— Ĝuste tiel mi imagis ĉion ĉi, — kapjesis Mven Mas.
Subite lia koncentrita rigardo ekbrilis pro admiro. Dar Veter retrorigardis. Ne rimarkita de ili, ĉe lumanta diafana kolono staris Veda Kong. Por la elpaŝo ŝi surmetis la plej belan el vestoj, pleje beligantan virinon kaj inventitan antaŭ jarmiloj, dum epoko de la Kreta kulturo.
Peza tubero de cindrokoloraj haroj, alte levitaj sur la nuko, ne ŝarĝis la fortikan sveltan kolon. La glata haŭto de la nudaj ŝultroj facile briletis sub milda lumo de lampoj. La profunde malfermitan bruston subtenis korsaĵo el blua ŝtofo. Larĝa kaj mallonga jupo, brodita per bluaj floroj laŭ arĝenta kampo, malkovris la nudajn sunbrunajn krurojn en ĉerizkoloraj ŝuetoj. Grandaj, intence krude enmuntitaj en oran ĉenon ĉerizkoloraj ŝtonoj — faantoj el Venuso — brulis sur la fajna haŭto samtone kun la brulantaj pro emocio vangoj kaj malgrandaj oreloj.
Mven Mas, unuafoje vidinta la scienciston-historiiston, estis pririgardanta ŝin kun senkaŝa admiro. Veda levis la maltrankvilajn okulojn al Dar Veter.
— Bone, — respondis li al la senvorta demando de sia bela amiko.
— Mi multfoje elpaŝis, sed ne tiel, — ekparolis Veda Kong.
— La Konsilio sekvas la tradicion. Mesaĝojn por diversaj planedoj ĉiam legis belaj virinoj. Tio donas imagon pri sento de belo de la loĝantoj de nia mondo, ĝenerale parolas pri multo, — daŭrigis Dar Veter.
— La konsilio ne eraris en la elekto! — ekkriis Mven Mas.
Veda sagace rigardis al la afrikano.
— Ĉu vi estas sola? — mallaŭte demandis ŝi. Mven Mas jese balancis la kapon.
— Ĝuste tial vi admiras… Vi deziris paroli kun mi, — turniĝis ŝi al Dar Veter.
La amikoj eliris sur vastan ringan terason, kaj Veda kun ĝuo submetis la vizaĝon al freŝa mara vento.
La estro de la eksteraj stacioj rakontis pri siaj ŝanceliĝoj en elekto de nova laboro; ĉu la tridek oka stela ekspedicio, ĉu antarktaj subakvaj minejoj, ĉu arkeologio.
— Ho ne, nur ne la stela! — ekkriis Veda, kaj Dar Veter eksentis sian sentaktecon. Absorbita de siaj emocioj, li neintence tuŝis doloran punkton en la animo de Veda.
Al li helpis melodio de alarmaj akordoj, aŭdiĝinta sur la balkono.
— Tempas, restas duonhoro ĝis la konekto al la Ringo! — Dar Veter singarde prenis Veda-n Kong je la mano. En akompano de la ceteraj ili malleviĝis laŭ moviĝanta ŝtuparo en profundan subteraĵon — kuban ĉambron, ĉizitan en roko.
Ĉi tie estis nenio, krom aparatoj, la senbrilaj paneloj de la nigraj muroj ŝajnis veluraj. Ilin tratranĉis klaraj linioj de kristalaj strioj. Oraj, verdaj, bluaj kaj oranĝaj lumetoj estis malforte prilumantaj skalojn, signojn, ciferojn. Smeraldaj pintoj de montriloj tremis ĉe nigraj duonrondoj, kvazaŭĉiuj ĉi larĝaj muroj estis en streĉita, tremetanta atendo.
Kelkaj foteloj, granda ebona tablo, parte enŝovita en grandegan, flagrantan per perla brilo duonsferan ekranon, ĉirkaŭitan per masiva ora kadro.
