"Sen vi, amiko Orko," diris la Birdotimigilo, "mi timas ke mi ne venkus Regon Kru-el."
"Ne," akordis Trot, "vi estus jam nur amaso da cindroj."
"Kaj eble mi estus plu perdiginta," aldonis Buton-Brilo. "Mi multe dankas, S-ro Orko."
"Ho, ne dankindas," respondis la Orko. "Amikoj devas kunhelpi unu la alian, sciu, alie ili ne estus amikoj. Sed nun mi devas foriri de vi kaj forflugi al mia propra lando, kie estos surprizfesto por mia onklo, kaj mi promesis partopreni."
"Ve," diris la Birdotimigilo, bedauroplene. "Estas tre misfortune."
"Kial?" demandis la Orko.
"Mi esperis ke vi konsentos porti nin trans tiujn montojn en la Landon Oz. Amia tasko ci tie estas nun finita kaj mi volas reiri al la Smeralda Urbo."
"Kiel vi antaue transiris la montojnf" demandis la Orko.
"Mi grimpis la klifojn per snurego, kaj transiris la Grandan Abismon per fadeno el aranespinajo. Kompreneble mi povus reiri sammaniere, sed la veturo estus malfacila — kaj povas esti ke neebla — por Trot kaj Buton-Brilo kaj Kap'tano Vilcjo. Do mi pensis ke se vi havus sufican tempon vi kaj via popolo portus nin trans la montojn kaj surterigus nin sekuraj aliflanke, en la Lando Oz."
La Orko penseme konsideris la aferon dum kelka tempo. Aposte li diris:
"Mi nepre ne rompu mian promeson ceesti en la surprizfesto; sed, diru al mi, cu vi povus iri al Oz cinoktef"
"Cu jam nunf" kriis Trot.
"La nokto estas bela kaj lunluma," diris la Orko, "kaj per mia sperto mi trovis ke ne estas momento tiel favora kiel tuj. Efektive," li klarigis, "la flugo al Orklando estas longa kaj mi kaj ci tiuj miaj kuzoj estas iom lacaj pro nia tago da laboro. Sed se vi komencos nun, kaj se kontentigos vin ke ni portos vin trans la montojn kaj lasu vin aliflanke, nur diru tion — kaj ni foriros!"
Kap'tano Vilcjo kaj Trot rigardis unu la alian demandeme. La knabineto fervoris viziti la faman felandon Oz kaj la maljuna velisto spertis tiom da embarasoj en Omenlando ke volonte li estos ekster gi.
"Estas iom malgentile ke ni ne adiauas la novajn
Regon kaj Reginon," komentis la Birdotimigilo, "sed mi estas certa ke ili tro gojas por senti nian foreston, kaj mi certigas al vi ke estos multe pli facile flugi sur la dorsoj de la Orkoj trans tiujn krutajn montojn ol grimpi ilin kiel mi devis."
"Konsentite; ni foriru!" Trot decidis. "Sed, kie estas Buton-Brilo?", Guste tiun gravan momenton Buton-Brilo estis denove perdiginta, kaj ili ciuj disiris serci lin. Li staris apud ili antau nur kelkaj minutoj, sed liaj amikoj devis ekscitite serci lin antau ol trovi la knabon sidanta inter la membroj de la bando, batanta la finajon de la latuna tamburo per la osto de meleagra kruro kiun li prenis de la tablo en la bankedocambro.
"Saluton, Trot," li diris, supren rigardante al la knabineto kiam si trovis lin. "Mi neniam antaue havis oportunon bati tamburon per vera bastono. Kaj mi mem mangis la viandon de la osto."
"Venu rapide. Ani iras al la Lando Oz."
"Ho, kial tiom da rapidof" diris Buton-Brilo; sed si kaptis lian brakon kaj fortrenis lin al la parko, kie atendas la aliaj.
Trot grimpis sur la dorson de sia malnova amiko, la cefo de la Orkoj, kaj la aliaj okupis siajn sidejojn sur la dorsoj de liaj tri kuzoj. Tuj kiam ili estis en sia loko kaj krocigis al la maldikaj koloj de la uloj, la rivoluantaj vostoj komencis kirliri kaj supren levigis la kvar monstraj Orkoj kaj forvelis cele la montojn. Ili estis tiom altaj en la aero ke kiam ili transiris la kreston de la plej alta pinto gi aspektis multe malsuper ili. Tuj kiam ili estis tute trans la bariero la Orkoj flugis suben kaj surterigis siajn pasagerojn.
"Jen ni, sekuraj en la Lando Oz!" kriis la Birdotimigilo gojoplene.
"Ho, cuf" demandis Trot, cirkaurigardante scivole.
