Ĉapitro 3
Super Tormans
«La ekvatora rapido de la planedo estas gama 1 klininta streko 16, periodo de rotacio estas 22 teraj horoj…» — raportis komputilo, nehome klare prononcante vortojn. Larĝa registra rubando rampis en la akceptilon de la vojĵurnalo. La aŭtomatoj de «Malhela Flamo» estis skrupule esplorantaj Tormans-on, preterante neniun detalon.
— Mirigas kvanto de karbona dioksido en malsupraj tavoloj de la atmosfero, — diris Tor Lik. — Kaj kiom da ĝi estas ankoraŭ dissolvita en la oceanoj! Similas al la paleozoiko de la Tero, kiam karbona dioksido ankoraŭ ne estis parte ligita per procezoj de kreiĝo de karbo.
— Ĉu forceja efiko? — demandis Sol Sain.
— La klimato ĉi tie entute estas milda kaj egala. La ekvatoro de Tormans staras «vertikale» kompare kun tiu de la Tero, tio estas perpendikulare al la ebeno de la orbito, kaj la rotacia akso koincidas kun la linio de la orbito. Tio povus doni akran zonecon, sed Tormans kuras laŭ la orbito proksimume kvaroble pli rapide, ol la Tero.
— Nesufiĉo de akvo povas nuligi tiujn ĉi avantaĝojn, — enmiksiĝis Grif Rift, leganta kurbojn de sondaĵo de la supraĵo, — la areo de la oceanoj estas kvindek kvin centonoj, kaj la mezuma amplitudo de ŝanĝoj de profundo estas unu-du kilometroj.
— Per si mem tio ankoraŭ ne atestas pri nesufiĉo de akvo, — diris Tor Lik, — ni esploros bilancon de vaporiĝo, de saturiteco per akvaj vaporoj, distribuadon per ventaj fluoj. Grandaj rezervoj de glacio sur la polusoj en tia klimato ne atendindas — kaj ni ilin ne vidas. Ne estas ankaŭ polusaj frontoj kaj entute fortaj moviĝoj de aeraj masoj.
La homoj daŭrigis la laboron ĉe aparatoj, de tempo al tempo ĵetante rigardojn en la vidan ŝakton, kiun malfermis por ili Gen Atal. Penetrante la ŝipajn murojn kaj finiĝante per larĝa fenestro el diafana itriuma ceramikaĵo, la ŝakto per sistemo de speguloj permesis observi la planedon per nearmita okulo.
En la diafana fenestro sub la stelŝipo apenaŭ rimarkeble moviĝis la planedo. «Malhela Flamo» rivoluis sur alto dudek mil kilometroj, iomete malpli rapide, ol rotaciis la planedo: tiel estis oportune trarigardi la supraĵon de Tormans. La nuba kovrilo, komence ŝajninta al la teranoj enigme densa, havis sur la ekvatoro abundajn disŝirojn. En ili estis traflugantaj plumbokoloraj maroj, brunaj ebenaĵoj kiel stepoj aŭ arbaroj, flavaj eĝoj kaj masivoj de eroditaj nealtaj montoj. La observantoj estis poiomete kutimiĝantaj al la aspekto de la planedo, kaj ĉiam pli multaj detaloj iĝadis kompreneblaj sur la fotoj.
Tormans, preskaŭ egala amplekse al la Tero, kaj simila al ĝi en multaj ĝeneralaj trajtoj de tutplaneda nivelo, tre malsamis de ĝi en detaloj de sia planedografio. La maroj okupis vastan zonon sur la ekvatoro, kaj la kontinentoj estis ŝovitaj al la polusoj. Dividitaj per meridianaj markoloj, pli ĝuste, maroj, la kontinentoj konsistigis kvazaŭ du kronojn, ĉiu el ili konsistis el kvar segmentoj, larĝiĝantaj ĉe la ekvatoro kaj mallarĝiĝantaj ĉe la polusoj, similaj al Suda Ameriko de la Tero. Demalproksime kaj desupre la supraĵo de la planedo impresis simetrie, ege diferencante de komplikaj konturoj de maroj kaj kontinentoj de la Tero. Grandaj riveroj fluis precipe de la polusoj al la ekvatoro, enfluante en la ekvatoran oceanon aŭ en ĝiajn golfojn. Inter ili videblis vastaj areoj da neakvumita tero, verŝajne, dezertoj.