Dar Veter per gesto vokis al si Mven Mas-on, montrinte al la aliaj la altajn nigrajn fotelojn. Mven Mas alproksimiĝis, paŝante singarde, sur la piedpintoj, kiel iam paŝadis liaj prauloj en bruligitaj de suno savanoj, ŝtelirante al grandegaj kaj ferocaj bestoj. Mven Mas retenis la spiron. El ĉi tie, el la neatingebla ŝtona kelo, tuj malfermiĝos fenestro en senfinajn vastaĵojn de la kosmo, kaj la homoj kunligiĝos per pensoj kaj scioj kun siaj fratoj en aliaj mondoj. La reprezentantoj de la tera homaro antaŭ la Universo nun estas ili, la kvin homoj. Sed ekde la morgaŭa tago li, Mven Mas, devos estri tiun ĉi ligon. Al li estos konfiditaj ĉiuj manipuliloj de grandega forto. Facila frosto kuris laŭ la dorso de la afrikano. Probable, li nur nun komprenis, kian ŝarĝon de responso li metis sur sin, doninte sian konsenton al la Konsilio. Kaj kiam li rigardis al Dar Veter, nehaste aganta per regfustoj, tiam en lia rigardo glitis esprimo, simila al la admiro, brilinta en la okuloj de la juna asistanto de Dar Veter.
Aŭdiĝis peza, minaca sonoro, kvazaŭ eksonis masiva kupro. Dar Veter rapide turniĝis kaj movis longan stangon. La sonoro eksilentis, kaj Veda Kong ekvidis, ke mallarĝa panelo sur la dekstra muro iĝis prilumita je tuta alto de la ĉambro. La muro kvazaŭ falis, malaperis en senlima foro. Malfermiĝis fantoma konturo de piramida monta pinto, kronita per giganta ŝtona rondo. Sub tiu kolosa ĉapo el fandita ŝtono iuloke videblis makuloj de purega montara neĝo.
Mven Mas rekonis la duan el la plej altaj montoj de Afriko — la Kenjan.
Ree peza kupra frapo tremigis la subteran ĉambron, igante la troviĝantajn tie homojn fiksaŭskulti kaj streĉi la tutan atenton.
Dar Veter prenis la manon de Mven Mas kaj metis ĝin sur brilantan per grenata okulo rondan fuston. Mven Mas obeeme movis ĝin ĝis la ekstremo. Nun la tuta forto de la Tero, la tuta energio, ricevata de mil sepcent sesdek potencaj elektrejoj, iĝis transĵetita al la ekvatoro, al la kvinkilometra monto. Super ĝia pinto eknubis diverskolora brilo, densiĝis en globon kaj subite ĵetiĝis supren, kvazaŭ lanco en vertikala flugo, penetranta en profundojn de la ĉielo. Super la brilo ekstaris maldika kolono, simila al kirla fosto-trombo. Laŭ la fosto striis supren, spirale volviĝante laŭĝia supraĵo, blindige lumanta blua nebulo.
La direktita radio trais la teran atmosferon, kreante konstantan kanalon por ricevo kaj sendo al la eksteraj stacioj, servantan anstataŭ kablo. Tie, sur alto je tridek ses mil kilometroj super la Tero, pendis diurna sputniko — granda stacio, rivoluanta ĉirkaŭ la planedo dum diurno en la ekvatora ebeno kaj tial kvazaŭ senmove staranta super la Kenja monto en Orienta Afriko — super la punkto, elektita por konstanta komunikado kun la eksteraj stacioj. Alia granda sputniko rivoluis sur alto je kvindek sep mil kilometroj tra polusoj laŭ meridiano kaj komunikiĝis kun la Tibeta ricev-senda observatorio. Tie kondiĉoj de kreo de senda kanalo estis pli bonaj, sed mankis konstanta komunikado. Tiuj du grandaj sputnikoj estis konektitaj kun ankoraŭ kelkaj aŭtomataj eksteraj stacioj, situantaj ĉirkaŭ la tuta Tero.
