Kap'tano Vilcjo nun prenis el sia poso la lignan skatoleton kun la glitkovrilo kaj elprenis la tri purpurajn berojn, kiuj ankorau estis tute bonstataj.
"Mangu tiujn," li diris, kaj li donis ilin po unu al ciu el la birdoj. Ili obeis, kaj trovis la fruktojn tre placgustaj. Apost kelkaj sekundoj ili komencis grandigi kaj ili tiel rapide grandigadis ke Trot timis ke ili tute ne cesos. Sed fine ili ja cesis grandigi, kaj tiam ili estis multe pli grandaj ol la Orko, kaj preskau tiel grandaj kiel plenkreskaj strutoj.
Al Kap'tano Vilcjo multe placis tiu rezulto.
"Nun vi ja povas facile porti nin," diris li.
La birdoj cirkaupasis fiere, multe placite de sia giganta dimensio.
"Tamen mi ne komprenas," diris Trot dubeme, "kiel ni rajdos sur iliaj dorsoj sen forfali."
"Ni ne rajtos sur iliaj dorsoj," respondis Kap'tano Vilcjo. "Mi faros svingilojn sur kiuj ni rajdos."
Li do petis la Bululon doni al li iom da snurego, sed tion la viro ne havis. Tamen li havis malnovan grizan vestokompleton kiun li volonte donacis al Kap'tano Vilcjo, kiu tondis la stofon en striojn kaj tordis gin tiel ke gi estis preskau fortika kiel snurego. Aper tiu stofo li ligis al ciu birdo svingobreton kiu pendis sub giaj piedoj, kaj Buton-Brilo provflugis en unu el ili por pruvi ke gi estas sekura kaj komforta. Kiam cio ci estis arangita unu el la birdoj demandis: "l kie vi volas ke ni portu vinf"
"Nu, nur sekvu la Orkon," diris Kap'tano Vilcjo. "Li estos nia gvidanto, kaj kien ajn flugos la Orko vi flugu, kaj kie ajn la Orko surterigos vi surterigu. Cu vi konsentasf"
La birdoj deklaris ke ili plene konsentas, do Kap'tano Vilcjo konsiligis kun la Orko.
"Dumvoje ci tien," diris tiu kuriozulo, "mi rimarkis largan sablan dezerton live de mi, sur kiu estis nenia vivantajo."
"Do prefere ni fortenu nin de gi," respondis la velisto.
"Tute ne," insistis la Orko. "Mi trovis, dum miaj veturoj, ke la plej placaj landoj ofte kusas meze de la dezertoj; do mi opinias ke estus sage se ni flugus trans tiun dezerton kaj trovus kio kusas preter gi. Car en la direkto el kiu ni venis kusas la oceano, kiel ni bone scias, kaj preter ci tie estas ci tiu stranga Lando Mo, kiun ni ne deziras esplori. Unuflanke, kiel ni povas vidi de ci tiu monto, estas larga ebenajo, kaj aliflanke la dezerto. Arilate al mi, mi vocdonas por la dezerto."
"Kion vi diras, Trotf" demandis Kap'tano Vilcjo.
"Estas tutegale al mi," si respondis.
Neniun trafis penso demandi al Buton-Brilo pri lia opinio, do decidigis ke ili flugu trans la dezerton. Ili adiauis la Bululon kaj dankis lin pro liaj afableco kaj komplezemo. Apost tio ili sidigis sin en la svingilojn — unu por ciu birdo — kaj diris al la Orko ke li komencu flugi kaj ili sekvos.
La kirla movigo de la vosto de la Orko alarmis la birdojn unue, sed post lia iometa forflugo ili altigis en la aeron, portante siajn pasagerojn facile, kaj flugis per fortaj reguloj batoj fare de la grandaj flugiloj sekvante sian gvidanton.
