Iliaj vizaĝoj, prilumitaj per flagro de la mara incendio, sulkigitaj per faltoj, kun ŝvelintaj palpebroj de lacaj okuloj, ne esprimis timon, sed nur koncentritan atenton. Ambaŭ havis grandajn vizaĝtrajtojn, pezajn makzelojn kaj saman certecon pri bona rezulto de la titana batalo…
Rodis rememoris, kiel tiam, rigardante en nigran nokton tra la diafana muro, ŝi pensis pri oceano da kuraĝo, kiun bezonis la teranoj, por elirigi sin el sovaĝeco, kaj por transformi sian planedon en helan, florantan ĝardenon.
Naŭdek miliardoj da homoj pasis sub la falĉilo de la tempo, komencinte de ŝanceliĝemaj pajlobudoj sur arbaj branĉoj aŭ de mallarĝaj fendoj en rokoj, ĝis kiam kun la venko de racio kaj scio, kun la veno de la tutplaneda komunisma socio finiĝis la nokto de malfeliĉoj, delonge akompaninta la homaron. Terura prezo!
Sed nun la fiera virino estis afekciita kaj, honeste konfesante, timigita per kunpuŝiĝo kun la realo de la universo, timigita ne malpli, ol iam timis ŝiaj fratinoj, delonge forpasintaj de sur la planedo. Timo antaŭ la realo, kondukanta al fuĝo el ĝi, al kreado de iluzioj kaj misformado de la realo, ĉiam regis homojn, ne harditajn ekde la infaneco por lukto kontraŭ naturfortoj. Eĉ nun ŝi, plena je sano, speciale trejnita psike, tremas antaŭ la fundamentaj strukturoj de la reala mondo… Sed estas firmaj kaj neobeemaj la vizaĝoj de ŝiaj kunbatalantoj kontraŭ la fortoj de la kontraŭmondo, antaŭ kiu ne nur homo, sed eĉ tuta galaksio estas polvero, senspure malaperanta en malamika mallumo de Tamas — la kontraŭtempo kaj la kontraŭspaco…
Faj Rodis rigardis al la tri sidantaj antaŭ ŝi sentimaj pilotoj de la ŝipo kaj demandis sin: kie estas la limo kaj ĉu ĝi ekzistas? Kun la invento de SRR venis la Erao de Kuniĝintaj Manoj, kaj kio venos post ĝi estonte? Ĉu erao de kuniĝo de Ŝakti kaj Tamas? Ĉu ekvilibriĝo de la radikoj de la dupolusa universo? Sed kiel eviti izoliĝon, senstrukturecon, anihilacion? Eĉ malklaraj divenoj pri tio estas super ŝiaj fortoj.
Kaj subite la kristala kolono estingiĝis, nova sono, simila al akordo de basa kordo, tremigis la plankon de la kajuto. Faj Rodis instinkte komprenis, ke «Malhela Flamo» atingis la celon, pli ĝuste — la elirpunkton. Io denove okazis kun ŝia korpo. Ĉu falo aŭ ekflugo? Ĉu distiro aŭ kunpremo? Faj Rodis ne povis kompreni. Malaperis ĉiuj ordinaraj sentoj. Ŝi kvazaŭ naĝis en senpezeco, sentante nek varmon, nek malvarmon, nek supron, nek malsupron, nek lumon, nek mallumon. Perdinte ĉiujn orientilojn, la cerbo rezignis percepti ion ajn. Unutonaj pensoj ekturniĝis ronde, atingante unu la alian en senfina vico da ripetoj. Ŝi sentis nek timon, nek ĝojon, ne komprenis sian staton, similan al vivo, jam naskiĝinta kaj ankoraŭ sensenca, kiel antaŭ miliardoj da jaroj. Sed nekonataĵo jam penetris en rondkurantajn pensojn, disŝiris ilian fermitan ĉenon. La konscio denove malfermis sin al la ekstera mondo. Reveninte el neekzistado… Ne, tiun staton ne eblis tiel nomi. Rodis estis, sed ne ekzistis, aŭ, pli ĝuste, ekzistis, sed ne estis.
