiĝi pri la plej malfacila — disigi la homojn je elŝipiĝontoj kaj restontoj sur la ŝipo. Ŝi komencis per montrado de fotoj, senditaj de la fremda ekspedicio el Cefeo laŭ la Ringo. Ili atingus la Teron per ordinara vojo nur post du mil kvincent jaroj, se SRR de planedoj el la konstelacio Drako ne irus en nian parton de la Galaksio kaj ne liverus mesaĝojn en la 26-an segmenton de la Granda Ringo.
La ekspedicio de cefeanoj nur dufoje ĉirkaŭflugis la planedon Tormans kaj, ne ricevinte permeson pri alteriĝo, foriris, farinte ĝeneralajn fotojn de la planedo kaj de ĝiaj loĝantoj laŭ kaptitaj televidaj elsendoj.
La ruĝa suno de Tormans — ordinara stelo por tera observanto — troviĝis en la konstelacio Linko — malluma, malriĉa je steloj regiono de altaj latitudoj de la Galaksio.
Neniu povus imagi, ke en tiu spaca profundo povis loĝiĝi teranoj. Sed fotoj, senditaj laŭ la Ringo, ne lasis dubojn — tio estas homoj, absolute similaj al teranoj.
Estis malfacile juĝi pri koloro de ilia haŭto — ŝajne, ĝi ne diferencis de tiu de pli malhelaj teranoj. Mallarĝaj kaj longaj okuloj ŝajnis nepenetreble nigraj, oblikvaj, levitaj al nazradiko brovoj donis al la vizaĝoj iom tragikan esprimon. Antropologoj trovis en profiloj de tormansanoj trajtojn de mongoloida plateco, kaj malgranda alto kaj malfortika, precipe malĝusta kompleksio same similis al homoj de la fino de la EDM kaj de la komenco de la EMU.
La supraĵo de la planedo, fotita en disŝiraĵoj de nuba kovrilo, ne similis al la Tero. Ĝi pli kompareblis kun la planedo de la Verda Suno. Indikoj de radia sondado diris al sperta rigardo de planedografoj pri negranda, kompare kun oceanoj de la Tero, profundeco de maroj de Tormans.
Ŝajne, dikeco de la atmosfero de Tormans egalis al la tera. La ruĝa suno prilumis la turniĝantan «kuŝe» planedon, kies akso koincidis kun la linio de la orbito, kaj ĝia kurado ĉirkaŭ la stelo estis pli rapida, ol tiu de la Tero.
— Se kreskaĵaro kaj, sekve, konsisto de la atmosfero ĉi tie similas al la niaj, se ĉi tie ne estas iaj speciale malsanigaj organismoj, do sur tiu ĉi planedo estas facile vivi, — rompis la silenton Tor Lik. — Ĉi tie devas malesti abruptaj ŝanĝoj de klimato, troo de radiado, tertremoj, uraganoj kaj aliaj katastrofaj fenomenoj, kiujn ni devis tiom longe mildigi.
— Ŝajne vi pravas, — konfirmis Grif Rift. — Sed tiuokaze por kio do «Tormans»? Eble, la stato de la planedo ne tiom malbonas, kaj la instruisto de Faj Rodis nur renaskigis la antikvan miton? Oni diris, ke li tro kuraĝe nomis la planedon, baziĝante nur sur anticipaj informoj. Orbitaj demografiaj profiloj de la cefea ekspedicio montris nombron de la loĝantaro ĉirkaŭ dek kvin miliardoj da homoj. Cirkulado de akva maso kaj karaktero de la reliefo atestas pri neeblo de biologia prospero de tiom granda kvanto da homoj. Eviti malsaton eblas, se sur la planedo estas faritaj aŭ ricevitaj laŭ la Ringo sciencaj malkovroj pri produktado de sinteza nutraĵo, preterante superajn organismojn. Kun la Granda Ringo ili ne komunikiĝas, kaj la rifuzo akcepti fremdan stelŝipon fare de la tuta planedo diras pri ekzisto de fermita centra potenco, por kiu apero de kosmaj gastoj estas malavantaĝa. Sekve, tiu potenco timas altajn sciojn de venantoj, kio montras ĝian malaltan nivelon, ne garantiantan necesan soci-sciencan organizon de la socio. Neniu alia respondis la vokon de la cefea stelŝipo. Tio signifas, ke la oligarkia ŝtatordo ne permesas uzi fortajn sendilojn al iu ajn, eĉ en ekstremaj okazoj.
