La lingvo de signoj, bildoj kaj mapoj de la Granda Ringo iĝis facile komprenebla sur la nivelo, kiun atingis la homaro. Post ducent jaroj ni jam povis interparoli helpe de tradukaj maŝinoj kun planedaj sistemoj de proksimaj steloj, ricevi kaj sendi tutajn bildojn de diversa vivo de diversaj mondoj. Nur antaŭnelonge ni ricevis mesaĝon el dek kvar planedoj de granda centro de vivo Denebo en la Cigno — kolosa stelo kun lumeco je kvar mil okcent sunoj, situanta de ni je distanco cent dudek du parsekoj. La evoluo de la penso tie iris laŭ alia vojo, sed atingis nian nivelon.
Kaj el malnovegaj mondoj — globaj stelamasoj de nia Galaksio kaj de kolosa loĝata regiono ĉirkaŭ la galaksia centro — venas el nemezurebla foro strangaj bildoj kaj spektaĵoj, ankoraŭ ne komprenitaj, ne deĉifritaj de ni. Registritaj per memormaŝinoj, ili estas transdonataj al la Akademio de Limoj de Scio — tiel nomiĝas la scienca organizo, laboranta pri problemoj, apenaŭ palpataj de nia scienco. Ni penas kompreni la penson, malproksime irintan for de ni dum milionoj da jaroj, kiu nemulte diferencas disde la nia danke al unueco de vojoj de historia evoluo de vivo ekde malsupraj organikaj formoj al la supraj, pensantaj estaĵoj.
Veda Kong forturniĝis de la ekrano, en kiun ŝi rigardis kvazaŭ hipnotigita, kaj ĵetis demandan rigardon al Dar Veter. Tiu ridetis kaj aprobe balancis la kapon. Veda fiere levis la vizaĝon, etendis antaŭen la manojn kaj turnis sin al tiuj nevideblaj kaj nekonataj, kiuj post dek tri jaroj ricevos ŝiajn vortojn kaj vidos ŝian bildon:
— Tia estas nia historio, malfacila, komplika kaj longa vojo de leviĝo al altaĵoj de scio. Ni vokas vin — kuniĝu kun ni en la Granda Ringo, por porti al ĉiuj randoj de la neĉirkaŭprenebla Universo potencan forton de racio, venkante inertan senvivan materion!
La voĉo de Veda jubile eksonoris, ricevinte forton de ĉiuj generacioj de la teraj homoj, nun leviĝintaj tiel, ke iliaj streboj jam estis direktitaj ekster la limojn de la propra Galaksio al aliaj stelaj insuloj de la Universo.
Longa kupra sonoro — jen Dar Veter movis la fuston kaj malŝaltis la sendan energifluon. La ekrano estingiĝis. Sur la diafana panelo dekstre restis la lumanta fosto de la portanta kanalo.
Veda, laca kaj kvieta, dronis en profundo de granda fotelo kaj ne deŝiris siajn atentajn okulojn de Dar Veter. Dar Veter sidigis al la regtablo Mven Mas-on, kaj mem kliniĝis super lia ŝultro. En plena silento nur fojfoje apenaŭ aŭdeble klaketadis fustoj. Subite la ore kadrita ekrano malaperis, kaj nekredebla profundo malfermiĝis sur ĝia loko. Veda Kong, unuafoje vidanta tiun miraklon, laŭte suspiris. Efektive, eĉ por tiuj, kiuj bone sciis vojon de komplika interfero de lumaj ondoj, per kiu estis atingata tia vasteco kaj profundeco de bildo, la spektaĵo ĉiam ŝajnis mirinda.
