“Vere,”respondis Ojo, pliproksimiginte por rigardeti tra la stangoj de la barilo. “Kion ni faru, Vilulo?Se ni havus ?ugilojn ni eble ?ugus trans la muron, sed ni ne povas grimpi gin kaj krom se ni atingos la Smeraldan Urbon mi ne povos trovi la necesajojn por revivigi Oncjon Noncjon.”
“Tute vere,”respondis la Vilulo, trankvile;“sed mi konas ci tiun barilon, car mi multfoje trairis gin.”
“Kiel?”ili ciuj demandis.
“Mi montros al vi,”diris li. Li starigis Ojon en la mezon de la vojo kaj metis Cifonerojn tuj malantau lin, kun siaj vatitaj manoj sur liaj sultroj. Post la Mikscifona Knabino sekvis la Vuzo, kiu tenis parton de sia jupo per sia buso.
Lasta estis la Vitra Kato, kiu ?rme tenis la voston de la Vuzo per siaj vitraj makzeloj.
“Nun,”diris la Vilulo, “vi ciuj devas ?rme fermi viajn okulojn, kaj teni ilin fermitaj gis mi diros ke vi malfermu ilin.”
“Mi ne povas,”objetis Cifoneroj. “Miaj okuloj estas butonoj, kaj ne estas fermeblaj.”
Do la Vilulo ligis sian rugan postukon sur la okulojn de la Mikscifona Knabino kaj ekzamenis ciujn aliajn por certigi ke ili tenas siajn okulojn ?rme fermitaj kaj povas vidi nenion.
“Kia estas la ludo?Sekvu-la-blindulon?”demandis Cifoneroj.
“Silentu!”ordonis la Vilulo, severe. “Cu pretaj?Do sekvu min.”
Li prenis manon de Ojo kaj kondukis lin antauen sur la vojo de ?avaj brikoj cele la barilon. Firme tenante unu la alian ili ciuj sekvis en vico, anticipante ciuminute batigi kontrau la ferajn stangojn. La Vilulo ankau tenis siajn okulojn fermitaj, tamen marsis rekte antauen, kaj farinte cent pasojn, kiujn li zorge kalkulis, li haltis kaj diris:
“Nun vi povas malfermi viajn okulojn.”
Ili faris tion, kaj mirigis ilin trovi la muron kaj la barilon longe malantau si, dum antau ili la Blua Lando de la Mangtuloj cedis al verdaj kampoj, kun belaj domoj de kultivistoj dislokitaj inter ili.
“Tiun muron,”klarigis la Vilulo, “oni nomas vidiluzio.
Gi estas tute reala dum vi tenas viajn okulojn malfermitaj, sed se vi ne rigardas gin la bariero tute ne ekzistas. Estas same rilate al multaj aliaj malbonoj en la vivo;ili sajnas ekzisti, tamen estas nur sajno kaj ne vero. Rimarku ke la muro —tio, kion ni supozis muro —apartigas la Mangtulan
Landon de la verda lando kiu cirkauas la Smeraldan Urbon, kiu kusas ekzakte en la centro de Oz. Estas du vojoj el ?avaj brikoj tra la Mangtula Lando, sed tiu kiun ni sekvis estas la plej bona el ili. Doroteo foje veturis lau la alia vojo, kaj renkontis multe pli da dangeroj ol ni. Sed ciuj niaj problemoj ?nigis por nun, car plia tago da veturado venigos nin al la granda Smeralda Urbo.”
Ili multe gojis scii tion, kaj pluiris plenaj de nova kurago. Post kelkaj horoj ili haltis ce domo de kultivisto, kie la logantoj estis tre afablaj kaj invitis ilin mangi. La kultivista familio rigardis Cifonerojn tre interesate sed sen granda miro, car ili kutimis vidi eksterordinarjn ulojn en la Lando Oz.
La mastrino de tiu domo prenis sian kudrilon kaj fadenon kaj kudris la truojn faritajn de la histrikaj sagplumoj en la korpon de la Mikscifona Knabino, kaj post tio oni certigis al Cifoneroj ke si aspektas bela kiel antaue.