— Tiuokaze sur la planedo okazas subpremado de individuaj interesoj, ja stelŝipo estas tia evento, al kiu devus respondi milionoj da homoj, — diris Faj Rodis, — kaj el historio de planedoj estas sciate, ke tia sistemo ĉiam koincidas kun scienca postresto kaj teĥnika malprogreso.
— Kin Ruĥ pravas! — ekkriis Ĉedi Daan. — Grandega loĝantaro sen akcelita progreso rapide forkonsumos riĉaĵojn de la planedo, malbonigos vivkondiĉojn, pli malfortigos la progreson — unuvorte, la ringo fermiĝis.
— Per similaj vortoj mia instruisto motivis sian nomon de la planedo, ĉar turmentado de homoj laŭ la formulo de infereco en tiaj kondiĉoj estas neevitebla, — konfirmis Faj Rodis.
— Ĉu vi subkomprenas la malnovan formulon aŭ ĝian novan formon, ellaboritan de Kin Ruĥ?
— Ambaŭ. La teorio estis kreita kaj nomita fare de unu filozofo kaj sciencisto de la EDM.
— Mi scias, — respondis Ĉedi Daan, — tio estis Erf Rom, vivinta el la kvina periodo.
— Ni pridiskutos la teorion pli poste. Kiam ni iĝos satelito de Tormans, ni povos observi ĝian vivon, — diris Faj Rodis. — Kaj nun ni disiĝu je du grupoj. Ĉiu prepariĝos por multflanka kleriga agado, kiu atendas tiel la restontojn por gardado de «Malhela Flamo», kiel tiujn, kiuj deiros sur la malpermesitan grundon de la planedo.
— Sed se ili denove ne deziros? — demandis Div Simbel.
— Mi elpensis trukon, kiu malfermos al ni vojon al la planedo, — respondis Faj Rodis.
— Kiun vi prenos el la ŝipanoj? — diris Sol Sain.
— Krom mi kaj tri specialistoj de la ekspedicio — tio estas Ĉedi, Tivisa kaj Tor — necesas kuracisto, teĥnologo kaj altklasa komputisto, posedanta stokastajn metodojn. Kiel teĥnologo elŝipiĝos Gen Atal, kies devojn pri kirasa defendo de la ŝipo prenos Neja Holli, komputisto estos la unua astronavigaciisto Vir Norin, kaj kuracisto — ŝi estas sola ĉe ni.
— Dankon, Faj, — Eviza sendis aeran kison, kaj Vir Norin ĝoje kapjesis, ne deŝirante rigardon de Faj Rodis, kaj eta ruĝo kolorigis liajn vangojn, palajn pro streĉa laboro dum la lastaj monatoj en malvastaj ejoj de la ŝipo.
Gen Atal dense kunpremis la maldikajn lipojn, kaj profunda vertikala falto kuŝiĝis inter liaj brovoj.
— Kaj kion pri mi? — malkontente ekkriis Olla Dez. — Mi prepariĝis al elŝipiĝo kaj estas en la plej bona fizika stato. Mi pensis, ke ankaŭ mi povos plenumi duoblan rolon de esploristo kaj demonstranto! Montri al Tormans plastikajn dancojn…
— Kaj vi montros, Olla, sendube, — kontraŭdiris Faj Rodis, — per ekrano de nia ŝipo. Vi necesas ĉi tie — por komunikado kun personaj robotoj kaj fora fotado. Tamen, se ĉio estos bonorda, ĉiu el ni estos gasto de Tormans.
— Kaj dume vi kalkulas je la plej malbona, — sulkiĝis Olla Dez.
— Je malbona, sed ne la plej, — diris Faj Rodis.