La Eksterordinara Lando Oz - Baum Lyman Frank 8 стр.


CAPITRO XIV

Maljuna Mombi Sorcas

Ili baldau trovis ke la Seg-Cevalo lamas, car lianova kruro estis iom tro longa. Do ili devis halti dumla Stana Lignohakisto mallongigis gin per sia hakilo, kaj post tio la ligna rajdbesto marsis pli komforte. Sedla Seg-Cevalo ec nun ne estis tute kontenta.

“Domage ke rompigis mia alia kruro! ”gi grumblis. “Neniel, ”arogante komentis la Sancel-Insekto, kiumarsadis apude, “opiniu la akcidenton tre oportuna. Via kruro estis kia via historio: nek leg-enda neklegenda. ”

“Bonvolu, ”diris Tip, iom kolereta, car li amis kajla Seg-Cevalon kaj sian serviston Jocjon; “permesumin diri ke via serco estas vere aca, kaj egalemaloriginala. ”

“Tamen, serco, ”deklaris la Sancel-Insekto, ?rme, “kaj serco derivita el vortludo estas, lau edukitoj, eminente deca. ”

“Kion tio signifas? ”demandis la Kukurbokapo, stultamaniere.

“Gi signifas, ”klarigis la Sancel-Insekto, “ke nialingvo posedas multajn vortojn dusignifajn; kaj ke farisercon kiu ebligas ambau signifojn de certa vorto, pruvas ke la sercanto estas altkultura kaj nobla, kajkrome ke li plene regas la lingvon. ”

“Mi ne kredas tion, ”diris Tip, malkase; “ciu povasvortludi. ”

“Neniel, ”respondis la Sancel-Insekto, rigide. “Necesas tre alta edukado. Ci vi estas edukita, junasinjoro? ”

“Ne multe, ”agnoskis Tip.

“Sekve ne indas ke vi taksu. Mi mem estasPlene Edukita, kaj mi diras ke vortludoj indikasgenion. Ekzemple, se ci tiu besto estus ne nurbesto sed ankau maristo, li estus kaj ce-valo kajce-velo. ”

Audinte tion la Birdotimigilo gemegis kaj la StanaLignohakisto ekhaltis kaj riprocrigardis la Sancel-Insekton. Samtempe la Seg-Cevalo laute ronkis malestime; kaj ec la Kukurbokapo etendis manon porkasi la rideton kiun, car gi estis cizita parto de liavizago, li ne povis sangi en rikanon.

Sed la Sancel-Insekto ?ere marsadis kvazaugenie parolinte, kaj la Birdotimigilo kontrauvoledevis diri:

“Mi audis, mia kara amiko, ke eblas troedukigi; kajkvankam mi multe respektas cerbojn, negrave kiaj kajkiel klasi ?kitaj, mi komencas suspekti ke la via estasiom implikita. Ciuokaze, mi petas vin kasi viansuperedukigon dum vi restas kun ni. ”

“Ni ne estas tropostulemaj, ”diris la StanaLignohakisto; “kaj ni estas ege bonkoraj. Sed se viasupera kulturo denove likos —”Li ne ?nis la frazon, sed li turnadis sian brilantan hakilon tiom senzorgeke la Sancel-Insekto ektimis kaj forpasis al malplidangera distanco.

La aliaj plu marsadis silente, kaj la Plene Edukita, post meditado, diris humilvoce:

“Mi strebos bridi min. ”

“Nenion pli ni rajtas peti, ”respondis laBirdotimigilo agrable; kaj car bonhumoro nunreinfektis la grupon, ili plu marsadis.

Kiam ili denove haltis por ke Tip ripozu —car laknabo estis la sola kiu, sajne, lacigis —la StanaLignohakisto rimarkis plurajn malgrandajn, rondajntruojn en la herbokovrita kampo.

“Nepre ni estas ce vilago de la Kampomusoj, ”lidiris al la Birdotimigilo. “Cu eble mia malnovaamikino, la Regino de la Musoj, estas proksima? ”“Se jes, si povos multe helpi nin, ”respondis laBirdotimigilo, kiun tra ?s subita plano. “Provu vokisin, kara Nocjo. ”

Do la Stana Lignohakisto sonigis orelsiran notonper argenta faj ?lo kiu pendis de snuro cirkau lia kolo, kaj baldau eta griza muso saltis el apuda truo kajvenis sentime al ili. Car la Stana Lignohakisto iamsavis sian vivon, kaj la Regino de la Kampomusojsciis ke li estas ?dinda.