Si povis vidi la ombrojn de majestaj arboj kaj la skizojn de ondantaj montetoj; sub siaj piedoj estis mola tero, sed alie la pala lumo de la luno montris nenion klare.
"Aspektas tute same kiel ciu alia lando," estis la komento de Kap'tano Vilcjo.
"Sed tia gi ne estas," la Birdotimigilo certigis al li. "Vi nun estas inter la limoj de la plej glora felando en la tuta mondo. Ci tiu parto de gi estas nur angulo de la Kvelula Lando, kaj la plej seninteresa parto de, gi. Gi ne estas dense logata, ci tie, mi agnoskas, sed —»
Lin interrompis subita zumo kaj kirligo de la aero dum la kvar Orkoj flugis en la cielon.
"Bonan nokton!" kriis la akraj vocoj de la strangaj uloj, kaj kvankam Trot kriis "Bonan nokton!" laueble laute, la knabino estis preskau preta plori car la Orkoj ne atendis por esti dece dankataj pro sia multa komplezado al si kaj al Kap'tano Vilcjo.
Sed la Orkoj estis for, kaj dankoj pro bonaj agaoj ne multe utilas krom por pruvi onian gentilecon.
"Nu, amikoj," diris la Birdotimigilo, "ni ne restu ci tie en la kampoj dum la tuta nokto, do ni trovu placan dormolokon. Ja ne multe gravas al mi, car mi neniam dormas; sed mi scias ke al vianduloj placas fermi la okulojn kaj kusi trankvile dum la senlumaj horoj."
"Mi ja estas laca," agnoskis Trot, oscedante dum si sekvis la pajlulon lau nelarga pado, "do, se vi ne trovos oportunan domon, Kap'tano Vilcjo kaj mi dormos sub la arboj, au ec sur ci tiu mola herbaro."
Sed domo ne estis tre malproksima, kvankam kiam la Birdotimigilo ektrovis gin tute ne estis lumo en gi. Kap'tano Vilcjo frapis sur la pordon plurfoje, kaj car ne estis respondo la Birdotimigilo audace levis la riglilon kaj eniris, sekvate de la aliaj. Kaj tuj kiam ili eniris mola lumo plenigis la cambron. Trot ne povis vidi el kie gi venas, car tute nenia lampo estis videbla, sed si ne malsparis multan tempon pri tiu problemo, car precize en la centro de la cambro staris tablo pretigita por tri personoj, kun multaj bonaj mangajoj sur si kaj pluraj el la mangajoj estis varmegaj.
La knabineto kaj Buton-Brilo ambau faris krietojn de plezuro, sed ili sercis vane ian fornelon au kamenon, au personon kiu kuiris por ili tiun bongustegan festenon.
"Estas felando," murmuris la knabo, jetante sian capon en angulon kaj sidigante ce la tablo. "Ci tiu mango odoras preskau tiel bone kiel tiu meleagra kruro kiun mi mangis en Omenlando. Bonvolu transdoni la kukpanetojn, Kap'tano Vilcjo."
Trot opiniis ke estas strange ke neniuj aliaj homoj ol ili mem estas en la domo, sed sur la muro kontrau la pordo estis ora kadro kiu enhavis grandliteran vorton:
"BONVENON."
Do si ne plu hezitis mangi la mangajojn tiel mistere preparitajn por ili.
"Sed estas lokoj nur por tri!" si kriis.
"Tio tute suficas," diris la Birdotimigilo. "Mi neniam mangas, car mi jam estas plenplena, kaj mi preferas mian netan puran pajlon al mangajoj."
Trot kaj la velisto estis malsataj kaj multe mangis, car ne post sia foriro el sia hejmo ili gustumis tiel bonajn mangajojn. Estis surprize ke Buton-Brilo povis mangi tiel baldau post sia festeno en Omenlando, sed la knabo ciam mangis kiam ajn estis oportuno. "Se mi ne mangas nun," li diris, "kiam venontfoje mi malsatos mi bedauros ne esti manginta."
"Vere, Kap'tano," komentis Trot, kiam si trovis pladon da glaciajo ekaperinta apud sia telero, "mi tutvere kredas ke ni estas en felando."
"Tute sendube, Trot," li respondis serioze.
"Mi jam antaue estis ci tie," diris Buton-Brilo, "do mi scias tion."
Post la mango ili trovis tri etajn dormocambrojn apud la granda salono de la domo, kaj en ciu cambro estis komforta blanka lito kun lanugaj kusenoj. Estu certa ke la lacaj mortipovuloj ne prokrastis diri bonan nokton al la Birdotimigilo kaj rampi en siajn litojn, kie ili dormis profunde gis la mateno.
