Ĉapitro 2
Laŭ rando de abismo
Kantante tiujn antikvajn vortojn laŭ la melodio de «Plugita Paradizo», Ĉedi Daan enkuris en la rondan halon, ekvidis Faj-on Rodis, kliniĝintan super legaparato, kaj konfuziĝis.
— Mi eniras en la pensomanieron de la EDM, — klarigis Ĉedi, — hodiaŭ estas ĝuste la dudeka tago, post kiam ni bremsiĝis kaj senmove pendas en spaco!
— Ĉu al vi ne ŝajnas, — la vortojn de Faj Rodis akompanis ŝia kutima glita rideto, — ke «Plugita Paradizo» ne konvenas por versoj de la EDM? Dejra Mir, antaŭnelonge kreinta la kantaton, inklinas al morna ruĝ-oranĝa spektro de melodioj. Kaj al mi ŝajnas, ke poetoj de la EDM estis bonaj homoj, ĉar ili kreadis en tiamaj kondiĉoj bonkorajn, belajn verkojn de blua spektro. Vi ja scias, ke el tiu epoko mi pleje aprezas la rusan poezion! Ĝi ŝajnas al mi la plej profunda, kuraĝa kaj homeca inter la poezia heredaĵo de la tuta tiama mondo. Bonaj homoj ĉiam portis en si malgajon de nearanĝita, infereca vivo, kaj melodioj de iliaj kantoj ne devas esti pli maĵoraj, ol de la verda spektro.
— Sed en restintaj registraĵoj de tiama muziko, — kontraŭdiris Ĉedi, — abundas eĉ flavaj melodiaj linioj.
— Vere, sed ne forgesu, Ĉedi, transformiĝante en junulinon de la EDM, ke en tiamaj verkoj ĉiam estis disigataj du flankoj — la ekstera kaj la interna. La internan oni scipovis esprimi nur malrekte, kaj la ekstera estis masko en flava, oranĝa kaj eĉ infraruĝa spektro de melodioj, oni ĝin nomis ankaŭ abstrakta, kvazaŭ ekster-emocia muziko.
— Kaj la masko servis al postuloj de la socio aŭ de la potenco, ĉu?
— Ofte, sed ne nepre. Kiel ĉiu masko, ĝi por artisto antaŭ ĉio kovris disŝiron inter la streboj kaj la vivo, kiun li devis vivi.
— Sed tiuokaze ĉiuj portis maskojn! — miris Ĉedi Daan.
— Ĝuste tiel estis. Tiujn, kiuj iufoje penis vivi sen masko, oni opiniis frenezuloj, sanktuloj aŭ tiel nomataj stultuloj — tiama termino por neagresemaj homoj kun difekta pensado.
— Kaj ĉu tio estas pruvita?
— Certe, ne. Pri interna vivo de homoj de tiu epoko ni scias malmulte, kaj ĉiam eblas misformado de nocioj, sed, pardonu, mi interrompis vin.
— Vi havas multe pli da scioj pri la EDM kaj da elekto, kantu al mi. Tion, kio speciale plaĉas al vi.
Faj Rodis, ĉirkaŭpreninte per la fingroj la malmolan mentonon, metis la kubutojn sur la tablon. Dum kelkaj minutoj ŝi restis en tiu pozo, poste ekkantis per forta alta voĉo:
Ĉedi subpremis elspiron de admiro.
— Ĉu en la blua spektro? — demandis Ĉedi.
— En la verda. Mi prenis la melodion el «Indiferenta Diino».
— «Flug' inter ombro kaj lumo…» — mediteme ripetis la verson Ĉedi. — Bonega verko! Enmemoriĝis por ĉiam. Kaj kiel ĝi konvenas al nia estonta vojo laŭ eĝo inter la stelaj vastaĵoj de Ŝakti kaj la abismo de Tamas!
— Flug' inter ombro kaj lumo — ja tio estas nia «Malhela Flamo». Mi ne pensis pri tio, — diris Rodis, — por mi sonis nur la interna senco de la kanto, kaj ĝi kondukis al la nuno. Nemalofta koincido ĉe profunda sento! — Kaj Faj Rodis ekpensis denove, kaj Ĉedi Daan elglitis en la cirklan koridoron, kie preskaŭ kunpuŝiĝis kun la astronavigaciistoj.
— Iru kun ni, Ĉedi, — invitis Menta Kor, — ni kuras por iom danci. Hodiaŭ la laboro bone progresis! Ni enigis la lastan koĥlean[9] programon, sed interne ĉio bolas pro streĉo.
