?e la supro estis skribite: “Baskervila Halo”, kaj sube, per grandaj skriba?itaj ciferoj: “1742”.
— ?i aspektas kiel iaspeca deklaro.
— Jes, ?i estas deklaro pri certa legendo, kiu estas konata al la familio de Baskerviloj.
— Sed la? mia kompreno estas io pli moderna kaj praktika, pri kiu vi volas konsulti min, ?u?
— Tre moderna. Afero plej praktika kaj ur?a, pri kiu oni devos decidi?i en malpli ol dudek kvar horoj. Sed la manuskripto estas mallonga kaj intime ligita al la afero. La? via permeso mi vo?legos ?in al vi.
Holmso retroklinis sin sur la se?o, kunmetis siajn fingropintojn, kaj fermis siajn okulojn, kun mieno rezignacia. Doktoro Mortimero turnis la manuskripton al la lumo kaj legis per alta kraketa vo?o la sekvan strangan pramodan rakonton.
— «Pri la origino de la ?ashundo de la Baskerviloj ekzistis multaj asertoj, tamen pro tio ke mi devenas sendevie de Hugo Baskervilo, kaj ?ar mi a?dis la rakonton de mia patro, kiu anka? a?dis ?in de la sia, mi skribis ?in plenkredante ke tio okazis precize kiel ?i tie estas rakontite. Kaj mi volas, ke vi kredu, miaj filoj, ke tiu sama Justeco, kiu punas pekojn, povas anka? plej bonkore pardoni ilin, kaj ke neniu malpermeso tiom pezas, ke ?in ne povas forigi pre?oj kaj pentado. Lernu do per tiu ?i historio ne timi la fruktojn de la pasinteco, sed prefere gardu vin estontece, por ke tiuj fiaj pasioj, pro kiuj nia familio tiel grave suferis, ne povu denove liberi?i por nin pereigi.
Sciu do, ke en la epoko de la Granda Ribelo (kies historion la? la klera lordo Klarendono mi plej serioze rekomendas al via atento), tiun ?i bienon Baskervilan posedis Hugo tiunoma, kaj ne estas kontra?direble, ke li estis homo plej sova?a, profana kaj sendia. Tion, vere, liaj najbaroj eble pardonus, pro tio ke sanktuloj neniam floris en tiu regiono, sed en li estis ia humoro dibo?a kaj kruela, kiu misfamigis lian nomon tra la tuta okcidento. Okazis, ke tiu Hugo ekamis (se efektive pasio tiel malhela rajtas nomi?i per vorto tiel hela) la filinon de etbienulo kiu posedis teron proksime al la Baskervila bieno. Sed la juna virgulino, estante diskreta kaj bonreputacia, ?iam evitadis lin, ?ar ?i timis lian misan famon. Okazis do, ke iun Mikelfeston tiu Hugo, kun kvin a? ses el siaj mallaboremaj kaj pekemaj kunuloj, ?teliris al la farmbieno kaj forportis la virgulinon, dum ?ia patro kaj fratoj forestis, kiel li bone sciis. Kiam ili venigis ?in al la Halo, la virgulino estis lokita en supra ?ambro, dum Hugo kaj liaj amikoj sidi?is por longa drinkado, la? sia ?iuvespera kutimo. Nu, la kompatindulino supre preska? perdis sian prudenton pro la kantado kaj kriado kaj teruraj sakroj, kiuj atingis ?in de sube, ?ar oni diras, ke la esprimoj uzataj de Hugo Baskervilo, kiam li ebriis, estis tiaj, kiaj kapablus fulmdetrui la dirinton. Finfine pro premo de sia timo ?i faris tion, kio hezitigus viron plej kura?an a? viglan, ?ar helpe de la hedera kreska?o kiu kovris (kaj da?re kovras) la sudan muron, ?i malsupreni?is el sub la tegmentorando, kaj poste celis hejmen tra la erikejo; tri le?goj etendi?is inter la Halo kaj la farmbieno de ?ia patro.