La mallarĝa dekstra panelo estingiĝis — la kanalo konektiĝis kun la riceva stacio de la sputniko. Nun eklumis la perla, ore kadrita ekrano. En ĝia centro aperis bizare pligrandigita figuro, iĝis pli klara, ridetis per la grandega buŝo. Gur Gan, unu el la observantoj de la diurna sputniko, elkreskis sur la ekrano kiel fabela giganto. Li gaje kapsalutis kaj, etendinte la trimetran brakon, ŝaltis la tutan ringon de la eksteraj stacioj de nia planedo. Ĝi kuniĝis per la forto, sendita de la Tero. Al ĉiuj direktoj de la Universo ekcelis sin sentivaj okuloj de la riceviloj. La malhela ruĝa stelo en la konstelacio Unukornulo, el kies planedoj antaŭnelonge venis voko, plej bone estis fiksebla el la sputniko 57, kaj Gur Gan konektiĝis kun ĝi. Nur tri kvaronojn de horo povis daŭri nevidebla kontakto de la Tero kaj de alia stelo. Oni ne rajtis perdi eĉ minuton da tiu valorega tempo.
Laŭ signo de Dar Veter Veda Kong ekstaris sur blue brilanta metala rondo antaŭ la ekrano. Nevideblaj radioj falis per potenca kaskado desupre kaj rimarkeble kontrastigis la koloron de ŝia sunbruna haŭto. Sensone ekfunkciis elektronikaj maŝinoj, tradukantaj parolon de Veda al la lingvo de la Granda Ringo. Post dek tri jaroj riceviloj de la planedo de la malhel-ruĝa stelo registros la sendatajn oscilojn per komune konataj signoj, kaj, se oni tie parolas, elektronikaj tradukmaŝinoj konvertos la signojn en sonojn de viva fremda parolo.
«Nur estas domaĝe, — pensis Dar Veter, — ke tiuj, la malproksimaj, ne aŭdos la belsonan, mildan voĉon de la virino de la Tero, ne komprenos ĝian esprimivon. Kiu scias, kiel estas konstruitaj iliaj oreloj? Povas esti malsamaj tipoj de aŭdo. Nur la vido, ĉie uzanta tiun parton de elektromagnetaj osciloj, kiuj penetras atmosferon, estas preskaŭ sama en la tuta Universo, kaj ili vidos ĉarman, brulantan pro emociiĝo Veda-n».
Dar Veter, ne deŝirante la okulojn de la duonkovrita per hartufo malgranda orelo de Veda, ekatentis ŝian prelegon.
Veda Kong estis koncize kaj klare rakontanta pri la bazaj mejloŝtonoj de la historio de la homaro. Pri la antikvaj epokoj de la homaro, pri diseco de grandaj kaj malgrandaj popoloj, kunpuŝiĝantaj en ekonomia kaj idea malamikeco, disiganta iliajn landojn, ŝi parolis tre mallonge. Tiuj epokoj ricevis komunan nomon EDM — la Erao de la Disa Mondo. Sed ne listo de ekstermaj militoj, de teruraj suferoj aŭ de kvazaŭe grandaj regantoj, pleniginta antikvajn historiajn librojn, restintaj post la Antikvaj jarcentoj, post la Malhelaj jarcentoj, aŭ post la jarcentoj de Kapitalismo, interesis la homojn de la erao de la Granda Ringo. Multe pli grava estis la kontraŭdira historio de evoluo de produktadaj fortoj kune kun formiĝo de ideoj, de arto, de scio, de spirita lukto por la vera homo kaj por la homaro. Evoluo de bezono krei novajn konceptojn pri la mondo kaj pri la sociaj rilatoj, pri devo, rajtoj kaj feliĉo de la homo, el kiuj elkreskis kaj disfloris sur la tuta planedo la potenca arbo de la komunisma socio.