— Kion diros la planedologo, — kutime mallarĝigis la okulojn Sol Sain, — bizara planedo, ĉu ne?
— Estas nenio bizara! — gravmiene respondis Tor Lik. — Ĝi estas pli aĝa, ol nia Tero, sed pli rapide rotacianta. Sekve, polusa ŝovo de kontinentoj okazis pli rapide kaj donis rezultojn, pli grandajn, ol ĉe ni. La simetrio, pli ĝuste, simileco de unu hemisfero al la alia — estas hazardaĵo. Probable, la profundaĵoj de Tormans estas pli kvietaj, ol la teraj, — ne tiom abruptaj estas leviĝoj kaj malleviĝoj, ne estas aŭ malmultas funkciantaj vulkanoj, malpli fortaj estas tertremoj. Ĉio ĉi estas normala, pli mirindas alio…
— Ĉu la saturiteco per karbona dioksido kun alta enteno de oksigeno? — ekkriis Grif Rift.
— La tormansanoj fobruligis tro multe da natura brulaĵo. Ĉi tie por ni estos malfacile spiri kaj necesos eviti profundajn kavaĵojn de reliefo. Tamen la maro, saturita per karbona dioksido, estos diafana, kiel dum la plej antikvaj geologiaj epokoj de la Tero… verŝajne, kun amaso da kalka sedimento sur la fundo. Ĉio ĉi ne konformas al la kvanto de loĝantaro, notita fare de la cefeanoj antaŭ ducent kvin jaroj.
— Ĉi tie nemalmultas kontraŭdiroj inter planedografio kaj demografio, — konsentis Grif. — Eble, ni ne penu ilin kompreni, antaŭ ol ni malleviĝos sur malaltan orbiton. Se ne estas sputnikoj, do, krom risko de malkaŝo, nenio malhelpas al ni ĉirkaŭflugi la planedon sur ajna alto.
— Des pli ke ni jam prenis ĉion de la unua orbito, — vigle subtenis Tor Lik.
— Ankoraŭ estas okupitaj Ĉedi kaj Faj. Nia lingvistino sukcesis ricevi tekstojn de sufiĉa longo, por kompreni la strukturon de la lingvo per la metodo de Kam Amat. Faj Rodis deziras, ke ni, proksimiĝinte al la planedo kaj observante televidelsendojn, jam komprenu parolojn de tormansanoj.
— Racie! Por ke ni evitu malĝustajn pens-asociojn, el kiuj kreiĝas firmaj kliŝoj, malhelpantaj komprenon.
— Ho, vin, planedologojn, oni nemalbone instruas! Eĉ pri psikologio.
— Oni delonge rimarkis neperfektecon de fizikistoj-kosmologoj, koncentriĝintaj nur al sia tereno. Sen koncepto pri la homo kiel faktoro de tutplaneda skalo okazadis danĝeraj eraroj. Nun oni atentas pri tio, — diris Tor Lik, ekstarante kaj haltigante malviglan iradon de la flava rubando.
— Kaj samtempe vi bonege sukcesis en la fako. Tuj fininte la heraklajn heroaĵojn, vi inventis gipsobolometron kaj el sputniko malkovris tiun gigantan kupro-hidrargan zonon, pri kiu ĝis nun disputadas geologoj, kiel pri rarega escepto, — aldonis Grif Rift.
La juna planedologo rozkoloriĝis pro plezuro kaj, por kaŝi konfuziĝon, aldonis:
— Kaj tiu escepto kuŝas je profundo de dudek kilometroj sub preskaŭ tuta Sinaja ŝildo!..