Ŝi ekvidis luksan orejon de stelaj lumoj. Nur la zonoj kaj la globoj da brulanta materio nun foriris en la malsupron de la maldekstraj ekranoj. Antaŭe, dekstre, en kosma nigro, sinistre lumis konstelacio de Kvin Ruĝaj Sunoj, kaj flanke — ankoraŭ du proksimaj palaj steloj.
Grif Rift levis sin, glatigis la vizaĝon per la manoj, kvazaŭ forlavante lacon. Div Simbel estis manipulanta per ciferaj diskoj sur la regpanelo. La stelŝipo tremeris kelkfoje, kiel trankviliĝanta besto, kaj kvietiĝis. Ĝojo, nedifinita kaj profunda, varmigis Faj-on Rodis. Tiel homo, vaginta en pereiga subteraĵo, eliras al la blua ĉielo, al la varma suno, al viva odoro de herboj kaj arbaro. Ŝi ridetis al ĉiuj: al Grif Rift, al Ĉedi, al ambaŭ astronavigaciistoj, irintaj preter la regpaneloj al la lifto en la komputejon. Antaŭ la ovala pordo de ie aperis Gen Atal. Li movis verdan stangeton, kaj la peza pordo derampis dekstren. La inĝeniero de kirasa defendo aliris al Ĉedi samtempe kun Grif Rift.
— Ĉio! — diris Rift. — Nun laboru la astronavigaciistoj. Baldaŭ ili diros al ni, kiom malproksime de la celo ni eliris. Kion vi pensas, Div?
La inĝeniero-piloto almontris la palan astron kun diametro je kvar-kvin centimetroj, duone kovritan per kadro de la ekrano kaj antaŭe ne rimarkitan de Faj Rodis.
— Se tio estas la suno de Tormans kaj ĝi egalas al la nia, do ĝi distancas nur je tricent-kvarcent milionoj da kilometroj. Tio estas bagateloj.
— Kaj se ne ĝi? Se iu el tiu kvinopo? — demandis Sol Sain.
— Tiam ni devos longe vojaĝi… aŭ denove eniri en la nul-spacon, sed jam sen la reto, anticipe preparita sur la Tero. Tiam estos malfacile, sed mi fidas kaj al la kalkuloj de la Tero, kaj al niaj astronavigaciistoj. Ili jam pluran fojon kondukas SRR-on, — trankvile diris Div Simbel.
Ĉedi Daan singarde mallevis la piedojn sur la elastan plankon.
— Kiel vi fartas, Ĉedi? — zorgeme demandis Grif Rift. — Eble, mi voku Eviza-n? Ja ni riskis, submetante vin al tia travivaĵo. Mi esperis je bona trejniteco de tuta nia ŝipanaro.
— Kaj vi ne eraris, — rektiĝis Ĉedi, per ĉiuj fortoj penante venki malfortecon de la kruroj kaj flagradon antaŭ la okuloj.
La tri kondukantoj de la stelŝipo aprobe interrigardis. Ŝi respondas tiel, kvazaŭ perdi konscion dufoje dum mallonga tempo estis por ŝi ordinara afero. Ĉedi ekvidis fajreron de ridemo en la malhelaj okuloj de Sol Sain.
— Kial vi ne zorgas pri Faj Rodis? Ankaŭ ŝi unuafoje trafis en la nul-spacon.
— Pri Faj Rodis neniu maltrankvilis, — Grif Rift mallaŭtigis la voĉon, — ŝi ne nur okupiĝis pri elfosadoj en malproksimaj planedoj, sed ankaŭ trairis ĉiujn dek ŝtupojn de infereco.
— Por kio? — miregis Ĉedi Daan.