— Bone, mi nur vokos kundancanton, — respondis Ĉedi, — Grif Rift-on. — Kaj ŝi levis antaŭ si ciferplaton de la signala braceleto.
Menta Kor kovris ĝin per la mano.
— Ne indas. Li leviĝis sur la verandon. — Menta ĝeniĝis, mallevinte la okulojn. — Por kio maltrankviligi Rift-on? Al mi ŝajnas, li meditas pri grandegaj problemoj.
— Ĝuste tial necesas lin distri. Evidente, vi ne scias, kion li travivis. Grif Rift perdis amatinon. Ŝi pereis dum malfermo de antikva tenejo de biologiaj venenoj. Niaj prauloj rezervis ilin en kvanto, sufiĉa por veneni la tutan planedon. Saĝo de homoj de la EKM savis ĉiujn de terura katastrofo je prezo de nur unu vivo. Sed tiu vivo estis la plej kara por Rift.
Ĉedi Daan aliris al la lifta pordo, serveme malfermiĝinta antaŭ ŝi. «Verando» nomiĝis spaco sub la kupolo ĉirkaŭ la sferoido de la pilota kajuto, — ĝi estis uzata kiel promena placeto kaj gimnastika halo. Tie jam estis kurantaj rapide kaj impete Tivisa Henako kaj Tor Lik.
Ĉedi Daan ekvidis Rift-on, kliniĝintan sur parapeton de la galerio kaj fiksrigardantan al la arĝenteca spegulo de la gimnastika baseno. Plenigita per transformita izotopo de taliumo, nevenena kaj nevolatila, ĝi servis por komplikaj ekzercoj en kondiĉoj de normala kaj altigita gravito.
Ĉedi forkondukis la inĝenieron malsupren. Kaj la morna reganto de la stelŝipo nevole ekridetis, rigardante de supre malsupren al la ruĝvangiĝinta vizaĝo de Ĉedi. Ili dancis malrapide kaj silente. Ĉedi eksentis, kiel streĉitaj moviĝoj de Grif Rift iĝis pli liberaj.
— Pasos ankoraŭ kelkaj tagoj, kaj ili, — Ĉedi kapmontris al la astronavigaciistoj, — ricevos ĉiujn datumojn. Tiam eklaboros vi. — Ĉedi suspiris. — Oni diras, ke estas nenio pli timiga, ol eniro en la nul-spacon. Povas esti…
— Mi trovos por vi lokon en la pilota kajuto. Tie estas malgranda sidilo malantaŭ la malvarmigilo de la indikilo de rapido. Ja sociologo nepre devas rigardi al la radikoj de la universo, senkompata kaj murda por la vivo, kiu traflugas en ĝiaj nigraj profundaĵoj, kiel mevo en nokta uragano.
— Tamen ĝi flugas!
— Jes, ĝuste en tio konsistas la plej granda mistero de la vivo kaj ĝia sensenceco. Materio, naskanta en si mem fortojn por kompreno de si, kolektanta informon pri si mem. Serpento, mordanta sian voston!
— Vi diras kiel antikva homo, vivinta mallarĝe, malmulte kaj sen ĝojo de ekkono.
— Ni ĉiuj, samkiel antaŭ tridek mil jaroj, iĝas mallarĝaj kaj etaj, kiam alfrontas senkompatecon de la mondo.
— Mi ne kredas. Nun ni estas multe pli dissolvitaj en miloj da spirite proksimaj homoj. Ŝajnas, ke nenio estas timinda, eĉ pereo, senspura malapero de tia eta guto, kiel mi. Tamen… pardonu, mi parolas nur pri mi.
— Kaj mi ja ne sentis vin instruistino de dua ciklo. Sed ĉu vi scias, kiel terura estas vorto «neniam» kaj kiel malfacile estas paciĝi kun ĝi? Ĝi estas neeltenebla, kaj mi estas certa, ke ĉiam estis tiel! Ekde tiu tempo, kiam la homo komencis per memoro revivigi pasintaĵojn kaj per imago rigardi en estontecon.
— Kaj la mondo estas konstruita tiel, ke «neniam» ripetiĝas en ĉiu momento de la vivo, eble, tio estas la sola neeviteble ripetiĝanta afero. Eble, vera homo estas tiu, kiu trovis en si forton kunigi profundan senton kaj tiun senkompatan «neniam». Antaŭe, kaj ankaŭ nun, multaj penis solvi tiun kontraŭdiron per lukto kontraŭ la sento. Se estonte situas «neniam», se amo, amikeco — estas nur procezoj kun neevitebla fino, do ĵuroj pri amo «por eterne», pri amikeco «por ĉiam», al kiuj tiel emis niaj antaŭuloj, estas naivaj kaj nerealaj. Sekve, ju pli da malvarmeco en rilatoj, des pli bone — tio respondas al la vera strukturo de la mondo.