Okazis, ke iomete poste Hugo lasis siajn gastojn por porti man?a?on kaj trinka?on — kune kun aliaj aferoj malpli bonaj, ver?ajne — al sia kaptito, kaj tiel trovis la ka?on malplena kaj la birdon eskapinta. Poste, la??ajne, li i?is kvaza? diablotrafita, ?ar kure subirinte la? la ?tuparo en la man?o?ambron, li sursaltis la grandan tablon dum pokaloj kaj tasoj forskui?is, kaj li kriis la?te anta? la tuta societo, ke tiun nokton li cedos sin korpe kaj anime al la Misaj Potencoj, se nur li rekaptos la junulinon. Kaj dum la festantoj staris konsternite pro la kolerego de tiu homo, iu el la pli fiaj a?, eble, pli ebriaj ol la ceteraj, ekkriis, ke ili devus sekvigi al ?i la ?ashundojn. Je tio Hugo elkuris el la domo, kriante al siaj ?evalzorgistoj, ke ili selu lian ?evalinon kaj elstaligu la hundaron kaj, doninte al la hundoj mantukon de la virgulino, li envicigis ilin kaj tiel ekgalopis tra la erikejo en la lunlumo.
Nu, dum kelka tempo la festintoj staris gapante, ne povante kompreni ?ion, kio efektivi?is tiel haste. Sed balda? iliaj konfuzitaj mensoj konstatis la naturon de la faro probable plenumota sur la erikejo. ?io nun estis tumulta: iuj postulis siajn pistolojn, iuj siajn ?evalojn, kaj iuj alian botelon da vino. Sed finfine iom da sagaco revenis al iliaj konfuzitaj mensoj, kaj ?iuj, dektriopo da ili, surseli?is kaj ekiris persekute. La luno klarbrilis super ili, kaj ili rajdis rapide en vico, la?irante tiun vojon, kiun devis elekti la junulino por atingi sian hejmon.
Ili voja?is unu-du mejlojn, kiam ili pasis sur la erikejo unu el la noktaj pa?tistoj, kaj ili kridemandis lin, ?u li vidis la ?ason. Kaj tiu homo la? la rakonto, estis tiel timfreneza, ke li apena? kapablis paroli, sed finfine li diris, ke li efektive vidis la malfeli?an junulinon, kies spuron postkuris la ?ashundoj. “Sed pli ol tion mi vidis, — li diris, — ?ar Hugo Baskervilo pasis min sur sia nigra ?evalino, kaj kuradis muta malanta? li tia hundo infera, kian Dio malpermesu iam sekvi post miaj kalkanoj.”
Do la ebriaj bienuloj malbenis la pa?tiston kaj rajdis plu. Sed balda? iliaj ha?toj ekfrostis, ?ar a?di?is sono de galopado trans la erikejon, kaj la nigra ?evalino, makulita de blanka ?a?mo, preterpasis kun treni?anta brido kaj senhoma selo. Poste la festintoj rajdis proksime unu al la aliaj, ?ar timego inundis ilin, sed ili da?re transiris la erikejon, kvankam ?iu el ili, se li estus sola, tre ?oje retroturnus la ?evalkapon. Rajdante malrapide tiamaniere, ili alvenis finfine la ?ashundojn. Tiuj, kvankam famaj pro siaj kura?o kaj raseco, plorkriis amasi?e ?e enirejo de profunda kava?o sur la erikejo, iuj for?telirante kaj iuj, kun hirtaj haroj kaj gapaj okuloj, rigardante en la mallar?an valeton anta? ili.