— Historiistoj faras tion, por pli profunde kompreni sentojn de homoj de fora pasinteco.
Ĉedi rozkoloriĝis pro alfluo de miksitaj sentoj. Duafoje en la malvasta mondeto ŝi subtaksis homon. Definitive, oni ne rajtas opinii sin sociologo antaŭ kvindekjara aĝo. Estas bone, ke komputa lingvistiko estas la tereno, en kiu ŝi povas kredi je si. Kiom da pluaj surprizoj alportos al ŝi plua laboro kun la ekspediciaj kamaradoj? Ŝi iris en sian kajuton, oblikve rigardetinte al Faj Rodis. Apogiĝinte al fotela dorso, tiu rigardis al malica flagrado de la konstelacio de Ruĝaj Sunoj. Ĉedi subite rememoris pentraĵon de unu el artaj ekspozicioj. Senĝoja pejzaĝo: vicoj de brunaj ŝtonoj, kovritaj per mucilago kaj per serpentumaj strioj de kote brunaj vegetaĵoj — longaj, sterniĝantaj viloj, similaj al algoj. Malalta nuba ĉielo estis apogita, kiel per kolonoj, per vicoj de ruĝe rustaj aĵuraj turoj. Sur traboj de la plej proksimaj enigmaj konstruaĵoj pendis samaj brunaj viloj, deflankigitaj per persista vento. Antaŭe, sur la unua plano, estis pentrita virino en komplika skafandro. Supra parto de la skafandra helmo, levita kiel viziero de antikvaj kavaliroj, malkovris parton de la vizaĝo. Laŭ karakterizaj konturoj de la frunto, la nazradiko, la brovoj kaj la okuloj Ĉedi nun senerare rekonis Faj-on Rodis, kvankam la nazo, la buŝo kaj la mentono kaŝiĝis en komplika spiraparato. Jes, sendube, ŝi estis tie, sur humidaj planedoj de infraruĝaj sunoj! Kaj sekve, la mallonga, antaŭlasta salto de «Noogen» okazis kun partopreno de Faj Rodis. Kaj ŝi silentis, por ke Ĉedi kaj ŝiaj kamaradoj, ne estintaj en la nul-spaco, ne sentu sin malspertaj novuloj antaŭ ŝi.
Ĉedi ne sciis ankoraŭ multon. Tamen, ankaŭ Faj Rodis mem ne suspektis, ke ĝuste en tiu ĉi momento en antaŭkaŭkaza montaro ĉe giganta teleskopo sidis la aŭtoro de la pentraĵo, fama astronomo. Vigligante sin per sendormigaj piloloj, li deĵoris dum tria nokto. Antaŭ li, milionobligitaj, flagris sur ekrano ruĝaj punktoj de la stela kvinopo en la konstelacio Linko. Ie tie, eble apud tiu mizera ruĝa lumeto super la stelaro, je miloj da lumjaroj, devas eliĝi «Malhela Flamo». Sur ĝi estas la neforgesebla Faj Rodis, kies ŝanĝiĝeman aspekton povos forŝiri el lia memoro nur la morto…
Ĝuste en tiu ĉi momento en la sferoido de la pilota kajuto Faj Rodis kaj Grif Rift same rigardis al la ruĝa stelo. La inĝeniero-piloto ĝuste divenis — la malhela astro, ŝajninta eta disko sur la ekrano, estis la suno de Tormans.
Vir Norin kaj Menta Kor jam kalkulis la distancon — tricent okdek milionojn da kilometroj devis trairi la stelŝipo per ordinaraj anamezonaj motoroj. Se la stelŝipo ne estus plene bremsita, sed irus almenaŭ kun tiel nomata «alira rapido» je 0.1L, do ĝi povus atingi Tormans-on precize post tri horoj kaj duono. Sed akcelado kaj poste bremsado de «Malhela Flamo» postulis ankoraŭ tridek horojn.