“Vi devus surhavi capelon,”komentis la virino;“car tio evitigus fadon de la koloroj de via vizago pro la suno. Mi havas ce mi kelkajn cifonojn kaj cifonetojn, kaj se vi restos dum du au tri tagoj mi faros por vi belan capelon kiu bone taugos por vi.”
“Ne gravas la capelo,”diris Cifoneroj, skuante siajn fadenplektajojn;“estas afabla propono, sed ni ne povas halti.
Mi ankorau ne trovas miajn kolorojn ec iomete fadintaj;cu vi?”
“Ne multe,”respondis la virino. “Vi ankorau estas belega, malgrau via longa veturo.”
La infanoj de la familio volis gardi la Vitran Katon kiel ludkunulon, do oni proponis al Fusulo bonan hejmon se si restos;sed la katon multe tro interesis la aventuroj de Ojo kaj si rifuzis resti.
“Infanoj estas krudaj ludkunuloj,”si komentis al la Vilulo, “kaj kvankam ci tiu hejmo estas pli agrabla ol tiu de la Kurbiginta Magiisto mi timas ke min baldau plene frakasus la knaboj kaj knabinoj.”
Ripozinte ili rekomencis sian veturon, trovante la vojon nun glata kaj place surpasebla kaj ke la lando farigas ju pli bela des pli ili proksimigas al la Smeralda Urbo.
Post kelka tempo Ojo komencis marsi sur la verda herbo, zorge rigardante cirkau si.
“Kion vi sercas?”demandis Cifoneroj.
“Sesfolion,”diris li.
“Ne faru tion!”kriis la Vilulo, fervore. “Estas kontraulege pluki sesfolion. Vi devos atendi gis vi ricevos konsenton de Ozma.”
“Si ne scius,”deklaris la knabo.
“Ozma scias multajn aferojn,”diris la Vilulo. “En sia cambro estas Magia Bildo kiu montras kiun ajn scenon en la Lando Oz kie estas fremduloj au veturantoj. Si eble jam nun rigardas bildon pri ni, kaj rimarkas cion kion ni faras.”
“Cu si ciam rigardas la Magian Bildon?”demandis Ojo.
“Ne ciam, car si havas multon alian farendan;sed, kiel mi diras, si eble rigardas nin jam cimomente.”
“Ne gravas al mi,”diris Ojo, per obstina voctono;“Ozma estas nur knabino.”
La Vilulo rigardis lin surprizite.
“Ozma devus gravi al vi,”diris li, “se vi atendas savi vian onklon. Car, se vi malamikigos nian potencan Reganton, via veturo nepre ?askos;male, se vi amikigos kun Ozma, si volonte helpos vin. Kaj ke si estas knabino, tio estas alia kialo ke vi obeu siajn legojn, se vi estas gentila. Ciu en Oz amas Ozman kaj malamas siajn malamikojn, car si estas same justa kiel potenca.”
Ojo pautis dum kelka tempo, sed ?ne reiris al la vojo kaj fortenis sin de la verdaj trifolioj. La knabo estis mishumora dum unu au du pliaj horoj, car li vere ne povis kompreni kial estus malbone pluki sesfolion, se li trovus tion, kaj malgrau kion diris la Vilulo li ankorau opiniis maljusta la legon de Ozma.
Ili baldau atingis belan areton da altaj majestaj arboj, tra kiu la vojo iris severe kurbe —unue unudirekte kaj poste alidirekte. Dum ili marsis tra tiu arbareto ili audis iun foran kanti, kaj la sonoj pli kaj pli proksimigis gis ili povis rekoni la vortojn, kvankam la kurbo de la vojo ankorau kasis la kantanton. La kanto estis proksimume tia:
“Saluton al la pajlo bela Trancita el la ?irta gren’, Plejbela ajo tute hela De kampo plena ben’.
Krunkla gojo min plenigas
Dum mi pajlaron vidas; Car tiam gin mi al mi ligas — La grenan oron ?das.”