“Saluton, via Mostino, ”diris Nocjo, gentileparolante al la muso; “mi esperas ke vi bonefartas. ”

“Dankon, mi fartas tre bone, ”respondis la Regino, modeste, dum si sidigis kaj eblis vidi la etan orankronon sur sia kapo. “Cu mi povas iel helpi miajnmalnovajn amikojn? ”

“Jes ja, ”respondis la Birdotimigilo, fervore. “Mipetas, bonvolu permesi ke mi kunportu dekduon daviaj regatoj al la Smeralda Urbo. ”

“Cu ili iumaniere suferos? ”demandis la Regino, dubeme.

“Mi kredas ke ne, ”respondis la Birdotimigilo. “Miportos ilin kase en la pajlo kiu plenigas mian korpon, kaj kiam mi signalos, per malbutonumado de miajako, ili nur bezonos elkuri kaj rapidi hejmen kiomeble plej rapide. Farante tion ili helpos min regajnimian tronon, kiun la Revolucia Armeo forprenis demi. ”

“Se estos tiel, ”diris la Regino, “mi ne rifuzos vianpeton. Kiam vi estos preta, mi alvokos dekdu el miajplej inteligentaj regatoj. ”

“Mi estas preta jam nun, ”respondis la Birdo-timigilo. Li sternis sin sur la teron kaj malbutonumissian jakon, malkovrante la pajlan amason kiu plenigislin.

La Regino akre pepis, kaj post momenteto dek dubelaj kampomusoj kuris el siaj truoj kaj staris antausia regantino, atendante siajn ordonojn.

Kion la Regino diris al ili, neniu el niaj veturantojpovis kompreni, car si parolis per la musa lingvo; sed la kampomusoj obeis senhezite, kurante, unupost la alia, al la Birdotimigilo kaj kasante sin enla pajlo de lia brusto.

Kiam ciuj dek du musoj jam kasis sin tiel, laBirdotimigilo sekurige butonumis sian jakon kajposte levis sin kaj dankis la Reginon pro siakomplezo.

“Ion pli vi povos fari por helpi nin, ”proponis laStana Lignohakisto; “nome, kuri antauen kaj indikial ni la vojon al la Smeralda Urbo. Car iu malamikopenas malebligi ke ni atingu gin. ”

“Volonte mi faros tion, ”respondis la Regino. “Cuvi estas pretaj? ”

La Stana Lignohakisto rigardis al Tip.

“Mi ne plu lacas, ”diris la knabo. “Ni komencu. ”

Do ili rekomencis sian veturon. La malgrandagriza Regino de la Kampomusoj kuradis rapideantauen, pauzante gis la veturantoj proksimigis, kajposte si denove forrapidadis.

Sen tiu ciam gusta gvido la Birdotimigilo kaj liajkamaradoj eble tute ne atingus la Smeraldan Urbon, car multaj estis la obstakloj amasigitaj de la artoj demaljuna Mombi. Sed ne ec unu el la obstakloj vereekzistis —ili ciuj estis lerte koncipitaj trompoj. Carkiam ili venis al la bordo de furioze plaudanta riverokiu sajne baris ilin, la Regineto nur senhalte plukuris, trairante la sajnan akvo ?uegon sendangere; kaj niajveturantoj sekvis sin sen renkonti ec unu akvoguton. Denove, alta granita muro turis alte super iliajkapoj por malebligi ilian antaueniron. Sed la grizaKampomuso marsis rekte tra gin, kaj la aliaj agissame, la muro degelis kaj farigis nur nebuleto dumili trairis.

Poste, kiam ili haltis dum momento por ke Tipripozu, ili vidis kvardek vojojn komencigi ce iliajpiedoj, irantajn en kvardek direktoj; kaj baldau tiujkvardek vojoj ekkirligis kvazau grandega rado, unueunudirekte, poste alidirekte, tute konfuzante ilianvidpovon.

Sed la Regino vokis ke ili sekvu sin kaj kuris rekteantauen; kaj kiam ili pluiris kelkajn pasojn lakirligantaj vojoj malaperis kaj ne plu vidigis. La lasta trompo de Mombi estis la plej timiga. Sisendis amason da krakantaj ?amoj trans la kamponpor konsumi ilin; kaj unuafoje la Birdotimigiloektimis kaj turnis sin por forkuregi.