Venke eksonis signaloj, pelintaj la homojn en la amortizajn kajutojn de la magnetaj ŝaktoj.
«Malhela Flamo» salte ekkuris laŭ la nova kurso. Jam antaŭ apero de SRR ordinaraj stelŝipoj, ekipitaj per magnetaj estingiloj de inercio, ricevis ŝercnomon «stelaj kanguruoj» ĝuste pro tiu kapablo de nekredeble rapida akceliĝo.
Div Simbel kaj Sol Sain agordis la aŭtomatojn de regado de la ŝipo, por trairi akceladon, flugon kaj bremsadon en unu ciklo. La tuta ŝipanaro, metita en hipnotan dormon, mildigantan maloportunaĵojn, restis en la amortizaj kajutoj. Neniu sur la ŝipo, krom robotoj, farantaj filmadon kaj registradon, povis observi, kiel kreskas la ruĝa suno, ŝanĝante la koloron al la pli kaj pli ruĝa. Komence ĝi kreskis malrapide, poste ĝi komencis proksimiĝi kun minaca rapido, verŝante sur la stelŝipon tutan sian fajran forton. Atinginte diametron je preskaŭ du metroj, ĝi aspektis ne plata disko, sed globo en larĝa lumanta mantelo. Ĝi malproksimiĝis same rapide, tuj kiam la ŝipo preteris ĝin, kaj egaliĝis al la Suno, vidata el la Tero.
La stelŝipo finis la iradon laŭ preciza kurbo. Ĝia rapido malaltiĝis al la difinita minimumo. En la aparta kajuteto, kie dormis Div Simbel kaj Vir Norin, ekfunkciis vekaj aparatoj, kiuj vekus la deĵorantojn ankaŭ okaze de ajna misfunkcio de la DES. Baldaŭ ĉiuj dek tri homoj kunvenis en la pilota sferoido, rigardante al la proksimiĝanta planedo. La dua de sia suno kaj multe pli proksima al ĝi, ol la Tero al la Suno, ĝi same havis nur unu malproksiman sateliton, rivoluantan en la ekvatora ebeno. La astronaŭtoj bone konis la puran laruzon de la gepatra planedo, kiu iĝadis pli hela kaj ĝoja dum alproksimiĝo al ĝi. Sed Tormans montriĝis intense blua, kaj tie, kie densaĵoj de nuba kovrilo reflektis kaj malpli forte difuzis radiojn de la ruĝa suno, — violkolora. En la intenseco de la koloro de la planedo estis nuanco de malgastemo. Homoj pli nervozaj, ol la ŝipanoj, eble, vidus en la aspekto de Tormans ion malbonaŭguran.
La malhelblua globo pendis en la nigra ĉielo, kaj sub ĝi, apenaŭ rimarkebla, naĝis la cindra disko de la satelito.
— Tamen Tormans, probable, estis la tria planedo, — laŭte diris Tor Lik. — La unua delonge falis sur sian sunon, kiel tio okazos kun nia Merkuro. Tiu ĉi stelo estas pli aĝa… — La astrofizikisto eksilentis, rigardante al la akcepta ekrano de antaŭaj lokaliziloj, trastrekita per arko de punktolinio.
Grif Rift ĵetiĝis al la regpanelo, sed Olla Dez antaŭis lin kaj ŝaltis la komunikadon. En longa fenestro sub la lokalizilo ekkuris mallongaj vertikalaj streketoj, kaj la tradukilo ekkantis du notojn — re kaj sol, ripetante ilin seninterrompe.
— La lingvo de la Ringo! — ekkriis Grif Rift.
Olla Dez ŝanĝis reĝimon de la tradukilo. Tuj en la fenestro ekkuris ciferoj: 02, 02, 02, 02… — la galaksia voksignalo de stacioj de la Granda Ringo. Oni vokis la stelŝipon!