Capitro 9
La Regno Omenlando
Trot rajdis pli komforte ol si anticipis, kvankam la svingilo balancigis tiom ke si devis firme teni per ambau manoj. La birdo de Kap'tano Vilcjo sekvis la Orkon, kaj post gi venis Trot, dum Buton-Brilo sekvis post si. La procesio estis impona, sed domage estis neniu por vidi gin, car la Orko direktis sin rekte cele la grandan sablan dezerton kaj kelkajn minutojn post la ekflugo ili estis alte super la larga nenilando, kie neniu vivanto povus ekzisti.
La knabineto pensis ke la loko estus mava se la birdoj senfortigus, au se la stofaj snuregoj rompigus; sed kvankam si ne povis ne esti iomete nervoza kaj malkvieta si fidis la gigantan kaj brilpluman birdon kiu sin portas, kiel ankau la scipovon de Kap'tano Vilcjo tordi kaj ligi snuregon por ke gi ne rompigu.
Tiu estis rimarkinde granda dezerto. Anenio rompis la monotonan vidajon kaj ciu minuto sajnis horo kaj ciu horo tago. Amalagrablaj fumoj kaj gasoj levigis el la sablaro, kiuj estus mortigaj por la veturantoj se ili ne estus tiel altaj en la aero. Ec malgrau sia alteco Trot komencis malsanigi, sed subite spiro da pli fresa aero plenigis sian nazon kaj rigardante antauen si vidis grandan nubon de rugeta nebulajo. Ec dum si demandis al si kio gi eble estas, la Orko plongis kurage en la nebulon kaj sekvis la aliaj birdoj. Si povis vidi nenion dum kelka tempo, nek la birdo portanta sin povis vidi kien iris la Orko, sed gi pluflugis tiel fortike kiel antaue kaj post kelkaj momentoj la nebulo estis malantau si kaj la knabino vidis plej belan pejzagon etendigantan sube gis gi estis ekster sia vidpovo.
Si vidis erojn da arbaro, verde vestitajn montetojn, kampojn da blovigantaj grenoj, fontojn, riverojn kaj lagojn; kaj tra la tuta sceno distrovigis grupoj de belaj domoj kaj kelkaj grandiozaj kasteloj kaj palacoj.
Super tiu tuta gojiga pejzago — kiu lau la alta situo de Trot aspektis belega pentrita bildo — estis rozkolora brilo kian ni kelkfoje vidas en la okcidento je la sunsubiro. Tiuokaze, tamen, ne estis nur en la okcidento sed cie.
Ne mirigas ke la Orko pauzis por cirkliri super tiu bela lando. La aliaj birdoj imitis lian agon, ciuj okulumis la lokon egale placate. Kaj, kvazau unuanime, la kvaro grupigis kaj nerapide velis suben. Tio portis ilin al tiu parto de la nove trovita lando kiu bordis la randon de la dezerto; sed estis same bele tie kiel aliloke, do la Orko kaj la birdoj surterigis kaj la tri pasageroj tuj eliris de siaj svingiloj.
"Ho, Kap'tano Vilcjo, cu ne estas bonegef" kriis Trot ravate. "Kiel bonfortunaj ni estis, trovante ci tiun belan landon!"
"La lando aspektas iom altklasa, mi agnoskas, Trot," respondis la maljuna velisto, cirkaurigardante, "sed ni ankorau ne scias kia estas gia popolo."
"Neniu povus logi en tia lando sen esti felica kaj bona — mi certas pri tio," si diris fervore. "Cu vi pensas alion, Buton-Brilo?"
"Mi ne pensas, guste nun," respondis la knabeto. "Lacigas min pensi, kaj mi neniam sajnas gajni per tio. Kiam ni vidos la homojn kiuj logas ci tie ni scios kiaj ili estas, kaj nen'om da pensado sangos ilin."
"Estas tute vere," diris la Orko. "Sed nun mi volas fari proponon. Dum vi konatigos kun ci tiu nova lando, kiu aspektas enhavi cion felicigan, mi deziras pluflugi — tute sola — por trovi cu mi vidos mian hejmon aliflanke de la granda dezerto. Se jes, kompreneble mi restos tie. Sed se mi malukcesos trovi Orklandon mi revenos al vi post semajno, por trovi cu mi povos pli helpi vin iel."
Ili bedauris perdi sian kuriozan akompananton, sed ne povis oponi la planon; do la Orko adiauis ilin kaj rapide altigis en la aeron, transflugis la landon kaj baldau ne plu estis videbla pro sia fordistanco.
La tri birdoj portintaj niajn amikojn nun petis permeson retroiri al siaj propraj hejmoj, dirante ke ili fervoras montri al siaj familioj kiom grandaj ili farigis. Do Kap'tano Vilcjo kaj Trot kaj Buton-Brilo ciuj elkore dankis ilin pro ilia helpo kaj baldau la birdoj komencis sian longan flugon cele la Landon Mo.
Nun forlasitaj en ci tiu nekonata lando, la tri kamaradoj elektis belan vojeton kaj komencis lauiri gin. Ili kredis ke tiu vojeto kondukos ilin al grandioza kastelo kiun ili vidis for, giaj turetoj altis multe super, la cirkauantaj arboj. Gi ne aspektis tre distanca, do ili promenis nerapide, admirante la belajn filikojn kaj florojn kiuj bordis la vojeton kaj auskultante la kantadon de la birdoj kaj la komfortigan cirpadon de la cikadoj.
Baldau la vojeto kondukis ilin trans monteton. En valo preter la monteto estis dometo cirkauata de florbedoj kaj fruktarboj. Dum ili proksimigis ili vidis sur la ombrumata verando de la dometo placaspektan virinon kiu sidas inter grupo de infanoj, al kiuj si rakontas. La infanoj rapide vidis la fremdulojn kaj kuris cele ilin kriante pro surprizo, tiel ke Trot kaj siaj amikoj farigis la centro de scivolema grupo de infanoj kiuj ciuj babiladis ekscitite. La ligna kruro de Kap'tano Vilcjo sajne mirigis la infanojn, car ili ne povis kompreni kial li ne havas du viandajn krurojn. Tiu atento sajne placis al la maljuna velisto, kiu ame karesis la kapojn de la infanoj kaj poste, levante sian capelon salute al la virino, li demandis:
"Cu vi povas diri al ni, sinjorino, guste kiu lando estasf"
Si gapis firme ciujn tri fremdulojn dum si respondis kurte: "Omenlando."
"Ho!" kriis Kap'tano Vilcjo, perpleksaspekte. "Kaj kie estas Omenlando, bonvolu diri."
"En la Kvelula Lando," diris si.
"Kiof" kriis Trot, subite ekscitite. "Cu vi volas diri ke ni estas en la Kvelula Lando de la Lando Ozf"
"Kompreneble," la virino respondis. "La tuta lando kiun cirkauas la granda dezerto estas la Lando Oz, kiel vi devus scii egale bone kiel mi; sed domage Omenlando estas apartigita disde la cetera Kvelula Lando per tiu vico de altaj montoj kiujn vi vidas tre for, kies flankoj estas tiel krutaj ke neniu povas transiri ilin. Do ni logas ci tie tute solaj, kaj nin regas nia propra Rego, anstatau Ozma de Oz."
"Mi jam antaue estis en la Lando Oz," diris Buton-Brilo, "sed neniam antaue mi estis ci tie."
"Cu iam antaue vi audis pri Omenlandof" demandis Trot.
"Ne," diris Buton-Brilo.
"Tamen gi troveblas sur la Mapo de Oz," asertis la virino, "kaj mi certigas al vi ke gi estas bonega lando. Se nur," si pludiris, kaj tiam si pauzis por cirkaurigardi mienante timoplene. "Se nur — " nun si repauzis, kvazau ne kuragante daurigi sian parolon.
"Ne nur kio, sinjorinof" demandis Kap'tano Vilcjo.
La virino sendis la infanojn en la domon. Apost tio si pliproksimigis al la fremduloj kaj flustris: "Se nur ni havus alian Regon, ni estus tre felicaj kaj kontentaj."
"Kial maltaugas via Regof" demandis Trot, scivoleme. Sed la virino aspektis timoplena car si tiom diris. Si reiris al sia portiko, dirante nur:
"La Rego punas severe cian perfidon fare de liaj regatoj."
"Kion signifas 'perfido'?" demandis Buton-Brilo.
"Cirilate," respondis Kap'tano Vilcjo, "sajnas ke perfido signifas mallaudi la Regon; sed mi supozas ke nun ni jam konas lian humoron tiel bone kiel se la virino dirus pli."
"Mi deziras demandi," diris Trot, proksimigante al la virino, "cu vi bonvolos doni al ni ion mangeblan. Ani jam delonge mangis nur pufmaizon kaj limonadon."
"Povruloj! Kompreneble mi donos al vi mangajojn," la virino respondis, kaj enirinte sian dometon si baldau revenis portante pleton plenan de sandvicoj, kuketoj kaj fromago. Unu el la infanoj cerpis sitelon da klara malvarma akvo el fonto kaj la tri vagantoj gissate mangis kaj guegis la bonajojn.
Kiam Buton-Brilo ne plu povis mangi li plenigis la posojn de sia jako per kuketoj kaj fromago, kaj ec ne la infanoj oponis tion. Efektive al ili ciuj sajne placis vidi la fremdulojn mangi, do Kap'tano Vilcjo decidis ke negrave kia estas la Rego de Omenlando, la homoj montrigos amikaj kaj gastigemaj.
"Kies kastelo estas tiu, tie, sinjorinof" li demandis, gestante per sia mano al la turoj levigantaj super la arbojn.
"Gi apartenas al lia Mosto, Rego Kru-el," si diris.
"Ho, cu veref Kaj cu li logas tief"
"Kiam li ne casas kun siaj ferocaj korteganoj kaj militkapitanoj," si respondis.
"Cu li casas nunf" Trot demandis.
"Mi ne scias, kara. Ju malpli ni scias pri la agado de la Rego des pli sekuraj ni estas."
Estis evidente ke al la virino ne placas paroli pri Rego Kru-el, do, fininte sian mangon, ili adiauis kaj plumarsis lau la vojeto.
"Cu vi ne opinias ke estos plejbone ke ni evitu la kastelon de tiu Rego, Kap'tanof" demandis Trot.
"Nu," diris li, "Rego Kru-el trovos pli-malpli baldau ke ni estas en lia lando, do plejbone estos ke ni frontu lin nun. Eble li ne estas vere tiel malbona kiel opinias tiu virino. Aregoj ne estas ciam popularaj inter siaj regatoj, sciu, ec se ili faras cion eblan."
"Ozma estas populara," diris Buton-Brilo.
"Ozma diferencas de ciu alia Reganto, lau tio kion mi audis," komentis Trot mediteme, dum si promenis apud la knabo. "Kaj, efektive, ni ja estas en la Lando Oz, kie Ozma regas ciun Regon kaj ciujn aliajn. Aneniam mi audis pri damago al iu ajn en sia regno, cu vi, Buton-Brilo?"
"Ne kiam si scias kio okazas," li respondis. "Sed tiuj birdoj alterigis nin en precize la malgusta loko, lau mia opinio. Ili povintus porti nin rekte trans tiun montovicon al la Smeralda Urbo."
"Tute vere," diris Kap'tano Vilcjo; "sed ili ne faris tion, do ni devas agi laueble en Omenlando. Ani penu ne timi."
"Ho, mi ne multe timas," diris Buton-Brilo, pauzante por rigardi palrugan kuniklon kiu montris sian kapon supre de truo en apuda kampo.
"Nek mi," aldonis Trot. "Vere, Kap'tano, mi vere gojas esti ie ajn en la mirinda felando Oz, tiel ke mi opinias min la plej bonfortuna knabino en la tuta lando. Doroteo logas en la Smeralda Urbo, sciu, kaj ankau la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto kaj Tiktoko kaj la Vilulo — kaj ciuj aliaj pri kiuj ni audis tiom — kaj ankau Ozma, kiu nepre estas la plej dolca kaj bela knabino en la tuta mondo!"