La unuan fojon post sia ekvido de la terura kirlakvo, Trot kaj Kap'tano Vilcjo estis liberaj de maltrankvilo kaj zorgoj. Buton-Brilon neniam genis io ajn. La Birdotimigilo, kiu ne povis dormi, rigardis el la fenestro kaj penis kalkuli la stelojn.
Capitro 21
Doroteo, Betinjo kaj Ozma
Mi supozas ke multaj el miaj legantoj jam legis priskribojn de la bela kaj grandioza Smeralda Urbo de Oz, do mi ne bezonas priskribi gin ci tie, krom diri ke neniam urbo en felando egalis tiun pro gia solena gloro. Gi situas preskau precize en la centro de la Lando Oz, kaj en la centro de la Smeralda Urbo levigas la muro el brilantaj smeraldoj kiu cirkauas la palacon de Ozma. La palaco estas preskau mem urbo kaj estas logata de multaj el la precipaj amikoj de la Reganto kaj tiuj kiuj akiris siajn fidon kaj favoron.
Rilate al Ozma mem, ne estas vortoj en iu vortaro kiun mi povas trovi, taugaj por priskribi la belecon de la menso kaj persono de tiu junulino. Anur vidi sin estas ami sin pro siaj carmaj vizago kaj mienoj; koni sin estas ami sin pro siaj tenera simpatio, sia sindona naturo, siaj veremo kaj honoro. Anaskite en longa genealogio de Fereginoj, Ozma estas tiel preskau perfekta kiel povas esti feo, kaj si estas konata pro sia sageco kiel ankau pro siaj aliaj kvalitoj. Siaj felicaj regatoj amas sian knabinan Reganton kaj ciu opinias sin kamarado kaj protektanto.
En tiu tempo pri kiu mi verkas, la plej bona amiko kaj plej konstanta kompano estis malgranda knabino el Kansas nomata Doroteo, mortipovulo kiu venis al la Lando Oz tre kuriozmetode kaj al kiu estis donita hejmo en la palaco de Ozma. Krome, Doroteo farigis Princino de Oz, kaj estis tiel cehejme en la rega palaco kiel la afabla Reganto. Si konis preskau ciun parton de la granda lando kaj preskau ciujn giajn multajn logantojn. Apost Ozma si estis pli multe amata ol ciu alia persono en la tuta Oz, car Doroteo estis simpla kaj dolca, malofte kolerigis kaj havis tiel amikeman afablan manieron ke si akiris amikojn negrave kien si vagis. Si estis la unua kiu venigis la Birdotimigilon kaj la Stanan Lignohakiston kaj la Malkuragan Leonon al la Smeralda Urbo. Doroteo ankau kondukis en Ozon la Vilulon kaj la Malsatan Tigron, ankau Vilcinjon la Flava Kokino, Heurekan la Palruga Katido, kaj multajn aliajn placegajn ulojn kaj bestojn. Car si venis el nia mondo, Doroteo estis tre simila al multaj aliaj knabinoj kiujn ni konas, do ja kelkfoje si ne estis ege saga, kaj alifoje si estis obstinema kaj trafis problemojn. Sed la vivo en felando instruis al la knabineto akcepti ciajn surprizojn kiel ordinarajn, car kvankam Doroteo ne estis feino — si estis same mortipova kiel ni mem — si vidis pli da mirindajoj ol iam ajn kutimas la plej multaj mortipovuloj.
Alia knabineto el nia ekstera mondo ankau logis en la palaco de Ozma. Tiu estis Betinjo Bobin, kies strangaj aventuroj kondukis sin al la Smeralda Urbo, kie Ozma elkore bonvenigis sin. Betinjo estis timidulineto kaj neniam kutimigis al la mirindajoj cirkauantaj sin, sed si kaj Doroteo estis intimaj amikoj kaj opiniis sin tre bonfortunaj pro sia kunesto en ci placega lando.
Unu tagon Doroteo kaj Betinjo vizitis Ozman en la privata cambraro de la knabina Reganto, kaj inter la aferoj kiuj precipe interesis ilin estis la Magia Bildo de Ozma, muntita en bela kadro kaj pendanta sur la muro de la cambro. Tiu bildo estis magia car gi konstante sangis siajn scenojn kaj montris eventojn kaj aventurojn okazantajn en ciuj partoj de la mondo. Sekve gi vere estis "moviganta filmo" de la vivo, kaj kiam la persono staranta antau gi volis scii kion faras iu neceestanto, la bildo tuj montris tiun personon, kun ties cirkauajoj.
La du knabinoj ne volis vidi iun specifan, cifoje, sed nur gue rigardis la sangigantajn scenojn, el kiuj kelkaj estis ege kuriozaj kaj rimarkindaj. Subite Doroteo kriis: "Ho, jen Buton-Brilo!" kaj tio logis Ozman ankau rigardi la bildon, car si kaj Doroteo bone konis la knabon.