Iaj nekredeble sentivaj lokaliziloj trovis alproksimiĝon de «Malhela Flamo» kaj nun alparolis al ĝi en la lingvo, komuna por milionoj da planedoj de la galaksio kaj de ekstergalaksiaj stelamasoj, unuiĝintaj en la gigantan union de la Granda Ringo. Eĉ la galaksio M-31, aŭ la nebulozo de Andromedo, nun helpe de stelŝipoj de rekta radio aldonas kolosan potencon de sia kolektiva racio, de sia Ringo, al la nia, kaj tio estas nur la komenco de la nova erao EKM. Tiu konvencia lingvo, deĉifrita de filo de la Tero, neforgesebla Kam Amat, estis tuj sononta en ordinaraj signoj el la planedo Tormans!
Sed tiuokaze kiel malĝustaj estis la teraj imagoj pri ĝi! Se la tormansanoj membras en la Ringo, scias ĝian lingvon kaj komunikiĝas kun fratoj laŭ racio, do ekzistas nenia planedo de turmentoj. Tio estas mito, eraro, kaŭzita de hazarda nekompreno. Probable, la pensomaniero de la cefeanoj tro diferencis de tiu de la loĝantoj de la konstelacio Drako, sendintaj SRR-on en la dudek sesan segmenton de la oka sektoro, kaj tion ne povis kontroli la stacio de la Granda Ringo, transsendinta la mesaĝon al la Tero!
Al Ĉedi Daan ŝajnis, ke en la stelŝipo ekblovis vigliga vento de la fora Tero. Anstataŭ frapi pordon de malgastema, eble malamika planedo, ili venas kiel invititoj, kiel egaluloj al egaluloj. Ĉio estos komprenebla por la tormansanoj, kaj vanas antaŭtimoj ofendi aŭ esti ofenditaj per malfido aŭ timo.
La kamaradoj de Ĉedi dividis ŝian ĝojon. Nur en la akra vizaĝo de Olla Dez por momento aperis elreviĝo. Pro nekonsciita deziro imiti Faj-on Rodis Ĉedi Daan antaŭ ĉio rigardis al ŝi, kaptinte ĵetitan al Grif Rift rigardon de gaja faciliĝo, preskaŭ jubilo. Faj Rodis iomete kliniĝis malantaŭen, por ne forturniĝi de la ekranoj, kaj donis al Grif Rift la manon per tia gesto, ke Ĉedi estis ravita… Ŝi ankoraŭ neniam rigardis al la estrino de la ekspedicio kiel al virino, speciale apud tiaj brilaj reprezentantinoj de sia sekso, kiel Olla Dez kaj Eviza Tanet. Kaj nun en Rodis kvazaŭ unuiĝis kareso de patrino, bonkoreco de kuracisto kaj ĝojo konscii sin bela.
La kurado de ciferaj signaloj sur la ekrano de la ricevilo daŭris dum necesa tempo. Poste aperis vico de aliaj signoj. Rigida, malforte modulita voĉo, per kiu parolis kompaktaj tradukiloj sur ŝipoj, malrapide diris: «Al ĉiuj, al ĉiuj, al ĉiuj. Aŭdu vojan mesaĝon…»
Ĉedi malvarmiĝis kaj senhelpe retrorigardis. Faj Rodis fulmorapide kliniĝis al la ricevilo, kaj Grif Rift kunpremis en pugnon la manon, kiu ĵus tenis la fingrojn de la jubila Rodis. «Aŭdu vojan mesaĝon de ekspedicio el la planedo, — la maŝino kvazaŭ misglutis, aŭdiginte kelkajn malklarajn sonojn, kaj daŭrigis same vigle kaj senpasie: — Ni instalis orientilon de galaksiaj koordinatoj kaj avertilon sur neloĝata satelito de loĝata planedo. Aŭdu unue la averton: 02, 02, 02, 02, — aŭdu la averton».