“Se tiu fajro atingos min mi tuj forbruligos! ”dirisli, tremante gis lia pajlo klakis. “Neniam mi vidis ionpli dangeran. ”

“Ankau mi foriras! ”kriis la Seg-Cevalo, turnantesin kaj dancante pro agitigo; “car mia ligno estas tiomseka ke gi brulus kvazau fajrigilo. ”

“Cu fajro estas dangera por kukurboj? ”demandisJocjo, timoplene.

“Vi bakigos kvazau torto —kaj ankau mi! ” respondis la Sancel-Insekto, mallevante sin al ciujkvar membroj por povi kuri pli rapide.

Sed la Stana Lignohakisto, kiu ne timis fajron, evitigis kaosan forkuron per kelkaj sencoplenaj vortoj. “Rigardu la Kampomuson! ”li kriis. “La fajro tutene bruligas sin. Efektive, ne ekzistas fajro, gi estasnur trompo. ”

Efektive, rigardante la malgrandan Reginon marsitrankvile tra la alvenantaj ?amoj ciu en la gruporekuragigis, kaj ili sekvis sin sen ec bruleto.

“Certe ci tiu estas plej eksterordinara aventuro, ”diris la Sancel-Insekto, kiu miregis; “car gi renversasciujn Naturajn Legojn kiujn instruis ProfesoroCionsciul en la lernejo. ”

“Kompreneble, ”diris la Birdotimigilo, sage. “Ciamagio estas kontraunatura, kaj tial gi estas timendakaj evitenda. Sed mi vidas antau ni la pordojn de laSmeralda Urbo, do mi supozas ke ni nun superisciun magian obstaklon kiu sajne kontrauis nin. ”

Efektive, la muroj de la Urbo estis facile videblaj, kaj la Regino de la Kampomusoj, kiu gvidis ilin?dele, proksimigis al ili por adiaui ilin.

“Mi multe dankas vian Mostinon pro via afablakomplezo, ”diris la Stana Lignohakisto, klinante sinantau la bela besteto.

“Ciam estas plezuro helpi miajn amikojn, ”respondis la Regino, kaj kvazautuje si jam malaperisrekurante hejmen.

CAPITRO XV

Kaptitaj de la Regino

Proksimiginte al la pordoj de la Smeralda Urbo laveturantoj trovis gin gardata de du knabinoj de laRevolucia Armeo, kiuj obstaklis ilian eniron, tirintesiajn trikilojn el sia hararo kaj minacante piki launuan proksimiganton.

Sed la Stana Lignohakisto ne timis.

“Plej malbone, ili sukcesos grati mian belan nikelankovrajon, ”li diris. “Sed ne estos ‘plej malbone’, car mikredas ke mi povos fortimigi tiujn absurdajnsoldatinojn tre facile. Zorge sekvu min, ciu el vi! ”

Post tio, svingante sian grandan hakilon dekstrenkaj maldekstren antau si, li iris al la pordo, kaj laaliaj sekvis lin senhezite.

La knabinoj, kiuj tute ne anticipis reziston, timegispro la svingado de la brila hakilo kaj forkuris krianteen la urbon; kaj niaj veturantoj trapasis la pordojnsendangere kaj marsis lau la verda marmora pavimode la larga strato direkte al la rega palaco.

“Ni baldau remetos vian Moston sur la tronon, ”diris la Stana Lignohakisto, ridante pro sia facilakonkero je la gardistinoj.

“Dankon, amiko Nocjo, ”respondis la Birdotimigilo, dankeme. “Nenio povas rezisti vian amantankoron kaj vian akran hakilon. ”

Dum ili preteriris la vicojn de domoj ili vidis trala malfermitaj pordoj ke viroj balaadas kaj senpolvigaskaj purigas telerojn, dum la virinoj sidas en grupojklacante kaj ridante.

“Kio okazis? ”la Birdotimigilo demandis almalfelicaspektanta viro kun granda barbo, kiu portasantauveston kaj pusas infancareton lau la trotuaro.

“Nu, okazis revolucio, via Mosto —kion vi certenur tro bone scias, ”respondis la viro; “kaj post viaforiro, la virinoj estras lau sia volo. Mi gojas car videcidis reveni kaj reestigi ordon, car mastrumadi enla hejmo kaj prizorgi infanojn eltrivas ciun viron enla Smeralda Urbo. ”

“Hmm! ”diris la Birdotimigilo, penseme. “Se estastiom malfacile, kiel la virinoj tiel facile sukcesis prigi? ”“Mi tute ne scias, ”respondis la viro, profundegemante. “Eble la virinoj estas faritaj el fero. ”Dum ili lauiradis la straton, neniu penis obstakliilin. Pluraj virinoj cesis klacadi su ?ce longe porscivoleme rigardi niajn amikojn, sed tuj ili forturnissin ridante au rikanante kaj rekomencis babiladi. Kaj kiam ili renkontis plurajn knabinojn el laRevolucia Armeo, tiuj soldatinoj, anstatau ektimi ausurprizigi, nur ?anken pasis kaj senproteste permesisilin pluiri.

