"Estis vere fie!" krietis Trot indigne.
"Li estas tre abrupta Rego," diris Pon, "do mi, ne povis anticipi malpli ol tion. Gis tiam mi ne pensis pri amo al Princino Gloria, sed mi konsciis ke estus malgentile ne respondi al sia amo, do mi faris tion. Ani renkontigis plurfoje, kaj si diris al mi ke la Rego volas ke si edzigu rican korteganon nomatan Gugli-Gu, kiu estas sufice olda por esti sia patro. Si jam rifuzis Gugli-Gun trideknaufoje, sed li plu persistas kaj alportis multajn ricajn donacojn kiel subaceton de la Rego. Apro tio Rego Kru-el ordonis ke lia nevino edzigu la oldulon, sed la Princino certigis al mi multfoje ke si edzigos nur min. Cimatene ni hazarde renkontigis en la vitberejo kaj dum mi respektoplene salutis vangon de la Princino, du el la gardistoj de la Rego kaptis min kaj batis min terure antau la okuloj de Gloria mem, kiun la Rego Amem retenis tiel ke si ne povis malhelpi."
"Nu, tiu Rego nepre estas monstro!" kriis Trot.
"Li estas multe pli aca ol tio," diris Pon, morne.
"Sed, atentu," interrompis Kap'tano Vilcjo, kiu zorge auskultis Ponon. "Tiu Rego eble vere ne kulpas. Aregoj estas fieruloj, car ili estas tiel altarangaj kaj potencaj, kaj ne estas guste ke rega Princino edzigas vulgaran knabon de gardenisto."
"Ne estas guste," deklaris Buton-Brilo. "Princino devas edzigi Princon."
"Mi ne estas vulgara knabo de gardenisto," protestis Pon. "Laujuste mi estu la Rego anstatau Kru-el. Efektive mi estas Princo, kaj egale rega kiel iu alia en Omenlando."
"Kiel povas estif" demandis Kap'tano Vilcjo.
"Mia patro estis la Rego kaj Kru-el estis lia Cefministro. Sed unu tagon dum li casis, Rego Feroc — tiel nomigis mia patro — kverelis kontrau Kru-el kaj tre milde frapetis lian nazon per sia pugno. Tio tiom provokis fian Kru-elon ke li retrostumbligis mian patron tiel ke li falis en profundan lageton. Tuj Kru-el enjetis amason da pezaj stonoj kiuj tiom pezigis mian povran patron ke lia korpo ne povis relevigi al la surfaco. Estas neeble mortigi personon en ci tiu lando, vi eble scias tion, sed kiam mia patro premigis en la koton en la fundo de la profunda lageto kaj la stonoj tenis lin tiel ke li neniam povos eskapi, li ne pli utilis al si mem nek al la mondo ol se li ja estus morta. Sciante tion, Kru-el proklamis sin Rego, ekposedis la regan kastelon kaj forpelis la tutan subtenantaron de mia patro. Ami estis infaneto, tiam, sed kiam mi plenkreskis mi farigis gardenisto. Ami servis Regon Kru-elon sen lia scio ke mi estas filo de tiu sama Rego Feroc kiun li tiel kruele nuligis."
"Ho, jen terure ekscita rakonto!" diris Trot, forte enspirante. "Sed diru al ni, Pon, kiu estis la patro de Gloriaf"
"Nu, li estis la Rego antau mia patro," respondis Pon. "Pacjo estis Cefministro por Rego mem, kiu estis la patro de Gloria. Si estis nur bebo kiam Rego Amem falis en la Grandan bismon kiu situas tuj ciflanke de la monatoj — la samaj montoj kiuj apartigas Omenlandon de la cetera Lando Oz. Oni diras ke la Granda bismo ne havas fundon; tamen, negrave pri tio, Rego Amem neniam revidigis kaj mia patro farigis Rego anstatau li."
"Sajnas al mi," diris Trot, "ke se Gloria juste traktigus, si estus Regino de Omenlando."
"Nu, sia patro ja estis Rego," agnoskis Pon, "kaj ankau mia patro; do ni estas egalrangaj, kvankam si estas granda damo kaj mi estas humila knabo de gardenisto. Ami ne komprenas kial ni ne geedzigu se ni deziras — tamen Rego Kru-el ne permesas."
"Ensume estas granda konfuzo," komentis Kap'tano Vilcjo. "Sed ni estas survoje por viziti Regon Kru-elon, kaj se venos oportuno, junulo, ni parolos favore al vi."
"Bonvolu fari tion!" pledis Pon.
"Cu la batado al vi rompis vian koronf" demandis Buton-Brilo.
"Nu, tio helpis rompi gin, kompreneble," diris Pon.
"Mi konsilas ke vi riparigu gin," konsilis la knabo, jetante stoneron kontrau eutamion en arbo. "Vi devus doni al Gloria koron egale bonan kiel tiu kiun si donas al vi."
"Bona konsilo," konsentis Kap'tano Vilcjo. Do ili lasis la knabon de 1 gardenisto staranta apud la vojeto, kaj rekomencis sian marsadon cele la kastelon.
Capitro 11
La Fia Rego kaj Gugli-Gu
Kiam niaj amikoj proksimigis al la granda pordejo de la kastelo ili trovis gin gardata de pluraj soldatoj vestitaj per grandiozaj uniformoj. Ili estis armitaj per glavoj kaj lancoj. Kap'tano Vilcjo marsis rekte al ili kaj demandis:
"Cu hazarde la Rego trovigas enhejmef"
"Lia Majesta kaj glora Mosto, Rego Kru-el, estas nuntempe loganto de sia Rega Kastelo," estis la formala respondo.
"Do mi supozas ke ni eniros kaj diros 'bonan tagon'," pludiris Kap'tano Vilcjo, provante eniri la pordejon. Sed soldato baris per lanco.
"Kiuj vi estas, kiel vi nomigas, kaj el kie vi venasf" demandis la soldato.
"Vi ne scius se ec ni dirus al vi," respondis la velisto, "car ni estas fremduloj en fremda lando."
"Ho, se vi estas fremduloj estas permesate ke vi eniru," diris la soldato, mallevante sian lancon. "Lia Mosto multe amas fremdulojn."
"Cu multaj fremduloj venas ci tienf" demandis Trot.
"Vi estas la unuaj kiuj iam venis al nia lando," diris la viro. "Sed lia Mosto ofte diras ke se fremduloj iam venos al Omenlando li certigos eksciton por ili."
Kap'tano Vilcjo gratis sian mentonon penseme. Al li ne sajnis tre favorsenta tiu lasta komento. Sed li decidis ke car ne ekzistas rimedo eskapi el Omenlando, estos sage audace fronti la Regon kaj peni favorigi lin. Do ili eniris la kastelon, eskortate de soldato.
Certe la kastelo estis grandiozega, kun multaj grandaj cambroj, kiuj ciuj estis bele meblitaj. La koridoroj estis serpentumaj kaj bele ornamitaj, kaj trairinte plurajn el ili la soldato gvidis ilin en malferman gardenon kiu, okupis la centron mem de la giganta konstruajo. Gin cirkauis ciuflanke altaj turhavaj muroj, kaj enhavis florbedojn, fontanojn kaj trotuarojn el multaj koloraj marmoroj kiuj estis kunmetitaj lau kuriozaj desegnoj. En malferma spaco proksime al la centro de la korto ili vidis grupon de korteganoj kaj iliaj damoj, kiuj cirkauis maldikan viron sur kies kapo estis juvelita krono. Lia vizago estis senrida kaj serioza kaj tra la fendetoj de liaj duonfermitaj palpebroj la okuloj ardis kvazau fajraj karberoj. Li estis vestita per brilantaj satenoj kaj veluroj kaj sidis en ora tronsego.
Tiu persono estis Rego Kru-el, kaj tuj kiam Kap'tano Vilcjo vidis lin la maljuna velisto sciis senhezite ke al li ne placos la Rego de Omenlando.
"Ho! Kiu estasf" diris lia Mosto, profunde sulkante la brovojn.
"Fremduloj, Sinjoro," respondis la soldato, riverencante tiel profunde ke lia frunto tusis la marmorajn kahelojn.
"Fremduloj, cuf Nu, nu; kia neatendita vizito! ntauenpasu, fremduloj, kaj konigu vin."
La voco de la Rego estis severa kiel lia aspekto. Trot iom tremetis sed Kap'tano Vilcjo trankvile respondis:
"Malmulton ni ne povas diri, krom ke ni venis por ekzameni vian landon kaj decidi cu gi placas al ni.
Lau via parolmaniero vi ne scias kiuj ni estas; alie vi eksaltus premi manojn kaj doni al ni sidejon. Aregoj kutimas tre alte taksi nin, en la granda Ekstera Mondo el kie ni venis, sed en ci regneto — kiu ja malmulton valoras — sajnas la uloj nur pokkulturaj."
La Rego miregante auskultis tiun audacan parolon, unue sulkante la frunton kaj poste gapante la du infanojn kaj la oldan veliston evidente scivoleme. La korteganoj silentis pro timo, car neniam antaue iu audacis paroli tiel al ilia aroganta kruela Rego. Lia Mosto, tamen, iom timis, car kruelaj personoj estas ciam senkuragaj, kaj li timis ke eble tiuj misteraj fremduloj posedas magiajn fortojn kiuj detruos lin se li ne dece traktos ilin. Do li ordonis al siaj servistoj doni al la novevenintoj sidejojn, kaj ili obeis tremhaste.