— Ho-o! — suspiris iu kun tuta amareco de elreviĝo, kiam la maŝino eksilentis por sekundo.
«Averto por oksigena vivo. Ne alteriĝu. Sur la planedo loĝas homoida civilizo de granda denseco, ITA (indico de teĥnika alto) ĉirkaŭ 36, ne apartenanta al la GR. Al peto akcepti la stelŝipon, sendita en ilia lingvo, ili respondis per tuja rifuzo. Ili ne deziras vizitantojn. Ne alteriĝu sur la planedon».
La maŝino faris duan paŭzon, kaj en la fenestro ekrulumis signoj kaj ciferoj, nenecesaj por la teranoj, jam sciintaj la koordinatojn. La homoj staris en silento, ĝis denove ripetiĝis la notoj kaj ciferoj de la galaksia voksignalo.
— Ĉio klaras! — Olla Dez malŝaltis la ricevilon.
— Jes, — malgaje diris la astronavigaciisto, — bomba stacio sur la satelito. Bone funkcias dum tri jarcentoj. La cefeanoj estis bravuloj!
— Entute, sen ili… — komencis Olla Dez.
— Ni ne estus ĉi tie, — respondis Sol Sain, seke ekridinte pro la travivita streĉo.
La homoj ekmoviĝis kaj ekparolis, penante kaŝi de aliaj sian elreviĝon.
— Mi petas atenton, — ĉesigis la parolojn Grif Rift kaj turnis sin al Faj Rodis: — Kia estas la plano?
— Kiel antaŭe, sen ŝanĝoj, — respondis ŝi, denove transformiĝinte en la antaŭan, trankvilan kaj firman Rodis.
— Ĉu ni plu devas aliri al la satelito, — demandis Grif Rift, — nun, kiam la mesaĝo de la cefeanoj konfirmas ĝian neloĝatecon?
— Tamen necesas. Ni kun nia sperto povos vidi tion, kion povis ne kompreni kaj, sekve, ne rimarki la cefeanoj. Eble, sur la satelito restis konstruaĵoj de antaŭa civilizo de Tormans, nur poste ruiniĝinta. Sur la planedo povis ekzisti pli antikva civilizo, mortinta aŭ ekstermita de la modernaj loĝantoj de Tormans, se ili estas fremduloj…
Grif Rift kapjesis, senvorte konsentante.
«Malhela Flamo» malrapide proksimiĝis al la satelito, kaj, egaliginte sian orbitan rapidon kun la ĝia, komencis ĉirkaŭflugi la senvivan globon kun diametro ĉirkaŭ sescent kilometroj, kiel Mimaso de Saturno. Fortaj stereoteleskopoj palpis la grizan supraĵon, iuloke trastrekitan per rektaj fendoj de kavoj kaj de malaltaj montoj. Ĵus filmitaj bildoj tuj estis pligrandigataj sufiĉe por vidi apartajn ŝtonojn. Kruca ĉirkaŭflugo ne donis eĉ plej etan pruvon, ke sur la satelito iam loĝis racihavaj estaĵoj. Estis trovita eĉ la bomba stacio de la cefeanoj, komforte kuŝinta en duoncirko, entranĉiĝinta en krutan deklivon de vezikeca hela lafo. En tiun ĉi oportunan lokon, defenditan kontraŭ meteoritoj, dum la dua rivoluo falis bomba stacio de «Malhela Flamo», mesaĝanta en la lingvo de la Ringo, ke SRR de la Tero venis ĉi tien kun speciala misio kaj alteriĝos sur la planedon. Plua funkciado de la stacio post kvin jaroj de la faligo signifas pereon de la stelŝipo, pri kio la planedo ST 3388+04VF (la Tero) petis informi laŭ la Ringo ĉe unua eblo.
