La Mikscifona Knabino de Oz - Baum Lyman Frank 12 стр.


Ili baldau apartigis de la Mangtula knabo, kiun kondukis la Soldato kun la Verda Barbo lau ?ankstrato cele la karceron. Ojo sentis sin tre mizera kaj multe hontis, sed li komencis kolerigi car oni traktas lin tiel ?e. Anstatau eniri la grandiozan Smeraldan Urbon kiel respektenda veturanto kiu rajtas esti bonvena kaj gastigata, li estas enportata kiel krimulo, mankatenita kaj en robo kiu anoncas al ciu renkontato lian profundan malhonorigon.

Ojo lau sia naturo estis mildakaraktera kaj amema kaj kvankam li malobeis Legon de Oz li per tio celis revivigi sian karan Oncjon Noncjon. Lia kulpo estis senpenseco pli ol malboneco, sed tio ne sangis la fakton ke li misagis. Unue li sentis bedauron kaj malgajon, sed ju pli li pripensis la maljustan traktadon kiun oni faras al li —maljusta nur car li opiniis gin tia —des pli lin malplezurigis lia arestigo, li riprocis Ozman car si faris malsagajn legojn kaj punas homojn kiuj malobeas ilin. Nur sesfolio!Malgranda verda planto kiu kreskas neglektate kaj surtretate de piedoj. Kiel malbonas gia plukigo?Ojo komencis kredi ke Ozma nepre estas tre malbona kaj tirana Reganto por tiel bela felando kiel Oz. La Vilulo diris ke la popolo amas sin;sed kiel tio povas esti?

La malgranda Mangtula knabo tiom okupis sin per pensado de cio ci —kion jam antaue pensis multaj kulpaj enkarcerigitoj —ke li apenau rimarkis la grandiozecon de la urbostratoj tra kiuj ili pasis. Kiam ajn ili renkontis unu el la felicaj, ridetantaj logantoj, la knabo turnis sian kapon honte, kvankam neniu sciis kiu estas sub la robo.

Post kelka tempo ili atingis domon konstruitan tuj apud la granda urbomuro, sed en kvieta, ne multe logata loko.

Gi estis bela domo, zorge farbita kaj kun multaj fenestroj.

Antau gi estis gardeno plena de ?oroj. La Soldato kun la Verda Barbo kondukis Ojon lau la stonera pado al la fronta pordo, sur kiun li frapis.

Virino malfermis la pordon kaj, vidante Ojon en lia blanka robo, kriis:

“Cu vere?Fin ?ne enkarcerulo. Sed tre malgranda, Soldato.”

“La grandeco ne gravas, Tolidiglo, kara. Fakto estas ke li estas enkarcerulo,”diris la soldato. “Kaj car ci tiu estas la karcero kaj vi estas la karceristo, mia devo estas transdoni al vi la enkarcerulon.”

“Vere. Do envenu, kaj mi donos al vi kvitancon pro li.”

Ili eniris la domon kaj trairis koridoron al granda ronda cambro, kie la knabino fortiris la robon de Ojo kaj rigardis lin kun afabla interesigo. La knabo, siaparte, cirkaurigardis miroplene, car neniam li songis pri tiel belega logejo kiel tiu en kiu li staras. La tegmento de la domo konsistis el kolorita vitro, kunmetita lau belaj desegnajoj. La muroj estis panelitaj per oraj paneloj ornamitaj per gemoj grandadimensiaj kaj multekoloraj, kaj sur la kahela planko estis molaj tapisoj kies surtretigo plezurigis. La mebloj havis kadrojn el oro kaj estis remburitaj per satena brokajo kaj konsistis el foteloj, divanoj kaj taburetoj tre multaspecaj.

Ankau estis pluraj tabloj kun spegulosuproj kaj srankoj plenaj de maloftaj kuriozajoj. En unu loko bretaro plena de libroj staris apud la muro, kaj aliloke Ojo vidis srankon en kiu estis ciaj ludoj.

“Cu mi povos resti ci tie iomete antau ol enkarcerigi?” demandis la knabo, fervorpete.

“Nu, ci tiu estas via karcero,”respondis Tolidiglo, “kaj jen, mi estas via karceristo. Deprenu la mankatenojn, Soldato, car neniu povas eskapi de ci tiu domo.”

“Mi tre bone scias tion,”respondis la soldato kaj tuj li malslosis la mankatenojn kaj liberigis la karcerulon.

La virino tusis butonon sur la muro kaj tiel lumigis grandan lustron kiu pendis de la plafono, car ekstere komencis mallumigi. Poste si sidigis sin ce skribotabo kaj demandis:

“Kiu nomo?”

“Ojo la Misfortuna,”respondis la Soldato kun la Verda Barbo.

“Misfortuna?Ha, jen la kialo,”diris si. “Kiu krimo?”

“Li malobeis Legon de Oz.”

“Bone. Jen via kvitanco, Soldato;kaj nun mi respondecas pri la karcerulo. Tio plezurigas min, car nun la unuan fojon mi havas o ?cialan taskon,”komentis la karceristo, per tono indikanta plezuron.

“Same pri mi, Tolidiglo,”ridis la soldato. “Sed mia tasko estas ?nita kaj mi devas raporti al Ozma ke mi plenumis mian devon kiel ?dela Polico, lojala Armeo kaj honesta Korpogardistaro —kia espereble mi estas.”

Dirinte tion, li per kaposkuo gisis Tolidiglon kaj Ojon kaj foriris.

“Nun, do,”diris la virino tuje, “mi devas pretigi mangon por vi, car sendube vi malsatas. Kion vi preferas: panerumitan blank ?sajon, omleton kun jeleo au safkotletojn kun sauco?”

Ojo pripensis. Poste li diris:“Mi volas la kotletojn, bonvolu.”

“Bone;distru vin dum mia foresto;mi ne bezonos multan tempon,”kaj poste si eliris tra pordo kaj lasis la enkarcerigiton sola.

Ojo multe miris, car ne nur estis ci tiu domo tute malsimila al ciu karcero pri kiu iam li audis, sed oni traktas lin pli kiel gaston ol kiel krimulon. Estis multaj fenestroj kaj mankis seruroj. Estis tri pordoj por la cambro kaj neniu estis riglita. Li zorgoplene malfermis pordon kaj trovis ke gi kondukas en koridoron. Sed li ne intencis provi eskapi. Se lia karceristo akceptas ?di lin ci tiel li ne trompos sian ?don, kaj, cetere, si preparas por li varmajn mangajojn kaj lia karcero estas tre placa kaj komforta. Do li prenis libron el la librosranko kaj sidigis en grandan fotelon por rigardi la bildojn.

Tio distris lin gis la virino envenis kun granda pleto kaj etendis tukon sur tablon. Sur tio si arangis lian mangon, kiu montrigis la plej varia kaj bongusta mango kiun gis tiam mangis Ojo dum sia tuta vivo.

Tolidiglo sidis proksime al li dum li mangis, kudrante delikatajon kiun si tenas sur la genuoj. Kiam li ?nis mangi si forprenis la telerojn kaj poste legis al li rakonton el unu el la libroj.

“Cu vere ci tiu estas karcero?”li demandis, kiam si cesis legi.

“Certe jes,”si respondis. “Gi estas la sola karcero en la Lando Oz.”

“Kaj cu mi estas enkarcerulo?”

“Benu vin!Kompreneble.”

“Do kial la karcero estas tiel bela, kaj kial vi estas tiel afabla al mi?”li demandis serioze.

Sajne Tolidiglon surprizis la demando, sed baldau si respondis:

“Ni opinias enkarcerulon misfortuna. Li estas misfortuna dumaniere —car li misagis kaj car li ne estas libera. Tial ni afable traktu lin, pro lia misfortuno, car alie li farigus malmilda kaj amara kaj ne pentus pro sia misago. Ozma opinias ke kulpulo kulpis car li ne estis forta kaj brava;tial si enkarcerigas lin por fortigi kaj bravigi lin. Kiam tio plenumigos, li ne plu estos karcerulo, sed bona lojala civitano kaj ciu gojos ke li nun estas su ?ce forta por rezisti misagadon. Komprenu, amikeco fortigas kaj bravigas;do ni estas afablaj al niaj karceruloj.”

Ojo pripensis tion tre zorge. “Mi supozis,”diris li, “ke oni ciam malafable traktas karcerulojn, por puni ilin.”

“Estus ?e!”kriis Tolidiglo. “Cu ne estas su ?ca puno la scio ke oni misagis?Cu vi ne volegas, Ojo, per via tuta koro, ne esti malobeinta kaj de ?inta Legon de Oz?”

“Mi —mi malamas esti diferenca de aliaj homoj,”li agnoskis.

“Jes;oni amas esti respektata egale kiel la najbaruloj,” diris la virino. “Kiam oni jugos vin kaj verdiktos ke vi estas kulpa, vi devos iel korekti vian agon. Mi ne scias precize kion Ozma faros pri vi, car neniu el ni iam antaue malobeis Legon;sed estu certa ke si estos justa kaj kompatema. Ci tie en la Smeralda Urbo oni estas tro felicaj kaj kontentaj por fari ian misagon;sed eble vi venas de iu malproksima angulo de nia lando, kaj sen amo al Ozma senzorge malobeis iun Legon sian.”

“Jes,”diris Ojo, “Dum mia tuta vivo mi logis en la koro de soleca arbaro, kie mi vidis neniun krom karan Oncjon Noncjon.”

“Tion mi suspektis,”diris Tolidiglo. “Sed nun ni su ?ce parolis, do ni ludu gis la horo por enlitigi.”

Capitro 16. Princino Doroteo

Doroteo gale sidis en unu el siaj cambroj en la rega palaco, kaj kunvolviginta apud siaj piedoj estis malgranda nigra hundo kun vila hararo kaj tre brilaj okuloj. Si surportis simplan blankan robon, sen juveloj au aliaj ornamajoj, escepte de smeraldverda harrubando, car Doroteo estis simpla knabineto tute ne trodorlotita per la grandiozeco cirkau si. Iam la infano logis sur la ebenajoj de Kansas, sed sajne si estis antaudestinita al aventuroj, car si plurfoje veturis al la Lando Oz antau ol resti por logi tie por ciam. Sia plej bona amikino estis la bela Ozma de Oz, kiu tiom amis Doroteon ke si restigis sin en sia propra palaco, por esti proksime al si. La Onklo Henriko kaj Onklino Em de la knabino —siaj solaj parencoj en la tuta mondo —ankau alportigis tien de Ozma kaj ricevis de si agrablan hejmon.

Doroteo konis preskau ciun en Oz, kaj si estis la trovinto de la Birdotimigilo, la Stana Lignohakisto kaj la Malkuraga

Leono, ankau de Tiktoko la Horlogmehanisma Viro. Sia vivo nun estis tre agrabla, kaj kvankam sin faris Princino de Oz sia amikino Ozma, al si ne multe placis esti Princino kaj si restis same dolca kiel kiam si estis ordinara Doroteo Gale de Kansas.

Doroteo legis en libro tiuvespere kiam Jelea Kon ?taj, la plej amata servistino en la palaco, venis por diri ke la Vilulo volas paroli kun si.

“Bone,”diris Doroteo;“diru al li ke li suprenvenu.”

“Sed estas kelkaj kuriozaj uloj kun li —kelkaj el la plej strangaj kiujn iam vidis miaj okuloj,”raportis Jelea.

“Ne gravas;ili ciuj suprenvenu,”respondis Doroteo.

Sed kiam la pordo malfermigis por enlasi ne nur la Vilulon, sed Cifonerojn, la Vuzon, kaj la Vitran Katon, Doroteo eksaltis kaj rigardis siajn strangajn vizitantojn miroplene. La Mikscifona Knabino estis kiel eble plej kurioza, kaj Doroteo unue estis necerta cu Cifoneroj vere vivas au estas nur song-au kosmar-?guro. Toto, sia hundo, malrapide malvolvis sin kaj iris al la Mikscifona Knabino por ?ari sin demandeme;sed baldau li rekusigis, kvazau dirante ke tute ne interesas lin tia malregula ulo.

“Vi estas novspeca lau mi,”Doroteo diris mediteme, parolante al la Mikscifona Knabino. “Mi ne povas konjekti el kie vi venis.”

“Kiu?Cu mi?”demandis Cifoneroj, cirkaurigardante la belan cambron anstatau la knabinon. “Nu, mi venis el litkovrilo, mi supozas. Tion oni ja diras. Iuj nomas gin frenez-kovrilo kaj kelkaj mikscifona kovrilo. Sed mia nomo estas Cifoneroj —kaj nun vi scias cion pri mi.”

“Ne tute cion,”respondis Doroteo kun rideto. “Bonvolu diri al mi kiel vi vivigis.”

“Estas facile,”diris Cifoneroj, sidigante sur grandan remburitan fotelon kaj saltigante la risortojn por jeti sin supren-malsupren. “Margolote volis sklavinon, do si faris min el malnova litkovrilo kiun si ne uzas. Katuna plenigajo, selkobutonaj okuloj, rugvelura lango, perlaj bidoj kiel dentoj.

La Kurbiginta Magiisto faris Pulvoron de Vivo, sutis gin sur min kaj —jen mi. Eble vi rimarkis miajn multajn kolorojn.

Tre ra ?nita kaj edukita sinjoro nomata la Birdotimigilo, kiun mi renkontis, diris al mi ke mi estas la plej bela ulo en la tuta Oz, kaj mi kredas lin.”

“Ho!Cu vi do renkontis nian Birdotimigilon?”demandis

Doroteo, iom perplekse klopodante kompreni la mallongan historion rakontitan.

“Jes;cu ne vere afabla?”

“La Birdotimigilo havas multajn bonajn kvalitojn,” respondis Doroteo. “Sed dolorigas min audi cion tion pri la Kurbiginta Magiisto. Ozma koleros-kulere kiam si audos ke li refaras magion. Si ordonis ke li ne faru.”

“Li nur praktikas magion por sia propra familio,”klarigis

Fusulo, kiu restis respektoplene distance de la malgranda nigra hundo.

“Ve,”diris Doroteo;“mi ne rimarkis vin gis nun. Cu vi estas el vitro, au kio?”

“El vitro, kaj ankau travidebla, kion oni ne povas diri pri kelkaj uloj,”respondis la kato. “Ankau mi havas belan palrugan cerbon;oni povas vidi gin funkcii.”

“Ho;cu vere?Venu ci tien por ke mi vidu.”

La Vitra Kato hezitis, rigardante la hundon.

“Forsendu tiun bruton kaj mi venos,”si diris.

“Bruton!Nu, jen mia hundo Toto, kaj li estas la plej afabla hundo en la tuta mondo. Toto scias multon, ankau; preskau kiom mi, mi supozas.”

“Kial li nenion diras?”demandis Fusulo.

“Li ne povas paroli, li ne estas fehundo,”klarigis Doroteo.

“Li estas nur ordinara Usona hundo;sed tio estas multo; kaj mi komprenas lin, kaj li komprenas min, same bone kiel se li scipovus paroli.”

Toto, je tio, starigis kaj frotis sian kapon milde per la mano de Doroteo, kiun si etendis al li, kaj li rigardis sian vizagon kvazau kompreninte ciun vorton diritan.

“Ci tiu kato, Toto,”si diris al li, “estas el vitro, do vi ne genu gin, nek casu gin, same kiel ne mian Palrugan

Katidon. Gi estas versajne fragila kaj eble rompigus se gi frapus ion.”

“Vuf!”diris Toto, kaj tio signi ?s ke li komprenas.

La Vitra Kato tiom ?eris pri sia palruga cerbo ke si kuragis proksimigi al Doroteo, por ke la knabino “vidu gin funkcii.”Tio estis vere interesa, sed kiam Doroteo karesis la katon si trovis la vitron malvarma kaj malmola kaj senresponda, do si tuj decidis ke Fusulo neniel taugos kiel dorlotbesto.

“Kion vi scias pri la Kurbiginta Magiisto kiu logas sur la monto?”demandis Doroteo.

“Li faris min,”respondis la kato;“do mi scias cion pri li. La Mikscifona Knabino estas nova —si agas nur tri au kvar tagojn —sed mi logas kun D-ro Pipt jam de jaroj;kaj, kvankam mi ne multe amas lin, mi tamen agnoskas ke li neniam faras magion por iu el la homoj kiuj venas al lia domo. Li opinias ke ne malutilas uzi magion por sia propra familio, kaj li faris min el vitro car viandaj katoj trinkas tro da lakto. Li ankau vivigis Cifonerojn por ke si faru endomajn laborojn por lia edzino Margolete.”

“Do kial vi ambau foriris de li?”demandis Doroteo.

“Mi kredas ke plej bone estas ke mi klarigu pri tio,” interrompis la Vilulo, kaj post tio li rakontis al Doroteo pri la historio de Ojo, kaj pri kiel Oncjo Noncjo kaj Margolete akcidente marmorigis per la Stoniga Likvajo. Poste li rakontis pri kiel la knabo komencis serci la objektojn necesajn por fari la magian sorcon, kiu revivigos la misfortunulojn, kaj ke li trovis la Vuzon kaj kunprenis lin car li ne povis eltiri la tri harojn el gia vosto. Doroteo auskultis cion ci tre interesate, kaj opiniis ke gis tiam Ojo tre bone agis. Sed kiam la Vilulo rakontis al si pri la arestigo de la Mangtula knabo fare de la Soldato kun la Verda Barbo, pro akuzo ke li lauvole malobeis Legon de Oz, la knabineto multe sokigis.

“Kion do li faris, lau via supozo,”si demandis.

“Mi timas ke li plukis sesfolion,”respondis la Vilulo, malfelice. “Mi ne vidis lin fari tion, kaj mi avertis lin ke estas kontraulege pluki tian;sed eble li tamen faris tion.”

“Mi bedauras pri tio,”diris Doroteo malfelice, “car nun neniu povos helpi lian kompatindan onklon kaj Margoleten — krom ci tiu Mikscifona Knabino, la Vuzo, kaj la Vitra Kato.”

“Ne menciu tion,”diris Cifoneroj. “Ne koncernas min.

Margolete kaj Oncjo Noncjo estas fremduloj, lau mia vidpunkto, car tuj kiam mi vivigis ili marmorigis.”

“Mi komprenas,”komentis Doroteo bedauroplene gemante; “la virino forgesis doni al vi koron.”

“Gojigas min tio,”respondis la Mikscifona Knabino. “Koro devas esti granda geno. Gi malfelicigas au bedaurigas au dedicigas au simpatiigas —emocioj kiuj genas felicecon.”

“Mi havas koron,”murmuris la Vitra Kato. “Gi estas el rubio;sed mi supozas ke mi ne lasos gin geni min per ordono ke mi helpu Oncjon Noncjon kaj Margoleten.”

“Vere via koro estas tre malmola,”diris Doroteo. “Kaj la Vuzo, kompreneble —”

“Nu, rilate al mi,”komentis la Vuzo, kiu kusis sur la planko kun siaj kruroj falditaj sub li, tiel ke li aspektis kvadrata kesto, “mi neniam vidis tiujn misfortunulojn pri kiuj vi parolas, tamen mi malfelicas pro ili, car mi mem kelkfoje estis misfortuna. Kiam mi estis fermita en tiu arbaro mi volegis ke iu helpu min, kaj ?ne Ojo venis kaj ja helpis min. Do mi volas helpi lian onklon. Mi estas nur stulta besto, Doroteo, sed mi ne kulpas pri tio, kaj se vi diros al mi kion fari por helpi Ojon kaj lian onklon, mi volonte faros gin.”

Назад Дальше