La kunularo haltis, viroj pli sobraj, vi certe imagas, ol kiam ili ekrajdis. La plimultaj el ili neniel pluirus, sed tri el ili, la plej kura?aj a? eble la plej ebriaj, rajdis anta?en en la kava?on. Jen ?i aperti?is al lar?a tereno sur kiu staris du el tiuj ?tonegoj, ankora? videblaj tie, kiujn starigis forgesitaj popoloj en la pratempo. La luno brilis hele sur la maldensejon, kaj tie en la centro ku?is la malfeli?a junulino kie ?i falis, morta pro timo kaj el?erpi?o. Sed estis ne ekvido de ?ia kadavro, anka? ne tiu de la kadavro de Hugo Baskervilo ku?anta proksime al ?i, kiu hirtigis la kapharojn de tiuj tri riskemaj festintoj, sed estis la fakto, ke starante sur Hugo kaj mordante ties gor?on staris fiesta?o, monstra nigra besto forme simila al ?ashundo tamen pli granda ol iu ajn hundo ?is tiam vidita per mortemula okulo. Kaj dum ili rigardis, tiu esta?o el?iris la gor?on de Hugo Baskervilo kaj, kiam ?i turnis al ili siajn ardajn okulojn kaj sangantajn makzelojn, la triopo time kri?egis kaj rajdis sinsave, da?re kri?ante, trans la erikejon. Unu el ili, la?dire, mortis tiunokte mem pro la vida?o, kaj la ceteraj du estis nur homoj rompitaj dum la cetera vivo.
Tia estas la rakonto, filoj miaj, pri la alveno de la hundo, kiu la?fame turmentis tiel draste la familion ekde tiam. Mi priskribis ?in nur ?ar malpli teruras tio, kio estas konata klare, ol tio pri kio oni nur aludas kaj supozas.
Anka? ne estas kontra?direble, ke multajn el nia familio trafis malfeli?aj mortoj, kiuj estis subitaj, sangaj kaj misteraj. Tamen ni ?irmu nin per la senfina boneco de la Providenco, kiu ne punos eterne la senkulpulojn post la tria a? kvara generacio, kiel avertas la Sankta Skribo. Al tiu Providenco, filoj miaj, mi jene rekomendas vin, kaj mi konsilas al vi pro singardemo, ne transiri la erikejon dum tiuj mallumaj horoj, kiam la misaj potencoj frenezas.
(
)»
Kiam doktoro Mortimero finlegis tiun unikan rakonton li pu?is surfrunten siajn okulvitrojn kaj rigardadis al sinjoro ?erloko Holmso. Tiu lasta oscedis kaj ?etis sian cigaredstumpon en la fajron.
— Nu? — li diris.
— ?u vi trovas tion interesa?
— Al kolektanto de fabeloj.
Doktoro Mortimero tiris el sia po?o falditan tag?urnalon.
— Nun sinjoro Holmso, mi konigos al vi ion iomete pli lastatempan. Jen estas la
Mia amiko iomete klinis sin anta?en kaj lia mieno i?is atenta. Nia vizitanto re?ustigis siajn okulvitrojn kaj komencis:
— “La lastatempa subita morto de kavaliro Karlo Baskervilo, kies nomo estis menciita kiel probabla liberala kandidato en la venonta balotado, superombras la graflandon. Kvankam kavaliro Karlo lo?is en Baskervila Halo dum kompare mallonga periodo, lia amikeca karaktero kaj ekstrema malavaro akiris la amon kaj respekton de ?iuj, kiuj kontakti?is kun li. En la nuna tempo de novaj ri?ecoj, estas fre?ige trovi kazon, kie la estro de malnova graflanda familio trafinta malprosperajn tagojn povis ri?igi sin kaj reveni kun sia ri?eco por restarigi la iaman grandiozon de sia linio. Kavaliro Karlo, kiel bone estas konate, perlaboris grandajn monsumojn per sud-afrika spekulado. Pli sa?a ol tiuj, kiuj da?rigas ?is la rado turni?as kontra? ili, li realigis siajn gajnojn kaj revenis al Anglujo kun ili. Anta? nur du jaroj li eklo?is en Baskervila Halo, kaj komune priparolita estas la grandiozo de la planoj por rekonstruado kaj plibonigo, kiujn interrompis lia morto. Estante mem seninfana, li malka?e esprimis deziron, ke la tuta graflando profitu, ene de lia vivotempo, de lia bonfortuno, kaj multaj havos personajn motivojn funebri lian tro fruan pereon. Liaj malavaraj donacoj al lokaj kaj graflandaj bonfara?oj estas ofte notitaj en niaj kolumnoj.