Malhela supraĵo de fremda planedo estis alproksimiĝanta de malproksime, kreskante kun ĉiu sekundo. Tio estis rarega sistemo de duopa stelo, kie du sunoj ekvilibrigis sin tiel, ke la orbito de ilia planedo iĝis regula, kaj sur ĝi povis aperi vivo. Ambaŭ sunoj — la oranĝa kaj la ruĝa, malpli grandaj, ol la nia, estis prilumantaj ŝajnantajn ruĝaj glaciojn de frostinta maro. Sur rando de plataj nigraj montoj en misteraj violaj rebriloj videblis giganta malalta domo. La vidradio direktiĝis al placeto sur ĝia tegmento, kvazaŭ trapenetris ĝin, kaj ĉiuj ekvidis grizhaŭtan homon kun rondaj, kiel ĉe strigo, okuloj, ĉirkaŭitaj de ringoj de arĝenta lanugo. Lia alto estis granda, sed la korpo estis tre maldika, kun ekstremaĵoj longaj, kiel tentakloj. La homo strange «kornobatis» per la kapo, kvazaŭ haste riverencis, kaj, direktinte al la ekrano siajn senpasiajn, kiel objektivoj, okulojn, malfermis la senlipan buŝon, kovritan per simila al nazo klapo el mola haŭto. Tuj eksonis melodia kaj tenera voĉo de la tradukmaŝino:
— Zaf Ftet, la estro de la ekstera informado de la sesdek unu de la Cigno. Hodiaŭ ni transsendas por la flava stelo STL 3388+04VF… Transsendas por…
Dar Veter kaj Junio Ant interŝanĝis rigardojn, kaj Mven Mas por sekundo kunpremis la manradikon de Dar Veter. Tio estis la galaksia kodo de la Tero, pli ĝuste, de la suna planeda sistemo. Iam observantoj de aliaj mondoj opiniis ĝin unu granda satelito, rivoluanta ĉirkaŭ la Suno dum kvindek naŭ teraj jaroj. Unufoje dum tiu periodo okazas kuna opozicio de Jupitero kaj Saturno, ŝovanta la Sunon rimarkeble por astronomoj de proksimaj steloj. Saman eraron faris ankaŭ niaj astronomoj rilate de multaj planedaj sistemoj, kies ekzisto ĉe diversaj steloj estis malkovrita jam en la antikveco.
Junio Ant pli haste, ol en la komenco de la elsendo, kontrolis la agordon de la memormaŝino kaj indikojn de la alarmopretaj sentineloj de sendifekta funkciado — de aparatoj de DES.
La senpasia voĉo de la elektronika tradukanto daŭrigis:
— Ni ricevis tute bonan elsendon de la stelo… — ree ekŝutiĝis vico da ciferoj kaj abruptaj sonoj, — hazarde, ne dum la tempo de elsendoj de la Granda Ringo. Ili ne deĉifris la lingvon de la Ringo kaj vane malŝparas energion, sendante dum horoj de silento. Ni respondis al ili dum periodoj de iliaj propraj elsendoj — la rezultoj iĝos sciataj proksimume post tri dekonoj de sekundo… — La voĉo eksilentis. La signalaj aparatoj plu brilis, krom estingiĝinta verda okuleto.
— Tio estas ankoraŭ ne komprenitaj paŭzoj en elsendo, probable, paso de la legenda neŭtra kampo de astronaŭtoj inter ni, — klarigis al Veda Junio Ant.
— Tri dekonoj de galaksia sekundo — tio estas ĉirkaŭ sescent jaroj da atendo, — morne grumblis Dar Veter. — Interese, por kio ili sendas tion al ni?
— Kiom mi komprenis, la stelo, kun kiu ili komunikiĝis, estas Epsilono de la Tukano — konstelacio de la suda hemisfero, — respondis Mven Mas, — distancanta je naŭdek parsekoj, kio estas proksima al la limo de nia konstanta komunikado. Pli malproksime ol Denebo ni ĝin ankoraŭ ne etendis.
— Sed ni ja ricevas ankaŭ la centron de la Galaksio, kaj la globajn stelamasojn? — demandis Veda Kong.
— Neregule, pro hazarda ricevo aŭ tra memormaŝinoj de aliaj anoj de la Ringo, kiuj kreas ĉenon, etenditan en la spacon de la Galaksio, — respondis Mven Mas.
— Mesaĝoj, senditaj antaŭ miloj kaj dekmiloj da jaroj, ne perdiĝas en la spaco kaj finfine atingas nin, — aldonis Junio Ant.
— Sed tio signifas, ke ni juĝas pri vivo kaj scioj de homoj de aliaj, tre malproksimaj mondoj kun prokrasto, ekzemple, por la centra zono de la Galaksio, je dudek mil jaroj?
— Jes, ne gravas, ĉu tio estas sendata per memorregistraĵoj de proksimaj mondoj aŭ kaptata de niaj stacioj, ni vidas malproksimajn mondojn tiaj, kiaj ili estis en tre antikvaj tempoj. Ni vidas tre delonge mortintajn kaj forgesitajn en sia mondo homojn.
— Ĉu ni, atingintaj tiom grandan potencon super la naturo, ĉi tie estas senfortaj? — infanece indignis Veda. — Ĉu ne eblas atingi forajn mondojn laŭ alia vojo, per alia rimedo, ol la fotona radio?
— Kiel mi komprenas vin, Veda! — ekkriis Mven Mas.
— En la Akademio de Limoj de Scio oni okupiĝas pri projektoj de venko de spaco, tempo, gravito — pri la profundaj fundamentoj de la kosmo, — enmiksiĝis Dar Veter, — sed ili ne atingis la stadion de eksperimentoj kaj ne sukcesis…
Subite la verda okulo ekbrilis, kaj Veda ree eksentis kapturniĝon pro profundiĝinta en abismon spaco de la ekrano.
La akre konturitaj randoj de la bildo montris, ke tio estas registraĵo de memormaŝino, sed ne rekte kaptita elsendo.
Unue aperis supraĵo de planedo, vidata, certe, el ekstera stacio-sputniko. Granda pal-viola, fantoma pro nekredebla ardo suno priverŝis per penetrantaj radioj la bluan nubkovrilon de ĝia atmosfero.
— Estas ĝuste — la Epsilono de la Tukano, alttemperatura stelo de la klaso B9 — la lumeco estas sepdek ok niaj sunoj, — flustris Mven Mas.
Dar Veter kaj Junio Ant kapjesis.
La spektaĵo ŝanĝiĝis, kvazaŭ mallarĝiĝinte kaj malleviĝinte preskaŭ sur la grundon mem de la nekonata mondo.
Alte leviĝis rondaj kupoloj de montoj, ŝajnantaj gisitaj el kupro. Nekonata ŝtonaro, aŭ grajneca metalo, flame brilis sub mirinde blanka lumego de la blua suno. Eĉ en neperfekta transdono de aparatoj la nekonata mondo brilis solene, kun ia triumfa pompo.
Rebriloj de radioj borderis konturojn de la kupraj montoj per arĝente rozkolora krono, speguliĝanta kiel larĝa vojo sur malrapidaj ondoj de viola maro. Akvo de koloro de densa ametisto ŝajnis peza kaj brilis elinterne per ruĝaj fajroj, kiel per aroj de vivaj okuletoj. Ondoj lekis masivan bazon de giganta statuo, starinta nemalproksime de la bordo en fiera soleco. Virino, skulptita el malhel-ruĝa ŝtono, retrofleksis la kapon kaj, kvazaŭ en ekstazo, tiriĝis per la etenditaj manoj al la flama profundo de la ĉielo. Ŝi tute povus esti filino de la Tero — plena simileco kun niaj homoj afekciis ne malpli, ol mirinda beleco de la skulptaĵo. En ŝia korpo, kvazaŭ realiĝinta revo de skulptistoj de la Tero, kombiniĝis potenca forto kaj spiriteco de ĉiu linio de la vizaĝo kaj la korpo. Polurita ruĝa ŝtono de la statuo radiis flamon de nekonata kaj pro tio mistera kaj alloga vivo.