En la lasta jarcento de la EDM, tiel nomata la jarcento de Disfendiĝo, la homoj finfine komprenis, ke ĉiuj iliaj malfeliĉoj devenas de la socia aranĝo, spontanee kreiĝinta jam en la sovaĝaj tempoj, komprenis, ke la tuta forto, la tuta estonteco de la homaro estas en laboro, en komunaj penoj de milionoj da homoj, liberaj de subpremo, en scienco kaj rearanĝo de la vivo sur scienca fundamento. Estis komprenitaj la ĉefaj leĝoj de la socia evoluo, la dialektike kontraŭdira iro de la historio, la neceso de edukado de strikta socia disciplino, des pli grava, ju pli kreskis la loĝantaro de la planedo.
Lukto de malnovaj kaj novaj ideoj akriĝis en la jarcento de Disfendiĝo kaj kondukis al tio, ke la tuta mondo disfendiĝis je du tendaroj — de malnovaj — kapitalismaj kaj de novaj — socialismaj — ŝtatoj kun malsamaj ekonomiaj ordoj. Tiama malkovro de unuaj specoj de atoma energio kaj obstino de defendantoj de la malnova mondo preskaŭ kondukis la tutan homaron al grandega katastrofo.
Sed la nova socia ordo ne povis ne venki, kvankam tiu venko prokrastiĝis pro malfruiĝo de edukado de la socia konscio. Rearanĝo de la mondo estas nepensebla sen radika ŝanĝo de la ekonomio, sen malapero de mizereco, malsato kaj peza senfortiga laboro. Sed ŝanĝo de la ekonomio postulis tre komplikan regadon de produktado kaj distribuado kaj estis neebla sen eduko de socia konscio de ĉiu homo.
La komunisma socio ne tuj ĉirkaŭprenis ĉiujn popolojn kaj landojn. Ekstermado de malamikeco kaj speciale de mensogo, akumuliĝinta pro malamika propagando dum idea lukto de la jarcento de Disfendiĝo, postulis novajn homajn rilatojn. Iuloke okazis ribeloj, ekscititaj de malfruiĝintaj adeptoj de la malnovo, kiuj pro malklereco penis trovi en renaskigo de la pasinteco facilajn elirojn el malfacilaĵoj, starintaj antaŭ la homaro.
Sed neeviteble kaj sencede la nova vivordo disvastiĝis sur la tuta Tero, kaj plej diversaj popoloj kaj rasoj iĝis unu amika kaj saĝa familio.
Tiel komenciĝis EMU — la erao de la Monda Unuiĝo, konsistinta el epokoj de Unio de Landoj, de Diversaj Lingvoj, de Lukto por Energio kaj de Komuna Lingvo.
La socia evoluo plu rapidiĝadis, kaj ĉiu nova epoko pasis pli rapide, ol la antaŭa. La potenco de la homo super la naturo komencis kreski per gigantaj paŝoj.
En antikvaj utopiaj fantazioj pri bela estonteco homoj revis pri poioma liberigo de la homo de laboro. Verkistoj promesis, ke dum mallonga laboro — du-tri horojn por komuna bono — la homaro povos provizi sin per ĉio necesa, kaj dum cetera tempo ĝui feliĉan nenifaradon.
Tiuj konceptoj aperis el abomeno al peza kaj deviga laboro de la antikveco.
Baldaŭ homoj komprenis, ke laboro estas feliĉo, same kiel senĉesa lukto kun la naturo, venkado de obstakloj, solvado de novaj kaj novaj taskoj de evoluigo de scienco kaj ekonomio. Plenforta laboro, sed krea, konforma al denaskaj kapabloj kaj gustoj, diversa kaj ŝanĝiĝanta de tempo al tempo — jen kion bezonas la homo. Evoluo de kibernetiko — teĥniko de aŭtomata regado, vasta klereco kaj inteligenteco, bonega fizika eduko de ĉiu homo permesis ŝanĝadi profesiojn, rapide ekposedi aliajn kaj senfine diversigi laboran agadon, trovante en ĝi ĉiam pli grandan kontentiĝon. La ĉiam pli vaste evoluanta scienco ĉirkaŭprenis tutan homan vivon, kaj kreaj ĝojoj de malkovranto de novaj sekretoj de la naturo iĝis atingeblaj por grandega nombro da homoj. La arto prenis sur sin tre grandan parton en la afero de socia edukado kaj vivaranĝo. Venis la plej bela en la tuta historio de la homaro EKL — la erao de Komuna Laboro kun ĝiaj epokoj de Simpligo de Aĵoj, de Rearanĝo, de Unua Abundo kaj de Kosmo.