Oni ne rajtas pretendi, ke la cirkonstancoj ligitaj al la morto de kavaliro Karlo estas tute klarigitaj per la mortenketo, sed almena? farita estas sufi?o por silentigi tiujn onidirojn, kiujn estigis lokaj supersti?oj. Tute ne ekzistas kialo por suspekti misagadon, a? ke la morton ka?zis io alia ol naturaj cirkonstancoj. Kavaliro Karlo estis vidvo, kaj homo pri kiu oni povas diri, ke lia mensa sinteno estis kelkrilate nekutima. Malgra? la konsiderinda ri?eco, liaj personaj gustoj estis simplaj, kaj liaj endomaj servistoj ?e Baskervila Halo konsistis el la geedza paro Barimoro: la edzo rolis kiel la ?efservisto kaj la edzino kiel dommastrino. Ilia atesta?o, subtenita de la atesta?o de pluraj amikoj, emas montri, ke la sano de kavaliro Karlo estis dum kelka tempo nekontentiga kaj aparte indikas iun malfortecon de la koro, kiu vidigis sin per kolor?an?i?oj, spirmanko kaj akutaj deprim-atakoj. Doktoro Jakobo Mortimero, amiko kaj kuracisto de la mortinto, atestis samsence.
La faktoj pri la okazo estas simplaj. Kavaliro Karlo Baskervilo kutimis ?iunokte anta? la enliti?o promeni tra la fama taksusa aleo de Baskervila Halo. La atesta?o de la Barimoroj pruvas, ke tio estis lia kutimo. La 4an de junio kavaliro Karlo deklaris sian intencon ekvoja?i morga? al Londono, kaj li ordonis, ke Barimoro pretigu lian valizaron. Tiunokte li eliris la?kutime por sia vespera promeno, dum kiu li kutimis fumi cigaron. Li neniam revenis. Je la noktomezo Barimoro, trovinte ke la dompordo estas ankora? malfermita, alarmi?is kaj, fajriginte lanternon, iris ser?i sian mastron. La tago estis pluva, kaj la piedsignoj de kavaliro Karlo estis facile spureblaj tra la aleo. Duonvoje la? tiu pado trovi?as pordeto, kiu ellasas sur la erikejon. Indikoj estis, ke kavaliro Karlo staris tie kelkan tempon. Li poste pluiris tra la aleo, kaj ?e ties ekstremo estis trovita lia kadavro.
Unu fakto ankora? ne klarigita estas la deklaro de Barimoro, ke la piedsignoj de lia mastro ?an?is la karakteron, post kiam li pasis la erikejan pordeton, kaj ke ?ajne li de tie mar?is sur la piedpintoj. Iu Merfio, cigana ?evalkomercisto, estis sur la erikejo ne malproksime je tiu tempo, sed evidenti?as la? lia propra konfeso, ke li estis iom ebria. Li deklaras, ke li a?dis kriojn, sed ne povas diri, el kiu direkto ili venis. Neniuj perfortosignoj estis trovitaj sur la kadavro de kavaliro Karlo, kaj kvankam la kuracista atesta?o indikis viza?an distordon preska? nekredeblan — tiel ampleksan, ke doktoro Mortimero rifuzis kredi en la komenco, ke anta? li ku?as efektive lia amiko kaj paciento — estis klarigite, ke tio estas simptomo ne malofta ?e kazoj de asfiksio kaj morto pro kora el?erpi?o. Tiun klarigon konfirmis la postmorta ekzamenado, kiu montris longeda?ran organan malsanon, kaj la mortenketa ?urio deklaris verdikton la? la medicina atesta?o. Estas bone tiel, ?ar evidente estas ege grave, ke la heredonto de kavaliro Karlo eklo?u en la Halo kaj da?rigu la bonan laboron tiel mal?ojige interrompitan. Se la prozeca verdikto de la mortenketisto ne ?esigus la romanecajn rakontojn, kiujn oni flustris pri la afero, estus malfacile trovi tenanton de Baskervila Halo. Oni komprenas, ke la heredonto estas sinjoro Henriko Baskervilo, filo de l' pli juna frato de kavaliro Karlo Baskervilo, se tiu ankora? vivas. Tiu junulo, kiam oni lastfoje a?dis pri li, estis en Ameriko, kaj esploroj estis komencitaj por sciigi al li lian favoran fortunon.”