La kvin homoj de la Tero senvorte rigardis al la mireginda nova mondo. Nur el la larĝa brusto de Mven Mas elŝiriĝis longa suspiro — ĉe la unua rigardo al la statuo ĉiu lia nervo streĉiĝis en ĝoja atendo.
Kontraŭ la statuo, sur la bordo, skulptitaj arĝentaj turoj markis komencon de larĝa blanka ŝtuparo, ĵetita libere super bosko de sveltaj arboj kun turkisa foliaro.
— Ili devas sonori! — flustris Dar Veter en la orelon de Veda, montrante al la turoj, kaj tiu konsente klinis la kapon.
La senda aparato de la nova planedo plu konsekvence kaj sensone disvolvis novajn bildojn.
Por sekundo glitis blankaj muroj kun larĝaj elstaraĵoj, tratranĉitaj per portalo el blua ŝtono, kaj la ekrano malfermiĝis en alta ejo, priverŝita per forta lumo. Senbrila perla koloro de kanelitaj muroj donis neordinaran klarecon al ĉio, troviĝanta en la halo. La atenton altiris grupo da homoj, starantaj antaŭ polurita smeralda panelo.
La flama ruĝa koloro de ilia haŭto konformis al la koloro de la statuo en la maro. En ĝi estis nenio neordinara por la Tero — kelkaj indianaj triboj de Centra Ameriko, juĝante laŭ konserviĝintaj post la antikveco koloraj fotoj, havis preskaŭ saman haŭton, nur de malpli profunda koloro.
En la halo estis du virinoj kaj du viroj. Ambaŭ paroj portis malsamajn vestojn. La starantaj pli proksime al la verda panelo distingiĝis per orkoloraj mallongaj vestoj, similaj al elegantaj supertutoj kun kelkaj agrafoj. La du ceteraj havis samajn kovrantajn ilin de la kapoj ĝis la kalkanoj mantelojn de sama perla koloro, kiel de la muroj.
La starantoj ĉe la panelo faris glatajn movojn, tuŝante oblikvajn kordojn, streĉitajn ĉe ĝia maldekstra rando. La muro el polurita smeraldo aŭ vitro estis iĝanta diafana. Samtakte kun iliaj movoj en la kristalo naĝis, ŝanĝante unu la alian, klaraj bildoj. Ili malaperadis kaj aperadis rapide, tial eĉ por trejnitaj observantoj — Junio Ant kaj Dar Veter — estis malfacile plene kompreni ilian sencon.
En interŝanĝado de kupraj montoj, viola oceano kaj turkisaj arbaroj estis kaptebla historio de la planedo. Ĉeno da animalaj kaj vegetaj formoj, iam monstre nekompreneblaj, iam belaj, pasadis kiel fantomoj de antikveco. Multaj animaloj kaj vegetaĵoj ŝajnis similaj al tiuj, kies restaĵojn konservis la kroniko de tavoloj de la tera krusto. Longe tiriĝis la leviĝanta ŝtuparo de vivoformoj — de perfektiĝanta viva materio. La senfine longa vojo de evoluo sentiĝis eĉ pli longa, malfacila kaj sufera, ol la konata por ĉiu loĝanto de la Tero lia propra genealogio.
En fantoma brilado de la aparato ekflagris novaj bildoj: lumoj de grandaj fajrujoj, amasoj da ŝtonaj pecegoj sur ebenaĵoj, bataloj kun ferocaj bestoj, solenaj ritoj de sepultoj kaj religiaj servoj. Je la tuta panelo elkreskis figuro de viro, kovrita per mantelo el bunta felo. Apogiĝante per unu mano sur lanco kaj levinte la alian al la steloj per vasta ĉirkaŭprenanta gesto, li surpaŝis per la piedo sur kolon de faligita monstro kun malmola kolhararo laŭlonge de la dorso kaj kun nudigitaj longaj dentegoj. Sur la malantaŭa plano staris ĉeno de virinoj kaj viroj, pare kunkroĉintaj la manojn kaj, ŝajne, ion kantantaj.
