Nu, kiam dum certa vespero Glinda sidis en sia biblioteko, cirkauate de aro de siaj servistinoj, kiuj sin okupis per spinado, teksado kaj brodado, servisto anoncis la alvenon al la palaco de la Birdotimigilo.
Tiu estis unu el la plej famaj kaj popularaj personoj en la tuta Lando Oz. Lia korpo konsistis nur el kompleto de vestoj Mangtulaj plenigitaj per pajlo, sed lia kapo estis ronda sako plena de brano, kun kiu la Sorcisto de Oz iam miksis magiajn cerbajojn tre superecajn. La okuloj, nazo kaj buso de la Birdotimigilo estis pentritaj sur la antauo de la sako, same liaj okuloj, kaj car tiu kuriozulo estis vivigita, la esprimo sur lia vizago estis tre interesa, kvankam iom komika.
La Birdotimigilo estis tute bona, ec lia cerbo, kaj kvankam li estis nature mallertamova kaj mankis al li la bonaspekta simetrio de aliaj homoj, lia humoro estis tiel afabla kaj komplezema kaj li estis tiel helpema kaj honesta, ke ciuj kiuj konis lin amis lin, kaj malmultaj personoj en Oz ne renkontis nian Birdotimigilon kaj konatigis kun li. Li logis partatempe en la palaco de Ozma en la Smeralda Urbo, partatempe en sia propra maizspika kastelo en la Palpbruma Lando, kaj partatempe li veturadis tra la tuta Oz, vizitante la homojn kaj ludante kun la infanoj, kiujn li elkore amis.
Okazis ke dum unu el siaj vagadoj la Birdotimigilo venis al la palaco de Glinda, kaj la Sorcistino tuj bonvenigis lin. Dum li sidigis apud si, parolante pri siaj aventuroj, li demandis:
"Kio novas inter la Novajojf"
Glinda malfermis sian Grandan Libron de rkivoj kaj legis kelkajn el la lastaj pagoj:
"Jen raporteto tre kurioza kaj interesa," si anoncis, kaj estis tono de surprizo en sia voco. "Tri personoj el la granda Ekstera Mondo alvenis al Omenlando."
"Kie estas Omenlandof" demandis la Birdotimigilo.
"Tre proksime al ni, iomete oriente," si diris. "Efektive Omenlando estas parteto de la Kvelula Lando, sed apartigita disde gi de aro da altaj montoj, ce kies piedo situas larga, profunda abismo kiu laudire estas netransirebla."
"Do Omenlando vere estas parto de la Lando Oz," diris li.
"Jes," respondis Glinda, "sed la Ozanoj scias nenion pri gi, escepte de kio estas kronikita ci tie en mia libro." "Kion diras la Libro pri gif" demandis la Birdotimigilo., "Gin regas fiulo nomita Rego Kru-el, kvankam li ne rajtas uzi tiun titolon. La plejparto de lia popolo estas bonuloj, sed ili estas tre timidaj kaj vivas konstante timante sian ferocan registon. Ankau estas pluraj Fisorcistinoj kiuj konstante teroras la logantojn de Omenlando."
"Cu tiuj sorcistinoj havas iajn magiajn povojnf" demandis la Birdotimigilo.
"Jes, sajne ili komprenas la sorcarton lau gia plej fia formo, car unu el ili jus transformis respektindan kaj honestan maljunan veliston — unu el la fremduloj kiuj alvenis tien — en akridon. Tiu sama sorcistino, nomata Palpebrumnjo, ankau planas glaciigi la koron de bela Omenlanda knabino nomata Princino Gloria."
"Nu, tio estas ace fia ago!" kriis la Birdotimigilo.
La vizago de Glinda farigis tre serioza. Si legis en sia libro pri kiel Trot kaj Buton-Brilo estis forpelitaj el la kastelo de la Rego, kaj ke ili trovis rifugon en la kabano de Pon, la knabo de 1 gardenisto.
"Mi timas ke tiuj senhelpaj teruloj suferegos en Omenlando, ec se la firego kaj la sorcistinoj lasos ilin vivi," diris la bona Sorcistino mediteme. "Volonte mi helpus ilin se mi povus."
"Cu mi povas fari ionf" demandis la Birdotimigilo maltrankvile. "Se jes, diru al mi kion mi faru, kaj tion mi faros."
Dum kelkaj momentoj Glinda ne respondis, sed sidis meditante pri la arkivoj. Aposte si diris: "Mi intencas sendi vin al Omenlando, por ke vi protektu Troton kaj Buton-Brilon kaj Kap'tanon Vilcjon."
"Konsentite," respondis la Birdotimigilo per gaja voco. "Mi jam konas Buton-Brilon, car li jam antaue estis en la Lando Oz. Amemoru ke li foriris de la Lando Oz en unu el la grandaj bobeloj de nia Sorcisto."