— Ĉu vi ne vidas, kiom tio ne konvenas por la homo? Ja en sia bazo mem li estis kreita kiel protesto kontraŭ la «neniam», — respondis Grif Rift.
— Mi ne pensis pri tio, — konfesis Ĉedi.
— Do akceptu la lukton de emocioj kontraŭ momenteco de la vivo, kontraŭ senkompata senfineco de la universo, kiel naturan aferon, kiel unu el koordinatoj de la homo. Sed se homo kunigis en si profundecon de sentoj kaj la «neniam», ne miru pli lia malgajo!
Ĉedi Daan emociite rigardis en la klinitan al ŝi vizaĝon de la inĝeniero kaj karese glatigis lian grandan manon.
— Ni iru! — mallonge diris Grif Rift kaj kondukis ŝin sur la duan etaĝon, en sian vastan ĉambron.
La inĝeniero ŝaltis grizan lumon, uzatan por pririgardado de koloraj nuancoj, kaj deŝovis malpezan panelon en la muro. Plastika holografiaĵo revivigis bildon de tiu, kiu restis senŝanĝa nur en la memoro de Grif Rift.
Juna virino en larĝa blanka robo sidis, kuniginte la nudajn brakojn sur la genuoj kaj iomete levinte la vizaĝon, kadritan per serpa kadro de zorge aranĝitaj helaj haroj. La elstara glata frunto, la maldikaj oblikvaj brovoj kaj la gajaj, ridetantaj okuloj harmoniis kun la ridema konturo de la dika granda buŝo. La alta kolo estis ĉirkaŭita de kelkaj vicoj da rozkoloraj perloj, malleviĝintaj sur la bruston, malalte malfermitan laŭ la modo de antaŭnelongaj jaroj. Facila juna ĝojo estis eliranta de tuta ŝia figuro. Kvazaŭ en la stelŝipa kajuto aperis feino de Printempo el senmortaj fabeloj de la homaro, por transdoni al la astronaŭtoj tiun specialan antaŭsenton de realiĝonta feliĉo, kiu karakterizas nur tre junajn homojn dum disfloro de printempo, penetrita de ĉiuj aromoj, de sunbriloj kaj de freŝa vento de la Tero.
Kun tiu sento Ĉedi mallaŭte eliris el la kajuto, kiam Grif Rift estingis la stereoplastikan portreton kaj staris en la griza lumo silente kaj senmove. Kaj Ĉedi luktis kontraŭ larmoj kaj spasma bulo en la gorĝo, mirante, kiel forte efikis ŝin la renkontiĝo kun la pereinta amatino de la fama inĝeniero. «Sociologo de la Erao de Kuniĝintaj Manoj, — diris ŝi al si, — kio do okazis al vi? Ĉu vi vere iĝas virino de la EDM — nemodere kompatema, sentiva pri ajna sufero. Necesas pripensi, ĉu tio estos utila en la malfacilaj tagoj, kiam ni devos mergiĝi en la vivon de Tormans?» Ŝi jam delonge decidis viziti la planedon en rolo de ordinara tormansanino, ne gastino, ne instruistino, sed precipe lernantino. Sukcesi iĝi simila, ne diferenci, perdiĝi en homamasoj, viditaj en la fotoj, faritaj de la cefeanoj. Juĝi ne elekstere, sed elinterne — jen la ĉefa regulo de sociologo de superaj sociaj formoj. Faj Rodis aprobis ŝian projekton, nur metis kondiĉon, ke la fina decido estos farita sur Tormans…
Grif Rift plenumis sian promeson. Ĉedi profunde eksidis en la fotelon. Ĉiuj lokoj en la pilota kajuto estis okupitaj. En centro de duonrondo de regpaneloj sidis Grif Rift, iom malantaŭe kaj dekstre Div Simbel, simila al ŝtona statuo de luktisto. Maldekstre Sol Sain direktis la mallarĝigitajn okulojn al la supra vico de ekranoj. La vangostoj de lia seka vizaĝo akre elstaris, kaj profunda sulko ĉirkaŭis la mentonon de unu vango ĝis la alia. Ambaŭ astronavigaciistoj, kun indiferenta aspekto penantaj montri, ke ili faris ĉion, lokiĝis ĉe la maldekstra rando de la regpanelo. El sia pozicio Ĉedi Daan povis vidi profilon de Faj Rodis, sidanta en la «gasta» fotelo je du metroj malantaŭ la anihilacia inĝeniero. Ekstere la estrino de la ekspedicio ŝajnis tute trankvila, tamen ŝi ne povis trompi sentivan Ĉedi-n, kiu rimarkis, ke Faj emociiĝas.