La bildo malaperis, anstataŭ la vivaj vizioj aperis la malhela supraĵo de la polurita ŝtono.
Tiam la du homoj en orkoloraj vestoj depaŝis dekstren, kaj ilian lokon okupis la dua paro. Per nekapteble rapida movo la manteloj estis deĵetitaj, kaj sur la perla fono de la muroj kiel viva flamo aperis la malhel-ruĝaj korpoj. La viro etendis ambaŭ manojn al la virino, ŝi respondis al li per rideto de tia fiera kaj blindiga ĝojo, ke la loĝantoj de la Tero respondis per nevolaj ridetoj. Kaj tie, en la perla halo de la nekredeble fora mondo, la duopo komencis malrapidan dancon. Probable, tio ne estis danco por danco mem, sed plie ritma pozado. La dancantoj, evidente, metis antaŭ si celon montri perfektecon, belecon de linioj kaj plastikan flekseblecon de siaj korpoj. Sed en la ritma ŝanĝiĝo de movoj diveneblis majesta kaj samtempe malgaja muziko, kvazaŭ rememoro pri la granda ŝtuparo de sennomaj kaj sennombraj viktimoj de evoluo de la vivo, kondukinta al tiom bela pensanta estaĵo — la homo.
Al Mven Mas ŝajnis, ke li aŭdas melodion — vicon de altaj puraj notoj, apogiĝantan sur zuman kaj egalan ritmon de malaltaj sonoj. Veda Kong premegis la manon de Dar Veter, kaj tiu ne atentis tion. Junio Ant rigardis, ne spirante, kaj sur lia grandega frunto aperis gutoj de ŝvito.
La homoj de la Tukano estis tiom similaj al la homoj de la Tero, ke poiome perdiĝis impreso de fremda mondo. Sed la ruĝaj homoj havis tian akrigitan belecon de korpo, kia ankoraŭ ne estis atingita de ĉiuj sur la Tero, kaj vivis en revoj kaj verkoj de artistoj, enkorpiĝante en negranda kvanto da neordinare belaj homoj.
«Ju pli malfacila kaj longa estis vojo de blinda animala evoluo ĝis la pensanta estaĵo, des pli celkonformaj kaj pli ellaboritaj estas la superaj formoj de la vivo kaj, sekve, des pli belaj, — pensis Dar Veter. — Jam delonge la homoj de la Tero komprenis, ke belo estas instinkte perceptata celkonformeco de konstruo, adapto al certa celo. Ju pli diversaj estas la celoj, des pli bela estas la formo — tiuj ruĝaj homoj, probable, estas pli diversflankaj kaj lertaj, ol ni. Eble, ilia civilizo iris plie per evoluo de la homo mem, de lia spirita kaj fizika potenco, kaj malplie per teĥniko? Nia kulturo longe restis ĝisoste teĥnika kaj nur kun veno de la komunisma socio definitive ekstaris sur la vojon de perfektigo de la homo mem, sed ne nur de liaj maŝinoj, domoj, manĝo kaj amuzoj».
La danco ĉesis. Juna ruĝhaŭta virino eliris al centro de la halo, kaj la vidradio de la aparato koncentriĝis sur ŝi sola. Ŝiaj dismetitaj manoj kaj vizaĝo leviĝis al plafono de la halo.