"Jes," diris Glinda, "mi memoras tion." Kaj si zorge instruis al la Birdotimigilo kion fari kaj donis al li certajn magiajojn kiujn li metis en la posojn de sia cifona Mangtula jako.
"Car vi ne bezonas dormi," diris si, "estos plejbone ke vi tuj ekiru."
"La nokto estas sama kiel la tago por mi," li respondis, "escepte ke mi ne egale bone vidas mian vojon en la mallumo."
"Mi provizos lumon por gvidi vin," promesis la Sorcistino.
Do la Birdotimigilo adiauis sin kaj tuj komencis sian veturon. Amatene li jam atingis la montojn kiuj apartigas la Kvelulan Landon de Omenlando. La flankoj de tiuj monetoj estis negrimpeblaj pro sia kruteco, sed la Birdotimigilo prenis malgrandan snuron el sia poso kaj jetis unu finajon supren en la aeron. La snuro malvolvis sin centojn da metroj, kaj gi ligigis al la pinto de roko ce la plejsupro de monto, car gi estis magia snuro provizita al li de Glinda. La Birdotimigilo grimpis la snuron kaj, suprentirinte gin, delasis gin aliflanke de la montaro. Kiam li malsupreniris la snuron tiuflanke de la monto li trovis sin en Omenlando, sed ce liaj piedoj oscedis la Granda bismo, kiu estis transirenda antau ol li povos plu marsi.
La Birdotimigilo surgenuigis kaj ekzamenis la teron zorge, kaj post momento li trovis vilan brunan araneon kiu kunrulis sin por farigi pilketo. Do li prenis du etajn pilolojn el sia poso kaj metis ilin apud la araneon, kiu malruligis kaj rapide mangis la pilolojn. Apost tio la Birdotimigilo diris per ordona tono:
"Spinu!" kaj la araneo tuj obeis.
Post kelkaj momentoj la besteto jam spinis du maldikajn sed fortikajn fadenojn kiuj etendigis trans la tutan abismon, unu estis eble 1,5 metrojn super la alia. Kiam ili estis kompletaj, la Birdotimigilo komencis transiri la ponteton, marsante sur unu fadeno kiel oni marsas sur snurego, kaj tenante la supran fadenon per siaj manoj por eviti senekvilibrigon kaj falon en la abismon. La fadenetoj sekure tenis lin, dank' al sia forto donita al ili de la magiaj piloloj.
Baldau li estis sekura trans la abismo kaj staranta sur la ebenajoj de Omenlando. Li povis vidi ke tre for estas la turoj de la kastelo de la Rego kaj tiucelen li tuj komencis marsi.
Capitro 14
La Glaciigita Koro
En la kabano de Pon, la knabo de 1 gardenisto, Buton-Brilo la unua vekigis en la mateno. Lasante siajn kompanojn plu dormi, li eliris en la fresan matenan aeron kaj vidis kelkajn rubusojn kreskantajn sur arbustoj en kampo ne tre fora. Irinte al la arbustoj li trovis la berojn maturaj kaj dolcaj, do li komencis mangi ilin. Aliaj arbustoj trovigis dise sur la kampoj, do la knabo plu vagis, de arbusto al arbusto, sen atenti kien li vagas. Apapilio preterflirtis. Li ekcasis gin kaj sekvis gin longe. Kiam fine li pauzis por cirkaurigardi, Buton-Brilo povis vidi nenian spuron de la domo de
Pon, nek li havis plej etan koncepton pri en kiu direkto gi situas.
"Nu, mi denove perdigis," li komentis al si. "Sed ne gravas; mi multfoje perdigis. Certe iu trovos min."
Trot iom maltrankvilis pri Buton-Brilo kiam si vekigis kaj trovis ke li ne ceestas. Sciante kiom senzorga li estas, si kredis ke li forvagis, sed si opiniis ke li revenos post nelonge, car li kutimis ne resti perdita. Apon pretigis iom da mangajo por la knabineto kaj poste ili kune eliris el la kabano kaj staris en la sunbrilo.
La domo de Pon estis iom for de la vojo, sed ili povis vidi gin de kie ili staras kaj ambau surprizigis kiam ili vidis du soldatojn marsi lau la vojo eskortante Princinon Glorian inter si. La manoj de la povra knabino estis kunligitaj, por ke si ne baraktu, kaj la soldatoj krude trenis sin antauen kiam siaj pasoj sajnis malrapidi.
Malantau tiu grupo venis Rego Kru-el, portante sian juvelitan kronon kaj svingante en sia mano nedikan oran bastonon sur kiu estis pilko el kunmetitaj gemoj ce unu finajo.
"Kien ili irasf" demandis Trot.
"Mi timas ke al la domo de la Fisorcistino," Pon respondis. "Venu, ni sekvu ilin, car mi certas ke ili intencas damagi mian karan Glorian."