Invento de densigo de elektro, kondukinta al kreo de akumuliloj de grandega kapacito kaj de kompaktaj, sed potencaj elektromotoroj, estis la plej granda teĥnika revolucio de la nova tempo. Jam pli frue oni lernis helpe de duonkondukantoj triki komplikegajn retojn de malfortaj kurentoj kaj krei memregantajn kibernetikajn maŝinojn. La teĥniko iĝis fajna, subtila, alta arto kaj samtempe obeigis al si fortojn de kosma skalo.
Sed la postulo doni al ĉiu ĉion kaŭzis neceson grave simpligi la ĉiutagan vivon de la homo. La homo ĉesis esti sklavo de aĵoj, kaj ellaboro de detalaj normoj permesis kreadi ajnajn aĵojn kaj maŝinojn el relative nemultaj bazaj konstruaj elementoj, simile al tio, kiel la tuta granda diverseco de vivaj organismoj konstruiĝas el negranda diverseco de ĉeloj, la ĉelo — el albuminoj, la albuminoj — el proteinoj ktp. Nur sola ĉesigo de malŝparemo de nutrado de la antaŭaj epokoj provizis per nutraĵo miliardojn da homoj.
Ĉiuj fortoj de la socio, kiujn oni malŝparadis en la antikveco por kreado de militaj maŝinoj, por nutrado de grandegaj armeoj, ne okupitaj per utila laboro, por politika propagando kaj elmontra brilaĉo, estis ĵetitaj al aranĝo de la vivo kaj evoluigo de sciencaj scioj.
Laŭ signo de Veda Kong Dar Veter premis butonon, kaj apud la bela historiistino elkreskis granda globuso.
— Ni komencis, — daŭrigis Veda, — per plena relokigo de loĝaj kaj industriaj zonoj de la planedo… Brunaj strioj sur la globuso laŭ la tridekaj gradoj de latitudo en la norda kaj la suda hemisferoj signifas senĉesan ĉenon de urbetoj, koncentritaj ĉe bordoj de varmaj maroj, en la zono de milda klimato, sen vintro. La homaro ĉesis malŝpari kolosan energion por hejtado de loĝejoj en vintraj periodoj, por produktado de pezaj vestoj. La plej densa loĝantaro koncentriĝis ĉe la lulilo de la homa kulturo — Mediteraneo.
Pli norde ol la norda loĝa zono etendiĝas giganta zono de herbejoj kaj stepoj, kie paŝtiĝas sennombraj gregoj da hejmaj bestoj.
Sude (en la norda hemisfero) kaj norde (en la suda) estis zonoj de sekaj kaj varmegaj dezertoj, nun transformitaj en ĝardenojn. Ĉi tie antaŭe situis kampoj da termoelektraj stacioj, kolektantaj sunan energion.
En la tropika zono estas koncentrita produktado de vegetaĵa nutraĵo kaj ligno, miloble pli avantaĝa, ol en la malvarmaj klimataj zonoj. Jam delonge, post malkovro de artefarita ricevo de karbonhidratoj — sukeroj — el suna lumo kaj karbona dioksido, ni ĉesis kultivi sukerajn vegetaĵojn. Malmultekosta industria produktado de plenvaloraj nutraj proteinoj estas ankoraŭ ne atingita, tial ni kultivas riĉajn je proteino vegetaĵojn kaj fungojn sur sekaĵo kaj kolosajn kampojn da algoj en oceanoj. Simplan metodon de produktado de artefaritaj nutraj grasoj ni ricevis el informo de la Granda Ringo; ajnajn vitaminojn kaj hormonojn ni faras en ajna kvanto el ŝtonkarbo. La agrikulturo de la nova mondo liberiĝis de neceso ricevi ĉiujn senescepte nutrajn produktojn, kiel estis en la pasinteco. Limoj de produktado de sukeroj, grasoj kaj vitaminoj por ni praktike ne ekzistas. Por produktado de solaj proteinoj estas destinitaj gigantaj areoj de sekaĵo kaj maro. La homaro delonge liberiĝis de timo de malsato, kiu dum dekoj da jarmiloj regis la homojn.