Nevole la okuloj de la teranoj sekvis ŝian rigardon. La plafono entute ne ekzistis, aŭ pro tre lerta optika iluzio tie troviĝis stela ĉielo kun tiom helaj kaj grandaj steloj, ke, verŝajne, tio estis nur bildo. Kombino de fremdaj stelfiguroj ne kaŭzis ajnajn konatajn pensasociaĵojn. La junulino svingis la manon, kaj sur la montrofingro de ŝia maldekstra mano aperis blua globeto. El ĝi ĵetiĝis arĝenta radio, iĝinta grandega montrilo. Ronda brilanta makuleto sur pinto de la radio haltadis jen ĉe unu, jen ĉe alia stelo de la plafono. Kaj tuj la smeralda panelo montradis senmovan bildon, donitan per tre larĝa perspektivo. Malrapide moviĝis la montra radio, kaj same malrapide aperadis vizioj de dezertaj aŭ loĝataj de vivo planedoj. Kun premanta senĝojeco brilis ŝtonaj aŭ sablaj vastaĵoj sub ruĝaj, bluaj, violaj, flavaj sunoj. Iufoje radioj de stranga plumbe griza suno vivigadis sur siaj planedoj platajn kupolojn kaj spiralojn, saturitajn per elektro kaj naĝantajn, simile al meduzoj, en densa oranĝkolora atmosfero aŭ en oceano. En mondo de ruĝa suno kreskis arboj de nekredebla alto kun glita nigra ŝelo, etendantaj al la ĉielo, kvazaŭ en malespero, miliardojn da kurbaj branĉoj. Aliaj planedoj estis plene surverŝitaj per malhela akvo. Grandegaj vivaj insuloj, ĉu animalaj, ĉu vegetaj, naĝis ĉie, ŝancelante en kvieta akvoebeno sennombrajn vilajn tentaklojn.
— Ili ne havas proksime planedojn kun altaj vivoformoj, — subite diris Junio Ant, sendeŝire observanta la mapon de la nekonata stela ĉielo.
— Ne, — kontraŭis Dar Veter, — ĉe unu flanko de ili kuŝas plata stelsistemo, unu el malfruaj formaĵoj de la Galaksio. Sed ni scias, ke plataj kaj sferaj sistemoj, la novaj kaj la malnovaj, nemalofte alternas. Kaj vere, flanke de Eridano apud ili estas sistemo kun pensanta vivo, kiu estas ano de la Ringo.
— VVR 4955+MO 3529… kaj tiel plu, — enmetis Mven Mas. — Sed kial do ili ne scias pri ĝi?
— La sistemo eniris la Grandan Ringon antaŭ ducent sepdek kvin jaroj, kaj tiu ĉi mesaĝo estis sendita pli frue, — respondis Dar Veter.
La ruĝhaŭta junulino de la fora mondo forskuis de la fingro la bluan globeton kaj turniĝis per la vizaĝo al la spektantoj, malferminte la manojn, kvazaŭ preta brakumi iun, nevideble starantan antaŭŝi. Ŝi facile klinis la kapon kaj la ŝultrojn malantaŭen — tiel farus ankaŭ virino de la Tero en pasia alvoko. La lipoj de la duonmalfermita buŝo moviĝetis, ripetante neaŭdeblajn vortojn. Tiel ŝi rigidiĝis, vokanta, ĵetante en glacian obskuron de interstelaj spacoj sian ardan homan petegon pri kamaradoj — homoj de aliaj mondoj.
Kaj ree ŝia brilanta belo rigidigis la terajn observantojn. En ŝi ne estis cizelita bronza malmildeco de teraj ruĝhaŭtuloj. La ronda vizaĝo kun eta nazo kaj grandegaj, larĝe dismetitaj bluaj okuloj, kun malgranda buŝo plie rememorigis pri nordaj etnoj de la Tero. Densaj ondaj nigraj haroj ne estis malmolaj. En ĉiu linio de la vizaĝo kaj de la korpo videblis gaja kaj facila certeco, senkonscie perceptata kiel sento de granda forto.
— Ĉu ili vere nenion scias pri la Granda Ringo? — preskaŭĝemis Veda Kong, kliniĝante antaŭ la belega fratino el la kosmo.
— Nun, probable, scias, — respondis Dar Veter, — ja tio, kion ni vidas, okazis antaŭ tricent jaroj.
— Okdek ok parsekoj, — murmuregis la basa voĉo de Mven Mas, — okdek ok. Ĉiuj, kiujn ni vidis, jam delonge mortis.