"Cu ili ne vidos ninf" si demandis timide.
"Ni neebligos tion. Ami konas pli rektan vojon tra la arboj al la domo de Palpebrumnjo," diris li.
Do ili forrapidis tra la arboj kaj atingis la domon de la sorcistino antau la Rego kaj liaj soldatoj. Kasinte sin inter la arbustoj, ili rigardis la alproksimigon de povra Gloria kaj sia eskorto, kiuj ciuj tiom apude pasis ilin ke Pon povus elmeti manon kaj tusi sian amatinon se li kuragus.
La domo de Palpebrumnjo havis ok flankojn, kun pordo kaj fenestro en ciu flanko. Fumo levigis el la kamentubo kaj dum la gardistoj kondukis Glorian al unu el la pordoj gin malfermis la olda sorcistino mem. Si ridis pro figojo kaj kunfrotis siajn maldikajn manojn por montri kiom plezurige al si estas saluti sian viktimon, car al Palpebrumnjo placis havi oportunon fari siajn firitojn kontrau persono tiel bela kaj dolca kiel la Princino.
Gloria baraktis reziste kiam ili ordonis ke si eniru la domon, do la soldatoj pusis sin tra la pordejon kaj ec la Rego ekpusis sin dum li sekvis tutmalantau si. Aponon tiom kolerigis la krueleco kontrau Gloria ke li forgesis esti singarda kaj antauenkuris por ankau eniri la domon; sed unu el la soldatoj malebligis tion, kaj forpusis la knabon de la gardenisto perforte kaj batfermis la pordon kontrau lian vizagon.
"Ne gravas," diris Trot komfortige, dum Pon levis sin de la loko kien li falis. "Vi malmulte povus helpi la povran Princinon se vi estus interne. Kiom misfortune ke vi amas sin!"
"Vere," li respondis malfelice, "ja estas misfortuno por mi. Se mi ne amus sin, tute ne gravus al mi kion farus la Rego al sia nevino Gloria; sed pro la misfortuna cirkonstanco ke mi amas sin mia devo estas defendi sin."
"Mi ne komprenas kiel vi povos fari tion, cu au ne estas via devo," komentis Trot.
"Ne; mi estas senpova, car ili estas pli fortaj ol mi. Sed ni povos rigardi tra la fenestro kaj vidi kion ili faras."
Anaku Trot estis iom scivolema, do ili kase marsis al unu el la fenestroj kaj enrigardis, kaj hazarde la homoj en la domo de la sorcistino tiom okupis sin ke ili ne rimarkis ke Pon kaj Trot rigardas ilin.
Gloria estis ligita al firma stango en la centro de la cambro kaj la Rego donis al la Fisorcistino amason da mono kaj juveloj, kiujn provizis kiel pagon Gugli-Gu. Kiam tio estis farita la Rego diris al si:
"Cu vi estas plene certa ke vi povas glaciigi la koron de ci tiu junulino, tiel ke si ne plu amos tiun vulgaran knabon de la gardenistof"
"Certa kiel la sorcarto mem, Mosto," la ulo respondis.
"Do eklaboru," diris la Rego. "Eble estos kelkaj malagrablaj aspektoj de la ceremonio kiuj cagrenus min, do mi diras al vi adiau kaj lasas vin por ke vi plenumu vian kontrakton. Tamen unu averto: Se vi malsukcesos, mi bruligos vin ce la stupo!" Post tio li gestis al siaj soldatoj ke ili sekvu lin, kaj jetmalfermis la pordon de la domo kaj elmarsis.
Tiu ago estis tiom subita ke Rego Kru-el preskau trovis Troton kaj Ponon subauskultantaj, sed ili sukcesis kuri malantau la domon antau ol li vidis ilin. Li formarsis, lau la vojo, sekvate de siaj soldatoj, senkore lasante Glorian al la malkomplezemo de olda Palpebrumnjo.
Kiam ili denove rampis al la fenestro, Trot kaj Pon vidis Palpebrumnjon fanfaronanta al si pro sia viktimo. Kvankam preskau svenante pro timo, la fiera Princino rigardadis per audaca defio la vizagon de la fiulino; sed si estis tiel strikte ligita al la stango ke si nenion pli povis fari por esprimi sian haton.
Baldau Palpebrumnjo pasis al kaldrono balanciganta per ceno super la fajro kaj jetis en gin plurajn magiajn kombinajojn. La kaldrono ekflagris trifoje, kaj je ciu flagro plia sorcistino ekaperis en la cambro.