“Ha!”kriis la Vilujo;“venas mia amiko la Birdotimigilo.”
“Kio?Vivanta Birdotimigilo?”demandis Ojo.
“Jes;mi parolis al vi pri li. Li estas bonegulo, kaj tre inteligenta. Vi amos lin, mi estas certa.”
Guste tiam la fama Birdotimigilo de Oz cirkauiris la kurban angulon de la vojo, rajdante lignan Segcevalon kiu estis tiom malgranda ke la kruroj de gia rajdanto preskau tusis la teron.
La Birdotimigilo surhavis la bluan vestaron de la Mangtuloj, car en ci ties lando li farigis, kaj sur lia kapo estis pinta capelo kun plata rando ornamita per tintantaj sonoriletoj. Dika snuro estis ligita cirkau lia talio por konservi lian formon, car li estis plenigita per pajlo en ciu parto escepte de la supra parto de lia kapo, kie foje la Sorcisto de Oz metis lignerojn miksitajn kun kudriloj kaj pingloj por akrigi lian menson. La kapo mem estis nur stofa sako, ?ksita al la korpo ce la kolo, kaj sur la antauo de tiu sako vizago estis pentrita —okuloj, oreloj, nazo kaj buso.
La vizago de la Birdotimigilo estis tre interesa, car gi portis komikan tamen amikigan esprimon, kvankam unu okulo estis iom pli granda ol la alia kaj la oreloj ne similis inter si. La Mangtula kultivisto kiu faris la Birdotimigilon neglektis kudri lin per fajna kudrado kaj tial iom de la pajlo per kiu li estis plenigita emis elpusi sin inter la kudrovicoj. Liaj manoj konsistis el vatitaj blankaj gantoj, kun la ?ngroj longaj kaj malrigidaj, kaj sur siaj piedoj li portis Mangtulajn botojn el blua ledo kun largaj faldoj ce la suproj.
La Segcevalo estis preskau egale kurioza kiel sia rajdanto.
Gi estis krude farita, komence, por ke oni segu stipojn sur gin, tiel ke gia korpo estis nelonga stipo, kaj giaj kruroj estis dikaj brancoj ?ksitaj en kvar truojn faritajn en la korpo.
La voston formis malgranda branco kiun oni postlasis sur la stipo, kaj la kapo estis tubera bulo ce unu ?no de la korpo.
Du tuberoj formis la okulojn, kaj la buso estis tranco hakita en la stipon. Kiam la Segcevalo unue vivigis gi tute ne havis orelojn, do ne povis audi;sed la knabo kiu tiam posedis lin cizis du orelojn el arboselo kaj ?ksis ilin en la kapon, kaj post tio la Segcevalo audis tre klare.
Tiu kurioza ligna cevalo estis multe amata de Princino Ozma, kiu kovrigis la malsuprojn de giaj kruroj per oraj plaketoj, tiel ke la ligno ne trivigos. Gia selo estis el orstofo rice inkrustita per valoraj gemoj. Gi neniam havis rimenojn.
Kiam la Birdotimigilo ekvidis la grupon de veturantoj, li haltigis sian lignan rajdbeston kaj degrimpis, salutante la Vilulon per ridetanta kapskuo. Poste li turnis sin por gapi la Mikscifonan Knabinon mirante, dum siavice si gapis lin.
“Vicjo,”li ?ustris, ?anken tirante la Vilulon, “frapgustigu mian formon, amiko!”
Dum lia amiko batis kaj frapis la korpon de la Birdotimigilo, por reglatigi la bulojn, Cifoneroj sin turnis al Ojo kaj ?ustris:“Rulpremu min, mi petas;mi multe sagigis pro tiom da marsado kaj viroj amas vidi dignan ?guron.”
Si faligis sin sur la teron kaj la knabo rulis sin tien kaj tien kvazau rulpremilon, gis la katuno plenigis ciujn spacojn en sia mikscifona kovrajo kaj la korpo plene longigis.
Cifoneroj kaj la Birdotimigilo ambau ?nis sian tualeton samtempe, kaj denove ili frontis unu la alian.