Kaj, kvazaŭ konfirmante liajn vortojn, la vizio de la bela mondo estingiĝis, same estingiĝis ankaŭ la verda indikilo de komunikado. La elsendo laŭ la Granda Ringo finiĝis.
Dum minuto ĉiuj restis rigidiĝintaj. Unua rekonsciiĝis Dar Veter. Domaĝe mordinte la lipon, li haste movis la grenatan fuston. La malŝalto de la fosto de direktita energio respondis per densa kupra zumado, avertanta inĝenierojn de energi-stacioj pri tio, ke necesas ree disverŝi la potencan torenton laŭĝiaj ordinaraj kanaloj. Nur plenuminte ĉiujn operaciojn kun la aparatoj, la estro de la eksteraj stacioj turniĝis al siaj kamaradoj.
Junio Ant, alte levinte la brovojn, estis foliumanta ĉirkaŭskribitajn folietojn.
— La parton de la memorregistraĵo kun la stela mapo sur la plafono necesas tuj sendi al la Instituto de la Suda Ĉielo! — turnis li sin al la juna asistanto de Dar Veter.
Tiu rigardis al Junio Ant mirigite, kvazaŭ vekiĝinte el mirakla sonĝo.
La severa sciencisto kaŝis subridon — ĉu la vizio ne estis efektive revo pri bela mondo, sendita en la spacon antaŭ tri jarcentoj? Revo, kiun tiel reale vidos nun miliardoj da homoj sur la Tero kaj sur stacioj de la Luno, Marso kaj Venuso.
— Vi pravis, Mven Mas, — ridetis Dar Veter, — deklarinte ankoraŭ antaŭ la elsendo, ke hodiaŭ okazos neordinaraĵo. Unuafoje dum kvarcent jaroj da ekzisto por ni de la Granda Ringo el profundoj de la Universo venis planedo kun fratoj ne nur laŭ racio, sed ankaŭ laŭ korpo. Mi tuta estas plenigita per ĝojo de malkovro! Bone komenciĝis via agado! Antikvaj homoj opinius tion feliĉa antaŭsigno, aŭ, kiel diros niaj psikologoj, okazis koincido de cirkonstancoj, favora al certeco kaj vervo en plua laboro.
Dar Veter rekonsciiĝis, la nerva reago faris lin multevorta. Troan paroladon en la erao de la Granda Ringo oni opiniis unu el la plej hontindaj malvirtoj de homo, kaj la estro de la eksteraj stacioj eksilentis, ne fininte la frazon.
— Jes, jes! — malatente respondis Mven Mas.
Junio Ant kaptis noton de fremdiĝo en lia voĉo, en malrapidigitaj moviĝoj kaj maltrankviliĝis. Veda Kong facile movis la fingron laŭ la mano de Dar Veter kaj kapmontris al la afrikano.
«Eble, li estas tro impresiĝema?» — glitis en la kapo de Dar Veter, kaj li atente rigardis al sia posteulo.
Sed Mven Mas, sentinte la kaŝitan nekomprenon de la konversaciantoj, rektigis sin kaj iĝis la antaŭa atenta majstro de sia afero. La moviĝanta ŝtuparo transportis ilin supren, al la larĝaj fenestroj kaj la stela ĉielo, kiu ree iĝis same malproksima, kiel dum ĉiuj tridek jarmiloj de ekzisto de la homo, — pli ĝuste, de lia specio, nomata Homo sapiens — Homo racia.
Mven Mas kaj Dar Veter devis resti.
Veda Kong flustris al Dar Veter, ke ŝi neniam forgesos tiun ĉi nokton.
— Mi mem ŝajnis al mi tia mizera! — finis ŝi, ridetante spite al siaj malgajaj vortoj.
Dar Veter komprenis, pri kio ŝi diras, kaj nege balancis la kapon.
— Kaj mi estas certa, ke se la ruĝa virino vidus vin, Veda, do ŝi fierus pri sia fratino. Vere, nia Tero ne estas malpli bona ol ilia mondo! — La vizaĝo de Dar Veter eklumis per amo.