La planedologo atendis nelonge. Pasis ankoraŭ kelkaj tagoj (noktoj estis tre mallongaj sur tia alto de rivoluo), kaj «Malhela Flamo» nerimarkita deglitis sur orbiton kun alto je malpli ol duono de la diametro de Tormans, kaj, por ne malŝpari multan energion, pligrandigis la relativan rapidon.
Ĉedi kaj Faj Rodis ĉirkaŭpendigis la rondan halon per hipnottabeloj de la lingvo de Tormans. Ĉiu ŝipano, fininta sian laboron, venadis ĉi tien kaj enprofundiĝadis en kontempladon de la skemoj, samtempe aŭskultante kaj subkonscie enmemorigante sonojn kaj sencojn de vortoj de la fremda lingvo. Ne tute fremda — ĝia semantiko kaj aldeologio[10] tre similis al antikvaj lingvoj de la Tero kun mirinda mikso de vortoj de Orienta Azio kaj de la disvastiĝinta en la fino de la EDM angla lingvo. Simile al la tera, la lingvo de Tormans estis tutplaneda, sed kun iaj restaj dialektoj en malsamaj hemisferoj de la planedo, por kiuj necesis elpensi konvenciajn nomojn, analogajn al la teraj. La hemisfero, direktita antaŭen laŭ kuro de Tormans laŭ sia orbito, estis nomita la Norda, kaj la malantaŭa — la Suda. Kiel montriĝis poste, astronomoj de Tormans nomis ilin respektive la Kapa kaj la Vosta — de la Vivo kaj de la Morto.
Komuneco de la lingvo plifaciligis la taskon de la esploristoj, sed ŝanĝiĝo de alteco de sono kaj nazala, jen malrapida, jen rapidiĝanta prononco montriĝis multe pli komplikaj, ol la tera, kun ĝia klara kaj pura elparolo.
— Por kio ĉio ĉi? — indignis Grif Rift, la plej malsukcesa lernanto de Ĉedi. — Ĉu ne eblas esprimi nuancon de penso per ekstra vorto anstataŭ hurlo, krio aŭ miaŭo? Ĉu tio ne estas reveno al la prauloj, el tiuj, kiuj saltadis sur branĉoj?
— Por iuj pli facilas saman vorton prononci malsame, ŝanĝante la sencon, — kontraŭdiris Tivisa, virtuoze «miaŭanta», laŭ la esprimo de la ŝipestro.
— Kaj por mi pli facilas memori dek vortojn, ol ekhurli en mezo aŭ fino de la jam konata, — malkontente sulkigis la brovojn Grif. — Ĉu ne estas egale, cent mil aŭ cent kvindek mil vortoj?
— Ne egale, se la ortografio tiom forte malkoincidas kun la prononco, kiel ĉe la tormasanoj, — aŭtoritete deklaris Ĉedi.
— Kiel povis aperi tiom absurda disiĝo?
— Pro neantaŭvidema konservativismo. Ĝi rimarkeblis ankaŭ ĉe ni en la tempoj antaŭ la monda lingvo kaj antaŭ la raciigo de diversaj lingvoj, kiun devigis fari la apero de tradukaj maŝinoj. Kun rapidiĝo de socia evoluo la lingvo ŝanĝiĝis kaj riĉiĝis, kaj la ortografio restis sur sama nivelo. Eĉ pli malbone: oni insiste simpligadis la ortografion, faciligante la lingvon por pigraj aŭ malinteligentaj homoj, dum la socia evoluo postulis ĉiam plian komplikadon.
— Kaj rezulte la lingvo perdis sian fonetikan riĉon?