— Ni ne forgesu ĝin malŝalti, kiam revenos, — zorgeme diris Div Simbel, — tielaĵoj okazis pro ĝojo, kiam oni saviĝis el danĝeraj planedoj.
— La nia havas sekurigilon, — respondis Sol Sain, — ĉi tie estas ekstra cirkvito. Kiam ni malproksimiĝos de Tormans kaj ĝia satelito, la stacio hurlos, ĝis ni ĝin malŝaltos.
— Do ĉio estas preta! Estas tempo iri al Tormans, — diris, oscedinte, la inĝeniero-piloto.
— Ni havos tempon por ripozo. Faj Rodis avertis, ke ni alvenu al la planedo kiel eble plej malrapide, de la taga flanko, ne uzante lokalizilojn kaj sen signaloj.
— Ni ŝteliras, kiel antikvaj ĉasistoj al besto, — malkontente subridis Sol Sain.
— Ĉu al vi ne plaĉas? — miris Div Simbel.
— En tio estas io malbona — kaŝiĝi, aliri sekrete!
— Faj Rodis diris pri neceso ne maltrankviligi la loĝantojn de Tormans. Se ili malamikemas al kosmaj gastoj, do alveno de «Malhela Flamo» kaŭzos indignon, kaj ni devos dum unu aŭ du monatoj turniĝi sur orbito ĉirkaŭ la planedo, dum ni lernos la lingvon kaj konatiĝos kun la moroj. Se ili ekscios pri la stelŝipo, fluganta super ilia planedo, do nun ni eĉ ne povos klarigi, por kio ni estas ĉi tie!
— Sed la cefeanoj ja klarigis!
— Probable, lerninte unu aŭ du frazojn. Kaj ricevis rifuzon. Kaj ni ne devas ĝin ricevi — tro longa estis la vojo, kaj Tormans estas nia celo, sed ne pretere rimarkita planedo, — diris Div Simbel.
— Sed ĉu ne similas tio al malmodesta subrigardado el post angulo? — ne cedis Sol Sain. — Metodoj, konvenaj por antikvaj homoj, sed ne por la supera formo de socio… Kaj jen nia sociologo! Kion vi opinias, Ĉedi? — La inĝeniero de komputiloj rerakontis la konversacion.
Ĉedi ekpensis, poste decideme deklaris:
— Estus malinde je la homoj de la Tero kaj je nia erao, se ni venus, subrigardus kaj kaŝe revenus malantaŭen. Ni farus nenian malutilon, sed tio… rigardi en ĉambron de homo, kiam li nenion suspektas… Ni klarigos — kiam malleviĝos sur la planedon, kaj ili komprenos.
— Sed se ne komprenos kaj ne akceptos? — persistis Sol Sain, mokeme mallarĝigante la okulojn.
— Mi ne scias, kiel mi decidus. Mi konsentas kun Rodis.
— Ankaŭ mi pensas same, — diris la inĝeniero-piloto. — Des pli, ke vi ambaŭ preteratentas gravan detalon. El granda alto, sur kiu ni povas stabile rivolui, ni vidos nur la plej ĝeneralajn detalojn de la planeda vivo. Kaj povos kapti nur tiujn elsendojn, kiuj estas destinitaj por la tuta planedo. Alivorte, ni vidos kaj aŭdos nur la malfermitan socian vivon. Ni bezonas nenion kroman por kompreno de iliaj lingvo kaj kondutnormoj.
— Prave, Div! Mi ne tuj komprenis tiun simplan aferon. Kion vi diros, Sol?
La inĝeniero de komputiloj disigis la manojn, konsentante.
— Kaj ankoraŭ unu afero, — daŭrigis Div Simbel. — Ili ne havas altajn sputnikojn, kaj ni nenion rompos en ilia komunikado.
— Kaj eble, ili tute ne havas sputnikojn, nek altajn, nek malaltajn? — demandis Sol Sain.
— Ni baldaŭ vidos, — diris Div Simbel.