Unu el la ĉefaj ĝojoj de la homo — la strebon vojaĝi, moviĝi de loko al loko — ni heredis de niaj prauloj — vagantaj ĉasistoj, kolektantoj de malabunda nutraĵo. Nun la tutan planedon ĉirkaŭas Spirala Vojo, per gigantaj pontoj tra markoloj kuniganta ĉiujn kontinentojn. — Veda movis la fingron laŭ la arĝenteca fadeno kaj turnis la globuson. — Laŭ la Spirala Vojo senĉese moviĝas elektrotrajnoj.
Centmiloj da homoj povas tre rapide moviĝi el la loĝa zono en la stepan, la kampan, la montaran, kie ne estas konstantaj urboj, sed nur provizoraj tendaroj de majstroj de bestobredado, de agrikulturo, de forstokulturo, de mina industrio. Plena aŭtomatigo de ĉiuj fabrikoj kaj energi-produktaj stacioj forigis neceson konstrui apud ili urbojn aŭ grandajn vilaĝojn — tie estas nur domoj por nemultaj deĵorantoj: observantoj, meĥanikistoj kaj muntistoj.
La plana aranĝo de la vivo finfine ĉesigis la mortigan konkuradon pri rapido — konstruadon de ĉiam pli kaj pli rapidaj transportiloj. Laŭ la Spirala Vojo trajnoj pasas ducent kilometrojn dum horo. Nur en okazo de ia malfeliĉo oni uzas rapidajn ŝipojn, kurantajn milojn da kilometroj dum horo.
Antaŭ kelkcent jaroj ni tre plibonigis la vizaĝon de nia planedo. Jam en la epoko de Disfendiĝo okazis malkovro de atoma energio. Samtiam oni lernis liberigi ĝian ioman etan onon kaj konverti en termikan eksplodon, kies mortigaj kvalitoj tuj estis uzitaj kiel milita armilo. Akumuliĝis grandaj rezervoj da teruraj bomboj, kiujn oni poste penis uzi por produktado de energio. Pereiga efiko de radiado al la vivo devigis rezigni pri la malnova nuklea energi-produktado. Astronomoj malkovris danke al esploro de fiziko de malproksimaj steloj du novajn metodojn de ricevo de atoma energio — Ku kaj F, multe pli efikajn kaj ne lasantajn danĝerajn produktojn de disfalo.
Ambaŭ tiujn metodojn ni plu uzas ankaŭ nun, kvankam por stelŝipaj motoroj estas uzata ankoraŭ unu speco de nuklea energio — la anamezona, kiu iĝis konata dum observado de grandaj steloj de la Galaksio tra la Granda Ringo.
Ĉiujn delonge akumulitajn rezervojn de malnovaj termonukleaj materialoj — radioaktivaj izotopoj de uranio, torio, hidrogeno, kobalto, litio — oni decidis neniigi, tuj kiam estis elpensita metodo elĵeti iliajn produktojn de disfalo ekster limojn de la tera atmosfero. Tiam en la epoko de Rearanĝo estis kreitaj artefaritaj sunoj, «pendigitaj» super la polusaj regionoj. Ni tre malgrandigis la glaciajn ĉapojn, kreiĝintajn sur la polusoj de la Tero en la kvaternara epoko de glaciiĝo, kaj ŝanĝis la klimaton de la tuta planedo. La akvo en la oceanoj leviĝis je sep metroj, en la atmosfera cirkulado forte reduktiĝis la polusaj frontoj kaj malfortiĝis la ringoj de alizeaj ventoj, kiuj sekigadis la dezertajn zonojn ĉe limoj de la tropikaj zonoj. Preskaŭĉesis ankaŭ uraganaj ventoj, entute ĉiuj tempestaj ŝanĝiĝoj de vetero.