— Neeviteble. Esence, la procezo estis pli komplika. Ekzemple, ĉe ĉiu popolo de la Tero kun leviĝo de kulturo okazis riĉiĝo de ĉiutaga lingvo, esprimanta sentojn, priskribanta la vidatan mondon kaj internajn travivaĵojn. Poste, kun dispartigo de laboro, aperis teĥnika, profesia lingvaĵo. Kun evoluo de teĥniko ĝi riĉiĝadis, ĝis kvanto de vortoj en ĝi superis la ĝeneral-emocian lingvaĵon, kaj tiu, male, malriĉiĝis. Kaj mi suspektas, ke la ĝeneral-emocia lingvaĵo de Tormans estas same malriĉa, kiel la nia en la fino de la EDM, kaj eĉ pli malriĉa.
— Ĉu tio signifas dominadon de profesia vivo super libertempo?
— Sen ajna dubo. Ĉiu homo havis malmultan tempon por okupiĝo pri kleriĝo, arto, sporto, eĉ simple por komunikado. Multe malpli, ol por liaj devoj al la socio kaj por aferoj, necesaj por la vivo. Eblas ankaŭ alio — nescipovo uzi sian libertempon por kleriĝo kaj perfektiĝo. Ambaŭ aferoj estas signoj de malbona organizo kaj malalta nivelo de la socia konscio. Faj Rodis diras, ke en legitaj de ni tekstoj de radielsendoj de Tormans estas same malmulte da senco, kiel estis ĉe ni en antikvaj historiaj periodoj de la EDM, kiam presitaj sur folioj de malbona papero ĉiutagaj bultenoj de novaĵoj, televidaj kaj radiaj elsendoj portis ne pli ol tri-kvin procentojn da utila informo. Krome, Rodis suspektas — laŭ ekzisto de granda kvanto da semantikaj stereotipoj — ke la skribo de la planedo ial estas sur malalta nivelo. Sed ni ankoraŭ ne vidis ĝin, deĉifrinte la lingvon laŭ registraĵoj de la memormaŝinoj.
— Ĉu ni lernu ankoraŭ la skribon? — ŝerce suspiris Vir Norin. — Kiom longe ni do turniĝu super Tormans?
— Ne tre longe, — konsolis lin Ĉedi, — nun la afero iros pli interese. Hodiaŭ Olla Dez komencis interkaptadon de televidaj elsendoj, kaj, eble, ne pli malfrue, ol morgaŭ ni vidos la vivon de Tormans.
Ili vidis. La televido de Tormans ne atingis la nivelon de fajnega eŭdoplastika teĥniko de la Tero, sed la elsendoj estis klaraj, kun bona kolora gamo.
La ŝipanaro de «Malhela Flamo», krom deĵorantoj, sidadis antaŭ grandega stereoekrano, dum horoj observante fremdan vivon. Homoj de Tormans tiom similis al la teranoj, ke jam neniu plu dubis pri praveco de la diveno de historiistoj pri la sorto de la tri stelŝipoj de la EMU. Stranga sento ekregis la teranojn. Kvazaŭ ili spektis proprajn amasajn spektaklojn, ludatajn pri historiaj temoj. Ili vidis gigantajn urbojn, maldense disĵetitajn laŭ la planedo, kiuj kiel funeloj ensuĉis precipan amason de la loĝantaro. En ili tormansanoj loĝis en malvasto de multetaĝaj domoj, sub kiuj en subteraj labirintoj okazis ĉiutaga teĥnika laboro. Ĉiu urbo, kadrita per zono de malfortaj boskoj, sekcis ilin per larĝaj vojoj, kiel per tentakloj, tiriĝintaj en vastajn kampojn, prisemitajn per iuj vegetaĵoj, similaj al sojfaboj kaj terpomoj de la Tero, kiujn oni kultivis en grandega kvanto. La plej grandaj urboj troviĝis apud bordoj de la ekvatora oceano, sur tiuj partoj de riveraj deltoj, kie ŝtoneca grundo donis apogon por grandaj domoj. Malproksime de riveroj kaj kultivataj kampoj kolosaj areoj da tero estis okupitaj de stepoj kun maldensa herbaro kaj senfine monotonaj veproj.
En la zonoj de kultivata tero estis mirinda manko de konstantaj vilaĝoj. Iaj mornaj konstruaĵoj, longaj kaj malaltaj, lacigadis okulojn per monotona ripetado ĉie — kaj en la kapa kaj en la vosta hemisferoj, apud grandaj urboj kaj apud malpli grandaj koncentriĝoj de loĝantaro. Pezaj maŝinoj moviĝadis en polvo, prilaborante grundon aŭ kolektante rikolton, ne malpli pezaj veturiloj kun bruego kuradis laŭ glataj kaj larĝaj vojoj.
La teraj observantoj miris, kial tiel bruas tiuj grandaj maŝinoj, ĝis ili komprenis, ke la monstra bruego okazas simple pro malbona konstruo de motoroj, pro malbona adapto de maŝinpecoj.
Horon post horo, ne kuraĝante rompi silenton, por ne malhelpi al la kamaradoj, la teranoj spektis la vivon de la fora planedo, afekciitaj per amaso da unuaj impresoj. De tempo al tempo iuj el la ŝipanoj ekstaradis kaj foriradis en tiun parton de la ronda halo, malantaŭ eta vando, kie sur longan tablon oni aranĝis liveradon de nutraĵo. Tie, interŝanĝante impresojn, la homoj manĝadis kaj denove revenadis al la ekranoj, timante perdi eĉ horon el tempo de televidelsendoj de Tormans. Pli ĝuste, ne Tormans, sed la planedo Jan-Jaĥ, kiel ĝi nomiĝis en la tormansa lingvo. Tamen la nomo Tormans tiel firme eniris la konscion de la ekspedicianoj dum ĉiuj monatoj, kiam ĝi estis la ĉefa orientilo de iliaj meditoj, ke la teranoj plu uzis ĝin.
Ili ekkonis ankaŭ la ĉefurbon de la planedo, kies nomo en traduko en la lingvon de la Tero signifis Saĝejo.
Kaj antaŭ ĉio konfirmiĝis la diveno de Faj Rodis, ke la skribo de Tormans estas sistemo de komplikaj signoj — ideogramoj, por ekposedi ilin eĉ akraj mensoj de la teranoj bezonus multan tempon. Feliĉe, ekzistis simpligita aro da skribaj signoj, kiuj estis uzataj en ĉiutaga vivo kaj en simpligita lingvaĵo de presataj novaĵoj. Novaj tabeloj beligis la murojn de la halo en «Malhela Flamo». Beligis, ĉar aspekto de la signoj konformis al la estetika sento de la ŝipanaro. Iliaj komplikaj interplektaĵoj ŝajnis fajnaj abstraktaj desegnaĵoj. Tekstojn oni skribis aŭ per nigro sur intense flava papero, aŭ per intensa malhelverda farbo sur palblua fono.
— Kiel bele kompare kun mizera simpleco de nia linia alfabeto! — admiris Olla Dez. — Eble, post la reveno indas proponi la alfabeton de Tormans al la KUP — la Konsilio de Universalaj Plibonigoj?
— Mi ne pensas tiel, — kontraŭis Faj Rodis, — tiaspecajn alfabetojn oni jam uzis sur la Tero, kaj eĉ dum multaj jarcentoj. Konservativuloj de ĉiuj tempoj kaj popoloj defendadis ilian avantaĝon antaŭ la pure fonetikaj, similaj al tiuj, kiuj metis komencon al nia linia skribo. Ili pruvadis, ke, estante ideogramoj, tiuj signoj estas legataj samsence de popoloj, parolantaj en malsamaj lingvoj…
— Kaj literoj iĝas ne nur abstraktaj signoj, sed ankaŭ simboloj de konkreta senco, — daŭrigis Olla Dez. — Jen kial ili estas tiom multegaj!
— Kaj tro malmultaj por tuta amplekso de eksponenciale vastiĝanta homa penso, — aldonis Ĉedi Daan.
— Vi prave rimarkis la ĉefan kontraŭdiron, — konfirmis Faj Rodis, — nenio estas donata senkoste, kaj la avantaĝoj de ideografia skribo iĝas mizeraj kun evoluo de kulturo kaj scienco. Anstataŭe centobliĝas ĝia malavantaĝo — senca rigidiĝo, bremsanta pensadon, malakcelanta ĝian evoluon. Komplika bela skribo, esprimanta milojn da pensonuancoj tie, kie necesas milionoj, iĝas arkaismo, simila al la piktogramoj de la ŝtona epoko, de kiuj ĝi, sendube, devenis.
— Mi jam delonge kapitulacis, Faj! — ekridis Olla Dez. — En la KUP oni min deklarus inklina al kaverna pensado. Mi dankas vin pro savo el malhonoro.
— Apenaŭ la KUP tiel senkompate ekzekutus vin, — samtone respondis Faj Rodis. — En tiu Konsilio plejmulton konsistigas viroj, kaj samtempe skeptikuloj. Tio estas kombino, cedema al personoj de nia sekso, speciale al tiuj kun via belo.
— Vi ŝercas, — serioze diris Ĉedi, — kaj al mi ŝajnas tragika tiom longa ekzisto de ideogramoj sur Tormans. Tio estas neevitebla postresto de pensado…
— Pli ĝuste, malrapideco de progreso kaj arkaikeco de formoj, — korektis ŝin Rodis, — postresto subkomprenas komparon. Kun kiu? Se kun ni, do sur kiu historia nivelo? Nia moderna nivelo estas multe pli alta. Kiom da jarcentoj jam pasis da bona, racia kaj amika vivo, da avida ekkonado de la mondo, da feliĉo de riĉiĝo per belo kaj ĝojo. Kiu el ni rezignus vivi dum tiuj tempoj?
— Mi, — respondis Vir Norin. — Ili, niaj prauloj, sciis tiel malmulte. Mi ne povus…
— Ankaŭ mi, — konsentis Faj Rodis, — sed la senfina oceano de ekkono same kuŝas antaŭ ni, kiel antaŭ ili. Emocia diferenco ne ekzistas. Kaj persona digno, revoj kaj amo, amikeco kaj kompreno — ĉio, kio kreskigas kaj edukas nin? En tio ni estas samaj. Kial do ni ne kredu, ke Tormans estas sur sama ŝtupo? Ĉu nur pro postrestinta skribo? Des pli ke la ĉefa pruvo de turmenteco, evidente, malaperas. Niaj demogramoj ne konfirmas la kolosan kvanton da loĝantaro, kalkulitan de la cefeanoj. Diferenco estas preskaŭ dekobla.
— Nekredeble! — balancis la kapon Grif Rift. — En ceteraj aferoj la cefeanoj montris sin bonaj planedografoj. Ĉu tio estas eraro aŭ…
— Abrupta malkresko de loĝantaro, — finis Faj Rodis. — Povas esti. Sed tiuokaze tio estis katastrofo, sed ni rimarkis nenion ekstreman.
— Ne nepre katastrofo, — kontraŭdiris Tivisa Henako. — Post la vizito de la cefeanoj pasis pli ol ducent kvindek jaroj. Ni prenu averaĝan vivdaŭron, karakteran por la komenco de la EMU, — sepdek jaroj. Dum periodo, egala al kvarobla vivdaŭro, la loĝantaro de Tormans povis malkreski eĉ pli, aŭ male, kreski pro pure internaj kaŭzoj.
— Internaj kaŭzoj, kiel mi pensas, estas la plej malbona speco de katastrofo, — diris Ĉedi. — Ne plaĉas al mi dume la planedo Jan-Jaĥ en siaj televidaj elsendoj!
Kvazaŭ pravigante la vortojn de Ĉedi, el profundo de la stereoekrano aŭdiĝis melodia muziko, nur iufoje interrompata per disonancaj frapoj kaj krioj. Antaŭ la teranoj aperis placo sur monteto, kovrita per io simila al bruna vitro. Vitra vojeto iris tra la placo al ŝtuparo el sama materialo. La ŝtuparo, beligita per altaj vazoj kaj masivaj fostoj el griza ŝtono, nur post kelkaj ŝtupoj atingis vitran domon, brilantan sub la ruĝa suno. Malpezan frontonon apogis malaltaj kolonoj kun bizara interplektiĝo de pilastroj el flava metalo. Malpeza fumeto estis leviĝanta el du nigraj tasegoj antaŭ la enirejo.
Laŭ la vitra vojo moviĝis aro da gejunuloj, svingante per mallongaj bastonetoj kaj batante per ili sonorantajn kaj zumantajn diskojn. Kelkaj el ili portis sur ŝultraj rimenoj malgrandajn ruĝ-orajn skatoletojn, agorditajn al unusama muziko, kiun la teranoj alklasigus al la verd-blua spektro. Ĝis nun tuta aŭdita de ili muziko de Tormans apartenis nur al la ruĝa aŭ la flava spektro de tonoj kaj melodioj.
La televida kamerao proksimiĝis al la irantoj, pligrandiginte el la amaso du geojn, retrorigardantajn al la kunirantoj, kaj pli malproksimen, al la urbo, kun stranga mikso de maltrankvilo kaj montra braveco. La tuta kvaropo estis vestita en samaj intense flavaj survestoj, kolorigitaj per sinuaj nigraj serpentoj kun oscedantaj faŭkoj.
Ĉiu el la viroj donis la manon al sia kunulino. Plu irante per flanko al la ŝtuparo, ili subite ekkantis, pli ĝuste — stride ekkriis. La defian kanton subtenis ĉiuj akompanantoj.
Ĉedi Daan, Faj Rodis kaj Tivisa Henako, plej bone ekposedintaj la lingvon de Tormans, komencis streĉite aŭskulti. Klakis speciala sonfiltrilo, modulanta rapidan neklaran parolon.
— Ili prikantas fruan morton, opiniante ĝin la ĉefa devo de homo rilate al la socio! — ekkriis Tivisa Henako.
Faj Rodis silentis, kliniĝinte al la ekrano, kiel faris ĉiam, afekciite de io vidita. Ĉedi Daan kovris la vizaĝon per la manoj, ripetante la malnete tradukitan kanton, kies melodio komence tiel plaĉis al la teranoj.
«La supera saĝo estas foriri en la morton plena je sano kaj fortoj, evitinte malĝojojn de maljuneco kaj neeviteblajn suferojn de vivsperto…
Tiel oni foriras en varman nokton post vespera kunveno de amikoj…
Tiel oni foriras en freŝan matenon post nokto kun amatoj, mallaŭte ferminte pordon de floranta ĝardeno de vivo.
Kaj potencaj viroj — apogo kaj defendo — iras, frapfermante la pordegon. La lasta frapo eĥas en mallumo de subteraĵoj de tempoj, egale kaŝantaj la estontecon kaj la pasintecon…»
Ĉedi ĉesis traduki kaj, mire rigardinte al Faj Rodis, aldonis:
— Ili kantas, ke la devo de morto venas en la cent unua jaro de ilia vivo. Aŭ laŭ ilia dua kalendaro de Blankaj Steloj, kiu koincidas kun la nia, post dudek kvin jaroj. Tiun kvaropon oni akompanas en Templon de Karesa Morto!
— Kiel povas ekzisti tia socio? — forgesinte decon, indigne ekkriis Olla Dez. — Ju pli alta estas socia strukturo kaj scienco, des pli malfrue maturiĝas homo.
— Ĝuste tial ni, biologoj, antaŭ ĉio jam ekde antikveco de la EDM starigis kiel celon plilongigon de vivo, pli ĝuste, de juneco, — diris Neja Holli, ne deŝirante la rigardon de la procesio de tormansanoj, leviĝanta laŭ la ŝtupoj.