«Same unuafoje», — pensis Ĉedi, retrorigardante al la hermetike fermita pordo. Tuta cetera ŝipanaro, krom Gen Atal, troviĝis en la kamero de biodefendo sub observo de Neja Holli kaj Eviza Tanet. Gen Atal restis sola en malvasta kajuto sub la kupolo, super la pilota kajuto, kien, kiel al poluso, estis kunirantaj la linioj de streĉiĝoj de fortoj, de temperatura misformiĝo kaj de reflektiloj de globaj densiĝoj de minus-kampo. La arda fantazio de Ĉedi Daan imagis la inĝenieron de kirasdefendo antikva batalisto, kaŝiĝinta malantaŭ ŝildo, preta rebati ĉiujn neatenditajn batojn de malamiko. Fakte, ĝuste tiel estis, nur anstataŭ fustoj de glavo kaj ponardo la fingroj de la inĝeniero tenis fustojn de multe pli potencaj armiloj.
La silento rompiĝis per tri notoj de akordo de la DES. Grif Rift turniĝis al Sol Sain kaj geste montris ion al li. La kantado de la DES eksilentis, la silento iĝis tiel profunda, ke la ekbrilintaj ekranoj de ĉirkaŭa vido, ŝajne, eksusuris kaj eksonoris per plenmanoj da helaj steloj maldekstre, en direkto de la galaksia centro. Implikitaj fadenoj de pinglecaj astroj tiriĝis dekstre, laŭ la ekstera branĉo de nia universo.
Laŭ dua gestosigno de Grif Rift Div Simbel turnis la stelŝipon. Malrapide foriris el la antaŭaj ekranoj sovaĝe hirta nebulo de lumanta gaso, rando de nubo da malhela materio, dense lumanta globa stelamaso, kaj longaj fadenoj de difuzita lumo en la Cigno. Nigro de kosma nokto alproksimiĝis, forĵetante en nemezureblan foron malhelajn lumetojn de malproksimaj steloj kaj galaksioj. Tio signifis, ke la «pruo» de la ŝipo turniĝis al la konstelacio Linko kaj aliris al repagulumo — kvazaŭ vando, disiganta parton de turniĝo de la mondo kaj la kontraŭmondo, Ŝakti kaj Tamas, enmetitaj unu en la alian.
Div Simbel ekturnis etan ruĝan radon, situantan sur konuso, elstaranta el la regpanelo. La stelŝipo ektremis, malgranda akcelo enpremis Ĉedi-n en profundon de la fotelo. Malsupraj randoj de la ekranoj ekflagris, estingante akrajn stelajn lumojn per rebriloj de funkciado de neŭtrina funelo. Grif Rift klakis per io, akuta signalo eksonis en ĉiuj ejoj de la ŝipo, kaj blua flamo, ekbrilinta sur la ekranoj, tremerigis Ĉedi-n kaj Faj-on Rodis. Ambaŭ virinoj instinkte ŝirmis la okulojn per la manoj, dum ili ne kutimiĝis al ŝanĝado de koloroj — lazura kaj blua, kirliĝantaj kaj rapidege ĉirkaŭfluantaj la kupolon de la stelŝipo. En la pilota kajuto iĝis mallume, kvazaŭ ĝi mergiĝis en lagon de obskuro, kovrita supre per tasego de rapidegaj strioj de lumo.
Kvar gigantaj rondaj skaloj eklumis unu super la alia sur vertikala vando, disiganta du ekranojn, en la supro de la arko de la regpaneloj. Grif Rift kapjesis al Div Simbel, kaj la inĝeniero-piloto haste turnis la ruĝan radeton malantaŭen.