“Permesu min, Fraulino Mikscifonajo,”diris la Vilulo, “konigi al vi mian amikon, la Regan Mostan Birdotimigilon de Oz. Birdotimigilo, ci tiu estas Fraulino Cifoneroj Flikajoj; Cifoneroj, ci tiu estas la Birdotimigilo. Birdotimigilo — Cifoneroj;Cifoneroj —Birdotimigilo.”
Ambau riverencis tre digne.
“Pardonu mian malgentilan gapadon,”diris la Birdotimigilo, “sed vi estas la plej bela ulo kiun iam miaj okuloj vidis.”
“Tio estas granda komplimento farita de persono kiu mem estas tiom bela,”murmuris Cifoneroj, mallevante siajn selkobutonajn okulojn. “Sed diru al mi, honorinda sinjoro, cu vi ne estas iomete bula?”
“Kompreneble vi pravas;estas pro mia pajlo, sciu. Gi kelkfoje buligas, malgrau ciu peno mia glatigi gin. Cu via pajlo neniam buligas?”
“Ho, mi estas plenigita per katuno,”diris Cifoneroj. “Gi neniam buligas, sed gi emas tro pezi kaj sagigi min.”
“Sed katuno estas altagrada plenigajo. Mi povas diri ke gi estas ec pli moda, ec aristokrata, ol pajlo,”diris la Birdotimigilo gentile. “Tamen, estas tute konvene ke ulo tiel eksterordinare bela havas la plej bonan plenigajon haveblan.
Mi —a —a —mi multe gojas renkonti vin, Fraulino Cifoneroj!
Reinterkonigu nin, Vilulo.”
“Unufoje estas su ?ce,”respondis la Vilulo, ridante pro la entuziasmo de sia amiko.
“Do diru al mi kie vi trovis sin, kaj —Ho, kia kurioza kato!El kio vi konsistas —cu gelateno?”
“Pura vitro,”respondis la kato, ?era car si allogis la atenton de la Birdotimigilo. “Mi estas multe pli bela ol la Mikscifona Knabino. Mi estas travidebla, kaj Cifoneroj ne estas;mi havas palrugan cerbon —oni povas vidi gin funkcii; kaj mi havas rubian koron, zorge poluritan, kaj Cifoneroj tute ne havas koron.”
“Nek mi,”diris la Birdotimigilo, premante la manon de Cifoneroj, kvazau por gratuli sin pro tio. “Mi havas amikon, la Stanan Lignohakiston, kiu havas koron, sed mi trovas ke mi su ?ce bone sukcesas sen gi. Kaj tial —Nu, nu!jen ankau malgranda Mangtula knabo. Premu mian manon, kara infano. Kiel vi fartas?”
Ojo metis sian manon en la loze plenigitan ganton kiu estis mano de la Birdotimigilo, kaj la Birdotimigilo premis gin tiel elkore ke la pajlo en lia ganto kraksonis.
Intertempe la Vuzo proksimigis al la Segcevalo kaj komencis ?ari gin. La Segcevalo malsatis tiun familiarecon kaj per subita bato frapegis la kapon de la Vuzo per unu orkovrita piedo.
“Akceptu tion, monstro!”gi kriis kolere.
La Vuzo ec ne palpebrumis.
“Certe,”li diris;“mi akceptos cion necesan. Sed ne kolerigu min, ligna besto, alie miaj okuloj fajre ardos kaj plene bruligos vin.”
La Segcevalo rulis siajn tuberokulojn ?e kaj denove batis, sed la Vuzo fortrotis kaj diris al la Birdotimigilo:
“Kian dolcan temperamenton tiu besto havas!Mi konsilas ke vi dishaku gin kaj faru el gi brullignon kaj uzu min kiel rajdbeston. Mia dorso estas plata kaj vi ne povus defali.”
“Mi kredas ke kauzas la problemon la manko de formala konatigo inter vi,”diris la Birdotimigilo, rigardante tre miroplene la Vuzon, car antau tiam li neniam vidis tiel kuriozan beston. “La Segcevalo estas la plejamata rajdbesto de Princino Ozma, la Reganto de la Lando Oz, kaj li logas en stalo ornamita per perloj kaj smeraldoj, malantau la rega palaco. Li estas rapida kiel la vento, neniam laca, kaj estas afabla al siaj amikoj. Ciuj homoj de Oz alte respektas la Segcevalon, kaj kiam mi vizitas Ozman si kelkfoje permesas ke mi rajdu lin —kiel hodiau. Nun vi scias kia grava persono estas la Segcevalo, kaj se iu —eble vi mem —diros al mi vian nomon, vian rangon kaj staton, kaj vian historion, multe plezurigos min ripeti ilin al la Segcevalo. Tio estigos reciprokan respekton kaj amikecon.”
La Vuzon iomete hontigis tiu parolo kaj ne sciis respondi.
Sed Ojo diris:
“Ci tiu kvadrata besto nomigas la Vuzo, kaj li ne multe gravas krom ke tri haroj kreskas sur la pinto de lia vosto.”
La Birdotimigilo rigardis kaj vidis ke tio estas vera.
“Sed,”diris li, senkomprene, “kial tiuj tri haroj gravas?
La Vilulo havas milojn da haroj, sed neniu iam akuzis lin pri graveco.”
Do Ojo rakontis la malfelican historion de la transformigo de Oncjo Noncjo en marmoran statuon, kaj ke li entreprenis trovi la objektojn deziratajn de la Kurbiginta Magiisto, por fari sorcon kiu revivigos lian onklon. Unu el la necesajoj estas tri haroj el vosto de Vuzo, sed car ili ne povis eltiri la harojn ili devis kunvenigi la Vuzon.
La Birdotimigilo seriozigis dum li auskultis kaj li plurfoje kapneis, kvazau malaprobe.
“Ni devos konsulti Ozman pri tiu afero,”li diris. “Tiu Kurbiginta Magiisto malobeas la Legon per sia senpermesa uzado de magio, kaj mi ne estas certa ke Ozma permesos ke li revivigu vian onklon.”
“Jam mi avertis la knabon pri tio,”deklaris la Vilulo.
Je tio Ojo komencis plori. “Mi volas mian Oncjon Noncjon!”li kriis. “Mi scias kiel revivigi lin, kaj mi faros tion —cu au ne permesos Ozma!Kial rajtas tiu knabina
Reganto devigi mian Oncjon Noncjon resti statuo por ciam?”
“Ne genu vin pri tio guste nun,”konsilis la Birdotimigilo.
“Pluiru al la Smeralda Urbo, kaj kiam vi atingos gin petu la Vilulon gvidi vin al Doroteo. Rakontu al si la historion kaj mi estas certa ke si helpos vin. Doroteo estas la plej bona amiko de Ozma, kaj se vi povos konvinki sin via onklo plej certe povos revivigi.”Post tio li turnis sin al la Vuzo kaj diris:“Mi timas ke vi ne estas su ?ce grava por ke mi konatigu vin al la Segcevalo.”
“Mi estas pli bona besto ol li,”respondis la Vuzo, indigne.
“Miaj okuloj povas ardi per fajro, kaj liaj ne povas.”
“Cu tio estas vera?”demandis la Birdotimigilo, turnante sin al la Mangtula knabo.
“Jes,”diris Ojo, kaj li rakontis pri kiel la Vuzo ?amigis la barilon.
“Cu vi estas ankau alimaniere lerta?”demandis la Birdotimigilo.
“Mi havas plej teruran mugon —tio estas kelkfoje,”diris la Vuzo dum Cifoneroj gaje ridis kaj la Vilulo ridetis. Sed la rido de la Mikscifona Knabino tute forgesigis la Birdotimigilon pri la Vuzo. Li diris al si:
“Kia admirinda junulino vi estas, kaj kia gaje placa kunestanto!Ni nepre pli bone interkonatigu, car neniam gis nun mi renkontis knabinon tiom grandiozkoloron au kun tiel natura, sentrompa mieno.”