Tiu ago maltrankviligis la Birdotimigilon.

“Mi timas ke ni eniras kaptilon, ”diris li.

“Absurde! ”respondis Nocjo Hakisto, ?doplene; “lamalsagulinoj jam estas konkeritaj! ”

Sed la Birdotimigilo skuis sian kapon dubomaniere, kaj Tip diris:

“Estas multe tro facile. Tute certe atendas nindangero. ”

“Mi atentos, ”respondis lia Mosto.

Sen obstaklo ili atingis la regan palacon kajsuprenpasis la marmorajn stupojn, kiuj iam estis dikekovritaj per smeraldoj sed nun estis plenaj de truetoj kie la juveloj senkompate estis eltiritaj de laRevolucia Armeo. Kaj ec ne unu ribelantino baris lavojon.

Tra la arkaj koridoroj kaj en la belegantroncambron marsis la Stana Lignohakisto kaj liajsekvantoj, kaj tie, kiam la verdaj silkaj kurtenoj estismalantau ili, ili vidis kuriozajon.

Sidanta sur la brilanta trono estis GeneraloZingibra, kun la preskau-plej-bona krono de laBirdotimigilo sur sia kapo, kaj la rega sceptro estis ensia dekstra mano. Skatolo da karamelaj bombonoj, elkiu si mangadis, kusis sur siaj genuoj, kaj la knabinosajnis tute komforta en la rega medio.

La Birdotimigilo antauenpasis kaj frontis sin, dumla Stana Lignohakisto apogis sin sur sia hakilo kaj laaliaj staris duoncirkle malantau lia Mosto.

“Cu vi audacas sidi sur mia trono? ”demandis laBirdotimigilo, severe okulumante la entrudigintanknabinon. “Cu vi ne scias ke vi kulpe per ?dis, kaj kelego ordonas punon pro per ?do? ”

“La trono apartenas al kiu ajn sukcesis preni gin, ”respondis Zingibra, dum si malrapide mangis plianbombonon. “Vi vidas ke mi prenis gin; do guste nunmi estas Regino, kaj kiu min kontrauas estas per ?dulokaj estas punenda lau la lego menciita de vi. ”

Tiu vidpunkto pri la afero konfuzis la Birdotimigilon.

“Cu estas tiel, amiko Nocjo? ”li demandis, turnintesin al la Stana Lignohakisto.

“Nu, kiam temas pri la Juro, mi nenion povas diri, ”respondis la Stana Mosto; “car oni neniam intencis kela legoj estu kompreneblaj, kaj estas stulte provi. ”“Do kion ni faru? ”demandis la Birdotimigilo, cagrenite.

“Kial ne edzigi kun la Regino? Kaj tiam kaj si kajvi povos regi, ”proponis la Sancel-Insekto.

Zingibra ?kse rigardis la insekton kolerante.

“Kial ne resendi sin al sia patrino, kie si devas esti? ”demandis Jocjo Kukurbokapo.

Zingibra sulkis la frunton.

“Kial ne enfermi sin en srankon gis si bonekondutos kaj promesos daure bonkonduti? ”demandisTip. La lipo de Zingibra kurbigis malestime.

“Au bone skui sin! ”diris la Seg-Cevalo.

“Ne, ”diris la Stana Lignohakisto, “ni milde kajameme pritraktu la kompatindan knabinon. Ni donual si tiom da juveloj kiom si povos porti, kaj forsendusin felica kaj kontenta. ”

Kiam li diris tion, Regino Zingibra ridis laute, kajla postan minuton si trifoje kunfrapis siajn manojn, kvazau signale.

“Vi estas tre absurdaj uloj, ”diris si; “sed enuigasmin via sensencajo kaj mi ne plu akceptas toleri vin. ”Dum la monarko kaj liaj amikoj auskultis mirigatetiun impertinentan parolon, konsternajo okazis. Lahakilo de la Stana Lignohakisto estis kaptita el liajmanoj de iu persono malantau li, kaj li trovis sinsenarmita kaj senhelpa. Samtempe ridego sonis en laoreloj de la ?dela grupo, kaj kiam ili turnis sin portrovi el kie venis la sono, ili trovis sin cirkauitaj dela Revolucia Armeo. La knabinoj portis en ciu manobrilan trikilon. La tuta troncambro sajnis plena de laribelantinoj, kaj la Birdotimigilo kaj liaj kamaradojkomprenis ke ili nun estas kaptitaj.