Ĉedi Daan pli divenis, ol sentis turniĝon de la sferoida kajuto, la ciferplatoj ekflagris per kuro de oranĝkoloraj lumoj, kaj iliaj grandegaj indikiloj ekmoviĝis maldekstren, tremante kaj dise ŝanceliĝante. Grif Rift kliniĝis super la regpanelo, kaj liaj manoj, prilumitaj nur per rebrilo de la ciferplatoj, ekflugis super klavoj de la aparataro kun rapido de virtuoza muzikisto. La indikiloj estis malrapide haltantaj, unu post alia ĉesigante sian neregulan tremadon, kaj dekstre sur la ekranojn komencis rampi mallumo. Tio estis ne nokta mallumo de la Tero, plenigita per aero, aromoj kaj sonoj de la vivo. Kaj ne mallumo de la kosma spaco, kies nigro ĉiam subkomprenas neĉirkaŭpreneblan vaston. Sur la stelŝipon rampis io nekaptebla per sensoj kaj racio, havanta neniun el ecoj, kutimaj por la homo, eĉ ne difinebla abstrakte. Tio estis nek substanco, nek spaco, nek vakuo, nek nubo. Io tia, en kio ĉiuj sentoj de la homo samtempe dronis kaj rezistis, kaŭzante profundegan teruron. Ĉedi Daan alkroĉiĝis al la fotelo kaj kunpremis la dentojn, kaptita per praa timo. Tremante tuta, Ĉedi haltigis la rigardon sur la longa severa vizaĝo de Grif Rift, senmoviĝinta super siaj aparatoj. Kvar ciferplatoj super lia kapo nun brilis per malhela flava lumo. Akre kontrastis la pintoj de la indikiloj — du supren, du malsupren, — alrampintaj al la vertikala streko. Tuj kiam la indikiloj tuŝis tiun strekon, la stelŝipo ektremegis. Por sekundo antaŭ la okuloj de Ĉedi aperis neforgesebla grandioza vidaĵo — lumantaj per ponardaj radioj stelaj nuboj, strioj kaj globoj ĝis la vertikala ciferplata fosto mem, kaj maldekstre — ĉion pleniginta muro de mallumo.
Kaj subite ĉio estingiĝis. Sento de falo en abismon sen apogo kaj savo premis la estingiĝantan konscion de Ĉedi. Neeldireble turmenta sento de interna nerva eksplodo igis ŝin krii sufere kaj sensence. En la realo Ĉedi nur sensone movetis la lipojn. Al ŝi ŝajnis, ke tuta ŝia korpo elvaporiĝas, kiel guto de akvo. Poste glacia malvarmo katenis ŝin en profundo de tiu abismo, kien ŝi estis falanta sen fino…
Kun sento de tuteco de la korpo al Ĉedi revenis la konscio. Strietoj de fortodona gasa miksaĵo milde ĉirkaŭfluis ŝian vizaĝon, kovritan de ŝvito. Malrapide, timante ne transvivi duan disfalon de la konscio, Ĉedi strabis al la dekstraj ekranoj. Sur ili videblis nenio, krom malklara kaj griza malpleno. Maldekstre, kie antaŭe brilis luma forto de milionoj da sunoj de la centro de la Galaksio, same estis griza nenio. Ĉedi renkontis rigardon de Faj Rodis, kiu malforte ekridetis, kaj, vidante, ke Ĉedi intencas ion diri, almetis la fingrojn al la lipoj.
Grif Rift, Div Simbel kaj Sol Sain kuntiris siajn fotelojn. En la triangulo de iliaj ŝultroj kaj kapoj lumis nun malalta, diafana, kiel kristalo, kolono. Interne de ĝi laŭ apenaŭ videbla spiralo fluis likvaĵo, simila al hidrargo. Eĉ eta malrapidiĝo aŭ rapidiĝo de ĝia fluado kaŭzis salton de unu el la indikiloj de la grandaj ciferplatoj kaj mallongan postuleman sonon el sub la regpanelo. Kun la sono ĉiuj tri kapoj tremeradis, streĉiĝante, kaj denove iĝadis senmovaj, kiam la indikilo revenadis al la streko.
Eksonis speciale insista signalo, la du indikiloj moviĝis samtempe. Sur la dekstra ekrano el la griza nebulo aperis makulo da mallumo.
Ĉedi sufiĉe konis la novajn konceptojn pri konstruo de la universo, por kompreni tiun makulon kiel elstaraĵon de Tamas. Ŝi sciis, ke gravitaj kampoj en nia universo havas tre diversan formon, plej ofte de turboj, funeloj, tre platigitaj konusoj, tiriĝintaj ĉene en direktoj de anizotropio de la spac-tempo. Estas nenio mirinda, se kontraŭgravitaj por ni kampoj de la kontraŭmondo, alidire la gravito de Tamas, estas konstruitaj analogie kaj malantaŭ tiu ondforma elstaraĵo estas kaŝitaj densiĝoj de kontraŭmaterio — nigraj galaksioj kaj nevideblaj sunoj de Tamas.