Varmaj stepoj atingis la sesdekajn paralelojn, kaj herbejoj kaj arbaroj de la modera zono transiris la sepdekan latitudcirklon.
La antarkta kontinento, je tri kvaronoj liberigita de glacio, iĝis mina trezorejo de la homaro — tie konserviĝis netuŝitaj ercaj riĉaĵoj, kiuj sur aliaj kontinentoj estis tre elĉerpitaj post malracia dispolvigo de metaloj en ĉiamaj detruaj militoj de la pasinteco. Tra Antarkto oni sukcesis ankaŭ ringigi la Spiralan Vojon.
Jam antaŭ tiu grandega ŝanĝo de la klimato estis trafositaj gigantaj kanaloj kaj tratranĉitaj montoĉenoj por ekvilibrigi cirkuladon de akvaj kaj aeraj masoj de la planedo. Eternaj dielektrikaj pumpiloj helpis akvizi eĉ la altajn dezertojn de Azio.
Ebloj por produktado de nutraĵoj kreskis multoble, la novaj teroj iĝis oportunaj por vivo. Varmajn internajn marojn oni komencis uzi por kultivado de algoj, riĉaj je proteino.
Malnovaj, danĝeraj kaj rompiĝemaj planedaj kosmoŝipoj tamen permesis atingi proksimajn planedojn de nia sistemo. La Teron ĉirkaŭis zono da sputnikoj, el kiuj la homoj rekte konatiĝis kun la kosmo. Kaj tiam antaŭ kvarcent ok jaroj okazis evento tiom grava, ke ĝi signis la novan eraon de ekzisto de la homaro — EGR, la eraon de la Granda Ringo.
Jam delonge la homa penso laboris pri sendo al granda distanco de bildoj, sonoj, energio. Centmiloj da talentegaj sciencistoj laboris en speciala organizo, nomata ankaŭĝis nun la Akademio de Direktitaj Radioj, ĝis atingis eblon de malproksimaj direktitaj sendoj de energio sen ajnaj kondukiloj. Tio iĝis ebla, kiam oni trovis ĉirkaŭvojon de la leĝo, ke flukso de energio estas proporcia al sinuso de angulo de diverĝo de radioj. Tiam paralelaj faskoj de radioj garantiis konstantan komunikadon kun la sputnikoj, kaj sekve, ankaŭ kun la tuta kosmo. La ekrano de jonizita atmosfero, defendanta la vivon, servis kiel eterna obstaklo por sendoj kaj ricevoj el la spaco. Tre delonge, jam en la fino de la erao de la Disa Mondo, niaj sciencistoj trovis, ke torentoj de potencaj radioj verŝiĝas sur la Teron el la kosmo. Kune kun ĝenerala radiado de steloj kaj galaksioj nin atingadis vokoj el la kosmo kaj elsendoj laŭ la Granda Ringo, distorditaj kaj duone fadintaj en la atmosfero. Ni tiam ne komprenis ilin, kvankam jam povis kapti tiujn misterajn signalojn, opiniante ilin radiado de senviva materio.
Sciencisto Kam Amat, de hinda deveno, elpensis fari sur sputnikoj eksperimentojn kun riceviloj de bildoj, kun senfina pacienco dum jardekoj prilaborante ĉiam novajn kombinojn de diapazonoj.
Kam Amat kaptis elsendon el planeda sistemo de duopa stelo, delonge nomata la 61 de la Cigno. Sur ekrano aperis ne simila al ni, sed, sendube, homo, kaj almontris skribaĵon, faritan per la signoj de la Granda Ringo. La skribaĵon oni sukcesis legi nur post naŭdek jaroj, kaj ĝi ornamas en nia tera lingvo la monumenton al Kam Amat: «Saluton al vi, fratoj, enirintaj en nian familion! Disigitaj per spaco kaj tempo, ni kuniĝis per racio en ringo de granda forto».