“Nun vi komprenas ke estas malsage, oponi laplanon de virino, ”diris Zingibra, gaje; “kaj ci tiuevento nur pruvas ke mi pli taugas por regi laSmeraldan Urbon ol Birdotimigilo. Mi havas nenianmalbonvolon kontrau vi, mi certigas al vi; sed por kevi ne genu min estontece, mi ordonos ke vi ciujdetruigu. Escepte de la knabo, kiu apartenas almaljuna Mombi kaj estas redonenda al si. La aliaj neestas homoj, do ne estos ?e detrui vin. La Seg-Cevalon kaj la korpon de la Kukurbokapo midishakigos por fajrobruligado; kaj la kukurbo memestos utila en tortoj. La Birdotimigilo estos bona porkomenci festofajron, kaj ni povos distranci la StananLignohakiston kaj doni la pecetojn al la kaproj pormango. Kaj tiun gigantan Sancel-Insekton —”“Multe Pligrandigitan, mi petas, ”interrompis lainsekto.

“Mi opinias ke mi petos la kuiristinon prepari verd-kelonian supon el vi, ”pludiris la Regino, mediteme. La Sancel-Insekto tremetis.

“Au, se tio ne sukcesus, ni povus uzi vin porHungara gulaso, boligitan kaj forte spicitan, ”sipludiris, kruele.

Tiu programo de ekstermado estis tiom terura kela kaptitoj regardis unu la alian panikotime. Nur laBirdotimigilo ne cedis al malespero. Li staradis kvieteantau la Regino kaj lia frunto sulkigis pro profundapensado dum li strebis elpensi eskapmanieron. Dum li faris tion li sentis movigeton en la pajloen la brusto. Tuj lia mieno transiris de malgojo algojo, kaj levinte manon li rapide malbutonumis laantauon de sia jako.

Tiun agon ja rimarkis la amaso da knabinoj cirkauli, sed neniu el ili suspektis la signifon de lia ago gis etagriza muso saltis el lia brusto al la planko kaj forkurisinter la piedoj de la Revolucia Armeo. Alia muso rapidesekvis; kaj poste alia kaj alia, rapide kaj sinsekve. Kajsubite la Armeo audigis terurkrion kiu facile plenigusla plej kuragan koron per konsternigo. La forkuro kiusekvis farigis amasa, kaj la amasa forkuro farigis paniko. Car dum la alarmitaj musoj diskuradis cirkau lacambro estis nur su ?ca tempo por ke la Birdotimigilorimarku kirlon de jupoj kaj briletadon de piedoj dumla knabinoj malaperis el la palaco —pusante kajkunfrapigante pro sia panikaj klopodoj eskapi.

La Regino, je la unua alarmo, ekstaris sur la kusenonde la trono kaj komencis danci frenezete sur la pintojde siaj pied ?ngroj. Post tio muso suprenkuris lakusenojn, kaj per terurita salto kompatinda Zingibra?ugis tute super la kapon de la Birdotimigilo kajeskapis tra arka pordo —si tute ne pauzis dum siasovaga forkuro gis si atingis la baril-pordojn de la urbo. Do, dum malpli longa tempo ol mi bezonas porpriskribi la agon, la troncambro malplenigis kaj restisnur la Birdotimigilo kaj liaj amikoj, kaj la Sancel-Insekto profunde gemis pro rekuragigo dum li diris:

“Dank’al la dioj, ni savigis! ”

“Provizore, jes, ”respondis la Stana Lignohakisto.

“Sed la malamikinoj revenos baldau, mi certas. ”

“Ni baru ciun enirejon de la palaco! ”diris laBirdotimigilo. “Tiel ni akiros su ?can tempo porelpensi kion fari. ”

Do ciuj, kun escepto de Jocjo Kukurbokapo, kiuankorau estis ligita al la Seg-Cevalo, kuris al ladiversaj enirejoj de la rega palaco kaj fermis la pezajnpordojn, riglis kaj slosis ilin ?rme. Poste, sciante kela Revolucia Armeo bezonos plurajn tagojn por rompila barilojn, la aventurantoj kunigis denove en latroncambro por plani pri la milito.

Назад Дальше