"Kiu estas Buton-Brilo?" demandis Betinjo, kiu neniam renkontis lin.
"Nu, li estas la knabeto kiu nun deiras de la dorso de tiu stranga fluganto," kriis Doroteo. Si turnis sin al Ozma kaj demandis: "Kio estas tiu fluganto, Ozma?
Cu birdof Mi neniam antaue vidis tiajon."
"Gi estas Orko," respondis Ozma, car ili rigardis la scenon en kiu la Orko kaj la tri grandaj birdoj unue surterigas siajn pasagerojn en Omenlando, post la longa flugo trans la dezerton. "Mi demandas al mi," pludiris la knabina Reganto mediteme, "kial tiuj fremduloj audacas eniri tiun misfortunan landon kiun regas firego."
"Tiu knabino, kaj la unukrura viro, aspektas morti-povuloj el la ekstera mondo," diris Doroteo.
"La viro ne estas unukrura," korektis Betinjo; "li havas unu lignan kruron."
"Estas preskau egale malbone," deklaris Doroteo, rigardante Kap'tanon Vilcjon lamiradi.
"Ili estas tri mortipovaj aventurantoj," diris Ozma, "kaj ili aspektas indaj kaj honestaj. Sed mi timas ke ili estos mistraktataj en Omenlando, kaj se ilin trafos ia misfortuno tie mi mem kulpos, car Omenlando estas parto de mia regno."
"Cu ni ne povas iel helpi ilinf" demandis Doroteo. "Tiu aspektas placa knabineto. Ami bedaurus se io malbona okazus al si."
"Ni rigardu la bildon dum kelka tempo," proponis Ozma, do ili ciuj tiris segojn antau la Magian Bildon kaj sekvis la aventurojn de Trot kaj Kap'tano Vilcjo kaj Buton-Brilo. Baldau la sceno sangigis kaj montris ilian amikon la Birdotimigilo transiranta la montojn en Omenlandon, kaj tio iom forprenis la maltrankvilon de Ozma, car si tuj komprenis ke Glinda la Bona sendis la Birdotimigilon protekti la fremdulojn.
La aventuroj en Omenlando montrigis tre interesaj al la tri knabinoj en la palaco de Ozma, kiuj dum la sekvaj tagoj uzis multan tempon rigardante la bildon., Gi estis kvazau rakonto por ili.
"Tiu knabino estas vera vagistino!" kriis Doroteo, parolante pri Trot, kaj Ozma respondis:
"Si estas kara ulineto, kaj mi certas ke nenio tre malbona okazos al si. La maljuna velisto ankau estas vera bonulo, car li ec ne unufoje grumblis pro sia transformigo en akridon, malsimile al multaj personoj."
Kiam la Birdotimigilo estis tiel preskau bruligita la knabinoj ciuj tremetis, kaj ili kunfrapis la manojn goje kiam la amaso da Orkoj venis kaj savis lin.
Sekve, kiam ciuj ekscitaj aventuroj en Omenlando estis finitaj kaj la kvar Orkoj komencis sian flugon transmonten portante la mortipovulojn en la Landon Oz, Ozma alvokis la Sorciston kaj petis lin prepari dormolokon por la fremduloj.
La fama Sorcisto de Oz estis kurioza vireto kiu logis en la rega palaco kaj prizorgis ciujn magiagojn kiujn volas Ozma. Li ne estis egale potenca kiel Glinda, certe, sed li povis fari multajn mirindajojn. Li pruvis tion metante domon en la nelogatan parton de la Kvelula Lando kie la Orkoj surterigis Kap'tanon Vilcjon kaj Troton kaj Buton-Brilon, kaj provizis al gi ciujn komfortajojn kiujn mi priskribis en la antaua Capitro.
La sekvan matenon Doroteo diris al Ozma:
"Cu ni ne devus iri renkonti la fremdulojn, tiel ke ni povos montri al ili la vojon al la Smeralda Urbo?
Mi certas ke tiu knabineto sentos timidecon en ci bela lando, kaj mi scias ke se estus mi mi volus ke iu bonvenigu min."
Ozma ridetis al sia amiketo kaj respondis:
"Vi kaj Betinjo rajtas iri renkonti ilin, se vi deziras, sed mi ne povas foriri de mia palaco guste nun, car mi konferencos kun Jocjo Kukurbokapo kaj Profesoro
Sancelinsekto pri gravaj aferoj. Vi rajtas preni la
Segcevalon kaj la Rugan Caregon, kaj se vi komencos baldau vi povos renkonti la Birdotimigilon kaj la fremdulojn ce la palaco de Glinda."
"Ho, dankon!" kriis Doroteo, kaj si foriris informi Betinjon kaj prepari por la veturo.