Sidiginte, Kap'tano Vilcjo ardigis sian pipon kaj komencis blovi fumon per gi, vidajo tiel stranga en la mensoj de ciuj ke ili ciuj miregis. Baldau la Rego demandis:
"Kiel vi enpenetris ci tiun kasitan landonf Cu vi transiris la dezerton au la montojnf"
"Dezerton," respondis Kap'tano Vilcjo, kvazau pri tiu tasko estis ec ne inde diskuti.
"Cu vere! Neniu antaue sukcesis fari tion," diris la Rego.
"Nu, estas sufice facile, se oni scias la kielon," asertis Kap'tano Vilcjo, tiel senzorge ke multe imponis la auskultantojn. La Rego movigis nekomforte en sia trono. Li multe pli ol antaue nun timis ci tiujn fremdulojn.
"Cu vi intencas longe resti en Omenlando?" estis lia sekva maltrankvila demando.
"Dependas de kiel gi placas al ni," diris Kap'tano, Vilcjo. "Guste nun mi sugestas al via Mosto ke vi ordonu prepari kelkajn cambrojn por ni en via eta kasteleto ci tie. Kaj rega bankedo, kun iom da frititaj cepoj kaj peklita tripo, nu tio placus al niaj stomakoj kaj iomete plifelicigus nin."
"Viajn dezirojn oni plenumos," diris Rego Kru-el, sed liaj okuloj ardis el inter siaj fendetoj tiel fie ke Trot timis ke eble oni venenigos la mangajojn. Obee al la ordono de la Rego pluraj el liaj servistoj forhastis por mem ordoni al la servistoj en la kastelo, kaj tuj post ilia foriro maldika oldulo eniris la kordon kaj klinis sin antau la Rego.
Tiu malagrabla persono estis vestita per ricaj veluroj, kun multaj falbaloj kaj puntajoj. Li estis kovrita per oraj cenoj, fajne prilaboritaj ringoj kaj juvelitaj ornamajoj. Li marsis per falsimponaj pasoj kaj gapegis ciujn korteganojn kvazau kredante sin multe supera al iu au ciu el ili.
"Nu, nu, via Mosto; kia informo — kia informof" li demandis, per akra, malebena voco.
La Rego malplezure rigardis lin.
"Nenia informo, Lordo Gugli-Gu, krom ke fremduloj alvenis," li diris.
Gugli-Gu malestime rigardetis Kap'tanon Vilcjon kaj malrespekte Troton kaj Buton-Brilon. Aposte li diris:
"Fremduloj ne interesas min, via Mosto. Sed Princino Gloria multe interesas — jes ja, si tre interesas!
Kion si diras, Sinjorof Cu si edzigos minf"
"Demandu al si," respondis senrespekte la Rego. "Mi jam demandis, plurfoje. Kaj ciufoje si diris ke ne.
"Dof" diris la Rego severe.
"Do," diris Gugli-Gu per ludema tono, "birdo kiu povas kanti sed rifuzas kanti estas devigenda kanti."
"Hu!" diracis la Rego. "Facile, se temas pri birdo; sed pri knabino estas malpli facile."
"Tamen," persistis Gugli-Gu, "ni devas superi malfacilajojn. La cefa problemo estas ke Gloria imagas ke si amas tiun mizeran knabon de la gardenisto, Pon. Kio se ni jetus Ponon en la Grandan bismon, via Mosto?"
"Ne utilus al vi," respondis la Rego. "Si ankorau plu amus lin."
"Domage, domage!" gemis Gugli-Gu. "Mi flanken-metis pli ol buselon da valoregaj gemoj — ciu el ili valoras pli ol rego mem — kiel donacon al via Mosto en la tago de mia edzigo kun Gloria."
La okuloj de la Rego scintilis, car li pleje amis ricon; sed la sekvan momenton li denove profunde sulkis la frunton.
"Ne utilus al ni mortigi Ponon," li murmuris. "Ni devos mortigi la amon de Gloria al Pon."
"Des pli bone, se vi povos trovi metodon fari tion," konsentis Gugli-Gu. "Cio gustigus se vi povus mortigi la amon de Gloria al tiu knabo de la gardenisto. Efektive, Sinjoro, pripensinte mi opinias ke estas almenau unu kaj duona buseloj da juveloj!", Guste tiam mesagisto eniris la korton por diri ke la bankedo jam estas preparita por la fremduloj. Do Kap'tano Vilcjo, Trot kaj Buton-Brilo eniris la kastelon kaj estis gviditaj al cambro kie bonega festeno estis elmetita sur la tablon.
"Al mi ne placas tiu Lordo Gugli-Gu," komentis Trot dum si okupadis sin per mangado.
"Nek al mi," diris Kap'tano Vilcjo. "Sed lau la paroloj kiujn ni audis mi supozas ke la knabo de 1 gardenisto ne ricevos la Princinon."
"Eble ne," respondis la knabino; "sed mi esperas ke olda Gugli ankau ne ricevos sin."
"La Rego intencas vendi sin por ciuj tiuj juveloj," komentis Buton-Brilo, kies buso estis duonplena de kuko kaj konfitajo.
"Kompatinda Princino!" gemis Trot. "Mi bedauras por si, kvankam mi neniam vidis sin. Sed se si diras 'ne' al Gugli-Gu, kaj estas firmintenca pri tio, kion ili povos farif"
"Ni ne maltrankviligu pri nekonata Princino," konsilis Kap'tano Vilcjo. "Lau mia penso ni mem ne estas tre sekuraj, pro tiu kruela Rego."
La du infanoj same opiniis kaj ciuj tri estis iom sengojaj dum la cetero de la mango.
Post ilia mango, la servistoj eskortis ilin al iliaj cambroj. La cambro de Kap'tano Vilcjo estis for ce unu ekstremo de la kastelo, tre alte, kaj la cambro de Trot estis ce la alia ekstremo, iom malalte. Kaj rilate al Buton-Brilo, ili metis lin en la mezon, tiel ke ciuj estis tiel apartaj kiel eblis. Al ili ne multe placis tiu arango, sed ciuj cambroj estis bele meblitaj kaj car ili estis gastoj de la Rego ili ne kuragis plendi.
Post la foriro de la fremduloj el la korto la Rego kaj Gugli-Gu longe konversaciis, kaj la Rego diris:
"Mi ne povas devigi Glorian edzigi vin jam nun, car tiuj fremduloj eble malebligus. Ami suspektas ke la lignokrura viro posedas grandajn magiajn fortojn, alie li ne povus esti portinta sin kaj tiujn infanojn trans la mortigan dezerton."
"Al mi li ne placas; li aspektas dangera," respondis Gugli-Gu. "Sed eble vi eraras kredante lin sorcisto. Kial ne provi lian povonf"
"Kielf" demandis la Rego.
"Alvenigu la Fian Sorcistinon. Si povos tuj diri al vi cu tiu lignokrura persono estas vulgara persono au magiisto."
"Ha! jen bona ideo," kriis la Rego. "Kial mi ne pensis pri la Fia Sorcistino antau nunf Sed tiu virino postulas rican rekompencon pro siaj servoj."
"Negrave; mi pagos sin," promesis rica Gugli-Gu.
Do servisto estis sendita alvoki la Fian Sorcistinon, kiu logis nur kelkajn kilometrojn for de la kastelo de Rego Kru-el. Dum ili atendis sin, la velkinta olda kortegano proponis ke ili vizitu Princinon Glorian por trovi cu si eble nun estas pli komplezema. Do ili ambau formarsis kune kaj trasercis la tutan kastelon sen trovi Glorian.
Fine Gugli-Gu sugestis ke eble si estas en la malantaua gardeno, kiu estis granda parko plena de arbustoj kaj arboj kaj cirkauata de alta muro. Kaj multega estis ilia kolero kiam ili cirkauiris angulon de la vojeto kaj trovis en kvieta loketo la belan Princinon kaj surgenua antau si Ponon, la knabon de la gardenisto!
Mugante pro kolero la Rego kuris antauen; sed Pon ekgrimpis trans la muron per eskalo, kiu restis en sia pozicio, kaj kiam li vidis la Regon veni li suprenkuris la eskalon kaj facile eskapis. Sed restis Gloria frontata de sia kolera gardisto, la Rego, kaj de olda Gugli-Gu, kiu tremegis pro furiozo kiun li ne povis esprimi per vortoj.
Preninte la Princinon per sia brako la Rego trenis sin al la kastelo. Li pusis sin en cambron sur la teretago kaj slosis la pordon kontrau la malfeliculino. Kaj tiu-momente oni anoncis la alvenon de la Fia Sorcistino. udinte tion, la Rego ridetis, kiel ridetas tigro, montrante siajn dentojn. Kaj Gugli-Gu ridetis, kiel ridetas serpento, car li ne havis dentojn escepte de du dentegoj. Kaj timiginte unu la alian per tiuj ridetoj la du fiuloj foriris al la Rega Konsili-Cambro por renkonti la Fian Sorcistinon.