Doktoro Mortimero refaldis sian paperon kaj remetis ?in en sian po?on.
— Tiuj estas la publikaj faktoj, sinjoro Holmso, rilate al la morto de kavaliro Karlo Baskervilo.
— Mi devas danki vin, — diris ?erloko Holmso, — pro tio ke vi atentigis min pri kazo, kiu certe prezentas kelkajn interesa?ojn. Mi ja rimarkis tiutempe iom da ?urnala komentado, sed mi tre okupi?is pri tiu afereto de la vatikanaj kameoj, kaj pro mia deziro komplezi al la Papo mi maltrafis plurajn interesajn anglajn kazojn. Tiu artikolo, vi diras, enhavas ?iujn publikajn faktojn?
— Jes.
— Do konigu al mi la privatajn. — Li klini?is malanta?en, kunmetis siajn fingropintojn, kaj mienis sian plej senemocian kaj ju?eman viza?esprimon.
— Tion farante, — diris doktoro Mortimero, kiu komencis vidigi signojn de iu forta emocio, — mi rakontas tion, kion mi al neniu malka?is. Ke mi ne menciis tion dum la mortenketado motivigas tio, ke sciencisto ne volas loki sin en publikan pozicion de ?ajna konfirmo de popola supersti?o. Min plue motivigis, ke Baskervila Halo, kiel diras la ?urnalo, certe restus sen lo?antoj se io estus farita por plifortigi ?ian iom malfavoran reputacion. Pro amba? kialoj mi taksis prave, ke mi rakontu malpli ol mi sciis, ?ar neniu praktika bona?o povus rezulti?i de malka?ado, sed ?e vi ne ekzistas motivo por ne esti tute verdira.
La erikejo estas tre malmulte lo?ata, kaj tiuj kiuj proksime najbaras ofte kontakti?as. Pro tio mi ofte renkonti?is kun kavaliro Karlo Baskervilo. Escepte de sinjoro Frenklendo de la Laftera Halo kaj sinjoro Stepeltono, la naturesploristo, ne estas aliaj kleruloj tra multaj mejloj. Kavaliro Karlo estis homo netrudi?ema, sed la hazardo de lia malsano kunligis nin, kaj komunaj interesoj pri scienco firmigis tion. Li reportis multajn sciencajn informojn el Sud-Afriko, kaj multajn agrablajn vesperojn ni pasigis kune, diskutante la komparajn anatomiojn de la bo?manoj kaj hotentotoj.
Dum la kelkaj lastaj monatoj i?is pli kaj pli klare al mi, ke la nerva sistemo de kavaliro Karlo stre?i?as al krizpunkto. Li treege okupi?is pri tiu legendo, kiun mi legis al vi — ?is tioma grado, ke kvankam li volonte promenis sur la propra poseda?o, nenio persvadus lin eliri sur la erikejon nokte. Kiom ajn nekredebla tio eble ?ajnas al vi, sinjoro Holmso, li estis malfalse konvinkita, ke terura sorto minacas lian familion, kaj certe la raportoj, kiujn li povis doni pri siaj anta?uloj ne estis kura?igaj. La koncepto pri hida fiesta?o konstante hantis lin, kaj pli ol unufoje li demandis min, ?u dum miaj noktaj kuracistaj voja?oj mi iam vidis strangan krea?on a? a?dis bojadon de hundo. Tiun lastan demandon li starigis al mi plurfoje, kaj ?iam per vo?o vibra pro eksciti?o.