Tiuj oldulinacoj estis ege hidaj, sed kiam unuokula Palpebrumnjo flustris siajn ordonojn al ili ili grimacis pro gojo dum ili komencis dancadi cirkau Gloria. Uuu post la alia ili jetis ion en la kaldronon, kaj surprizege al la rigardantoj ce la fenestro ciuj tri maljunulinoj tuj transformigis en junulinojn ege belajn, vestitajn per la plej delikataj kostumoj imageblaj. Anur iliaj okuloj ne estis maskeblaj, kaj firigardaco ankorau brilis en iliaj profundoj. Sed kiam la okuloj malsuprenrigardis au estis kasitaj oni nur povis admiri tiujn belulinojn, ec kvankam oni sciis ke ili estas nur sorciluzioj.
Trot certe admiris ilin, car neniam antaue si vidis ion tiel delikatan kaj carman, sed sian atenton rapide altiris iliaj agoj anstatau iliaj aspektoj, kaj tiam terurigo anstatauis admiron.
En la kaldronon olda Palpebrumnjo versis plian kvanton el granda latuna botelo kiun si prenis el kesto, kaj tio kauzis ke la kaldrono ekbobeladu kaj fumadu forte. Unu post la alia la belaj sorcistinoj proksimigis por kirli la enhavon de la kaldrono kaj murmuri magian sorcparolon. Iliaj movigoj estis graciaj kaj ritmaj kaj la Fisorcistino kiu vokis ilin helpi sin gapis ilin firidetante per sia cifa vizago.
Fine la sorcago estis kompleta. La kaldrono cesis bobeladi kaj kune la sorcistinoj levis gin de la fajro. Apalpebrumnjo portis lignan cerpkuleron kaj plenigis gin per la enhavo de la kaldrono. Irinte kun la kulero al Princino Gloria si kriis:
"Ne plu amu! Pro magioro Glaciigu la homa koro!"
Dirinte tion si versis la enhavon de la cerpkulero plene sur la bruston de Gloria.
Trot vidis la korpon de la Princino travidebligi, tiel ke sia batanta koro montrigis klare. Sed nun la koro sangigis de vivrugo al grizo, kaj post tio al blanko. Tavolo el frosto formigis cirkau gi kaj etaj glacipecoj krocigis al gia surfaco. Apost tio, nerapide la korpo de la knabino refarigis videbla kaj la koro estis kasita kaj ne plu videbla. Sajnas ke Gloria svenis, sed nun si rekonsciigis kaj, malferminte siajn belajn okulojn, si gapis malvarme kaj senemocie la grupon de sorcistinoj frontantaj sin.
Palpebrumnjo kaj la aliaj sciis per tiu unu frida rigardo ke ilia sorco sukcesis. Hore ili ekridis sovage kaj la tri belulinoj rekomencis dancadi, dum Palpe-brumnjo malligis la Princinon kaj liberigis sin.
Trot frotis siajn okulojn por pruvi al si ke si estas veka kaj klare vidanta, car multege surprizis sin kiam la tri belaj junulinoj resangigis en hidajn nerektajn oldulinacojn apogantajn sin per balailoj kaj bastonoj. Ili mokkriis al Gloria, sed la Princino rigardis ilin fride malestime. Estante nun libera, si marsis al pordo, malfermis gin kaj eliris. Kaj la sorcistinoj permesis sin foriri.
Trot kaj Pon tiom intense rigardis tiun scenon ke pro sia fervoro ili tre forte premis la fenestron. Guste dum Gloria eliris el la domo la fenestroklapo rompe liberigis de siaj ligiloj kaj falis krase en la cambron. La sorcistinoj ackriis Hore kaj poste, rimarkante ke ilia sorcagado estis observita, ili kuris al la malferma fenestro kun levitaj balailoj kaj bastonoj. Sed Pon forkuris kiel la vento, kaj Trot sekvis ce liaj kalkanoj.
Timego donis al ili kurforton, por ke ili saltu trans fosajojn kaj rapidu supren lau montetoj kaj transsaltu la nealtajn barilojn same kiel cervo.
La bando de sorcistinoj kuris tra la fenestro por sekvi; sed Palpebrumnjo estis tiom olda, kaj la aliaj tiom kurbigintaj kaj mallertaj, ke ili baldau komprenis ke ili ne povos atingi la fugintojn. Do la trio alvokita de la Fisorcistino metis siajn bastonojn kaj balailojn inter siajn krurojn kaj forflugis tra la aero, rapide malaperante kontrau la blua cielo. Tamen Palpebrumnjo tiom koleris kontrau Pon kaj Trot ke si lamiris cele ilian direkton, firme intencante kapti ilin fine, kaj puni ilin ege pro spionado al sia sorcagado.
Kiam Pon kaj Trot jam kuris tiom longe ke ili certis ke ili sukcese eskapis, ili sidigis proksime al la rando de arbaro por reprovi spiradi, car ambau anheladis forte pro siaj agoj. Trot la unua rekapablis paroli, kaj si diris al sia akompananto: