Dirinte tion li prenis stonan kuleron kaj komencis meti la varmegan melasajon en sia buson, dum la aliaj mirante rigardis lin.
"Cu gi ne bruligas vinf" demandis la knabino.
"Tute ne," diris li. "Kial vi ne mangasf Cu vi ne malsatasf"
"Jes," si respondis, "mi malsatas. Sed ni kutime mangas kandajon kiam gi farigis frida kaj malmola.
Ni ciam distiras melasan kandajon antau ol mangi gin”.
"Ha, ha, ha!" ridis la Mont-Orelo. "Kiel absurde! El kie vi venis, dof"
"Kalifornio," si diris.
"Kalifornio! Pu! Ne ekzistas tia loko. Ami audis pri ciu loko en la Lando Mo, sed neniam antau nun mi audis pri Kalifornio."
"Gi ne estas en la Lando Mo," si klarigis.
“Do gi ne valoras diskuton,” deklaris la Bululo, prenante denove iom el la vaporanta kaldrono, car li mangadis tutdum li parolis.
"Rilate al mi," gemis Kap'tano Vilcjo, "mi deziras normalan plenan mangon, kiel distrajon. En la lasta loko estis nur fruktoj por mangi, kaj ci tie estas pli malbone, car estas nur kandajo."
"Melasa kandajo tamen ne estas malbona," diris Trot. "Mia jam estas preskau sufice frida por tirado. Atendu iomete, Kap'tano, kaj vi povos mangi gin."
Post iom da tempo si povis kolekti la kandajon de la stona telero kaj komenci prilabori gin per siaj manoj. La Mont-Orelo multe miris pri tio kaj atente rigardis sin. La kandajo estis vere bona kaj bele tirebla, tiel ke Trot baldau estis preta distranci gin tiel ke gi estis mangopreta.
Kap'tano Vilcjo degnis mangi unu-du pecojn kaj la Orko mangis plurajn, sed la Bululo rifuzis provi gin. Trot mem plenmangis la teleron da kandajo kaj post tio petis trinkon da akvo. «kvof» diris la Mont-Orelo, senkomprene. "Kio estas tiof" "lo trinkebla. Cu oni ne havas akvon en Mof" "Mi neniam audis pri gi," diris li. "Sed mi povas doni al vi iom da fresa limonado. Mi kaptis gin per poto kiam lastafoje pluvis, ja estis nur antauhierau."
"Ho, cu pluvas limonadon ci tief" si demandis. "Ciam; kaj gi estas tre fresiga kaj bonsaniga." Dirinte tion li portis el sranko stonan poton kaj cerpilon, kaj la knabino trovis gin vere tre placa limonado. Ankau al Kap'tano Vilcjo gi placis; sed la Orko rifuzis tusi gin.
"Se ne estas akvo en ci lando, mi ne povos longe resti ci tie," la ulo deklaris. "kvo signifas vivon por homoj, bestoj, kaj birdoj."
"Sendube estas akvo en limonado," diris Trot.
"Jes," respondis Orko, "mi supozas ke jes; sed ankau estas aliaj ajoj en gi, kaj ili senvalorigas la bonan akvon."
La aventuroj de la tago lacigis niajn veturantojn, do la Bululo alportis kelkajn lankovrilojn kiujn ili vindis cirkau sin kaj poste ili kusigis antau la fajro, kiun ilia gastiganto vivigis per fuelo dum la tuta nokto. Trot vekigis plurfoje kaj trovis la Mont-Orelon ciam vigla kaj intense auskultanta por percepti ec la plej etan sonon. Sed la knabineto povis audi tute neniun sonon escepte de la ronkado de Kap'tano Vilcjo.
Capitro 8
Buton-Brilo Perdigas kaj Retrovigas
"Vekigu — Vekigu!" vokis la voco de la Bululo. "Cu mi ne diris al vi ke venas la vintrof Per mia maldekstra orelo mi povis audi gin veni, kaj la pruvo estas ke nun forte negas ekstere."
"Cuf" diris Trot, frotante siajn okulojn kaj rampante el sia lankovrilo. "Kie mi logas, en Kalifornio, mi neniam vidis negon, escepte de tre for sur la suproj de altaj montoj."
"Nu, ci tie estas la supro de alta monto," respondis la bululo, "kaj pro tio nin trafas niaj plej fortaj negadoj guste ci tie."
La knabineto iris al la fenestro kaj elrigardis. La aeron plenigis falantaj blankaj flokoj, tiel grandaj kaj tiel kuriozformaj ke si perpleksis.
"Cu vi certas ke tio estas negof" si demandis.
"Nepre. Ami devas preni mian negsovelilon kaj eliri por soveli vojeton. Cu vi deziras veni kun mif"
"Jes," si diris, kaj sekvis la Bululon kiam li malfermis la pordon. Subite si kriis: "Nu, tute ne estas fride!"
"Kompreneble ne," respondis la viro. "Estis fride hierau nokte, antau la negfalo; sed nego, kiam gi falas, estas ciam firma kaj varma."
Trot prenis manplenon da gi.
"Sed, gi estas pufmaizo!" si kriis.
"Kompreneble; ciu nego estas pufmaizo. Kion vi anticipisf»
"Pufmaizo ne estas nego en mia lando."
"Nu, gi estas la sola nego kiun ni havas en la Lando Mo, do vi devos kontentigi per gi," diris li, iom senpacience. "Mi ne respondecas pri la absurdajoj kiuj okazas en via lando, kaj kiam vi estas en Mo vi devas agi kiel la Moanoj. Amangu iom da nia nego kaj vi trovos gin bona. La sola malboneco de nia nego estas ke kelkfoje ni ricevas tro da gi."
Dirinte tion la Bululo eklaboris sovelante vojeton kaj li tiom rapidis kaj malpigris ke li amasigis la pufmaizon ambauflanke de la vojo kiu kondukis al la montosupro de la suba ebenajo. Dum li laboris, Trot mangis pufmaizon kaj trovis gin firma kaj iom varma, ankau bele salumita kaj buterumita. Baldau Kap'tano Vilcjo venis el la domo kaj marsis al si.
"Kio estas tiof" li demandis.
"Mo-nego," diris si. "Sed gi ne estas vera nego, kvankam gi falas el la cielo. Gi estas pufmaizo."
Kap'tano Vilcjo gustumis gin; post tio li sidigis sur la vojeton kaj komencis mangi. La Orko venis kaj bekadis laueble rapide. Ili ciuj amis pufmaizon kaj ili ciuj malsatis cimatene.
Intertempe la flokoj de "Mo-nego" tiel rapide falis ke la kvanto da ili preskau senlumigis la aeron. La Bululo nun soveladis tre for lau la montoflanko, dum la vojeto malantau li rapide replenigis per fresfalinta pufmaizo. Subite Trot audis lin voki:
"Jadi jadi! — fruktera torto kaj pankukoj! — jen iu kovrita de la nego."
Si kuris al li tuj kaj la aliaj sekvis, vadante tra la maizo kaj dispremante gin sub siaj piedoj. La Mo-nego estis tre profunda kie la Bululo soveladis kaj el inter granda amaso da gi li malkovris paron da piedoj.
"Jadi! lu perdigis en la stormo," diris Kap'tano Vilcjo. "Mi esperas ke li plu vivas. Ani eltiru lin por trovi."
Li prenis unu piedon kaj la Bululo prenis la alian. Ili ambau tiris kaj el sub la amaso da pufmaizo venis knabeto. Li estis vestita per bruna velura jako kaj gisgenua pantalono, kun brunaj strumpoj, buk-suoj kaj blua cemiz-vesto kiu havis krispojn sur sia antauajo. Kiam oni eliris lin el la amaso la knabo macadis busplenon da pufmaizo kaj ambau liaj manoj estis plenaj de gi. Do unue li ne povis paroli al siaj savintoj sed kusis tute kviete kaj okulumis ilin trankvile gis li glutis sian busplenon. Apost tio li diris:
"Trovu mian capon," kaj pusis pli da pufmaizo en sian buson.
Dum la Bululo komencis soveladi en la maizamaso por trovi la capon de la knabo, Trot ridadis goje kaj Kap'tano Vilcjo havis largan rideton sur sia vizago. La Orko rigardis de unu al la alia kaj demandis:
"Kiu estas tiu fremdulof"
"Nu, Buton-Brilo, kompreneble," respondis Trot. "Kiam ajn oni trovas perditan knabon, nepre temas pri Buton-Brilo. Sed kiel li perdigis en ci tiu lando for de cie, tion mi tute ne komprenas."
"Kie li apartenasf" demandis la Orko.
"Lia hejmo iam estis en Filadelfio, mi kredas; sed mi estas tute certa ke Buton-Brilo apartenas nenie nun.
"Prave," diris la knabo, kapjesante dum li glutis duan busplenon.
"Ciu apartenas ie," komentis la Orko.
"Mi ne," insistis Buton-Brilo. "Mi duone cirkauiris la mondon post lasi Filadelfion, kaj mi perdis mian Magian Ombrelon, kiu ciam portis min kien ajn. Tutklare se mi ne povas reiri mi ne havas hejmon. Sed ne multe gravas al mi. Ci tiu estas tre bona lando, Trot. Ami multe guis ci tie."
Jam la Mont-Orelo trovis la capon de la knabo kaj nun auskultis la konversacion tre interesate.
"Sajnas ke vi konas ci tiun povran negkovritan perditon," li diris.
"Jes ja," respondis Trot. "Foje ni kunveturis al Ciellnsulo, kaj ni estis bonaj amikoj."
"Nu, do, gojigas min ke mi savis lian vivon," diris la Bululo.
"Grandan dankon, S-ro nsoj," diris Buton-Brilo, sidigante kaj gapante lin, "sed mi kredas ke vi nenion savis, escepte de iom da pufmaizo kiun mi eble mangus se vi ne genus min. Estis bele varme en tiu pufmaizamaso, kaj multo mangebla. Kial vi elfosis minf Kaj kio tiel buligas vin sur la tuta korpof"
"Rilate al la buloj," respondis la viro, rigardante sin tre fiere, "Mi havas ilin denaske, kaj mi suspektas ke ilin donacis la feoj. Ili donas al mi malglatan, grandan aspekton, kia la monto kiun mi servas."
"Okej," diris Buton-Brilo, kaj li denove komencis mangi pufmaizon.
Jam cesis negi, kaj grandaj amasoj da birdoj grupigis cirkau la montoflanko, mangante la pufmaizon tre fervore kaj apenau rimarkante la homojn. Estis birdoj ciadimensiaj kaj ciakoloraj, plejparte ili havis belegajn plumojn.
"Nur rigardu ilin!" kriis la Orko malestime. "Cu ne acaspektaj bestoj, tiel kovritaj per plumoj!"
"Mi opinias ilin belaj," diris Trot, kaj tio tiom indignigis la Orkon ke li reiris en la domon por pauti.
Buton-Brilo etendis manon kaj kaptis grandan birdon per kruro. Tuj gi levigis en la aeron kaj estis tiom forta ke gi preskau kunportis la knabeton. Li tuj delasis la kruron kaj la birdo remalsupren flugis kaj komencis mangi la pufmaizon, tute ne timigite.
Tio inspiris Kap'tanon Vilcjon. Li palpis en sia poso kaj eltiris plurajn pecojn de fortika snuro. Amovante sin tre senbrue, por ni alarmi la birdojn, li kasiris al pluraj el la plej grandaj kaj ligis snurojn cirkau iliajn krurojn, tiel kaptante ilin. La birdoj tiom fervore mangadis ke ili ne rimarkis la okazon, kaj kiam cirkau dudek estis tiel kaptitaj Kap'tano Vilcjo kunligis la ekstremojn de ciuj snuroj al granda stono tiel ke ili ne povis eskapi.
La Bululo rigardis la agadon de la velisto tre scivole.
"La birdoj trankvilos gis plenmangi la negon," li diris, "sed tiam ili volos forflugi al siaj hejmoj. Diru al mi, sinjoro, kion faros la povruloj kiam ili trovos sin nekapablaj flugif"
"Eble iomete cagrenos ilin," respondis Kap'tano Vilcjo, "sed ili ne suferos damagon se ili restos trankvilaj kaj bone kondutos."
Niaj amikoj jam plensatigis sin per la bongustega pufmaizo kaj nun ili marsis denove cele la domon. Buton-Brilo marsis apud Trot kaj tenis sian manon per sia, car ili estis malnovaj amikoj kaj li tre multe amis la knabineton. La knabo estis malpli aga ol Trot, kaj kvankam si estis malgranda li estis ankorau duonkapon pli malalta. Aplej rimarkinde pri Buton-Brilo estis ke li ciam estis trankvila kaj kvieta, negrave kio okazis, kaj sajne nenio mirigis lin. Trot amis lin car li ne estis malgentila kaj neniam provis mistrakti sin. Kap'tano Vilcjo amis lin car li trovis la knabon ciam gaja kaj kuraga kaj preta plenumi ciun peton. tinginte la domon Trot nazumis la aeron la demandis: "Cu mi ne flaras parfumon?"
"Tion vi flaras," diris la Bululo. "Vi flaras violetojn, kaj tio pruvas ke venteto fontas el la sudo. Ciuj niaj ventoj kaj ventetoj estas parfumitaj kaj pro tio nin plezurigas kiam ili blovas nidirekten. La suda venteto ciam odoras violete; la norda vento odoras sovagroze; la orienta vento parfumigas per konvaloj; kaj la okcidenta vento per lilakfloroj. Do ni ne bezonas veter-indikilon por diri al ni el kie blovas la vento. Ani bezonas nur flari la parfumon kaj tio tuj informas nin."
Interne de la domo ili trovis la Orkon, kaj Buton-Brilon rigardis la strangan birdsimilan ulon multe interesate. Ekzameninte gin atente dum kelka tempo li demandis:
"Kiudirekten kirliras via vostof" "mbaudirekten," diris la Orko.
Buton-Brilo etendis manon kaj provis cirkauirigi gin.
"Ne faru tion!" kriis la Orko.
"Kial nef" demandis la knabo.
"Car gi estas mia vosto, kaj nur mi rajtas kirlirigi gin," klarigis la Orko.
"Ni eliru kaj flugu ien," proponis Buton-Brilo. "Mi volas vidi la voston funkcii."
"Ne nun," diris la Orko. "l mi placas via interesigo pri mi, car mi plene meritas tion; sed mi flugas nur kiam mi iras ien, kaj se mi komencus mi eble ne cesus."
"Tio memorigas min," komentis Kap'tano Vilcjo, "demandi al vi, amiko Orko, kiel ni foriros el ci tie?"
"Foriros!" kriis la Bululo. "Kial ne resti ci tief Vi ne trovos pli placan lokon ol Mo."
"Cu iam vi estis aliloke, sinjorof"
"Ne; efektive ne," agnoskis la Mont-Orelo.
"Do permesu min diri ke vi ne kapablas taksi," deklaris Kap'tano Vilcjo. "Sed vi ne respondis mian demandon, amiko Orko. Kiel ni foriros de ci tiu montof»
La Orko pensadis dum kelka tempo antau ol respondi.
"Mi povus porti unu el vi — la knabon au la knabinon — sur mia dorso," diris li, "sed tri granduloj estas pli ol mi kapablas porti, kvankam mi portis du el vi nelongan distancon. Vi devus ne esti jam mangintaj tiujn purpurajn berojn."
"Eble ni ja eraris," Kap'tano Vilcjo agnoskis.
"u ni povus esti kunportintaj kelkajn el tiuj lavendaj beroj, anstatau tiom da purpuraj," sugestis Trot bedaurotone.
Kap'tano Vilcjo ne respondis al tiu komento, kaj tio indikis ke li ne plene akordis kun la knabineto; sed li komencis profunde pensadi, kun la frunto sulkita, kaj fine li diris:
"Se tiuj purpuraj beroj pligrandigus cion ajn, negrave cu gi jes au ne mangis la lavendajn, mi povus trovi metodon solvi niajn problemojn."
Ili ne komprenis lian parolon kaj rigardis la maljunan veliston kvazau atendante ke li klarigu sian celon. Sed guste tiam Horo da akraj krioj audigis el ekstere.
"Ho! Liberigu min — liberigu min!" la vocoj sajnis diri. "Kial insulti nin tielf Mont-Orelo, venu helpi nin!"
Trot kuris al la fenestro kaj trarigardis.
"Jen la birdoj kiujn vi kaptis, Kap'tano," si diris. "Mi ne sciis ke ili povas paroli."
"Ho jes; ciuj birdoj en Mo edukigis por povi paroli," diris la Bululo. Li rigardis Kap'tanon Vilcjon malkviete kaj pludiris: "Cu vi ne lasos la povrulojn forflugif"
"Eble," respondis la velisto, kaj li elmarsis al la loko kie la birdoj flirtadas kaj plendas car pro la snuroj ili ne povas forflugi.
"uskultu min!" li kriis, kaj tuj ili eksilentis. "Ni, tri homoj kiuj estas fremduloj en via lando, volas iri al alia lando, kaj ni volas ke tri el vi, birdoj, portu nin tien. Ani scias ke ni faras tre grandan peton, sed ni ne povas trovi alian rimedon — krom marsadi, kaj mi ne multe kapablas tion car mi havas lignan kruron. Ankau, Trot kaj Buton-Brilo estas tro malgrandaj por entrepreni longan kaj lacigan marsadon. Anun, diru al mi: kiuj tri el vi birdoj konsentos porti ninf"
La birdoj rigardis unu la alian kvazau multe surprizite. Kaj unu el ili respondis:
"Nepre vi frenezas, oldulo. Aneniu el estas sufice granda por porti ec unu el la plej malgrandaj personoj en via grupo."
"Mi solvos la problemon de grandeco," promesis Kap'tano Vilcjo. "Se tri el vi akceptos porti nin, mi igos vin grandaj kaj sufice fortaj por fari tion, tiel ke tute ne genos vin."
La birdoj pripensis tion serioze. Car ili logis en magia lando, ili tute ne dubis ke la fremda unukrurulo povas fari kion li promesis. Apost nelonge unu el ili demandis:
"Se vi grandigos nin, cu ni restos por ciam grandajf"
"Mi kredas ke jes," respondis Kap'tano Vilcjo.
Ili babiladis dum kelka tempo inter si kaj poste la birdo kiu la unua parolis diris: "Nu, mi akceptas."
"Anaku mi," diris alia; kaj post pauzo tria diris: "Kaj ankau mi."
Eble pli akceptus, car sajnis ke ial ili ciuj sopiregis esti pli grandaj ol nun; sed tri suficis por la celo de Kap'tano Vilcjo, do li tuj liberigis ciujn aliajn, kiuj tuj forflugis.
La restinta trio estis kuzoj, kaj ciuj havis la samajn brilajn plumarojn kaj estis proksimume tiel grandaj kiel agloj. Kiam Trot demandis al ili si trovis ke ili estas tre junaj, car ili foriris de la nestoj antau nur kelkaj semajnoj. Ili estis fortaj junaj birdoj, kun klaraj kuragaj okuloj, kaj la knabineto deklaris ke ili estas la plej belaj plumuloj kiujn iam si vidis.