Iam al homoj ŝajnis nekredebla, ke en najbaraj galaksioj, kiel la nebulozo de Andromedo, povas troviĝi loĝataj mondoj. Kaj eĉ pli frue aperadis vertiĝo pro imago pri loĝantoj de planedoj de Arkturo aŭ Altairo. Nun por la homo jam ne sufiĉas sia universo kun ĝiaj miliardoj da galaksioj, kaj li aliras al la teruranta mallumo de la kontraŭmondo, kiu, kiel evidentiĝis, estas tre proksima. Sed kian kuraĝon kaj strebon al scio devas havi homoj, por ne nur sentime ekstari antaŭ muro de teruro, sed eĉ strebi penetri tra ĝi en tion, por kio ordinara homo, kiel Ĉedi mem, ne havas eĉ pensan difinon! Kaj ŝi preskaŭ kuraĝis instrui pri vivo Grif Rift-on mem! Ne, ŝi parolis kun li bone, kun amika kompreno kaj kunsento…
«Flug' inter ombro kaj lumo…» — eksonis en la memoro la kanto de Rodis… Vere. La vertikala fosteto kun ciferplatoj simbolas eĝon. Deglitu de ĝi, kaj… ŝi scias nun, kio estos en Tamas! Eblas trafi ankaŭ en nian mondon, la luman Ŝakti, sed ankaŭ ĝi estas mortiga, se eliri tro proksime al stelo aŭ en globan stelamason. Tiel oni glitas surfante laŭ ondoj, kun tiu diferenco, ke tro granda sorto staras malantaŭ la flugo de «Malhela Flamo» kaj la dek tri vivoj de ĝia anaro. Grif Rift diris al ŝi pri mevo, fluganta en nokta uragano, — kaj li sciis, pri kio diris! Por li tio estas ne poezia komparo, sed preciza bildo de SRR. Ne, sufiĉas! La radikoj de la universo estas tro timigaj por ŝi, kreskigita en la zorgema socio de la Tero. Estas interese, kion sentis Faj Rodis, — jen ŝi, same senmova, kiel la triopo ĉirkaŭ la kristala kolono, levis la rigardon al la ekranoj, malantaŭ kiuj estas griza malpleno, kaj, eble, ŝi same penas imagi Tamas-on?
Ĉedi ne divenis la pensojn de Faj Rodis. Sentoj, travivitaj de ŝi, estis pli suferaj, ol tiuj de Cedi, ĉar Rodis ne svenis. Ŝia forta, bonege trejnita korpo rezistis al la transiro en la nul-spacon preskaŭ same, kiel la korpoj de la kondukantoj de la SRR. Rapide reveninte al la normo, ŝi pensis pri ĉambro en la instituto de Kin Ruĥ, oriente de Kanado, kie ŝi estis prepariĝanta por la ekspedicio.
El la vasta ĉambro, kun muro, vitrita per egaj folioj de silikolo, videblis valo de granda rivero, inter pinaj arbaroj de rezervejo. Faj Rodis rememoris la plej malgravajn detalojn — de pajla koloro de la tapiŝo, plene kovranta la plankon, ĝis grandaj tabloj kaj divanoj el artefarita grize silkeca ligno. Varma komforto helpadis al laboro. Speciale kiam malantaŭ la diafana muro, direktita al la rivera pejzaĝo, rampis malaltaj nuboj kaj malvarma pluvo kuris laŭ vento. Tiam Faj Rodis sidadis sur divano en la kontraŭa flanko de la ĉambro, apud legaparato kaj staplo de restaŭritaj antikvaj filmoj, legis, pensis kaj rigardis. Tio estis la feliĉa tempo de «absorbado» de informo, por fari sin kapabla al kompreno de antikvaj historiaj procezoj kaj vojoj de leviĝo de la homaro.
Foje ŝi renkontis fragmenton de filmo pri milito. Fungo de akvo kaj vaporo pro nuklea eksplodo staris super oceano en supernuba alto, super montetoj kaj palmaj boskoj de kruta bordo. Kelkaj ŝipoj estis renversitaj kaj disĵetitaj. El surborda fortikaĵo du homoj observis la okazaĵojn. Iom maljunaj kaj diketaj, ili havis samajn kaskedojn kun oraj simboloj — evidente, ili estis komandantoj.