"Ne hastu, Trot," konsistis Buton-Brilo. "Vi ne bezonas diri cion per unu spiro, sciu. Kaj vi ne menciis ec duonon de la nombro da kuriozuloj en la Smeralda Urbo."
"Tiu ci Smeralda Urbo ci," diris Kap'tano Vilcjo impone, "hazarde estas aliflanke de tiuj montoj, kiujn lau onidiro ne eblas transiri. Ami ne volas senesperigi vin, Trot, sed ni estas preskau tiel apartigitaj disde viaj Ozma kaj Doroteo kiel kiam ni logis en Kal'fbrnio."
Estis tiom da vero en tiu deklaro ke ili ciuj plumarsis silente dum kelka tempo. Fine ili atingis la aron da majestaj arboj kiuj randis la terenon de la kastelo de la Rego. Ili jam duontrairis gin kiam la sono de plorado, kvazau iu amare malfelicas, atingis iliajn orelojn kaj devigis ilin abrupte ekhalti.
Capitro 10
Pon, la Knabo de 1 Gardenisto
Buton-Brilo la unua trovis, kusanta survizage sub large etendiginta arbo apud la vojeto, junulon kies korpo skuigis pro la forto de lia plorado. Li estis vestita per longa bruna kitelo kaj sur liaj piedoj estis sandaloj, kio indikis personon humilaklasan. Lia kapo estis nuda kaj montris aron da brunaj buklaj haroj. Buton-Brilo rigardis la junulon kaj diris:
"Sed kial gravasf" "l mi gravas!" kriis la junulo, interrompante sian ploradon por ruligi tiel ke lia vizago frontos supren, por vidi kiu parolis. "l mi gravas, car mia koro rompigis!"
"Cu vi ne povos akiri novan koronf" demandis la knabeto.
"Mi ne volas novan!" ploregis la junulo.
Jam Trot kaj Kap'tano Vilcjo venis al la loko kaj la knabino klinis sin kaj diris simpativoce:
"Diru al ni viajn cagrenojn kaj eble ni povos helpi vin."
La junulo sidigis, je tio, kaj klinis sin gentile. Aposte li surpiedigis, sed li ankorau tordadis siajn manojn dum li penis sufoki siajn plorsonojn. Trot opiniis lin tre brava car li regas tiel teruran afliktigon tiel bone.
"Mi nomigas Pon," li komencis. "Mi estas la knabo de 1 gardenisto."
"Do la gardenisto de la Rego estas via patro, supozeble," diris Trot.
"Ne mia patro, sed mia mastro," estis la respondo. "Mi laboras kaj la gardenisto ordonas. Kaj mi tute ne kulpis, neniel, pro tio ke Princino Gloria enamigis kun mi."
"Cu veref" demandis la knabineto.
"Mi ne komprenas la kialon," komentis Buton-Brilo, gapante la junulon.
"Kaj kiu do estas Princino Gloriaf" demandis Kap'tano Vilcjo.
"Si estas la nevino de Rego Kru-el, kiu estas sia gardisto. La Princino logas en la kastelo kaj estas la plej bela kaj dolca knabino en la tuta Omenlando. Si amas florojn kaj kutimis promenadi en la gardenoj kun siaj servistoj. Tiam, se mi laboradis pro miaj taskoj, mi kutimis mallevi miajn okulojn dum Gloras preterpasas min; sed unu tagon mi supren rigardis kaj trovis sin gapanta min per tre tenera okulrigardo. La sekvan tagon si forsendis siajn servistojn kaj, veninte al mi, komencis paroli kun mi. Si diris ke mi trafis sian koron kiel neniam iu alia junulo. Ami kisis sian, manon. Guste tiam la Rego venis cirkau angulon de la vojeto. Li batis min per sia pugno kaj ankau per sia piedo. Apost tio li kaptis brakon de la Princino kaj krude trenis sin en la kastelon."